Kuraĝe bataladis kun l’ aero,
Ĉar ĝi sur ilin kompreneble blovas,
Kaj, ĉar la tero kisas la piedojn,
Severe ili frapis ĝin—Neniam
Forgesis ili tamen la konspiron—
Mi tiam tambureton ludis, kiam
Ŝajnante ĉevalidoj neselitaj,
Orelojn ili streĉis, palpebrumis,
Flarantajn al muziko levis nazojn.
Mi ĉarmis ilin tiel, ke, bovide,
Forsekvis ili blekimiton mian
Tra dornstiparoj, kaj kreskaĵoj pikaj,
Tibiojn kiuj ŝire difektegis:
Kaj, mastro, fine, ilin mi forlasis
En marĉa, ŝlimpleniĝa starakvejo—
Ĝis la menton’ trempiĝas la drinkuloj
Malpuraj—
PROSPERO.
Brave, bone, mia birdo!
En groton mian iru nevidebla,
Alportu brilajn senvalorajn vestojn
Kaj falsan juvelaron por, ĉi tie,
Ŝtelistojn ruze kapti.
ARIELO.
Tuj mi iras. (_Foriras_).
PROSPERO (_Sola_).
Diablo li naskiĝis, laŭ deveno,
Instruo monstron ne refari povas.
Humane volis mi lin ekbonigi,
Sed vane, ĉar kreskigas lin la jaroj,
En korpo kaj animo, pli malbelan.—
Mi tiel punos tiujn tri kanajlojn
Ke ili blekos!
(_Ekvidante ARIELON, kiu revenas portante brilŝajnan vestaĵon,
k.t.p._).
Ĉio ŝnure pendu!
(_PROSPERO kaj ARIELO restas nevideblaj_).
(_Venas KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO, tute malsekaj_).
KALIBANO.
Mi petas, dolĉe paŝu, ke ne aŭdu
Eĉ blinda talpo, ĉar ni proksimiĝas
Al lia grotĉambreto.
STEFANO.
Monstro, via feino, laŭ via diro, kiu estas tiel senkulpa, verŝajne agis
fripone kun ni.
TRINKULO.
Monstro, mi tute flaras malpuraĵon, kaj mia nazo tre indignas je tio.
STEFANO.
Mia simile sentas sin. Ĉu vi aŭdas, monstro? Se okazos ke vi min
malkontentigos, gardu vin, ĉar. . . .
TRINKULO.
Vi tiam estos pereinta monstro.
KALIBANO.
Sinjor’, daŭrigu vidi min favore;
Trankvila restu, ĉar premio via
La malfeliĉon mokos. Do, mallaŭte
Parolu. Ĉio, tie ĉi, silentas
Al noktomez’ simile.
TRINKULO.
En ŝlimejo
Botelojn niajn perdis ni hontege.
STEFANO.
Tio estas ne nur malhonora kaj malbonfama, sed ankaŭ senlima perdo.
TRINKULO.
Estas por mi pli grave ol la malsekaĵo. Pro ĝi, tamen, monstro, ni devas
danki vian naivan feinon!
STEFANO.
Tuj mi iros serĉi mian botelon, eĉ se tio kostos al mi superorelan
subŝmiriĝon.
KALIBANO.
Mi petas, Reĝo mia, kvietiĝu.
Ĉu vi ne vidas tie l’ enirejon
Al la grotĉambro! Nun, silente iru
Por tiun bonan malbonaĵon fari,
Per kiu via estos la insulo,
Kaj Kaliban’ al vi piedlekanto.
STEFANO.
Donu al mi la manon. Mi eksentas en mi sangavidajn pensojn.
TRINKULO.
Ho, Reĝo Stefano! Nobelo, inda Stefano! Rigardu, kia vestejo tie estas
por vi!
KALIBANO.
Ne tuŝu la ĉifonojn, malsaĝulo!
TRINKULO.
Ho, ho! monstro, ni bone konas tion, el kiu konsistas ĉifonejo. Ho, Reĝo
Stefano!
