(sxanceligxante malantauxen) Asta! Kion vi diras!

ASTA

Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. -- Kaj eble havu

pardonon -- por patrino, ankaux.

ALLMERS

(manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la

penson. Vi, Asta, -- ne estus --

ASTA

Vi ne estas mia frato, Alfred.

ALLMERS

(rapide, duone obstine, rigardas sxin) Nu, sed kion do vere tio

sxangxas en la rilato inter ni du? Funde nenion.

ASTA

(agitas la kapon) _Cxion_ gxi sxangxas, Alfred. Nia rilato ne estas

tia de frato kaj fratino.

ALLMERS

Ne-ne. Sed _tamen_ same sankta. Restos cxiam same sankta.

ASTA

Ne forgesu, -- ke gxi estas sub la legxo de transformo, -- kiel vi

jxus diris.

ALLMERS

(rigardas sxin esplore) Cxu per tio vi sugestas, ke --?

ASTA

(kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, -- vi kara, kara

Alfred. -- (prenas la florojn de la segxo) Jen vidu tiujn nimfeojn!

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren strecxas sin, -- de

la profundo.

ASTA

Mi plukis ilin en la lago. Tie kie gxi fluas en la fjordon.

(strecxigas ilin antauxen) Cxu vi ilin volas, Alfred?

ALLMERS

(prenas ilin) Dankon.

ALLMERS

(rigardas sxin) De Eyolf tie fore? Aux de vi?

ASTA

(kviete) De ambaux. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita.

(Sxi iras supren laux la arbara vojeto.)

ALLMERS

(prenas sian cxapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf.

Eta Eyolf --! (Li sekvas supren laux la vojeto.)

TRIA AKTO

(Arbetajxaro sur altajxeto en la gxardeno de Allmers. Kruta

deklivo kun barajxo kontraux la fono; sxtuparo suben maldekstre.

Vasta elvidajxo super la fjordo, kiu kusxas profunde sube. Flagstango

kun sxnuroj, sed sen flago staras cxe la barajxo. Antauxe dekstre

estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko

ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara cxielo. Kreskanta

krepusko.)

(_Asta_ sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Sxi portas

supervestojn kaj cxapelon, havas sian sunsxirmilon apud si kaj

malgrandan vojagxsakon pendanta per rimeno de la sxultro.)

(_Borghejm_ suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaux li havas

vojagxsakon pendanta de la sxultro. Sur la brako li portas

kunruligitan flagon.)

BORGHEJM

(ekvidas _Asta_) Ho, cxi supre vi do sidadas.

ASTA

Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon.

BORGHEJM

Do estas bone, ke mi vizitetis ankaux _cxi tie_.

ASTA

Cxu vi min sercxadis?

BORGHEJM

Jes, mi faris. Mi volis adiauxi vin -- cxi tiun fojon. Ne la lastan,

mi esperas.

ASTA

(ridetas preskaux nevideble) Vi estas fervora, vi.

BORGHEJM

Vojkonstruisto tia devas esti.

ASTA

Cxu vi vidis Alfred? Aux Rita?

BORGHEJM

Jes, ambaux mi vidis.

ASTA

Kune?

BORGHEJM

Ne. Ili ambaux iris sian apartan flankon.

ASTA

Kion vi faros pri tiu flago?

BORGHEJM

Sinjorino Rita petis min suprenlevi gxin.

ASTA

Suprenlevi flagon nun?

BORGHEJM

Duonstange. Gxi flirtu noktojn kaj tagojn, sxi diris.

ASTA

(ekgxemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred.

BORGHEJM

(okupata pri la flago) Cxu via koro permesas al vi forvojagxi de

ili? Jes, mi demandas. Cxar mi vidas, ke vi estas vojagxvestita.

ASTA

(kun malforta vocxo) Mi devas forvojagxi.

BORGHEJM

Nu ja, cxar vi devas, do --

ASTA

Kaj ankaux vi ja forvojagxos cxi-nokte.

BORGHEJM

Ankaux mi devas? Mi iros per la trajno. Cxu ankaux vi?

ASTA

Ne, mi iros per la vaporsxipo.

BORGHEJM

(ekrigardas al sxi) Cxiu sian apartan vojon do.

