Akto III.

Sceno 1.—_Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._

(_Venas FERDINANDO portanta ŝtipon_).

FERDINANDO.

Labora ludo havas ĉarmon agan;

Humila tasko rekompencon celas.

Mizera estus mia nuna stato,

Se la mastrino, kiun mi obeas,

Al koro mia ne redonus vivon;

Ŝi, dolĉulino, penon plezurigas.

Dekoble por mi estas ŝi pli bona

Ol ŝia patro maldolĉema ŝajnas:

Li min devigas, per kruela povo,

Alporti milojn da ŝtipegoj tie

Kaj altan mason per ĉi tiuj fari.

La karulino—kiam ŝi min vidas

Sub peza ŝarĝo pene laciĝantan

Plorege diras: Humilega tasko

“Faranton havis noblan pli, neniam.”

Forgesas mi: sed tiuj dolĉaj pensoj

Laboron ĉarmas kaj l’ animon mian

Pli okupadas, ol fortuzo korpon.

(_Venas MIRANDO, kun PROSPERO malproksime_).

MIRANDO.

Ho ve! mi petas, tiel ne penadu!

Ke Dio volu per la fulmofajro

Bruligi ŝtipojn ĉiujn kolektotajn!

Demetu tion; tie ĉi ripozu.

La ŝtipoj ploros kiam ili brulos,

Ĉar ili vin lacigis. Mia patro

Atente legas nun; mi petas, sidu:

Ne trudos li vin dum de nun tri horoj.

FERDINANDO.

Mastrino kara! eĉ la sun’ subiros

Hodiaŭ, antaŭ ol mi povos fari

La taskon devigitan.

MIRANDO.

Se vi volas

Sidiĝi tie, mi la ŝtipojn portos.

Demetu tion kaj al mi tuj donu:

En mason ĝin mi lokos.

FERDINANDO.

Ne, karega!

Preferus mi muskolojn miajn kraki,

Aŭ spinon rompi ol vin vidi tiel

Humile penadantan, dum mi sidus

Mallaboreme.

MIRANDO.

Al mi bone decus;

Ja, kiel al vi tiel:—pli facile . . .

Ĉar estus en l’ afero mia volo,

Sed ne la via.

PROSPERO (_flanken_).

Ina kreitaĵo!

Vin ankaŭ trafis nun, l’ aminfektado!

MIRANDO.

Vi ŝajnas laca.

FERDINANDO.

Ne! mastrino nobla,

Por mi la nokto ŝajnas la mateno

Se staras vi proksime. Mi petegas—

Precipe ke preĝante mi ĝin povu

Esprimi—diru al mi vian nomon!

MIRANDO.

Mirando. (_Flanken_) Patro mia, mi forgesis:

Kaŝitan tion ĉi vi volus gardi.

FERDINANDO.

Mirando! plej el ĉiuj admirinda!

Plej kara el plej karaj tra la mondo!

Multegajn sinjorinojn mi ekvidis:

Tre ofte eĉ belsona ina voĉo

Sklavigis tro atentan mian aŭdon;

Pro multaj ecoj mi virinojn ŝatis;

Neniam tamen trovis mi animon

Perfektan tiel, ke malbono ia

Ĉarmegan virton en ŝi ne malhelpis,

Aŭ ĝin surstrekis. Sed vi, ho! vi sole

Perfekta staras; senegalulino,

Vi el plej bona kreitaĵ’ devenas.

MIRANDO.

Neniun el la mia seks’ vidante,

Vizaĝon inan nun mi ne memoras

Krom mia, kiam vidas en spegulo.

El viroj, kiujn mi jam povus nomi,

Nur vi, amiko, kaj la patro kara

De mi konataj estas: eksterulojn

Neniam mi ekvidis por kompari

Al iu la alian—Modesteco

La plej ŝatita, for de mi, juvelo!—

Mi kunvivanton, krom vi, ne dezirus,

Nenian formon mi imagi povas

Ol via pli amindan. Iom vage

Mi babiladas, kaj la patran leĝon

Per tio mi forgesas.

FERDINANDO.

Karulino!

Reĝido mi naskiĝis; Dio gardu,

Sed, mi nun eble eĉ jam Reĝo estas!

Mi do sklavecon tian ne elportus

Pli dolĉe ol la lipo tabanpikon . . .

Mirando! la animon mian aŭdu!

Tuj kiam vin mi vidis, mia koro

Eksaltis por vin servi, ĉe vi loĝas . . .

Kaj mi, la sklavo ĝia, pro vi, sole,

Ŝtipegojn portas nun.

MIRANDO.

Ĉu vi min amas?

FERDINANDO.

