Doroteo ploris amare pro la perdigxo de sxia espero reiri al sia hejmo
en Kansas; sed kiam sxi konsideradis la aferon zorge, sxi gxojis ne esti
suprenirinta en balono. Tamen sxi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaux
lamentis sxiaj akompanantoj.
La Stana Lignohakisto venis al sxi kaj diris, "Vere mi estus nedankema
se mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas
iom plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forvisxi miajn larmojn,
por ke mi ne rustu."
"Volonte," sxi respondis, kaj sxi tuj alportis tukon. La Stana
Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj sxi zorge atentis la
larmojn kaj forvisxis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte
dankis sxin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por
malebligi ruston.
La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam
li ne estis Sorcxisto la popolo fieris pri li. "Cxar," ili diris, "en la
tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro." Kaj
se ili ne eraris, ili pravis.
La matenon post la levigxo de la balono kun Oz la kvar marsxintoj
kunigxis en la Tronocxambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la
granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaux li.
"Nia sorto efektive estis felicxiga," diris la nova reganto; "cxar cxi
tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari
kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaux nelonge mi estis sur
stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de
cxi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto."
"Ankaux mi," diris la Stana Lignohakisto, "multe kontentas pri mia nova
koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo."
"Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuragxa kiel cxiu
alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuragxa," diris la Leono
modeste.
"Se Doroteo nur kontentus logxante en la Smeralda Urbo," pludiris la
Birdotimigilo, "eble ni cxiuj kontentus kune."
"Sed mi ne volas logxi cxi tie," kriis Doroteo. "Mi volas iri al Kansas,
kaj logxi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko."
"Nu, do, kio estas farebla?" demandis la Hakisto.
La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj
kaj kudriloj komencis pusxi sin el lia kapo. Fine li diris: "Kial ne
alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la
dezerton?"
"Min tute ne trafis tiu ideo!" diris Doroteo gxoje. "Jen la solvo! Mi
tuj alportos la Oran Cxapon." Kiam sxi estis alportinta gxin en la
Tronocxambron sxi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaux la bando de
Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj starigxis antaux
sxi.
"Nun jam la duan fojon vi alvokis nin," diris la Simiregxo, klinante
sin antaux la knabino. "Kion vi deziras?"
"Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas," diris Doroteo.
Sed la Simiregxo kapneis.
"Tio ne estas farebla," li diris. "Ni apartenas al nur cxi tiu lando,
kaj ne povas eliri gxin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj
mi kredas ke neniam estos, cxar ne tauxgas ke ili estu tie. Ni volonte
servos vin laux nia povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la
dezerton. Adiaux."
Kaj denove klininte sin la Simiregxo etendis siajn flugilojn kaj
forflugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando.
Doroteo estis preskaux ploronta pro sia senesperigxo.
"Mi malsxparis la sorcxon de la Ora Cxapo senefike," sxi diris, "cxar la
Flugantaj Simioj ne povas helpi min."
"Estas tute vere tre domagxe!" diris la bonkora Hakisto.
La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure sxvelis ke
Doroteo timis ke gxi krevos.
"Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj," li diris, "kaj petu ke
li konsilu nin."
Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronocxambron timeme, cxar
dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.
"Cxi tiu knabineto," diris la Birdotimigilo al la Soldato, "volas
transiri la dezerton. Kiel sxi povos fari tion?"
"Mi ne scias," respondis la Soldato; "cxar neniu iam transiris la
dezerton, krom se eble Oz mem faris tion."
"Cxu ekzistas neniu kiu povas helpi min?" demandis Doroteo fervore.
"Eble Glinda," li sugestis.
"Kiu estas Glinda?" demandis la Birdotimigilo.
"La Sorcxistino de la Sudo. Sxi estas la plej potenca Sorcxistino, kaj
regas la Kvelulojn. Krome, sxia kastelo staras apud la dezerto, do eble
sxi scias metodon transiri gxin."
"Glinda estas bona Sorcxistino, cxu ne?" demandis la infano.
"La Kveluloj opinias ke sxi estas bona," diris la Soldato, "kaj sxi
estas afabla al cxiu. Mi auxdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias
resti juna ecx kvankam sxi jam vivis multegajn jarojn."
