TRIA AKTO

(La cxambro de _gesinjoroj Tesman_. La pordokurtenoj estas tiritaj

antaux la aperturo. Tiel same antaux la vitra pordo. Sur la tablo la

kerosenlampo kun sxirmilo, mecxo malsuprensxrauxbita, lumas malklare.

En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaux

estingigxis.)

(_Sinjorino Elvsted_, envolvita en granda sxalo kaj kun la piedoj sur

skabelo, sidas tute apud la forno, malantauxenklinita en la

apogsegxo. _Hedda_ kusxas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo

sur si.)

ELVSTED

(post pauxzo, ekrektigas sin en la segxo kaj auxskultas atente.

Poste, laca, sxi denove mallevigxas kaj mallauxte plendas) Ankoraux

ne! -- Ho Dio, -- ho Dio, -- ankoraux ne.

(_Berte_ singardeme sxteliras enen tra la pordo de la antauxcxambro.

Sxi havas leteron en la mano.)

ELVSTED

(turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, -- cxu iu venis?

BERTE

(mallauxte) Jes, jxus venis knabino kun tiu cxi letero.

ELVSTED

(rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi!

BERTE

Ne, gxi estas por la doktoro, Sinjorino.

ELVSTED

Nu tiel.

BERTE

Estis la servistino de frauxlino Tesman, kiu alportis gxin. Mi metos

gxin cxi tien sur la tablon.

ELVSTED

Jes, tion faru.

BERTE

(demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Gxi

fumas.

ELVSTED

Jes, estingu. Baldaux farigxos taglumo.

BERTE

(estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino.

ELVSTED

Jes, hela tago! Kaj ankoraux ne hejmenveninta --!

BERTE

Ho, Dio, -- mi pensis ke tiel okazus.

ELVSTED

Vi tion pensis?

BERTE

Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam --.

Kaj ilin kuntiris. Cxar pri tiu sinjoro oni ja auxdis suficxe antaux

iom da tempo.

ELVSTED

Ne tiom lauxte parolu. Vi vekas Sinjorinon.

BERTE

(rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, -- lasu sxin nur dormi,

kompatindulinon. -- Cxu mi metu ion pli en la fornon?

ELVSTED

Dankon, ne por mi.

BERTE

Jen do. (sxi malrapide eliras tra la pordo de la antauxcxambro)

HEDDA

(vekigxas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas --!

ELVSTED

Estis nur la servistino --

HEDDA

(cxirkauxrigardas) Ha, jen en la salono --! Jes nun mi ja memoras --

(rektigas sin, sidanta sur la sofo, strecxas sin kaj frotas siajn

okulojn) Kioma horo estas, Tea?

ELVSTED

(rigardas sian horlogxon) Gxi jam pasis la sepan.

HEDDA

Kiam revenis Tesman?

ELVSTED

Li ankoraux ne revenis.

HEDDA

Ankoraux ne hejmenvenis?

ELVSTED

(ekstaras) Ecx ne unu revenis.

HEDDA

Kaj ni, kiuj sidis cxi tie maldormante kaj atendante gxis la kvara --

ELVSTED

(tordas la manojn) Kaj _tiel_ kiel mi lin atendis!

HEDDA

(oscedas kaj diras kun la mano kovrante la busxon) Ho jes, -- pro

tio ni estus nin sxparintaj.

ELVSTED

Cxu vi iom dormis poste?

HEDDA

Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis suficxe bone. Cxu vi ne?

ELVSTED

Ecx ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi.

HEDDA

(ekstaras kaj proksimigxas al sxi) Nu, nu, nu! Ne estas kauxzo por

maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas.

ELVSTED

Jes, kaj kion vi do kredas? Cxu vi povas al mi diri?

HEDDA

Nu, kompreneble tre longe dauxris cxe la asesoro --

ELVSTED

Ho Dio, jes, -- certe dauxris. Sed tamen --

HEDDA

Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj

sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaux ne volis montri

sin -- tia jxus post viveca festeno.

ELVSTED

Sed kara, -- kien li do estus irinta?

