II. Terpsichore.

Hermano.

Kiam la filo bonforma eniris la ĉambron, atente

Lin observadis la pastro per fiksaj rigardoj, kaj ankaÅ­

Lian staturon kaj tutan konduton, per sperta okulo

De l' esploranto nun, kiu mienojn facile deĉifras,

Kaj ridetante al li li ekdiris per vortoj afablaj: 5

„Tute ja aliigita vi ŝajnas! neniam mi vidis

Tian viglecon ĉe vi kaj tielan vivplenan rigardon.

Gaje, serene vi venas; tuj oni eksentas, ke vi la

Malfeliĉulojn donacis kaj benon ilian ricevis.“

Sed serioze kaj tute trankvile la filo respondis: 10

„Ĉu mi laŭdinde ĝin faris, ne scias mi; ĉion ordonis

Fari la koro, pri kio precize al vi mi rakontos.

Kara patrino, vi serĉis tro longe malnovajn objektojn,

Kaj vi tro longe elektis; la pako malfrue pretiĝis;

AnkaÅ­ la vinon kaj vian bieron vi pakis trozorge. 15

Kiam mi fine elvenis ekstere de l' pordo sur straton,

Jam refluegis la multo da burĝoj, virinoj, infanoj,

Al mi renkonten, la forelpelitoj jam malproksimiĝis.

Mi rapidiĝis kaj tuje veturis al tiu vilaĝo,

Kie--mi tion eksciis ja--ĉiuj nun nokte ripozos. 20

Kiam mi pluen, laÅ­longe de l' nova kampstrato veturis

Jen veturilo el trunkoj fortikaj rigardojn altiris,

Kiun du bovoj fremdlandaj, tre grandaj kaj fortaj, fortiris;

Paŝis apude knabino, tutfreŝe antaŭeniranta,

Kiu per longa bastono la bestojn fortegajn direktis, 25

Ilin antaŭen jen puŝis kaj jen malakcelis prudente.

Min ekvidinte, trankvile ŝi miajn ĉevalojn aliris,

Jene dirante: Ne ĉiam ni estis en tia mizero,

Kiel hodiaŭ vi vidas nin kaj nun sur tiu ĉi marŝo.

Mi ne kutimis ĝis nun de l' fremdulo donacon petegi, 30

Kiun li donas malvole, nur por malriĉulon forigi;

Sed la neceso nun urĝas paroli. Ĉi tie sur pajlo

Kuŝas l' edzino de riĉa kampulo ĵus akuŝiĝinta,

Kiun apenaÅ­ mi savis kun bovoj kaj kun veturilo.

Laste ni sekvas l' aliajn; apenaŭ ŝi restis vivanta. 35

Kuŝas nun nuda, ĉe l' brusto, la ĵus naskiĝinta infano;

Nur per malmulto la niaj ja povos nin helpi, kondiĉe

Ke ni atingu l' aliajn hodiaŭ en tiu vilaĝo,

Kie ni volas restadi; mi timas neniun plu trovi.

Se superfluan tolaĵon vi havas kaj loĝas proksime, 40

Tiam donacu bonfare do ĝin al la malfeliĉuloj.

Tiel ŝi diris kaj lace leviĝis de l' pajlo la pala

Min rigardanta akuŝiĝintino; kaj mi nun respondis:

Superterulo do ofte instigas, ke l' koro bonfara

Antaŭeksentas mizeron de sia malriĉa homfrato; 45

Antaŭsentinte pri via ĉagreno do mia patrino

Pakon kunmetis, por doni ĝin tuj al la tutnudigitaj.

Kaj mi malligis la nodon de l' laĉo kaj donis la varman

Patran domrobon al ŝi kaj donacis ĉemizojn kaj tolon.

Ĝoje dankante ekkriis ŝi: Ho, feliĉulo ne kredas, 50

Ke mirindaĵo okazas ankoraŭ; nur en la mizero

Oni ekkonas la manon de Dio, ĉar Li la bonulon

Igas bonfari. Li helpu vin kiel vi helpis nin ĉiujn.

