Doroteo logxis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo
Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de
la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, cxar la ligno per kiu gxi
estis konstruita devis esti portita multajn mejlojn per cxaro. La domo
havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la
solan cxambron; kaj en tiu cxambro estis rustaspekta kuirforno, sxranko
por la teleroj, tablo, tri aux kvar segxoj, kaj la litoj. Onklo Henriko
kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo
malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo--
kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo,
en kiu la familio povis kasxi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj
blovadis suficxe forte por detrui cxiun konstruajxon renkontitan. Oni
atingis tiun kasxejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de gxi
sxtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.
Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj cxirkauxrigardis, sxi povis vidi
nur la grandan grizan kamparon cxiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo
interrompis la largxan ebenajxon de la glata tereno kiu atingis la
randojn de la cxielo en cxiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron
por fari el gxi grizajxon tra kiu estis fendetoj. Ecx la herbaro ne
verdis, cxar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj gxis ili
estis egale grizaj kiel cxio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed
la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis gxin, kaj nun la
domo estis egale senbrila kaj griza kiel cxio alia.
Kiam Onklino Em venis logxi tie sxi estis juna, bela edzino. La suno kaj
la vento ankaux sxin sxangxis. Ili forrabis de sxi la brilon de la okuloj
kaj lasis ilin sobre grizaj. Sxi estis maldika kaj marasma, kaj nun sxi
neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili,
Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke sxi kriis
kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja vocxo de Doroteo
atingis sxiajn orelojn; kaj sxi ankoraux rigardis la knabineton mirante
ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi.
Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno gxis la nokto,
kaj ne sciis kio estas gxojo. Li ankaux estis griza, de la longa barbo
gxis la krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj sensxercema, kaj
malofte li parolis.
Toto ridigis Doroteon, kaj protektis sxin kontraux grizigxo simila al tiu
de cxio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun
longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis
gajoplene cxiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago,
kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin.
Tamen hodiaux ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj
rigardis maltrankvile la cxielon, kiu estis ecx pli griza ol
kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaux
rigardis la cxielon. Onklino Em lavadis la pladojn.
El la malproksima nordo ili auxdis malaltatonan mugxadon de la vento,
kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondigxi pro
la venanta sxtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj
dum ili turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaux en la
herbaro tiudirekta.
Subite Onklo Henriko ekstaris.
"Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn."
Li kuris al la sxedoj kie logxis la bovinoj kaj la cxevaloj.
Onklino Em cxesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto suficxis por
informi sxin pri la proksima dangxero.
"Ek, Doroteo!" sxi kriegis; "kuru en la kelon!"
Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kasxis sin sub la lito, kaj
la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la
lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la sxtupetaron en la
malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis
sian onklinon. Kiam sxi transpasxis nur duonon de la cxambro auxdigxis
granda kricxo de la vento, kaj la domo skuigxis tiom forte ke sxi ekfalis
kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.
Io stranga okazis.
La domo cxirkauxturnigxis du- aux tri-foje kaj malrapide levigxis en la
aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.
La norda kaj la suda ventoj renkontigxis tie, kie staris la domo, kaj
tie estigxis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono
la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento
cxiuflanke de la domo levis gxin pli kaj pli alten, gxis gxi estis cxe
la plejsupro de la ciklono; kaj tie gxi restis kaj forportigxis
multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon.
Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige cxirkauxe, sed Doroteo
trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj cxirkauxturnigxoj, kaj
unufoja kruta ekklinigxo de la domo, sxi sentis kvazauxluladon tre
mildan, kian sentas bebo en lulilo.
Al Toto tio ne placxis. Li cxirkauxkuris en la cxambro, jen tien, jen cxi
tien, lauxte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj
atendis por trovi kio okazos.
Unufoje Toto tro proksimigxis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj
unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaux sxi vidis unu orelon
lian etendigxantan supren tra la truo, cxar la forta aeropremo tenis lin
tiel ke li ne povis fali. Sxi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto,
kaj retiris lin en la cxambron, poste sxi fermis la lukoklapon por ke
neniu plia akcidento okazu.
Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon;
sed sxi estis tre solsenta, kaj la vento kricxis tiom lauxte cxirkaux
sxi ke sxi preskaux surdigxis. Unue sxi demandis al si cxu sxi
disbatigxos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj
la manko de katastrofoj, sxi perdis sian maltrankviligxon kaj decidis
atendi kviete por trovi kio okazos. Fine sxi rampis trans la
skuigxantan plankon al sia lito, kaj kusxigxis sur gxin; kaj Toto
sekvis kaj kusxigxis apud sxin.
Malgraux la skuigxado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo
baldaux fermis siajn okulojn kaj profunde endormigxis.
Cxapitro II. Konsiligxo kun la Mangxtuloj.
Subita sxoko vekis sxin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kusxus
sur la mola lito, sxi eble estus damagxita. Ecx malgraux tio la batego
senspirigis sxin kaj instigis sxin demandi al si pri kio okazis; kaj
Toto vocxetis morne. Doroteo sidigxis kaj rimarkis ke la domo ne plu
movigxas; nek estis mallume, cxar la hela sunbrilo envenis tra la
fenestro kaj inundis la malgrandan cxambron. Sxi eksaltis de sia lito
kaj kun Toto cxe sxiaj kalkanoj sxi kuris kaj malfermis la pordon.
La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis cxirkaux sin, sxiaj okuloj
farigxis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidajxoj kiujn sxi vidas.
La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate--nu,
delikate por ciklono--en la mezon de mirinde bela lando. Videblis
belaj herbaroj cxiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies brancxoj estis
ricxaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis cxie videblaj,
kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis
en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide
fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per vocxo
tre placxa al knabineto kiu tiom longe logxis sur la seka griza kamparo.
Dum sxi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidajxojn, sxi
rimarkis veni direkte al sxi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn
iam sxi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj sxi
kutimis; sed ankaux ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis
proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de
sxia jaragxo, kvankam ili estis, lauxaspekte, multe pli agxaj.
Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj cxiuj estis kurioze
vestitaj. Ili surportis rondajn cxapelojn kiuj pintigxis dekon da
centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj cxirkaux la randoj, kiuj
sonetis dolcxe dum ili movigxis. La cxapeloj de la viroj estis bluaj; tiu
de la virineto estis blanka, kaj sxi surportis blankan robon kiu pendis
en plisoj de sxiaj sxultroj; super gxi estis sxutitaj steletoj kiuj brilis
kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore
kiel la cxapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun
largxa blua faldo cxe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis
proksimume samagxaj kiel Onklo Henriko, cxar du el ili havis
barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli agxa; sxian vizagxon
kovris faltoj; sxiaj kapharoj estis preskaux blankaj, kaj sxi marsxis iom
rigide.
Kiam tiuj personoj proksimigxis al la domo kie Doroteo staris en la
pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaux timante
pliproksimigxi. Sed la maljunulineto marsxis al Doroteo, malalten klinis
sin, kaj diris per dolcxa vocxo: "Vi estas bonvena, plej nobla
Sorcxistino, al la lando de la Mangxtuloj. Ni dankegas vin cxar vi
mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian
popolon."
Doroteo auxskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis sxin
sorcxistino, kaj diris ke sxi mortigis la Fian Sorcxistinon de la
Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damagxinta knabineto, kiu estis
portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj sxi neniam
mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.
Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris,
heziteme,
"Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis."
"Nu, via domo mortigis sxin," respondis la virineto, ridante, "do estas
tutegale. Vidu!" sxi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen
sxiaj du piedpintoj, ankoraux etenditaj sub ligna bloko."
Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda
trabo sur kiu kusxis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj
argxentajn sxuojn kun pintoj.
"Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La
domo falis sur sxin. Kion ni faru?"
"Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu sxi estis?"
demandis Doroteo.
"Sxi estis la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la
virineto. "Sxi sklavigis la Mangxtulojn dum multaj jaroj, ili devis
servadi sxin nokte kaj tage. Nun ili liberigxis, kaj ili dankas vin pro
tiu komplezo."
"Kiuj estas la Mangxtuloj?" demandis Doroteo.
"Ili estas la homoj kiuj logxas en cxi tiu lando de la Oriento, kie la
Fia Sorcxistino regis."
"Cxu vi estas Mangxtulo?" demandis Doroteo.
"Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi logxas en la lando de la
Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorcxistino de la Oriento estas morta la
Mangxtuloj sendis rapidan mesagxiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas
la Sorcxistino de la Nordo."
"Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Cxu vi estas vera sorcxistino?"
"Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorcxistino, kaj la
popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorcxistino kiu
regis cxi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon."
"Sed mi kredis ke cxiuj sorcxistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun
iom timigis renkonti veran sorcxistinon.
"Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorcxistinoj en la
Lando Oz, kaj du el ili, kiuj logxas en la Nordo kaj la Sudo, estas
bonaj Sorcxistinoj. Mi scias tion, cxar mi mem estas unu el ili, kaj mi
ne povas erari. La logxantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis
fiaj sorcxistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu
Fia Sorcxistino en la tuta Lando Oz--sxi logxas en la Okcidento."
"Sed," diris Doroteo, post momento da pensado, "Onklino Em diris al mi
ke la sorcxistinoj cxiuj jam mortis--antaux multege da jaroj."
"Kiu estas Onklino Em?" demandis la maljunulineto.
"Sxi estas mia onklino kiu logxas en Kansas, el kie mi venis."
La Sorcxistino de la Nordo sxajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la
okuloj rigardantaj la teron. Post tio sxi levis la kapon kaj diris,
"Mi ne scias kie estas Kansas, cxar neniam antauxe mi auxdis la nomon de
tiu lando. Sed diru al mi, cxu gxi estas civilizita lando?"
"Ho, jes," respondis Doroteo.
"Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu
ekzistas sorcxistinoj, nek sorcxistoj, nek magiistinoj nek
magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civilizigxis,
cxar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni ankoraux
havas sorcxistinojn kaj sorcxistojn inter ni."
"Kiuj estas la sorcxistoj?" demandis Doroteo.
"Oz mem estas la Granda Sorcxisto," respondis la Sorcxistino,
flustrigante sian vocxon. "Li estas pli potenca ol cxiuj ni aliaj
kune. Li logxas en la Urbo de Smeraldoj."
Doroteo intencis pli demandi, sed gxuste tiam la Mangxtuloj, kiuj
silente apudstaris, ekkriis lauxte kaj indikis la angulon de la domo
kie kusxadis la Fia Sorcxistino.
"Kio okazis?" demandis la maljunulineto; kaj sxi rigardis kaj komencis
ridi. La piedoj de la morta Sorcxistino estis plene malaperintaj kaj
restis nur la argxentaj sxuoj.
"Tiom agxa sxi estis," klarigis la Sorcxistino de la Nordo, "ke sxi rapide
elsekigxis en la sunlumo. Sxi ne plu ekzistas. Sed la argxentaj sxuoj
estas por vi, kaj vi surportos ilin." Sxi klinis sin kaj prenis la
sxuojn, kaj elskuinte la polvon sxi transdonis ilin al Doroteo.
"La Sorcxistino de la Oriento multe fieris pri tiuj argxentaj sxuoj,"
diris Mangxtulo, "kaj ili havas ian sorcxokapablon; sed ni neniam
sukcesis informigxi pri gxi."
Doroteo portis la sxuojn en la domon kaj metis ilin sur la
tablon. Poste sxi reelvenis al la Mangxtuloj kaj diris: "Mi multe volas
reiri al miaj onklino kaj onklo, cxar mi certas ke ili sentos
malesperon pri mi. Cxu vi povas helpi min trovi la vojon?"
La Mangxtuloj kaj la Sorcxistino unue rigardis unu la alian, kaj poste
Doroteon, kaj skuis la kapon nee.
"Cxe la Oriento, ne malproksime de cxi tie," diris unu, "estas grandega
dezerto, kaj neniu povus transiri gxin vivante."
"Estas same cxe la Sudo," diris alia, "cxar mi mem estis tie kaj vidis
gxin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj."
"Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same cxe la
Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj logxas, estas regata de la
Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."
"La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj cxe gxia rando
estas la sama granda dezerto kiu cxirkauxas cxi tiun Landon
Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos logxi cxe ni."
Doroteo komencis plori pro tio, cxar sxi estis solsenta inter tiuj
strangaj homoj. Sxiaj larmoj sxajne malgajigis la bonkorajn Mangxtulojn,
cxar ili tuj elprenis siajn posxtukojn kaj ankaux komencis plori. Kaj la
maljunulineto, nu sxi deprenis sian cxapon kaj ekvilibrigis la pinton
sur la pinto de sia nazo, dum sxi kalkulis "Unu, du, tri,"
solenavocxe. Tuj la cxapo farigxis ardeza tabuleto, sur kiu estis
skribite per grandaj, blankaj kreto-signoj:
"DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ."
