ANTAUXPAROLO.

Elirante ankoraux unu fojon antaux la estimata publiko, mi sentas

la devon antaux cxio danki la legantan publikon por la viva

kunsento, kiun gxi montris por mia afero. La multaj promesoj,

kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita

"senkondicxe", la leteroj kun kuragxigoj aux konsiloj--cxio tio

cxi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne

trompis. La bona genio de l' homaro vekigxis: de cxiuj flankoj

al la laboro cxiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel

maldiligentaj por cxia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj

virinoj--rapidas porti ilian sxtonon por la granda, grava kaj

utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj,

vivu eterne!

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l'

tempo de unu jaro al la jugxo de l' tuta mondo; kian pasus la

jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj cxiuj

pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive

estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio

cxi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj,

gazetoj kaj cetere, cxar tian la lingvo jam estus trairinta la

jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj plej gravaj malbonajxoj, kiuj

povus esti trovitaj en gxi, cxar en verko de _unu_ homo,--estus

jam pli aux malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la

dauxro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi

komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj

rapidigi l' aferon. Respondi je cxiu letero aparte estas por mi

ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je cxiuj demandoj

kaj proponoj, cxar tiel unu respondo povas servi por multaj

demandantoj. Cxiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos

dauxrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la

respondojn je cxiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus

tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos

preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj

demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per

apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la dauxro de la tuta

jaro 1888 periode, kun intertempoj de cxirkaux du monatoj de unu

kajero gxis la venonta. En tiuj cxi kajeroj _cxiuj_ demandoj

estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta

kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita.

Ankoraux unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj,

pri kiuj mi parolis: malgraux l' intenco, kiun mi esprimis en mia

unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos

finita la jugxo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de

cxiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu

ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu konigxi

tiun cxi lingvon cxiuflanke, gxin ellerni pli rapide kaj uzi

gxin. La nombro de tiuj cxi postuloj estas tiel granda, ke mi ne

povas jam auxdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l'

lingvo internacia", skribitan jam en tiu cxi lingvo, mi donos al

la dezirantoj suficxe da materialo por legi kaj la eblon tute

bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu

jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos

ankaux pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.

La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj

respondoj je _cxiuj_ demandoj, kiuj tusxas la lingvon mem, gxian

konstruon, gxian estontecon, kiel gxin bone kaj fonde ellerni,

kiel plej rapide kaj plej certe vastigi gxian uzon en la

mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos

elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la

societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, gxi tian havos

_plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por

_cxiaj celoj,_ kiel gxi povas nun uzi cxian ricxan kaj

prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l'

volo aux de l' talento de mia propra persono aux de ia alia

aparta persono aux personaro--tute forigxos. La lingvo tian

estos tute preta en cxiuj plej malgrandaj gxiaj partoj. La

persono de l' auxtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos

forgesita. Cxu mi post tio ankoraux vivos, cxu mi mortos, cxu mi

konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi gxin

perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia

vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu cxi aux tiu

persono.

Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn

vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu

jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke gxi ne bezonus

pli la laboron de l' auxtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la

kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro

tiel maturigxus kaj fortigxus kaj ricevus tian klaran,

nesxanceleblan ordon, ke gxi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi

esperas, ke jam post la dua aux la tria kajero la leganto vidos,

ke mi ne fantazias.

La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li

vidos iajn mirindajxojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne

laux ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laux la

mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita

en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en gxi

sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj cxi

simplajxoj estos, kiel laux mia espero la leganto poste vidos kaj

konfesos, ke post la fino de l' jaro

_a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke

gxi tute ne bezonos pli la laboron de l' auxtoro, kaj, kiel cxiu

el la vivantaj lingvoj, gxi farigxos tute sendependa de ia aparta

persono.

_b_) la lingvo estos pli aux malpli _senerara,_ cxar gxis tiu

tempo gxi jam estos trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj

cxiuj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu cxi laboro de

_unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo

kune.

Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos

ne kontentaj, cxar ili eble tie ne trovos respondojn je l'

demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj cxar lia _propra_ demando en la

okuloj de cxiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio

li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj

efektive gravaj li ne parolas ecx unu vorton!" La leganto oferu

al mi iom da atendemo, cxar gxis la fino de l' jaro _cxiuj_ estos

kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aux alia

demando estos jam sxajne finita kaj liberigos la lokon por alia

demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri

gxi. Cxar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole

mian _personan_ jugxon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la

decidon _finan,_ ricevitan per la jugxo de l' _publiko._

Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--gxi

estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo

internacia.

La kosto de cxiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu

al li cxiun venontan kajeron tuj, kian gxi estos preta kaj eliros

el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj

post la ricevo de l' antauxiranta.

--------

Antauxe ol fini la antauxparolon, mi permesas al mi ripeti

ankoraux la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: cxiu

pene jugxu la aferon, proponitan de mi, kaj cxiu montru al mi la

erarojn, kiujn li trovis en gxi, aux la plibonigojn, kiujn li

povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraux tute bone ekkoni

mian aferon el mia unua libreto, tiu cxi mia dua libro povigos

lin post kelka tempo ekkoni gxin tute kaj cxiuflanke. Ke mia

afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo

diru sian jugxon pri tiu cxi afero, sed ke mi _sciu_ la jugxon de

l' mondo kaj povu gxin uzi por mia laboro.

Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi

petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos

kritiko de mia afero; sed bedauxrinde tre malmultaj plenumis mian

peton, kaj sciigxi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia

afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_

de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri

l' afero, proponita de mi, kaj jam antauxe mi esprimas al ili

mian koran dankon. Mi petas gxin ne por _mi_, sed pro l'

_afero._

Fine, antaux la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l'

lingvo internacia, mi esprimas ankoraux unu fojon mian varmegan

dankon al la publiko por la helpemo, kiun gxi montris al mi; mi

esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmigxos, sed

konstante kaj sencxese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos

al celo la afero, je kiu laboras cxiuj sferoj de l' homa societo.

Dua Libro de l' Lingvo Internacia · 第 5 / 8 题