ASTA

Jes.

(Sxi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la

stangon. Fininte li iras al sxi.)

BORGHEJM

Frauxlino Asta, -- Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf.

ASTA

(suprenrigardas al li) Jes, mi certigxas, ke vi faras.

BORGHEJM

Sentigxas dolorige. Cxar funde ne konvenas por mi funebri.

ASTA

(rigardas al la flago) Kun la tempo cxio fordrivas, -- cxio. Cxiuj

sentoj de funebro.

BORGHEJM

Cxiuj? Jenon vi opinias?

ASTA

Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas suficxe foren veninta, tiam --

BORGHEJM

Devus esti ege fora, jeno.

ASTA

Kaj vi ja ankaux ja havas la grandan, novan vojkonstruadon.

BORGHEJM

Sed neniun por helpi min en gxi.

ASTA

Nu jes, certe vi havas.

BORGHEJM

(agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la gxojon. Cxar plej

ofte temas pri gxojo.

ASTA

Kaj ne la peno kaj embarasoj?

BORGHEJM

Pa, -- el tiajxoj oni verdire eltiras sin sola.

ASTA

Sed la gxojo, -- tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias?

BORGHEJM

Jes, kia felicxo alie estus en tio esti gxoja?

ASTA

Nu ja, povas esti iu senco en tio.

BORGHEJM

Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti gxoja interne en si

mem. Sed ne tauxgas longtempe. Ne, la gxojo, gxi estas por du kune.

ASTA

Cxiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj?

BORGHEJM

Nu, vidu, -- jen kio estas alia afero. -- Frauxlino Asta, -- cxu vi

do vere ne povas decidigi vin dividi felicxon kaj gxojon kaj -- kaj

penon kaj embarasojn kun unu, -- sole unu sola?

ASTA

Mi provis -- fojon.

BORGHEJM

Cxu provis _vi_?

ASTA

Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, -- kiam Alfred kaj mi logxis

kune.

BORGHEJM

Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli

kiel paco ol kiel felicxo.

ASTA

Gxuinda tio tamen do estis.

BORGHEJM

Jen vidu, -- ecx tio aspektis por vi gxuinda. Sed jen imagu, -- se li

nun ne estus via frato!

ASTA

(volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus

kune. Cxar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaux li, preskaux.

BORGHEJM

(iom poste) Cxu gxi vere estis tiom gxuinda, tiu tempo?

ASTA

Jes, kredu, gxi estis.

BORGHEJM

Cxu vi do tiam travivis ion vere serenan kaj felicxan?

ASTA

Ho jes, multege. Nekredeble multege.

BORGHEJM

Rakontu al mi iom pri tio, frauxlino Asta.

ASTA

Vere nur etaj okazajxoj.

BORGHEJM

Kiaj --? Nu?

ASTA

Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj

kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aux kiam li sidis

skribante artikolon. Kaj lauxtlegis gxin por mi. Kaj poste sukcesis

presigi gxin en periodajxo.

BORGHEJM

Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj

dividas la gxojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via

frato rezignis pri vi, Asta!

ASTA

(en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin.

BORGHEJM

Cxu ne estis dolorige por vi?

ASTA

Jes; en la komenco. Sxajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe.

BORGHEJM

Nu, felicxe, tiel ja ne okazis.

ASTA

Ne.

BORGHEJM

Sed tamen. Sed ke li _povis_. Edzigi sin, mi sugestas. Cxar li ja

povus havi vin sola cxe si!

ASTA

(rigardas antauxen) Li eble estis sub la legxo de transformo, mi

pensas.

BORGHEJM

La legxo de transformo?

ASTA

Alfred nomas gxin tiel.

BORGHEJM

Pa, -- kia stulta legxo tiu estus! Tiun legxon mi neniel fidas.

ASTA

(ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos gxin.

BORGHEJM

Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen auxskultu, frauxlino Asta!

Estu sagxa -- almenaux unu fojon. En tiu rilato, mi celas --

ASTA

(interrompante) Ho ne, ne -- ni ne rekomencu _jenon_!

BORGHEJM

(dauxrigas kiel antauxe) Ja, Asta, -- mi nepre ne lasas vin tiel

facile. Nun via frato ja havas por si cxion kiel li pleje sxatas.

