Kiam Doroteo vekigxis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis
jam delonge ekster la domo cxasante birdojn kaj sciurojn. Sxi sidigxis
kaj cxirkauxrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraux staranta pacience en
sia angulo, atendante sxin.
"Ni nepre devas sercxi akvon," sxi diris al li.
"Por kio vi volas akvon?" li demandis.
"Por purigi mian vizagxon post la polvo de la vojo, kaj por trinki,
tiel ke la seka pano ne gluigxos al mia gorgxo."
"Certe estas gxene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme,
"cxar vi devas dormi, kaj mangxi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj
la kapablo pensadi valoras multajn gxenojn."
Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj gxis ili trovis
malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj
matenmangxis. Sxi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la
knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas mangxi, cxar apenaux
estis suficxe por sxi kaj por Toto por tiu tago.
Kiam sxi estis fininta sian mangxon, kaj estis preta reiri al la vojo el
flavaj brikoj, sxin alarmetis proksima sono de profunda gxemo.
"Kio sonis?" sxi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis
la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." GXuste tiam la sono de
nova gxemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono sxajne venis el malantaux
ili. Ili turnis sin kaj marsxis kelkajn pasxojn tra la arbaro, kaj tiam
Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la
arbojn. Sxi kuris al tiu loko, kaj poste sxi ekhaltis, kun krio pro
surprizigxo.
Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud gxi,
tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el
stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo,
sed li staris tute senmove, kvazaux tute ne kapabla sin movi.
Doroteo rigardis lin mirege, ankaux la Birdotimigilo, dum Toto akre
bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn
dentojn.
"Cxu vi gxemegis?" demandis Doroteo.
"Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi gxemadas jam de pli ol jaro, kaj
antaux nun neniu auxdis min nek venis por helpi min."
"Kiel mi povos helpi vin?" sxi demandis dolcxe, cxar sxin malgajigis la
malfelicxa vocxo de la viro.
"Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustigxis
tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos
denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo."
Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste sxi
reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas
viaj artikoj?"
"Unue oleu mian kolon," respondis la Stana lignohakisto, kaj cxar gxi
estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis gxin
delikate de flanko al flanko gxis gxi movigxis libere, kaj tiam la viro
povis mem turni gxin.
"Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis
ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin gxis ili estis tute
liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.
La Stana Lignohakisto kontente gxemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun
li apogis per arbo.
"Tio multe komfortigas," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero
ekde kiam mi rustigxis, kaj kontentigas min formeti gxin finfine. Nun,
se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos
normala."
Do ili oleis liajn krurojn gxis li povis libere movi ilin; kaj li
multfoje dankis ilin pro sia liberigxo, cxar li sxajnis tre gxentila, kaj
tre dankema.
"Mi eble starus tie por cxiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do
certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis cxi tien?"
"Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon,"
sxi respondis, "kaj ni haltis cxe via dometo por tie tradormi la
nokton."
"Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis.
"Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke
li metu iom da cerbo en lian kapon," sxi respondis.
La Stana Lignohakisto sxajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li
diris: "Cxu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?"
"Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel
doni al la Birdotimigilo cerbon."
"Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi
akompanu vin, ankaux mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu
min."
"Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaux diris ke
sxi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto
sursxultrigis sian hakilon kaj cxiuj marsxis tra la arbaro gxis ili
atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj.
La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian
korbon. "Cxar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustigxos, mi
bezonegos la oleujon."
Estis bonsorte ke la nova kamarado farigxis parto de la grupo, cxar
baldaux post la rekomenco de marsxado ili atingis lokon kie la arboj kaj
brancxoj tiom densigxis super la vojo ke ili ne povis tramarsxi. Sed la
Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke
baldaux li faris trairejon por la tuta grupo.
Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marsxis ke sxi ne rimarkis kiam
la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruligxis al la flanko de la
vojo. Efektive li devis voki sxin por ke sxi helpu lin restarigxi.
"Kial vi ne cxirkauxmarsxis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto.
"Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo
plenigxis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li
cerbon."
"Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgrauxe, cerbo ne
estas la plej bona afero en la mondo."
"Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
"Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi
havis cerbon, kaj ankaux koron; do, provinte ambaux, mi multe preferus
havi koron."
"Kial?" demandis la Birdotimigilo.
"Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios." Do, dum ili
marsxadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis tion: "Mi
naskigxis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis
la lignon por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaux mi
farigxis lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi prizorgis mian
maljunan patrinon dum sxia cetera vivo. Post tio mi decidis ke anstataux
logxi sola mi edzigxos, por ke min ne plenigu sento de soleco.
