I. Kalliope.

Sorto kaj kompatemo.

„Stratojn ja kaj foirejon neniam mi vidis dezertaj

Kiel nun! Ŝajnas al mi balaita, senviva la urbo!

Kvindek ne hejme restadis el ĉiuj loĝantoj, mi kredas.

Kion ne kaŭzas scivolo! Nun ĉiu rapidas por vidi

La irantaron de l' forelpelitoj tre malfeliĉegaj. 5

Ĝis la digvojo, de ili uzata, ja unu horeto

Estas kaj oni en polvo varmega tagmeze kuregas

Tamen malsupren. Mi vere ne irus de tie ĉi, sole

Nur por observi mizeron de tiuj senkulpaj migrantoj,

Kiuj el lando transrheina[1], la bela, savinte havaĵon 10

Sian, nun venas al ni kaj tramigras ĉi tiun feliĉan

Nian angulon de l' valo fruktdona kaj ĝiajn kurbiĝojn.

Faris bonege, edzino, vi, ke vi forsendis la filon,

Ke li alportu malnovan tolaĵon, manĝaĵon, trinkaĵon

Al mizeruloj; ĉar por la riĉuloj konvenas donaci. -- 15

Kiel la knabo veture dresadas la virajn ĉevalojn!

Estas tre bona vidaĵo, ĉu ne? Kaleŝeto la nova,

Spacon ĝi havas por kvar kaj ankoraŭ por veturigisto.

Sola foriris li nun kaj malpeze ĝi tien ruliĝis!“

Tiel al sia edzino la mastro „Al Ora Leono“ 20

Diris, plezure sidante sub la foireja dompordo.

Kaj la prudenta mastrino, la sperta, al tio respondis:

„Mi ne volonte donacas tolaĵon de ni eluzitan;

Ofte ĝi estas utila kaj ne por moneroj havebla,

Kiam ĝin oni bezonas. Bonvole mi donis hodiaŭ 25

Kelkan pli bonan peceton de lit- kaj ĉemizaj tolaĵoj;

Ĉar pri maljunaj kaj junaj mi aŭdis tutnudaj migrantoj.

Ĉu vi pardonos min? Ŝrankon la vian sekrete elrabis

Mi ja, kaj vian domrobon el plej delikata katuno,

Hindaj floretoj sur ĝi, delikata flanelo interne, 30

Ankaŭ mi donis; ĝi estas malnova kaj ne plu laŭmoda.“

Sed la bonega dommastro pri tio ridetis kaj diris:

„Vere volonte ne perdis mi tiun katunan domrobon

El orienta Hindujo; mi saman neniam ricevos.

Plu mi ne portis ĝin. Vere ja estas, ke viro nun ĉiam 35

Iru en botoj, surtuto, vidigu sin en la bekeŝo,

Kaj forigitaj ekstere nun estas pantoflo kaj ĉapo.“

„Vidu nur tien,“ respondis ŝi, „kelkaj de tie revenas

Kiuj rigardis jam la irantaron; ĝi certe nun pasis.

Kiel la ŝuoj de polvo nun estas kovritaj kaj ardas 40

Ĉiuj vizaĝoj! Per sia naztuko forviŝas la ŝviton

Ĉiu. Mi nepre ne kurus hodiaŭ pro tia vidaĵo

Kaj kunsuferus! Min vere jam plenkontentigos rakonto.“

Tiam la patro, la bona respondis gravege la jenon:

„Tia vetero malofte aperis al tia rikolto, 45

Kaj ni enportos la grenon nun, kiel la fojnon, sekita;

Ĉar la ĉielo heliĝis, neniu nubeto vidiĝas

Kaj malvarmigon alblovas la vento al ni orienta.

Vere konstanta vetero; la greno jam tromaturiĝis;

Morgaŭ matene ekfalĉos ni nian riĉegan rikolton.“ 50

Dum li ĉi tion parolis, multiĝis la aroj da viroj

Kaj da virinoj nun tra l' foirejo jam hejmrevenantaj.

