(La samaj cxambroj cxe la _gesinjoroj Tesman_. Estas vespero. La
salono estas malluma. La malantauxa cxambro estas lumigita de la
penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaux la vitra pordo
estas kuntiritaj.)
(_Hedda_, nigre vestita, pasxadas sur la planko en la nelumigita
cxambro. Sxi iras en la malantauxan cxambron kaj tie iras
maldekstren. Auxdigxas kelkaj akordoj de la piano. Poste sxi ree
aperas kaj iras en la salonon.)
(_Berte_ envenas de dekstre tra la malantauxa cxambro kun lumigita
lampo, kiun sxi metas sur la tablon antaux la sofo en la angulo de la
salono. Sxiaj okuloj estas plorsxvelaj, kaj sxi havas nigrajn bendojn
sur la manteleto. Sxi eliras singardeme dekstren. _Hedda_ iras al la
vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en
la mallumon.)
(Mallonge poste enen de la antauxcxambro venas _frauxlino Tesman_,
funebre vestita, kun cxapelo kaj vualo. _Hedda_ iras al sxi renkonte
kaj etendas al sxi la manon.)
FRAUxLINO TESMAN
Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Cxar nun mia
kompatinda fratino finis sian agonion.
HEDDA
Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, -- cxi tie en
la domo de vivo, -- cxi tie devas mi mem raporti pri la morto.
HEDDA
Estas tre gxentile de vi.
FRAUxLINO TESMAN
Ho, Rina ne devus forpasi gxuste nun. La domo de Hedda ne devus
funebri en tiu cxi tempo.
HEDDA
(deturnante la temon) Sxi ja mortis tre trankvile, frauxlino Tesman?
FRAUxLINO TESMAN
Ho, tiom bele, -- tiom pace sxi fine felicxigxis. Kaj aldone tiu
nepriskribebla felicxo, ke sxi ankoraux fojon revidis Jorgen. Kaj
povis al li diri la finan adiauxon. -- Cxu eble li ankoraux ne
hejmenvenis?
HEDDA
Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi.
FRAUxLINO TESMAN
Ne dankon, kara -- benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas
suficxe da tempo. Nun mi devas prizorgi sxin kaj beligi tiel kiel mi
povas. Vere bela sxi venu en sian tombon.
HEDDA
Cxu ne mi povas pri io helpi?
FRAUxLINO TESMAN
Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tusxi per siaj
manoj. Kaj ankaux ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaux ne dum tiu
cxi tempo, certe ne.
HEDDA
Ho, la pensoj, -- ili ne lasas sin tiel regi --
FRAUxLINO TESMAN
(dauxrigante) Ja, bona Dio, tiel farigxas en tiu cxi mondo. Hejme
cxe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaux cxe
vi oni baldaux kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, -- dankon al
Dio!
(_Jorgen Tesman_ envenas de la antauxcxambro.)
HEDDA
Nu, estas bone ke vi fine revenas.
TESMAN
Cxu vi estas cxi tie, onklino Julle? Cxe Hedda? Jen imagu!
FRAUxLINO TESMAN
Mi jxus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, cxu vi sukcesis fari
cxion, kion vi promesis al mi?
TESMAN
Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri
cxe vi morgaux. Cxar hodiaux mia kapo estas kvazaux konfuzita. Mi ne
povas kunteni la pensojn.
FRAUxLINO TESMAN
Sed kara Jorgen, vi ne devas reagi tiel.
TESMAN
Do? Kiel do, vi opinias?
FRAUxLINO TESMAN
Vi devas ami la funebron. Esti gxoja pro tio kio okazis. Kia mi
estas.
TESMAN
Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, cxu?
HEDDA
Farigxos solece por vi nun, frauxlino Tesman.
FRAUxLINO TESMAN
La unuajn tagojn, jes. Sed ne dauxros longe, espereble. Mi intencas,
ke la cxambreto de karmemora Rina ne restu malplena.
TESMAN
Nu? Kiun vi volas, ke enlogxigxu? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Nu, trovigxas cxiam iu aux alia malsana kompatindulino, kiu bezonas
zorgadon kaj flegon, bedauxrinde.
HEDDA
Cxu vi vere ankorauxfoje volas preni sur vin tian krucon?
