(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj
koloroj. Sur la fona muro estas largxa pordaperturo kun
flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan
cxambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra
muro de tiu cxi estas duala pordo, kiu kondukas al la antauxcxambro.
Sur la kontrauxa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaux tiu kun
flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera
verando kun tegmento kaj foliarboj kun auxtunaj koloroj. Antauxe sur
la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun segxoj
cxirkauxe. Antauxe sur la dekstra muro estas largxa, malhela
porcelana forno, altdorsa apogsegxo, skabelo kun kuseno kaj du
taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda
tablo. Antauxe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la
vitra pordo estas piano. Ambauxflanke de la fona pordo staras
etagxeroj kun ajxoj el terakoto kaj majoliko. Cxe la fona muro de la
malantauxa cxambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn segxojn. Super
tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de
generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra
kupolo. -- Cxirkauxe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en
vazojn. Aliaj kusxas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaux cxambroj
kusxas dikaj tapisxoj. -- Matena lumo. La suno brilas tra la vitra
pordo.)
(_Frauxlino Juliane Tesman_, kun cxapelo kaj sunombrelo, envenas de
la antauxcxambro, akompanata de _Berte_, kiu portas bukedon,
cxirkauxvolvitan de papero. _Frauxlino Tesman_ estas bonaspekta kaj
bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita
en griza promena vesto. _Berte_ estas iom agxa servistino kun
ordinara kampara aspekto.)
FRAUxLINO TESMAN
(haltas interne de la pordo, auxskultas kaj diras mallauxte) Vere mi
kredas, ke ili ankoraux ne ellitigxis.
BERTE
(same mallauxte) Estas ja kiel mi diris, frauxlino. Pensu, -- tiom
malfrue kiom la vaporsxipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio
mia, -- kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaux ol sin retiri por
ripozi.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, ja, -- lasu ilin nur bone ripozi. Sed fresxan matenan aeron ili
almenaux havu enen al si, kiam ili venos. (sxi iras al la vitra
pordo kaj tute malfermas gxin)
BERTE
(apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi
se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu gxin cxi tien,
frauxlino. (metas la bukedon antauxe sur la pianon)
FRAUxLINO TESMAN
Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis
por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.
BERTE
(plorprete) Tamen pri mi, frauxlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom
da jaroj estis en la servo de la frauxlinoj.
FRAUxLINO TESMAN
Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla.
Vidu, Jorgen _devas_ havi vin en la domo cxe si. Li devas. Vi ja
kutimigxis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto.
BERTE
Jes, sed tamen, frauxlino, mi tiom zorge pensas pri sxi, kiu kusxas
hejme. Kompatinda sxi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la
nova servistino! Neniam en la mondo lernas sxi kontentigi al la
bezonoj de tiu malsana homo.
FRAUxLINO TESMAN
Nu, mi certe sukcesos instrui sxin al tio. Kaj la plimulton mi
kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfelicxa fratino vi ne
bezonas maltrankviligxi, mia kara Berte.
BERTE
Nu jes, sed estas ankaux alia afero, frauxlino. Mi multe timas, ke mi
ne povos suficxe kontentigi al la juna sinjorino.
FRAUxLINO TESMAN
Nu bona Dio, -- en la unua tempo eble okazos io tia.
BERTE
Cxar aspekte sxi estas tre pretendema.
FRAUxLINO TESMAN
Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio sxi estis
kutimita dum la generalo vivis. Cxu vi memoras, kiam sxi kune kun sia
patro rajdis laux la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo
en la cxapelo?
BERTE
Jes, jes, -- estu certa! -- Sed vere mi ne tiam imagis, ke farigxus
paro el sxi kaj la kandidato.
FRAUxLINO TESMAN
Ankaux mi ne. -- Sed atentu -- Berte, -- dum mi memoras: De nun vi ne
titolu Jorgen kandidato. Vi devas diri "la doktoro".
BERTE
Jes, ankaux la juna sinjorino menciis tion -- cxinokte, -- jxus kiam
ili envenis la pordon. Cxu vere _estas_ tiel, frauxlino?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, -- ili faris lin doktoro
eksterlande. Nun dum la vojagxo, komprenu. Pri tio mi auxdis ecx ne
vorteton, -- antaux ol li mem rakontis tie malsupre sur la sxipkajo.
BERTE
Jes, ja, li certe kapablas farigxi kio ajn. Tiom lerta kiom _li_
estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaux volis komenci kuraci
homojn.
FRAUxLINO TESMAN
Ne, ne estas tia doktoro, kia li farigxis. -- (kapskuas
signifoplene) Tamen baldaux vi eble nomu lin io alia, kio estas
ankoraux pli grandioza.
BERTE
Cxu vere! Kio estos tio, frauxlino?
FRAUxLINO TESMAN
(ridetas) Hm, -- nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, -- se
karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio farigxis
el lia knabeto! (cxirkauxrigardas) Sed auxskultu, Berte, -- kial vi
_jenon_ faris? -- Forprenis la kovrajxojn de cxiuj mebloj?
BERTE
Sinjorino diris, ke mi tion faru. Sxi ne sxatas kovrajxojn sur la
segxoj, sxi diris.
FRAUxLINO TESMAN
Cxu ili do uzos cxi tiun cxambron -- cxiutage?
BERTE
Jes, sxajne. Almenaux laux Sinjorino. Cxar li mem, -- la doktoro, --
li nenion diris.
(_Jorgen Tesman_ venas kantetante de la dekstra flanko de la
malantauxa cxambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas
mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema,
ronda, kontenta vizagxo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas
okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma
vestajxo.)
FRAUxLINO TESMAN
Bonan matenon, bonan matenon, Jorgen!
TESMAN
(cxe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimigxas kaj
vigle agitas sxian manon) Vi, cxi tie -- tiom frue en la tago! Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi.
TESMAN
Kaj tio ecx se vi ne havis suficxan ripozon dum la nokto!
FRAUxLINO TESMAN
Ho, neniel afektas min.
TESMAN
Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, vere mi faris, -- dank' al Dio. La asesoro gxentile akompanis
min gxis la pordo.
TESMAN
Domagxe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem
vidis --. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, vere ege multe da skatoloj sxi havis.
BERTE
(al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, cxu estus io pri
kio mi povus sxin helpi?
TESMAN
Ne, dankon, Berte, -- vi ne faru. Se sxi ion deziras, sxi sonorigos,
sxi diris.
BERTE
(dekstren) Nu tiel.
TESMAN
Sed jen, -- kunprenu tiun cxi valizon.
BERTE
(prenas gxin) Mi metos gxin en la subtegmentejon.
(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)
TESMAN
Imagu, onklino, -- tiun valizon mi havis tute plensxtopita de nuraj
kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj.
Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis --
FRAUxLINO TESMAN
Jes certe, vi ne malsxparis vian tempon dum la nuptovojagxo, vi,
Jorgen.
TESMAN
Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian cxapelon. Jen! permesu al
mi malnodi la banton. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
(dum li tion faras) Ho Dio mia, -- tio cxi estas ja kvazaux vi
ankoraux estus hejme cxe ni.
TESMAN
(turnas la cxapelon en sia mano) Jen, -- kian belan, grandiozan
cxapelon vi havigis al vi!
FRAUxLINO TESMAN
Mi acxetis gxin pro Hedda.
TESMAN
Pro Hedda? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate.
TESMAN
(karese frapetas sxian vangon) Vi ja pensas pri cxio, vi, onklino
Julle! (metas la cxapelon sur segxon cxe la tablo) Kaj nun, -- jen,
-- ni eksidu cxi tie en la sofo. Kaj iom babilu gxis Hedda venos.
(Ili sidigas sin; sxi metas sian sunombrelon en la angulon de la
sofo.)
FRAUxLINO TESMAN
(prenas ambaux liajn manojn kaj rigardas lin) Kiom benate bone estas
denove havi vin vigle vivanta antaux miaj okuloj, Jorgen! Ho vi, filo
de nia karmemora Jochum!
TESMAN
Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por
mi kaj patro kaj patrino.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, mi certe scias, ke vi dauxre amos viajn maljunajn onklinojn.
TESMAN
Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Ho ne, kara, -- estas ja neniu plibonigo atendebla por sxi,
povrulino. Sxi kusxas tiel, kiel sxi kusxis dum tiuj multaj jaroj.
Sed Dio permesu al mi havi sxin ankoraux iom da tempo! Cxar alie mi
ne scias por kio vivi, Jorgen. Ecx pli nun, komprenu, kiam mi ne plu
havas vin por kiu mastrumi.
TESMAN
(frapetas sxian dorson) Nu, nu, nu, --!
FRAUxLINO TESMAN
(abrupte sxangxas temon) Kaj jen ecx imagi ke vi estas edzigxinta
viro, Jorgen! -- Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La
cxarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Sxi, kiu havis tiom da
amindumantoj cxirkaux si!
TESMAN
(kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas
suficxe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Cxu
ne?
FRAUxLINO TESMAN
Kaj ke vi ankaux povis fari tian longan nuptovojagxon! Pli ol kvin,
-- preskaux ses monatojn --
TESMAN
Nu, -- por mi estis ja ia studvojagxo samtempe. Kiom da arkivoj kiom
mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara!
FRAUxLINO TESMAN
Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallauxte) Sed auxskultu
nun, Jorgen, -- cxu vi ne havas ion -- ion kroman rakontindan?
TESMAN
De la vojagxo?
FRAUxLINO TESMAN
J-e-e-s.
TESMAN
Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la
leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude -- tion mi ja
rakontis al vi hieraux.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, -- cxu vi ne havas iujn, --
iujn tiajn -- esperojn --?
TESMAN
Esperojn?
FRAUxLINO TESMAN
Dio mia, Jorgen, -- mi ja estas via maljuna onklino!
TESMAN
Jes certe mi havas esperojn, ho jes.
FRAUxLINO TESMAN
Nu?
TESMAN
Mi havas ja la plej bonajn esperojn farigxi profesoro post nelonge.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, profesoro, jes --
TESMAN
Aux, -- mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi farigxos. Sed
kara, bona onklino Julle, -- tion vi ja mem bone scias!
FRAUxLINO TESMAN
(ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (sxangxas temon) --
Sed ni parolis pri la vojagxo. -- Gxi certe postulis multe da mono,
Jorgen?
TESMAN
Nu, bona Dio, -- la granda stipendio helpis ja longe.
FRAUxLINO TESMAN
Sed mi vere ne komprenas, ke gxi estis suficxa por du.
TESMAN
Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Kaj aldone _tio_, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojagxas. Cxar tio
estas ekstreme pli multekosta, lauxdire.
TESMAN
Jes, kompreneble, -- iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda
_devis_ havi tiun vojagxon, onklino! Sxi vere _devis_. Io alia ne
konvenus.
FRAUxLINO TESMAN
Ne, ne, ja ne konvenus. Cxar nuptovojagxo estas ja kutimo nuntempe.
-- Sed diru nun, -- cxu vi jam suficxe trarigardis la apartamenton?
TESMAN
Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heligxo.
FRAUxLINO TESMAN
Kaj kiel cxio al vi placxas?
TESMAN
Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni
uzu la du malplenajn cxambrojn, kiuj situas inter jena malantauxa
cxambro kaj la dormocxambro de Hedda?
FRAUxLINO TESMAN
(ridetas) Ho, mia kara Jorgen, tiujn vi certe bezonos -- post iom da
tempo.
TESMAN
Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Cxar kiam mia libraro kreskos,
tiam --. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Gxuste, mia kara knabo. Gxuste pri via libraro mi pensis.
TESMAN
Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaux nia fiancxigxo, sxi ja
ofte diris, ke sxi nenie sxatus logxi krom en la vilao de ministrino
Falk.
FRAUxLINO TESMAN
Jen imagu, -- ke okazis, ke gxi estis por vendo. Jxus post via
foriro.
TESMAN
Jes, onklino Julle, bonsxanco akompanis nin. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Sed multekoste, mia kara Jorgen! Multekoste estos por vi, -- cxio
cxi.
TESMAN
(rigardas sxin iom timeme) Jes, eble farigxos, onklino?
FRAUxLINO TESMAN
Ho, granda Dio!
TESMAN
Kiom, vi opinias? Proksimume? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Ne, tio neeblas por mi scii antaux ol ni estos ricevintaj cxiujn
fakturojn.
TESMAN
Nu, felicxe ke asesoro Brack akiris avantagxajn kondicxojn por mi.
Tion li mem skribis en letero al Hedda.
FRAUxLINO TESMAN
Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. -- Krome por mebloj kaj
tapisxoj mi garantiis.
TESMAN
Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, -- kian garantion povis _vi_ doni?
FRAUxLINO TESMAN
Mi asignis miajn rentojn.
TESMAN
(eksaltas) Kion! Viajn -- kaj la rentojn de onklino Rina!
FRAUxLINO TESMAN
Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara.
TESMAN
(starigas sin antaux sxin) Sed cxu vi tute frenezigxis, onklino!
Tiuj rentoj, -- estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina.
FRAUxLINO TESMAN
Nu, nu, -- ne ekscitigxu pro tio. Estas ja nur afero de formo,
komprenu. Tion ankaux diris asesoro Brack. Cxar estas li, kiu tiom
bonvoleme ordigis cxion por mi. Nur afero de formo, li diris.