AnkaÅ­ de tie veture revenis kun siaj filinoj

Al la kontraŭa placflanko rapide la riĉa najbaro,

Ĉefa vendisto de l' loko, al domo la renovigita, 55

En nefermita kaleŝo (en „Landaŭ“ ĝin oni fabrikis).

Stratoj viviĝis; ĉar nombris la urbo sufiĉe da burĝoj,

Ankaŭ ĝi havis fabrikojn kaj plu metiistojn diversajn.

Tiel la paro pacema kunsidis nun en la pordejo

Inter si paroladante pri la revenantoj bonkore. 60

„Vidu,“ subite la tre respektinda edzino ekvokis,

„Tie alvenas la pastro, la apotekisto najbara

Kune kun li. Ili certe raportos pri multaj suferoj,

Kiujn la forelpelitoj travivis dum sia migrado.“

Ili alvenis, afable kaj kore salutis la paron, 65

Poste eksidis sur benkojn el ligno, apude starantajn,

Skuis la polvon de siaj piedoj, ventumis sin ankaÅ­.

Post reciproka saluto unue la apotekisto

Interparoli komencis kaj diris nun preskaŭ ĉagrene:

„Tiaj nun estas la homoj, verdire, kaj ĉiuj egalas 70

Okulumante plezure malĝojon de siaj kunfratoj!

Ĉiu rapidas por vidi flamantan la fajron teruran,

Eĉ la krimulon mizeran al ekzekutejo irantan.

Nun por rigardi de l' forelpelitoj mizeron aliras

Ĉiu, pripensas neniu, ke eble li ankaŭ suferos 75

Saman mizeron, ĉu baldaŭ, ĉu poste en tempoj venontaj.

Nepardonebla facilanimeco! sed homa ĝi estas.“

Poste parolis la pastro, la nobla, prudenta klerulo,

Li, la ornamo de l' urbo, junulo, sed preskaÅ­ jam viro.

Tiu ĉi konis la vivon kaj sciis la homajn bezonojn, 80

Li konvinkiĝis pri l' grava valoro de l' Sankta Biblio,

Kiu malkovras la sorton kaj senton internan de l' homoj;

AnkaÅ­ li konis bonege la librojn plej bonajn profanajn.

„Kiajn ajn nemalutilajn instinktojn la bona naturo

Donis patrine al ni, ne volonte mi tion mallaÅ­das; 85

Kion prudento kaj saĝo ne ĉiam atingas, ja povas

Tia feliĉa emeco, ĝi pelas nekontraŭstareble.

Se ne allogus la homon per fortaj incitoj scivolo,

Ĉu li entute sciiĝus do, kiel la mondaj aferoj

Interrilatas belege? Unue li volas novaĵon, 90

Poste li serĉas utilon, senlaca en sia fervoro,

Laste bonaĵon, per kiu li havas valoron, indecon.

Al la juneco do estas kunulo la senpripensemo,

Kiu danĝeron kaŝemas kaj tuje postsignojn estingas

De la dolora, feliĉe nun preterpasinta malbono. 95

Estas laŭdota la viro, verdire, al kiu naskiĝis

Poste matura prudento el tia gajecanimeco,

Kiu ageme penadas en tagoj feliĉaj aŭ malaj;

Ĉar ĝi estigas la bonon kaj ĝi la malbonon forigas.“

Tuj la mastrino ekdiris aminde, sed senpacience: 100

„Kion vi vidis, nun diru, ĉar tion mi scii deziras.“

„Vere ja,“ nun energie respondis la apotekisto,

„Nur malfacile mi baldaŭ ekĝojos post ĉio vidita.

Kiu ajn povas rakonti pri tiu multobla mizero!

De malproksime ni vidis la polvon, jam antaÅ­ ol veni 105

Al la herbejoj malsupren; de unu monteto jam marŝis

Ĝis la alia l' amaso, ni povis malmulte ekkoni.

Kiam ni poste atingis la vojon tra l' valo irantan,

Estis ankoraŭ terura tumulto de l' homoj kaj ĉaroj.

