(_Al FERDINANDO_) Venu!

[Illustration]

[Illustration]

LA VENTEGO DE

SHAKESPEARE

_Tradukita de

Ach. Motteau_

_Eldonata de_

THE ESPERANTIST

LONDON

CHATHAM:

PRINTED BY W. & J. MACKAY & CO., LTD.

Antaŭparolo.

La plej malnova presita ekzemplero de _La Ventego_ troviĝas en la

foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaŭ kolegoj de

Shakespeare—preparis en la jaro 1623ᵃ; kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la

1ᵃⁿ de Novembro, 1611ᵃ, laŭ samtempaj raportoj.

Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de

tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto unu el

liaj lastaj ĉefverkoj—eble la lasta.

_Al la Majstro, la Elpensinto de Esperanto!_

_Ĉu LA VENTEGON Esperantigante_

_Mi tro atencas? Diru al mi, Majstro._

_Ho! ŝajnas mia Shakespeare tia fonto_

_Ke ĉiutage ĉerpas mi belaĵojn_

_En liaj helaj paĝoj! Do rigardu_

_Ne tro severe tiun ĉi libreton,_

_Malindan eĥon je l’ Avona Cigno._

A.M.

La Ventego.

Personoj:

ALONZO, _Reĝo de Neapolo_.

SEBASTIANO, _frato de Alonzo_.

PROSPERO, _rajta Duko de Milano_.

ANTONIO, _frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano_.

FERDINANDO, _Reĝido de Neapolo, filo de Alonzo_.

GONZALO, _honesta maljuna konsilano_.

ADRIANO, FRANCISKO, _kortegaj sinjoroj_.

KALIBANO, _Sovaĝa kaj malbela sklavo_.

TRINKULO, _kortega amuzulo_.

STEFANO, _drinkema kelisto_.

ŜIPESTRO, SUBESTRO, MARISTOJ.

MIRANDO, _filino de Prospero_.

ARIELO, _aera spirito_.

IRISO, CERESO, JUNO, NIMFOJ, RIKOLTISTOJ, _spiritoj_.

_Aliaj spiritaj servistoj de Prospero_.

⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo.

Akto I.

Sceno 1.—_En ŝipo.—Ventega fulmotondra bruego aŭdata._

(_Venas ŝipestro kaj subestro_).

ŜIPESTRO.

Subestro!

SUBESTRO.

Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?

ŜIPESTRO.

Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la

ŝtonegoj. Vigle, vigle!

(_Venas maristoj_).

SUBESTRO.

He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj, vigle! vigle! Mallevu la velojn;

atentu la fajfilon de l’ mastro! . . . Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos,

se estas sufiĉa spaco!

(_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, FERDINANDO,

GONZALO, kaj aliaj_).

ALONZO.

Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!

SUBESTRO.

Mi petas ke vi restu malsupre.

ANTONIO.

Kie estas la ŝipestro, subestro?

SUBESTRO.

Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj.

Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.

GONZALO.

Neniel; estu pacienca!

SUBESTRO.

Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas

reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

GONZALO.

Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.

SUBESTRO.

Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas

ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu kaj tiamaniere trankviligu la nunan

veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! Sed, se

vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via

ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (_Al la

maristoj_). Vigle, kamaradoj! (_Al la aliaj_). For de tie ĉi, mi petas!

(_Foriras_).

GONZALO.

Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malĝentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas

signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu por

lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie,

ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera

estas nia stato!

(_Ĉiuj foriras_).

(_Revenas la subestro_).

SUBESTRO.

Faligu la grandmaston! vigle! pli malsupren! Penu direkti la ŝipon al la

maro! (_Ekkrioj interne_). Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli

laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia propra kriado! . . .

(_Revenas SEBASTIANO, ANTONIO, kaj GONZALO_).

Ree? Ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian penadon kaj

droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo?

SEBASTIANO.

Ha, peston al via faringo, kriemulo, blasfemanta malbenita hundo!

SUBESTRO.

Nu, do, laboru vi mem!

ANTONIO.

Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni

ne tiel kiel vi timas droni.

GONZALO.

Ho! lin mi asekuras kontraŭ la dronado, kvankam la ŝipo ne estus pli

fortika ol nuksa ŝelo.

SUBESTRO.

Direktu la ŝipon! Du gradojn plie, al la maro . . . haltu!

(_Venas maristoj tute akvokovritaj_).

MARISTOJ.

Ĉio estas perdita! ni preĝu! ni preĝu! Ĉio perdita!

(_Foriras ĉiuj_).

SUBESTRO.

Ĉu niaj buŝoj malvarmiĝos? Kion?

GONZALO.

La reĝo kaj la princoj ĉiuj preĝas:

Samstate ni kun ili preĝi devas.

SEBASTIANO.

Mi perdas paciencon.

ANTONIO.

Ni pereos

Per la maldiligento de drinkuloj—

(_Al la subestro_) Larĝfaŭka bruegulo, mi tre volus

Vin vidi droni en dek maralfluoj!

GONZALO.

Pendonta, tamen, li post ĉio restos,

Ja, kvankam plendos ĉiu guto akva,

Kaj larĝe malfermiĝos por lin gluti . . .

(_Ekbruoj interne_) Ĉiel’ kompatu! nun fendiĝas ŝipo!

Adiaŭ do, edzino kaj infanoj!

Ho ve, adiaŭ, frato! ĝi fendiĝas!

ANTONIO.

Ni ĉiuj nun fundiru kun la reĝo! (_foriras_).

SEBASTIANO.

Ni iru tuj al li adiaŭ diri! (_foriras_).

GONZALO.

Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco,

longa erikejo, bruniĝinta dornstipejo,[1] io ajn! Estu do la superega

Volo! sed mi preferus seke morti.

(_Foriras_).

Sceno 2.—_Sur insulo.—Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._

(_Venas PROSPERO kaj MIRANDO_).

MIRANDO.

Karega patro, se per via povo

La maro tiel brue sovaĝiĝis,

Ho, trankviligu ĝin! Nun preskaŭ ŝajnas

Ĉiel’ malbonodoran peĉon vomi,

Se supraj ondoj ne estingos fajron . . .

. . . Suferis mi kun la malfeliĉuloj

Videble kiuj dronis en la ŝipo!

Kreitoj noblaj ili estis, eble,

Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj . . .

. . . Ĝemegoj ĝis la mia kor’ atingis!

Se ia dio estus mi potenca,

En teron volus mi trapuŝi maron,

Prefere ol engluti belan ŝipon

Ŝarĝitan tute je animoj homaj! . . .

PROSPERO.

Ne plu miregu nun, kaj kvietiĝu;

Al via kompatema koro diru:

Ne malbonaĵ’ okazis.

MIRANDO.

Ho ve, patro!

PROSPERO.

Nenio, ja, filino, ĵus okazis

Krom tio, kion mi efektivigis

Por vi, filino mia, karulino!

Vi kiu ido estas nescianta,

Ĉar, nek vi scias pri l’elveno mia,

Nek konas min pli altan ol Prosperon,

La mastron de malriĉa tia loko,

Kaj simplan patron vian.

MIRANDO.

Mi neniam

Imagis plie.

PROSPERO.

Estas nun la tempo,

Kaj vin mi devas plie tuj informi.

—Forprenu la magian veston mian—

(_Demetas la mantelon_).

Magio, restu. Plu ne ploru, kara;

Konsolu vin. Terura la vidaĵo

De ŝippereo, kiun vi bedaŭras,

Okazis tiel, per magia povo,

Ke iu, kiu estis en la ŝipo

Nek mortis, nek eĉ haron tie perdis,—

—Kriegojn kvankam aŭdis vi kaj vidis

Fundiri ŝipon—Sidu, nun, Mirando,

Ĉar vi plimulte devas tuj sciiĝi.

MIRANDO.

Vi ofte jam al mi ekparoladis

Pri mia la deven’, sed ĉiam haltis,

Lasante min ankoraŭ nekonantan.

PROSPERO.

Sed nun la ĝusta horo fine venis,

La nunminut’ postulas ke vi aŭdu.

Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras

Epokon . . . aliloke ol ĉi tie? . . .

Memori vi ne povas, kompreneble,

Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara!

MIRANDO.

Sed iometon povas mi . . .

PROSPERO.

Memori?

Pri kio? pri personoj? domo? Nomu

L’imagon kiu en vi konserviĝis.

MIRANDO.

Kredeble estas sonĝo malproksima.

Sed ne memoro, kiun mi posedas . . .

. . . Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj?

PROSPERO.

Virinoj multaj servis vin, Mirando!