Kaj la akuŝiĝintinon mi vidis gajece pripalpi

Tolon diversan, aparte la molan flanelon de l' robo.-- 55

Ni rapidiru al tiu vilaĝo, en kiu la niaj

Certe ripozos dumnokte!--ŝin petis la bona knabino--

Tie prizorgos mi tuj la infanan vestaĵon kaj ĉion.

Kaj salutante tutkore ŝi dankis min, puŝis la bovojn;

Jen ekveturis la ĉaro; sed mi plu ankoraŭ restadis, 60

Kaj la ĉevalojn retenis; ĉar mi konsideris ankoraŭ,

Ĉu mi rapide veturu ĝis tiu proksima vilaĝo,

Por la manĝaĵojn donaci al tie estantaj, aŭ donu

Ĉion al tiu knabino, por ke ŝi ĝin juste disdonu.

Tiel mi tuj decidiĝis en koro; mi post ŝi veturis 65

Nur malrapide kaj ŝin atinginte mi diris fervore:

Bona knabino! ne sole tolaĵon patrino surmetis

Zorge sur mian kaleŝon por vesti la indajn nudulojn,

Sed ŝi aldonis ankoraŭ manĝaĵojn kaj ĉian trinkaĵon,

Kaj mi posedas sufiĉe da ĉio en mia ĉarkesto. 70

Sed nun mi volas transdoni ankoraŭ ĉi tiujn donacojn

AnkaÅ­ al vi kaj plej bone mi tiel plenumos l' ordonon;

Saĝe vi ĉion uzados, dum mi laŭhazarde disdonus.

Jen la knabino respondis: mi plej singardeme disdonos

Viajn donacojn; la plej mizerulo pri tio ekĝoju. 75

Tiel ŝi diris. Rapide malfermis mi de l' veturilo

Kestojn, elportis la ŝinkojn, la pezajn, eltiris la panojn,

Ankaŭ botelojn da vino, biero kaj ĉion transdonis.

Mi ja volonte ankoraÅ­ pli donus, sed pli mi ne havis.

Al la akuŝiĝintino ŝi ĉion nun metis manprete 80

Kaj forpaŝadis; kun miaj ĉevaloj mi hejmen rapidis.“

Kiam Hermano silentis, la komunikema najbaro

Tuj ekkriante komencis: „Feliĉa do, kiu en tagoj

De la forkuro kaj tia konfuzo nur sola vivadas,

Kiun ne ĉirkaŭprenadas timeme l' edzino, infanoj! 85

Mi nun feliĉa min sentas; hodiaŭ mi tute ne volas

Patro nun esti kaj pri l' familio la zorgon trenadi.

AnkaÅ­ mi ofte pripensis forkuron kaj tial kunpakis

Ĉiujn plej bonajn objektojn, monerojn antikvajn, la ĉenojn

De la mortinta patrino, el kio nenion mi vendis. 90

Multo ankoraÅ­ postrestus do, kiun mi kare akiris.

Eĉ la radikojn kaj herbojn, la tre diligente serĉitajn,

Nur malvolonte mi perdus, cetere ne tre valorantajn.

Se l' provizoro postrestos, trankvile mi iros eksteren.

Se l' kontantaĵon mi savis kaj mian personon, mi savis 95

Ĉion; la unuopulo sendube sin savas facile.“

Tuj energie respondis la juna Hermano: „Najbaro,

Kiel vi tute ne mi opinias kaj mi ne konsentas.

Eble ĉu estas indulo, ho, kiu en tagoj feliĉaj

Aŭ malfeliĉaj pri si atentema nur estas, kaj kora 100

Partoprenanto en ĝojoj kaj zorgoj de l' homoj ne estas?

Mi decidiĝus edziĝi hodiaŭ prefere ol iam;

Kelka ĉar bona knabino por si defendanton bezonas

Kaj la gajigan edzinon la viro en malfeliĉaĵoj.“

Nun ridetante la patro! „Volonte vin tiel mi aŭdas! 105

Tian prudentan parolon al mi vi malofte parolis.“

Tuj ekparolis la bona patrino kun gaja vigleco:

„Vere, Hermano, vi estas tutprava, ni faris la samon.