HEDDA

Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kusxigis _tie_. Ili havas

ja lian antauxan cxambron atendanta.

ELVSTED

Ne, cxe _ili_ li ne povas esti. Cxar jxus venis letero al li de

frauxlino Tesman. Jen gxi kusxas.

HEDDA

Cxu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle

propramane. Nu, do li kompreneble restas cxe la asesoro. Kaj Ejlert

Lovborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo.

ELVSTED

Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.

HEDDA

Vi vere estas stulta, Tea.

ELVSTED

Ho ja, bedauxrinde, mi do eble tia estas.

HEDDA

Kaj kiel morte laca vi aspektas.

ELVSTED

Jes, mi vere _estas_ morte laca.

HEDDA

Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian cxambron kaj kusxigu vin

tempeton sur mia lito.

ELVSTED

Ho ne, ne, -- mi tamen ne kapablas dormi.

HEDDA

Certe vi kapablas.

ELVSTED

Sed via edzo certe estos baldaux revenanta. Kaj jen mi devas tuj

scii --

HEDDA

Mi atentigos vin, kiam li revenos.

ELVSTED

Do, vi tion promesas, Hedda?

HEDDA

Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.

ELVSTED

Dankon. Do mi tion provu. (sxi iras tra la malantauxa cxambro)

(_Hedda_ iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela

taglumo sxutigxas en la salonon. Poste sxi prenas de la skribotablo

malgrandan manspegulon, rigardas sin en gxi kaj ordigas la harojn.

Sxi iras al la pordo de la antauxcxambro kaj premas la butonon de la

sonorilo.)

(_Berte_ iom poste envenas tra la pordo.)

BERTE

Cxu Sinjorino ion deziras?

HEDDA

Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.

BERTE

Jes brr, -- tuj kaj senprokraste estu varme.

(Sxi kunrastas la ardajxojn kaj enmetas lignopecon.)

BERTE

(haltas kaj auxskultas) Nun oni sonorigas cxe la cxefpordo,

Sinjorino.

HEDDA

Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupigxu pri la forno.

BERTE

Baldaux ekflamos. (sxi eliras tra la antauxcxambra pordo)

(_Hedda_ genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la

fornon.)

(Post mallonga dauxro _Jorgen Tesman_ envenas de la antauxcxambro. Li

aspektas laca kaj iom serioza. Sxteliras piedpinte direkte al la

pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)

HEDDA

(apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon.

TESMAN

(turnas sin) Hedda! (proksimigxas) Sed kara vi, -- tiom frue

ellitigxinta! Cxu?

HEDDA

Jes, mi tre frue ellitigxis hodiaux.

TESMAN

Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraux kusxus dormante! Jen imagu,

Hedda!

HEDDA

Ne parolu tiom lauxte. Sinjorino Elvsted kusxas ene cxe mi.

TESMAN

Sinjorino Elvsted, cxu sxi restis dum la nokto?

HEDDA

Jes, neniu ja venis por sxin sercxi.

TESMAN

Ne, do neniu faris.

HEDDA

(fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, cxu estis tiom amuze

cxe la asesoro?

TESMAN

Cxu vi estis timoplena pro mi? Cxu?

HEDDA

Ne, pri tio mi ecx ne momenton pensis. Sed mi demandis, cxu vi bone

amuzigxis.

TESMAN

Jes vere. Tiun cxi fojon, do --. Sed pleje en la komenco, sxajnas al

mi. Cxar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro

frue, -- jen imagu! Kaj Brack tiom okupigxis pri la arangxo. Sed dume

Ejlert legis.

HEDDA

(eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu --

TESMAN

(eksidas sur skabelon cxe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi

imagi, kia verko tiu farigxos! Certe estas io el la plej rimarkinda

skribita. Jen imagu!

HEDDA

Ja, ja, tio ne interesas min --

TESMAN

Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, -- io

malica kreskis en mi.

HEDDA

Io malica?

TESMAN

Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiajxon. Jen imagu,

Hedda!