Ĉielo! tero! estu atestantoj

Al mia diro, se ĝi estas vera:

Se ne sincera, en mi mem nuliĝu

Plej karaj la esperoj! Jes, Mirando,

Mi, super ĉiuj limoj de parolo

Vin amas, ŝatas, kaj honoras.

MIRANDO (_plorante_).

Tamen,

Je tio tiel bona mi ekploras.

PROSPERO (_flanken_).

Renkonto taŭga de du noblaj koroj!

Sur tion, kio inter ili venos,

Ĉielo, pluvu benon!

FERDINANDO.

Kial plori?

MIRANDO.

Ĉar mi ne estas inda, . . . ne maltimas

Donaci kion mi oferi volus . . .

Eĉ malpli preni mian koran vivon!

Sensence tamen veron kaŝi estus:

Ju pli kaŝita, des pli ĝi montriĝas.

For de mi do, kaŝema honto, iru;

Instruu min, vi, sankta senkulpeco!

Edzino via estos mi bonvole,

Kun mi edziĝi kiam vi deziros,

Aŭ mortos mi nur via servistino.

Min kunegalan povus vi rifuzi,

Sed vin mi servos, laŭ aŭ kontraŭ volo.

FERDINANDO.

Mastrino mia estus: mi vin servu!

MIRANDO.

Ĉu kiel edzo mia?

FERDINANDO.

Jes! pli kore

Ol sklavo iam liberecon volis!

Jen mian manon!

MIRANDO.

Kaj vi, mian prenu

Kun koro en ĝi . . . Ĝis ne longa tempo,

Adiaŭ, nun!

FERDINANDO.

Miloble mil adiaŭ!

(_FERDINANDO kaj MIRANDO foriras_).

PROSPERO.

Min tio ne ĝojigas kiel ilin

Per amo ĵus kaptitajn—Sed pli ĝoja

Ĝi igas min ol ĉio ajn en vivo—

Nun mia libro devas min konsili:

Ankoraŭ mi por fari multon havas

Eĉ antaŭ vespermanĝo.

(_Foriras_).

Sceno 2.—_En alia parto de l’ insulo._

(_Venas KALIBANO portante botelon, STEFANO kaj TRINKULO_).

STEFANO.

Ne parolu tiel: kiam la barelo estos senenhava, ni trinkos akvon, sed

nenian guton antaŭe; tial, staru kaj maltime marŝu. Servantmonstro,

drinku al mi!

TRINKULO.

“Servantmonstro!” kia insula petoleco! Oni diras, ke nur kvin loĝantoj

estas sur l’ insulo; ni estas tri el ili: se la du aliaj estas tiel

cerbigitaj kiel ni, la ŝtato ŝanceliĝos.

STEFANO.

Drinku, servantmonstro, kiam mi ordenas: viaj okuloj preskaŭ ŝajnas kiel

se ili sidus en via kapo!

TRINKULO.

Nu, kie ili do estus, alie? Brava monstro estus ĝi, vere, se ĝi havus

okulojn en ĝia vosto.

STEFANO.

Mia monstro dronigis sian langon en kanarivino. Miavice, la maro ne povas

min dronigi. Per tiu ĉi lumo! mi naĝis, antaŭ ol mi atingis la bordon,

tridek-kvin mejlojn, kun intertempoj . . . Vi estos mia leŭtenanto,

monstro, aŭ mia gardstaranto.

TRINKULO.

Via leŭtenanto, se vi volas; sed, certe, ĝi ne estas staranto.

STEFANO.

Ni ne kuros, Monsieur Monstro.

TRINKULO.

Certe, kaj ankaŭ vi ne iros, sed enŝlimiĝos aŭ, kiel hundoj, ternestiĝos

en kelka angulo.

STEFANO.

Unuafoje en via vivo, parolu, malspritulo, se vi estas bona monstro.

KALIBANO.

La ŝuon leku mi de Via Moŝto:

Lin[11] mi ne servos; li ne estas brava.

TRINKULO.

Vi mensogas, malklerega monstro; mi nun estas taŭga por policano. Kiel!

vi, diboĉama fiŝo! Ĉu estis iam ia timemulo, kiu drinkis tiom da vino,

kiom mi hodiaŭ? Ĉu monstran mensogon diras vi, kiu nur estas duonfiŝo kaj

duonmonstro?

KALIBANO.

Jen! kiel li mokas min! Ĉu vi permesas tion, landsinjoro?

TRINKULO.

“Landsinjoro!” ĝi diras; ke monstro povas esti tiel malsprita!

KALIBANO.

Jen! jen! ankoraŭ! mordu lin morte, mi petas!