"Unu Mangxtula knabino estis tiom bela ke mi baldaux plenkore amis
sxin. Sxi, siaflanke, promesis edzinigxi kun mi tuj kiam mi gajnos
suficxan monon por konstrui pli bonan domon por sxi; do mi eklaboradis
pli fervore ol cxiam. Sed la knabino logxis kun maljunulino kiu ne volis
ke sxi edzinigxu kun iu ajn, cxar sxi estis tiom mallaborema ke sxi volis
ke la knabino restu kun sxi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la
maljunulino iris al la Fia Sorcxistino de la Oriento, kaj promesis al
sxi du sxafojn kaj bovinon se sxi malebligos la geedzigxon. Sekve la Fia
Sorcxistino sorcxis mian hakilon, kaj unu tagon dum mi hakadis lauxeble
plej forte, cxar mi fervoris akiri la novan domon kaj mian edzinon kiel
eble plej baldaux, la hakilo ekglitis kaj detrancxis mian maldekstran
kruron.
"Unuavide tio sxajnis granda misfortuno, cxar mi sciis ke
unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto
kaj mendis de li novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone,
kiam mi kutimigxis al gxi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorcxistinon de
la Oriento, cxar sxi promesis al la maljunulino ke mi ne edzigxos kun la
bela Mangxtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi, mia hakilo ekglitis
kaj detrancxis mian dekstran kruron. Denove mi iris al la stanisto, kaj
li denove faris por mi kruron el stano. Post tio la sorcxita hakilo
detrancxis miajn brakojn, unu post la alia; sed, ne malkuragxigite, mi
anstatauxigis ilin per stanaj. Post tio la Fia Sorcxistino glitigis mian
hakilon tiel ke gxi detrancxis mian kapon, kaj unue mi kredis ke tiel mi
vere finigxis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj li faris por mi novan
kapon el stano.
"Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorcxistinon tiam, kaj mi laboris
ecx pli fervore; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Sxi
elpensis novan metodon mortigi mian amon al la Mangxtula knabino, kaj
denove sxi glitigis mian hakilon, tiel ke gxi hakis rekte tra mian
korpon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris
por mi korpon el stano, kaj fiksis al gxi miajn stanajn brakojn kaj
krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel ke mi povis movigxadi sambone kiel
en la komenco. Sed, ve! Mi nun ne havis koron, do mi perdis mian tutan
amon al la Mangxtula knabino, kaj ne gravis al mi cxu aux ne mi edzigxos
kun sxi. Mi supozas ke sxi plu logxas kun la maljunulino, atendante ke mi
venos preni sxin.
"Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro gxi, kaj
nun ne gravis cxu mia hakilo glitos, cxar gxi ne povas trancxi
min. Ekzistis nur unu dangxero--ke miaj artikoj rustigxos; sed mi gardis
oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen,
unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaux ol mi
konceptis la dangxeron miaj artikoj jam rustigxis, kaj mi restis staranta
en la arbaro gxis vi venis por helpi min. La sperto estis terura, sed
dum la jaro kiam mi staris tie mi havis suficxan tempon por kompreni ke
mia plej granda perdo estis la perdigxo de mia koro. Dum mi amis mi
estis la plej felicxa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen
koro, do mi firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li donos
al mi, mi reiros al la Mangxtula knabino kaj edzigxos kun sxi."
Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la
Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri
novan koron. "Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne
koron; cxar malsagxulo ne scius kion fari per koro se li havus gxin."
"Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "cxar cerbo ne
felicxigas, kaj felicxo estas la plej grava afero en la mondo."
Doroteo nenion diris, cxar sxi ne povis decidi kiu el sxiaj du amikoj
pravas, kaj sxi decidis ke se sxi nur sukcesos reiri al Kansas kaj
Onklino Em, ne multe gravos cxu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj
la Birdotimigilo koron, aux cxu cxiu el ili akiris sian dezirajxon.
Kio plej gxenis sxin estis ke la pano estis preskaux plene mangxita, kaj
nova mangxo por sxi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la
Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis mangxi, sed sxi ne
konsistis el stano aux pajlo, kaj ne povis vivi sen mangxo.
Cxapitro VI. La Malkuragxa Leono.
Ankoraux Doroteo kaj sxiaj akompanantoj marsxis tra la densa arbaro. La
vojo ankoraux estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe
kovritaj de sekaj brancxoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la
marsxado tute ne estis facila.
Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, cxar birdoj amas la
nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje auxdigxis
malaltatona mugxo de iu sovagxa besto kasxigxinta inter la arboj. Tiuj
sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, cxar sxi ne sciis ilian
kauxzon; sed Toto sciis, kaj li marsxis proksime al la flanko de Doroteo
kaj ecx ne bojis responde.
"Kiom longe dauxros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "gxis
ni estos ekster la arbaro?"
"Mi ne scias," estis la respondo, "cxar mi neniam estis en la Smeralda
Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris
ke la vojo estas longa tra dangxera tereno, kvankam proksime al la urbo
kie Oz logxas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian
oleujon, kaj nenio povas damagxi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto
estas la marko de la kiso de la bona Sorcxistino, kaj tio protektos
vin."
"Sed Toto!" diris la knabino malkviete; "kio protektos lin?"
"Ni mem devos protekti lin, se estos dangxero por li," respondis la
Stana Lignohakisto.
Tuj kiam li parolis, auxdigxis terura mugxo el la arbaro, kaj la postan
momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li jxetis
la Birdotimigilon cxirkauxturnigxantan gxis la rando de la vojo, kaj post
tio li frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed,
surprize al si, li ne damagxis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur
la vojon kaj kusxis senmove.
Malgranda Toto, cxar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la
Leono, kaj la granda besto malfermis sian busxon por mordi la
hundon. Doroteo, timante ke Toto mortos, kaj sen atento al dangxero,
kuris antauxen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte,
dum sxi kriis: "Vi ne auxdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto
kia vi, mordi povran malgrandan hundon!"
"Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton
de la nazo kiun frapis Doroteo.
"Ne, sed vi provis," sxi respondis kolere. "Vi estas nur granda
malkuragxulo!"
"Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de cxiam
scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuragxa."
"Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran
Birdotimigilon!"
"Cxu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum
li rigardis sxin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj
piedoj kaj regxustigi lian formon.
"Kompreneble li estas plena de pajlo," respondis Doroteo, kiu ankoraux
koleris.
"Tial li renversigxis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis
vidi lin cxirkauxturnigxi tiel. Cxu ankaux la alia estas pajloplena?"
"Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj sxi helpis la
Hakiston restarigxi.
"Tial li preskaux malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili
komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laux mia
dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?"
"Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo.
"Cxu li konsistas el stano aux estas plena de pajlo?" demandis la Leono.
"Nek stano nek pajlo. Li estas--estas--viandohundo."
"Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun
rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuragxa mi,"
pludiris la Leono malgaje.
"Kio malkuragxigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la
grandan beston, cxar li estis granda kiel malgranda cxevalo.
"Estas mistero," respondis la Leono.
"Mi supozas ke mi naskigxis tia. Cxiuj aliaj bestoj en la arbaro
kompreneble supozas ke mi estas kuragxa, cxar cxie oni kredas ke la Leono
estas la Regxo de Bestoj. Mi trovis ke se mi mugxas tre lauxte, cxiu
vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon
mi multe timis; sed mi nur mugxegis je li, kaj li cxiam forkuris kiel
eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus
batali kontraux min, mi mem forkurus--tiom malkuragxa mi estas; sed tuj
kiam ili auxdas min mugxegi ili cxiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble
mi akceptas tion."
"Sed tio estas malgxusta. La Regxo de Bestoj ne estu malkuragxa," diris
la Birdotimigilo.
"Mi scias tion," respondis la Leono, visxante larmon de sia okulo per
la pinto de sia vosto. "Tio multege malgxojigas min, kaj tre
malfelicxigas mian vivon. Sed kiam ajn estas dangxero, mia koro komencas
rapide bati."
"Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto.
"Eble," diris la Leono.
"Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "gxoju, cxar tio pruvas ke vi
havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi
pro kormalsano."
"Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus
kuragxo."
"Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
"Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informigxi,"
respondis la Leono.
"Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la
Birdotimigilo, "cxar mia kapo estas plena de pajlo."
"Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana
Lignohakisto. "Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al
Kansas," aldonis Doroteo.
"Cxu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuragxon?" demandis la Malkuragxa
Leono.
"Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.
"Aux doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
"Aux resendi min al Kansas," diris Doroteo.
"Do, se vi konsentos, mi akompanos vin," diris la Leono, "cxar mia vivo
estas netolerebla sen iom da kuragxo."
"Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "cxar vi helpos forteni la
aliajn sovagxajn bestojn. Sxajnas al mi ke ili nepre estas pli
malkuragxaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin."