HEDDA

Jes, ja, mi ja imagas!

TESMAN

Kaj scii ke li, -- tiel naturdotita -- bedauxrinde tamen estas

neplibonigebla.

HEDDA

Cxu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?

TESMAN

Ne, bona Dio --. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la

gxuo.

HEDDA

Kaj en kio rezultigxis cxio -- fine?

TESMAN

Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.

HEDDA

Cxu li havis vitfoliojn en la hararo?

TESMAN

Vitfoliojn? Ne, tion mi ecx ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan

paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li

sin esprimis.

HEDDA

Cxu li nomis sxin?

TESMAN

Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol

sinjorino Elvsted.

HEDDA

Nu, -- kie vi disigxis de li?

TESMAN

Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, -- la lastaj de ni, -- samtempe. Kaj

Brack ankaux kuniris por spiri fresxan aeron. Kaj jen, vidu, ni

decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, cxar li estis ja vere

supersxargxita!

HEDDA

Do li estis.

TESMAN

Sed nun vi auxdu la plej rimarkindan, Hedda! Aux la bedauxrindan mi

estus prefere dirinta. Ho, -- mi preskaux hontas -- pro Ejlert --

tion rakonti --

HEDDA

Jen do --?

TESMAN

Nu, dum ni tiel iris lauxvoje, vidu, jen mi hazarde iom

malantauxigxis. Nur kelkajn minutojn, -- jen imagu!

HEDDA

Jes, ja, Dio, sed --?

TESMAN

Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, cxu vi scias, kion mi trovas

cxe la vojrando? Cxu?

HEDDA

Ne, kiel mi povus tion scii!

TESMAN

Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro

Ejlert. (tiras paketon en papervolvajxo el la posxo de la mantelo)

Jen, imagu, -- tion cxi mi trovis.

HEDDA

Cxu ne estas la paketo, kiun li kunportis cxi tien hieraux?

TESMAN

Jes, gxuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie

promenante perdis -- sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom

bedauxrinde --

HEDDA

Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?

TESMAN

Ne, tion mi ne kuragxis -- pro lia tiama stato --

HEDDA

Cxu vi ecx ne diris al iuj el la aliaj, ke vi gxin trovis?

TESMAN

Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.

HEDDA

Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert

Lovborg?

TESMAN

Ne, kaj tion ankaux neniu sciu.

HEDDA

Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?

TESMAN

Mi ne plu havis sxancon kun li paroli. Cxar kiam ni venis en la

stratojn, tiam li kaj du aux tri aliaj tute malaperis por ni. Jen

imagu!

HEDDA

Nu? Ili do akompanis lin hejmen.

TESMAN

Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaux Brack foriris.

HEDDA

Kaj kien vi poste stumblis?

TESMAN

Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj,

kaj trinkis matenkafon tie cxe li. Aux pli gxuste nomi gxin

noktokafo. Cxu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta -- kaj kiam mi

opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al

li kun tio cxi.

HEDDA

(etendas la manon por la paketo) Ne, -- ne transdonu gxin! Ne tuj,

mi diras. Lasu min legi gxin unue.

TESMAN

Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuragxas.

HEDDA

Vi ne kuragxas?

TESMAN

Ne, -- cxar vi bone povas imagi, kiom malespera li farigxos, kiam li

vekigxas, kaj mankas al li la manuskripto. Cxar sciu ke li ne havas

kopion! Tion li mem diris.

HEDDA

(rigardas lin kvazaux esplorante) Kaj tiajxon oni ne povas denove

skribi? Ankoraux fojon, cxu?

TESMAN

Tio neniam eblus, mi kredas. Cxar la inspiro, -- jen vidu --

HEDDA

Jes, ja, -- gxuste tiel do estas -- (pasante) Sed mi memoras, --

jen letero por vi.

TESMAN

Cxu, imagu --!

HEDDA

(gxin donante) Venis frue cxi-matene.

TESMAN

De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian

skabelon, malfermas la leteron, trakuras gxin kaj eksaltas)

TESMAN

Ho Hedda, -- sxi skribas, ke la bedauxrinda onklino Rina kusxas cxe

la morto!