Preterpasantajn sufiĉe da malfeliĉuloj ni tie 110

Vidis, bedaÅ­re, kaj aÅ­dis pri tiu dolora forkuro

Kaj pri la ĝoja sentado de l' vivo rapide savita.

Estis malĝoja vidaĵo, la tuta diversa havaĵo,

Kiun alie enhavas la domo bonstata, kaj kiun

Mastro bonega starigas en lokojn konvenajn, por uzi 115

Ĝin ĉiutage, ĉar ĉio do estas necesa, utila,

Ĉio videbla nun sur veturiloj diversaj kaj ĉaroj,

Pro la rapida foriro, lokita sen ia elekto:

Jen la kribilo, la lana kovrilo nun kuŝas sur ŝranko,

En la knedujo la lito kaj super spegulo la tolo. 120

Ĉar la danĝero forprenas, estinte ni tion ja vidis,

Antaŭ duoble dek jaroj, ĉe l' brulo, al homo pripenson

Ĉian, li kaptas malgravajn, sed lasas valorajn objektojn.

Ankaŭ simile ĉi tie nun ili fortrenis sensperte

Sennecesaĵojn ajn, ĉiujn ĉevalojn ŝarĝinte kaj bovojn, 125

Lignojn malnovajn, barelojn, birdkaĝon kaj eĉ anserujon.

Tiel pakaĵojn portante spiregis l' infanoj, virinoj

Same sub korboj kaj kuvoj kun ĉiaj objektoj negravaj.

Ĉar ja la laston de l' havo la homo klopodas konservi.

Tiel senorde kaj tutkonfuzite la interpremantaj 130

En la polvaro nun tien foriris. Pro bestoj malfortaj

Volis la unu veturi senurĝe, l' alia rapidis.

Jen, ha, okazis kriado de tiuj premitaj virinoj

Kaj de l' infanoj, blekado de l' bestoj, bojado de l' hundoj,

Ankaŭ ĝemado de gemaljunuloj kaj gemalsanuloj 135

Balanciĝantaj en litoj sur ĉaro tro multe ŝarĝita.

Jen, al la rando de l' flanka altvojo premita el sia

Ĝusta vojsulko nun unu el tiuj en foson falegis

Kaj renversiĝis; la homoj terure kriantaj sur kampon

Kaj malproksimen per svingo elfalis; sed tamen feliĉe. 140

Ĉar la havaĵo, sekvante, defalis proksime de l' ĉaro;

Kiu, verdire, ĝin vidis elfali, li devis supozi

Certe, ke l' ŝarĝo de l' kestoj kaj ŝrankoj frakasus la homojn.

Tiel la ĉaro rompita kaj l' homoj senhelpaj jen kuŝis,

Ĉar preterpasis rapide kaj pluen foriris l' aliaj 145

Nur pro si mem singardemaj, kaj mem de l' amaso ŝovataj.

Sed ni rapidis al tio kaj trovis la malfeliĉulojn,

Kiuj sur hejma kuŝejo apenaŭ suferojn tolerus,

Jen sur la tero malmola, dolore ĝemantaj, plendantaj,

Sunbruligitaj kaj sufokiĝintaj per polvo fluganta.“ 150

Tiam elvokis, tuŝite en koro, la mastro homama:

„Ilin Hermano renkontu kaj tuj refreŝigu, vestigu!

Mi nevolonte rigardus mizeron la trodolorigan.

Kortuŝiĝinte jam de la unua sciigo pri tiaj

Grandaj suferoj ni sendis rapide obolon de nia 155

Troa havaĵo por helpi al kelkaj kaj nin trankviligi.

Sed ni ne volas rakonti la pluajn malgajajn aferojn!

BaldaÅ­ ja vere la timo aliras la koron de l' homoj,

Ankaŭ la zorgo; ĝi pli min timigas ol eĉ la malbono.

Nun ni eniru la postan kaj pli malvarmetan haleton! 160

Tien neniam la suno briladis, nek varma aero

Murojn la multe pli dikajn penetras; alportos patrinjo

Da ‚okdektria‘ glaseton, kaj nia humoro revenos.