"Kiel mi povos atingi sxian kastelon?" demandis Doroteo.
"La vojo al la Sudo estas rekta," li respondis, "sed oni diras ke gxi
estas plena de dangxeroj por marsxantoj. Sovagxaj bestoj logxas en la
arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu
ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo gxis nun iam venis al la Smeralda
Urbo."
La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris, "Sxajnas ke malgraux
la dangxeroj, plejbone estos ke Doroteo marsxu al la Lando de la Sudo
kaj petu ke Glinda helpu sxin. Cxar, kompreneble, se Doroteo restos cxi
tie sxi neniam reiros al Kansas."
"Evidente vi denove pensis," komentis la Stana Lignohakisto.
"Jes ja," diris la Birdotimigilo.
"Mi akompanos Doroteon," deklaris la Leono, "cxar mi enuas pro via urbo
kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovagxa
besto, sciu. Ankauxe, Doroteo bezonos protektanton."
"Vi pravas," akordis la Hakisto. "Mia hakilo eble povos helpi sxin; do
ankaux mi akompanos sxin al la Lando de la Sudo.
"Kiam do ni ekiros?" demandis la Birdotimigilo.
"Cxu vi kuniros?" ili demandis, surprizite.
"Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. sxi levis min de la stango en
la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto
sxuldigxas al sxi, kaj mi neniam apartigxos de sxi antaux ol sxi finfine
reiros al Kansas."
"Dankon," diris Doroteo, kortusxite. "Vi cxiuj estas vere afablegaj al
mi. Sed mi deziras komenci kiel eble plej baldaux."
"Ni ekiros morgaux matene," respondis la Birdotimigilo. "Do nun ni cxiuj
pretigu nin, cxar la marsxado estos longa."
Cxapitro XIX. Ilin atakas la Batalantaj Arboj.
Tuj la sekvan matenon Doroteo adiauxe kisis la belan verdan knabinon,
kaj cxiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu
marsxis kun ili gxis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li
miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn
problemojn. Sed li tuj malsxlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis
en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti
kun si.
"Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi
devos reveni al ni kiel eble plej baldaux."
"Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue
mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo."
Dum Doroteo lastafoje adiauxis la bonhumoran Gardiston sxi diris: "Oni
tre afablis al mi en via bela Urbo, kaj cxiu estis tre gxentila al
mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas."
"Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed
se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon."
Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis
sian marsxadon.
La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizagxojn cele la Landon
de la Sudo. Ili estis cxiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj
interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia
hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto gxojis cxar ili
povis utili al sxi. Kaj la Leono, nu li flaris la fresxan aeron tre
plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura gxojo cxar
li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris cxirkaux ilin kaj cxasis la
tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante.
"Urbologxado tute ne konvenas por mi," komentis la Leono, dum ili
rapidpasxe marsxadis. "Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi cxesis
logxi tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj
bestoj kiom kuragxa mi farigxis."
Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili
vidis nur amason da turoj malantaux la verdaj muroj, kaj alte super cxio
estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.
"Oz ja ne estis malbona Sorcxisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li
sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.
"Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon," diris la
Birdotimigilo.
"Se Oz trinkus dozon de la sama kuragxo kiun li donis al mi," aldonis
la Leono, "li estus kuragxa persono." Doroteo diris nenion. Oz ne
plenumis sian promeson al sxi, sed li ja klopodis, do sxi pardonis
lin. Cxar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas
malkompetenta Sorcxisto.
La marsxado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn
florojn kiuj etendigxis cxirkaux la Smeralda Urbo cxiuflanke. Ili dormis
tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre
bone ripozis.
En la mateno ili plue marsxadis gxis ili atingis densan arbaron. Tute ne
estis eble cxirkauxiri gxin, cxar lauxaspekte gxi etendigxis dekstren kaj
maldekstren gxis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski
sxangxi sian direkton cxar ili timis ke ili perdigxus. Do ili sercxis tiun
lokon kie estos plej facile eniri la arbaron.