FRAUxLINO TESMAN
Krucon! Dio pardonu vin, infano, -- ne estis ja kruco por mi.
HEDDA
Sed se nun venus fremda homo kaj --
FRAUxLINO TESMAN
Ho, kun malsanaj homoj oni baldaux amikigxas. Kaj mi ja vere bezonas
iun por kiu vivi, ankaux mi. Nu, dankon al Dio, -- en via domo eblus
ankaux okazi io aux alia por laborigi la manojn de maljuna onklino.
HEDDA
Ho, ne parolu pri niaj aferoj.
TESMAN
Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se --
HEDDA
Se --?
TESMAN
(maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordigxos. Esperu tion. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas)
Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jorgen. Adiaux!
Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin cxe la pordo)
Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas cxe mi kaj cxe karmemora
Jochum samtempe.
TESMAN
Jes, jen imagu, onklino Julle! Cxu?
(_Frauxlino Tesman_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)
HEDDA
(sekvas _Tesman_ per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas,
ke la morto atakas _vian_ koron pli ol sxian.
TESMAN
Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom
maltrankvila.
HEDDA
(rapide) Cxu estas io nova pri li?
TESMAN
Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la
manuskripto estas sendifekta.
HEDDA
Nu? Vi ne renkontis lin?
TESMAN
Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj
sxi diris, ke li estis cxe ni frue cxi-matene.
HEDDA
Jes, tuj post via foriro.
TESMAN
Kaj, lauxdire, li estis dissxirinta la manuskripton. Cxu?
HEDDA
Jes, li tion asertis.
TESMAN
Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuragxis
redoni gxin al li, Hedda?
HEDDA
Ne, li gxin ne ricevis.
TESMAN
Sed vi certe diris al li, ke ni gxin havas?
HEDDA
Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?
TESMAN
Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se
li en malespero ekpensus sin meti en dangxeron de morto! Donu al mi
la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun gxi al li. Kie vi havas la
paketon?
HEDDA
(malvarma kaj nemovigxanta, sin apogante al la apogsegxo) Mi gxin ne
plu havas.
TESMAN
Vi gxin ne plu havas! Pro la cxielo kion vi aludas per tio!
HEDDA
Mi forbruligis gxin -- cxion.
TESMAN
(eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de
Ejlert!
HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin auxdi.
TESMAN
Forbruligis! Sed bona Dio --! Ne, ne, ne, -- tio estas tute neebla!
HEDDA
Jes, sed tiel tamen estas.
TESMAN
Sed cxu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja
kontrauxlegxa traktado de trovitajxo. Jen imagu! Jes, demandu nur al
asesoro Brack, kaj vi auxdos.
HEDDA
Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, -- nek al la asesoro,
nek al iu alia.
TESMAN
Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neauxditan agon! Kiel povis vi
ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri
tio. Cxu?
HEDDA
(subpremas preskaux nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi,
Jorgen.
TESMAN
Por mi!
HEDDA
Kiam vi revenis hejmen cxi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi --
TESMAN
Jes, jes, kaj kio jen?
HEDDA
Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon.
TESMAN
Ho Dio, ne prenu tion lauxlitere --.
HEDDA
Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin.
TESMAN
(kun ekkrio inter dubo kaj gxojo) Hedda, -- ho, cxu estas vero, kion
vi diras! -- Tamen, -- tamen -- tiel mi neniam antauxe spertis vian
amon. Jen imagu!
HEDDA
Nu, do estas plej bone ke vi eksciu -- ke gxuste en tiu cxi tempo --
(impete, interrompante) Ne, ne, -- vi povas pridemandi cxe onklino
Julle. Kaj certe sxi donos al vi informon.
TESMAN
Ho, mi preskaux kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la
manojn) Eja, bona Dio, vi --, cxu tio estus ebla! Cxu?
HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus auxdi vin.
TESMAN
(ridante en senrega gxojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere
amuzega, Hedda! La servistino, -- tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem
iros tion rakonti al Berte.
HEDDA
(premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, -- mi krevos
en cxio cxi!
TESMAN
En kio do, Hedda? Cxu?
HEDDA
(malvarme, sinrege) En cxio tio -- ridinda, -- Jorgen.