La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte
la vortojn sur gxi, demandis, "Cxu vi nomigxas Doroteo, karulino?"
"Jes," respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn
okulojn.
"Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin."
"Kie estas tiu Urbo?" demandis Doroteo.
"Precize en la centro de la lando, kaj gxin regas Oz, la Granda
Sorcxisto pri kiu mi parolis."
"Cxu li estas bona homo?" demandis la knabino maltrankvile.
"Li estas bona Sorcxisto. Cxu li estas homo, mi ne scias, cxar mi neniam
vidis lin."
"Kiel mi iru?" demandis Doroteo.
"Vi devos marsxi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono
kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos cxiun
magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraux dangxeroj."
"Cxu vi bonvolos akompani min?" pledis la knabino, kiu jam komencis
rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon.
"Ne, mi ne povos," sxi respondis, "sed mi donos al vi mian kison, kaj
neniu kuragxos damagxi personon kisitan de la Sorcxistino de la Nordo."
Sxi proksimigxis al Doroteo kaj kisis sxian frunton delikate. Kie sxiaj
lipoj tusxis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel
sciigxis Doroteo nelonge post tiam.
"La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj,"
diris la Sorcxistino, "do vi ne maltrafos gxin. Veninte al Oz, ne timu
lin, sed rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. Adiaux,
karulino."
La tri Mangxtuloj profunde riverencis antaux sxi kaj deziris por sxi
placxan veturon, kaj post tio ili formarsxis tra la arboj. La Sorcxistino
amike skuetis sian kapon al Doroteo, cxirkauxturnis sin trifoje sur sia
maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan
Toton, kiu bojis je sxi tre lauxte post sxia foriro, cxar li timis ecx
brueti dum sxi apude staris. Sed Doroteo, kiu sciis ke sxi estas
sorcxistino, anticipis ke sxi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis
surprizita.
Cxapitro III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.
Kiam Doroteo denove estis sola sxi komencis senti malsaton. Do sxi iris
al la sxranko kaj trancxis por si iom da pano, sur kiun sxi sxmiris
buteron. Sxi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, sxi
portis gxin al la rivereto kaj plenigis gxin per klara, scintilanta
akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj
sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn
fruktojn sur la brancxoj ke sxi deprenis kelkajn, cxar ili estis gxuste
kion sxi volis por pligrandigi sian matenmangxon.
Post tio sxi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan
trinkon de la frideta, klara akvo, sxi komencis pretigi sin por la
veturo al la Urbo de Smeraldoj.
Doroteo posedis nur unu alian robon, sed gxi estis pura kaj pendadis de
hoko apud sxia lito. GXi estis el katuno blank- kaj blu-plejda; kaj
kvankam la bluo estis iomete fadinta pro multaj lavigxoj, gxi ankoraux
estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura
katuna robo, kaj ligis sian palrugxan sunkufon al sia kapo. Sxi prenis
malgrandan korbon kaj plenigis gxin per pano el la sxranko, kaj metis
blankan tukon sur la supron. Post tio sxi rigardis siajn piedojn kaj
rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj estas sxiaj sxuoj.
"Certe ili ne tauxgas por multa marsxado, Toto," sxi diris. Kaj Toto
suprenrigardis al sxia vizagxo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian
voston por indiki ke li komprenas kion sxi celas diri.
Tiumomente Doroteo vidis kusxantajn sur la tablo la argxentajn sxuojn
kiuj antauxe apartenis al la Sorcxistino de la Oriento.
"Cxu eble ilia grando tauxgos por miaj piedoj?" sxi diris al Toto. "Ili
estus tute gxustaj por longa marsxado, cxar ili ne trivigxus."
Sxi deprenis siajn malnovajn ledajn sxuojn kaj provis la argxentajn, kiuj
estis tute gxustadimensiaj por sxiaj piedoj, kvazaux farite specife por
ili.
Laste, sxi prenis sian korbon.
"Venu, Toto," sxi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al
la Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas."
Sxi fermis la pordon, sxlosis gxin, kaj zorge metis la sxlosilon en la
posxon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaux sxi, sxi
komencis sian marsxadon.