STEFANO.
Trinkulo, tiun robon tuj demetu:
Per mia mano, nur mi ĝin posedos.
TRINKULO.
Ĝin havos l’ insulestra Via Moŝto.
KALIBANO.
Azen’, ke akvoŝvelo vin dronigu
Mirantan je l’ falsaĵo! Kun mi venu.
Tuj ni mortigu lin. Se li vekiĝos,
De piedfingro ĝis krani’ je pinĉoj
Li turmentege kovros niajn haŭtojn,
Kaj igos nin hundbleki.
STEFANO.
Ho, silentu,
Silentu, monstro. Ĉu la ŝnurlinio
Ĉi tiun jakon por mi ne intencas?
Ĝin tuj mi prenos, ĉar ĝi certe taŭgas.
TRINKULO.
Pravege, ŝnurlinie, nivelile!
STEFANO.
Dankon al vi pro tia ŝerco: jen estas vesto pro ĝi: spriteco ne estos
senpremia dum mi staros reĝo de tiu ĉi lando. Ŝnurlinie, nivelile ŝteli,
estas bonega spritludo; jen estas alia vesto pro ĝi.
TRINKULO.
Venu, monstro, metu iom da gluo sur viajn fingrojn kaj forportu la
ceterajn.
KALIBANO.
Ne tuŝos ilin mi; ni tempon perdos;
Li bernikligos aŭ nin simiigos
Kun fruntoj bestaj, tre malsupreniĝaj.
STEFANO.
Monstro, uzu viajn fingrojn: helpu nin por ke ni tion forportu tien, kie
kuŝas mia barelo da vino, aŭ alie mi tuj forpelos vin el mia reĝlando.
Vigle! portu tion ĉi.
TRINKULO.
Kaj ĉi tion.
STEFANO.
Jes, kaj tion ĉi.
(_Ĉasa bruego aŭdata. Alvenas diversaj hundformaj Spiritoj kiuj
dispelas ilin ĉirkaŭe, incitataj de PROSPERO kaj ARIELO_).
PROSPERO (_laŭte_).
He! Monto, he!
ARIELO (_laŭte_).
Arĝento! tien ĝi kuras, Arĝento!
PROSPERO.
Furio, Furio! tien! Tirano, tien! aŭdu, aŭdu!
(_KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO estas forpelitaj_).
Al miaj koboldetoj tuj ordonu
Ke de l’ ŝtelistoj pinĉu ili haŭton,
L’ artikoj kaj la muskolaron premu
Per teruregaj streĉoj; ke makuloj
Tramarku ilin kiel leopardojn,
Aŭ eĉ sovaĝajn katojn.
ARIELO.
Aŭdu blekojn!
PROSPERO.
Malŝpare ilin for de ĉie pelu.
En la nunhoro malamikoj miaj
Sin sentas tute sub la mia povo:
Finiĝos por mi laboregoj baldaŭ;
Spirito, vi tuj havos liberecon—
Dum nur mallonge sekvu kaj min servu.
(_Foriras_).
Akto V.
Sceno 1.—_Antaŭ la grotĉambro de PROSPERO._
(_Venas PROSPERO magie vestita, kaj ARIELO_).
PROSPERO.
Nun mia plano venas al finiĝo.
Spiritoj magipove min obeis
Oportunege. Horo nun kioma?
ARIELO.
La sesa proksimiĝas. Vi promesis
Ke tiam ĉesos nia laborado.
PROSPERO.
Promeson mian certe mi plenumos,
Ĉar bone vi min servis. Diru kien
La Reĝon kaj sekvantojn vi kondukis.
ARIELO.
Sub l’ ombrodona via tiliaro,
Malliberuloj, kune ili staras
Terure timigitaj; en la stato
Por ilin puni de vi preparita,
Ne povas ili ŝanĝi ĝis vi volos.
