DUA AKTO

(La sama cxambro de _gesinjoroj Tesman_, sed la piano estas elmetita;

kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstatauxe. Cxe la

sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj

florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de _sinjorino Elvsted_

staras sur pli granda tablo iom antauxe sur la planko. -- Estas

posttagmezo.)

(_Hedda_, vestita por akceptado, estas sola en la cxambro. Sxi staras

cxe la malferma vitra pordo sxargante revolverpistolon. Alia egala

kusxas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.)

HEDDA

(rigardas malsupren en la gxardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro

Asesoro!

BRACK

(auxdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman!

HEDDA

(suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro

Brack!

BRACK

(krias de tie) Ne -- ne -- ne! Ne staru tiel celumante gxuste al mi!

HEDDA

Tio rezultas el sxteliro laux sekreta vojo! (sxi pafas)

BRACK

(pli proksime) Cxu vi estas tute freneza --!

HEDDA

Ho, Dio, -- cxu eble mi trafis vin?

BRACK

(ankoraux ekstere) Cxesu pri tiuj stultajxoj!

HEDDA

Do, envenu, Asesoro.

(_Asesoro Brack_, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra

pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.)

BRACK

Pro diablo, -- cxu vi ankoraux faras tiun sporton? Al kio vi pafas?

HEDDA

Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron.

BRACK

(zorge prenas la pistolon el sxia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas

gxin) Aha, tiun cxi, -- tiun mi bone konas. (cxirkauxrigardas) Kie

ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas)

Cxar nun ni suficxe sxercis hodiaux.

HEDDA

Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupigxu?

BRACK

Cxu vi ne akceptis vizitantojn?

HEDDA

(fermas la vitran pordon) Ecx ne unu. Cxiuj la intimaj versxajne

ankoraux estas en la kamparo.

BRACK

Kaj eble ankaux Tesman ne estas hejme?

HEDDA

(cxe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne.

Tuj post kiam li mangxis, li kuris al la onklinoj. Cxar li ne atendis

vin tiel frue.

BRACK

Hm, -- domagxe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi.

HEDDA

(turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte?

BRACK

Nu, cxar tial mi estus veninta cxi tien ankoraux iom -- pli frue.

HEDDA

(pasxas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun

renkontanta. Cxar mi estis en mia cxambro sxangxante vestojn post la

tagmangxo.

BRACK

Kaj ne trovigxas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti?

HEDDA

Vi ja forgesis tian arangxi.

BRACK

Jen, ankaux _tio_ estis stulta de mi.

HEDDA

Nu, do ni sidigxu cxi tie. Kaj atendu. Cxar Tesman versxajne ne

revenos hejmen tiom frue.

BRACK

Nu do, kara Dio, mi estu pacienca.

(_Hedda_ sidigas sin en la sofoangulon. _Brack_ metas sian mantelon

super la dorson de la plej proksima segxo kaj eksidas, sed dauxre

tenas la cxapelon en la mano. Mallonga pauxzo. Ili rigardas unu la

alian.)

HEDDA

Nu?

BRACK

(per la sama vocxo) Nu?

HEDDA

Estas mi, kiu demandis unue.

BRACK

(klinas sin iom antauxen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan

babiladon, sinjorino Hedda.

HEDDA

(kusxigas sin iom pli malantauxen en la sofo) Cxu ne sxajnas al vi,

ke estas kvazaux eterneco post kiam ni laste kunparolis? -- Nu, la

rimarkoj preterpasante hieraux vespere kaj hodiaux matene -- mi ne

grave konsideras.

BRACK

Sed tiel inter ni du? -- Du solaj vi aludas?

HEDDA

Nu jes. Proksimume.

BRACK

Cxiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaux bone revenus

hejmen.

HEDDA

Kaj ecx mi la tutan tempon sopiris pri la sama.

BRACK

Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone

amuzigxis dum la vojagxo!

HEDDA

Ho, jen kredu!

BRACK

Sed tion Tesman cxiam skribis.

HEDDA

Jes _li_! Cxar li ja trovas, ke estas por li plej sxatinde

cxirkauxflari en la librejoj. Kaj havi sxancon sidi kopiante

malnovajn pergamenfoliojn, -- aux ion tian.

BRACK

(iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaux parte.

HEDDA

Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble --. Sed por mi! Ho ne,

kara Asesoro, -- por mi estis terure tede.

BRACK

(simpatiante) Cxu vere vi tion diras? Tute serioze?

HEDDA

Jes, vi povas ja mem imagi --! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti

homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri

niaj propraj aferoj.

BRACK

Ne, ne, -- ankaux mi sentus tion manko.

HEDDA

Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla --

BRACK

Nu?

HEDDA

-- cxiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun -- kun unu

sola kaj la sama --

BRACK

(kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, -- jes. Imagu, -- je

cxiuj okazoj.

HEDDA

Mi diris: cxiam kaj eterne.

BRACK

Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus

kapabli --

HEDDA

Tesman estas -- fakulo, kara.

BRACK

Sendiskute.

HEDDA

Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojagxi. Almenaux ne dumlonge.

BRACK

Ecx ne -- kun la fakulo, kiun oni _amas_?

HEDDA

Hu, -- ne uzu tiun sukergluan vorton!

BRACK

(ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda?

HEDDA

(duone ridante, duone cxagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Auxdi pri

kulturhistorio frue kaj malfrue --

BRACK

Cxiam kaj eterne --

HEDDA

Jes -- jes -- jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko --! Tio

estas ja la plej monstra!

BRACK

(rigardas sxin esplorante) Sed diru al mi, -- kiel devas mi kompreni

ke --? Hm --

HEDDA

Ke farigxis paro de mi kaj Jorgen Tesman, vi aludas?

BRACK

Nu ja, esprimu nin tiel.

HEDDA

Bona Dio, cxu vi do trovas tion stranga?

BRACK

Kaj jes, kaj ne, -- sinjorino Hedda.

HEDDA

Mi vere estis dancinta gxis lacigxo, kara Asesoro. Mia tempo estis

pasinta -- (skuigxas) Hu ne, -- tion mi tamen ne dirus. Ecx ne tion

pensi!