STEFANO.

Trinkulo, detenu vian langon. Se vi fariĝos ribelanto, la proksima

arbo . . . La honesta monstro estas mia subulo, kaj ĝin neniu insultu!

KALIBANO.

Dankon al nobla mia mastro! Ĉu vi bonvolus min aŭdi denove, pri la peto

kiun mi jam faris?

STEFANO.

Certe, mi volas. Genufleksu, kaj ĝin rediru. Mi staros kune kun Trinkulo.

(_Venas ARIELO, nevidebla_).

KALIBANO.

Kiel mi antaŭe diris al vi, mi estas la subulo de tirano, sorĉisto, kiu

magie ŝtelis de mi la insulon.

ARIELO.

Vi mensogas.

KALIBANO (_al TRINKULO_).

Simia mokemulo, _vi_ mensogas!

Ke mia mastro volu _vin_ mortigi!

Mi ne mensogas.

STEFANO.

Trinkulo, se vi ankoraŭ tedos al ĝi, dum ĝia rakonto per tiu ĉi mia

pugno! mi elrompos kelke da viaj dentoj!

TRINKULO.

Kion do? mi nenion diris.

STEFANO.

Sufiĉe! silentu. (_Al KALIBANO_) Daŭrigu!

KALIBANO.

Mi diras, ke magie tiun ĉi insulon

Li de mi ŝtelis: se la Via Moŝto

Min volas venĝi, vi la povon havas . . .

Sed ne ĉi tiu timegulo.[12]

STEFANO.

Certe.

KALIBANO.

Vi estos insulestro: mi vin servos.

STEFANO.

Nu! kiel tio fariĝos? Ĉu vi al la individuo povas min konduki?

KALIBANO.

Jes, jes, sinjoro mia, lin dormantan

Liveros mi al vi, kiam vi povos

En lian kapon najlon martelumi.

ARIELO.

Vi mensogas; vi ne povas.

KALIBANO (_al TRINKULO_).

Skorbute makulkolorita besto!

Lin, mastro, multe batu, mi petegas!

Kaj de li prenu dian la botelon,

Por ke li poste nur marakvon trinku;

Ĉar la fontetojn al li mi ne montros.

STEFANO.

Trinkulo, ne ludu kun danĝero plie: se unu vorto via ankoraŭ interrompos

la monstron, per tiu ĉi mia mano! mi tuj forpelos malseverecon kaj gadon

faros el vi.

TRINKULO.

Kial? Kion mi faris? Mi faris nenion. Mi pli malproksime tuj staros.

STEFANO.

Ĉu vi ne ĵus diris, ke ĝi mensogas?

ARIELO.

Vi mensogas!

STEFANO (_batas TRINKULO_).

Ĉu mi ankaŭ mensogas? Prenu tion! Se vi tion amas, diru ree, ke mi

mensogas.

TRINKULO.

Mi tion neniam diris. Vi estas frenezulo kaj ankaŭ surdulo.—Peston al via

botelo! Tion vindrinkado povas kaŭzi!—Epidemion al via monstro, kaj la

diablo forprenu viajn fingrojn!

KALIBANO.

Ha! ha! ha!

STEFANO.

Nun, daŭrigu vian rakonton. (_Al TRINKULO_) Mi petas, staru for de ni.

KALIBANO.

Sufiĉe vi lin batu; post ne longe,

Mi, ankaŭ, tuj lin batos.

STEFANO (_al TRINKULO_).

Nu, for staru.

(_Al KALIBANO_) Daŭrigu.

KALIBANO.

Kiel mi antaŭe diris,

Kutime li[13] en posttagmezo dormas:

De li preninte librojn, tuj vi povos

Lin sencerbigi; aŭ, per dika ŝtipo,

Premegi la kranion; aŭ elŝuti

Intestojn liajn, per borega vundo;

Aŭ, per tranĉilo, gorĝon lian tranĉi.

Memoru, tamen, ŝteli liajn librojn;

Sen tiuj kiel mi li malspritiĝos,

Kaj ne spiritojn povos li komandi:

Prosper’ de ĉiuj estas malamata

Simile de mi. Brulu do la librojn.

Li ankaŭ belajn havas bonajn ilojn,

Per kiuj domon povas li ornami:

Filinon tiel belan li posedas

Ke ŝin li nomas “senegalulino.”

Nur du virinojn jam ĝis nun mi vidis,

Ŝin, kaj patrinon mian Sikorakso.

Sed Sikorakson ŝi superas kiel

Bonego malbonegon.

STEFANO.

Belulino!

KALIBANO.

