V. Polyhymnia.

La kosmopolito.

Ili triope ankoraÅ­ kunsidis kaj interparolis,

Apud la pastra sinjoro la apotekisto ĉe l' mastro;

Ĉiam ankoraŭ la konversacio nun estis la sama,

Kiu turniĝis multoble jen tien kaj reen, jen ĉien.

Sed nun la pastro bonege respondis kun bela indeco:

„Mi ne protestos vin! Tion mi scias, ke l' homo aspire 5

Ĉiam al io pli bona; kaj, kiel ni vidas, li ankaŭ

Celas al io pli alta, almenaŭ li serĉas la novan.

Sed ne tromulton postulu! Ĉar krom la dirita sentado

AnkaÅ­ donacis al ni la naturo la emon, persisti

Je la malnova kaj ĝoji pri longe provita kutimo. 10

Ĉiu natura kaj ankaŭ prudenta estado bonestas.

Multon deziras la homo, sed fakte bezonas malmulton;

Estas mallongaj la tagoj, malvasta la sorto de l' homoj;

Tiun neniam mallaÅ­dis mi, kiu sen ia ripozo

Ĉiam ageme tra l' maro kaj stratoj de l' mondo vagadas, 15

Ne laciĝante, kuraĝe, kaj ĝojas pri ĉia profito

Amasiĝinta riĉege por li kaj la liaj ĉirkaŭe.

Sed ankaŭ tiun mi ŝatas, verdire, la burĝon trankvilan,

Kiu silente trapaŝas la patran heredon kaj lerte, 20

Kiel sezono postulas, laboras sur sia kamparo.

Ne ĉiujare al li aliiĝas la tero, kaj l' arbo,

Ĵus nur plantita, ne siajn branĉbrakojn etendas ĉielon

Tute rapide kaj tuj ornamite per multaj floretoj.

Ne, tia viro bezonas je pacienceco, kaj ankaÅ­ 25

Ĉiam je sento pureca, trankvila, je ĝusta prudento;

Ĉar li konfidas nur semojn malmultajn al tero nutranta,

Kaj li penadas nur bestojn malmultajn profite kreskigi,

Sole ja lia pensado koncernas aferojn utilajn.

Al feliĉulo nur donis naturo tielan sentadon! 30

Ĉiujn nin nutras li. Benon al burĝo de urbo malgranda,

Kiu kunigas kamparan metion kun urba metio!

Sur li ne pezas la premo, sub kiu timeme kampulo

Zorgas, kaj lin ne konfuzas la zorgo de l' burĝoj avidaj,

Kiuj sen havo kutimas nur ĉiam imiti pli riĉajn 35

Klasojn de samurbanaro; precipe virinoj, knabinoj.

Tial do benu trankvilan penadon de l' filo kaj ankaÅ­

Lian edzinon, la samideanan, de li elektotan.“

Tiel la pastro. Nun kune la filo kun sia patrino

Ĉambron eniris; ŝi manekondukis lin antaŭ la patron 40

Kaj nun parolis: „Dum ofte jam, patro, ni interbabilis,

Ĝoje ni pensis pri l' tago venonta, en kiu Hermano,

Fianĉineton estontan trovinte, nin fine ĝojigus!

Tien kaj reen ni pensis; jen tiun knabinon proponis

Ni, jen ĉi tiun, al li babilante gepatre kaj zorge. 45

Vidu, nun venis la tago; al li la ĉielo kondukis

Nun fianĉinon kaj certe la koro nun mem decidiĝis.

Tiam ĉu ni ne konsentis, ke iam li sole elektu?

Ĉu vi ne antaŭ ne longe deziris, ke li por knabino

Sentu afable kaj vigle? Nun estas veninta la horo! 50

Ja li eksentis, elektis kaj vire nun mem decidiĝis.

Tiu knabino jen estas, la fremda, al li renkontinta.

Donu aprobon pro ŝi, aŭ li restos, laŭĵure, fraŭlulo.“

Ankaŭ la filo parolis: „Konsentu do, patro! La koro

Ĝuste kaj pure elektis; ŝi estos plej inda filino.“ 55

Sed ĉar la patro silentis, la pastro rapide sin levis

Kaj nun parolis: „Jes, nur la momento decidas pri l' vivo

Kaj pri la sorto, la tuta, de l' homo; ĉar ankaŭ ja estas

Ĉiu decido post konsiderado eĉ longa nur kreo

De la momento; saĝulo do sole la ĝustan ektrovas. 60

Ĉiam danĝere ja estas, apude pripensi ĉi tion

Ĉe l' elektado, aŭ tion, kaj tiel konfuzi la senton.