TESMAN
Ridinda? Ke mi estas tiom gxojega. Sed tamen --. Eble ne estas sagxe,
ke mi ion diru al Berte.
HEDDA
Ho ja, -- kial ne ankaux tio?
TESMAN
Ne, ne, ankoraux ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj
ankaux _tio_ ke vi komencis nomi min Jorgen! Jen imagu. Ho, onklino
Julle, sxi farigxos ege gxoja, -- ege gxoja!
HEDDA
Kiam sxi auxdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Lovborg --
por vi?
TESMAN
Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas
ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, -- en tiu scio vere
ankaux onklino Julle partoprenu! Cetere mi sxatus scii, mi, cxu tia
sinteno estas kutima cxe junaj edzinoj? Cxu?
HEDDA
Vi devas demandi al onklino Julle ankaux pri _tio_, mi opinias.
TESMAN
Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj
hezitante) Tamen, -- tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen
terure pensi pri la kompatinda Ejlert.
(_Sinjorino Elvsted_, vestita kiel je la unua vizito, kun cxapelo kaj
supervestoj, envenas tra la pordo de la antauxcxambro.)
ELVSTED
(salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendigxu
pro tio, ke mi revenas.
HEDDA
Kio okazis al vi, Tea?
TESMAN
Cxu denove estas io pri Ejlert Lovborg? Cxu?
ELVSTED
Ho jes, -- mi terure timas, ke akcidento okazis al li.
HEDDA
(prenas sxian brakon) Ho, -- vi tion kredas!
TESMAN
Ne do. bona Dio, -- kial vi povas ekpensi pri tiajxo, sinjorino
Elvsted!
ELVSTED
Ja, cxar mi auxdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, -- gxuste
kiam mi envenis. Ho, disvastigxas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri
li en la urbo hodiaux.
TESMAN
Jes, imagu, tion ankaux mi auxdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li
iris rekte hejmen kaj kusxigis sin. Jen imagu!
HEDDA
Nu, -- kion oni diris en la pensiono?
ELVSTED
Ho, mi eksciis nenion. Aux cxar ili nenion certe sciis aux --. Ili
silentigxis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuragxis.
TESMAN
(maltrankvile pasxadante) Ni esperu -- ni esperu, ke vi misauxdis,
sinjorino Elvsted!
ELVSTED
Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi auxdis, ke
oni ion menciis pri malsanulejo aux --
TESMAN
Malsanulejo!
HEDDA
Ne, -- tio do vere neeblas!
ELVSTED
Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia logxejo,
kaj sercxis lin _tie_.
HEDDA
Cxu vere vi _povis_ decidigi vin al tio, Tea!
ELVSTED
Jes, kion do mi alie farus? Cxar sxajnis al mi, ke mi ne plu povis
elteni tiun necertecon.
TESMAN
Sed vi ne renkontis lin? Ankaux vi ne? Cxu?
ELVSTED
Ne. Kaj la aliaj logxantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de
post hieraux posttagmeze, ili diris.
TESMAN
Hieraux! Imagu, ke ili povis tion diri!
ELVSTED
Ho, sxajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li!
TESMAN
Vi, Hedda, -- cxu mi iru urben, kaj tie informigxu pri li en diversaj
lokoj --?
HEDDA
Ne, ne, vi ne impliku vin en tio cxi.
(_Asesoro Brack_, kun cxapelo en la mano, envenas tra la pordo de la
antauxcxambro, kiun _Berte_ malfermas kaj poste malantaux li fermas.
Li aspektas serioze kaj salutas silente.)
TESMAN
Ho, jen vi, kara Asesoro? Cxu?
BRACK
Jes, mi nepre devis viziti vin cxivespere.
TESMAN
Mi povas vidi laux via aspekto, ke vi ricevis mesagxon de onklino
Julle.
BRACK
Ankaux tiun mi ricevis, jes.
TESMAN
Cxu ne estas malgxojige? Cxu?
BRACK
Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas.
TESMAN
(rigardas lin necerte) Cxu estas okazinta io alia?
BRACK
Jes, vere estas.
HEDDA
(ekscitita) Io malgxojiga, asesoro Brack?