Jes, landsinjoro, taŭga kunulino

Por Via Moŝto, kaj idaron noblan

Ŝi naskos, kiam vi kun ŝi edziĝos.

STEFANO.

Monstro, tiun ĉi viron mi mortigos. Lia filino, kune kun mi, estos Reĝo

kaj Reĝino (Di’ savu nin!) Kaj Trinkulo kaj vi mem estos vicreĝoj.—Ĉu vi

amas la konspiron, Trinkulo?

TRINKULO.

Bonege!

STEFANO.

Donu al mi vian manon; mi bedaŭras, ke mi vin batis, sed, dum vi vivos,

ĉiam posedu sobran langon en via buŝo.

KALIBANO.

Post duonhoro dormos la tirano:

Ĉu vi detruos lin?

STEFANO.

Jes, per honoro!

ARIELO.

Mi tion diros tuj al mastro mia.

KALIBANO.

Vi min gajigas, min plezur’ plenigas:

Ni ronde kantu, kaj petole dancu!

STEFANO.

Kiel vi volos, monstro. Mi akceptas vian proponon. Venu, Trinkulo, ni

kantu!

(_Kantas_) Moku, kaj pelu, remoku, repelu;

Liberaj ni!

KALIBANO.

Tio ne estas la ario.

(_ARIELO ludas la arion per tambureto kaj ŝalmo_).

STEFANO.

Kio estas tio?

TRINKULO.

Tio estas la ario de mia rondkanteto, ludata per la pentraĵo de Neniu.

STEFANO.

Se vi estas viro, aperu en via simileco; se vi diablo estas, faru kion vi

volos.

TRINKULO.

Pardonu Di’ pekojn miajn!

STEFANO.

Mortante, viro ĉiujn ŝuldojn pagas:

Mi vin maltimas . . . (Min pardonu Dio!)

KALIBANO.

Ĉu timas vi?

STEFANO.

Ne, monstro, mi ne timas.

KALIBANO.

Ne timu: plena je bruadoj strangaj

L’ insulo estas; sonoj dolĉariaj,

Ĉarmegaj, kiuj ne malbonon faras.

Ho, foje, ventaj, kordaj muzikiloj

Milope ludas; dolĉaj voĉoj kantas, . . .

Dormantan min tuj vekas, . . . redormigas, . . .

Grandegaj sonĝoj malfermante nubojn,

Belecon montras pretiĝante fali

Sur min, . . . sed elreviĝo tuj revenas . . .

Kaj mi bedaŭre krias por resonĝi.

STEFANO.

Tio fariĝos noblega reĝlando por mi, en kiu mi havos muzikon senpage.

KALIBANO.

Kiam Prospero estos nuligita.

STEFANO.

Tio estos post ne longe; mi memoras vian diron.

TRINKULO.

Nun la sono foriĝas: ni sekvu ĝin, kaj poste la aferon ni faru.

STEFANO.

Konduku nin, monstro; ni sekvos.—Tiun ĉi tamburetiston mi tre dezirus

vidi—Li laŭte ludas, ĉu ne?

TRINKULO.

Ĉu vi venas, Stefano? Mi tuj sekvos.

(_Ili foriras_).

Sceno 3.—_En alia parto de l’ insulo._

(_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, GONZALO, ADRIANO,

FRANCISKO, kaj aliaj_).

GONZALO.

Per Dipatrin’, ne povas mi plu marŝi,

Doloras tro maljunaj miaj ostoj:

Ne labirinto iam pli lacigis,

Ol niaj iroj kaj deiroj. Reĝo,

Per via pacienco, mi tuj restos.

ALONZO.

Sinjor’ maljuna, mi ne vin kulpigas,

Ĉar ankaŭ min atakas nun laciĝo,

Kaj senspritige super mi pezegas . . .

Sidiĝu, restu. Tie ĉi mi devas

Forlasi la esperon tiel flatan

Revidi filon mian. Ne, li dronis . . .

Kaj vane ni vagadis por lin trovi,

Dum maro mokas nian teriradon.

Ho ve! li mortis.

ANTONIO (_flanken, al SEBASTIANO_).

Mi tre ĝojas

Ke li plu ne esperas. Ne forlasu,

Pro malprospero, tiun entreprenon,

Pri kiu ni interligiĝis.

SEBASTIANO (_flanken, al ANTONIO_).

Bone:

Okazon proksimegan ni ekprenos.

ANTONIO (_flanken, al SEBASTIANO_).

Hodiaŭ ni, vespere, tion faros;

Ĉar ili tiam estos lacigitaj

Per siaj marŝoj tie ĉi kaj tie,

Kaj ili ne singardaj povos esti,

Dormante tiel . . .

