ASTA
Jes, tiam mi estis malgranda.
ALLMERS
Kaj du jarojn poste, -- kiam ni perdis vian patrinon, -- vi kudris
grandan brakkrepon ankaux por mi.
ASTA
Mi opiniis ke tiel estu.
ALLMERS
(frapetas sxian manon) Jes, jes, estus ja ankaux tiel, Asta. -- Kaj
kiam ni jen staris solaj en la mondo, ni du --. Cxu vi jam finis?
ASTA
Jes. (kunmetas la kudrajxojn) Estis tamen felicxa tempo por ni,
Alfred. Ni du solaj.
ALLMERS
Jes, estis. Ecx se severe ni penegis.
ASTA
Vi penegis.
ALLMERS
(pli vivece) Ho, vi vere penegis viamaniere, ankaux vi, -- (ridetas) vi,
mia kara fidela -- Eyolf.
ASTA
Hu, -- ne memorigu al mi tiun stultajxon pri tiu nomo.
ALLMERS
Nu, se vi naskigxus knabo, vi nomigxus Eyolf.
ASTA
Jes, okaze se, jes. Sed kiam vi farigxis studento --. (ridetas
senpere) Imagu ke vi tamen povis esti tiel infaneca.
ALLMERS
Cxu estis mi, kiu estis infaneca!
ASTA
Jes, vere sxajnas al mi tiel nun, kiam mi rememoras. Cxar vi hontis
cxar vi ne havis fraton. Nur fratinon.
ALLMERS
Ne; vere estis vi, kara. Vi hontis.
ASTA
Nu ja, iom, ankaux mi, eble. Kaj mi kvazaux bedauxris vin --
ALLMERS
Jes, vi certe faris. Kaj jen vi retrovis miajn malnovajn
knabovestajxojn --
ASTA
La belajn dimancxvestajxojn, jes. Cxu vi memoras la bluan bluzon kaj
la genupantalonojn?
ALLMERS
(liaj okuloj ripozas sur sxi) Kiom bone mi memoras, kiam vi surtiris
kaj portis ilin.
ASTA
Jes, sed tion mi nur faris, kiam ni estis solaj hejme.
ALLMERS
Kaj kiom seriozaj kaj gravaj ni estis, Asta. Kaj mi cxiam nomis vin
Eyolf.
ASTA
Tamen Alfred, tion cxi vi neniam rakontis al Rita, cxu?
ALLMERS
Jes, mi opinias, ke iam mi rakontis.
ASTA
Ne do, Alfred, kiel povis vi fari!
ALLMERS
Ho, jen vidu, -- oni ja rakontas cxion al sia edzino -- preskaux.
ASTA
Jes, oni ja eble tion faras, mi komprenas.
ALLMERS
(kvazaux vekigxanta, premas sian frunton kaj eksaltas) Ha, -- ke mi
povas sidi kaj --
ASTA
(ekstaras, rigardas lin maltrankvile) Kio estas al vi?
ALLMERS
Li preskaux malaperis de mi. Li tute forigxis.
ASTA
Eyolf!
ALLMERS
Jen mi sidis vivante en la memoroj. Kaj li ne kunestis.
ASTA
Jes do, Alfred, -- eta Eyolf estis malantaux cxio.
ALLMERS
Li ne estis. Li forglitis el mia animo. El miaj pensoj. Mi vidis lin
ecx ne momenton dum ni kunparolis. Tute forgesis lin tiun longan
tempon.
ASTA
Ho, vi tamen devas iom ripozi el la funebro.
ALLMERS
Ne, ne, ne, -- gxuste tion mi ne devas. Mi ne rajtas. -- Ne rajtas.
-- Kaj ecx ne koron por tio mi havas. (iras ekscitita dekstren) Al
_mi_ estu nur vizie vidi lin tie, kie li kusxas drivanta en
la profundo!
ASTA
(post lin, lin kaptanta) Alfred, -- Alfred! Ne al la fjordo!
ALLMERS
Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton.
ASTA
(terurigxita) Ne al la fjordo, mi diras!