BRACK

Al tio vi verdire havas neniun kialon.

HEDDA

Ho, -- kialon --, (rigardas lin kvazaux kasxobservante) Kaj Jorgen

Tesman, -- oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en cxiuj

rilatoj.

BRACK

Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio.

HEDDA

Kaj ion rekte ridindan cxe li mi ne povas trovi. Cxu vi ion tian

trovas?

BRACK

Ridindan? Ne-e, -- gxuste tion mi ne volas diri --

HEDDA

Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? -- Certe eblas,

ke fine li tamen atingos alten.

BRACK

(rigardas sxin iom necerte) Mi kredis, ke vi opinias, same kiel

cxiuj aliaj, ke li farigxus aparte elstara viro.

HEDDA

(kun esprimo de laceco) Jes, mi opiniis. -- Kaj kiam li nepre kaj

absolute volis havi la permeson prizorgi min --. Mi ne scias, kial mi

ne tion akceptus.

BRACK

Ne -- ne. De tiu flanko rigardate --

HEDDA

Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara

Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron.

BRACK

(ridas) Nu vere, mi ne povas respondi por cxiuj aliaj. Sed koncerne

min, vi ja scias, ke mi cxiam subtenis iun -- iun respekton por la

geedza ligo. Ja tiel gxenerale, sinjorino Hedda.

HEDDA

(sxercante) Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne

_vin_.

BRACK

Cxio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas

servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aux eliri

kiel -- kiel elprovita amiko --

HEDDA

Amiko de la edzo en la domo vi sugestas?

BRACK

(klinas sin) Por diri la veron, -- prefere de la sinjorino. Sed

krome ankaux de la edzo, kompreneble. Sciu, -- tia -- diru triangula

rilato, -- gxi estas funde granda komforto por cxiuj partoj.

HEDDA

Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojagxo. Hu, -- sidi nur

du solaj en la kupeo --!

BRACK

Felicxe la nuptovojagxo estas nun finita --

HEDDA

(skuas la kapon) Evidente la vojagxo estos longa, -- longa ankoraux.

Mi nur atingis haltejon dumvojagxe.

BRACK

Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda.

HEDDA

Mi neniam elsaltos.

BRACK

Vere ne?

HEDDA

Ne. Cxar cxiam cxeestas iu, kiu --

BRACK

(ridante) -- kiu rigardas ies krurojn, vi aludas?

HEDDA

Jes gxuste.

BRACK

Nu, sed, bona Dio --

HEDDA

(kun deturnanta mansvingo) Mi ne sxatas tion. -- En tia okazo mi

prefere restas sidanta, -- kie mi fine trovigxas. En sola duopo.

BRACK

Nu, sed jen envenas tria persono al la paro.

HEDDA

Nu jes, -- _tio_ estas io tute alia!

BRACK

Elprovita, komprenema amiko --

HEDDA

-- plezuriga en cxiuj vivecaj sferoj --

BRACK

-- kaj tute ne estante fakulo!

HEDDA

(kun auxdebla gxemspiro) Jes, tio estus ja efektive malsxargxo.

BRACK

(auxdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien) La

triangulo formata.

HEDDA

(mallauxte) Kaj jen la trajno pluen veturas.

(_Jorgen Tesman_, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta

cxapelo, envenas tra la antauxcxambro. Li havas plurajn nebinditajn

librojn sub la brako kaj en la posxoj.)

TESMAN

(iras al la tablo apud la sofo en la angulo) Puf, -- vere estis

varme kuntiri, -- cxion cxi. (demetas la librojn) Mi ecx sxvitas,

Hedda. Jen, jen, -- vi jam alvenis, kara Asesoro? Cxu? Tion Berte ne

menciis.

BRACK

(ekstaras) Mi iris tra la gxardeno.

HEDDA

Kiajn librojn vi kunportas?

TESMAN

(staras foliumante) Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre

devas havi.

HEDDA

Fakaj verkoj?

BRACK

Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman.

(_Brack_ kaj _Hedda_ intersxangxas kompreneman rideton.)

HEDDA

Cxu vi bezonas ankoraux pli da fakaj verkoj?

TESMAN

Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja

orientigxi pri kio estas verkita kaj presita.

HEDDA

Nu ja, versxajne oni tion devas.

TESMAN

(sercxas inter la libroj) Kaj, rigardu, -- jen mi kaptis ankaux la

novan libron de Ejlert Lovborg. (gxin etendante) Cxu vi eble emus

gxin rigardi, Hedda? Cxu?

HEDDA

Ne, multan dankon. Aux -- jes, eble poste.

TESMAN

Mi gxin iom foliumis dumvoje.

BRACK

Nu, kion do vi opinias -- kiel fakulo?

TESMAN

Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li

neniam skribis antauxe. (kolektas la librojn) Sed nun mi volas

enporti cxion cxi. Estos plezuro foliume trancxi --! Kaj jen mi

ankaux devas sxangxi vestajxojn. (al _Brack_) Cxar ni ja ne bezonas

tuj foriri? Cxu?

BRACK

Kompreneble ne, -- ne urgxas ankoraux dum longe.

TESMAN

Do mi permesas al mi iom da tempo. (eliras kun la libroj, sed haltas

en la pordaperturo kaj turnas sin) Jen, mi memoras, Hedda, --

onklino Julle ne vizitos vin cxivespere.

HEDDA

Cxu ne? Cxu estas la epizodo kun la cxapelo, kiu malhelpas?

TESMAN

Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu --! Sed

onklino Rina estas tiom malsana, sciu.

HEDDA

Tia sxi ja cxiam estas.

TESMAN

Jes, sed hodiaux sxia malsano multe malbonigxis, la kompatindulino.

HEDDA

Do ja, estas konvene, ke la alia restas cxe sxi. Mi devas rezigni.

TESMAN

Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom gxoja onklino Julle tamen estis, --

cxar vi tiom prosperis dum la vojagxo!

HEDDA

(duonlauxte, ekstaras) Ho, -- tiuj eternaj onklinoj!

TESMAN

Kion?

HEDDA

(iras al la vitra pordo) Nenion.

TESMAN

Nu do. (li eliras tra la malantauxa cxambro kaj dekstren)

BRACK

Pri kiu cxapelo vi parolis?