Pura li estas, Hermano--; mi konas lin de la naskiĝo;

Li ne etendis la manojn al tio aŭ tio ĉi; kion

Li ĉu junulo ĉu knabo deziris, konvena ĝi estis. 65

Vi ne ekmiru timeme, ke nun jam subite okazis,

Kion vi longe deziris. La formo de via deziro

Al vi alia aperas nun, ol vi antaÅ­e imagis.

Ĉar la deziroj ja mem al ni kaŝas la celon de l' volo;

Venas de supre la donoj en sia natura apero. 70

Ne la knabinon malŝatu, unue movintan la koron

Puran de l' filo amata, prudenta kaj bona, Hermano.

Ho feliĉulo, al kiu unua jam la amatino

Sekvas, al kiu la ĉarma sopiro ne svenas fantome.

Lia aspekto ja montras, ke nun decidiĝis la sorto. 75

Vera inklino virigas junulon, lin faras matura.

Li ŝanĝanima ne estas; mi timas, se tion rifuzos

Vi, li pasigos la jarojn plej belajn dum vivo malgaja.“

Tuje post tio la apotekisto, al kiu jam longe

Volis la vorto desalti de lipoj, pripense respondis: 80

„Ni tiufoje do ankaŭ nur iru sur meza la vojo!

Nur malrapide rapidu! Devizo jen jam de AÅ­gusto

Imperiestro. Volonte mi servos al karaj najbaroj

Kaj per malgrava kapablo vin helpos por via utilo;

La junularo precipe bezonas, ke oni ĝin gvidu. 85

Lasu eksteren min nun! La knabinon mi volas esplori,

La komunumon demandi, en kiu ŝi vivas konata.

Tiel facile neniu min trompos; mi scias esplori.“

Tiam la filo respondis tuj vigle per vortoj rapidaj:

„Faru, najbaro, ĝin! Iru, demandu, sed kore mi petas, 90

Ke la sinjoro, la pastro, troviĝu en via proksimo;

Tiel du viroj indegaj atestos malkaŝe kaj ĝuste.

Patro, ŝi certe devenas de bonaj gepatroj kaj ŝi ne

Vagas tra landoj serĉante nur aventuraĉojn, kaj ŝi ne

Ruze klopodas delogi kaj gajni senspertan junulon. 95

Ne, nur la sorto terura de la pereiga milito,

Kiu detruas la mondon kaj eĉ konstruaĵojn firmegajn

Levis el fundo, senhelpe elpelis la virtan knabinon.

Ĉu ne mizere nun vagas ranguloj de alta deveno?

Princoj forkuras en fremdaj vestaĵoj, kaj reĝoj ekzile 100

Vivas. Ho, oni ŝin ankaŭ nun tiel elpelis el lando,

Ŝin, la plej bonan; ja ŝi forgesante la propran mizeron

Helpas l' aliajn kaj estas senhelpa ankoraÅ­ helpema.

Estas mizero, ĉagreno grandegaj, tra l' mondo irantaj;

Povus ne ankaŭ fariĝi feliĉo el tiu mizero, 105

Ke en la brako de l' fianĉineto, edzino fidinda,

Benus militon mi, kiel vi mem la pasintan brulegon?“

Tiam respondis la patro per akcentigata parolo:

„Kiel do nun liberiĝis, Hermano, la lango, konstante,

Longe en buŝo ligita kaj nur moviĝinta malofte! 110

Tion hodiaŭ mi spertas, kaj tio minacas al ĉiu,

Ke la patrino volonte la volon de l' filo favoras

Milde, indulge, kaj ĉiu najbaro fariĝas partia,

Kiam nur oni atakas la patron aÅ­ ankaÅ­ la edzon.

Sed mi ne volas vin nun kontraŭstari, ĉar kion utilus? 115

Ĉar mi jam vidas antaŭe ĉi tie nur larmojn, obstinon.

Iru kaj provu kaj domen konduku en nomo de Dio

Tiun filinon! Se ne, jen li tiun knabinon forgesu!“

Tiel la patro. Sed tuje la filo elvokis ĝojgeste:

„Antaŭ vespero ankoraŭ filino plej bona ĉeestos, 120

Kiel ŝin viro prudenta elektas plej taŭga edzino.

Tiam ŝi ankaŭ fariĝos feliĉa, mi tion esperas.

Ja ŝi eterne min dankos, ke anstataŭante gepatrojn

Vin mi redonis al ŝi kaj prudente ŝi tion komprenos.