Vivas sian vivon suficxe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. -- Kaj

krome _tio_ -- _tio_, kio eksxangxas vian tutan situacion cxi tie

fore --

ASTA

(skuigxas) Kion vi sugestas pri tio?

BORGHEJM

La infano, kiu fortirigxis. Kio alie?

ASTA

(sinregas) Eta Eyolf estas for, jes.

BORGHEJM

Kaj kio pli estas por vi cxi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri

la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, -- neniujn taskojn cxi tie en

iu rilato --

ASTA

Ho, mi petas vin, kara Borghejm, -- ne insistu al mi tiom impete!

BORGHEJM

Ja; mi estus freneza, se mi ne provis gxis la ekstremo. Unu tagon mi

forvojagxos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos

vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi

intertempe?

ASTA

(ridetas serioze) Cxu eble vi tamen timas la legxon de transformo?

BORGHEJM

Ne, certe ne. (ridas amare) Kaj estas ja ankaux nenio sxangxinda. Ne

en vi, mi pensas. Cxar vi ja ne suficxe sxatas min, mi komprenas.

ASTA

Vi bone scias, ke mi faras.

BORGHEJM

Jes, sed mankas multe por esti _suficxe_. Ne tiel, kiel mi jenon

deziras. (pli impete) Pro Dio, Asta, -- frauxlino Asta, -- estas ja

tiom malprudente de vi, ke ne eblas kompreni! Trans hodiaux kaj

morgaux eble kusxas la plena vivfelicxo atendanta. Kaj jen vi lasas

gxin kusxi! Cxu ni ne _tion_ pentos, Asta?

ASTA

(silente) Ne scias. Sed ni tamen devas lasi kusxantaj cxiujn helajn

eblecojn.

BORGHEJM

(rigardas sxin sinrege) Mi do konstruu miajn vojojn sola?

ASTA

(varme) Ho, se mi vere povus sekvi vin en tio! Helpi vin en la peno.

Dividi la plezuron kun vi --

BORGHEJM

Cxu vi volus, -- se vi povus?

ASTA

Jes. Tiam mi volus.

BORGHEJM

Sed vi ne povas?

ASTA

(rigardas malsupren antaux si) Cxu vi kontentigxus havi min duone?

BORGHEJM

Ne. Tute kaj komplete mi volas vin.

ASTA

(rigardas lin kaj diras kviete) Do mi ne povas.

BORGHEJM

Adiaux do, frauxlino Asta.

(Li volas foriri. _Allmers_ supren venas al la altajxeto de

maldekstre el la fono. _Borghejm_ haltas.)

ALLMERS

(ankoraux cxe la suprenirejo; mallauxte; montras) Rita, cxu sxi sidas

tie en la pavilono?

BORGHEJM

Ne; neniu alia ol frauxlino Asta cxeestas.

(_Allmers_ proksimigxas.)

ASTA

(al li renkonte) Mi malsupreniru por sercxi sxin, cxu? Eble kunpreni

sxin cxi tien?

ALLMERS

(deturnante) Ne, ne, ne, -- ne faru. (al _Borghejm_) Cxu estas vi,

kiu suprenlevis tiun flagon?

BORGHEJM

Jes. Sinjorino Rita petis min fari. Tial mi cxi tien supreniris.

ALLMERS

Kaj cxi-nokte vi ja forvojagxos?

BORGHEJM

Jes. Cxi-nokte mi definitive forvojagxos.

ALLMERS

(kun ekrigardo al _Asta_) Kaj akiris al vi bonan kunvojagxanton, mi

komprenas.

BORGHEJM

(agitas la kapon) Mi vojagxos sola.

ALLMERS

(ekmire) Sola!

BORGHEJM

Tiom komplete sola.

ALLMERS

(distrite) Jen tiel?

BORGHEJM

Kaj ankaux _restos_ sola.

ALLMERS

Estas io terura en tio, resti sola. Kvazaux frostas tra mi --

ASTA

Ho sed, Alfred, vi ja ne estas sola, vi!

ALLMERS

Povas esti io terura ankaux en _tio_, Asta.

ASTA

(timeteme) Ho, ne parolu tiel! Ne pensu tiel!