Tie ĉi estas negaja trinkado, pro l' muŝozumado.“

Ĉiuj eniris post tio kaj ĝojis pri l' malvarmetiĝo. 165

Portis la zorgemulino la vinon bonegan, la klaran,

En polurita botelo, sur pleto brilstana kun romaj

Glasoj verdetaj, jen por la rheinvino la ĝustaj pokaloj.

Ĉirkaŭ la bruna rondtablo, brilege vaksita,--ĝi staris

Sur multampleksaj piedoj--sidadis la tri nun amike. 170

Tuj kunsonoris la glaso de l' mastro kun tiu de l' pastro;

Gaje, sed senemocie, pripense ĝin tenis la tria,

Tiel ke lin ekadmonis la mastro kun vortoj afablaj:

„Trinku, najbaro, mi petas! Ankoraŭ protektis favore

Dio nin kaj ni esperu, ke plue nin ankaÅ­ li gardos. 175

Kiu el ni ne ekkonas, ke post la terura brulego,

Kiam Li grave nin punis, Li ĉiam ĝojigis kaj ĉiam

Ŝirmis nin, kiel la homo la multevaloran okulon

Gardas, prefere ŝatatan el ĉiuj aliaj de l' membroj.

Ĉu Li ne ankaŭ nin plue indulgos kaj helpos favore? 180

Ĉar en danĝeroj nur klare ekkonas ni, kiom Li povas.

Ĉu Li la urbon florantan, post kiam Li rekonstruigis

Ĝin el la cindro per laboremuloj kaj tiam ĝin benis

Riĉe, nun ree detruos kaj ĉiujn penadojn nuligos?

Tiam serene kaj milde la pastro bonega ekdiris: 185

„Ĉiam konservu la kredon, restadu ĉe sama sentado!

Dum la prospero ĝi faras nin saĝaj kaj certaj; cetere

Estas plej bona konsolo, vivigas plej belan esperon.“

Nun la prudenta kaj vira pensema gastmastro rediris:

„Kiel salutis mi ofte mirege de l' Rhein-o la ondojn, 190

Kiam laŭ mia negoco vojaĝe mi alproksimiĝis!

Ĉiam ĝi ŝajnis potenca, ĝojigis animon kaj koron.

Sed mi ne povis ekpensi, ke ĝia ĉarmega bordejo

Baldaŭ fariĝus remparo por certe deteni la Frankon,

Same la larĝa litego fosaĵo la limon baronta. 195

Tiel, jen, ŝirmas naturo, defendas la bravaj Germanoj,

Gardas mem Dio nin! Kiu do senkuraĝiĝos malsaĝe?

La batalantoj laciĝis, kaj pacon promesis jam ĉio.

Ho, ke nur en la preĝejo dum tago de ni dezirata,

Kiam sonoros kun nia orgeno la sonorilaro 200

Kaj sonegantaj trumpetoj la altan ‚Tedeum‘ elvokos,

Ho, ke nur tiam Hermano je tiu ĉi tago, sinjoro

Pastro, decide aperu ĉe vi kaj ĉe via altaro

Kun fianĉino, ke festo konata en ĉiuj la landoj

Ankaŭ revenu ĉe mi, kiel tago festega de l' domo! 205

Sed mi ĉagrene ekvidas la filon ekstere timema

Kaj malrapida nur, dum laboreme li hejme rapidas,

Meze de l' homoj li sin kaj publike vidigi malŝatas;

Ja, li evitas eĉ ĉiun kunvenon kun belaj knabinoj,

Ankaŭ la gajan dancadon ŝatatan de ĉiu junulo.“ 210

Tiel dirinte li nun ekaÅ­skultis. Jen oni ekaÅ­dis

De malproksime bruadi piedofrapantajn ĉevalojn

Kaj veturilon; rapide ĝi tondris nun sub la pordejon.

Hermano kaj Doroteo: Eposo idilia · 第 7 / 20 题