La Reĝo, lia frato, kaj la via
Triope staras strange konsternitaj,
Dum la ceteraj ploras apud ili,—
Precipe l’ bona maljunul’ Gonzalo,
Sur kies blankan barbon larmoj falas
Simile al malvarmaj vintraj gutoj
De kana tegmentrando. Via povo
Ĉagrenas ilin nun interne tiel
Ke ilin vidi tuŝus vian koron.
PROSPERO.
Ĉu vi, spirito, tion vere pensas?
ARIELO.
Min tuŝus tio se mi estus homa.
PROSPERO.
Min tuŝu ĝi do, ĉar mi homo estas.
Ĉu vi, aero nur, kompatas homojn,
Dum, similul’ ilia, mi ne sentos
Pli ol vi kompatema?—Kiel ili
Ĉu ĝojon, ĉu ĉagrenon mi ne havas?
Malbone kvankam ili kun mi agis,
Kaj vundis min profunde, mi forpelos
Koleron mian propran: grandanimo
Ol venĝo estas virto pli laŭdinda.
Pentantajn ilin povas mi pardoni,
Eĉ sen sulkiĝo. Iru, Arielo,
Kaj ilin liberigu. Magiaĵon
Tuj rompos mi, al ĉiu por redoni
Sentemon ĝustan.
ARIELO.
Tuj mi iros, Mastro. (_Foriras_).
PROSPERO.
Koboldoj riveretaj kaj montetaj,
Lagamistetoj, arbarvizitistoj;
Vi, sur la sablo kiuj l’ ondon sekvas,
Kaj ride antaŭkuras for l’ alfluon;
Duonestaĵoj, kiuj sub la luno,
Elfaras la maldolĉajn herbrondaĵojn
Maĉeblajn tute ne de la ŝafino;
Vi, fungfaristoj, kiuj nokte ludas,
Kaj ĝoje aŭdas vespersonoradon—
Per vi, malfortaj kvankam estaĵetoj,
Tagmezan povis mi nubigi sunon,
Eĉ leviĝigi ventojn ribelantajn,
Eĉ verdan maron kun ĉielo blua
Interbatigi muĝe; mi fulmigis
Tra laŭtkrakanta tondro; fajre fendis
La Jupiteran kverkon per difulmo.
Mi skuis promontoran fundamenton,
Elradikigis cedron kaj pinarbon;
Eĉ tomboj vekis siajn endormantojn
Kaj malfermiĝis ilin por forsendi,
Per mira povo mia.—Sed nun ĉesu
La magiarto, de mi forĵurita;
Ĉar, poste iom da muziko dolĉa,
(Tuj de mi dezirata por ke baldaŭ
Pentuloj sentojn siajn ree havu)
Korege rompos mi bastonon mian
Kaj teren ĝin enfosos multajn futojn,
Kaj, pli profunde eĉ ol ajn sondilon,
La libron mi dronigos!
(_Solena Muziko_).
(_Revenas ARIELO; lin sekvas ALONZO kun freneza mieno, kune
kun GONZALO; SEBASTIANO kaj ANTONIO, sammaniere, kune kun
ADRIANO kaj FRANCISKO.—Ili ĉiuj enpaŝis la rondon, kiun
PROSPERO estis antaŭpretiginta: tie ili staras magie
senmovaj; tion vidante, PROSPERO parolas_:)
Ari’ solena, taŭga kuracado,
Nun senutilan vian tutan cerbon
Rekonsciigu, en kranio via:
Cetere vi en magipovo staras.—
Gonzalo! virta, honorinda viro,
Okuloj miaj simpatie ploras
Kun viaj; falas de mi frataj larmoj . . .
—Magio nun rapide malaperos,
Kaj, kiel la maten’ svenigas nokton,
Iliaj sentoj la nebulan staton
Forigos tuj, kaj ree sin ekvekos.—
Gonzalo! bona vir’, savinto mia,
Subul’ al via Reĝo tre fidela,
Noblanimulo, estos viaj servoj
Pagitaj hejme, voĉe, kaj per agoj!