ALLMERS

(sen sxin auxskulti) Sed cxar vi ja ne vojagxos kun --? Cxar estas

nenio, kio ligas vin, kial vi do ne restos cxi tie cxe mi -- kaj cxe

Rita?

ASTA

(maltrankvila) Ne, cxar tion mi ne povas. Mi nepre devas al la urbo

nun.

ALLMERS

Sed nur al la urbo, Asta. cxu?

ASTA

Jes.

ALLMERS

Kaj vi promesas al mi baldaux reveni.

ASTA

(rapide) Ne, ne, tion mi ne kuragxas promesi nun.

ALLMERS

Bone. Kiel vi volas. Do ni renkontigxos en la urbo.

ASTA

(petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme cxe Rita nun!

ALLMERS

(sen respondi, turnas sin al _Borghejm_) Estus eble pli bone por

vi, ke vi ankoraux ne havas kunvojagxanton.

BORGHEJM

(malema) Ho, kial vi povas diri tiajxon!

ALLMERS

Ja, cxar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje.

ASTA

(senpere) Alfred!

ALLMERS

La gxusta vojagxkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue.

ASTA

(silente, tremante) Alfred! Alfred!

BORGHEJM

(rigardas ilin lauxvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas --

(_Rita_ suprenvenas de maldekstre de la fono.)

RITA

(plende) Ho, ne foriru de mi, cxiuj!

ASTA

(al sxi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris --

RITA

Jes, tamen mi ne kuragxas. Komencas tiom malbele malheligxi. Sxajnas

al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min!

ASTA

(mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne

timu.

RITA

Ke vi tion povas diri! Ne timu!

ALLMERS

(petege) Asta, mi petas vin, -- por cxio en la mondo, -- restu --

cxe Rita!

RITA

Jes! Kaj ankaux cxe Alfred! Restu! Restu, Asta!

ASTA

(batalante) Ho, mi dezirus ege volonte --

RITA

Nu, do jen tion faru! Cxar Alfred kaj mi _ne povas_ solaj travivi la

funebron kaj aflikton.

ALLMERS

(sombre) Prefere diru -- tra la riprocxo kaj turmento.

RITA

Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, -- ni ne portas gxin solaj, ni

du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni

en la loko de Eyolf --

ASTA

(retiras sin) De Eyolf --!

RITA

Jes, cxu ne, sxi povas, Alfred?

ALLMERS

Se sxi volas kaj povas.

RITA

Antauxe vi ja nomis sxin via eta Eyolf. (prenas sxian manon) De nun

vi estu _nia_ Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antauxe estis.

ALLMERS

(en kasxata emocio) Restu -- kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun

Rita. Kun mi. Kun mi, via frato!

ASTA

(decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin)

Borghejm, -- kiam ekveturos la vaporsxipo?

BORGHEJM

Nun baldaux.

ASTA

Jen mi devas preni la sxipon. Vi volas kuniri, cxu?

BORGHEJM

(mallauxta gxojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes!

ASTA

Jen do venu.

RITA

(malrapide) Ha, tiel. Jes, _do_ vi ja ne povas resti cxe ni.

ASTA

(jxetas sin cxirkaux sxian kolon) Dankon pro cxio, Rita! (aliras

kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaux! Mil, mil fojojn adiaux!

ALLMERS

(Mallauxte, strecxite) Kio estas tio cxi, Asta? Aspektas ja kiel

forkuro.

ASTA

(en silenta timo) Jes, Alfred, -- ja estas ankaux forkuro.

ALLMERS

Forkuro de -- _mi_!

ASTA

(flustre) Forkuro de vi -- kaj de mi mem.

ALLMERS

(sin retirante) Ha --!

(_Asta_ rapidas malsupren en la fono. _Borghejm_ svingas la cxapelon

kaj sekvas sxin.)

(_Rita_ apogas sin al la enirejo de la pavilono. _Allmers_ iras en

forta ekscito al la barajxo kaj staras tie rigardante malsupren. Pauxzo.)

ALLMERS

(turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporsxipo.

_Jen_ rigardu, Rita.

RITA

Mi ne kuragxas rigardi gxin.

ALLMERS

Vi ne kuragxas?