TESMAN
Jes, eble bone. Sed tamen --
FRAUxLINO TESMAN
Cxar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia,
ecx se ni devus iom elspezi --? Iom aldoni komence --? Estus ja nur
ia felicxo por ni.
TESMAN
Ho, onklino, -- neniam vi lacigxas oferi vin por mi!
FRAUxLINO TESMAN
(ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn sxultrojn) Cxu mi do
havas iun alian gxojon en tiu cxi mondo, krom ebenigi la vojon por
vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin
teni. Kaj nun ni staras cxe la celo, kara! Aspektis malespere
kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jorgen!
TESMAN
Jes, estas strange kiel cxio arangxis sin avantagxe.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, -- kaj tiuj, kiuj kontrauxstaris vin -- kaj volis bari al vi la
vojon, -- ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jorgen! Tiu kiu
estis por vi la plej dangxera, -- li falis plej fatale, li. -- Kaj
nun li kusxas tiel, kiel li por si sternis, -- povra, miskonduta
homo.
TESMAN
Cxu vi ion auxdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojagxis?
FRAUxLINO TESMAN
Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.
TESMAN
Kion? Ejlert Lovborg? Jxus nun? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Jes, tion oni diras. Dio scias cxu gxi ion valoras, cxu? Ne, sed kiam
la _via_ nova libro aperos, -- tio estos ja io alia, Jorgen! Pri kio
gxi temos?
TESMAN
Gxi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko.
FRAUxLINO TESMAN
Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaux pri tia temo!
TESMAN
Cetere eble dauxros ankoraux longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn
kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas
la filo de karmemora Jochum.
TESMAN
Mi tre antauxgxojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis
mian propran domon kaj hejmon kie labori.
FRAUxLINO TESMAN
Kaj antaux cxio nun, kiam vi gajnis sxin, kiun via koro sopiris, kara
Jorgen.
TESMAN
(cxirkauxbrakas sxin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, -- sxi
estas ja la plej sxatinda el cxio! (rigardas al la pordo) Jen mi
kredas, ke sxi venas. Cxu?
(_Hedda_ venas de maldekstre tra la malantauxa cxambro. Sxi estas
sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizagxo kaj staturo aspektas noble.
La koloro de la hauxto iom pala. La okuloj estas sxtalgrizaj kaj
esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta,
sed ne tre densa. Sxi estas vestita en eleganta, libere pendanta
antauxtagmeza kostumo.)
FRAUxLINO TESMAN
(iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan
matenon!
HEDDA
(donas al sxi la manon) Bonan matenon, kara frauxlino Tesman!
Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.
FRAUxLINO TESMAN
(aspektas iom gxenata) Nu, -- cxu la juna sinjorino bone dormis en
sia nova hejmo?
HEDDA
Nu ja, dankon! Elteneble.
TESMAN
(ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere
dormis profunde kiel sxtono, kiam mi ellitigxis.
HEDDA
Felicxe. Krome oni devas ja sin kutimigi al cxio nova, frauxlino
Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, -- jen la
cxambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas
kvazaux maro da suno.
FRAUxLINO TESMAN
(iras al la pordo) Nu, do ni gxin fermu.
HEDDA
Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli
malakran lumon.
TESMAN
(cxe la pordo) Nu jes, -- nu jes. Jen, Hedda, -- nun vi havas ombron
kaj ankaux fresxan aeron.
HEDDA
Jes, fresxa aero estas cxi tie vere bezonata. Cxiuj tiuj benitaj
floroj --. Sed, kara, -- bonvolu preni sidlokon, frauxlino Tesman!
FRAUxLINO TESMAN
Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke cxio statas bone, -- dank' al Dio!
Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al sxi, kiu kusxas kaj
sopire atendas, la kompatinda.
TESMAN
Do vi kore salutu sxin multfoje de mi. Kaj diru al sxi, ke mi faros
viziton al sxi iom poste hodiaux.
FRAUxLINO TESMAN
Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jorgen -- (sercxas en la
posxo de sia robo) Tion mi preskaux forgesis. Jen io kion mi
kunportis por vi.
TESMAN
Kio estas do tio, onklino? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
(eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas gxin al li) Jen,
mia kara knabo.
TESMAN
(elpakas) Ho, bona Dio, -- cxu vi vere gardis ilin por mi, onklino
Julle! Hedda! Estas vere kortusxe, kara! Cxu?
HEDDA
(cxe la etagxeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas?
TESMAN
Miaj malnovaj matensxuoj! La pantofloj, vidu!
HEDDA
Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojagxo.
TESMAN
Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimigxas al sxi) Jen,
rigardu ilin, Hedda!
HEDDA
(iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min.
TESMAN
(postsekvas sxin) Imagu -- tiujn onklino Rina brodis por mi kusxante
en sia lito. Ecx malsana kia sxi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom
da memoroj ili revokas.
HEDDA
(cxe la tablo) Efektive ne por mi.
FRAUxLINO TESMAN
Pri tio Hedda ja pravas, Jorgen.
TESMAN
Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam sxi apartenas al la familio --
HEDDA
(interrompante) Kun tiu cxambristino ni certe neniam interakordos,
Tesman.
FRAUxLINO TESMAN
Ne interakordos kun Berte?
TESMAN
Kara, -- kial vi _tiel_ ekpensas? Cxu?
HEDDA
(montras) Jen rigardu! Tie sxi postlasis sian malnovan cxapelon sur
la segxo.
TESMAN
(konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do
--!
HEDDA
Imagu, -- se iu venus kaj tiajxon vidus.
TESMAN
Tamen, Hedda, estas ja la cxapelo de onklino Julle!
HEDDA
Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
(prenas la cxapelon) Jes vere, gxi estas mia. Kaj cetere gxi ne
estas malnova, kara sinjorineto Hedda.
HEDDA
Mi vere ne proksime rigardis gxin, frauxlino Tesman.
FRAUxLINO TESMAN
(ligas la cxapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun
portas gxin. Jes, Dio scias ke tiel estas.
TESMAN
Kaj grandioza gxi estas. Vere grandioza!
FRAUxLINO TESMAN
Nu, ne bombastu, mia kara Jorgen. (cxirkauxrigardas) La sunombrelon
--? Nu, jen. (prenas gxin) Cxar ankaux tiu estas mia. (grumbletas)
Ne tiu de Berte.
TESMAN
Novan cxapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda!
HEDDA
Belaj, ecx belegaj ili estas.
TESMAN
Jes, cxu ne? Cxu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaux ol vi
foriros! Vidu kiom belega sxi estas!
FRAUxLINO TESMAN
Ho, kara, _tio_ estas ja nenio nova. Hedda estis ja cxarmega cxiujn
siajn tagojn. (sxi kapsalutas kaj foriras dekstren)
TESMAN
(sekvas sxin) Jes, sed cxu vi rimarkis ke sxi farigxis iomete
korpulenta kaj floranta? Kiom sxi ete dikigxis dum la vojagxo?