SEBASTIANO (_flanken, al ANTONIO_).

Bone, . . . jes, . . . vespere.

(_Solena kaj stranga muziko aŭdata_).

ALONZO.

Ho, kia belsoneco! kareguloj, aŭdu!

(_Venas PROSPERO, nevidebla, supre—Venas multaj strangegaj

formoj kiuj alportas nutraĵon kaj festenilaron: ili dancas

ĉirkaŭe kun ĝentilaj salutoj, invitas la Reĝon k.t.p. por

manĝi, kaj tiam ili foriras_).

GONZALO.

Mirinde dolĉa sonas la muziko!

ALONZO.

Ĉielo gardanĝelojn al ni donu!

Strangegaj tiaj formoj kiaj estas?

SEBASTIANO.

Ridinda estas viva petolaĵo:

Nun kredos mi pri la unukornuloj,

Ke Arabujo naskas tronan arbon,

Sidejon de l’ Fenikso; ke la birdo

Nun reĝas tie.

ANTONIO.

Certe, mi mem kredos

Eĉ ion ajn,—se vi ne kredos ĉion—

Al mi do diru kion vi bonvolos,

Mi ĵuros ĝin kredinda—Ĉar neniam

Vojaĝemul’ mensogis—kvankam, dome,

Idiotuloj ridas.

GONZALO.

Se mi dirus

En Neapolo ke ĉi tie loĝas

Kreitoj tiel formaj kiel tiuj,—

(Ĉar certe ili estas insulanoj)—

Kaj, kvankam monstroformaj, ilin notu:

Ilia ĝentileco eĉ superas

La nian, kaj aliajn.

PROSPERO (_flanken_).

Honestulo,

La veron diris vi: pli ol diabloj

Malbonaj kelkaj inter vi nun estas.

ALONZO.

Je tio mi ne povas tro miregi:

Esprimas formoj, gestoj, sonoj ĉion

(Parolon kvankam ili ne posedas)

Bonege, kion ili volas.

PROSPERO (_flanken_).

Laŭdo,

La malaperon sekvas.

(_La strangaj formoj malaperas_).

FRANCISKO.

Stranga sveno!

SEBASTIANO.

Ne grave estas: ili nutron lasis,

Kaj ni malsatas. Kiu volas manĝi?

ALONZO.

Neniam mi.

GONZALO.

Ne timu, nobla Reĝo.

Ĉu en knabtempo kredis ni, ke homoj

Ekzistas bovlaringon posedantaj

Kun viandpoŝ’ pendanta, aŭ aliaj

Kun kapo en la brusto? Nun, ni vidas,

Ke ĉiu revenanta rakontisto

Al ni la pruvon donos. Do, ne timu.

ALONZO.

Nu! staros mi por manĝi, spite ĉio:

Se por la lasta fojo, ne signifas . . .

Ĉar mi jam la plej bonan tempon perdis . . .

Vi, frato, kaj vi, Duko, nin imitu.

(_Fulmotondro. Venas ARIELO harpiforma, malfaldas

flugilojn kaj per ili kovras la tablon: la festeno

malaperas_).

ARIELO.

Vi, tri pekuloj estas, kiujn sorto

(La granda reĝo de l’ subluna mondo)

Igis la maron, ĉiam malsategan,

Vin vomi sur ĉi tiun landinsulon;

Vin, inter homoj, plej malindajn vivi!

Vi freneziĝas kaj blindiĝas kiel

Mempendigontoj aŭ memdronigontoj.

(_ALONZO, SEBASTIANO, kaj ANTONIO eltiras siajn glavojn_).

Ho, malsprituloj, mi kaj kunsekvantoj

Ministroj sortaj estas: elementoj,

El kiuj glavojn viajn homo faris,

Pli taŭge laŭtan venton povus vundi,

Mortigi la marakvon per ponardo,

Ol eĉ flugilplumeron—mian blovi!

Kaj estas el ni ĉiu nevundebla.

Eĉ se vi vundi povus, tiuj glavoj

Tro pezaj estas nun por brakoj viaj,

Kaj ne leviĝi volas. Sed memoru—

(Ĉar tio estas mia nunafero)—

Ke vi PROSPERON el Milan’ forpelis,

En maro lin lasante, kun filino.

Nun, al vi tri, la maro venĝis ilin.

Se vian hontindaĵon la Povegoj

Prokrastis puni, ne forgesis ili:

Marondojn, teron ili kolerigis,

Ke ĉiu kreitaĵ’ vin kontraŭstaru.

Alonzo, vi, pro tio filon perdis, . . .