HEDDA

Ho, estis epizodo kun frauxlino Tesman cximatene. Sxi estis metinta

sian cxapelon tien sur la segxon. (rigardas lin kaj ridetas)

Kaj mi pretende kredis, ke estas la cxapelo de la servistino.

BRACK

(skuas la kapon) Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin

mem tion fari! Kontraux tiu honesta, maljuna sinjorino!

HEDDA

(nervoza, pasxas trans la plankon) Nu, komprenu, -- tento al tia

konduto foje jxetigxas sur min. Kaj tiam mi _ne povas_ rezisti.

(jxetas sin sur la apogsegxon cxe la forno) Ho, mi ne mem scias,

kiel tion ekspliki.

BRACK

(malantaux la apogsegxo) Vi ne estas vere felicxa, -- tio estas la

kialo.

HEDDA

(rigardas antauxen) Krome mi ne scias, kial mi estu -- felicxa. Aux

eble vi povas al mi tion diri?

BRACK

Jes -- interalie cxar vi ricevis gxuste tiun hejmon, kiun vi deziris.

HEDDA

(rigardas lin kaj ridas) Cxu ankaux vi kredas pri tiu dezirhistorio?

BRACK

Cxu do estas nenio en gxi?

HEDDA

Kompreneble, -- io estas en gxi.

BRACK

Kaj?

HEDDA

Estas _tio_ en gxi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la

vesperaj festenoj pasintan someron --

BRACK

Bedauxrinde, -- ke mi ja havis alian vojon.

HEDDA

Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron.

BRACK

(ridas) Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, -- sed vi kaj Tesman do?

HEDDA

Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis cxi tie. Kaj Tesman,

kompatindulo, li ade turnis -- turnadis. Cxar li ne sciis pri kio

paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon --

BRACK

(ridetas dubante) _Vi_ kompatis? Hm --

HEDDA

Jes vere, mi faris. Kaj jen -- por lin helpi el la embaraso -- mi

hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi sxatus logxi.

BRACK

Ne pli ol tio?

HEDDA

Ne _tiun_ vesperon.

BRACK

Sed poste do?

HEDDA

Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro.

BRACK

Bedauxrinde, -- tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino

Hedda.

HEDDA

Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk,

ke Jorgen Tesman kaj mi renkontigxis en kompreno! _Tio_ tiris post si

fiancxinigxon kaj edzinigxon kaj nuptovojagxon kaj cxion. Nu ja,

Asesoro, -- kiel oni sternas, tiel oni kusxas, -- mi dirus.

BRACK

Komike! Kaj funde vi neniel interesigxis pri la tuta afero.

HEDDA

Ne, Dio scias ke ne.

BRACK

Sed nun do? Nun, kiam ni fine arangxis por vi hejmecan lokon?

HEDDA

Hu, -- sxajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en cxiuj

cxambroj. -- Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis.

BRACK

(ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora

ministrino.

HEDDA

Do, io formortinta algluigxas. Memorigas al mi balflorojn --

posttagajn. (interplektante la manojn malantaux la nukon,

duonkusxante malantauxen sur la segxo, kaj lin rigardante) Ho, kara

Asesoro, -- vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos cxi tie.

BRACK

Cxu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaux al vi, sinjorino

Hedda?

HEDDA

Taskon, -- iun, kiu estus iom alloga?

BRACK

Prefere tian, kompreneble.

HEDDA

Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas -- (interrompante)

Sed ankaux tio certe ne eblas.

BRACK

Kiu scias? Nur diru.

HEDDA

Se mi povus igi Tesman farigxi politikisto, jen sugesto.

BRACK

(ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, -- por tiajxoj kiel politiko li ja

tute ne tauxgas -- tute ne.

HEDDA

Ne, tion mi vere kredas. -- Sed se mi nun tamen kapablus pusxi lin al

tio?

BRACK

Pa, -- kia kontentigo estus por vi en tio? Cxar li ja ne tauxgas.

Kial vi tamen volas lin al tio pusxi?

HEDDA

Cxar mi enuas, auxdu! (iom poste) Cxu vi do opinias, ke estus tute

neeble, ke Tesman farigxu cxefministro?

BRACK

Hm, -- jen, kara sinjorino Hedda, -- por _tio_ farigxi, li devus unue

esti suficxe ricxa viro.

HEDDA

(ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondicxoj,

en kiujn mi falis -- (pasxas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas

la vivon tiel bedauxrinda! Rekte ridinda! -- Cxar _tiel_ ja estas.

BRACK

Mi fakte opinias, ke la kulpo trovigxas aliloke.

HEDDA

Kie do?

BRACK

Vi neniam travivis iun skuan vekigxon.

HEDDA

Ion seriozan, vi aludas?

BRACK

Jes, tiel oni povas ja ankaux sin esprimi. Sed nun gxi eble okazos.

HEDDA

(rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontrauxajxoj rilate tiun

bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de

Tesman. Pri gxi mi vere ne malsxparas penson.

BRACK

Nu -- pri tiu ne. Sed kiam nun prezentigxos al vi, -- kion oni --

kiel en pompa stilo -- nomas seriozajn kaj -- gravajn postulojn pri

respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda.

HEDDA

(kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiajxon!

BRACK

(atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro -- maksimume.

HEDDA

(interrompante) Mi ne havas talenton por tiajxo, sinjoro Asesoro.

Por nenio kun postuloj al mi!

BRACK

Cxu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel

--?

HEDDA

(cxe la vitra pordo) Ho, silentu, mi diras! -- Multfoje sxajnas al

mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo.

BRACK

(proksimigxas) Kaj kiu estas do tiu, se mi kuragxas demandi?

HEDDA

(staras rigardante eksteren) Por el mi enuigi la vivon. Nun vi

scias. (turnas sin, rigardas al la malantauxa cxambro, kaj ridas)

Jes, tute gxuste! Jen ni havas la profesoron.

BRACK

(mallauxte, avertante) Nu, nu, nu, sinjorino Hedda!

(_Jorgen Tesman_, festene vestita, kun gantoj kaj cxapelo enmane,

venas de dekstre tra la malantauxa cxambro.)