Alonzo, tre kruele vi agadis
Kun mi kaj kara infanino mia,
Kaj tiu via frato krime helpis,—
—Sebastian’ interne tion sentas—
Eĉ vi, ho frato! karno, sango mia,
Mortigis, ambicie, natursentojn,
Sebastianon puŝis al perfido . . .
—Duoble li pro tio nun suferas!—
La Reĝon ambaŭ vi mortigi volus . . .
Sed al vi mi pardonas, Antonio.
—Ilia komprenado ekrevenas:
Idealfluo sane replenigos
Pensrandon magiŝlime nun kovritan.
El ili tamen min neniu konus,
Eĉ se min ili vidus.—Arielo,
Alportu mian glavon kaj ĉapelon.
(_Foriras ARIELO_).
Nun tute magiveston mi deprenu,
Kaj kiel dukon de Milan’ min montru.
(_Al ARIELO kiu revenas kaj helpas vesti lin_).
Spirit’, rapidu! Vi tuj liberiĝos!
ARIELO _kantas_:
_Ĉe l’ abel’ kunsuĉos mi,_
_En primolo kuŝos ni,_
_Tie ni ripozos, dum_
_La strigo vokos en mallum’._
_Sur vesperto rajdos mi_
_Post la somer’, gaje, ho!_
_Gaje tre! gaje, ho! vivos mi nun,_
_Sub arba flor’ varmigata de l’ sun’._
_Gaje, ho! vivos mi, gaje tre, nun,_
_Varmigos min la brila sun’,_
_Sub arba floro mi vivos nun!_
PROSPERO.
Ĉarmege! Al mi, Ariel’, vi mankos;
Sed vi libera estos aerido.
Ĉi tien de la Reĝa ŝip’ venigu
Ŝipestron kaj subestron ĉiam viglajn,
Maristojn ankaŭ sub ferdek’ dormantajn.
Tuj iru.
ARIELO.
Mastro, mi l’ aeron glutos:
Eĉ antaŭ du pulsbatoj mi revenos.
(_Foriras ARIELO_).
GONZALO.
Turmento, peno, miro kaj mirego
Ĉi tie loĝas: ke ĉiela povo
Konduku nin el la insul’ terura!
PROSPERO.
La suferintan dukon de Milano,
Prosperon, nun rigardu, moŝta Reĝo!
Por pli ĉertigi ke vivanto princa
Al vi parolas, mi vin ĉirkaŭprenas:
Ĉar al vi kaj sekvantoj mi deziras
Bonvenon, kore!
ALONZO.
Ĉu Prosper’ vi estas,
Aŭ sorĉapero por min malinformi,
Ne povus nun mi diri: via pulso
Tre home batas certe: mi ekpensas
Ke, de l’ intervidiĝo nia lasta
Ĝis nun, posedas min frenezo ia. . . .
Ĉu ne postulas ĉio ĉi klarigon,
Rakonton strangan?—La dukecon vian
Forlasas mi, de vi nun peteganto!
Pardonu mian kulpon!—Sed, Prospero!
Ĉi tie kiel staras li—kaj vivas?
PROSPERO.
Unue, nobla maljunul’ Gonzalo,
Ke mi vin respektege ĉirkaŭprenu:
Honoro via estas netaksebla,
Eĉ senegala.
GONZALO.
Ĉu ĉi tio estas?
Ĉu ne? Mi ne komprenas. . . .
PROSPERO.
Strangaĵecon
Insulnaskitan, vi ankoraŭ sentas;
Ĝi ne permesas al vi veron vidi.
Bonvenon koran al amikoj miaj!—
(_Flanken al SEBASTIANO kaj ANTONIO_).
Se tamen volus mi, kortega paro,
Malkaŝi perfidaĵon vian, vere
Sur vin sulkiĝus tuj la Reĝa brovo;
Sed mi silentos.
SEBASTIANO (_flanken_).
Li diable prava!
PROSPERO (_al ANTONIO_).