Ĉar ne en tagoj serenaj ni ambaŭ korame nin trovis,

Sed nin kunigis kontraŭe malĝojo kaj eĉ malfeliĉo. 110

Lundon matene--mi scias ĝin certe, ĉar tagon antaŭe

Estis la brulo terura, per kiu pereis l' urbeto--

Antaŭ nun dudek da jaroj; dimanĉon hodiaŭ similan,

Estis varmege kaj seke, kaj akvo malmulte ekzistis.

Ĉiuj personoj promenis en festaj vestaĵoj aŭ gaje 115

En muelejoj, gastejoj kaj niaj vilaĝoj troviĝis.

Jen ĉe la fino de l' urbo la fajro naskiĝis. La brulo

Tiam rapidis tra l' stratoj, kreante nur novan ekbrulon.

Kaj la garbejoj bruladis, la tuta riĉega rikolto,

Kaj en la stratoj la domoj bruladis ĝis la foirejo. 120

Tiu ĉi domo kaj ankaŭ l' apuda gepatra pereis.

Kelkon nur povis ni savi. Mi sidis la nokton malgajan

Sur antaŭurba paŝtejo, la kestojn kaj litojn ŝirmante;

Fine mi lace ekdormis; kaj kiam matene nun vekis

Min la matena malvarmo, la ĉe la tagiĝo blovanta, 125

Tiam mi vidis la fumon, la ardon, muraĵojn kavitajn.

Tio premegis la koron al mi; jen la suno denove

Nun pli brilege ol iam leviĝis kaj min kuraĝigis.

Mi tuj rapide ekstaris. Mi volis nun vidi la lokon

De la antaŭa loĝejo kaj kien la kokoj rifuĝis, 130

Kiujn precipe mi amis; infane mi sentis ankoraÅ­.

Kiam mi nun la ruinojn de l' domo kaj korto transiris,

Kiuj ankoraŭ fumiĝis, kaj mi la loĝejon ekvidis

Tiel nun tutdetruitan, jen transe vi venis serĉante.

Restis en via bestejo ĉevalo, la subbruletantaj 135

Traboj kaj rubo ĝin kovris, la besto ne estis vidata.

Tiel ni kontraÅ­ ni staris, malgaje kaj konsiderante;

Ankaŭ la muro rompiĝis, komuna al niaj bienoj.

Poste ekkaptis vi min ĉe la mano kaj diris afable:

Kiel vi tien ĉi venas, Luinjo? Foriru! Vi viajn 140

Plandojn bruligos, la botojn pli multe fortikajn varmega

Rubo al mi bruldifektis. Vi tiam min levis kaj portis

Transen min! Tie ankoraŭ la doma pordego troviĝis,

Kiel nun, kun la arkaĵo; ĝi sola el ĉio nur restis.

Kaj vi nun teren min metis kaj kisis min; mi ja protestis, 145

Sed vi parolis al mi nun per vortoj afable signifaj:

Vidu, la fajro detruis la domon. Ĉi tie nun restu,

Helpu ĝin ree konstrui, mi helpos la vian starigi.

Mi ne komprenis, ĝis via patrino alvenis al mia

Patro kaj gaje fariĝis solena edziĝa promeso. 150

Ĝoje ankoraŭ memoras mi pri la duonbruligitaj

Traboj kaj vidas ankoraŭ la sunon belegan leviĝi;

Ĉar al mi donis la tago la edzon, la tempoj unuaj

De la terura detruo donacis al mi ja la filon.

Tial mi laÅ­das vin, ke vi kun fido sincera nun ankaÅ­ 155

Pensas pri ia knabino en tiu ĉi tempo terura,

Kaj kuraĝiĝas edziĝi en nia malpaca epoko.“

Tuje la patro respondis kaj diris viglece al tio:

„Estas laŭdinda intenco kaj pri la fariĝo vi diris,

Panjo, la veron, ĉar ĉio okazis laŭ via rakonto. 160

Sed la pli bono restadas pli bona. Ne ĉiu bezonas

Sian vivadon kaj sian estadon denove komenci,

Kiel ni devis kaj kelkaj, ne ĉiu laboru en zorgoj.