BRACK
Ankaux tio lauxkoncepte, Sinjorino.
ELVSTED
(senvole ekgxemas) Ho, estas io pri Ejlert Lovborg!
BRACK
(iom rigardas sxin) Kial Sinjorino ekpensas pri _tio_? Cxu eble
Sinjorino jam ion scias --?
ELVSTED
(konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed --
TESMAN
Sed bona Dio, diru do!
BRACK
(sxultrotiras) Nu, -- bedauxrinde, -- Ejlert Lovborg estas portita
al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta.
ELVSTED
(ekkrias) Ho Dio, ho Dio --!
TESMAN
En la malsanulejo! Kaj ecx mortonta!
HEDDA
(senvole) Tiom rapide do --!
ELVSTED
(lamentante) Kaj ni, kiuj disigxis sen repacigxo, Hedda!
HEDDA
(flustras) Sed, Tea, -- Tea do!
ELVSTED
(sen atenti sxin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo.
BRACK
Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li.
ELVSTED
Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas?
TESMAN
Jes, cxar li kredeble ne mem --! Cxu?
HEDDA
Jes, mi certas ke li mem faris.
TESMAN
Hedda, -- kial vi povas --!
BRACK
(kiu konstante sxin rigardas) Bedauxrinde vi gxuste divenis,
sinjorino Tesman.
ELVSTED
Ho, kiom terure!
TESMAN
Li mem do! Jen imagu!
HEDDA
Sin pafis!
BRACK
Ankaux nun vi gxuste divenis, Sinjorino.
ELVSTED
(provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro?
BRACK
Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara.
TESMAN
Sed bona Dio, -- kie li do tion faris? Cxu?
BRACK
(iom necerta) Kie? Jes, kara, -- eble li tion faris en sia logxejo.
ELVSTED
Ne, tiel ne povas esti. Cxar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la
sepa.
BRACK
Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke
oni trovis lin --. Li estis sin pafinta -- tra la brusto.
ELVSTED
Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finigxis!
HEDDA
(al _Brack_) Cxu estas tra la brusto?
BRACK
Jes, -- kiel mi diras.
HEDDA
Do ne tra la tempio?
BRACK
Tra la brusto, sinjorino Tesman.
HEDDA
Ja, ja, -- la brusto estas ankaux bona.
BRACK
Kiel, Sinjorino?
HEDDA
(repusxante) Ho ne, -- nenio.
TESMAN
Kaj la vundo estas vivdangxera, vi diras? Cxu?
BRACK
La vundo estas absolute mortiga. Versxajne jam estas finite pri li.
ELVSTED
Ja, Ja, tion mi antauxsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda --!
TESMAN
Sed diru al mi, -- kie vi eksciigxis pri cxio tio?
BRACK
(abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus.
HEDDA
(lauxte) Fine heroajxo!
TESMAN
(timigita) Dio gardu min, -- kion vi diras, Hedda!
HEDDA
Mi diras, ke en tio cxi estas beleco.
BRACK
Hm, sinjorino Tesman --
TESMAN
Beleco! Ne, jen imagu!
ELVSTED
Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiajxo!
HEDDA
Ejlert Lovborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuragxis tion fari,
kio -- kio estis farenda.
ELVSTED
Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en
deliro.
TESMAN
En malespero li tion faris!
HEDDA
Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa.
ELVSTED
Jes, li faris! En deliro! Gxuste kiel kiam li dissxiris niajn
kajerojn.
BRACK
(ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Cxu li dissxiris
gxin?
ELVSTED
Jes, tion li faris cxi-nokte.
TESMAN
(flustras mallauxte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberigxos.
BRACK
Hm, estas strange.
TESMAN
(pasxadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la
mondon! Kaj ne postlasas tion, kio dauxre famigus lian nomon --
ELVSTED
Ho, se eblus tion rekonstrui!
TESMAN
Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus --
ELVSTED
Eblus, sinjoro Tesman.
TESMAN
Kion vi sugestas?
ELVSTED
(sercxas en la posxo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliajxojn,
kiujn li kunportis, kiam li diktis.
HEDDA
(pasxon pli proksimen) Ahx --!
TESMAN
Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Cxu?