HEDDA
(transpasxas la plankon) Ho, lasu nun tion --!
FRAUxLINO TESMAN
(haltas kaj sin turnas) Dikigxis?
TESMAN
Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam sxi portas
tiun robon. Sed _mi_, kiu havas okazon --
HEDDA
(cxe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io ajn!
TESMAN
Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo --
HEDDA
(abrupte, interrompante) Mi estas nun gxuste tia, kia mi estis je la
forvojagxo.
TESMAN
Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Cxu ne
ankaux al vi tiel aspektas, onklino?
FRAUxLINO TESMAN
(kunplektas la manojn kaj rigardas sxin) Rava, -- rava, -- rava
estas Hedda. (iras al sxi, per ambaux manoj klinigas sxian kapon,
kaj kisas sxian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro
Jorgen.
HEDDA
(sin zorgeme desxirante) Ho --! Lasu min nun.
FRAUxLINO TESMAN
(en kvieta kortusxo) Cxiun opan tagon mi enrigardos cxe vi du.
TESMAN
Jes, tion faru, onklino. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Adiaux, adiaux!
(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro. _Tesman_ akompanas sxin
elen. La pordo restas malferma. Oni auxdas _Tesman_ ripeti siajn
salutojn al onklino _Rina_, kaj danki pro la matensxuoj)
(Samtempe _Hedda_ iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la
brakojn, pugnigas la manojn kvazaux en kolero. Sxi tiras la kurtenojn
for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.)
(Iom poste _Tesman_ ree envenas kaj fermas la pordon post si.)
TESMAN
(prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta,
Hedda?
HEDDA
(denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la
foliaron. Gxi estas tre flava. Kaj kiom velka!
TESMAN
(enpakas la sxuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja
Septembro.
HEDDA
(denove maltrankvila) Jes, pensu, -- jam estas -- estas Septembro.
TESMAN
Cxu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaux
solene? Cxu vi povas kompreni sxian konduton? Cxu?
HEDDA
Mi apenaux konas sxin. Cxu sxi ne ofte estas tia?
TESMAN
Ne, ne kia hodiaux.
HEDDA
(iras for de la vitra pordo) Cxu vi kredas, ke sxi sentas sin
afliktita pro tio pri la cxapelo?
TESMAN
Eh, ne multe. Eble iom en la momento --
HEDDA
Sed kia maniero estas do tio, dejxeti la cxapelon cxi tie en la
salono. Tio ne estas kutimo.
TESMAN
Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros.
HEDDA
Cetere mi certe trankviligos sxin.
TESMAN
Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus!
HEDDA
Kiam vi iros al ili poste hodiaux, vi povos ja inviti sxin cxe ni por
la vespero.
TESMAN
Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaux alia afero, per kiu vi
povus ege gxojigi sxin.
HEDDA
Nu?
TESMAN
Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli sxin. Pro mi, Hedda?
Cxu?
HEDDA
Ne, ne, Tesman -- je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris
iam antauxe. Mi provos nomi sxin onklino. Kaj tio suficxu.
TESMAN
Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio,
nun --
HEDDA
Hm, -- mi ne gxuste scias cxu --
(Sxi iras trans la plankon al la porda aperturo.)
TESMAN
(iom poste) Cxu io estas al vi, Hedda? Cxu?
HEDDA
Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Gxi ne bone harmonias kun la
aliaj mebloj.
TESMAN
La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi arangxu por gxin sxangxi.
HEDDA
Ne, ne, -- ne sxangxi. Mi ne volas malhavi gxin. Prefere ni metu gxin
tien en la malantauxan cxambron. Kaj anstatauxe ni povos havi alian
cxi tie. Lauxokaze, mi opinias.
TESMAN
(iom embarasita) Jes, -- tion ni ja povos fari.
HEDDA
(prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis cxi tie
cxinokte, kiam ni venis.
TESMAN
Eble onklino Julle kunportis ilin por vi.
HEDDA
(rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas gxin kaj legas)
"Revenos iom poste". Cxu vi povas diveni de kiu?
TESMAN
Ne. De kiu do? Cxu?
HEDDA
Estas subskribite "Sinjorino notario Elvsted".
TESMAN
Cxu vere? Sinjorino Elvsted! Frauxlino Rysing, kiel sxi nomigxis
antauxe.
HEDDA
Jes, gxuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu sxi parade
sensaciis. Via antauxa flamo, lauxdire.
TESMAN
(ridas) Nu, ne dauxris longe. Kaj estis ja antaux ol mi konatigxis
kun vi, Hedda. Sed imagu, -- ke sxi estas en la urbo.
HEDDA
Strange ke sxi vizitas nin. Mi konas sxin ja nur de la instituto.
TESMAN
Jes, mi vere ne vidis sxin de post -- Dio scias, kiom da tempo.
Strange ke sxi eltenas tie norde en tia izolejo. Cxu?
HEDDA
(iom pripensas kaj subite diras) Auxdu, Tesman, -- cxu ne estas tie
norde, ke li logxas, -- tiu, -- Ejlert Lovborg?
TESMAN
Jes, estas gxuste norde en tiu regiono.
(_Berte_ venas cxe la pordo de la antauxcxambro)
BERTE
Sinjorino, nun sxi revenis, tiu sinjorino, kiu antaux iom da tempo
enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino
tenas.
HEDDA
Aha, sxi venis? Jes, envenigu sxin.
(_Berte_ malfermas la pordon por _sinjorino Elvsted_, kaj mem eliras.
-- _Sinjorino Elvsted_ estas stature svelta kun belaj, molaj
vizagxtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj,
kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaux
blankeflava, kaj neordinare ricxa kaj ondanta. Sxi estas nur paron da
jaroj pli juna ol _Hedda_. La vestajxo estas malhela vizitkostumo,
eleganta, sed ne tute laux la plej nova modo.)
HEDDA
(proksimigxas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Sxatinde
foje revidi vin.
ELVSTED
(nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam ni laste
renkontigxis.
TESMAN
(donas al sxi la manon) Kaj same ni du. Cxu?
HEDDA
Dankon pro viaj ravaj floroj --
ELVSTED
Ho, mi petas --. Mi volis viziti vin jam hieraux posttagmeze. Sed mi
sciigxis, ke vi estas for, vojagxante --
TESMAN
Vi jxus venis urben? Cxu?
ELVSTED
Mi venis cxi tien hieraux tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi
auxdis, ke vi ne estas hejme.
HEDDA
Malesperis! Kial do?
TESMAN
Sed bona, kara sinjorino Rysing -- sinjorino Elvsted mi volus diri --
HEDDA
Espereble ne estas malbono okazonta?