TESMAN

Hedda, -- cxu ne venis malinvito de Ejlert Lovborg? Cxu?

HEDDA

Ne.

TESMAN

Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo.

BRACK

Cxu vi vere kredas, ke li venos?

TESMAN

Jes, pri tio mi preskaux certas. Cxar versxajne estas nur senfunda

onidiro, tio kion vi rakontis antauxtagmeze.

BRACK

Vere?

TESMAN

Jes, almenaux onklino Julle diris, ke sxi kredas, ke neniel estonte

li volus bari al mi la vojon. Jen imagu!

BRACK

Nu, do cxio estas ja en bona ordo.

TESMAN

(metas la cxapelon kun la gantoj en gxi sur segxon dekstre) Jes, sed

vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe.

BRACK

Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaux la sepa --

la sepa kaj duono.

TESMAN

Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon.

Cxu?

HEDDA

(portas la surtuton kaj cxapelon de Brack al la sofo en la angulo)

Kaj se tro malfaciligxas, sinjoro Lovborg povas ja restadi cxi tie

cxe mi.

BRACK

(volas mem preni la vestajxojn) Ho, pardonu, Sinjorino! -- Al kio vi

aludas per "tro malfaciligxas"?

HEDDA

Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman.

TESMAN

(rigardas sxin sendecide) Sed, kara Hedda, -- cxu vi kredas ke tio

decas, ke li restos cxi tie cxe vi? Cxu? Memoru ke onklino Julle ne

povas veni.

HEDDA

Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason

da teo.

TESMAN

Jes, _jen_ kio konvenas.

BRACK

(ridetas) Kaj estus eble la plej saniga por li.

HEDDA

Kial do?

BRACK

Bona Dio, Sinjorino, vi ja suficxe ofte mokaludis miajn etajn

frauxlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi

opiniis.

HEDDA

Sed certe sinjoro Lovborg nun estas suficxe principfidela. Konvertita

pekulo --

(_Berte_ envenas tra la pordo de la antauxcxambro.)

BERTE

Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti --

HEDDA

Jes, envenigu lin.

TESMAN

(mallauxte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu!

(_Ejlert Lovborg_ envenas de la antauxcxambro. Li estas svelta kaj

malgrasa; samagxa kun Tesman, sed aspektas iom pli agxa kaj kaduka.

Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizagxo iom longa, pala, kun

nur paro de du rugxetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita

en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj

cilindra cxapelo en la mano. Li restas starante cxe la pordo kaj

rapide kline salutas. Aspektas iom gxenata.)

TESMAN

(al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, -- ni do fine ankorauxfoje

renkontigxas!

LOVBORG

(parolas per kvieta vocxo) Dankon al vi pro la letero. (proksimigxas

al _Hedda_) Cxu mi kuragxu ankaux al vi doni mian manon, sinjorino

Tesman?

HEDDA

(prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Lovborg. (kun mangesto) Mi

ne scias cxu tiuj du sinjoroj --?

LOVBORG

(ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias.

BRACK

(same) Evidente. Antaux kelkaj jaroj --

TESMAN

(al _Lovborg_, kun la manoj sur liaj sxultroj) Kaj nun vi kondutu

kvazaux hejme, Ejlert! Cxu ne, Hedda? -- Cxar vi volas ja denove

logxi cxi tie en la urbo, mi auxdas? Cxu ne?

LOVBORG

Jes, mi faros.

TESMAN

Nu, estas ja kompreneble. Auxdu, -- mi akiris vian novan libron. Sed

mi vere ankoraux ne havis tempon legi gxin.

LOVBORG

Tion vi vere povas sxpari al vi.

TESMAN

Kial do, vi opinias?

LOVBORG

Cxar ne estas io atentinda en gxi.

TESMAN

Ho, imagu, ke vi tion diras!

BRACK

Tamen gxi estas ja ege lauxdata, mi auxdas.

LOVBORG

Estas gxuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke

cxiuj povus gxin pense sekvi.

BRACK

Tre sagxe.

TESMAN

Sed kara Ejlert, --!

LOVBORG

Cxar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove.

TESMAN

(iom gxenata) Jes, tion vi do volas? Cxu?

LOVBORG

(ridetas, formetas la cxapelon kaj tiras paketon en paperkovrajxo el

la posxo de la mantelo) Sed kiam tio cxi eldonigxos, Jorgen Tesman

-- tiam vi nepre legu. Cxar _jen_ definitive la gxusta. Tio en kio mi

mem estas.

TESMAN

Nu? Kaj kio do tio estas?

LOVBORG

Estas la dauxrigo.

TESMAN

La dauxrigo? De kio?

LOVBORG

De la libro.

TESMAN

De la nova?

LOVBORG

Kompreneble.

TESMAN

Jes, sed kara Ejlert, -- gxi enhavas ja la temon gxis niaj tagoj!

LOVBORG

Gxi enhavas. Kaj tiu cxi temas pri la estonteco.

TESMAN

Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri gxi ni ja nenion scias!

LOVBORG

Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri gxi direnda. (malfermas la

paketon) Jen, rigardu --

TESMAN

Sed ne estas via manskribo.

LOVBORG

Mi diktis. (foliumas la paperojn) Gxi estas dividita en du

sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj

tiu dua -- (foliumas iom pli antauxen) -- tiu temas pri la estonta

kultur-evoluo.

TESMAN

Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi.

HEDDA

(cxe la vitra pordo, frapetadas la vitron) Hm -- Ho -- ne.

LOVBORG

(metas la paperojn en la kovrajxon kaj metas la paketon sur la

tablon) Mi gxin kunprenis, cxar mi intencis iom legi por vi

cxivespere.

TESMAN

Jes, estas tre afable de vi. Sed cxivespere --? (rigardas al

_Brack_) Mi vere ne scias, kiel tio ordigxus --

LOVBORG

Nu, do alian fojon. Ne urgxas.

BRACK

Mi devas klarigi al vi, sinjoro Lovborg, -- okazos eta arangxo cxe mi

cxivespere. Precipe por Tesman, komprenu --

LOVBORG

(sercxas la cxapelon) Nu, -- do mi ne pli longe --

BRACK

Ne, auxskultu nun. Cxu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni?