ELVSTED
Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojagxis. Kaj ili restis
en la posxo --
TESMAN
Ho, permesu al mi rigardi!
ELVSTED
(donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom
intermiksite.
TESMAN
Imagu, cxu ni tamen povus trovi vojon en gxi! Eble kiam ni du helpus
unu la alian --
ELVSTED
Ho jes, ni almenaux provu --
TESMAN
Ni _plenumu_! Ni _devas_ sukcesi! Mi metas mian vivon en tion!
HEDDA
Vi, Jorgen? Vian vivon?
TESMAN
Jes, aux pli gxuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj
propraj kolektoj, ili kusxu dume. Hedda, -- vi komprenas min? Cxu?
Estas io kion mi sxuldas al la renomo de Ejlert.
HEDDA
Eble tio.
TESMAN
Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne
utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Cxu? Ni provu tiom retrovi
animan trankvilon, ke --
ELVSTED
Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone.
TESMAN
Nu, venu do cxi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu?
Cxi tie? Ne, tie en la malantauxa cxambro. Pardonu, kara Asesoro!
Venu do kun mi, sinjorino Elvsted.
ELVSTED
Ho Dio, -- se nur estus fareble!
(_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ iras en la malantauxan cxambron.
Sxi deprenas cxapelon kaj supervestojn. Ambaux sidigas sin cxe la
tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de
la paperoj. _Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur la apogsegxon.
Iom poste _Brack_ iras al sxi.)
HEDDA
(duonlauxte) Ho Asesoro, -- kia liberigxo estas en tio cxi pri
Ejlert Lovborg.
BRACK
Liberigxo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas
liberigxo --
HEDDA
Mi pensas, por mi. Liberigxo scii, ke almenaux io kuragxa povas
libervole okazi en tiu cxi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea
beleco.
BRACK
(ridetas) Hm, -- kara sinjorino Hedda --
HEDDA
Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Cxar vi estas ia fakulo,
ankaux vi, kiel -- nu!
BRACK
(rigardas sxin firme) Ejlert Lovborg signifis por vi pli ol vi eble
volas agnoski por vi mem. Aux cxu mi eraras en tio?
HEDDA
Pri tiajxo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Lovborg
havis kuragxon vivi la vivon laux sia propra animo. Kaj nun -- la
heroajxo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon
elsxiri sin el la vivofesteno -- tiom frue.
BRACK
Mi bedauxras, sinjorino Hedda, -- sed mi estas devigata tiri vin el
bela iluzio.
HEDDA
Iluzio?
BRACK
El kiu vi tamen baldaux elsxirigxus.
HEDDA
Kaj kiu estas do tiu?
BRACK
Li ne mortpafis sin mem -- libervole.
HEDDA
Ne libervole!
BRACK
Ne. La afero pri Ejlert Lovborg ne estas tia, kia mi gxin prezentis.
HEDDA
(emociita) Cxu vi ion prisilentis? Kaj kion?
BRACK
Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete sxangxis la esprimojn.
HEDDA
Kiujn do?
BRACK
Unue tiun, ke li jam vere estas morta.
HEDDA
En la malsanulejo.
BRACK
Jes. Kaj sen regajni konscion.
HEDDA
Kion pli vi prisilentis?
BRACK
Tion, ke la evento ne okazis en lia cxambro.
HEDDA
Nu, tio povas ja esti suficxe indiferenta.
BRACK
Ne tute. Cxar mi al vi diru, -- Ejlert Lovborg trovigxis mortpafita
en -- la buduaro de frauxlino Diana.
HEDDA
(volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne
denove trovigxus hodiaux!
BRACK
Li estis tie hodiaux posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion
oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu
malaperis --
HEDDA
Ahx, -- tial do --
BRACK
Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem
neniigis, mi auxdas. Do eble estis lia posxbiletujo.
HEDDA
Eble estis gxi. -- Kaj tie, -- tie oni trovis lin.
BRACK
Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustposxo. La kuglo trafis lin
mortige.
HEDDA
En la brusto, -- jes.
BRACK
Ne, -- gxi trafis lin en la abdomenon.
HEDDA
(ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindajxo
kaj abomenajxo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur _cxion_, kion
mi nur tusxas.