ALLMERS
(cedante) Ne, ne, -- mi ne iros. Lasu min nur.
ASTA
(kondukas lin al la tablo) Vi _devas_ lasi vian menson ripozi,
Alfred. Jen venu, kaj sidigxu.
ALLMERS
(volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, -- kiel vi do volas.
ASTA
Ne, vi ne sidu _tie_.
ALLMERS
Jes, lasu min.
ASTA
Ne; ne faru! Cxar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon --
(devigas lin sidi sur segxo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi
sidas bone. (Sxi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni dauxrigu
iom kunparoli.
ALLMERS
(spiras auxdeble) Mildigxis iom la sento de perdo kaj funebro
momenton.
ASTA
Vi devas, Alfred.
ALLMERS
Sed cxu ne sxajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, --
_povante_ forgesi?
ASTA
Ho ne do. Cxar certe neeblas cxiam turnadi cxirkaux unu sola penso.
ALLMERS
Jes, por mi neeblas. Antaux ol vi venis malsupren al mi, mi sidis
lamentante tiom nepriskribeble en cxi pelanta, rongxanta funebro --
ASTA
Jes?
ALLMERS
Kaj cxu vi kapablas kredi, Asta -- Hm --?
ASTA
Nu?
ALLMERS
Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu
por tagmangxo hodiaux.
ASTA
(trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en gxi, do --
ALLMERS
Jes, pensu kara, -- mi trovis, ke estas kvazaux ripozo en gxi.
(etendas al sxi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi
havas vin, Asta. Pri tio mi gxojas, gxojas -- meze en la funebro.
ASTA
(rigardas lin serioze) Unue vi estu gxoja pro tio, ke vi havas Rita.
ALLMERS
Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel
havi fratinon.
ASTA
(atenta) Cxu tion vi diras, Alfred?
ALLMERS
Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone sxerce) Cxiam ni elektis
helajn antauxliterojn en niaj nomoj. Cxu vi memoras, kiom ofte ni
parolis pri tio antauxe? Kaj cxiuj parencoj, -- cxiuj ili estas same
malricxaj. Kaj cxiuj havas ni egalajn okulojn.
ASTA
Cxu vi trovas, ke ankaux mi havas --?
ALLMERS
Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni
aliaj. Ecx ne al patro. Sed tamen --
ASTA
Tamen --?
ALLMERS
Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaux reciproke laux
niaj bildoj. En la menso, mi sugestas.
ASTA
(varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu
stampigxis laux vi. Kaj estas al vi, ke mi cxion sxuldas, cxion bonan
en la mondo.
ALLMERS
(skuas la kapon) Vi sxuldas al mi nenion, Asta. Kontrauxe --
ASTA
Cxion mi sxuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero
estis tro peza por vi --
ALLMERS
(interrompante) Cxu do -- ofero! Ne prezentu tiajxon. -- Mi nur
amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga pauxzo)
Kaj mi cxiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis
kompensi.
ASTA
(surprizita) Maljusteco! Vi?
ALLMERS
Ne precize pro mi. Sed --
ASTA
(atente) Sed --?
ALLMERS
Pro patro.
ASTA
(duone ekstaras de la benko) Pro -- patro! (ree eksidas) Al kio vi
aludas, Alfred?
ALLMERS
Patro neniam estis vere bonvola kontraux vi.
ASTA
(ekscitita) Ho, tion do ne diru!
ALLMERS
Jes, cxar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus.
ASTA
(evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute
kompreneble.
ALLMERS
(dauxrigas) Kaj severa li ofte estis ankaux kontraux via patrino.
Almenaux la lastajn jarojn.
ASTA
(kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion.
ALLMERS
Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, cxu?
ASTA
Eble ili ne tion faris.
ALLMERS
Jes, sed tamen --. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora --.
Tiel afabla al cxiuj homoj --
ASTA
(silente) Ecx patrino ne cxiam estis tia, kia sxi devus.
ALLMERS
Cxu via patrino ne estis!
ASTA
Eble ne cxiam.
ALLMERS
Kontraux patro, vi aludas?
ASTA
Jes.