Kiel feliĉa do estas, al kiu gepatroj bonstatan

Domon transdonas, kaj kiu prospere ĝin plue beligas? 165

Malfacilega ja estas komenco de ĉia mastrumo.

Homo bezonas ja multe da aĵoj; de tago al tago

Ĉio fariĝas pli kosta, li tial penadu riĉiĝi.

Tiel mi ankaÅ­ esperas, ke vi nun, Hermano, plej baldaÅ­

Hejmen kondukos kun doto riĉhava la fianĉineton; 170

Ĉar al la brava junulo konvenas akiri knabinon

Riĉan, kaj estas agrable, se kun dezirita edzino

AnkaÅ­ alvenas en korboj kaj kestoj la doto utila.

Ne senintence dum kelke da jaroj patrino pretigas

Multe da tolo, fortike teksita, al sia filino; 175

Ne senintence donacas baptanoj al ŝi arĝentaĵojn,

Kaj ormonerojn maloftajn la patro aparte konservas;

Ĉar ŝi kun sia havaĵo kaj ĉiuj donacoj ĝojigu

Iam la fraŭlon amatan do, kiu ŝin sola elektis.

Certe mi scias ĝin, kiel agrabla sin sentas edzino 180

Inter la propraj objektoj de l' ĉambroj kaj de l' kuirejo,

Kiam ŝi mem al si tute preparis la tablon kaj liton.

Nur fianĉinon bonege dotitan por vi mi dezirus;

Laste ĉar malriĉulinon ja nur malestimos la viro,

Eĉ servistino nur estos ŝi, kiu eniris senhava. 185

Estas nejustaj la viroj, foriĝas la tempoj de l' amo.

Mia Hermano, vi min maljunulon treege ĝojigus,

Se vi kondukus en domon plej baldaÅ­ la bofilineton

El najbaraĵo, de tie el tiu domego, la verda.

Vere, la viro riĉiĝis, komerco kaj liaj fabrikoj 190

Pli ĉiutage riĉigas lin. Ĉu li ne ĉiam profitas?

Nur tri filinoj ekzistas kaj lian propraĵon heredos.

Jam la unua elektis, mi scias ĝin, sed akireblaj

Estas ankoraÅ­ la dua, la tria, kaj eble ne longe.

Se mi anstataŭ vi estus, mi ne ŝanceliĝus ĝis nune, 195

Unu el tiuj knabinoj forportus mi, kiel la panjon.“

Tiam rediris modeste la filo al patro trudanta:

„Mi efektive intencis laŭ via deziro elekti

Unu el tiuj najbaraj filinoj. Ni kune lernadis,

Ludis apude de l' puto sur nia urbplaco pli frue, 200

Ofte kaj ilin protektis mi kontraÅ­ la knaboj petolaj.

Tio de longe jam pasis; kaj dece restadas en domo

Nun la plenkreskaj knabinoj, timante la ludojn petolajn.

Estas ja bonedukitaj knabinoj! LaÅ­ via deziro

Transen mi iris kelkfoje do kiel antaÅ­a konato; 205

Sed pri la interrilatoj kun ili neniam mi gajis,

Ili mallaŭdis min ĉiam; trankvile mi devis toleri

Ĝin: ĉar tro longa la jako, la drapo tro maldelikata

Estis, koloro tro simpla, la haroj ne bele frizitaj.

Fine mi ankaÅ­ intencis orname min vesti, simile 210

Kiel la buboj komercaj, ĉe ili dimanĉe estantaj,

Kiuj somere ornamas sin dande per duonsilkaĵoj.

Sed ĝustatempe ankoraŭ mi sentis, ke ili ridetis

Ĉiam min; tio do vere ofendis min, mian fieron;

Sed ĉagreniĝis mi ankaŭ treege, ke ili, precipe 215

Minjo, la tria, neniam ekkonis la emon amikan.

Laste, dum Pasko, mi ankaÅ­ transiris, mi vestis per nova

Jako min, kiu nun pendas nur supre en ŝranko, kaj ankaŭ

Estis laÅ­mode frizita mi, kiel l' aliaj junuloj.