Vi, malbonulo, kiun frato’ nomi
Eĉ buŝon malpurigus, mi pardonas
Kulpegojn viajn tute, postulante
Ke al mi tuj duklandon vi redonu—
Sed tion nepre vi devige faros—
ALONZO.
Se estas vi Prosper’, al ni rakontu
Detale vian ĝis nun konserviĝon;
Klarigu tiun ĉi interrenkonton—
Ĉar de tri horoj nur, ni marirante
Suferis ŝippereon sur ŝtonbordo,
Kaj tie mi (kruela penso!) perdis
Karegan filon!
PROSPERO.
Tre mi vin kompatas!
ALONZO.
Neriparebla perdo! Pacienco
Kuraci ĝin ne povas.
PROSPERO.
Sed mi pensas
Ke vi ne tute petas ĝian helpon:
Al mi, por sama perdo, pacienco
Fariĝas kontenteco konsolanta.
ALONZO.
Ĉu vi ĵus dirus, “sama perdo”?
PROSPERO.
Sama,
Kaj ankaŭ tute nova. Elportebla
Por fari ĝin mi havas nur rimedojn
Ol viaj pli malfortajn, ĉar filinon
Ne antaŭ longe perdis mi.
ALONZO.
Filinon?
Ĉielo! kial, Reĝo kaj Reĝino,
En Neapolo nun ne estas ili?
Por okazigi tion, tre volonte,
Anstataŭ filo mia, sur marfundo
Mi kore enŝlimiĝus. Nu, filinon,
Ŝin kiam perdis vi?
PROSPERO.
En la Ventego,
Samtempe kiam vi la filon perdis.
Mi vidas ke tre miras vi, sinjoroj,
Pri tiu ĉi okaz’; vi preskaŭ dubas
L’ ateston de okuloj kaj oreloj;
Sed, kiel ajn vi provizore perdis
De l’ sentoj uzon, sciu nun ke certe
Prosper’ mi estas, mi la rajta duko,
Mi, kiu, forpelita el Milano
Atingis poste la insulon kies
Ĉefviro estas mi, sur kies bordo
Okazis via propra ŝippereo.
Sed tian ĉiutagan historion
Nek povus mi rakonti en kunsido,
Nek dum tagmanĝo. Nu! bonvenon, Reĝo,
Al la grotĉambro nur kortego mia.
Interne sekvantar’ nenia staras,
Ekstere ne subuloj: nun, rigardu!
Tuj, pro duklando kiun vi redonas,
Mi pagos vin per multa plibonaĵo:
Almenaŭ kontentigos vin la vido
Eĉ pli ol min duklando.
(_La grotĉambro malfermiĝas kaj montras FERDINANDON kaj
MIRANDON ŝakludantajn_).
MIRANDO.
Vi friponas,
Karulo—
FERDINANDO.
Ne, amata koro mia,
Por tuta mond’ ne volus mi falsludi.
MIRANDO.
Falsludi povus vi, por dudek regnoj,
Eĉ tiam dirus mi ke vi bonludas.
ALONZO.
Se estas tio nur insulapero
Karegan filon mi dufoje perdos.
SEBASTIANO.
Mirakl’ altega!
FERDINANDO.
Kvankam muĝas l’ ondoj,
Kompaton havis ili: mi neprave
Malbenis ilin.
(_Genufleksas al ALONZO_).
ALONZO.
Ke plenkoraj benoj
De ĝoja patro vin ĉirkaŭu tute:
Leviĝu. Kiel vi ĉi tien venis?
MIRANDO.
Ho! miro! kiom da kreitoj belaj
Nun staras tie ĉi! homaro nobla!
Belega, nova!
PROSPERO.
Nova por vi, kara.
ALONZO (_al FERDINANDO_).
Ŝin, kiu kun vi ĵus interŝakludis,
Al mi konigu—kvankam reciproke
Nur estas vi trihoraj gekonatoj—
Ĉu estas ŝi diin’ nin disiginta
Por nin reunuigi?
FERDINANDO.