La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan
arbon kiu havis suficxe largxetendajn brancxojn ke estis suficxa spaco por
ke ili povu marsxi sube. Do li antauxenmarsxis al la arbo, sed tuj kiam
li subiris la unuajn brancxojn ili klinis sin kaj cxirkauxvolvis lin, kaj
la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj jxetita
kapantauxen inter siajn kunmarsxantojn.
Tio ne damagxis la Birdotimigilon, sed gxi surprizis lin, kaj li
aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter
la arboj," vokis la Leono. "Mi la unua provu gxin," diris la
Birdotimigilo, "cxar ne dolorigas min esti disdirekten jxetita." Li
marsxis al alia arbo, dum li parolis, sed gxiaj brancxoj tuj kaptis lin
kaj rejxetis lin.
"Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?"
"Sxajnas ke la arboj decidis batali kontraux nin kaj haltigi nian
marsxadon," komentis la Leono.
"Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj sursxultriginte sian
hakilon li marsxis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la
Birdotimigilon. Kiam granda brancxo klinigxis por kapti lin, la Hakisto
hakis gxin tiom feroce ke li duonigis gxin. Tuj la arbo komencis skuadi
siajn brancxojn kvazaux pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarsxis
sendangxere.
"Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!"
Cxiuj antauxen kuris kaj subiris la arbon sen damagxo, escepte de Toto,
kiun kaptis malgranda brancxo kaj skuis gxis li hurlis. Sed la Hakisto
tuj dehakis la brancxon kaj liberigis la hundeton.
La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili
decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn brancxojn,
kaj ke versxajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas
tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn.
La kvar marsxantoj facile marsxis inter la arboj gxis atingi la plej
foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaux si altan
muron el, sxajne, blanka porcelano. GXi estis glata, kiel la surfaco de
telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj.
"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo.
"Mi faros eskalon," diris la Stana Lignohakisto, "cxar evidente ni
devos transgrimpi la muron."
Cxapitro XX. La delikata Porcelana Lando.
Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun
li trovis en la arbaro, Doroteo kusxigxis kaj dormis, cxar sxi estis laca
pro la longa marsxado. La Leono ankaux kunrulis sin por dormi kaj Toto
kusxigxis apud li.
La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li: "Mi ne
povas kompreni kial tiu muro estas cxi tie, nek el kio gxi konsistas."
"Ripozigu vian cerbon kaj ne gxenu gxin pri la muro," respondis la
Hakisto; "grimpinte gxin ni scios kio estas aliflanke."
Post iom da tempo la eskalo estis finita. GXi aspektis mallerte farita,
sed la Stana Lignohakisto estis certa ke gxi estas fortika kaj bone
tauxgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj
diris al ili ke la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua
grimpis la eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj
sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian kapon trans la
supron de la muro la Birdotimigilo diris, "Nekredeble!"
"Plu grimpu," kriis Doroteo.
Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidigxis sur la supron de la muro,
kaj Doroteo pusxis sian kapon trans la muron kaj kriis, "Nekredeble!"
tute same kiel la Birdotimigilo.
Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin.
Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis
la lasta; sed ambaux kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans
la muron. Kiam ili cxiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili
malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan.
Antaux ili estis grande etendigxanta lando kies planko estis glata kaj
brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris
multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre
malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de
Doroteo.
Ankaux vidigxis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn cxirkauxis porcelanaj
bariloj; kaj multaj bovinoj kaj sxafoj kaj cxevaloj kaj porkoj kaj
gekokoj, cxiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj.
Sed plej strangaj estis la homoj logxantaj en tiu kurioza
lando. Trovigxis melkistinoj kaj sxafistinoj, kun brilkoloraj korsajxoj
kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej
belaj roboj el argxento kaj oro kaj purpuro; kaj sxafistoj vestitaj per
gxisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj rugxetaj kaj flavaj kaj
bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la sxuoj; kaj princoj kun
juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn
kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klauxnoj kun krisphavaj roboj,
kaj rondaj rugxaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj cxapoj. Kaj
plej strange, la homoj cxiuj konsistis el porcelano, ecx iliaj vestoj,
kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta el ili ne estis pli alta
ol genuo de Doroteo.