"Efektive tiel estas," diris la Leono; "sed tio ne plikuragxigas min,
kaj dum mi scios ke mi estas malkuragxa mi restos malfelicxa."
Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marsxadon, la Leono marsxis
elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, cxar
li ne povis forgesi ke li estis preskaux mangxita per la grandaj
makzeloj de la Leono; sed post iom da tempo li plitrankviligxis, kaj
baldaux Toto kaj la Malkuragxa Leono farigxis bonaj amikoj.
Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu gxenis la
pacon de la marsxado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto
pasxis sur skarabon kiu rampadis laux la vojo, kaj mortigis la povran
besteton. Tio multe malfelicxigis la Stanan Lignohakiston, cxar li cxiam
zorgoplene evitis damagxi iun ajn vivanton; kaj dum li marsxis li ploris
plurajn larmojn pro malgxojo kaj bedauxro. Tiuj larmoj fluis malrapide
sur lia vizagxo kaj trans la cxarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili
rustigxis. Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana
Lignohakisto ne povis malfermi la busxon, cxar liaj makzeloj estis
rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke
sxi helpu lin, sed sxi ne povis kompreni. La Leono ankaux estis perpleksa
pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el
la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto,
kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antauxe.
"Mi lernu per tio," diris li, "nepre rigardi kien mi pasxas. Cxar se mi
mortigus alian insekton aux skarabon mi nepre denove plorus, kaj
plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli."
Post tio li zorge marsxadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li
vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpasxis por ne damagxi
gxin. La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial
li tre zorgis neniam esti kruela aux malafabla kontraux io ajn. "Vi,
kiuj estas homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne
necesas agi maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre
zorgema. Kiam Oz donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom
zorgi."
Cxapitro VII. La vojo al la Granda Oz.
Ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, tiunokte, cxar ne estis
domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin
kontraux la roso. La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignajxoj
per sia hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis
sxin esti malpli solsenta. Sxi kaj Toto jam mangxis la lastajn panerojn,
kaj nun sxi ne sciis kion ili mangxos en la mateno.
"Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos
cervon por vi. Vi povos rosti gxin per la fajro, cxar via gusto estas
tiom stranga ke vi preferas kuiritajxojn, kaj tiel vi havos bonan
matenmangxon."
"Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre plorus se
vi mortigus povran cervon, kaj miaj makzeloj denove rustigxus."
Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran mangxon, kaj
neniu poste sciis kion li mangxis, cxar li ne menciis tion. Kaj la
Birdotimigilo trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de
Doroteo per ili, tiel ke sxi dum longa tempo ne malsatos. Sxi opiniis
tion tre afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed sxi multe ridis
pro la mallerta maniero per kiu la povrulo prenis la nuksojn. Liaj
vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke
li faligis preskaux tiom kiom li metis en la korbon. Sed ne gravis al
la Birdotimigilo kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, cxar
tio tenis lin malproksime de la fajro, cxar li timis ke fajrero trafus
lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis tre for de la flamoj, kaj
proksimigxis nur por kovri Doroteon per sekaj folioj kiam sxi kusxigxis
por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis sxin kaj sxi dormis profunde gxis
la mateno.
Kiam matenigxis, la knabino lavis sian vizagxon en malgranda ondetanta
rivereto kaj baldaux post tiam ili cxiuj rekomencis marsxi al la Smeralda
Urbo.
La tago montrigxis eventoplena por la marsxantoj. Ili apenaux marsxis unu
horon antaux ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas
la arbaron gxis preter ilia vidpovo, ambauxflanke. GXi estis tre largxa
abismo, kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke
gxi ankaux estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj
en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus
malsuprengrimpi, kaj dum momento sxajnis ke la marsxado devos cxesi.
"Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere.
"Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis
sian densan hararon kaj rigardis penseme. Sed la Birdotimigilo diris:
"Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi
en tiun profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos
halti cxi tie."
"Mi kredas povi transsalti," diris la Malkuragxa Leono, zorge mezurinte
la distancon per sia menso.
"Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "cxar vi povos
transporti nin unuope sur via dorso."
"Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiun la unua?"
"Mi," deklaris la Birdotimigilo; "cxar se vi trovus ke vi ne povas
transsalti la brecxon, Doroteo mortus, aux la Lignohakisto estus forte
kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos
cxar la falo tute ne damagxos min."
"Mi mem timegas falon," diris la Malkuragxa Leono, "sed mi supozas ke
necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos."