LOVBORG

(abrupte kaj decide) Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin.

BRACK

Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos

vivece, kiel sinjorino Hed --, kiel sinjorino Tesman diras.

LOVBORG

Pri tio mi ne dubas. Sed tamen --

BRACK

Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman _tie_

cxe mi. Cxar mi havas suficxe da cxambroj.

TESMAN

Jes pensu, Ejlert, -- tion vi povus fari! Cxu?

HEDDA

(intervenas) Sed kara, cxar sinjoro Lovborg tute ne _volas_! Mi

estas certa, ke sinjoro Lovborg multe pli sxatas resti cxi tie kaj

havi vespermangxon kun mi.

LOVBORG

(ekrigardas sxin) Kun vi, sinjorino!

HEDDA

Kaj kun sinjorino Elvsted.

LOVBORG

Cxu? -- (pasante) Sxin mi preterpase renkontis tagmeze.

HEDDA

Cxu vere? Jes, sxi venos cxi tien. Kaj tial estas preskaux necese, ke

vi restos, sinjoro Lovborg. Cxar alie sxi ne havos iun por akompani

sin hejmen.

LOVBORG

Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, -- do mi restos cxi tie.

HEDDA

Kaj mi nur donu al la servistino etan informon --

(Sxi iras al la pordo de la antauxcxambro kaj sonorigas. _Berte_

envenas. _Hedda_ parolas mallauxte kun sxi kaj montras al la

malantauxa cxambro. _Berte_ kapjesas kaj ree eliras.)

TESMAN

(samtempe al _Ejlert Lovborg_) Auxdu, Ejlert, -- cxu estas tiu cxi

nova temo, -- tiu pri la estonteco, -- pri kiu vi intencas fari

prelegojn?

LOVBORG

Jes.

TESMAN

Cxar mi auxdis cxe la librovendisto, ke vi eble donos serion da

prelegoj cxi tie dum la auxtuno.

LOVBORG

Jes, mi faros. Vi ne devas riprocxi min pro tio, Tesman.

TESMAN

Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed --?

LOVBORG

Mi bone komprenas, ke por vi iom kontrauxas.

TESMAN

(malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi --

LOVBORG

Sed mi atendas gxis kiam vi ekhavos vian oficon.

TESMAN

Vi atendas! Jes sed, -- jes sed, -- cxu vi ne volas konkuri? Cxu?

LOVBORG

Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko.

TESMAN

Sed, bona Dio, -- do onklino Julle tamen pravigxis! Ho jes, -- mi

_tion_ ja sciis! Hedda! Jen imagu, -- Ejlert Lovborg tute ne volas

kontrauxi nin!

HEDDA

(abrupte) Nin? Tenu min ekster tio.

(Sxi iras al la malantauxa cxambro, kie _Berte_ staras metante sur la

tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. _Hedda_ kapsignas aprobe, kaj

ree venas antauxen. _Berte_ eliras.)

TESMAN

(samtempe) Sed vi, asesoro Brack, -- Kion vi diras al tio cxi? Cxu?

BRACK

Nu, mi diras, ke gloro kaj venko -- hm, -- povas ja esti treege belaj

aferoj --

TESMAN

Jes certe povas esti. Sed tamen --

HEDDA

(rigardas Tesman kun malvarma rideto) Sxajnas al mi, ke vi staras

kvazaux fulmofrapita.

TESMAN

Jes, -- proksimume tia, -- mi opinias --

BRACK

Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino.

HEDDA

(montras al la malantauxa cxambro) Cxu la sinjoroj bonvolas eniri

por preni glason da frida puncxo?

BRACK

(rigardas sian horlogxon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde.

TESMAN

Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun

trovigxas --

HEDDA

Bonvolu, ankaux vi, sinjoro Lovborg.

LOVBORG

(rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi.

BRACK

Sed, bona Dio, -- frida puncxo vere ne estas veneno, mi scias.

LOVBORG

Eble ne por cxiuj.

HEDDA

Jen, mi distru sinjoron Lovborg dume.

TESMAN

Nu ja, kara Hedda, tion faru do.

(Li kaj _Brack_ iras en la malantauxan cxambron, eksidas, trinkas

puncxon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta

sceno. _Ejlert Lovborg_ restas staranta cxe la forno. _Hedda_ iras al

la skribotablo.)

HEDDA

(per iom lauxtigita vocxo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se

vi emas. Cxar Tesman kaj mi -- ni faris ekskurson tra Tirolo dum la

hejmenvojagxo.

(Sxi venas kun albumo, kiun sxi metas sur la tablon apud la sofo, kaj

eksidas en ties superan angulon. _Ejlert Lovborg_ proksimigxas,

haltas kaj rigardas sxin. Poste li prenas segxon kaj eksidas cxe sxia

maldekstra flanko kun la dorso al la malantauxa cxambro.)

HEDDA

(malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro

Lovborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas:

Ortlermontaro cxe Meran.

LOVBORG

(kiu konstante sxin rigardas, diras mallauxte kaj malrapide) Hedda

-- Gabler --

HEDDA

(ekrigardas lin rapide) Nu! Ts!

LOVBORG

(ripetas malrapide) Hedda Gabler!

HEDDA

(rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomigxis en pli frua tempo.

Tiam, -- kiam ni du konis unu la alian.

LOVBORG

Kaj de nun, -- kaj dum la tuta vivo, -- mi do devas kutimigi min ne

plu diri Hedda Gabler.

HEDDA

(dauxre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas

praktiki suficxe frutempe. Sxajnas al mi, ke ju pli frue, des pli

bone.

LOVBORG

(kun indignoplena vocxo) Hedda Gabler edzinigxita? Kaj tia kun --

Jorgen Tesman!

HEDDA

Jes, -- tiel okazas.

LOVBORG

Ho, Hedda, Hedda, -- kiel povis vi do forjxeti vin mem!

HEDDA

(rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun.

LOVBORG

Kiel do? (_Tesman_ envenas kaj iras al la sofo)

HEDDA

(auxdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio cxi, sinjoro

Lovborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu

tiujn montopintojn. (afable rigardas _Tesman_) Kio do nomigxas tiuj

strangaj montopintoj?