HEDDA

Tion oni devus ja atendi.

TESMAN

Kaj se mi dezirus ankoraux fojon vidi sxin, mi devas rapidi. Mi tuj

kuros tien.

HEDDA

(subpremas rideton) Vi ecx volas kuri?

TESMAN

Ho, plej kara Hedda, -- se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!

HEDDA

(ekstaras kaj diras lace kaj repusxante) Ne, ne; ne petu min pri

tiajxo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion

malbelan.

TESMAN

Nu, Dio do --! (cxirkauxkuras) Mian cxapelon --? Mian mantelon --?

Nu, en la antauxcxambro --. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro

malfrue, Hedda? Cxu?

HEDDA

Ho, nur kuru, kaj --

(_Berte_ venas cxe la pordo de la antauxcxambro.)

BERTE

Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas cxu li povus enveni.

TESMAN

Je tiu cxi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.

HEDDA

Sed mi povas. (al _Berte_) Petu la asesoron enveni. (_Berte_

eliras)

HEDDA

(rapide flustrante) La paketon, Tesman! (sxi prenas gxin de la

skabelo)

TESMAN

Jes, donu gxin al mi!

HEDDA

Ne, ne, mi kasxos gxin por vi dume.

(Sxi iras al la skribotablo, kaj metas gxin en la librobreton.

_Tesman_ penas pro urgxeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)

(_Asesoro Brack_ envenas de la antauxcxambro.)

HEDDA

(kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo.

BRACK

Jes, vi trovas, cxu ne? (al _Tesman_) Cxu ankaux vi eliros?

TESMAN

Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, -- la malsana, sxi

kusxas cxe la morto, la bedauxrinda.

BRACK

Nu Dio, cxu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza

momento --

TESMAN

Jes, mi vere devas kuri --. Adiaux! Adiaux!

(Li rapidas eksteren tra la antauxcxambra pordo.)

HEDDA

(proksimigxas) Aspekte estis pli ol vivece hejme cxe vi cxi tiun

nokton, sinjoro Asesoro.

BRACK

Mi ecx ankoraux ne sxangxis vestojn, sinjorino Hedda.

HEDDA

Ankaux vi ne?

BRACK

Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj

travivajxoj?

HEDDA

Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.

BRACK

Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Lovborg ne

partoprenis, mi opinias?

HEDDA

Ne, antauxe ili jam akompanis lin hejmen.

BRACK

Ankaux Tesman?

HEDDA

Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.

BRACK

(ridetas) Jorgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.

HEDDA

Jes, Dio scias ke li estas. Sed cxu io kasxigxas en la afero?

BRACK

Jes, via suspekto ne estas senfunda.

HEDDA

Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.

(Sxi eksidas maldekstre de la tablo. _Brack_ cxe la longa flanko de

la tablo proksime al sxi.)

HEDDA

Nu jen, do?

BRACK

Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj --

aux pli gxuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj cxi-nokte.

HEDDA

Kaj inter ili eble estis ankaux Ejlert Lovborg?

BRACK

Mi devas konfesi -- li estis.

HEDDA

Nun vi vere igas min scivolema --

BRACK

Cxu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la

nokto, sinjorino Hedda?

HEDDA

Se decas tion rakonti, jen faru.

BRACK

Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan

vesperkunvenon.

HEDDA

De la pasia speco?

BRACK

De la plej pasia speco.

HEDDA

Iom pli pri tio cxi, Asesoro --

BRACK

Lovborg estis antauxe invitita, ankaux ili. Mi pri tio estis bone

informita. Sed tiam li rifuzis veni. Cxar nun li ja surmetis novan

homecon, kiel vi scias.

HEDDA

Tie norde cxe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?

BRACK

Jes, vidu, sinjorino Hedda, -- jen, bedauxrinde, cxe mi vizitas lin

la genio cxivespere --

HEDDA

Jes, tie li ja inspirigxis, mi auxdas.