ELVSTED
Vere estas. Kaj mi konas ecx ne unu homon cxi tie, al kiu mi povus
min turni.
HEDDA
(metas la florbukedon sur la tablon) Venu, -- kaj ni eksidu cxi tien
sur la sofon --
ELVSTED
Ho, mi havas ecx ne momentan kvieton sidi!
HEDDA
Certe vi havas. Nu, venu.
(Sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ malsupren sur la sofon, kaj eksidas
apud sxi.)
TESMAN
Nu? Kaj kio, Sinjorino --?
HEDDA
Cxu io eksterordinara okazis tie norde cxe vi?
ELVSTED
Jes, -- okazis kaj ne okazis. Ho, -- mi ege dezirus, ke vi ne min
miskomprenu --
HEDDA
Sekve vi vere plej sagxe faros malkasxe rakonti, sinjorino Elvsted.
TESMAN
Cxar estas ja pro tio, ke vi venas. Cxu?
ELVSTED
Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino,
-- se vi tion ne jam scias, -- ke ankaux Ejlert Lovborg estas en la
urbo.
HEDDA
Lovborg estas --!
TESMAN
Cxu vere! Ejlert Lovborg revenis! Jen imagu, Hedda!
HEDDA
Ho Dio, mi ja auxdas.
ELVSTED
Li jam estas cxi tie dum semajno. Imagu tion -- tutan semajnon! En
cxi dangxera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo trovigxanta cxi
tie.
HEDDA
Sed kara sinjorino Elvsted, -- kiel _li_ vere koncernas vin?
ELVSTED
(rigardas sxin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la
infanoj.
HEDDA
Por viaj infanoj?
ELVSTED
Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas.
HEDDA
Do, por la edzinfanoj.
ELVSTED
Jes.
TESMAN
(iom hezitante) Cxu li estis tiom, -- mi ne scias kiel min esprimi,
-- tiom -- regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al
tio? Cxu?
ELVSTED
Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallauxdindan faris.
TESMAN
Vere ne? Jen imagu, Hedda!
HEDDA
Mi auxdas.
ELVSTED
Ecx ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen
--. Nun, kiam mi scias, ke li estas cxi tie -- en la granda urbo --.
Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li.
TESMAN
Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Cxe vi kaj via
edzo? Cxu?
ELVSTED
Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentigxis en kvieto tie
fore cxe ni.
TESMAN
Jes vere, -- onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron.
ELVSTED
Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso -- tiel
iom gxenerale. Okazis antaux dek kvar tagoj. Kaj cxar la publiko gxin
acxetis kaj legis tiom avide -- kaj gxi vekis tian grandan atenton --
TESMAN
Nu, jenon gxi do faris? Do certe estas io, kion li havis kuxsanta cxe
si de la bonaj tagoj.
ELVSTED
De pli frue, vi opinias?
TESMAN
Nu jes.
ELVSTED
Ne, li cxion skribis norde cxe ni. Nun -- la lastan jaron.
TESMAN
Vere gxojige auxdi. Hedda! Jen imagu!
ELVSTED
Ah jes, se nur dauxrus.
HEDDA
Cxu vi renkontis lin cxi tie?
ELVSTED
Ankoraux ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed cxi-matene mi
fine sukcesis.
HEDDA
(rigardas sxin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via
edzo -- hm --
ELVSTED
(skuigxas nervoze) De mia edzo! Kio?
HEDDA
Ke li sendas _vin_ al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por
atenti sian amikon.
ELVSTED
Ho ne, ne, -- mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaux --
kelkaj acxetoj, kiujn mi devus fari.
HEDDA
(ridetas suprajxe) Do, tio estas ja alia afero.
ELVSTED
(ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman,
amike akceptu Ejlert Lovborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe
faros. Bona Dio, -- vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas
ja gxuste la samaj studoj, kiujn vi ambaux faras. La samaj sciencoj,
-- laux mia kompreno.
TESMAN
Nu, tiel estis ja almenaux pasinte.
ELVSTED
Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute -- ankaux vi -- ke
vi zorge atentu lin. Cxu ne, sinjoro Tesman, -- vi promesas tion al
mi?
TESMAN
Jes, tre volonte, sinjorino Rysing --
HEDDA
Elvsted.
TESMAN
Mi certe faros por Ejlert cxion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu.
ELVSTED
Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn) Dankon,
dankon, dankon! (timigita) Cxar mia edzo ja tiom multe sxatas lin!
HEDDA
(ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Cxar eble li ne
venos al vi tiel el propra instigo.
TESMAN
Jes, estus eble pli gxuste, tiel, Hedda? Cxu?
HEDDA
Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias.
ELVSTED
(pete) Ho jes, se vi tion volus!
TESMAN
Mi skribos tuj cxi-momente. Cxu vi havas lian adreson, sinjorino --
sinjorino Elvsted?
ELVSTED
Jes. (prenas el la posxo slipeton, kaj donas al li) Jen gxi estas.
TESMAN
Bone, bone. Mi eniros -- (cxirkauxrigardas) Momenton, -- la
pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri)
HEDDA
Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaux suficxe longe.
TESMAN
Jes certe, tion mi faru.
ELVSTED
Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li!
TESMAN
Ne, tio ja estas memkomprenebla. Cxu?
(Li trairas la malantauxan cxambron dekstren.)
HEDDA
(proksimigxas al _sinjorino Elvsted_, ridetas kaj diras) Jen! Nun ni
batis du musxojn en unu frapo.
ELVSTED
Kiel tio?
HEDDA
Cxu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin?
ELVSTED
Jes, por skribi tiun leteron --
HEDDA
Kaj por mi sola paroli kun vi.
ELVSTED
(konfuzita) Pri tio sama!
HEDDA
Jes, gxuste pri tio.
ELVSTED
(timigita) Tamen ne _estas_ pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli!
HEDDA
Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen
venu, -- kaj ni eksidu konfideme kune.
(Sxi devigas _sinjorinon Elvsted_ eksidi sur la apogsegxon apud la
forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.)
ELVSTED
(timema, rigardas sian horlogxon) Sed kara, bona Sinjorino --. Mi
vere intencis nun foriri.
HEDDA
Ho, ne tiom urgxas. -- Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via
hejmo.
ELVSTED
Ho, estas gxuste _tio_, kion mi plej malvolonte tusxu.
HEDDA
Sed al mi, kara --? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto.
ELVSTED
Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis!
HEDDA
Vi min timis?
ELVSTED
Jes, mi estis ege timema. Cxar kiam ni renkontigxis en la sxtuparo,
vi kutimis tauxzi miajn harojn.
HEDDA
Ne, cxu mi _tion_ faris?
ELVSTED
Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min.
HEDDA
Ho, tio estis ja nur babilacxo, vi komprenu.
ELVSTED
Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. -- Kaj poste almenaux -- ni
disigxis -- foren disigxis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege
malsimilaj.