TESMAN

Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj.

HEDDA

Gxuste ja! -- estas la Dolomitoj, sinjoro Lovborg.

TESMAN

Hedda, -- mi nur volis demandi, cxu ni ne tamen enmetu iom da puncxo?

Almenaux al vi, Hedda. Cxu?

HEDDA

Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn.

TESMAN

Ne cigaredojn?

HEDDA

Ne.

TESMAN

Bone.

(Li iras en la malantauxan cxambron kaj dekstren. _Brack_ sidas tie

kaj observadas _Hedda_ kaj _Lovborg_.)

LOVBORG

(mallauxte kiel antauxe) Nu, respondu al mi, Hedda, -- kiel vi povis

tion cxi fari?

HEDDA

(aspekte profunde studante la albumon) Se vi dauxre kondutos intime,

mi ne volas kun vi paroli.

LOVBORG

Cxu mi ne rajtas ecx kiam ni estas solaj?

HEDDA

Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli.

LOVBORG

Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon -- al Jorgen Tesman.

HEDDA

(ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita!

LOVBORG

Do ne amon!

HEDDA

Tamen nenian malfidelecon! Tiajxon mi ne volas akcepti.

LOVBORG

Hedda, -- respondu al mi nur tion solan --

HEDDA

Ts!

(_Tesman_ kun pleto venas de la malantauxa cxambro.)

TESMAN

Jen! Jen la bonajxoj. (li metas la pleton sur la tablon)

HEDDA

Kial vi mem servas?

TESMAN

(versxas en la glasojn) Jes, cxar mi trovas, ke estas tiom amuze

servi vin, Hedda.

HEDDA

Sed vi ja versxis en ambaux glasojn. Kaj sinjoro Lovborg ja ne

deziras --

TESMAN

Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaux venos.

HEDDA

Jes, vere, -- sinjorino Elvsted --

TESMAN

Cxu vi sxin forgesis? Cxu?

HEDDA

Ni tiom profundigxis en tion cxi. (montras al li bildon) Cxu vi

memoras tiun etan vilagxon?

TESMAN

Ho, estas _tiu_ malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis

restadi la tutan nokton --

HEDDA

-- kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj.

TESMAN

Jes, vere estis _tie_. Imagu -- se ni tiam povus havi _vin_ kun ni,

Ejlert! Nu! (li iras kaj sidigas sin cxe _Brack_)

LOVBORG

Respondu al mi sole tion, Hedda --

HEDDA

Nu?

LOVBORG

Cxu ne estis amo, ecx ne en la rilato kun _mi_? Ne guto, -- ne

simileco de amo, ecx ne en tio?

HEDDA

Nu, cxu vere estis? Por mi aspektis, kvazaux ni estas du bonaj

kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. (ridetas) Precipe vi estis tre

nekasxema.

LOVBORG

Estis vi, kiu tion deziris.

HEDDA

Kiam mi retropensas, sxajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, --

io kuragxa en -- en tiu kasxema intimeco -- tiu kamaradeco, pri kiu

neniu vivanta homo ion flaris.

LOVBORG

Jes, cxu ne, Hedda! Cxu ne tiel estis? -- Kiam mi vizitis vian patron

tiel dum la posttagmezoj --. Kaj la generalo sidis cxe la fenestro

legante la gazetojn, -- kun la dorso al ni turnita --

HEDDA

Kaj ni du en la sofo en la angulo --

LOVBORG

Cxiam kun la sama ilustrita revuo antaux ni --

HEDDA

Pro manko de albumo, jes.

LOVBORG

Jes, Hedda, -- kaj kiam mi konfesis por vi --! Rakontis al vi pri mi

mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi

eliris dibocxante tagojn kaj noktojn. Dibocxis tagnokton post

tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min

konfesi tiajxojn?

HEDDA

Cxu vi imagas, ke estis iu potenco en mi?

LOVBORG

Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj cxiuj tiuj -- en pudoro

volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris --

HEDDA

Kaj kiujn vi ege bone komprenis --

LOVBORG

Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte!

HEDDA

En pudoro volvitaj do estis.

LOVBORG

Jes, tamen senhonte. Elcxerpige demandi min pri -- pri cxiuj tiajxoj!

HEDDA

Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Lovborg.

LOVBORG

Jes, estas ja gxuste tio, kion mi ne komprenas -- nun poste. Sed diru

do al mi, Hedda, -- cxu ne estis amo funde en nia rilato? Cxu ne

estis de via flanko, kvazaux vi dezirus lavi min pura, -- kiam mi

rifugxis al vi por konfesi? Cxu ne estis tiel?

HEDDA

Ne, ne ekzakte.

LOVBORG

Kio vin do instigis?

HEDDA

Cxu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino -- kiam povas

okazi tiel -- sekrete --

LOVBORG

Nu?

HEDDA

Ke sxi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu --

LOVBORG

Pri kiu --?

HEDDA

-- pri kiu oni ne rajtas ion scii?

LOVBORG

Jen, tio do estis?

HEDDA

Ankaux tio. Ankaux tio, -- mi imagas.

LOVBORG

Kamaradeco en avido de la vivogxuo. Sed kial _tio_ do ne povus

dauxri?

HEDDA

Pro tio vi mem kulpas.

LOVBORG

Estas vi, kiu rompis.

HEDDA

Jes, kiam dangxero minacis, ke realigxo venus en la rilato. Honto al

vi, Ejlert Lovborg, kiel povis vi atenci vian -- vian fideman

kamaradon!

LOVBORG

(premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne

mortpafis min, kiel vi minacis!

HEDDA

_Tiom_ mi timas la skandalon.

LOVBORG

Jes, Hedda. Funde vi estas malkuragxa.

HEDDA

Terure malkuragxa. (sxangxas sintenon) Sed estis ja felicxe por vi.

Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave cxe la familio Elvsted.

LOVBORG

Mi scias, kion Tea konfidis al vi.

HEDDA

Kaj eble vi konfidis ion pri ni du?

LOVBORG

Ecx ne vorton. Tiajxojn sxi estas tro stulta por kompreni.

HEDDA

Stulta?

LOVBORG

En tiaj aferoj sxi estas stulta.