Ili subridis dum mia eniro, pro mi--mi ne kredis. 220

Minjo ĉe l' fortepiano ĵus sidis; la patro ĉeestis,

Li bonhumore aÅ­skultis la kanton de siaj filinoj.

Mi ne komprenis ja kelkon pri kio la kanto rakontis;

Sed pri ‚Pamina‘ kaj ankaŭ ‚Tamino‘ mi multe aŭskultis.

Kaj mi do ankaÅ­ ne volis silenti. Post kanto finita 225

Mi nun demandis pri l' teksto kaj pri la personoj diritaj.

Ĉiuj post tio silentis kaj ĉiuj ridetis; nun ŝerce

Diris la patro: „Ĉu ne, vi ja konas nur ‚Adam‘ kaj ‚Eva‘!“

Sed reteniĝis neniu nun, laŭte ekridis la knaboj

Kaj la knabinoj, la patro ridante sin tenis la ventron. 230

Pro embaraso defalis ĵus mia ĉapelo, kaj daŭris

Nun subridado senĉesa, eĉ dum la kantado kaj ludo.

Mi hontigite kaj tede foriris rapide kaj ree

Hejmen, pendigis la jakon en ŝrankon, konfuzis la harojn

Ree kaj ĵuris, neniam transiri denove la sojlon. 235

Prava mi estis; ĉar ili ja estas senamaj, koketaj,

Kaj mi sciiĝis, ke ili ankoraŭ min nomas ‚Tamino‘.“

Nun la patrino rediris: „Hermano, vi do ne trolonge

Kun la infanoj koleru; ĉar ili ja estas infanoj.

Minjo ja estas bonega kaj ĉiam nur vin ŝi favoris; 240

Antaŭ ne longe pri vi ŝi demandis jam. Ŝin do elektu!“

Nun meditante la filo rediris: „Mi tamen ne scias,

Tiu ĉagreno troenradikiĝis ĉe mi; ŝin, je vero,

Mi nun ne volas rigardi ludantan kaj aŭdi kantantan.“

Sed nun la patro eksplodis kaj diris la vortojn kolerajn: 245

„Ĝojon malmultan mi havas pri vi! Mi jam ĉiam ĝin diris,

Ĉar vi deziris nur vin okupadi je l' kampoj, ĉevaloj;

Kion bienoservisto de riĉa kampulo plenumas,

Faras vi; sed via patro nur devas rezigni je l' filo,

Kiu ja ankaÅ­ laÅ­more sin povis prezenti publike. 250

Kaj la patrino min trompis pli frue per vanta espero,

Ĉar la legado, skribado, lernado neniam prosperis

En lecionoj longtempaj, kaj ĉiam vi estis la lasta.

Vere! de tio ĝi venas, se ne ambicio ekzistas

Ĉe la junulo kaj se li ne volas pli alten sin levi. 255

Se nur por mi la gepatroj egale estadus zorgintaj,

Kaj min sendintaj pli frue en bonan kaj taÅ­gan lernejon,

Certe mi estus alia ol mastro de l' Ora Leono.“

Jen la junulo sin levis kaj alproksimiĝis silente

Kaj malrapide, senbrue al pordo; sed kriis la patro 260

Tutindignite: „Foriru nur! vin obstinulon mi konas!

Kaj mastrumadu nur plue, por ke mi ne vin eĉ insultu.

Tamen ne kredu, ke iam vi volos al ni enirigi

Iun vilaĝan knabinon edziĝe, la nelertulinon.

Longe mi vivis kaj scias traktadi la homojn kaj scias 265

Ankaŭ gastigi sinjorojn kaj eĉ sinjorinojn, ke ili

Estas kontentaj; mi scias kompleze flatadi fremdulojn.

Sed mi deziras nun bofilineton ĉi tie ricevi,

Kiu amuze dolĉigos al mi la multegajn penadojn.

Ankaŭ ŝi ludu por mi la pianon! La plej eminentaj 270

Homoj de l' urbo plezure alvenu en mian gastejon,

Kiel dimanĉe okazas en domo najbara.“ Mallaŭte

Premis Hermano la anson kaj tiel forlasis la ĉambron.

Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia · 第 8 / 20 题