Pluraj vojoj estis proksimaj, sed sxi ne bezonis longan tempon por
trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge sxi marsxadis
vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum sxiaj argxentaj sxuoj klakadis
gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj
dolcxe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfelicxa kiom oni
supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia
propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.
Sxin surprizis, dum sxi marsxadis, vidi kiom bela estas la pejzagxo
cxirkaux sxi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore,
staris lauxlonge de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis
abundaj kampoj de greno kaj legomoj. Evidente la Mangxtuloj estis
bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn
rikoltajxojn. Kelkfoje sxi marsxis preter domon, kaj la logxantoj
elvenis por rigardi sxin kaj klinis sin malalten dum sxi preteriris;
cxar cxiuj sciis ke sxi estas la detruinto de la Fia Sorcxistino kaj
liberigis ilin. La domoj de la Mangxtuloj estis kuriozaspektaj
logxejoj, cxar cxiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Cxiuj
estis blukoloraj, cxar en cxi tiu lando de la Oriento bluo estis la
plej amata koloro.
Kiam proksimigxis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marsxado,
kaj komencis demandi al si kie sxi tradormos la nokton, sxi atingis
domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaux gxi estis
multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel
eble plej lauxte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo
estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj
kukoj, kaj multaj aliaj bonaj mangxajxoj.
Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis sxin mangxi kaj tradormi la
nokton tie; cxar cxi tiu estis la hejmo de unu el la plej ricxaj
Mangxtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian
liberigxon el la sklavigo farita de la Fia Sorcxistino.
Doroteo gxissate mangxis kaj sxin servis la ricxa Mangxtulo mem, kiu
nomigxis Boq. Post tio sxi sidigxis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj
dancadis.
Kiam Boq vidis sxiajn argxentajn sxuojn li diris,
"Klare ke vi estas grava sorcxistino."
"Kial?" demandis la knabino.
"Cxar vi surhavas argxentajn sxuojn kaj mortigis la Fian
Sorcxistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj
kaj sorcxistinoj vestas sin per blankajxoj."
"Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la
faltojn en gxi.
"Vi tre kompleze surportas gxin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de
la Mangxtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorcxistinoj; tial ni scias
ke vi estas amika sorcxistino."
Doroteo ne sciis respondi, cxar cxiuj sxajne opiniis sxin sorcxistino, kaj
sxi tute bone sciis ke sxi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde
estis portita de ciklono al fremda lando.
Kiam sxi lacigxis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis sxin en
la domon, kie li donis al sxi cxambron en kiu estis bela lito. La tukoj
estis el blua sxtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili gxis la
mateno, dum Toto kusxadis sur la blua tapisxo apud sxi.
Sxi gxissate mangxis, kaj rigardis etan Mangxtulan bebon, kiu ludis kun
Toto kaj tiris lian voston kaj vocxetis kaj ridis tiel ke multe amuzis
Doroteon. Toto estis vera kuriozajxo laux la homoj tie, cxar ili antauxe
neniam vidis hundon.
"Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis.
"Mi ne scias," respondis Boq, tre serioze, "cxar mi neniam iris
tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere
necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos
multajn tagojn. La lando cxi tie estas ricxa kaj agrabla, sed vi devos
trairi krudajn kaj dangxerajn lokojn antaux ol atingi la finon de via
marsxado."
Tio iomete timigis Doroteon, sed sxi sciis ke nur la Granda Oz povos
helpi sxin reiri al Kansas, do sxi kuragxe decidis ne retroiri.
Sxi adiauxis siajn amikojn, kaj rekomencis marsxadi laux la vojo el flavaj
brikoj. Post kiam sxi iris plurajn kilometrojn sxi decidis halti por
ripozi, do sxi grimpis gxis la supro de la barilo apud la vojo kaj
sidigxis. Granda maizkampo estis aliflanke de la barilo, kaj sxi vidis
ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por
forpeli la birdojn de la matura maizo.
Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la
Birdotimigilon. GXia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo;
surpentritaj sur gxi estis okuloj, nazo, kaj busxo, por simili
vizagxon. Malnova, pinta blua cxapelo, kiu antauxe apartenis al iu
Mangxtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro
estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paligxinta, kiu ankaux estis
plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun
bluaj suprajxoj, kiajn portas cxiu viro en tiu lando, kaj la figuro
estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis pusxita en lian
kolon.
Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizagxon de la
Birdotimigilo, sxin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide
palpebrumas al sxi. Unue sxi supozis ke sendube sxi eraris, cxar neniam iu
el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaux la figuro
amikeme skuetis sian kapon al sxi. Tiam sxi malsupren grimpis de la
barilo kaj marsxis al la Birdotimigilo, dum Toto cxirkauxkuradis la
stangon bojante.
"Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom rauxka vocxo.
"Cxu vi parolis?" demandis la knabino, mirante.
"Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?"
"Suficxe bone, dankon," respondis Doroteo, gxentile. "Kiel vi fartas?"
"Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "cxar estas tre
tede stari cxi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn."
"Cxu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo.
"Ne, cxar cxi tiu stango estas pusxita en mian dorson. Se vi bonvolos
forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi."
Doroteo etendis ambaux brakojn kaj delevis la figuron de la stango;
cxar, estante plenigita per pajlo, gxi estis malmultepeza.
"Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur
la teron. "Mi sentas min kvazaux vere novan."
Doroteon perpleksigis auxdi tion, cxar sxajnis al sxi strange auxdi viron
plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marsxadi apud
sxi.
"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin strecxinta
kaj oscedinta. "Kaj kien vi iras?"
"Mi nomigxas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda
Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas."
"Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?"
"Cxu vi ne scias?" sxi respondis, surprizite.
"Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do
al mi tute mankas cerbo," li respondis malgxoje.
"Ho," diris Doroteo, "min multe bedauxrigas tio."
"Cxu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun
vi, la granda Oz donos al mi ioman cerbon?
"Mi ne scias," sxi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi
deziras. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna
ol vi estas nun."
"Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris, iom
sekreteme, "ne gxenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas
plenigitaj per pajlo, cxar mi ne povas esti vundita. Se iu pasxas sur
miajn piedfingrojn aux pusxas pinglon en min, ne gravas, cxar mi ne povas
sentas gxin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo
restos plena de pajlo anstataux de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom
povos scii ion ajn?"
"Mi komprenas vian senton," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun
li. "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru cxion eblan por vi."
"Dankon," li respondis dankeme.
Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj
ili komencis marsxadi laux la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan
Urbon.
Al Toto ne placxis la nova akompananto, unue. Li flaradis cxirkaux la
pajloplenigito kvazaux suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la
pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraux la Birdotimigilon.
"Ne vin gxenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko; "li neniam
mordas."
"Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos
damagxi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne gxenos
min, cxar mi ne povas lacigxi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris,
dum li kunmarsxadis. "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas."
"Kion?" demandis Doroteo; "cxu la Mangxtulan kultiviston kiu faris vin?"
"Ne," respondis la Birdotimigilo; "flamantan alumeton."
Cxapitro IV. La Vojo tra la Arbaro.
Post kelkaj horoj la vojo komencis krudigxi, kaj la marsxado farigxis
tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj,
kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aux
tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj
Doroteo cxirkauxmarsxis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo,
antauxenmarsxis senpauxze, kaj tial pasxis en la truojn kaj sternigxis sur
la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis
lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun sxi pro la
akcidento.
La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj cxi tie kiel
en la antauxaj lokoj. Trovigxis malpli da domoj kaj malpli da
fruktarboj, kaj ju pli ili marsxis, des pli senbela kaj solsentiga
farigxis la tereno.
Je la tagmezo ili sidigxis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj
Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Sxi proponis pecon al
la Birdotimigilo, sed li rifuzis.
"Mi neniam malsatas," li diris, "kaj estas oportune ke estas tiel, cxar
mia busxo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en gxi por ke mi
povu mangxi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la
formon de mia kapo."
Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do sxi nur kapjesis kaj plu mangxis
sian panon.
"Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis,"
diris la Birdotimigilo, kiam sxi estis fininta sian mangxon. Do sxi
parolis al li pri Kansas, kaj kiom griza estas cxio tie, kaj kiel la
ciklono portis sxin al cxi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente
auxskultis, kaj diris,
"Mi ne komprenas kial vi volas foriri el cxi tiu bela lando kaj reiri
al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas."
"Vi ne komprenas cxar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne
grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno- kaj
sango-homoj preferas logxi tie ol en iu alia lando, negrave kiom
bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo."
La Birdotimigilo gxemis.