HEDDA

Kaj mi estas malkuragxa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin

rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallauxte) Sed nun _mi_ volas

ion konfidi al _vi_.

LOVBORG

(atente) Nu?

HEDDA

_Tio_ ke mi ne kuragxis mortpafi vin --

LOVBORG

Jes?!

HEDDA

-- _tio_ ne estis mia plej fia malkuragxo -- tiun vesperon.

LOVBORG

(rigardas sxin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda!

Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kasxitan fundon sub nia kamaradeco! Vi

kaj mi --! _Tamen_ estis la deziro pri vivo en vi --

HEDDA

(mallauxte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian!

(Mallumigxadas. La pordo de la antauxcxambro estas de ekstere

malfermata de _Berte_.)

HEDDA

(klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, --

jen do, envenu!

(_Sinjorino Elvsted_ venas de la antauxcxambro. Sxi estas vizite

vestita. La pordo fermigxas malantaux sxi.)

HEDDA

(en la sofo, etendas la brakojn al sxi) Dolcxa Tea, -- vi ne povas

imagi, kiom mi atendis vin!

(_Sinjorino Elvsted_ preterpase intersxangxas etan saluton kun la

sinjoroj en la malantauxa cxambro, iras al la tablo kaj donas al

Hedda la manon. _Ejlert Lovborg_ ekstaris. Li kaj _sinjorino Elvsted_

sin salutas per muta kapklino.)

ELVSTED

Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo?

HEDDA

Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaux foriros.

ELVSTED

Ili foriros?

HEDDA

Jes, ili eliros drinkfesteni.

ELVSTED

(rapide al Lovborg) Sed certe vi ne?

LOVBORG

Ne.

HEDDA

Sinjoro Lovborg -- li restos cxe ni.

ELVSTED

(prenas segxon kaj volas eksidi apud li) Ho, kiom agrable cxi tie

estas!

HEDDA

Ne dankon, mia eta Tea. Ne _tie_! Bele venu cxi tien al mi. Mi volas

esti meze inter vi.

ELVSTED

Jes, tute kiel vi volas.

(Sxi cxirkauxiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de

_Hedda_. _Lovborg_ ree eksidas sur la segxon.)

LOVBORG

(post mallonga pauxzo, al _Hedda_) Cxu sxi ne estas gxue rigardinda?

HEDDA

(glite tusxetas sxiajn harojn) Nur rigardinda?

LOVBORG

Jes. Cxar _ni_ du -- sxi kaj mi, -- _ni_ estas du veraj kamaradoj. Ni

absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere

interparoli --

HEDDA

Sen pudoraj diskretajxoj, sinjoro Lovborg? --

LOVBORG

Nu --

ELVSTED

(mallauxte, sin krocxante al _Hedda_) Ho, kiom felicxa mi estas,

Hedda! Cxar, -- imagu, -- li diras, ke mi ankaux inspiris lin.

HEDDA

(rigardas sxin ridetante) Aj, cxu li tion diras?

LOVBORG

Kaj tian kuragxon en agoj, kian sxi havas, sinjorino Tesman?

ELVSTED

Ho, Dio, -- _mi_ kuragxon!

LOVBORG

Treege -- kiam temas pri la kamarado.

HEDDA

Jes, _kuragxon_ -- ja! Se oni nur _tian_ havus.

LOVBORG

Kaj kion do vi pensas?

HEDDA

Tiam oni povus eble ankoraux vivi la vivon. (subite sxangxigxas)

Sed nun, mia plej kara Tea, -- nun vi trinku glason da frida puncxo.

ELVSTED

Ne dankon, -- mi neniam trinkas tiajxojn.

HEDDA

Nu, do vi, sinjoro Lovborg.

LOVBORG

Dankon, ankaux mi ne.

ELVSTED

Ne, ankaux li ne!

HEDDA

(rigardas lin firme) Tamen cxar mi nun tion volas?

LOVBORG

Neniel utilas.

HEDDA

(ridas) Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino?

LOVBORG

Ne en _tiu_ rilato.

HEDDA

Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem.

ELVSTED

Ho ne, Hedda --!

LOVBORG

Kaj kial?

HEDDA

Aux pro la homoj, gxuste dirite.

LOVBORG

Vere?

HEDDA

Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi -- tiel funde -- ne sentas

vin suficxe hardita -- ne suficxe certa pri vi mem.

ELVSTED

(mallauxte) Ho, ne, ne, Hedda --!

LOVBORG

La homoj povas kredi, kion ili volas, -- gxis plue.

ELVSTED

(gxoje) Jes, cxu ne vere!

HEDDA

Tion ja montris klare la vizagxo de asesoro Brack.

LOVBORG

Kiel do?

HEDDA

Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuragxis eniri tien al la tablo.

LOVBORG

Mi ne kuragxis! Mi prefere volis ja resti cxi tie kaj paroli kun

_vi_.

ELVSTED

Estis ja tute kompreneble, Hedda.

HEDDA

Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaux vidis, ke li

ekridetis kaj jxetis okulumon al Tesman, kiam vi ecx ne kuragxis

kunveni al tiu povra, eta festeno.

LOVBORG

Kuragxis! Vi diras ke mi ne kuragxis?

HEDDA

Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton.

LOVBORG

Lasu nur tion al li.

HEDDA

Vi do ne kuniros?

LOVBORG

Mi restos cxe vi kaj Tea.

ELVSTED

Jes, Hedda, -- tion vi ja povas pensi.

HEDDA

(ridetas kaj kapklinas aprobe al _Lovborg_) Do fundamente solide

masonita. Principofirma por cxiam. Jen kia devas esti viro! (turnas

sin al _sinjorino Elvsted_ kaj frapetas sxin) Nu, cxu mi ne tion

diris, kiam vi, tute freneza, venis cxi tien cximatene --

LOVBORG

(mirigita) Freneza!

ELVSTED

(terurigita) Hedda, -- Hedda do --!

HEDDA

Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo --

(interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj!

LOVBORG

(estas skuita) Aha, -- kio do estas tio cxi, sinjorino Tesman!

ELVSTED

Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras!

HEDDA

Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante.

LOVBORG

En morta timo, do. Pro mi.