Sed, kiel povis tia fakto loĝi

En via nematura la memoro?

Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo . . .

Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis?

MIRANDO.

Sed mi ne povas.

PROSPERO.

Antaŭ dek-du jaroj,

La patro via, dek-du jaroj antaŭ,

Regnestro estis, de Milano duko.

MIRANDO.

Ĉu vi, sinjor’, ne estas mia patro?

PROSPERO.

Patrino via ĉiam estis virta:

Ŝi diris ke vi ido mia estas,

Kaj via patro, duko de Milano,

Heredontinon unu sole havas:

Princino rajte estas ŝi naskita.

MIRANDO.

Ĉiel’! per kia perfidaĵ’ ni perdis

Grandecon tian? Ĉu por nia bona,

Ĉu malfeliĉa sorto?

PROSPERO.

Ambaŭ, kara.

Perfido nin forpelis el Milano,

Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis.

MIRANDO.

Ho! mia kor’ sangadas ĉe la penso

Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis.

—Mi kvankam ne rememoriĝas tion—

Bonvolu vi daŭrigi.

PROSPERO.

Via onklo,—

Jes, mia frato Antonio—Aŭdu!

—Ke frato povis tiel perfidiĝi!—

Krom vi mem, homo, kiun mi koramis

La plej en mondo—kiu eĉ regadis

Duklandon mian, tiam la unuan,

Ĉar estis mi el dukoj la plej alta!

Precipe fama per indeco mia,

Mi artamulo brilis senegala;

Lernante tempon mi libere uzis,

Regadon forlasinte al la frato . . .

Del’ lerno l’ amo tiel min okupis

Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato.

Perfida onklo via . . . Ĉu vi aŭdas?

MIRANDO.

Sinjoro, tre atente.

PROSPERO.

Nu, li frue

Ricevis prince multon da petantoj,

Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis,

Kaj malobeon punis. Li renomis,

Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn,

Aliformigis ilin; ĉar li havis

Ŝlosilon oficejan, ja, la homan,

Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis;

Ĉar kiu flatis plej l’ orelon lian

Profiton plej ricevis. Nun li estis

Hedero princan trunkon vualanta,

Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran!

—Vi ne aŭskultas . . .

MIRANDO.

Patro, tre avide!

PROSPERO.

Atentu, kara! . . . Mi, konfidemulo,

Pri ŝtataferoj nun ne plu zorgante,

Al pliboniĝo de klereco mia

Dediĉis tempon: la malica frato

Profitis. Malgraŭ mia grandanimo,

Solece, mi fariĝis nekonato . . .

Malbona sento movis Antonion

Vidantan min senlime lernamulon

Konfido mia naskis kulpon lian;

Senlima same lia ambicio

Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia.

Nu, provizita ne nur je trezoroj

Sed je la povo eĉ postuli plie—

—Mensoge ĉiam se agadas homo,

Memoron sian tiel li pekigas,

Ke la malveron li jam plu ne sentas—

Jam Antonio pri si mem ekpensis

Ke li la duko estas. Ĉar li agis

Plenege tiam kiel duklandestro;

Privilegion ĉian li posedis,

Kaj tial plialtiĝis—Ĉu vi aŭdas?

MIRANDO.

Ho! tian diron aŭdus surdulino.

PROSPERO.

De mi plu li ne vidis vualitan

La rolon kiun ludis Antonio—

Min rigardante kiel malsaĝulon,

Kaj reĝon sole de mizeraj libroj—

Li absoluta duko sin anoncis!

Avida tiel estis li je povo

Ke li konsentis al la reĝ’ Alonzo

Duklandon fari depagantan jare,

Submetis dukan al la reĝa krono,

Milanan kapon altan li klinigis

Duklando, ĝis li, ĉiam liberama!

Ve! kia mallevaĵo!

MIRANDO.

Diaj povoj!

PROSPERO.

Konduton lian notu, al mi diru

Ĉu frate kun mi agis via onklo—

MIRANDO.

Mi pekus se ne noble mi ekpensus

Pri la avino mia—Sed patrinoj

Bonegaj naskis tre malbonajn filojn.

PROSPERO.

L’ enradikita malamiko mia,

Alonzo tuj aprobis la proponon

Per kiu, por la submetiĝo landa

Kaj jara pago de dukatoj multaj,

Forpelus Antonio min kaj miajn

El la duklando, kiun de la reĝo,

Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj,

Akceptis nun perfida mia frato.

Soldatojn estis li subaĉetinta;

Pordegojn li malfermis en la nokto . . .

Envenis bando kiu, tra l’ mallumo,

Forportis min kaj ankaŭ vin ĝemantan

Rapide el Milano!

MIRANDO.

Ho ve, patro!

Tiamajn plorojn mi ne plu memoras,

Sed la pripenso min devigas plori.

PROSPERO.

Aŭskultu tamen, plie, ĝis mi venos

Al nuna la afero—ĉar sen tio

Ne taŭgus la rakonto.

MIRANDO.

Kial ili

Tuj ne mortigis nin?

PROSPERO.

Demando prava,

—El la rakonto rajte postulata—

Pro l’ amo de l’ popolo al Prospero

Ne faris ili sangavidan krimon:

Perfidon tiel ili belŝajnigis

Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon.

En barko nin elsendis ili maren,

Sed, kiam la marmezon ni atingis,

Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon

Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan

Eĉ de la ratoj.—Ho ve! malfeliĉaj!

Ni ekkriadis al la marondegoj,

Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj . . .

Koncerto stranga, sed ne simpatia!

MIRANDO.

Ĉielo! kia mi malhelpo estis!

PROSPERO.

Ho ne! Fariĝis vi kerubo vera,

Traplenigita de l’ ĉiela beno;

Rideto via min revivigadis!

Mi maron kiam faris pli salitan

Per el la koro tiel akraj ploroj,

Vi kuraĝigis min kaj fortigadis

Por kontraŭstari eblan mizeregon!

MIRANDO.

Sed kiel ni el ŝipo landon trafis?

PROSPERO.

Per Dia helpo, kara!—Jes; nutraĵon

Ni havis—kiun reĝa konsilano

Gonzalo—elektita de Alonzo

Por tiel nin elpeli—al ni donis.

Ĉiele inspirita bonfarinto!

Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn

Aldonis—pli eĉ ol mi diri povas!

Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis,

Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis

Ke estas mi precipe libramulo,

Eltiris li el la biblioteko—

De mi ŝatita pli ol la duklando—

Amatajn librojn, kaj al mi alportis.

MIRANDO.

Ĉielo volu tiun homon beni!

Mi tre dezirus vidi lin!

PROSPERO.

(_Remetas la mantelon_). Mirando,

Aŭskultu de l’ rakonto la finiĝon.

Ĉi tien, sur insulon ni alvenis,

Ĉi tie mi mem, edukisto via,

Instruis vin pli zorge ol princinon

Ĝuantan vane multajn liberhorojn,

Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel.

MIRANDO.

Ĉielo rekompencu vin!—Nu, patro,

Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis

Tielan marventegon.

PROSPERO.

Nu! sciiĝu

Ke tien ĉi hodiaŭ, per okazo

Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis

La malamikoj miaj. Nun dependas

Zenito mia de favora stelo,

Influon kies devas mi fidele

Akcepti—aŭ neniam releviĝi—

Demandoj ĉesu!—Vi nun dormi volas—

Kontraŭbatali tion vi ne povos—

Filino, ĝin obeu!

(_MIRANDO ekdormas_)

(_Vokante_).

Servisto, venu! venu, Arielo!

Mi estas tute preta: venu! venu!

(_Aperas ARIELO_).

ARIELO.

Saluton al vi, granda mia mastro!

Laŭ via bondeziro tuj mi venas.

Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi

Sur nubaj volvoj min vi nun devigos?

Tuj Arielo agos.

PROSPERO.

Ĉu, spirito,

Vi kaŭzis la ventegon laŭ l’ ordono?

ARIELO.

Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon

Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe,

Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj,

Mirigon mi dissemis, ekbruligis

Multegajn lokojn mi, per unu fojo;

Ĉe l’ masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn

Videble mi flamigis, tiam, kune

Interligiĝis flamoj. Pli momentaj,

Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj,

La flamoj, krakoj de l’ sulfura muĝo! . . .

Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis,

Kaj kun la ondoj la tridento tremis!

PROSPERO.

Spirito brava! En tumulto tia,

Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi,

El ili kiu povis agi saĝe?

ARIELO.

Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis

En malespera stato. Krom maristoj,

Tuj subakviĝis ili el la ŝipo

De mi ekbruligita. La reĝido,

Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj,

Unue maren ĵetis sin, kriante:

“Infero certe estas nun malplena!

Ĉi tie nun la diablaro loĝas!”

PROSPERO.

Bonege, Arielo! Ĉu proksime

De l’ lando ne fariĝis ŝippereo?

ARIELO.

Proksime, mastro.

PROSPERO.

Ĉu nun ĉiuj vivas?

ARIELO.

Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj

Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe;

Laŭ via volo ilin mi disigis

Per bandoj travagantaj nun l’ insulon,

Kaj Ferdinando, la reĝido, sola

De mi lasita, estas en angulo;

Sopire, li l’ aeron malvarmigas

Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas.

PROSPERO.

La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn

De la ŝiparo, kiel vi disponis?

ARIELO.

Savita estas nun la ŝipo reĝa

Ankrita en la profundega golfo—

De kia loko min, je l’ noktomezo,

Vi vokis iam por alporti roson

El ventetiĝa Bermudinsularo—

La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj

Miregigitaj, lacaj de penado,

Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas.

Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis

Interrenkontis sin, kaj Neapolon

Malĝoje iras.—Ŝiparestro pensas

Ke l’ reĝan ŝipon li fundiri vidis,

Kaj ke en mar’ pereis la regnestro.

PROSPERO.

Mision vian, Arielo, bone

Plenumis vi; alia tamen ago

Farota restas. Kia estas l’ horo?

ARIELO.

La posttagmeza.

PROSPERO.

Du sabloŝutiloj

Sin malplenigos ĝis la sesa horo:

Ni dume devas bone tempon uzi.

ARIELO.

Ĉu plie mi labori devas, mastro?

Bonvolu vi memori la promeson

Al mi faritan sed ne plenumitan.

PROSPERO.

Ĉagrena? Kial do?

ARIELO.

Min liberigu! . . .

PROSPERO.

Ne antaŭ ol la tempo venos!

ARIELO.

Mastro!

Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele

Vin servis—ne mensogis—ne eraris . . .

Vin servis senŝpareme, senmurmure,

Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro

Rabaton.

PROSPERO.

Ĉu, spirito, vi forgesas

El kiaj turmentegoj mi vin tiris?

ARIELO.

Neniam.

PROSPERO.

Jes! vi ĉion nun forgesas.

Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon,

Por mi sur akra norda vento rajdi,

Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron,

Se tiel mi ordonos! Vi forgesas . . .

ARIELO.

Neniam.

PROSPERO.

Malbonulo! vi mensogas!

Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso—

Malpura sorĉistino kurbigita

Per multaj jaroj kaj malbondeziroj—

Agadis.

ARIELO.

Mastro, ne!

PROSPERO.

Ja vi forgesas.

Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis.

ARIELO.

En Alĝerlando.

PROSPERO.

Ho! vi tion scias.

Monate al vi devos mi rediri

La staton tiam vian; vi forgesas.

Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj

Ne kompreneblaj por l’ animo homa,

L’ inferan sorĉistinon Sikorakson

Devigis tuj foriri l’ Alĝeranoj—

Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi.

ARIELO.

Jes, mastro.

PROSPERO.

Nubokula sorĉistino!

Gravedan la maristoj ŝin forlasis

Ĉi tie! kie vi—laŭ via diro

Nun mia sklavo—tiam ŝin obeis!

Sed tro aera vi, spirito, estas

Por ŝiajn abomenojn nepre fari:

Senlime furioza Sikorakso,

Per helpo de rimedoj potencegaj,

En tago, vin, al ŝi malobeintan,

Enfermis en fendaĵon de pinarbo.

Nu! tie vi suferis dek-du jarojn;

Dum tiu tempo Sikorakso mortis,

Lasinte vin por ĝemi, akre krii,

Rapide, muelile, tra la ventoj!

Ankoraŭ estis la insul’ senhoma,

Krom bestoforma la sorĉistinido.

ARIELO.

Ĝi estas Kalibano.

PROSPERO.

—Bestegulo!

Lin dresis mi por la domoservado—

Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis

Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn . . .

Infera turmentego! Sikorakso

Ĝin povis ne forigi—Sed mi venis,—

Aŭdinte vin, la pinon oscedigis . . .

Magie mi vin savis.

ARIELO.

Dankon, mastro!

PROSPERO.

Se nun vi remurmuros mi tuj fendos

Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj

Englutos vin por krii dekdu vintrojn!

ARIELO.

Pardonu, mastro; mi estos obea,

Kaj spiritaĵon mian de nun faros

Ĝentile.

PROSPERO.

Agu tiel; post du tagoj

Vi liberiĝos.

ARIELO.

Nobla mastro mia!

Mi kion faros? kion? diru, kion?

PROSPERO.

Foriru; mara nimfo vi fariĝu,

Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla.

Rapidu ĝis vi estos tiaforma,

Kaj tien ĉi revenu! (_Malaperas ARIELO_).

(_Laŭte al MIRANDO_). Kara koro!

Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu!

Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu!

MIRANDO.

Rakonto stranga via al mi kaŭzis

Profundan dormon.

PROSPERO.

Tion de vi skuu.

Ni iru nun viziti Kalibanon;

Neniam li respondon bonan donas.

MIRANDO.

Li estas terurega malbonulo:

Ne amas mi lin vidi.

PROSPERO.

Sed, filino,

Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi,

Alporti lignon, kaj balai ĉambron,

Utila certe estas—Kalibano!

Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis?

KALIBANO.

(_El interne_) Lignaro jam interne estas.

PROSPERO.

Venu!

Alian faron tuj mi al vi donos:

Testudo, venu!

(_Reaperas ARIELO akvanimfoforma_).

Bele, Arielo;

(_Mallaŭte_) Aŭskultu bone.

ARIELO.

Faros mi, Sinjoro! (_Malaperas_).

PROSPERO.

Venena sklavo, sorĉa diablido,

Tuj venu tien ĉi! (_Venas KALIBANO_).

KALIBANO.

Malsano roso,

De Sikorakso ŝlime balaita,

Per korva plumo sur vin nun ŝpruciĝu!

Sud-okcidenta vento vin aknigu!

PROSPERO.

Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte,

Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos—

(Elspiron haltiganta vizitisto!)—

Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos;

Mieltavole estos vi pinĉita:

Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo!

KALIBANO.

Mi nun bezonas la tagmanĝon mian:

Al mi l’insulo rajte apartenas;

Ĝin mi heredis de patrino mia,

Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon.

Unue vi karesis min, eĉ ofte

Vi akvon berogustan al mi donis;

La grandan kaj malgrandan lumojn montris

Brulantajn tage, nokte, al mi diris

Iliajn nomojn. Tiam mi vin amis,

Kaj montris al vi la insulajn ecojn,

La freŝajn fontojn, fruktodonan landon,

Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn . . .

Mi ĉion montris! . . . Ke la sorĉartiloj

De Sikorakso, buf’, skarab’ vesperto . . .

Sur vin tuj falu!—Estas mi subulo!

Mi tiam sola mia propra reĝo!

Min porke nun vi tenas en ŝtonego,

Dum la ceterajn partojn vi posedas!

PROSPERO.

Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj

Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo!

Ŝlimido, mi unue kun vi agis

Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis

En groto mia . . . ĝis vi idon mian . . .

Atencis malvirgigi. . . .

KALIBANO.

Vi malhelpis.

Se rajte estus ĝi de mi farita,

L’ insulo estus Kalibanigita!

PROSPERO.

Ho, sklavo abomena, ne ameco

Kortuŝos vian malbonecon bestan;

Nur povas vi plenumi bestan rolon.

Kompate, mi paroli vin instruis,

Novaĵon taŭgan montris tage, hore;

Bestulon, kiu tiam sole blekis

Simile al la bruto, mi instruis

Paroli home, kaj objektojn nomi.

Sed, parolante, via bruta raso

Enhavas tion, kio ne permesas

Honeste agi: tial en ŝtonego,

Malliberulo vi de tiam restas,

Anstataŭ pli malbona sorto.

KALIBANO.

Vere

Paroli vi min faris: la profito

Jen estas: mi nun povas vin malbeni.

Erisipelo ambaŭ vin mortigu!

Mi lernis tion el la lingvo via.

PROSPERO.

Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu!

Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas;

Plimulte poste, sed nun tion faru!

Ĉu ŝanceliĝas vi, ĉu malobeos,

Mi tiam streĉos la muskolojn viajn,

Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos . . .

La bestojn timigante.

KALIBANO.

Ne, mi petas.

(_Flanken_). Obei li magie min devigas.