BRACK

Treege inspirigxis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Cxar

ni virhomoj, bedauxrinde ne cxiam estas tiom principfirmaj kiom ni

devus esti.

HEDDA

Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Lovborg --?

BRACK

Jes, mallonge, -- la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de

frauxlino Diana.

HEDDA

De frauxlino Diana?

BRACK

Estis frauxlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por

elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.

HEDDA

Cxu tiu estas iu rugxhara?

BRACK

Gxuste.

HEDDA

Iu tia -- kantistino?

BRACK

Nu ja, -- ankaux tio. Kaj krome ega cxasistino -- de sinjoroj, --

sinjorino Hedda. Vi certe auxdis pri sxi. Ejlert Lovborg estis unu el

sxiaj plej varmaj protektantoj -- en siaj pli prosperaj jaroj.

HEDDA

Kaj kiel tio cxi finigxis?

BRACK

Ne tre amikece, aspektas. Frauxlino Diana versxajne de la plej

kortusxa akcepto transiris al luktado --

HEDDA

Kontraux Lovborg?

BRACK

Jes. Li kulpigis sxin aux la amikinojn, ke ili prisxtelis lin. Li

pretendis, ke lia posxbiletujo malaperis. Kaj ankaux aliaj ajxoj.

Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.

HEDDA

Kaj en kion rezultis tio?

BRACK

Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj.

Felicxe fine alvenis la polico.

HEDDA

Cxu ankaux la polico?

BRACK

Jes. Sed tio certe farigxos multekosta sxerco por Ejlert Lovborg, tiu

freneza homo.

HEDDA

Nu!

BRACK

Lauxdire li senbride kontrauxstaris. Li estus frapinta unu el la

policistoj sur la orelon kaj dissxirinta lian mantelon. Jen li sekve

estis kondukata al la stacio.

HEDDA

De kie vi nun sciigxis pri tio?

BRACK

De la polico mem.

HEDDA

(rigardas penseme antauxen) Tiel do cxio okazis. Kaj sekve li ne

havis vitfoliojn en la hararo.

BRACK

Vitfoliojn, sinjorino Hedda?

HEDDA

(sxangxas vocxtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, -- kial vi do tiel

postsekvas kaj kasxobservas Ejlert Lovborg?

BRACK

Unue ne estas tute indiferente por mi se informigxos dum la

ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.

HEDDA

Cxu ankaux farigxos ekzamenoj?

BRACK

Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi,

kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan

informon pri liaj noktaj heroajxoj.

HEDDA

Kial vere tion, asesoro Brack?

BRACK

Nu, cxar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian

sxirmilon.

HEDDA

Cxu, sed kial povas vi imagi tiajxon!

BRACK

Ho Dio, -- ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu

sinjorino Elvsted, verdire sxi certe ne forlasos la urbon tiom frue.

HEDDA

Nu, cxu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili

povos renkontigxi.

BRACK

Neniu hejmo. Cxiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por

Ejlert Lovborg.

HEDDA

Kaj tia ankaux la mia devas esti, vi opinias?

BRACK

Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol gxene, se tiu sinjoro estus

enlasita cxi tien. Se li, kia superflua -- kaj entrudulo -- sin

ensxovus en --

HEDDA

En la triangulon?

BRACK

Gxuste. Estus por mi same kiel farigxi senhejma.

HEDDA

(rigardas lin ridetante) Do, -- sola koko en la korto, -- tio estas

via celo.

BRACK

(kapklinas malrapide kaj malaltigas la vocxon) Jes, estas mia celo.

Kaj por tiu celo mi batalos -- kun cxiuj rimedoj, pri kiuj mi

disponas.

HEDDA

(perdante sian rideton) Aspekte vi estas dangxera homo, -- kiam

temas pri realigo.

BRACK

Vi tion opinias?

HEDDA

Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore gxoja -- tiom

longe, ke vi ne potencas super mi.

BRACK

(ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, -- vi eble pravas pri tio.

Kiu scias, cxu mi okaze ne estus viro por elpensi ecx ion kaj alian.

HEDDA

Do, sed auxskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaux vi sidas

tie minacante.