Unue neniu ecx rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda
purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj
bojis je ili per vocxeto, kaj tuj poste forkuris.
"Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo.
Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri gxin, do
la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin
por ke la malmola planko ne damagxu iliajn piedojn. Kompreneble ili
zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn
piedojn. Kiam cxiu jam malsuprenigxis sekure ili levis la
Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj
regxustigis lian pajlon.
"Ni devos transiri cxi tiun strangan lokon por atingi la alian
flankon," diris Doroteo; "cxar estus malsagxe iri alidirekte ol rekte
Suden."
Ili komencis marsxi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj
ili proksimigxis al porcelana melkistino melkanta porcelanan
bovinon. Dum ili proksimigxis, la bovino subite piedfrapis kaj
renversis la tabureton, la sitelon, kaj ecx la melkistinon mem, kiuj
cxiuj falis sur la porcelanan teron tre brue.
Doroteon sxokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la
sitelo kusxis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la
kompatinda melkistino estis nocxita.
"Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de
mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki sxin al la riparisto por
surgluigi gxin. Pro kio vi venis cxi tien kaj timigis mian bovinon?"
"Mi multe bedauxras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin."
Sed la bela melkistineto estis multe tro cxagrenita por respondi. sxi
prenis la kruron pauxte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda
besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riprocxege
transrigardis sian sxultron al la mallertaj fremduloj, premante sian
nocxitan kubuton al sia flanko.
Doroteo multe malgxojis pro tiu akcidento.
"Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne
damagxu tiom cxi tiujn belajn hometojn ke ili neniam regxustigxos."
Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu
ekhaltis tuj kiam sxi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo
volis pli detale vidi la princinon, do sxi kure sekvis sxin; sed la
porcelana knabino kriis, "Ne cxasu min! Ne cxasu min!"
Sxia vocxeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed
kial?"
"Cxar," respondis la princino, ankaux haltinte, el sendangxera
malproksimo, "se mi kuros mi eble falos kaj rompigxos."
"Sed cxu ne eblus ripari vin?" diris la knabino.
"Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post riparigxo, komprenu,"
respondis la princino.
"Versxajne ne," diris Doroteo.
"Pripensu S-ron Sxerciston, unu el niaj klauxnoj," pludiris la
porcelanulino. "Li cxiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis
sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas
bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem."
Efektive, gaja malgranda klauxno nun venis marsxante direkte al ili, kaj
Doroteo povis vidi ke malgraux liaj belaj vestoj el rugxo kaj flavo kaj
verdo lin tute kovris fendetoj cxiudirekten irantaj kiuj klare montris
ke li estis multparte riparita.
La Klauxno metis siajn manojn en siajn posxojn, kaj sxveliginte siajn
vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:
"Mia kara dam', Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaux estas vi
Nenio pli Ol fajrsxovil' ridiga!"
"Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!"
"Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klauxno, kaj tuj li
surkapen starigxis.
"Ne gxenu vin S-ro Sxercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo
estas multe fendita, kaj tio malsagxigas lin."
"Li tute ne gxenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," sxi
pludiris, "certe mi amegus vin. Cxu vi permesos ke mi reportu vin al
Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti
vin en mia korbo."
"Tio tre malfelicxigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke
cxi tie en nia lando ni logxas kontente, kaj ni povas paroli kaj
cxirkauxmovigxi lauxplacxe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj
tuj rigidigxas, kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble
oni ne volas ion alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj sxrankoj kaj
salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj cxi tie en nia
propra lando."
"Mi neniel volus malfelicxigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros
adiaux."
"Adiaux" respondis la princino.
Ili zorgoplene marsxis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj
forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post
proksimume horo la marsxantoj atingis la alian flankon de la lando kaj
la porcelanan muron.
GXi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de
la Leono ili cxiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono
kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed gxuste kiam li
saltis li renversis porcelanan pregxejon per sia vosto kaj plene
disfrakasis gxin.
"Domagxe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonsxance ni ne
pli damagxis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de
pregxejo. Ili estas tiom rompeblaj!"
"Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas cxar mi
konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti
multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo."