Potenco tia ke l’ patrina dio

Setebos estus ĝia sklavo!

PROSPERO.

Iru! (_Foriras KALIBANO_).

(_Revenas ARIELO nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas

FERDINANDO_).

KANTO DE ARIELO.

_Sur la flavan sablon venu,_

_Manojn interprenu;_

_Salutintaj, eĉ kisintaj,—_

_(Paca mar’ sin tenu!)—_

_Tie ĉi kaj tie saltu,_

_Koboldeme: nun, ni haltu._

_Aŭskultu!_

Rekantaĵo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_

_Hundoj, boju, boju!_

Rekantaĵo: _Boju, hundoj, boju!_

_Aŭdu nun la kokan krion;_

_Ĉantikliro[2] kantas tion:_

_“Kokaraŭko!”_

_Krias koko._

FERDINANDO.

El kie venis tia stranga kanto?

El aer’ aŭ el tero? . . . Plu ne sonas . . .

Ĉu estas io de insula dio?—

Mi sidis ploreganta pri la sorto

De mia patro kiu ĵus pereis . . .

Dolĉegaj sonoj venis super l’ ondo,

Ĝin kvietigis,—eĉ doloron mian,—

Altiris min ĉi tien l’ harmonio;

Sed ĵus forĉesis . . . Ne! ĝi rekomencas . . .

ARIELO _kantas_:

_Sub tridek futoj da marakvo_

_Profunde patro restas;_

_Fariĝas ostoj nun koralo;_

_Okuloj perloj estas:_

_Aliformiĝas li marame,_

_Tre riĉe kaj orname._

_Hore mortsonoro tintas,_

_Maraj nimfoj kantas_:

(Sonorila eĥo: _Bum! bom! bam! bum!_)

_Ilin aŭdas mi, . . . Aŭskultu!_

(Ĥora eĥo: _Bum! bam! bom! bum!_)

FERDINANDO.

Ĝi diris pri droninta patro mia!

Ne estas terdevena homa kanto

Aŭdita de mi supre!

PROSPERO.

Ho! Mirando,

Palpebroj viaj malfermiĝu: Kion

Ekvidas vi antaŭen?

MIRANDO.

Kio estas?

Spirit’? Ĉielo! kiel ĝi rigardas!

Sinjoro, certe ŝajnas ĝi belforma;

Spirito tamen estas.

PROSPERO.

Ne, knabino;

Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas

Simile je ni. Tiu ĉi junulo

En ŝippereo estis: pro ĉagreno

Li markojn portas kiuj malbeligas

Vizaĝon lian—vi, alie, povus

Nobelon en li vidi. Li, perdinte

Parencojn siajn, vage ilin serĉas.

MIRANDO.

Estaĵo dia povus mi lin nomi,

Ĉar mi nenion vidis tiel nobla!

PROSPERO.

(_Flanken_). L’ afero venas laŭ deziro mia:

Ĉi tio Arielon liberigos

Nur post du tagoj—

FERDINANDO.

(_Ekvidante Mirandon_). La diino

Muzike ĵus laŭdita! . . . Mi petegas,

Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas

En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus

Konsilojn bonajn al mi doni;

Sed, mirindaĵo! scii mi deziras

Ĉu estas vi fraŭlino.

MIRANDO.

Mi, sinjoro,

Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino.

FERDINANDO.

Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus

El ĝiaj parolantoj la plej alta

Se hejme nun ni starus.

PROSPERO.

La plej alta?

Se l’ Neapola reĝo tion aŭdus,

Vi kiu estus?

FERDINANDO.

Simple la aŭdanto

De homo parolanta pri la reĝo.

Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras,

Ĉar estas mi la reĝo: mian patron

Perei mi ĵus vidis.

MIRANDO.

Ho, teruro!

FERDINANDO.

Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj

La duko, ankaŭ lia brava filo!

PROSPERO.

La duko de Milano, kaj bravega

Filino lia, povus vin komandi

Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj

Intervidante tremis kaj ruĝiĝis . . .

Nun Arielo baldaŭ liberiĝos.

(_Al FERDINANDO_) Al vi, sinjor’, mi vorton volus diri:

Mi timas ke vi multe ĵus eraris.

MIRANDO.

Ĝentile kial patro ne parolis?

De mi vidita estas homo tria

Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua.

Kompato same movu mian patron!

FERDINANDO.

Fraŭlino, se vi estas korlibera,

Reĝino Neapola vin mi faros.

PROSPERO.

Sinjoro, al vi tuj mi diros, haltu!

(_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj:

L’ aferon mi ne volas rapidigi;

Nenion tro facilan oni ŝatas.

(_Al FERDINANDO_) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas

Uzurpi ies nomon ne la vian:

Spiono eble vi ĉi tie staras

Por poste ŝteli de mi la insulon.

FERDINANDO.

Ne! per honoro mia!

MIRANDO.

Malhonoro

Neniam loĝis en sanktejo tia:

Ĉar se malbonon tia dom’ entenus,

Eĉ bono volus loĝi kun ĝi.

PROSPERO.

(_Al FERDINANDO_) Venu!

(_Al MIRANDO_) Por la spiono ne parolu.

(_Al FERDINANDO_) Venu!

Piede, kole, mi vin kunkatenos,

Marakvon trinkos vi, via nutraĵo

Konsistos el mituloj riveretaj,

Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj—

Nu, venu!

FERDINANDO.

Ne! mi tuj kontraŭbatalos

Tielan agon, ĝis la malamiko

Pli pova montros sin. (_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne

povas movi_).

MIRANDO.

Ho, kara patro!

Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima,

Li maltimulo estas.

PROSPERO.

(_Al MIRANDO_) Knabineto,

Ĉu vi al mi konsilus? (_Al FERDINANDO_) Glavingigu,

Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus

Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo

Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu:

Bastono mia tuj vin senarmigos.

MIRANDO.

Mi vin petegas, patro—

PROSPERO.

(_Al MIRANDO_) Vi foriru!

Ne tuŝu mian veston.

MIRANDO.

Ho! kompatu:

Mi garantiulino por li estos.

PROSPERO.

Silentu! se vi diros unu vorton

Mi vin kulpigos, eble vin malamos!

Ĉu vi trompanton tian ŝirmi volus?

Vi pensas, ke ne pli belformo estas,

Ĉar vi nur vidis lin, krom Kalibanon.

Anĝeloj vere la ceteraj homoj,

Ĉi tiu nur alia Kalibano!

MIRANDO.

Amemo mia do, humila vere,

Pli belan homon ne deziras vidi!

PROSPERO.

(_Al FERDINANDO_) Obeu; venu; la nervaro via

Sen fortikeco, nun reinfaniĝas.

FERDINANDO.

Tro vere estas: nun min mem mi sentas

Malliberulo. La kruela perdo

De patro kaj amikoj, la minacoj

De homo, kiu tiel min ofendis,

Nu, ĉio al mi ŝajnus suferebla,

Se, foje, tage, mi ekvidi povus

Ĉi tiun junulinon. Libereco

Aliajn terajn lokojn povas ĝui:

Sufiĉa spaco por mi estus tiu

En kiu ŝi aperos.

PROSPERO.

(_Flanken_) Tio taŭgos:

Vi bone ellaboris, Arielo.

(_Al FERDINANDO_) Nun, venu!

(_Al ARIELO_) Aŭdu plie por la sekvo.

(_Al FERDINANDO_) Tuj venu kun mi!

MIRANDO.

Kuraĝiĝu, tamen,

Ĉar bonnatura estas mia patro

Pli ol paroloj liaj; li malofte

Kolere agas.

PROSPERO.

(_Al ARIELO_) Ho, vi liberiĝos

Simile al montventoj—sed, memoru

Fidele la ordonojn.

ARIELO.

Akurate!

PROSPERO.

(_Al FERDINANDO_) Min sekvu!

(_Al MIRANDO_) Kaj vi, por li ne petegu. (_Foriras ĉiuj_).

Akto II.

Sceno 1.—_En alia parto de l’ insulo._

(_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, GONZALO,

ADRIANO, FRANCISKO, kaj aliaj_).

GONZALO.

Ho, Reĝo, mi petegas, estu gaja:

Okazo estas: ĉiu el ni ĝoju;

Ĉar liberiĝon iu ne esperis,

Kaj perdoj niaj estas mare oftaj:

Maristedzinoj, komercistoj ofte

Bedaŭras kiel ni kruelajn perdojn;

Sed la miraklon de tiela savo

El miliono malmultuloj sentis.

Do saĝe, Reĝo, nian malfeliĉon

Komparu kun ĉi tio.