Sed mi ne plue prokrastos, mi tuj la ĉevalojn aljungos 125

Kaj la amikojn kondukos eksteren en ŝian proksimon;

Sole l' amikojn laÅ­ propra prudento mi lasos agadi

Kaj, mi ĝin ĵuras, mi tute ilian decidon obeos,

Kaj ne pli frue mi vidos ŝin, ĝis ŝi fariĝis la mia.“

Tiel eksteren li iris, kaj dume l' aliaj l' aferon 130

Gravan saĝece pripensis kaj konsiderante pritraktis.

Sed rapidegis Hermano al stalo, en kiu troviĝis

Liaj kuraĝaj ĉevaloj kaj manĝis la puran avenon,

Fojnon la sekan kaj sur la plej bona herbejo tranĉitan.

Tiam rapide al ili enmetis li ŝtalenbuŝaĵon 135

Brilan, li tiris rimenojn tra bukoj, la arĝentumitaj,

Tiam almetis li longajn pli larĝajn rimenkondukilojn

Kaj elkondukis la bestojn en korton, sur kiun servisto

Jam la kaleŝon bonvole alŝovis, timonon tirinte. 140

Ili aljungis per ŝnuroj fortikaj al tiu kaleŝo

Tiam bonorde la fortajn, facile tirantajn ĉevalojn,

Poste Hermano ekkaptis la vipon kaj nun veturigis.

Kiam l' amikoj okupis la vastajn sidbenkojn, ruliĝis

La veturilo rapide for sur la pavimo de l' urbo,

Kaj ĝi postlasis la murojn kaj turojn, la novblankigitajn. 145

Tiel Hermano veturis al tiu konata ŝoseo

Nun senprokraste, rapide, de l' monto malsupren kaj supren.

Sed kiam li nun ekvidis la turon de tiu vilaĝo,

Kaj jam proksime troviĝis la domoj ĝardenĉirkaŭitaj,

Li tuj ekpensis haltigi surstrate nun siajn ĉevalojn. 150

De l' serioza mallumo de altaj tilioj ombrita,

Kiuj jam enradikiĝis ĉi tie dum kelkaj jarcentoj,

Estis vastega herbejo, verdanta, de herboj kovrita,

Antaŭ l' vilaĝo, gajejo kampara kaj por la urbanoj.

Nur malprofunde fosita troviĝis sub arboj la puto. 155

Dum la irado sur ŝtupoj malsupren, jen ŝtonaj sidbenkoj

Ĉirkaŭmetitaj ĉe fonto vidiĝis; ĝi fluis senĉese,

Nur borderita malalte, facile ĉerpebla kaj pura.

Tie en ombra mallumo Hermano decidis haltigi

Kun veturilo la fortajn ĉevalojn. Kaj tiel farinte 160

Li nun parolis: „Eliru, amikoj kaj iru, por ke vi

Baldaŭ sciiĝu, ĉu vere ŝi indas la manon de mi ja

Ame donatan! Mi kredas ĝin certe; vi diros nenion

Novan pri ŝi; se mi sole nun agus, mi irus rapide

Tien kaj baldaŭ malkaŝe ŝi mian vivsorton destinus. 165

Kaj vi ŝin certe kaj baldaŭ el ĉiuj aliaj ekkonos;

Ĉar malfacile al ŝi komparebla nur estas alia

Laŭ edukeco. Mi vin atentigas pri ŝiaj vestaĵoj:

Kovras la ruĝa tuketo kaj montras la volbon de l' brusto,

Bele laĉitan, kaj nigrekoloran korsaĵon ŝi havas, 170

Zorge ŝi faldis la ĉemizborderon je l' krispo, el kiu

Ŝia rondforma mentono ĉarmege antaŭen aspektas;

Gaje, libere vidiĝas de l' kapo gracia ovrondo;

Ĉirkaŭ arĝentaj pinglegoj multfoje la fortaj harligoj

Estas volvitaj; la jupo, la blua kaj multe faldita 175

La maleolojn belformajn dum ŝia irado ĉirkaŭas.

Sed vin ankoraÅ­ mi volas sciigi kaj kore petegi:

Ke vi kun ŝi ne parolu nek nian intencon konigu,

Sed pridemandu kaj aÅ­du pri kio aliaj rakontos!

Kiam vi havos sciigon sufiĉan por miaj gepatroj, 180

Tiam revenu al mi kaj ni poste pripensos la pluon.

Tiel mi ĉion pripensis dum nia veturo ĉi tien.“

Tiel li diris. L' amikoj nun paŝis al tiu vilaĝo,

Kie en domoj, ĝardenoj, garbejoj la multo da homoj

Svarmis kaj ĉaro post ĉaro sur strato la larĝa staradis. 185

Viroj provizis la bestojn blekantajn, ĉevalojn ĉe l' ĉaroj,

Kaj diligente virinoj sekigis tolaĵon sur ĉiuj

Plektobariloj, kaj ludis infanoj en akvo plaÅ­danta.