Ne, sinjoro;
Mortema ŝi; sed, per nemorta Povo,
Ŝi mia estas, de mi elektita
En tempo, kiam nek de vi permeson
Mi peti povis, nek vin pensis viva;
Filino de Milana fama duko—
—Tre ofte jam lin aŭdis mi laŭdatan,
De mi, ĝis nun, lin tamen nekonatan—
De kiu novan vivon mi ricevis:
Per kara fianĉino li fariĝas
Nun dua patro mia.
ALONZO.
Patro ŝia
Fariĝas mi.—Sed kiel strange ŝajnas
Pardonon peti de l’ infano mia!
PROSPERO.
Sinjoro, haltu tie: ni ne ŝarĝu
Memoron nian per la malbonaĵo
Feliĉe nun pasinta.
GONZALO.
Mi interne
Ĵus tiel ĝoje ploris, ke pli frue
Ne povis mi paroli . . . Dioj povaj!
Rigardu, benu per duobla krono
Geprincojn niajn! Ĉar vi markis vojon
Por la interrenkonto!
ALONZO.
Amen! Estu!
GONZALO.
Ĉu el Milan’ Prospero forpeliĝis
Por ke l’ idaro lia reĝe sidu
Sur Neapola trono? Estu ĝojaj!
Plej ĝojaj kiel eble! Tion skribu
En orleteroj sur kolonoj daŭraj.
Vojaĝo mira! edzon en Tuniso
Akiris Klaribel’; per ŝippereo
Edzinon ŝia frato Ferdinando
Feliĉe trovis; eĉ Prosper’ duklandon,
Kaj ĉiu el ni sin mem—jam perditan—
En insulet’ retrovas.
ALONZO (_al FERDINANDO kaj MIRANDO_).
Viajn manojn
Al mi nun donu: doloriĝu koro
Ne deziranta al vi ĝojon.
GONZALO.
Amen!
(_Revenas ARIELO kun ŝipestro kaj subestro tute miregante
sekvantaj lin_).
Sinjoro! nun rigardu, el ni vivas
Pli multaj ol eĉ povus ni esperi!
Ĉu en la ŝipo mi ne antaŭdiris
Ke tia maltaŭgulo ne droniĝos
Se estas pendigilo apud bordo?
Marblasfemulo, tute vi silentas:
Ĉu landnovaĵon vi ne povas ĵuri?
SUBESTRO.
Ke ni revidas Reĝon kaj sekvantojn,
Novaĵo la plej bona certe estas:
Nur tri sabloŝutiloj malpleniĝis
De l’ ŝipfendiĝo ĝis la nunminuto,
Sed, tute ŝnurarmita, nia ŝipo
Nun estas bele taŭga por mariri,
Kaj tia kia ĝi antaŭe estis.
ARIELO (_flanken al PROSPERO_).
Sinjoro, mi plenumis tiun servon
Dum forestado mia.
PROSPERO (_flanken al ARIELO_).
Mirestaĵo!
ALONZO.
Okazoj tiaj ne naturaj estas:
Eĉ ili pli kaj pli strangiĝas. Diru,
Ĉi tien kiel ambaŭ el vi venis?
SUBESTRO.
Sinjoro, se mi nun ne malspritiĝos
Volonte al Vi mi sciigos tion . . .
Ni ĉiuj morte sentis nin dormemaj,
Kaj sub ferdek’ kuŝantaj . . . Bruegaĵo
Katena, bleka, muĝa, kaj kriega
El tiu loko nin terure vekis . . .
Liberaj tiam, ni mirege vidis
La reĝan, bonan, bravan ŝipon nian,
Ŝnuraĵigita kaj de nove taŭga.
Ŝipestro nia vigle, gaje kuris
Por ĝin rigardi—Sed, dum palpebrumo,
Nubiĝaj, sonĝe, ĉiujn ni forlasis . . .
Kaj tien ĉi veniĝis . . .
ARIELO (_flanken al PROSPERO_).
Ĉu mi bone
Elfaris vian volon?
PROSPERO (_flanken al ARIELO_).