RITA

Ne. Cxar gxi havas unu rugxan okulon. Kaj ankaux unu verdan. Grandajn

ardantajn okulojn.

ALLMERS

Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias.

RITA

De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo.

-- Kaj ankaux enen en la mallumon.

ALLMERS

Nun gxi albordigxas.

RITA

Kie gxi albordigxas cxi-vespere?

ALLMERS

(pli proksime) Cxe la kajo, kiel kutime, kara --

RITA

(rektigas sin) Ho, kiel gxi do _povas_ albordigxi _tie_!

ALLMERS

Gxi ja devas.

RITA

Sed estas ja _tie_, ke Eyolf --! Kiel do _povas_ tiuj homoj

albordigxi tie?

ALLMERS

Jes, la vivo estas senkora, Rita.

RITA

La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj.

ALLMERS

Jen vi pravas. La vivo, gxi antauxen marsxadas, gxuste kvazaux nenio

okazis.

RITA

(rigardas antauxen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por

ni du.

ALLMERS

(en vekigxanta doloro) Jes, Rita, -- tiel senutile estis, ke vi

naskis lin en doloro kaj plendo. Cxar nun li ree estas for -- sen

postsigno.

RITA

Nur la lambastono savigxis.

ALLMERS

(impete) Silentu do! Ne auxdigu al mi tiun vorton?

RITA

(Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas.

ALLMERS

(malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis.

Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaux viaj okuloj.

RITA

Ne, cxar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris.

ALLMERS

Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf.

RITA

(auxskultas, timeme) Cxu vi auxdas, Alfred! Denove sonoras!

ALLMERS

(rigardas foren) Estas la vaporsxipo, kiu sonorigas. Gxi

debordigxos.

RITA

Ho, ne estas pri _tiu_ sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi

auxdis sonoradon cxe la oreloj. -- Nun denove sonoradas!

ALLMERS

(al sxi) Vi misauxdas, Rita.

RITA

Ne, mi auxdas gxin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj.

Malrapide. Malrapide. Kaj cxiam la samajn vortojn.

ALLMERS

Vortojn? Kiujn vortojn?

RITA

(kapsignas la takton) "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-to-no flo-sas."

Ho, sxajnas al mi, ke ankaux vi povus tion auxdi.

ALLMERS

(agitas la kapon) Mi auxdas nenion. Kaj ecx nenio estas.

RITA

Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion auxdas tre klare.

ALLMERS

(rigardas trans la barajxon) Nun ili estas sursxipe, Rita. Cxar nun

la sxipo veturas enen al la urbo.

RITA

Cxu vere, ke vi ne tion auxdas! "Lam-bas-to-no flo-sas."

"Lam-bas-ton-- --".

ALLMERS

(iras antauxen) Ne staru auxskultante ion, kio ne ekzistas. Mi

diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas sursxipe. Jam survoje. -- Asta

estas for.

RITA

(rigardas lin eviteme) Jen do ankaux vi baldaux estos for, Alfred?

ALLMERS

(rapide) Al _kio_ vi aludas?

RITA

Ke vi sekvos vian fratinon.

ALLMERS

Cxu sxi ion diris?

RITA

Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke -- ke ni du trovis unu

la alian.

ALLMERS

Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado.

RITA

Ho, por via animo mi ne plu estas -- ne plu tia -- rave delikata.

ALLMERS

La legxo de la transformo tamen povus eble kunteni nin.

RITA

(kapsignas malrapide) _Okazas_ transformo en mi nun. Tion mi

dolorige sentas.

ALLMERS

Dolorige?

RITA

Jes, cxar estas kvazaux ia nasko ankaux en _tio_.

ALLMERS

Jes estas. Aux relevigxo. Transiro al pli supera vivo.

RITA

(rigardas senkuragxe antaux si) Jes, -- sed pereo de la tuta, tuta

felicxo de la vivo.

ALLMERS

Tiu pereo, gxi estas ja vere la gajno.

RITA

(impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj.

ALLMERS

Ni iom parencas ankaux al maro kaj cxielo, Rita.

RITA

Eble vi. Ne mi.

ALLMERS

Ho jes. _Vi_ pli ol vi mem scietas.

RITA

(pasxon pli proksimen) Auxskultu, Alfred, -- cxu vi ne volus pensi

rekomenci vian laboron?