BRACK
Aldonigxas ankaux io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaux
klasifiku sub la fia.
HEDDA
Kaj kio estas tio?
BRACK
La pistolo, kiun li cxe si havis --
HEDDA
(senspire) Nu! Kio pri gxi!
BRACK
Gxin li devas esti sxtelinta.
HEDDA
(eksaltas) Sxtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris.
BRACK
Nenio alia eblas. Li certe estas gxin sxtelinta --. Sx-sxt!
(_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ ekstaris cxe la tablo en la
malantauxa cxambro kaj venas en la salonon.)
TESMAN
(kun la paperoj en ambaux manoj) Auxdu, Hedda, -- preskaux neeblas
por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu.
HEDDA
Jes, mi imagas.
TESMAN
Cxu povus ni sidi cxe via skribotablo. Cxu?
HEDDA
Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi.
TESMAN
Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas suficxe da loko.
HEDDA
Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion cxi tien sur la
pianon dume. Jen do!
(Sxi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro,
almetas pliajn notfoliojn, kaj portas cxion maldekstren en la
malantauxan cxambron. _Tesman_ metas la paperfoliojn sur la
skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la
angulo. Li kaj _sinjorino Elvsted_ eksidas kaj rekomencas la laboron.
_Hedda_ revenas.)
HEDDA
(malantaux la segxo de _sinjorino Elvsted_, mole palpante sxiajn
harojn) Nu, dolcxa Tea, -- cxu eblas pri la monumento de Ejlert
Lovborg?
ELVSTED
(rigardas sxin senespere) Ho Dio, -- certe farigxos ege malfacile
trovi sistemon.
TESMAN
Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de
aliuloj, -- tio estas gxuste io por kio mi tauxgas.
(_Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj.
_Brack_ staras super sxi, apoganta al la apogsegxo.)
HEDDA
(flustras) Kion vi diris pri la pistolo?
BRACK
(mallauxte) Ke li nepre estas gxin sxtelinta.
HEDDA
Kial gxuste sxtelinta?
BRACK
Cxar cxiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda.
HEDDA
Cxu?
BRACK
(rigardas sxin iom ekzamene) Ejlert Lovborg kompreneble estis cxi
tie hodiaux matene. Cxu ne?
HEDDA
Jes.
BRACK
Vi estis sola kun li, cxu?
HEDDA
Jes, momenton.
BRACK
Cxu vi ne forlasis la cxambron, dum lia cxeesto?
HEDDA
Ne.
BRACK
Pripensu. Cxu vi ne eliris momenton?
HEDDA
Jes, eble mallongan momenton -- eksteren en la antauxcxambron.
BRACK
Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon?
HEDDA
Gxi estis ene en --
BRACK
Nu, sinjorino Hedda?
HEDDA
La skatolo staris tie sur la skribotablo.
BRACK
Cxu vi poste rigardis cxu ambaux pistoloj estas tie?
HEDDA
Ne.
BRACK
Ankaux ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Lovborg havis
cxe si. Kaj mi tuj rekonis gxin de hieraux. Kaj ankaux de pli frue.
HEDDA
Cxu vi eble havas gxin?
BRACK
Ne, la polico gxin havas.
HEDDA
Kion la polico faros pri la pistolo?
BRACK
Sercxos sciigxon pri la posedanto.
HEDDA
Cxu vi kredas, ke oni tion povas malkasxi?
BRACK
(klinas sin super sxi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, --
ne tiom longe kiom mi silentas.
HEDDA
(rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, -- kio do?
BRACK
(sxultrotiras) Estas ja cxiam la klarigo, ke la pistolo estas
sxtelita.
HEDDA
(firme) Prefere morti!
BRACK
(ridetas) Tiajxon oni diras, sed oni tion ne faras.
HEDDA
(ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas sxtelita. Kaj la
posedanto trovigxas. Kio tiam sekvos?
BRACK
Ja, Hedda, -- tiam sekvos la skandalo.
HEDDA
La skandalo!