HEDDA
Nu, do ni denove alproksimigxu. Auxskultu nun! En la instituto ni
intimigxis kaj antauxnomis unu la alian --
ELVSTED
Ne, en tio vi certe eraras.
HEDDA
Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj,
nun kiel antauxe. (proksimigxas sur la tabureto) Jen! (kisas sxin
sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda.
ELVSTED
(premas kaj frapetas sxiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj afableco
--! Al tio mi tute ne estas kutimigxinta.
HEDDA
Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antauxe, kaj nomas vin
mia kara Tora.
ELVSTED
Tea mi nomigxas.
HEDDA
Jes gxuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas sxin kompateme) Do
vi ne kutimigxis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra
hejmo?
ELVSTED
Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis.
HEDDA
(iom rigardas sxin) Mi komprenetis, ke estus io tia.
ELVSTED
(rigardas antauxen senhelpe) Jes, -- jes, -- jes.
HEDDA
Mi ne certe memoras nun. Sed cxu ne estis unue kiel mastrumistino, ke
vi venis tien norde al la notario?
ELVSTED
Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino -- la tiama, -- sxi estis
malsaneca, -- kaj plej ofte kusxis en lito. Jen, mi devis ankaux
sxargxi min pri la mastrumado.
HEDDA
Sed poste, -- fine, vi farigxis dommastrino.
ELVSTED
(peze) Jes, fine mi tio farigxis.
HEDDA
Mi pripensu --. Kiom longe estas de tiam, -- proksimume?
ELVSTED
Post kiam mi edzinigxis?
HEDDA
Jes.
ELVSTED
Estas nun kvin jaroj de tiam.
HEDDA
Jes, gxuste; tiom devas esti.
ELVSTED
Ho, tiuj kvin jaroj --! Aux pli gxuste la du -- tri lastaj. Ho, se
vi, Sinjorino, povus imagi al vi --
HEDDA
(frapetas sxian manon) _Sinjorino_? Hontu, Tea!
ELVSTED
Ne, ne, mi provos. -- Ja, -- se vi nur povus imagi kaj kompreni --
HEDDA
(preterpase rimarkante) Ejlert Lovborg logxas ja tie norde dum tri
jaroj, mi opinias.
ELVSTED
(rigardas sxin iom necerte) Ejlert Lovborg? Jes -- li faras.
HEDDA
Cxu vi konis lin jam cxi tie en la urbo?
ELVSTED
Apenaux. Nu ja, -- de nomo, kompreneble.
HEDDA
Sed tie norde, -- li do venis en vian domon?
ELVSTED
Jes li vizitis nin cxiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Cxar
lauxtempe mi sola ne kapablis cxion fari.
HEDDA
Ne, kompreneble. -- Kaj via edzo --? Li versxajne ofte vojagxas?
ELVSTED
Jes. Sinjorino, -- ne Hedda, -- vi komprenas, ke kiel notario li
devas ofte vojagxi cxirkauxe en la distrikto.
HEDDA
(apogante sin al la segxbrako) Tea, -- kompatinda, dolcxa Tea, --
nun vi cxion rakontu al mi, -- tiel kiel estas.
ELVSTED
Jes, kaj jen vi demandu.
HEDDA
Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, -- kia en -- cxiutagaj
rilatoj. Cxu li traktas vin bone?
ELVSTED
(eviteme) Li certe mem kredas, ke li cxion plej eble bone faras.
HEDDA
Sxajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek
jarojn pli maljuna?
ELVSTED
(incitita) Ankaux tio. Unu rilato aldone al alia. Cxio pri li estas
por mi malsimpatia! Ni havas ecx ne unu penson kune. Nenion en la
mondo, -- li kaj mi.
HEDDA
Sed cxu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere?
ELVSTED
Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj
ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta.
HEDDA
Estas malsagxe de vi.
ELVSTED
(agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Sxajne li
vere sxatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn.
HEDDA
Kaj ankaux Ejlert Lovborg, Tea.
ELVSTED
(rigardas sxin) Sxatas Ejlert Lovborg! Kiel vi havas tiun ideon?
HEDDA
Sed, kara, -- sxajnas al mi, ke cxar li sendas vin ecx cxi tien al la
urbo post lin -- (ridetas preskaux nerimarkeble) Kaj krome vi ja
mem tion diris al Tesman.
ELVSTED
(kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris. (eldiras
kviete) Nu. -- Pli bone ke mi diru al vi cxion. Cxar tamen
malkasxigxos.
HEDDA
Sed, mia kara Tea --?
ELVSTED
Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojagxis.
HEDDA
Cxu vere! Via edzo nenion sciis?
ELVSTED
Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojagxon, ankaux li.
Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun
estus tie norde.
HEDDA
Nu? Kaj poste?
ELVSTED
Jen, mi pakis kelkajn el miaj ajxoj. La plej necesajn. Tiel kasxe.
Kaj jen mi forlasis la domon.
HEDDA
Senpere?
ELVSTED
Jes. Kaj vojagxis per fervojo rekte cxi tien al la urbo.
HEDDA
Sed, mia kara, bona Tea, -- ke vi tion kuragxis!
ELVSTED
(ekstaras kaj pasxas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta mondo mi
alie farus!
HEDDA
Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen?
ELVSTED
(cxe la tablo, rigardas sxin) Tien norden al _li_?
HEDDA
Nu jes, nu jes?
ELVSTED
Tien norden al li mi neniam plu revenos.
HEDDA
(ekstaras kaj proksimigxas) Vi do -- tute serioze, -- forvojagxis de
cxio?
ELVSTED
Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla.
HEDDA
Kaj -- ke vi foriris tiel tute malsekrete.
ELVSTED
Ho, tiajxon oni tamen ne povas teni sekreta.
HEDDA
Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea?
ELVSTED
Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze sur
la sofon) Cxar mi faris nenion alian ol kion mi _devis_ fari.
HEDDA
(post mallonga pauxzo) Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi
volas komenci?
ELVSTED
Tion mi ankoraux ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie
Ejlert Lovborg vivas. -- Se mi do _pluvivu_.
HEDDA
(prenas segxon de cxe la tablo, eksidas cxe sxi kaj frotetas sxiajn
manojn) Vi Tea, -- kiel estigxis tiu -- tiu amikeco -- inter vi kaj
Ejlert Lovborg?
ELVSTED
Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaux ian influon sur
lin.
HEDDA
Nu?
ELVSTED
Li formetis siajn antauxajn kutimojn. Ne cxar mi petis lin pri tio.
Cxar tion mi neniam kuragxis fari. Sed li certe notis, ke tiajxojn mi
ne emis. Kaj tial li ilin forlasis.
HEDDA
(kasxas spontanan mokridon) Vi do restarigis lin -- kiel oni diras,
-- vi, eta Tea.