ALLMERS

Tiun laboron, kiun vi malamis?

RITA

Mi farigxis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun

la libro.

ALLMERS

Kial?

RITA

Nur por reteni vin cxi tie cxe mi. Proksime.

ALLMERS

Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita.

RITA

Sed eble mi povus helpi vin.

ALLMERS

Pri la laboro, vi celas?

RITA

Ne. Pri la vivado.

ALLMERS

(agitas la kapon) Sxajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan.

RITA

Nu, do por subporti la vivon.

ALLMERS

(sombre, antauxen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaux, ke

ni rompus la geedzecon.

RITA

(rigardas lin esplore) Kien vi rifugxus? Eble tamen al Asta?

ALLMERS

Ne. De nun neniam al Asta.

RITA

Kien do?

ALLMERS

Supren en la solecon.

RITA

Supren inter la montojn? Cxu _tion_ vi sugestas?

ALLMERS

Jes.

RITA

Sed jeno estas ja nur fantaziajxoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas

vivi.

ALLMERS

Tamen tien mi nun tirigxas.

RITA

Kial? Diru al mi!

ALLMERS

Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi.

RITA

Ion, kio okazis al vi tie supre?

ALLMERS

Jes.

RITA

Kaj pri kio vi silentis antaux Asta kaj mi?

ALLMERS

Jes.

RITA

Ho, vi silentas pri cxio. Vi ne devus.

ALLMERS

Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi.

RITA

Jes, jes, -- mi auxskultos! (Sxi sidigas sin sur la benkon cxe la

pavilono.)

ALLMERS

Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al

vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi

ne povis. Cxar trovigxis nek boato nek homoj.

RITA

Nu? Kaj sekve kio?

ALLMERS

Jen mi iris sola en flankan valon. Cxar tie, mi opiniis, ke mi venus

trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la

alia bordo de la lago.

RITA

Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred!

ALLMERS

Jes; mi misprenis pri la direkto. Cxar vojo aux vojeto tie ne

trovigxis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaux la tutan sekvantan

nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj.

RITA

Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni.

ALLMERS

Ne, -- ili tion ne faris.

RITA

Cxu ne?

ALLMERS

Ne. Estis strange. Sxajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaux farigxis

tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaux Asta.

RITA

Sed pri kio vi do pensis?

ALLMERS

Mi ne pensis. Mi tiradis min laux la deklivoj, -- kaj gxuis la pacon

kaj placxan senton de la percepto de morto.

RITA

(eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu terurajxo!

ALLMERS

Tiel mi sentis. Tute ne timo. Sxajnis al mi, ke mi kaj la morto

kuniris kvazaux du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, -- tiom

simple, cxio, sxajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne

kutimas farigxi maljunaj --

RITA

Ho, silentu pri tiajxoj, Alfred! Cxar vi ja tamen sekure elvenis.

ALLMERS

Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la

lago.

RITA

Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas

konfesi tion por vi mem.

ALLMERS

Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj

iris rekte hejmen. Al Eyolf.

RITA

(mallauxte) Tro malfrue.

ALLMERS

Jes. Kaj kiam jen -- la kamarado venis kaj prenis lin --. Jen

blovacxis teruro de li. De la tuto. De _cxio_, -- kion ni tamen ne

kuragxas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaux estas, Rita.

RITA

(kun brileto de gxojo) Jes, cxu ne vere! Ankaux vi! (pli proksime)

Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe!

ALLMERS

(levas la sxultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj ecx nenion havi por gxin

plenigi. Dezerto kaj malpleneco cxio. Kien ajn mi rigardas.

RITA

(timigita) Ho, frue aux malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion

sentas! Kaj mi ankaux vidas laux via aspekto! Vi foriros de mi!

ALLMERS

Kun la vojkamarado, vi aludas?

RITA

Ne, mi aludas tion, kio ankoraux pli acxa estas. Libervole vi foriros

de mi. Cxar estas nur cxi tie, cxe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas

vivotaskon. Respondu al mi! Cxu ne tiel vi pensas?

ALLMERS

(rigardas sxin firme) Kaj se nun mi pensis --?

(Bruo kaj kriado kvazaux de koleraj, ekscititaj vocxoj auxdigxas de

fore malsupre. _Allmers_ iras al la barajxo.)