"Kompreneble mi ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus
plenaj de pajlo, kiel la mia, versxajne vi cxiuj logxus en la belaj
lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por
Kansas ke vi havas cerbon."
"Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano.
La Birdotimigilo rigardis sxin riprocxe, kaj respondis, "Mia vivo gxis
nun estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi farigxis
nur antauxhieraux. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaux
tiam. Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris
miajn orelojn, tiel ke mi auxdis kio okazas. Apudestis alia Mangxtulo,
kaj kion mi unue auxdis estis la parolo de la kultivisto,
"'Cxu placxas al vi la oreloj?'
"'Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo.
"'Ne gravas,' diris la kultivisto; 'ili tamen estas oreloj,' kio ja
estis vera.
"'Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian
dekstran okulon, kaj tuj kiam gxi estis finita mi trovis ke mi rigardas
lin, kaj cxion cxirkaux mi, tre interesate, cxar tiu estis la unua fojo
kiam mi ekvidis la mondon.
"'Jen iom bela okulo,' komentis la Mangxtulo kiu estis rigardanta la
kultiviston; 'blua farbo bone tauxgas por okuloj.'
"'Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto. Kaj kiam la
dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antauxe. Post
tio li faris miajn nazon kaj busxon. Sed mi ne parolis, cxar tiutempe mi
ne sciis por kio busxo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian
korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian
kapon, mi estis tre fiera, cxar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel
cxiu alia persono.
"'Cxi tiu ulo rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li
aspektas vera homo.'
"'Nu, li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun
li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis
min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaux
foriris kaj lasis min sola.
"Al mi ne placxis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed
miaj piedoj ne povis tusxi la teron, kaj mi devis resti sur tiu
stango. Mia vivo estis tre solsenta, cxar mi konis nenion pripenseblan,
mi ja antaux nur kelkaj momentoj konstruigxis. Multaj korvoj kaj aliaj
birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili
forflugis, kredante min Mangxtulo; kaj tio placxis al mi kaj kredigis
min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo
flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian
sxultron kaj diris,
"'Cxu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Cxiu
inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio
li saltis sur la teron kaj mangxis maizon lauxvole. La aliaj birdoj,
vidinte ke li ne estis damagxita de mi, venis por ankaux mangxi la
maizon, do post nelonge ili estis amase cxirkaux mi.
"Min malgxojigis tio, cxar gxi pruvis ke mi efektive ne estas efika
Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: 'Se vi nur
havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel cxiu el ili, kaj
pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en cxi tiu mondo,
negrave cxu oni estas korvo cxu homo.'
"Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi
strebos akiri cerbon. Bonsxance, vi alvenis kaj detiris min de la
stango, kaj laux vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi
cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon."
"Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "cxar sxajne vi volegas posedi
tion."
"Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige
scii ke oni estas stultulo."
"Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj sxi transdonis la korbon al la
Birdotimigilo.
Tute ne estis bariloj cxe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda
kaj nekultivita. Kiam komencis vesperigxi ili venis al granda arbaro,
kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia
ke iliaj brancxoj renkontigxis super la vojo el flavaj brikoj. Estis
preskaux senlume sub la arboj, cxar la brancxoj fortenis la taglumon; sed
la marsxantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.
"Se cxi tiu vojo eniras, gxi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj
cxar la Smeralda Urbo estas cxe la alia finajxo de la vojo, ni devas
sekvi kien ajn gxi kondukas."
"Cxiu scias tion," diris Doroteo.
"Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi
cerbon por scii gxin, mi ja ne dirus gxin."
Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la
mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, cxar kelkaj hundoj
tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale
kapabla vidi kiel dum la tago. Do sxi prenis lian brakon, kaj sukcesis
marsxadi suficxe bone.
"Se vi vidos domon, aux iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton,"
sxi diris, "nepre informu min; cxar estas tre malkomforte marsxadi en la
mallumo."
Baldaux la Birdotimigilo haltis.
"Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el sxtipoj kaj
brancxoj. Cxu ni iru tien?"
"Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene lacigxis."
Do la Birdotimigilo gvidis sxin inter la arboj gxis ili atingis la
dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu
angulo. Sxi tuj kusxigxis, kaj kun Toto apud sxi sxi baldaux profunde
endormigxis. La Birdotimigilo, kiu neniam lacigxis, staris en alia
angulo kaj pacience atendis la matenigxon.