BRACK

(ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, -- gxi prefere

fortikigxu kaj defendigxu libervole.

HEDDA

Tion ankaux mi opinias.

BRACK

Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon

urben. Adiaux, sinjorino Hedda!

(Li iras al la vitra pordo.)

HEDDA

(ekstaras) Vi iras tra la gxardeno?

BRACK

Jes, por mi estas pli mallonge.

HEDDA

Jes, kaj krome estas ja vojo kasxa.

BRACK

Tute gxuste. Mi ne estas kontraux kasxaj vojoj. Foje ili povas esti

suficxe pikantaj.

HEDDA

Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?

BRACK

(cxe la pordo, ridas al sxi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn

kortkokojn!

HEDDA

(ankaux sxi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, --

(Ili kapsalutas adiauxe, sub ridado. Li foriras. Sxi fermas la pordon

post li.)

(_Hedda_ staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste sxi iras

kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Sxi iras al la

skribotablo, prenas la paketon de _Lovborg_ el la librobretaro kaj

volas foliumi la paperojn. La lauxta vocxo de _Berte_ auxdigxas de la

antauxcxambro. _Hedda_ turnas sin kaj auxskultas. Rapide sxi metas la

paketon en la tirkeston, sxlosas kaj metas la sxlosilon sur la

skribilaron.)

(_Ejlert Lovborg_ en mantelo kaj kun cxapelo en la mano, tirmalfermas

la pordon de la antauxcxambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)

LOVBORG

(turnita al la pordo de la antauxcxambro) Kaj mi diras al vi, ke mi

devas kaj volas eniri! Jen do!

(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas _Hedda_, regas sin tuj kaj

salutas.)

HEDDA

(cxe la skribotablo) Nu, sinjoro Lovborg, estas ege malfrue ke vi

venas sercxi Tea.

LOVBORG

Aux ege frue ke mi envenas cxe vi. Mi petas vin pardoni.

HEDDA

Kiel vi scias, ke sxi dauxre estas cxe mi?

LOVBORG

Oni diris en sxia logxejo, ke sxi estis ekstere la tutan nokton.

HEDDA

(iras al la salona tablo) Cxu vi povis ion rimarki en la mienoj,

kiam ili tion diris?

LOVBORG

(rigardas sxin demande) Rimarki en la mienoj?

HEDDA

Mi aludas, cxu aspektis, kvazaux ili pensus ion aux iel pri tio?

LOVBORG

(subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras sxin malsupren

kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. -- Tesman eble ankoraux ne

ellitigxis?

HEDDA

Ne, -- mi ne kredas --

LOVBORG

Kiam li hejmenvenis?

HEDDA

Tre malfrue.

LOVBORG

Cxu li ion al vi rakontis?

HEDDA

Jes, mi auxdis ke estis suficxe viglece cxe asesoro Brack.

LOVBORG

Nenion pli?

HEDDA

Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema --

(_Sinjorino Elvsted_ envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)

ELVSTED

(proksimigxas al li) Ho, Lovborg! Fine --!

LOVBORG

Jes, fine. Kaj tro malfrue.

ELVSTED

(rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue!

LOVBORG

Nun cxio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.

ELVSTED

Ho ne, ne, -- tion ne diru!

LOVBORG

Vi mem diros la samon, kiam vi auxdos --

ELVSTED

Mi volas nenion auxdi!

HEDDA

Vi eble deziras paroli kun sxi sola? Cxar do mi foriros.

LOVBORG

Ne, restu, -- ankaux vi. Mi petas vin pri tio.

ELVSTED

Jes, sed mi nenion volas auxdi, mi diras!

LOVBORG

Ne estas pri la noktaj travivajxoj, ke mi volas paroli.

ELVSTED

Pri kio do --?

LOVBORG

Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disigxi.

ELVSTED

Disigxi!

HEDDA

(senvole) Mi tion sciis!

LOVBORG

Cxar mi ne plu bezonas vin, Tea.

ELVSTED

Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun

kiel antauxe? Kompreneble ni dauxre kunlaboru?