ELVSTED
Jes, tion li almenaux mem diras. Kaj li -- siavice, -- li faris ian
veran homon el mi. Lernigis min pensi -- kaj kompreni ion kaj tion.
HEDDA
Cxu li legis ankaux kun _vi_?
ELVSTED
Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine
profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, felicxa tempo, kiam mi
partoprenis lian laboron! Kiam mi permesigxis helpi lin!
HEDDA
Do, tion vi povis?
ELVSTED
Jes. Kiam li ion skribis, ni devis cxiam labori kune.
HEDDA
Do, kiel du bonaj kamaradoj.
ELVSTED
(viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda -- tiel ankaux li nomis nin!
-- Ho, mi devus ja senti min korege gxoja. Sed ecx tion mi ne povas.
Cxar mi ja ne scias, cxu tio dauxros kun la tempo.
HEDDA
Cxu via fido al li ne estas pli forta ol tio?
ELVSTED
(peze) Virina ombro staras inter Ejlert Lovborg kaj mi.
HEDDA
(rigardas sxin intense) Kiu _tiu_ estus?
ELVSTED
Mi ne scias. Iu aux alia de -- de lia pasinteco. Iu kiun li versxajne
neniam forgesas.
HEDDA
Kion li diris -- pri tio?
ELVSTED
Nur unu fojon -- preterpase -- li aludis.
HEDDA
Do! Kaj kion li jen diris?
ELVSTED
Li diris, ke kiam ili disigxis, tiam sxi volus pafi lin per pistolo.
HEDDA
(malvarme, sinrege) Ho cxu! Tiajxon oni ne kutimas fari cxi tie.
ELVSTED
Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la rugxhara kantistino, kun kiu li
dum tempo --
HEDDA
Jes, povas esti.
ELVSTED
Cxar mi memoras, ke oni diris pri sxi, ke sxi kunportis sxargitajn
armilojn.
HEDDA
Nu, -- do kompreneble estas sxi.
ELVSTED
(tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, -- nun mi auxdas, ke tiu
kantistino, -- sxi estas denove en la urbo! Ho, -- mi estas tute
malespera --
HEDDA
(ekrigardas al la malantauxa cxambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras
kaj flustras) Tea, -- cxio devas resti inter vi kaj mi.
ELVSTED
(eksaltas) Ho jes, -- jes! Pro Dio --!
(_Jorgen Tesman_, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la
malantauxa cxambro.)
TESMAN
Jen, -- nun la epistolo estas prete verkita.
HEDDA
Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas.
Atendu iomete. Mi akompanos al la gxardenpordego.
TESMAN
Jen, Hedda, -- eble Berte povas ekspedi tiun cxi?
HEDDA
(prenas la leteron) Mi diros al sxi.
(_Berte_ venas de la antauxcxambro.)
BERTE
Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn.
HEDDA
Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen -- metu tiun cxi
leteron en la posxtkeston.
BERTE
(prenas la leteron) Jes, Sinjorino.
(Sxi malfermas la pordon por _asesoro Brack_ kaj mem eliras. La
asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun
elastaj movoj. La vizagxo estas ronda, sed kun nobla profilo. La
haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaux ankoraux nigraj kaj
zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la
lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon,
tamen iom tro juneca por lia agxo. Li uzas nazpincxilon, kiun li foje
kaj refoje lasas pendi.)
ASESORO BRACK
(kun la cxapelo en la mano; salutas) Cxu oni kuragxas fari viziton
tiom frue en la tago?
HEDDA
Kompreneble oni kuragxas.
TESMAN
(premas lian manon) Cxiam bonvena vi estu.
(prezentas) Asesoro Brack -- sinjorino Rysing --
HEDDA
Oho --!
BRACK
(reverence) Ah, -- treege gxojigas min --
HEDDA
(rigardas lin kaj ridas) Estas vere amuze rigardadi vin dum hela
tago, asesoro!
BRACK
Sxangxigita -- vi eble trovas?
HEDDA
Jes, iomete pli juna, sxajnas al mi.
BRACK
Dankas kompleze.
TESMAN
Sed kion vi diras pri Hedda! Cxu? Cxu sxi ne aspektas florante? Sxi
rekte --
HEDDA
Ho, lasu nun min netusxita. Prefere danku la asesoron pro la peno,
kiun li havis --
BRACK
Nu, nu, -- estis por mi nura plezuro --
HEDDA
Jes vi estas fidela estajxo. Sed por mia amikino urgxas foriri. Gxis
revido, asesoro. Mi baldaux revenos.
(Reciprokaj salutoj. _Sinjorino Elvsted_ kaj _Hedda_ eliras tra la
antauxcxambra pordo.)
BRACK
Nu, -- cxu via edzino estas suficxe kontenta --?
TESMAN
Jes, ni ne povas suficxe danki vin. Konsentite ke -- ioma sxangxo
estos necesa, mi auxdas. Kaj io kaj io mankas. Farigxos necese havigi
aldone kelkajn ajxojn.
BRACK
Nu do? Vere?
TESMAN
Sed pri tio vi ne estu gxenata. Hedda diris, ke sxi mem volas arangxi
pri tio kio mankas. -- Sed cxu ni ne sidigxu? Cxu?
BRACK
Dankon, momenton. (eksidas cxe la tablo) Estas io, pri kio mi volus
paroli kun vi, kara Tesman.
TESMAN
Nu? Aha, mi komprenas! (eksidas) Estas versxajne la serioza parto
de la festeno, kiu nun komencas. Cxu ?
BRACK
Nu, tiuj monaferoj ankoraux ne tiom urgxas. Krome mi dezirus, ke ni
estus nin arangxintaj iom pli simple.
TESMAN
Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas sxin
tiel bone --. Ne eblis ja proponi al sxi tute etburgxajn
cxirkauxajxojn!
BRACK
Ne, ne, -- estas ja tio la dilemo.
TESMAN
Kaj -- felicxe -- ne povas longe dauxri, gxis mi estos nomita
profesoro.
BRACK
Nu, jen vidu, -- tiaj aferoj ofte estas longedauxraj.
TESMAN
Cxu vi eble auxdis ion pli detale? Cxu?
BRACK
Nenion deciditan --. (interrompante) Sed, jen mi memoras, --
novajxon, kiun mi povas rakonti.
TESMAN
Nu?
BRACK
Via iama amiko, Ejlert Lovborg, revenis urben.
TESMAN
Tion mi jam scias.
BRACK
Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon?
TESMAN
Sxi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda.
BRACK
Nu tiel. Kiel sxi nomigxas? Mi ne bone auxdis --
TESMAN
Sinjorino Elvsted.
BRACK
Aha, -- do la edzino de la notario. Jes, -- estas ja cxe ili, ke li
restadis.