Kaj mi malbonon al vi tri anoncas

Ol morta kondamnego pli teruran;

Ĉar paŝo ĝi post paŝo vin renkontos

Sur tiu ĉi dezerta terinsulo:

De l’ venĝo vin nenio povas ŝirmi,

Krom via korĉagreno pro la krimo,

Kaj, de nun, vivo pura.

(_Malaperas en fulmotondron; tiam kun dolĉa muziko aŭdata, denove

venas spiritaj formoj, kiuj, moke grimacantaj, dancas ĉirkaŭe

kaj forportas la tablon_).

PROSPERO (_flanken_).

Ho, mia Arielo, vi bravege

Plenumis vian rolon de harpio,

El l’ instrukci’ forgesis vi nenion;

Eĉ vivaj ŝajnis gnomoj kaj koboldoj,

Fantomoj, kiuj servas min fidele!

Nun, kunligitaj, tiuj malamikoj

Senspritaj staras en la povo mia.

Mi iros tuj—lasante ilin tiel—

La bravan princon Ferdinandon vidi

Kaj ankaŭ de ni du la karulinon. (_Foriras supren_).

GONZALO.

En nom’ de io sankta, Reĝo mia,

Vi kial staras tiel mirigita?

ALONZO.

Ho, monstra! monstra estas la apero!

Parolis al mi la teruraj ondoj!

Pri tio la blovado eĉ kantadis . . .

Al mi la tondro, de l’ ĉiel’ orgeno,

La nomon de PROSPERO elparolis,

Min surdigante per profunda baso,

Kaj kantotem’ nur mia krimo estis!

En mara ŝlimo, tial, filo kuŝas,

Kaj pli profunde ol sondilo iam

Fundiros mi kun li. (_Foriras_).

SEBASTIANO.

De malamikoj

Malkune mi legiojn batalados!

ANTONIO.

Vin helpi mi tuj iros!

(_Foriras SEBASTIANO kaj ANTONIO_).

GONZALO.

Frenezuloj!

Ilia kulp’, veneno malrapida,

Post longe mordas kaj turmentas ilin.

Vi, kiuj povas kuri, mi petegas,

Junuloj, sekvu ilin kaj malhelpu

Malbonon ian kiun eble farus,

Triope, koleruloj.

ADRIANO.

Kun mi venu! (_Ĉiuj foriras_).

[Illustration]

Akto IV.

Sceno 1.—_Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._

(_Venas PROSPERO, FERDINANDO, kaj MIRANDO_).

PROSPERO.

Se tro severe mi kun vi agadis,

Kompenso tuja vin ĝojigos plene,

Ĉar de memvivo mi al vi fadenon

Oferas: ŝi, por kiu mi nur vivas,

Fariĝu via! . . . Sole de patramo

Devenis la punŝajna humilego

Per kiu vi suferis; l’ amon vian

Traprovi mi deziris, kaj, Reĝido,

Vi noble, eĉ fortege submetiĝis

Al laborego. Antaŭ la Ĉielo,

Tre riĉan donon al vi mi certigas,

Ho, Ferdinando! Tial, ne ridetu

Se mi, fiera je filin’ karega,

Prilaŭdas ŝin, ĉar donas mi trezoron,

Donante idon indan je feliĉo

Pli ol mi povus diri.

FERDINANDO.

Vin mi dankas

Kaj fidas pli ol ian orakolon!

PROSPERO.

Donacon mian, vian feliĉecon

Gajnitan brave, de mi nun ricevu:

Mirando’n prenu; sed virgecon ŝian

Ol vian vivon pli respektu, Princo,

Ĝis de l’ edziĝo l’ unueco sankta

El vi du faros unu; ĉar, alie,

Malbono anstataŭus dolĉan pacon

Kaj superegan benon: via lito

Ne konus amon, sed malpacon akran,

Sovaĝan frukton de malpura vivo.

Atendu ĉaste ĝis himenaj lampoj

Vin al l’ altar’ kondukos.

FERDINANDO.

Ĉar mi preĝas

Por edza feliĉec’, idaro nobla,

Kaj paca, longa vivo, puran amon

Mi tiel en mi sentas, ke nenio,

Eĉ penso nemalkulpa loĝi povus

En brusto plena je edzin’ anĝela

Karega tiel! La mallum’ ereba

Ne povon por min malvirtigi havus

Kun ŝi apuda. Forte do mi staras:

Nek tento, nek okazo min submetos

Ĝis venos kroni la feliĉon nian

Himena festo.

PROSPERO.

Bone vi ĵus diris.

Sidiĝu kune, ŝi nun estas via.

(_Vokas_) Ho! Arielo, agemulo, venu!

(_Venas ARIELO_).

ARIELO.

Povestro mia, kion vi deziras?