LOVBORG

De nun mi ne plu intencas labori.

ELVSTED

(rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon?

LOVBORG

Vi devas provi vivi, kvazaux vi neniam konis min.

ELVSTED

Sed tion mi ja ne kapablas!

LOVBORG

Provu cxu vi kapablus, Tea. Vi devas revojagxi hejmen --

ELVSTED

(ribele) Neniam en tiu cxi mondo! Kie vi estas, tie ankaux mi

deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeligxi! Mi volas esti cxi tie!

Esti kune kun vi, kiam la libro eldonigxos.

HEDDA

(duonlauxte, en strecxa atento) Ho, la libro, -- jes!

LOVBORG

(rigardas sxin) La libro mia kaj de Tea. Cxar _tia_ gxi estas.

ELVSTED

Jes, tia mi sentas, ke gxi estas. Kaj tial mi ankaux rajtas esti cxe

vi, kiam gxi venos! Mi volas vidi, ke denove sxutigxas estimo kaj

honoro super vin. Kaj la gxojo, -- la gxojo, tiun mi volas dividi kun

vi.

LOVBORG

Tea, -- nia libro neniam eldonigxos.

HEDDA

Aj!

ELVSTED

Ne eldonigxos!

LOVBORG

Neniam eldonigxos.

ELVSTED

(en timema suspekto) Lovborg, -- kien vi formetis la kajerojn!

HEDDA

(rigardas lin atente) Jes, la kajerojn --?

ELVSTED

Kie vi havas ilin!

LOVBORG

Ho, Tea, -- prefere ne demandu min pri tio.

ELVSTED

Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.

LOVBORG

La kajerojn -- Nu do, -- la kajerojn, tiujn mi dissxiris en mil

pecojn.

ELVSTED

(krias) Ho ne, ne --!

HEDDA

(senvole) Sed tio ja tute ne --!

LOVBORG

(rigardas sxin) Ne vero, vi opinias?

HEDDA

(regas sin) Nu jes. Kompreneble. Cxar vi mem tion diras. Sed sxajnis

al mi nekredeble --

LOVBORG

Tamen vero.

ELVSTED

(tordas la manojn) Ho Dio, -- ho Dio, Hedda, -- dissxiris sian

propran verkon.

LOVBORG

Mi dissxiris mian propran vivon. Sekve mi ankaux povis dissxiri mian

vivoverkon --

ELVSTED

Kaj tion vi do faris cxinokte!

LOVBORG

Jes, auxdu. En mil pecojn. Kaj sxutis ilin en la fjordon. Tre fore.

Tie almenaux estas fresxa salakvo. Lasu ilin flosi en gxi. Flosi laux

fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakvigxos. Pli kaj pli

profunden. Kiel mi, Tea.

ELVSTED

Sciu do, Lovborg, ke tio pri la libro --. Cxiujn miajn tagojn tio

staros antaux mi, kvazaux vi mortigus etan infanon.

LOVBORG

Vi pravas. Estas kvazaux infanmortigo.

ELVSTED

Sed kiel vi do povis --! Ankaux mi havis ja mian parton de la infano.

HEDDA

(preskaux senvocxe) Ho, la infano --

ELVSTED

(spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.

HEDDA

Sed vi tamen ne forvojagxos?

ELVSTED

Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun cxio antaux mi estas mallumo.

(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)

HEDDA

(_Hedda_ staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani sxin hejmen,

sinjoro Lovborg?

LOVBORG

Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke sxi irus kune kun mi?

HEDDA

Mi ja ne scias, kio cetere okazis cxi-nokte. Sed cxu do estas tiom

tute neripareble?

LOVBORG

Tiu cxi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaux

estas _tio_, ke mi ecx ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove.

Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn sxi rompis en mi.

HEDDA

(rigardas penseme antauxen) La dolcxa, eta stultulino fingrumis

homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom

senkora kontraux sxi?

LOVBORG

Ho, ne diru, ke mi estis senkora!