RITA

Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis!

ALLMERS

Li neniam estos trovata.

RITA

Sed kio do estas?

ALLMERS

(antauxeniras) Nur interbatado, -- kiel kutime.

RITA

Malsupre sur la marbordo?

ALLMERS

Jes. La tuta marborda vilagxo devus esti forigata. Nun la edzoj venas

hejmen. Ebriaj kiel kutime. Drasxas la infanojn. Auxdu kiel la knaboj

ululas! La virinoj kriacxas pri helpo por ili --

RITA

Jes, cxu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin?

ALLMERS

(malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin

perei, -- kiel ili lasis Eyolf perei!

RITA

Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel!

ALLMERS

Mi ne povas alimaniere pensi. Cxiuj tiuj domacxoj devus esti

malkonstruataj.

RITA

Kaj kio do farigxus de tiuj multaj malricxaj homoj?

ALLMERS

Ili rifugxu aliloken.

RITA

Kaj la infanoj?

ALLMERS

Cxu gravas, kie ili pereas.

RITA

(silente, riprocxe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred.

ALLMERS

(impete) De nun mi _rajtas_ esti malmola! Estas ankaux mia

_devo_!

RITA

Via devo?

ALLMERS

Mia devo al Eyolf. Li ne kusxu senvengxita. Jen, mallonge, Rita! Mi

al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, --

kiam mi estos for.

RITA

(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?

ALLMERS

Jes, cxar jen vi almenaux per _io_ plenigos vian vivon. Kaj taskon vi

havu.

RITA

(firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed cxu vi povas diveni, per

kio mi okupos min -- kiam vi estos for?

ALLMERS

Nu, kio tio do estos?

RITA

(malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la

marbordo kaj kunprenas cxiujn tiujn malricxajn, malsatajn infanojn

supren al nia hejmo. Cxiujn tiujn petolacxajn knabojn --

ALLMERS

Kion vi faros kun ili cxi tie!

RITA

Mi volas adopti ilin.

ALLMERS

_Vi_, vi volas?

RITA

Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojagxinta, ili estu

cxi tie, cxiuj, -- kvazaux ili estus miaj propraj.

ALLMERS

(ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf!

RITA

Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili logxu en la cxambroj de Eyolf.

Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj ajxoj. Ili lauxvice sidu

en lia segxo cxe la tablo.

ALLMERS

Auxdi tion estas ja kompleta frenezajxo! Mi ne konas homon en la tuta

mondo, kiu estas malpli tauxga por tiajxo ol vi.

RITA

Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min.

ALLMERS

Se estas via sincera decido, -- cxion kion vi jen diras, okazigis

transformo en vi.

RITA

Vere okazigis, Alfred. Pri tio _vi_ zorgis. Vi kreis malplenan lokon

ene en mi. Kaj gxin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al

ia amo.

ALLMERS

(staras momenton pensante; rigardas sxin) Funde ni ne faris multe

por la povruloj tie malsupre.

RITA

Ni faris nenion por ili.

ALLMERS

Apenaux pensis pri ili.

RITA

Neniam pensis pri ili en kunsento.

ALLMERS

Ni, kiuj havis "la oron kaj la verdajn arbarojn" --

RITA

Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaux fermitajn korojn.

ALLMERS

(kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por

savi etan Eyolf.

RITA

(silente) Pripensu, Alfred. Cxu vi estas certa, ke -- ke ni mem tion

kuragxus?

ALLMERS

(maltrankvile repusxante) Sed ne dubu pri _tio_, Rita!

RITA

Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du.

ALLMERS

Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj?

RITA

Mi eble devus provi, se mi povus mildigi -- nobligi ilian vivosorton.

ALLMERS

Se _tion_ vi povos, Eyolf ne naskigxis senutile.

RITA

Kaj li ne estas senutile de ni forprenita.

ALLMERS

(rigardas sxin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu

igas vin tion fari.

RITA

Ne, tute ne. Almenaux ne ankoraux.

ALLMERS

Nu, kaj jen kio do estas?

RITA

(duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco --

ALLMERS

Pri la libro, kiun vi malamis.

RITA

Eta Eyolf · 第 3 / 4 段