La Birdotimigilo sidigxis sur la dorson de la Leono, kaj la granda
besto marsxis al la rando de la brecxo kaj kauxrigxis.
"Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo.
"Cxar ni, la Leonoj, ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante, li
pafigxis tra la aero kaj surterigxis sendangxere sur la alian flankon.
Cxiujn multe gxojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj kiam la
Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la Leono resaltis trans
la abismon.
Doroteo decidis esti la dua; do sxi tenis Toton en siaj brakoj kaj
grimpis sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per
unu mano. La sekvan momenton estis kvazaux sxi flugas tra la aero; kaj
post tio, antaux ol sxi havis suficxan tempon por pripensi, sxi estis
sekura sur la alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis
la Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidigxis dum kelkaj momentoj
por ke la besto povu ripozi, cxar liaj grandaj saltoj malfaciligis lian
spiradon, kaj li anhelis kiel granda hundo tro longe kurinta.
Ili trovis la arbaron tre densa cxiflanke, kaj gxi aspektis senluma kaj
morna. Kiam la Leono estis ripozinta ili rekomencis marsxi laux la vojo
el flavaj brikoj, silente demandante al si, cxiu en sia propra menso,
cxu iam ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan
sunlumon. Aldone al ilia malkomforto ili baldaux auxdis strangajn bruojn
el la profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en cxi tiu
parto de la lando la Kolizuloj logxas.
"Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino.
"Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj kaj kapoj kiaj de
tigroj," respondis la Leono; "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke
ili povus disduigi min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi
timegas la Kolizulojn."
"Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Nepre ili estas timigaj bestoj."
La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis alian abismon
kiu transiras la vojon; sed cxi tiu abismo estis tiom largxa kaj
profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti gxin.
Do ili sidigxis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la
Birdotimigilo diris,
"Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto
povos haki gxin tiel ke gxi falos trans la abismon, ni povos transmarsxi
facile."
"Tiu estas bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaux suspektus ke vi
havas cerbon en la kapo, anstataux pajlon."
La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo
ke la arbo baldaux estis preskaux trahakita. La Leono metis siajn
fortajn antauxajn krurojn kontraux la arbon kaj pusxegis, kaj malrapide
la granda arbo klinigxis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la
plejsupraj brancxoj sur la alia flanko.
Ili jxus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra mugxo
suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du
grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.
"Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuragxa Leono, komencante tremadi.
"Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru."
Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana
Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono,
kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li
mugxegis tiom lauxte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo
surdorsen falis, kaj ecx la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin
surprizite.
Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du
da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antauxen, kaj la Leono
transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute
sen halti, la ferocaj bestoj ankaux komencis transiri la arbon, kaj la
Leono diris al Doroteo,
"Ni perdigxis, cxar ili certe dissxiros nin per siaj akraj ungoj. Sed
staru proksime malantaux mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva."
"Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion
fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finajxon de la
arbo kusxantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj
komencis uzi sian hakilon, kaj gxuste kiam la du Kolizuloj estis
preskaux transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon,
kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaux disfrakasigxis
pro la akraj rokoj sur la fundo.
"Nu," diris la Malkuragxa Leono, libere spirante denove, "ni ankoraux
iom vivos, kaj tio placxas al mi, cxar nepre estus tre malkomforte ne
vivi. Tiuj bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraux bategas."
"Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "volonte mi havus koron
povantan bati."
Tiu aventuro des pli fervorigis la marsxantojn eliri el la arbaro, kaj
ili tiom rapide marsxis ke Doroteo lacigxis, kaj devis rajdi sur la
dorso de la Leono. GXojigis ilin kiam la arbaro malpli densigxis ju pli
ili antauxeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis largxan
riveron, rapide fluantan antaux ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la
rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzagxon, kun verdaj
kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj sur kiuj
pendas bongustaj fruktoj. Al ili multe placxis vidi tiun belan pejzagxon
antaux si.
"Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo.
"Estas facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto
konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko."
Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn
arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la
Birdotimigilo trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj
fruktoj. Tio placxis al Doroteo, kiu estis mangxinta nur nuksojn dum tiu
tago, kaj sxi gxissate mangxis la maturajn fruktojn.
Sed necesas tempo por konstrui floson, ecx se konstruas gxin laborema
kaj nelacigxanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktigxis la laboro
ankoraux ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj
kie ili bone dormis gxis la mateno; kaj Doroteo songxis pri la Smeralda
Urbo, kaj pri la bona Sorcxisto de Oz, kiu baldaux resendos sxin al sxia
propra hejmo.