Cxapitro XXI. La Leono farigxas la Regxo de la Bestoj.
Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marsxantoj trovis sin
en malagrabla lando, plena de marcxoj kaj kovrita de alta
fiherbaro. Estis malfacile marsxi longe sen fali en kotoplenajn truojn,
cxar la herbaro estis densega kaj kasxis ilin. Tamen, zorgante pri sia
marsxado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed cxi tie la lando
sxajnis ecx pli sovagxa, kaj post longa enuiga marsxado tra la herbajxaro
ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli
malnovaj ol cxiuj kiujn ili gxis tiam vidis.
"Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, cxirkauxrigardante
gxojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon."
"Iom deprima," diris la Birdotimigilo.
"Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte logxus cxi tie dum la tuta
vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la
ricxecon kaj verdecon de la musko krocxigxinta al la malnovaj
arboj. Certe neniu sovagxa besto povus deziri pli placxan hejmon."
"Eble nun estas sovagxaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo.
"Versxajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas
cxirkauxmarsxanta."
Ili marsxis tra la arbaro gxis farigxis tro mallume por plia
marsxado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kusxigxis por dormi, dum la
Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime.
Post la matenigxo ili rekomencis marsxi. Antaux ol ili marsxis grandan
distancon ili auxdis mallauxtan sonon, kiel de la mugxetado de multaj
sovagxaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili
plu lauxiris la multe uzitan vojeton gxis ili atingis malferman lokon en
la arbaro, en kiu estis kunen venintaj centoj da cxiuspecaj
bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj
cxiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono
klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laux ilia kriado kaj mugxado li
supozas ke ili sentas gravan minacon.
Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro
eksilentis kvazaux pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono
kaj klinis sin, dirante, "Bonvenon, Regxo de Bestoj! Vi venis bontempe
por batali kontraux nian malamikon kaj revenigi pacon al cxiuj bestoj de
la arbaro."
"Kio gxenas vin?" demandis la Leono trankvile.
"Nin cxiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu
lastatempe venis en cxi tiun arbaron. GXi estas giganta monstro, kvazaux
granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj
longaj kiel de arbotrunko. GXi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum
la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras
gxin al sia busxo, kie li mangxas gxin samkiel araneo mangxas musxon. Neniu
el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis
kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin."
La Leono pensis dummomente.
"Cxu logxas aliaj leonoj en cxi tiu arbaro?" li demandis.
"Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro mangxis ilin cxiujn. Kaj, krome,
estis neniu inter ili ecx iomete tiom granda kaj brava kiel vi."
"Se mi senvivigos vian malamikon cxu vi klinos vin antaux mi kaj obeos
min kiel la Regxon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros
tion," respondis la tigro, kaj cxiuj aliaj bestoj tie mugxegis per forta
vocxo: "Nepre jes!"
"Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono.
"Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia
antauxpiedo. "Bone prizorgu cxi tiujn amikojn miajn," diris la Leono,
"kaj mi tuj iros kontrauxbatali la monstron."
Li diris "GXis revido" al siaj kamaradoj kaj formarsxis fiere por
kontrauxbatali la malamikon.
La granda araneo dormis kiam la Leono trovis gxin, kaj gxi aspektis tiom
malbela ke gxia malamiko suprenturnis sian nazon nauxzite. GXiaj kruroj
ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj gxia korpo kovrita de densa
nigra hararo. GXi havis grandan busxon, kun aro da akraj dentoj duonan
metron longaj; sed gxian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel
la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron
ataki la beston, kaj cxar li sciis ke estas pli facile ataki gxin kiam
gxi dormas ol dum gxi estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson
de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj
ungoj, li batis la aranekapon de gxia korpo. Desaltinte, li rigardis
gxis la longaj kruroj cxesis movigxadi, kaj li sciis ke nun gxi estas tute
morta.
La Leono reiris al la malfermajxo kie la bestoj de la arbaro atendas
lin kaj diris fiere, "Vi ne plu bezonas timi vian malamikon."
Cxiuj bestoj klinis sin antaux la Leono, nomante lin Regxo, kaj li
promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive
veturanta al Kansas.