Diligente!
Tuj estos vi libera!
ALONZO.
Labirinton
Similan viro ajn neniam paŝis;
Gvidil’ mirega, ol natur’ pli alta,
La tuton antaŭplanis. Orakolo
Nur povus ĝin klarigi.
PROSPERO.
Reĝa Moŝto,
Plu ne turmentu nun spiriton vian
Pri tiuj ĉi strangaĵoj . . . Libertempe.
Ne longe de nun, poste mi klarigos
Okazojn, kiujn eble vi aprobos:
Ĝis tiam, estu ĝoja, mi petegas.
(_Flanken al ARIELO_) Spirito, venu: tuj nun liberigu
Eĉ Kalibanon kaj kunulojn liajn.
(_Foriras ARIELO_).
Mi petas vin, ho Reĝo, kontentiĝu.
Ankoraŭ mankas kelke da sekvantoj,
Sed ilin vi kredeble ne memoras.
(_Revenas ARIELO enpuŝanta KALIBANON, STEFANON, kaj TRINKULON,
kiuj portas la ŝtelitan vestaĵon_).
STEFANO.
Ĉiu homo elturniĝu por la ceteraj, kaj neniu estu singardema, ĉar ĉio
estas nur ŝanco. Kuraĝe! monstregulo! kuraĝe!
TRINKULO.
Se kredindaj estas la spioniloj kiujn mi portas vizaĝe, jen estas bela
vidaĵo!
KALIBANO.
Setebos! estas jen spiritoj gloraj!
Kaj kiel bela estas mia mastro!
Mi timas ke li min severe punos.
SEBASTIANO.
Ha, ha! sinjoro mia, Antonio,
Objektoj tiaj, diru, kiaj estas?
Ĉu aĉeteblaj?
ANTONIO.
Ili? Kompreneble,
Ĉar unu estas fiŝo, kaj vendebla.
PROSPERO.
La montron de la trio bone notu,
Sinjoroj. Ĉu honestaj ili ŝajnas?
De tiu malbelulo la patrino
Potenca sorĉistino tiel estis,
Ke ŝi la lunon povis eĉ kontroli,
Alfluon kaj forfluon vole fari,
Eĉ kontraŭ la lunpovo—Nun, triope,
Vestaĵon tiun ili de mi ŝtelis—
La duondiablido min mortigi,
Per helpo de kunuloj, jam intencis;
Du el maltaŭganaro vi mem konas:
Ĉi tiu mallumaĵo estas mia.
KALIBANO.
Min morte pinĉos li!
ALONZO.
Kelisto mia,
Ĉu li drinkema estas ne Stefano?
SEBASTIANO.
Ebria nun, li kie ŝtelis vinon?
ALONZO.
Trinkulo mem de vino ŝanceliĝas:
El kie prenis ili la likvoron
Maturiĝantan en la maltaŭguloj?
Peklaĵon tian kio kaŭzis? Diru!
TRINKULO.
De l’ tempo de mia lasta renkonto kun Vi, mi troviĝis en tia peklaĵo, ke
kredeble ĝi neniam foriros el miaj ostoj: mi ne timos muŝovĝermiĝon!
SEBASTIANO.
Nu! kion vi diras, Stefano?
STEFANO.
Ne tuŝu min! Mi jam ne estas Stefano, sed nur streĉego!
PROSPERO.
Vi volus esti Reĝo de l’ insulo?
STEFANO.
Doloran Reĝon havus do l’ insulo.
ALONZO (_montrante KALIBANON_).
Strangaĵon tian mi ĝis nun ne vidis!
PROSPERO.
Malbonkonduta estas li, Sinjoro,
Eĉ tiel kiel estas li malbela—
Vi tri, tuj iru en grotĉambron mian
Kaj bele ĝin balau kaj ornamu,
Pardonon mian se vi gajni volas.
KALIBANO.
Mi certe volas. En la estonteco
Pli saĝa tute estos mi, kaj penos
Pardonon de la mastro por ricevi.