PROSPERO.

Vi kaj sekvantoj agis ĵus bonege,

Kaj mi bezonas, por alia servo,

La helpon vian. Iru, alkonduku

Ĉi tien viajn ĉiujn subspiritojn,

(Mi super ili al vi donis povon),

Vigligu ilin, per rapida movo,

Ĉar al ĉi tiuj junaj gefianĉoj

Mi volas fantazion nun prezenti;

Kaj ili ĝin atendas.

ARIELO.

Baldaŭ, mastro?

PROSPERO.

Tuj, nun, en palpebruma daŭro.

ARIELO.

Bone!

Antaŭ ol vi _venu_! diros,

Aŭ dufoje _iru_! spiros,

Obeante vin, ni iros,

Piedfingre eĉ deiros,

Supreniros, aŭ subiros,

Laŭ ke vi mem ekdeziros. . . .

Ĉu vian amon, mastro, mi akiros?

PROSPERO.

Spirito kara, certe, aerido!

Ne venu nun, ĝis mi alvokos. . . .

ARIELO.

Bone! (_Foriras_).

PROSPERO (_al FERDINANDO_).

Ho, Princo, zorgu ĉiam esti vera:

Ne ludu kun la ĉarma via ravo,

Aŭ sanktaj ĵuroj pajlo nur fariĝus

Por bruli en la brusto. Vin detenu,

Aŭ al promesoj diru tuj adiaŭ.

FERDINANDO.

Sinjor’, ne timu, ĉar la virga neĝo

Jam koron mian tuŝis, kaj malhejtas

La flamon ĉe l’ hepato.[14]

PROSPERO.

Prave, bone!

(_Alvokas_) Nun, venu, Arielo, spiritaron

Ĉi tien alkonduku! Estu viglaj!

Nenian vorton! Nur okulojn! Vidu!

(_Dolĉa muziko aŭdata; venas IRISO_).

IRISO.

Cereso, venu, ho, belegulino!

Foriru el kamparo kiun kovras

Tritik’, sekal’, horde’, aveno, pizoj,—

El montoj, kie paŝtas sin la ŝafoj,

El la herbejo, kiu donas fojnon,

Brutaran nutron,—Bordoj ornamataj

Per peonioj, verda kunplektaĵo,

Sur kiuj ŝprucis la Aprila spongo,

Por fari ĉastajn kronojn al la nimfoj;—

El stiparbaro kies ombron serĉas

De amantino fraŭlo forpelita;—

El riĉa vinberejo, el marbordo

Malfrukta, ŝtona, kie vi vagadas. . . .

Ĉar, per Iriso, reĝa senditino,

Ĉiela Juno vin alvokas: venu! . . .

Kortegaj pavoj flugas tra l’ aero. . . .

Ĉi tien venu premi la herbejon;

Gracie, baldaŭ la estrin’ mem venos. . . .

Alproksimiĝu! festu la Reĝinon!

(_Venas CERESO_).

CERESO.

Iris’, saluton, multe-kolorita

De Juno fidelega heroldino!

Flugilo flava via sur la floroj

Dissemas mielgute dolĉan pluvon;

Per ambaŭ finoj de l’ arkaĵo blua

Ĉirkaŭprenante arbajn ebenaĵojn,

Kaj ankaŭ krutan senarbetan randon.

De tero mia skarpo brila, diru,

Tuj diru kial la Reĝino via

Venigis min sur tiun ĉi herbejon?

IRISO.

De amo vera por kontrakton festi,

Kaj ankaŭ por donacojn fari kelkajn

Al karaj geamantoj.

CERESO.

Ĉielarko,

Ĉu sekvas nun Venero kaj Kupido

Reĝinon nian? Diru. De la tempo

En kiu ili kune konspiradis

Por min senigi je filin’ amata,

Veneron kaj Kupidon mi evitas.

IRISO.

Ne timu ŝin renkonti: mi ĵus vidis

Trenatan per kolomboj, tra la nuboj,

La veturilon kie ŝi, kun knabo,

Rapidas nun al Pafos. Vane ili

Ekpensis tie ĉi malbonon fari

Al niaj geedzontoj, kiuj volas

Atendi ĉaste la himenan torĉon:

Marsamistinon venkis gevirtuloj;

Eĉ ŝia vespa filo sagojn rompis,

Kaj ĵuris ke de nun li plu ne pafos,

Sed, simpla knabo, ludos kun paseroj.

CERESO.

Reĝin’ altega, pova Juno venas:

Ŝin konas mi per l’ iro majestega!

(_Venas JUNO_).

JUNO.