ALONZO.

Ho, silentu.

SEBASTIANO.

Konsol’ al li malvarma kaĉo estas.

ANTONIO.

La konsolanto tamen lin ne lasos.

SEBASTIANO.

Rigardu, li ŝerchorloĝeton streĉas:

Malfrue ĝi sonoros . . . Nun!

GONZALO.

Sinjoro!

SEBASTIANO.

Unua:—diru.

GONZALO.

Kiam malfeliĉo

Vizitas homon, kion ĝi alportas?

SEBASTIANO.

Dolaron.

GONZALO.

Jes, doloron ĝi prezentas:

Pli prave ol intence vi parolis.

SEBASTIANO.

Pli saĝe aŭdis vi ol mi esprimis.

GONZALO.

Sinjoro, tial—

ANTONIO.

Fi! malŝparemulo

De via lango!

ALONZO.

Ŝparu la ceteron.

GONZALO.

Plu mi ne diros, kvankam—

SEBASTIANO.

Li parolos.

ANTONIO.

El ambaŭ li kaj Adriano, kiu

Unue kokekrios?

SEBASTIANO.

La maljuna!

ANTONIO.

La juna!

SEBASTIANO.

Bone! La garantiaĵo?

ANTONIO.

Ridego!

SEBASTIANO.

Bone!

ADRIANO.

Kvankam la insulo

Dezerta ŝajnas,—

SEBASTIANO.

(_Ridante_) Ha! ha! mi jam pagis,[3]

ADRIANO.

Neloĝigebla, preskaŭ netrafebla,—

SEBASTIANO.

Ĝin tamen—

ADRIANO.

Tamen—

ANTONIO.

Li ĝin tamen trafis.

ADRIANO.

Ĝi devas havi maldensan, delikatan, karesan temperaturon.

ANTONIO.

Temperaturo estis delikata knabino.

SEBASTIANO.

Jes, kaj maldensa, kiel li klerulege klarigis.

ADRIANO.

L’ aero tie ĉi elspiras sur nin dolĉege.

SEBASTIANO.

Kiel se ĝi havus pulmojn kiuj estus putrintaj.

ANTONIO.

Aŭ kiel se ĝi estus marĉejodorata.

GONZALO.

Tie ĉi estas ĉio profita por la vivo.

ANTONIO.

Certe, krom rimedoj por vivi.

SEBASTIANO.

Neniaj estas tie ĉi, aŭ almenaŭ tre malmultaj.

GONZALO.

Kiel sufiĉega kaj fortika ŝajnas la herbo! kiel verda!

ANTONIO.

La tero, certe, estas ŝafledkolora.

SEBASTIANO.

Kun iometo da verdo ĉi tie kaj tie.

ANTONIO.

Li nemulte malatingas.

SEBASTIANO.

Ne; li nur tute maltrafis la veron.

GONZALO.

Sed la malofteco de tio, kvazaŭ nekredebla, estas—

SEBASTIANO.

Simila je multaj certigitaj maloftecoj—

GONZALO.

Estas fakto ke niaj vestoj antaŭe ĵus trempitaj en la maro, nun konservas

ŝian freŝecon kaj brilecon; ili ŝajnas pli rekolorigitaj ol makulitaj per

akvo sala.

ANTONIO.

Se nur unu el liaj poŝoj povus paroli, ĉu ĝi ne dirus: li mensogas?

SEBASTIANO.

Jes, aŭ ke li falsege enpoŝigas sian raporton.

GONZALO.

Ŝajnas al mi ke niaj vestoj estas nun tiel freŝaj kiel ili estis kiam ni

unue ilin portis en Afriko, ĉe l’ edziĝo de l’ belega Neapola reĝidino

Klaribelo, je la Reĝo de Tuniso.

SEBASTIANO.

Ho, estis favorega edziĝo, certe, kaj ni multe profitas per ĝi en nia

reveno.

ADRIANO.

Tuniso neniam estis riĉigita de tiel modela reĝino!

GONZALO.

Ne, de l’ tempo de la vidvino Dido.

ANTONIO.

Vidvino! peston je tio! Kiel tiu vidvino envenas? vidvino Dido! . . .

SEBASTIANO.

Nu! se li ankaŭ dirus “vidvo Aeneo”? Miriga estas via aŭdaĵo!

ADRIANO.

Ĉu “vidvino Dido” vi diris? Vi min rememorigas ke ŝi loĝis en Kartago, ne

en Tuniso.

GONZALO.

Tiu ĉi Tuniso, sinjoro, estis Kartago.

ADRIANO.

Kartago?

GONZALO.

Mi tion certigas, Kartago.

ANTONIO.

Lia vorto estas pli kredinda ol la Amfiona harpo.

SEBASTIANO.

Li elkonstruis la muron kaj ankaŭ la domojn.

ANTONIO.

Kian neeblaĵon li tuj faros ebla?

SEBASTIANO.

Mi kredas ke li domen enportos tiun ĉi insulon en sia poŝo, kaj ĝin donos

al sia filo, kiel pomon.

ANTONIO.

Tiam, dissemante la kernojn en la maro, li naskos multajn aliajn insulojn.

GONZALO.

(_Al ADRIANO_) Jes[4].

ANTONIO.

Nu! ĉio en ĝia propra tempo.

GONZALO.

(_Al ALONZO_) Via Reĝa Moŝto, ni ĵus paroladis pri niaj vestoj, kiuj

ŝajnas nun tiel novaj kiel ili estis ĉe la edziĝo de via filino, nun

reĝino de Tuniso.

ANTONIO.

Kaj la plej maloftulino kiu iam tien iris.

SEBASTIANO.

Ho, esceptu, mi petegas, vidvinon Dido!

ANTONIO.

Ho, vidvino Dido! jes, vidvino Dido!

GONZALO.

Ĉu, sinjoro, mia vesto ne estas tiel freŝa kiel ĝi estis kiam mi unue ĝin

portis—mi volis diri preskaŭ . . .

ANTONIO.

Nu, tiu ĉi “preskaŭ” taŭge alvenis.

GONZALO.

Kiam mi ĝin portis dum la edziĝo de via filino—

ALONZO.

Vi tedas mian aŭdon per ripeto

De vortoj kiuj min senprudentigas!

Ŝin kial mi edzigis en Afriko

El kiu revenante filon perdis?

Kaj ankaŭ ŝin,—nun tiel malproksiman

De Italujo,—mi ne plu revidos!

Ho, Ferdinando mia, heredonto

De Neapolo ankaŭ de Milano,

Nutraĵon el vi kia stranga fiŝo

Ĵus faris?

FRANCISKO.

Eble, reĝo, li postvivas:

Mi vidis, li batalis kun la ondoj

Kaj ilin rajdis, akvavojon faris,

Flankpuŝis, bruste kontraŭstaris maron.

Levante kapon super l’ alfluaĵo,

Li remis brave, per potencaj brakoj,

Al bordo, kiu por li sin klinigis,

Helpante l’ princon; kaj, sendube, reĝo,

Li, viva, teron trafis.

ALONZO.

Ne, li mortis.

SEBASTIANO.

Sinjoro Reĝo, vin por ĉio danku!

Vin, solan kaŭzon de la malfeliĉo.

Eŭropon nian tiel vi malŝatis

Ke la filinon donis al Afriko:

Okuloj ŝiaj povas nun surverŝi

L’ okazon kiun tiel vi preparis.

ALONZO.

Silentu, mi petegas.

SEBASTIANO.

Genufleksoj,

Petegoj de ni ĉiuj estis vane.

La belanimulino ŝanceliĝis:

(Ĉu la malamo, ĉu l’ obeo venkos?)

La princan filon vian ni ĵus perdis . . .

Vidvinoj Neapolaj kaj Milanaj

Nun estas pli ol viroj revenantaj.

La kulpo via—

ALONZO.

Kaj plej granda perdo!

GONZALO.

Sinjor’ Sebastiano, la vereco

El viaj lipoj sonas nek afable

Nek ĝustatempe; gratas vi la vundon

Saniĝi bezonantan.

SEBASTIANO.

Prava diro.

ANTONIO.

Kaj bona ĥirurgaĵo.

GONZALO.

(_Al ALONZO_) Ni vintriĝas,

Ho, Reĝo, kiam tiel vi nubiĝas.

SEBASTIANO.

Ni vintriĝas?

ANTONIO.

Jes, ni vintregiĝas!

GONZALO.

Se mi plantisto de l’ insulo estus—

ANTONIO.