ELVSTED

(mallauxte, plende) Ho, Hedda, -- nun vi igis min tute malfelicxa!

LOVBORG

(rigardas sxin dum momento fikse; grimacas) Do _tio_ estis de la

kamarado la senrezerva fido al mi.

ELVSTED

(petoplene) Ho, kara amiko, -- vi devas unue auxskulti --!

LOVBORG

(prenas unu el la plenaj puncxoglasoj, suprenlevas gxin, kaj diras

malrapide per rauxka vocxo) Via tosto, Tea! (li malplenigas

la glason, demetas gxin kaj prenas la alian)

ELVSTED

(mallauxte) Ho, Hedda, Hedda, -- kial vi tion volus!

HEDDA

Volus! Mi? Cxu vi estas freneza?

LOVBORG

Kaj ankaux toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Gxi

vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason)

HEDDA

(metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, -- ne pli nune. Memoru, ke

vi iros en festenon.

ELVSTED

Ne, ne, ne!

HEDDA

Sx-sx! Ili sidas vin rigardante.

LOVBORG

(demetas la glason) Vi, Tea, -- diru nun la veron.

ELVSTED

Jes!

LOVBORG

Cxu la notario sciis, ke vi postvojagxus min?

ELVSTED

(tordas siajn manojn) Ho, Hedda, -- vi auxdas pri kio li demandas!

LOVBORG

Cxu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojagxu al la urbo por

observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha,

vi, -- eble li denove bezonis min en la oficejo! Aux cxu estas cxe la

kartotablo ke mi mankis al li?

ELVSTED

(mallauxte, gxemplende) Ho, Lovborg, Lovborg --!

LOVBORG

(prenas glason kaj volas gxin plenigi) Ankaux tosto por la maljuna

notario!

HEDDA

(lin deturnante) Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por

Tesman!

LOVBORG

(trankvile, demetas la glason) Estis stulte de mi, Tea, tio cxi. Jen

konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi

vidos, -- kaj vi kaj la aliaj, -- ke kvankam mi iun fojon falis, do

--. Nun mi restarigxis! Pere de _via_ helpo, Tea.

ELVSTED

(gxojbrile) Ho Dio, dankon --!

(_Brack_ intertempe rigardis sian horlogxon. Li kaj _Tesman_ ekstaras

kaj venas en la salonon.)

BRACK

(prenas sian cxapelon kaj mantelon) Jen, sinjorino Tesman, nun estas

horo por foriri.

HEDDA

Nun do estas.

LOVBORG

(ekstaras) Ankaux por mi, sinjoro Asesoro.

ELVSTED

(mallauxte kaj petante) Ho, Lovborg, -- ne faru!

HEDDA

(pincxas sxian brakon) Ili auxdas vin!

ELVSTED

(krias malforte) Aj!

LOVBORG

(al _Brack_) Vi bonvole invitis min kunveni.

BRACK

Jen, vi tamen venos?

LOVBORG

Jes, multan dankon.

BRACK

Por mi gxojege --

LOVBORG

(ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al _Tesman_) Cxar mi

dezirus montri al vi ion kaj aliajxon antaux ol gxin transdoni.

TESMAN

Jen, imagu, -- estos amuze! -- Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos

sinjorinon Elvsted? Cxu?

HEDDA

Nu, por tio ni cxiuokaze trovos rimedon.

LOVBORG

(rigardas la sinjorinojn) Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos

por sxin sercxi. (pli proksime) Proksimume je la deka, sinjorino

Tesman? Cxu tio konvenas?

HEDDA

Jes, certe. Ege konvene.

TESMAN

Nu, do cxio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue,

Hedda.

HEDDA

Ho, kara, vi restu tiom longe -- tiom longe, kiom vi volas.

ELVSTED

(en obtuza timo) Sinjoro Lovborg, -- mi do restos cxi tie, gxis vi

revenos.

LOVBORG

(kun la cxapelo en la mano) Memkompreneble, Sinjorino.

BRACK

Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni

festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas.

HEDDA

Aj, se la bela sinjorino povus cxeesti nevidata --!

BRACK

Kial nevidata?

HEDDA

Por auxskulti iujn el viaj spritajxoj sen pudoraj diskretajxoj,

sinjoro Asesoro.

BRACK

(ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino.

TESMAN

(ankaux li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu!

BRACK

Nu, adiaux, adiaux, sinjorinoj!

LOVBORG

(kapklinas adiauxe) Do je la deka.

(_Brack_, _Lovborg_ kaj _Tesman_ eliras tra la pordo de la

antauxcxambro. Samtempe _Berte_ venas de la malantauxa cxambro kun

eklumigita lampo, kiun sxi metas sur la salontablon, kaj eliras la

saman vojon.)

ELVSTED

(ekstaris kaj maltrankvile pasxas sur la planko) Hedda, -- Hedda, --

al kio tio cxi kondukos!

HEDDA

Je la deka, -- tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj

en la hararo. Verva kaj vigla --

ELVSTED

Dio donu ke tiel estos.

HEDDA

Kaj tiam, vidu, -- tiam li estos regajninta la regadon de si mem.

Tiam li estos libera homo dum cxiuj siaj tagoj.

ELVSTED

Ho Dio, jes, -- se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias.

HEDDA

Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas)

Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni

testu --

ELVSTED

Vi havas iun kasx-intencon, Hedda!

HEDDA

Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto

de homo.

ELVSTED

Cxu vi ne tion havas?

HEDDA

Ne havas -- kaj neniam havis.

ELVSTED

Sed sur via edzo do?

HEDDA

Hoj, _tio_ efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom

malricxa mi estas. Kaj _vi_ havu la favoron esti tiom ricxa!

(cxirkauxbrakas sxin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos

viajn harojn.

ELVSTED

Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda!

BERTE

(en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la mangxocxambro,

Sinjorino.

HEDDA

Bone. Ni venos.

ELVSTED

Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj!

HEDDA

Sensencajxo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste,

-- Je la deka, -- revenos Ejlert Lovborg -- kun vitfolioj en la

hararo.

(Kvazaux perforte sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ al la pordo.)

Hedda Gabler(#19183) · 第 7 / 9 题