Fratino malavara, kun mi iru

Por beni tiujn ĉi du noblajn korojn;

Ke ili ambaŭ estu prosperegaj,

Feliĉaj per edzeco kaj idaro!

JUNO.

(_Kanto_).

_Honor’, riĉec’, edziĝbeno,_

_Longa daŭro, idarpleno,_

_Horoj ĝojaj per alveno_

_Benu vin, de Juno l’ beno!_

CERESO.

_Terplenego, sufiĉego_

_En garbejo kaj grenejo,_

_Fruktoplena vinberejo,_

_Arba, planta rikoltego,_

_Kun printempa ĝoja daŭro,_

_Benu vin ĝis lasta horo!_

_De Ceres’ la beno estu:_

_Ĉe vi ke ne manko restu!_

FERDINANDO.

Ĉi tio estas vido majestega

Kaj ĉarme rava! Ĉu mi nun eraras

Pensante ke spiritoj estas ĉiuj?

PROSPERO.

Spiritoj, vere, kiujn povo mia

El propraj regnolimoj ĵus alvokis

Por fantazion al vi doni.

FERDINANDO.

Ĉiam

Kun vi, miriga patro, kaj Mirando,

Mi vivu en ĉi tiu Paradizo!

(_JUNO kaj CERESO mallaŭte kunparoladas kaj sendas IRISON for_).

PROSPERO.

Karulo, nun, silentu: la diinoj

Kunparoladas grave, do, atentu,

Muteme vidu, aŭ la ĉarmo svenos.

(_IRISO revenas_).

IRISO.

Najadoj, nimfoj de river’ vagista,

Kun junkaj kronoj kaj mieno ĉasta,

Forlasu akvan la kuŝujon vian;

Alkuru sur ĉi tiun verdan lokon.

Obeu Junon, kiu vin alvokas;

Rapidu, dolĉaj nimfoj, kaj nin helpu

L’ unuon de du koroj por ĝojigi.

(_Venas akvonimfoj_).

Vi, rikoltistoj lacaj per somero,

Ĉi tien venu, el la garba kampo,

Kun pajlĉapelo ĉiu kapvestita,

Por gaje danci nimfan manon prenu,

Kaj kune saltu en vilaĝa rondo.

(_Venas Rikoltistoj konforme vestitaj; ili alligiĝas kun la nimfoj

en ĉarma danco, ĉe l’ fino de kiu PROSPERO ektremas subite kaj

severe parolas, kiam ĉiuj, meze de stranga, mallaŭta kaj malorda

bruo, peze malaperas_).

PROSPERO (_flanken_).

Ha! mi forgesis pri l’ konspir’ infera

De besta Kaliban’ kaj kunkrimuloj

Por min mortigi: preskaŭ la minuto

Tuj venos. (_Laŭte al la spiritoj_) Bone! Ĉiuj nun disiĝu!

FERDINANDO.

Pasie kiel via patro agas!

MIRANDO.

Neniam antaŭ tiel li koleris.

PROSPERO.

Vi, filo, ŝajnas al mi konsternita:

Nu, estu gaja. Nia magiludo

Nun ĉesas. La spiritoj ĝin farintaj

Aer’ maldensa tute refariĝis . . .

Kaj, kiel tia malfortika revo,

Eĉ turoj nubkronataj, eĉ palacoj,

Solenaj la sanktejoj, ja, terglobo

Kaj ĝia tutenhavo malaperos . . .

Simile al ludsceno nesubstanca,

Ne lasos ili strekon.—Nur sonĝaĵoj

Ni estas, kaj mallongan vivon nian

Ĉirkaŭas dormo.—Princo, nun, mi sentas

Interne ĉagreniĝon: min pardonu;

Kompaton pro la mia maljuneco

Mi petas, ĝis klariĝos mia cerbo.—

Pri la okazo ne maltrankviliĝu:

Se plaĉos al vi, iru en ĉambreton.

Ripozu tie. Paŝoj kelkaj donos

Al mi sentecon.

FERDINANDO _kaj_ MIRANDO.

Paco kun vi estu! (_Ili foriras_).

PROSPERO.

Kun penso venu, Arielo, dankon! (_Venas ARIELO_).

ARIELO.

De penskunul’ vi mastro, kion volas?

PROSPERO.

Spirit’, kontraŭbatali Kalibanon

Ni devas tuj. Preparu!

ARIELO.

Mastro mia,

Cereson kiam ĵus mi personigis,

Tre volis mi al vi pri tio diri,

Sed tim’ je vin ofendi min haltigis.

PROSPERO.

Rediru kie vi kanajlojn lasis.

ARIELO.

La ventego de Shakespeare · 第 2 / 3 段