BRACK
La skandalo, jes, -- kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos
vokata antaux la tribunalon. Kaj vi kaj frauxlino Diana. Sxi devas ja
klarigi kiel cxio okazis. Se estis akcidenta pafo aux intenca
mortigo. Cxu li tirus la pistolon el la posxo por sxin minaci? Kaj
jen la kuglo pafigxus? Aux cxu sxi tirus la pistolon el lia mano, kaj
jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian posxon? Sxi certe
kapablus tion fari. Cxar sxi estas fortika knabineto, tiu sama
frauxlino Diana.
HEDDA
Sed cxio cxi abomena ne koncernas _min_.
BRACK
Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al
Ejlert Lovborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al
li gxin donis?
HEDDA
(mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis.
BRACK
Nu, felicxe neniu dangxero estas, tiom longe kiom mi silentas.
HEDDA
(rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun
vi regas mian korpon kaj animon.
BRACK
(flustras pli mallauxte) Plej kara Hedda, -- kredu min -- mi ne
misuzos la staton.
HEDDA
Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo.
Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, -- tiun penson
mi ne eltenos! Neniam.
BRACK
(rigardas sxin duone mokante) Kutime oni rezignas antaux la
neevitebleco.
HEDDA
(reciprokas lian rigardon) Ja, eble.
(Sxi iras al la skribotablo.)
HEDDA
(subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Cxu vi
do sukcesas, Jorgen? Cxu?
TESMAN
Dio scias, kara. Estos laboro almenaux de pluraj monatoj, tio cxi.
HEDDA
(kiel antauxe) Jen imagu! (rapidas legxere per la manoj tra la
hararo de _sinjorino Elvsted_) Cxu ne estas strange por vi, Tea? Nun
vi sidas cxi tie kune kun Tesman -- gxuste kiel vi antauxe sidis kune
kun Ejlert Lovborg.
ELVSTED
Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaux vian edzon.
HEDDA
Ho, tio certe venos -- kun la paso de tempo.
TESMAN
Ja, sciu, Hedda, -- jam vere sxajnas al mi, ke mi komencas ion tian
percepti. Sed retrovu segxon cxe la asesoro.
HEDDA
Cxu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio?
TESMAN
Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti
tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro!
BRACK
(kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro.
HEDDA
Dankon. Sed cxivespere mi estas laca. Mi volas iom kusxi tie ene sur
la sofo.
TESMAN
Jes, tion faru, kara. Cxu?
(_Hedda_ iras en la malantauxan cxambron kaj kuntiras la kurtenojn
post si. Mallonga pauxzo. Subite oni auxdas, ke sxi ludas sovagxan
dancmelodion tie ene sur la piano.)
ELVSTED
(eksaltas de sur la segxo) Hu, kio do estas!
TESMAN
(kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, -- ne ludu do por
danco cxivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaux Ejlert!
HEDDA
(metas la kapon antauxen inter la kurtenoj) Kaj ankaux onklinon
Julle. Kaj la tutan aron. -- De nun mi estos silenta.
(Sxi denove fermas post si.)
TESMAN
(cxe la skribotablo) Sxi eble suferas vidi nin cxe tiu cxi doloriga
laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, -- vi translogxigxu al onklino
Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante
_tie_. Cxu?
ELVSTED
Jes, estus eble pli bone --
HEDDA
(en la malantauxa cxambro) Mi bone auxdas kion vi diras, Tesman. Sed
kiel mi pasigu la vesperojn cxi tie?
TESMAN
(foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom gxentila,
ke li tamen vizitos vin.
BRACK
(sur la apogsegxo, krietas gxoje) Kun plezuro cxiun lauxvican
vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuzigxu cxi tie, ni
du!
HEDDA
(klare kaj auxdeble) Jes, cxu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro?
Vi, kia sola koko en la korto -- --
(Pafo auxdigxas tie ene. _Tesman_, _sinjorino Elvsted_ kaj _Brack_
eksaltas.)
TESMAN
Aj, nun sxi denove fingrumas la pistolojn.
(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. _Sinjorino Elvsted_ same.
_Hedda_ kusxas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado.
Konfuzita _Berte_ envenas de dekstre.)
TESMAN
(krias al _Brack_) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu!
BRACK
(duone paralizita sur la apogsegxo) Sed Dio kompatu, -- tiajxon oni
ja _ne faras!_