Ho triobleduobla mi azeno!
Por dio mi trinkulon tian prenis
Kaj malspritulon mi adoris!
PROSPERO.
Iru!
ALONZO.
For de ĉi tie kaj pakaĵon portu
Al ĝia loko—
SEBASTIANO.
Kie ĝin vi ŝtelis.
(_Foriras KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO_).
PROSPERO.
Nun, Via Reĝa Moŝto, kaj sekvantoj,
Bonvolu tuj akcepti la gastamon
De simpla groto, kie vi ripozos
Ĉi tiun noktodaŭron. Tre rapide
La tempon ni pasigos: mi rakontos
Al vi la mian vivon, de l’ momento
En kiu la insulon mi atingis.
Matene morgaŭ vin mi kunkondukos
En vian ŝipon, poste Neapolon,
Ĉefurbon kie mi esperas vidi
De niaj gekaruloj la edziĝon,
Kaj fine, en Milano mia, vivos
Min pretiĝante por la tombo.
ALONZO.
Vere,
Mi tre deziras aŭdi la rakonton
De viaj aventuroj en l’ insulo:
Tre stranga devus esti.
PROSPERO.
Vi ĝin aŭdos:
Mi ĉion diros; mi al vi promesas
Kvietajn ondojn, tre facilajn ventojn,
Eĉ tian marveturon ke vi trafos
Ŝiparon vian kvankam malproksiman—
(_Al ARIELO_) Vi, Arielo, tion tuj elfaros,
Birdeto kara, tiam, liberiĝu!
Adiaŭ, Ariel’!—(_Al ALONZO kaj aliaj_) Kun mi nun venu!
(_Ĉiuj foriras_).
[Illustration: EPILOGO
parolata de Prospero
Nun magio plu ne estas:
Sola mi malforta restas.
Dum tri horoj, estas vere
Ke vi agis ne severe
Kun mi, duko de Milano
Kiun timis Kalibano.
Kiam ĉiujn mi pardonis,
Al mi vi aprobon donis:
Spite je la uzurpulo
Me ne restos en l’ insulo.
Neapolon tuj nin sendu;
Ne prokrastu, ne atendu.
Kun remmanoj de aplaŭdo,
Ankaŭ kun voĉventa laŭdo,
Brave helpu nin elfari
Nian celon sen erari.
Se petanta mi eĉ pekos,
Mi pardonon en vi vekos.
Preĝu por ni, ho popolo!
Ke ĉi tie eĉ ne colo
De malamo sin vidigu,
Nin, gefratoj, liberigu.
1623-1903]
[Music: Nubkronaj Turoj
Sesparta Kanto de R.J. Stevens
El “La Ventego”
Adagio ne troa.
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda
terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a
tuten-havo
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda
terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon,
ian strekon lasos ne!
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!]
PIEDNOTOJ
[1] _Angle_: prickly broom _or_ furze-covered land.
[2] _Angle_: “chanticleer.”
[3] SEBASTIANO rimarkas ke li pagis la garantiaĵon, ĉar li ĵus ridis.
[4] Tiun ĉi vorton GONZALO diras por recertigi al ADRIANO ke Kartago
estis Tuniso.
[5] Malnova monero, la okono da penco.
[6] _Amen_, por _sufiĉe_, en la STEFANA pentrinda ĵargono.
[7] Aludo al la proverbo: _Kiu manĝas kun la diablo, tiu bezonas longan
kuleron_.
[8] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO.
[9] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO.
[10] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO.
[11] _t.e._, Trinkulon.
[12] _t.e._, Trinkulo.
[13] _t.e._, Prospero.
[14] Antikvuloj kredis ke pasioj loĝas en hepato.
Esperantists and others wishing to secure a copy of LA VENTEGO
(Illustrated Art Edition) should remit, without delay, 2s. 7d. (3 fr. 30
c.; 2 mark 70 pf.; 1¼ roubles; 65 cents) to THE ESPERANTIST, 40, Outer
Temple, London, W.C., England.