Ĝin tute kovrus li per sem’ urtika.

SEBASTIANO.

Aŭ malvoj, aŭ rumeksoj.

GONZALO.

Se mi reĝo

Ĉi tie estus, kia mi fariĝus?

SEBASTIANO.

Sobrega, certe, ne havante vinon.

GONZALO.

Mi volus en la regno ĉion fari

Laŭ kontraŭregularo; malpermesus

Aĉetojn, vendojn, juĝistaron, juĝojn,

Literaturon, mankon aŭ riĉecon;

Mi ne permesus servon aŭ heredon,

Kontrakton, limon, bienposedaĵon,

Oleon, grenon, metaluzon, oron,

Vinberkulturon, ian okupadon

Mi malpermesus. Viroj kaj virinoj

Nelaboremaj ĉiuj ĉiam estus,

Sed puraj kaj senkulpaj.—Ne regeco!

SEBASTIANO.

Li de la regno, tamen, estus reĝo!

ANTONIO.

L’ unuan diron li forgesas fine.

GONZALO.

Komune kreskus nutro el naturo:

Nek ŝvito, penoj, perfidaĵ’, rabado,

Nek glavo, ponardego nek tranĉilo,

Pafilo, nek maŝino nin malhelpus.

Naturo sola naskus ĉion bonan

Sufiĉe por nekulpa la popolo.

SEBASTIANO.

Edzeco, tie, ĉu okazus iam?

ANTONIO.

Ne, nur petola, buba vagistado.

GONZALO.

Mi tiel regus kiel en oraĝo.

SEBASTIANO.

Prosperon al la reĝa Moŝto via!

ANTONIO.

Gonzalo longe vivu!

GONZALO.

(_Al ALONZO_) Reĝo mia . . .

ALONZO.

Ne diru plu, nenion vi parolas.

GONZALO.

Kore mi tiel pensas, Via Reĝa Moŝto; mi tion faris nur por kuraĝigi tiujn

ĉi sinjorojn, kies pulmoj, sentemaj kaj viglaj, ĉiam ridas je nenio.

ANTONIO.

Sed, ni ridis je vi mem.

GONZALO.

Kaj, kiel mi estas por vi nenio, vi povas daŭrigi kaj ridi je nenio.

ANTONIO.

Ho, kian frapon li ĵus donis!

SEBASTIANO.

Jes, sed ĝi falis platege.

GONZALO.

Vi ja estas kuraĝagaj sinjoroj; sendube vi povus forlevi la lunon el ĝia

sfervojo, se nur ĝi bonvolus daŭri kvin semajnojn senŝanĝe.

(_Venas ARIELO (nevidebla) ludanta solenan arion_).

SEBASTIANO.

Tion ni farus, poste ni irus por birdokapti torĉlume tra l’ arbetaĵo.

ANTONIO.

Ne koleru, bona sinjoro.

GONZALO.

Ne, kredu al mi, mi ne riskos tiel malsaĝe mian diskretecon: ĉu vi volus

ridigi min por ekdormi? Mi sentas min tre dormema.

ANTONIO.

Ekdormu, kaj aŭskultu nin.

(_Ĉiuj dormas, krom ALONZO, SEBASTIANO kaj ANTONIO_).

ALONZO.

Ho, kiel frue ĉiuj ili dormas!

Di’ volu fermi pensojn kun okuloj:

Mi volas dormi.

SEBASTIANO.

Ho, sinjoro bona,

Atentu zorge al l’ ofero bena;

Malofte ĝi vizitas malfeliĉon,

Sed kvietigas kiam ĝi alvenas.

ANTONIO.

Ni du, sinjoro, zorgos dum vi dormos,

Gardante vin.

ALONZO.

Dankegon! mi ekdormas . . .

(_Dormas ALONZO. ARIELO foriras_).

SEBASTIANO.

Rigido stranga ilin tute kaptis.

ANTONIO.

La eco de l’ klimato.

SEBASTIANO.

Sed mi miras

Ke ĝi ne kaptis nin. Mi min ne sentas

Dormema.

ANTONIO.

Ankaŭ mi min sentas vigla.

El ili ĉiu falis konsenteme,

Rigide, kvazaŭ fulme kunfrapita . . .

Okazus kio? . . . Nun, Sebastiano,

Okazus kio? Ne, mi plu ne diros . . .

Mi tamen vidas en via vizaĝo

Ke vi fariĝus tio—La okazo

Alvokas vin, kaj mia fantazio

Ekvidas kronon sur la kapo via!

SEBASTIANO.

Ĉu vi ne sonĝas?

ANTONIO.

Diri vi min aŭdis.

SEBASTIANO.

Mi aŭdis vin, kaj certe, dorma diro

Parolo via en l’ orelo sonis.

Nu, kion diris vi?—Kiela dormo!

Okuloj malfermitaj, parolanta

Staranta, moviĝanta, sed dormanta!

ANTONIO.

Sebastiano, vian ŝancon kaptu!

Ne palpebrumu, sed vekiĝu tute!

SEBASTIANO.

Vi ronkas klare, kaj signifo estas

En via ronko.

ANTONIO.

Mi, pli serioza

Ol ofte, nun deziras, vi imitu

La faron mian. Se vi tiel agos,

Vi estos tuj triobla.

SEBASTIANO.

Senmovakve,

Mi nun atendas.

ANTONIO.

Sed mi vin instruos

Por ke vi flui povu.

SEBASTIANO.

Tion faru;

Alfluon donu al hereda nulo.

ANTONIO.

Ho, se vi povus, kiel vi la planon

Aprobus, kvankam ĝin vi tiel mokas:

Ĝin flankigante, vi ĝin pligrandigas.

Alfluantuloj ofte marfundiras

Per timo, eble per mallaboreco!

SEBASTIANO.

Daŭrigu, ĉar mieno via montras

Gravaĵon el vi pretan por naskiĝi,

Penantan por klareco.

ANTONIO.

Nu, sinjoro,

Francisko l’ reĝon preskaŭ ĵus konvinkis

Ke lia filo Ferdinando vivas—

(Li konvinkiga homo ĉiam ŝajnis)

Memoro lia pli ne estas taŭga

Ol tiu de mortinto.—Ferdinando?

Kredeble ke li estus ne droninta,

Kaj tiu dormantulo naĝas.

SEBASTIANO.

Certe,

Ke li ne dronis, mi ne pensas.

ANTONIO.

Bone!

Nepenso tia esperegon donos.

Nepenson sekvos tia altespero

Ke ambicio preter ne forpasos.

Konsentas vi ke la reĝido mortis . . .

SEBASTIANO.

Certege.

ANTONIO.

Kiu do la kronon havos

Post nuna l’ reĝo?

SEBASTIANO.

Estos Klaribelo.

ANTONIO.

Ŝi estas nun reĝino de Tuniso;

Ŝi loĝas mejlojn for de homa vivo;

Novaĵon Neapolan ŝi ricevi

Ne povus, krom se l’ suno poŝtfariĝus!

(La lunloĝanto estus tro malfrua) . . .

Ĝis novnaskitoj estos jam razeblaj . . .

Ni, revenante de ŝi, marglutitaj,

Krom la malmultaj kiujn sorto savis

Nur por l’ agado, sekvo d’estinteco,

Ni baldaŭ ambaŭ faros . . .

SEBASTIANO.

Sensencaĵon

Vi diras; certe la princino reĝa

Reĝin’ Tunisa estas: Neapolo

Forestas de Tuniso . . .

ANTONIO.

L’ interspaco

Enhavas mejlojn, kiuj ŝajnas diri:

“Neniam Klaribelo nin repaŝos;

“Ŝi restu en Tuniso: Neapolo

“Proklamu tuj Sebastianon reĝon.”

Supoze ke l’ dormantoj tute mortis,

Ĉu ili ne similaj tiam estus?

Neapolanojn iu povas regi

Eĉ tiel bone kiel dormemulo.

Sinjoroj vivas kiuj babiladus

Amplekse, tiel kiel eĉ Gonzalo;

Mi eĉ imiti povus lin per ŝercoj

Sensencaj ĉiam kaj profunde tedaj.

Ho! kial vi ne kiel mi posedas

Kuraĝon? Kia dormo estus tio

Por via altiĝeco! Ĉu vi sentas?

SEBASTIANO.

Mi iom sentas.

ANTONIO.

Ĉu kontento via

Ne la sukceson helpos?

SEBASTIANO.

Mi memoras,

Ke propran fraton vian vi forigis.

ANTONIO.