TESMAN
Kaj pensu, -- kun gxojo mi auxdas, ke li refarigxis tute bonkonduta
homo!
BRACK
Jes, oni ja tion pretendas.
TESMAN
Kaj lauxdire li ankaux estas eldoninta novan libron. Cxu?
BRACK
Jes ja, vere!
TESMAN
Kaj gxi ankaux vekis atenton!
BRACK
Ecx ege neordinaran atenton gxi vekis!
TESMAN
Imagu, -- cxu tio ne estas gxojige auxdi? Li, kun siaj mirindaj
talentoj --. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdigxis
por cxiam.
BRACK
Tio estis ja la gxenerala opinio pri li.
TESMAN
Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun
poste vivu? Cxu?
(_Hedda_ dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la
antauxcxambro.)
HEDDA
(al _Brack_, ridas moke) Tesman cxiam kunportas zorgojn pri la
enspezoj por vivi.
TESMAN
Nu Dio, -- ni sidas cxi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert
Lovborg.
HEDDA
(rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogsegxon apud la
forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al _li_?
TESMAN
Ja, -- la heredon li certe jam foruzis antaux longe. Kaj novan libron
li apenaux povas skribi cxiun jaron. Cxu? Nu, -- kaj jen mi vere
demandas, kio farigxos el li?
BRACK
Pri tio mi povus eble iom informi vin.
TESMAN
Do?
BRACK
Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo.
TESMAN
Ho, bedauxrinde, -- la parencoj, ili al li ja turnis la dorson.
BRACK
Iam ili nomis lin la espero de la familio.
TESMAN
Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis.
HEDDA
Kiu scias? (ridetas) Norde cxe la notario Elvsted ili ja restarigis
lin --
BRACK
Kaj aldone tiu libro, kiu eldonigxis --
TESMAN
Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aux alia. Mi
jxus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin cxe ni hodiaux
vespere.
BRACK
Tamen kara, vi partoprenos ja mian frauxlofestenon cxivespere. Tion
vi ja promesis sur la kajo cxinokte.
HEDDA
Cxu vi tion forgesis, Tesman?
TESMAN
Jes vere, tion mi forgesis.
BRACK
Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos.
TESMAN
Kial vi tion supozas? Cxu?
BRACK
(iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la segxdorso) Kara
Tesman --. Kaj ankaux vi, Sinjorino --. Mi ne povas lasi vin en
nescio pri io, kio -- kio --
TESMAN
Kio koncernas Ejlert --?
BRACK
Ambaux vin; vin kaj lin.
TESMAN
Sed, kara asesoro, diru do!
BRACK
Vi devas antauxvidi, ke via enoficigxo eble ne okazos tiom frue, kiom
vi deziras kaj atendas.
TESMAN
(eksaltas maltrankvile) Cxu io intervenis? Cxu?
BRACK
La enoficigxo por la posteno estos eble submetata al konkuro --
TESMAN
Konkuro! Jen imagu, Hedda!
HEDDA
(duonkusxigas sin pli malantauxen en la segxo) Aha, jen, jen!
TESMAN
Sed kun kiu do! Vere ne kun --?
BRACK
Jes, gxuste. Kun Ejlert Lovborg.
TESMAN
(kunfrapas la manojn) Ne, ne, -- tio cxi estas ja tute nepensebla!
Tute neebla! Cxu?
BRACK
Hm, -- tamen ni tion do eble spertos.
TESMAN
Sed, sed asesoro Brack, -- estus nekredebla senkonsidero kontraux mi!
(agitas per la brakoj) Jes, cxar -- konsideru, -- mi estas
edzigxinta homo! Ni ja geedzigxis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj
mi. Akiris pezan sxuldon. Prunteprenis monon ecx de onklino Julle.
Cxar, Dio mia, -- mi ja preskaux ricevis promeson pri la posteno.
Cxu?
BRACK
Nu, nu, nu, -- la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro.
HEDDA
(senmova en la apogsegxo) Imagu, Tesman, -- estos kvazaux ia sporto.
TESMAN
Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion cxi tiel senzorge!
HEDDA
(kiel antauxe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas strecxe
interesita pri la rezulto.
BRACK
Cxiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas
la aferoj, -- jam antaux ol vi komencos acxetadi, pri kio vi minacas,
kiel mi auxdis.
HEDDA
Tio cxi povas neniun sxangxon fari.
BRACK
Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaux! (al _Tesman_) Kiam mi faros
mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin sercxi.
TESMAN
Ho, jes ja, -- el tio cxi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen.
HEDDA
(kusxanta, antauxenstrecxas la manon) Adiaux, Asesoro. Kaj bonvenon
reen.
BRACK
Koran dankon. Adiaux, adiaux.
TESMAN
(akompanas lin al la pordo) Adiaux, kara Asesoro! Mi vere petas vin
pardoni -- (_Asesoro Brack_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro)
TESMAN
(pasxas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, -- oni neniam devus
riski enpenetri la fabelolandon. Cxu?
HEDDA
(rigardas lin ridetante) Cxu _vi_ tion faras?
TESMAN
Ho jes, -- ne eblas nei, -- _estis_ fabelriske edzigxi kaj acxeti
domon kun nuraj necertaj perspektivoj.
HEDDA
Vi eble pravas.
TESMAN
Nu, -- nian sxatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, -- la
hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Cxu?
HEDDA
(ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu
festene. Grandsinjore.
TESMAN
Jes, bona Dio, -- kiom mi antauxgxojis al tio! Imagu, -- vidi vin
kiel mastrinon, -- en elektita rondo! Cxu? -- Jes ja, -- intertempe
ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon
Julle cxe ni. -- Ho vi, kiu devus sperti ion alian -- ion tute alian
--!
HEDDA
Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos.
TESMAN
Ho ne, -- bedauxrinde. Dungi serviston, -- vidu, pri tio ne eblas
pensi.
HEDDA
Kaj la rajdcxevalon, kiun mi havus --
TESMAN
(timigita) La rajdcxevalon!
HEDDA
-- pri gxi mi certe nun ecx ne plu kuragxas pensi.
TESMAN
Ne, Dio gardu min, -- estas ja memkompreneble!
HEDDA
(pasxas sur la planko) Nu -- per unu afero mi almenaux povas min
gxojigi dume.
TESMAN
(gxoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Cxu?
HEDDA
(cxe la pordo, rigardas lin kun kasxata moko) Miaj pistoloj, --
Jorgen.
TESMAN
(timigate) La pistoloj!
HEDDA
(kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler.
(Sxi eliras tra la malantauxa cxambro maldekstren.)
TESMAN
(kuras al la pordaperturo kaj vokas post sxi) Ne, Dio benu vin, plej
kara Hedda, -- ne tusxu tiujn dangxerajn objektojn! Pro mi, Hedda!
Cxu?