HEDDA

Tiel detrui tion, kio plenigis sxian animon dum longaj, longaj

tempoj! Tion vi ne nomas senkora!

LOVBORG

Al vi mi povas diri la veron, Hedda.

HEDDA

La veron?

LOVBORG

Unue promesu al mi, -- donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun

konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciigxu.

HEDDA

Jen mia promeso.

LOVBORG

Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al sxi

rakontadis.

HEDDA

Tio pri la kajeroj?

LOVBORG

Jes. Mi ne dissxiris ilin. Ankaux ne jxetis ilin en la fjordon.

HEDDA

Ne, ne -- sed kie do ili estas?

LOVBORG

Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!

HEDDA

Tion cxi mi ne komprenas.

LOVBORG

Tea diris, ke tio, kion mi faris, al sxi estas kvazaux infanmortigo.

HEDDA

Jes, -- tion sxi diris.

LOVBORG

Sed mortigi sian infanon, -- ne estas la plej fia, kion patro povas

fari kontraux gxi.

HEDDA

Tio ne la plej fia?

LOVBORG

Ne, sed auxdi la plej fian, de tio mi volis sxpari Tea.

HEDDA

Kaj kio do estas tio, la plej fia?

LOVBORG

Imagu nun, Hedda, ke viro, -- tiel je frua matena horo, -- post

freneza, dibocxega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano

kaj diris: Jen auxdu -- tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj.

Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano

por mi perdigxis. Tute perdigxis. Diablo scias en kies manojn gxi

falis. Kies manoj kaptis gxin.

HEDDA

Ho, -- sed finfine tio -- cxi tio estis ja nur libro --

LOVBORG

La pura animo de Tea estis en tiu libro.

HEDDA

Jes, mi komprenas.

LOVBORG

Kaj tial vi ja ankaux komprenas, ke inter sxi kaj mi neniu estonteco

estas.

HEDDA

Kaj kiun vojon vi nun iros?

LOVBORG

Neniun. Nur arangxi pri fino de cxio. Ju pli frue, des pli bone.

HEDDA

(pasxon pli proksimen) Ejlert Lovborg, -- jen auxskultu -- Cxu vi ne

povus arangxi, ke -- ke okazos en beleco?

LOVBORG

En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli

fruaj tagoj imagis --

HEDDA

Ho ne. La vitfolioj, -- je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en

beleco! Unu solan fojon! -- Adiaux! Foriru nun. Kaj ne pli ofte

revenu.

LOVBORG

Adiaux, sinjorino. Kaj salutu Jorgen Tesman de mi. (li volas

foriri)

HEDDA

Ne, atendu! Kunprenu memorajxon de mi.

(Sxi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la

skatolon kun pistoloj. Sxi returnas al _Lovborg_ kun unu el la

pistoloj.)

LOVBORG

(rigardas sxin) Tiun? Do _tiu_ estas la memorajxo?

HEDDA

(kapklinas malrapide) Vi rekonas gxin? Iam gxi levigxis kontraux

vin.

LOVBORG

Tiam vi estus devinta gxin uzi.

HEDDA

Jen! Uzu gxin _vi_ nun.

LOVBORG

(metas la pistolon en la brustposxon) Dankon!

HEDDA

Kaj en beleco, Ejlert Lovborg. Promesu al mi nur tion!

LOVBORG

Adiaux, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antauxcxambro)

(_Hedda_ auxskultas momenton cxe la pordo. Poste sxi iras al la

skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas

inter la kovrajxon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin.

Poste sxi kunprenas cxion kaj eksidas en la apogsegxon apud la forno.

La paketon sxi havas cxe la sino. Iom poste sxi malfermas la pordon

de la forno kaj poste ankaux la paketon.)

HEDDA

(jxetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antauxen) Nun mi

forbruligas vian infanon, Tea! -- Vi kun la krispa hararo!

(jxetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de

Ejlert Lovborg. (enjxetas la restantajn) Nun bruligas, -- nun

bruligas mi la infanon.

Hedda Gabler(#19183) · 第 8 / 9 题