Nu, do, rigardu, kiel al mi bone

La duka vesto taŭgas! ja, pli bone

Ol la antaŭa—De Prospero estis

La sekvantaro egaluloj miaj—

Nun, ili servas min.

SEBASTIANO.

Sed konscienco . . .

ANTONIO.

Nu! kie kuŝas tio? Se ĝi estus

Piedabsceso, portus mi pantoflon;

Sed mi ne sentas, ke diaĵo tia

En mia brusto loĝas: se dudeko

Da konsciencoj pro Milano starus

Al mi kontraŭaj, mi kandigus ilin

Aŭ fandus, antaŭ ol min mordus ili,

Jen estas via frato—li ne ŝajnas,

Pli ol la ter’ portante lin, agema—

Se tio, kio ŝajnas, li nun estus—

Mortinta—kaj, per glavaj nur tri coloj,

Eterne dormi povas mi lin igi—

Dum vi, simile, tiun grizbarbulon

Al la senfina dormo povus sendi,

Por ke, de nun, li ne plu al ni tedu . . .

Pri la ceteraj . . . de ni ili prenos

Konduton sian kiel kato lakton,

Kaj tion diros, kion ni demandos:

Aprobos ĉion ili.

SEBASTIANO.

Vin, karulo,

Imitos mi, kaj kiel vi Milanon,

Mi Neapolon gajnos. Glavon tiru!

Vin frapo liberigos de depago,

Kaj, reĝo via, mi vin amos.

ANTONIO.

Kune

Ni frapu, kiam mi la manon levos . . .

Vi al Gonzalo.

SEBASTIANO.

Ha! nur unu vorton. (_Ili paroladas mallaŭte_).

(_Muziko aŭdata. Revenas ARIELO, nevidebla_).

ARIELO.

Magie mia mastro antaŭvidas

Danĝeron minacantan vin, Gonzalo:

L’ aferon mi kunhelpos, vin savante.

(_Kantas ĉe l’ orelo de GONZALO_).

_Tie ĉi, dum vi ronkadas,_

_Konspirantoj kuninsidas:_

_Leviĝu, leviĝu!_

_Se vi amas vian vivon,_

_Mi vin veki faros devon:_

_Vekiĝu! vekiĝu!_

ANTONIO.

Nun, ni rapidu!

GONZALO.

(_Vekiĝas_) Ho! anĝeloj bonaj,

La Reĝon savu!

(_Ĉiuj vekiĝas_).

ALONZO.

Kion? ho! vekiĝu!

Vi kial estas glavtirintaj? Diru!

Mieno via kial terurita?

GONZALO.

Okazis kio?

SEBASTIANO.

Dum ni ambaŭ zorgis

Ripozon vian’, ni ĵus aŭdis bruon

Mallaŭtan, al la bovoblek’ similan,

Aŭ leonbleko. Ĉu vin ĝi ne vekis?

Terure sonis ĝi.

ALONZO.

Mi ĝin ne aŭdis.

ANTONIO.

Bruado taŭga por timigi monstron

Aŭ tertremigi; al mi eĉ verŝajnis

Muĝado de la tuta leonaro.

ALONZO.

Gonzalo, ĉu vi tion aŭdis?

GONZALO.

Vere

Mi zumon aŭdis, kiu sonis strange,

Eĉ vekis min, kaj, Reĝo, mi vin tuŝis,

Ekkriis, kiam vidis mi la glavojn . . .

Bruado estis certe, ni bezonos

Nin gardi, aŭ ĉi tiun lokon lasi.

Ni glavojn niajn tiru.

ALONZO.

Ni foriru,

Por ree serĉi malfeliĉan filon.

GONZALO.

De bestoj tiaj gardu lin Ĉielo,

Ĉar sur l’ insulo loĝas li.

ALONZO.

Antaŭen! (_Ili foriras_).

ARIELO.

Prospero, mia mastro, tuj sciiĝos

Elfaron mian: Reĝo, filon serĉu. (_Foriras_).

Sceno 2.—_En alia parto de l’ insulo._

(_Venas KALIBANO portante lignan ŝarĝon. Tondra bruado aŭdata_).

KALIBANO.

Infektoj elsorbitaj de la suno,

El lokoj marĉaj, ŝlimaj, kotaj, falu

Nun sur Prosperon, kaj lin malsanigu!

Devigu li min ĉie lin malbeni . . .

Spiritoj liaj—kvankam ili aŭdas—

Nek pinĉos, nek kobolde min timigos,

Nek erarlume tiros min en ŝlimon,

Nur se ordonos li—Sed, pro nenio

Li sur min ĵetas ilin: ĉu simie

Grimacas ili, blekas, foje mordas;

Ĉu erinace falas en la vojon,

Pikante la piedojn; ĉu kolubre

Min vundas, aŭ freneze al mi siblas! . . .

Ha! . . . nun, al mi spirito de li venas!

Ĉu malrapide mi alportas lignon?

Se plate falos mi, ĉu ĝi min vidos? (_Sin kuŝigas_).

(_Venas TRINKULO_).

TRINKULO.

Tie ĉi estas nek arbetaĵo, nek eĉ arbeto por elporti malbonan veteron,

kaj alia fulmotondro pretiĝas; mi tion aŭdas kantegi tra la vento; tie ĉi

la sama nigra nubo, tie unu grandega, kiu ŝajnas kiel terura bombardilo,

bezonanta elverŝi sian fluidaĵon. Se tondros kiel antaŭe, mi ne scias,

kie mi povos ŝirmi la kapon: certe, tiu nubo nur povas pluvi sitelege!

(_Ekvidante Kalibanon_) Hoj! kio kuŝas tie ĉi? Homo aŭ fiŝo? Viva aŭ

malviva? Fiŝo! Ĝi fiŝe flaras; tre malnova kaj fiŝa flaro; ia gado, ne

tre freŝa. Stranga fiŝo! Se, kiel antaŭe, mi nun loĝus en Anglujo, kaj

povus pentrigi tian fiŝon, ne ekzistas naivegulo tie, kiu, en libertempo,

bonvole ne donus arĝentan moneron por ĝin vidi; tie, stranga besto

famigas homon. Tie, kiam eĉ doiton[5] oni ne volus doni por helpi laman

almozulon, oni tuj donas dek doitojn por vidi malvivan Indianon . . .

Ĝi estas krurigita kiel homo, kaj ĝiaj naĝiloj ŝajnas kiel brakoj . . .

Per mia vereco! mi ellasas kaj ne konservas plu mian unuan opinion pri

ĝi; ĝi ne estas fiŝo, sed unu el la insulanoj, kiu, kredeble, antaŭ ne

longe, suferis de fulmofajro. (_Tondra bruo_). Ho ve! la fulmotondro

revenas: mia plej saĝa rimedo estos rampi sub lian kitelegon; nenie estas

alia rifuĝejo: mizero konatigas homon kun strangaj kunkuŝantoj. Mi tie

envolvos min, ĝis la feĉo de l’ pluvego estos pasinta.

(_Venas STEFANO kantante; li havas botelon en mano_).

STEFANO.

_Mi ne plu iros al la maro:_

_Mi mortos ĉe la landanaro._

Nu, tio ĉi estas mizera kanto, taŭga por enterigo. Sed, jen estas mia

konsolilo. (_Trinkas_).

(_Kantas_).

_La estro, frotisto, subestro, eĉ mi,_

_La pafilegist’, la helpisto,_

_Marinjon, Margenjon, amindumis ni,_

_Sed ne por Katenjo amisto!_

_Ĉar havis ŝi langon frapiston,_

_Ne ŝatis ŝi homon mariston,_

_Nek peĉo, nek gudro por ŝi—_

_(Kie jukiĝis_

_Ŝi mem gratiĝis)_

_Al maro! bravuloj, sen ŝi iru ni!_

Tio ĉi ankaŭ estas mizera kanto, sed . . . jen estas mia konsolilo.

(_Trinkas_).

KALIBANO.

Ne turmentu min: haj!

STEFANO.

Kio estas tio? Ĉu diablojn ni havas tie ĉi? Ĉu volas ili kapti nin per

sovaĝuloj kaj Indianoj? Ha! mi ne ĵus foriris de dronado por ke viaj kvar

kruroj min timigu! Ĉar, kiel dirite, Viro kiu kvarkrure marŝas, ne povas

lin forstarigi’. Nu! dum Stefano spiros tra siaj naztruoj, tion oni ree

diros.

KALIBANO.

La spirito min turmentas: ho! . . .

STEFANO.

Tio ĉi estas kvarkrura insula monstro: ĝi ankaŭ havas febron, mi pensas.