Tiel premante sin tra l' veturiloj, tra l' homoj kaj bestoj

Dekstren, maldekstren la du alsenditoj rigardis, ĉu ili 190

Ne la staturon de tiu knabino spione ekvidus;

Tamen nenie ĝis nun virgulino la bela aperis.

Nun interpremo pli forta okazis: Jen estis disputo

De malpaculoj pro ĉaroj, en kiu virinoj kriante

Intermiksiĝis. Jen alproksimiĝis rapide, gravege 195

Viro maljuna, aliris al malpacemuloj; la bruo

Tuj silentiĝis nun, kiam li patre postulis trankvilon,

Jenon dirante: „Ĉu ne kvietigis nin nia mizero,

Ke ni nun fine komprenu toleri kaj interkonsenti

Unu l' alian, se ankaŭ ne ĉiu la agojn pripensas? 200

Homo feliĉa ne estas indulga. Ĉu fine instruos

Vin la suferoj, ne, kiel alie, malpaci kun frato?

Ha, malenviu do nur reciproke la lokon sur fremda

Tero kaj, kion vi havas, dividu, por trovi kompaton.“

Tiel li diris kaj ĉiuj silentis; paceme la homoj 205

Ree nun kvietigitaj ordigis la bestojn kaj ĉarojn.

Sed nun la pastro, aÅ­dinte de l' viro parolojn laÅ­dindajn,

Ankaŭ sentinte la senton, la pacan, de l' fremda juĝanto,

Tiun aliris kaj diris la jenajn gravegajn parolojn:

„Patro, se, vere, en tagoj feliĉaj vivadas popolo 210

Kaj sin nutradas de l' tero, la larĝe kaj vaste kreita,

Kiu rekreas monate kaj jare la donojn petitajn,

Ĉio fariĝas per si, per si mem ja, kaj ĉiu sin sentas

Pleje prudenta kaj bona; kaj ĉiuj komune ekzistas,

Ankaŭ la viro plej saĝa valoras nur kiel alia; 215

Ĉio ja, kio okazas, sen ia alhelpo daŭriĝas.

Kiam mizero disŝiras la vojojn kutimajn de l' vivo,

Domojn kaj ejojn detruas, ĝardenojn kaj kampojn subfosas,

Kaj la virinon kaj viron forpelas de l' hejma loĝejo,

Ilin fortrenas en sorton malcertan dum tempoj timigaj: 220

Tiam, ho, oni ĉirkaŭe tuj serĉas la viron plej saĝan

Kaj nun ĉi tiu parolos ne vane prudentajn parolojn.

Patro, permesu; vi estas ja certe la estro de tiuj

Forelpelitoj, ĉar tuje vi nun trankviligis l' animojn?

Vere simila al tiuj plej saĝaj gvidantoj vi estas, 225

Kiuj la forelpelitojn gvidadis tra vastaj dezertoj.

Ĵus mi ekpensas, ke mi kun Josua aŭ Moses parolas.“

Kaj serioze rigardis la estro post tio kaj diris:

„Vere, similas la nuno al tempoj eĉ plej maloftegaj,

Kiujn konigas la temphistorio profana aÅ­ sankta; 230

Ĉar kiu vivis en tiuj ĉi tagoj, hieraŭ, hodiaŭ,

Vivis jam jarojn; ĉar tiel premiĝas nun ĉiuj aferoj.

Kiam mi iom pripensas, jam aĝo grizega sur mia

Kapo jen ŝajnas kuŝadi kaj tamen la forto tradaŭras.

Ni nur komparu nin mem eĉ al tiuj, al kiuj aperis 235

En arbareto fajrega la Dia Sinjoro en grava

Horo; Li ankaŭ al ni ja aperis per nuboj kaj fajro.“

Kiam la pastro nun estis volema ankoraÅ­ paroli

Plu kaj deziris sciiĝi pri l' sorto de l' forelpelitoj,

Tuj la kunulo sekrete parolis al li en l' orelon: 240

„Plu nur parolu kun l' estro kaj pri la knabino esploru!

Sed mi nun iros ĉirkaŭe por serĉi ŝin, poste mi, kiam

Mi ŝin eltrovis, revenos.“ La pastro jesante konsentis;

Sed tiu serĉis tra l' plektobariloj, ĝardenoj, garbejoj.

Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia · 第 11 / 20 题