Sed, per la diablo, kie ĝi lernis nian lingvon? Mi kuracon donos al ĝi,

eĉ nur pro tio. Se mi povos ĝin resanigi, malsovaĝigi, kaj kune kun ĝi

trafi Neapolon, ĝi estos donaco taŭga por ĉia imperiestro, kiu iam starus

en ledaj ŝuoj.

KALIBANO.

Ne turmentu min, mi petegas; mi pli rapide hejmen alportos la lignon.

STEFANO.

Ĝi nun malsaniĝas, kaj ne tre saĝe parolas. Ĝi tuj gustumos el mia

botelo. Se ĝi neniam antaŭe trinkis vinon, tio, kredeble, forigos ĝian

malsanon. Se mi povos tute resanigi ĝin kaj konservi ĝin malsovaĝe, mi

troan monon ne postulos por ĝi, sed kiu ĝin aĉetos, tiu pagos por ĝi

taŭge.

KALIBANO.

Vi ankoraŭ ne tre dolorigas min, sed, post ne longe, tion vi faros; mi

tion ekvidas per via tremo: nun, Prospero tuj agos ĉe vi.

STEFANO.

Jen estas la maniero! Malfermu la buŝon: jen estas tio, kio vin

paroligos, kato. Malfermu vian buŝon; tio ĉi ŝanceligos vian ŝanceliĝon,

kaj bonege, mi certigas. Vi ne konas tiun, kiu estas via bonfaristo. Ree

malfermu vian faŭkon!

TRINKULO.

Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi konus tiun voĉon! Ĝi eble . . . sed ne! li ĵus

dronis . . . Tiuj ĉi ĉiuj estas diabloj . . . Di’ gardu min! . . .

STEFANO.

Kvar kruroj kaj du voĉoj! Mirinda monstro! Ĝia antaŭa voĉo servas por

bonparoli pri ĝia amiko; ĝia malantaŭa voĉo por elparoli malpurajn

vortojn kaj kalumnion. Se la vina enhavo de mia botelo povos resanigi

ĝin, mi ĝian febron kuracos. Nun, amen![6] Mi tuj verŝos iom en vian

alian buŝon.

TRINKULO.

Stefano! . . .

STEFANO.

Ĉu via alia buŝo vokis al mi? . . . Di’ kompatu! kompatu! . . . Tio ĉi

estas ne monstro sed diablo! Mi tuj forlasos ĝin; mi ne posedas longan

kuleron![7]

TRINKULO.

Stefano! (se vi vere estas Stefano!) Tuŝu min kaj parolu al mi, ĉar mi

estas Trinkulo—(ne timu!)—via bona amiko Trinkulo!

STEFANO.

Se vi estas Trinkulo, elvenu! . . . Mi detiros vin per la malpli longaj

kruroj; se iaj el ili apartenas al Trinkulo, tiuj ĉi estas ili. Vi ja

estas Trinkulo mem. Kiel okazis tio, ke vi fariĝis dorso al tiu ĉi

monstro?

TRINKULO.

Mi pensis ke ĝi estis mortigita per fulmofajro. Sed, ĉu vi mem ne ĵus

dronis, Stefano? Mi nun esperas, ke vi ne dronis. Ĉu la fulmotondro

estas pasinta?—Mi min kaŝis sub la kitelego de l’ monstro pro timo de

la fulmotondro. Ho; ĉu vi tamen estas viva, Stefano? Ho, Stefano! du

Neapolanoj savitaj!

STEFANO.

Ne tro puŝu min, mi petas; mia stomako ne tre firme agas.

KALIBANO.

Belaĵoj, tiuj ĉi! Ĉu ne spiritoj? . . .

Mi genufleksu al vi, dio brava,

Pro la likvoro inda je ĉielo!

STEFANO.

Kiel vi foriris? Kiel vi venis tien ĉi? Ĵuru, per tiu ĉi botelo, kiel vi

tien ĉi venis! Per tiu ĉi botelo (kiun mi faris el arboŝelo, per miaj

propraj manoj, post kiam mi estis trafinta la bordon) mi mem fornaĝis sur

barelo da kanarivino, kiun la maristoj elĵetis al la maro.

KALIBANO.

Mi tuj ĵuros, per tiu botelo, ke mi fariĝos via fidela subulo, ĉar ne

terdevena estas la likvoro.

STEFANO.

(_Al TRINKULO_) Tien ĉi! ĵuru do kiel vi foriĝis.

TRINKULO.

Karulo, mi naĝis al la bordo, kiel anaso. Mi povas naĝi kiel anaso; tion

mi ĵuras!

STEFANO.

Nu! kisu la libron![8] Kvankam vi povas kiel anaso naĝi, vi tamen havas

la mienon de ansero.

TRINKULO.

(_Trinkinte_) Ho, Stefano! Ĉu pli da tio ĉi estas?

STEFANO.

Tutan barelon mi havas, maljunulo. Mia kelo sidas en ŝtonego ĉe l’

marbordo, kie mia vino estas kaŝita. Nun, monstro, kiel kuraciĝas la

febro?

KALIBANO.

Ĉu ne falis vi de la Ĉielo?

STEFANO.

De la luno, mi certigas. Mi iam estis lunloĝanto, dum kelka tempo.

KALIBANO.

Mastrino montris vin, la hundon, l’ arbetaĵon;

Mi vidis vin en ĝi, kaj vin mi nun adoras!

STEFANO.

Bonege! tion ĵuru! kisu la libron.[9] Mi tuj replenigos ĝin per nova

enhavo! ĵuru!

TRINKULO.

Per la sunlumo! tio ĉi estas naivega monstro! Ĉu mi ĵus timiĝis pro ĝi?

Malsprita monstro! La lunloĝanto! ha! ha! Kia kredema monstro! Bone vi

suĉis, monstro, vere.

KALIBANO.

Mi ĉiun fruktan colon sur l’ insulo montros:

Piedon vian kisu mi! Di’ estu mia.

TRINKULO.

Per la taglumo! Perfidega kaj drinkema monstro! Kiam ĝia dio dormos, ĝi

de li ŝtelos la botelon.

KALIBANO.

Mi tuj kisos vian piedon; tuj via subulo mi mem ĵuros.

STEFANO.

Venu do; genufleksu kaj ĵuru!

TRINKULO.

Mi mortiĝos per rido je tia azenidkapa monstro. Kia malestimebla monstro!

Mi preskaŭ volus ĝin bati . . .

STEFANO.

(_Al KALIBANO_) Venu! kisu.[10]

TRINKULO.

. . . nur ke la mizera monstro estas ebria. Abomena monstro!

KALIBANO.

Mi fontojn montros, mi eltrovis berojn,

Por vi fiŝkaptos, kaj alportos lignon.

Ho! peston al tirana mastro mia!

Mi ne lin servos plu, sed vin mi sekvos,

Ho, mirigulo!

TRINKULO.

Monstro ridindega! ĝi faras mirindaĵon el malnobla drinkulo!

KALIBANO.

Vin mi kondukos kie la pomarboj

Fruktege kreskas—Per ungegoj miaj

Elfosos trufojn, garolneston montros,

Kaj vin instruos por sciuron trafi,

Mi vin trovigos la avelarbaron,

Kaj foje sur ŝtonego mevojn kaptos . . .

Ĉu vi nun volas veni?

STEFANO.

Ho, mi petas,

Antaŭen tuj, kaj plu ne vorton diru.

Trinkulo, ĉar la reĝo kune kun niaj aliaj kunmarveturantoj ĉiuj dronis,

ni tie ĉi heredos. (_Al KALIBANO_) Portu mian botelon. Post ne longe,

kunfrato Trinkulo, ni ĝin replenigos.

KALIBANO.

(_Kantas ebriule_) Adiaŭ, mastro, mastro, adiaŭ.

TRINKULO.

Monstro blekeganta! Drinkema monstro!

KALIBANO.

(_Laŭte kantas_).

_Mi por fiŝo ne plu faros digon,_

_Nek alportos lignon,_

_Nek ĝin eĉ ekfajros,_

_Nek pletegon gratos,_

_Nek teleron lavos!_

_Ban! ban! ban! Ka-Kalibano, kantu:_

_Novan mastron amu,_

_Ne tiranon timu!_

(_Ekkriante_) Libereco! he! ho! Libereco! libereco! he! ho! libereco!

STEFANO.

Ho, brava monstro, nun, antaŭen marŝu!

(_Ili foriras_).

La ventego de Shakespeare · 第 1 / 3 段