ALLMERS
Tion mi ja neniam rimarkis.
ASTA
(batalante kontraux la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, -- lasu
ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Sxi iras dekstren.)
ALLMERS
(ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj
kiuj estas for, -- ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek
nokton.
ASTA
(rigardas lin varme) Post dauxro de la tempo cxio sentigxos pli
milde, Alfred.
ALLMERS
(rigardas sxin senhelpe) Jes, ankaux vi kredas tion, cxu ne? -- Sed
kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn --. (rauxke)
Ne, tion mi ne komprenas.
ASTA
(petante, metas la manojn sur liajn sxultrojn) Iru al Rita. Ho, mi
petegas vin --
ALLMERS
(ekscitita, formovigxas) Ne, ne, ne, -- ne parolu al mi pri tio!
Cxar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti cxi tie
kune kun vi.
ASTA
Jes, mi ne foriros de vi.
ALLMERS
(prenas sxian manon kaj tenas gxin firme) Dankon! (rigardas momenton
sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al sxi peze)
Cxu tion vi povas diri al mi, -- vi, mia granda, sagxa Eyolf?
(agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri.
Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin.
ASTA
(rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas.
(_Sinjorino Allmers_ kaj _ingxeniero Borghejm_ venas promenante
malsupren la arbaran vojeton; sxi antauxe; li malantaux sxi. Sxi
estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas
pluvsxirmilon sub la brako.)
ALLMERS
(iras sxin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita?
RITA
(preterpasas lin) Ho, ne demandu.
ALLMERS
Kion jen vi volas?
RITA
Nur sercxi vin. Pri kio vi okupetadas?
ALLMERS
Nenio. Asta venis al mi.
RITA
Jes, sed antaux ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan
antauxtagmezon.
ALLMERS
Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon.
RITA
Hu, -- cxu vi eltenas!
ALLMERS
(senpacience) Prefere mi nun estu sola!
RITA
(maltrankvila pasxadas cxirkauxe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj
la sama loko!
ALLMERS
Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri.
RITA
_Mi_ eltenas nenie. Precipe ne cxi tie, -- kun la fjordo gxuste
antauxe.
ALLMERS
Gxuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima.
RITA
(al _Borghejm_) Cxu ne ankaux vi trovas, ke li supreniru kun ni
aliaj?
BORGHEJM
(al _Allmers_) Mi opinias, ke estus pli bone por vi.
ALLMERS
Ne, ne, -- lasu min do sidi, kie mi estas.
RITA
Do mi restu cxe vi, Alfred.
ALLMERS
Nu ja, do faru tion. -- Restu ankaux vi, Asta.
ASTA
(flustras al _Borghejm_) Lasu ilin solaj!
BORGHEJM
(kun komprenema rigardo) Frauxlino Allmers, -- cxu promenadon --
laux la marbordo? La finan fojon?
ASTA
(prenas sian pluvsxirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen.
(Asta kaj Borghejm iras kune malantaux la boatejon.)
(Allmers iom pasxadas cxirkauxe. Poste li sidigas sin sur sxtono
sub la arboj antauxe maldekstre.)
RITA
(proksimigxas kaj staras antaux li kun interplektitaj, pendantaj
manoj) Cxu vi eblas imagi, Alfred, -- ke ni perdis Eyolf?
ALLMERS
(rigardas peze malsupren antaux si) Al la penso ni kutimigxu.
RITA
Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidajxon, kiu staros
antaux mi tra mia tuta vivo.
ALLMERS
(suprenrigardas) Kiun vidajxon? Kion vi vidis?
RITA
Mi mem nenion vidis. Nur auxdis la rakonton. Ho --!
ALLMERS
Diru do prefere tuj.
RITA
Mi iris kun Borghejm al la kajo --
ALLMERS
Kion vi tie volis?
RITA
Demandi al la knaboj, kiel tio okazis.
ALLMERS
Tion ni ja scias.
RITA
Ni eksciis pli.
ALLMERS
Nu!
RITA
Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis.
ALLMERS
Cxu nun ili _tion_ diras?
RITA
Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kusxanta sur la fundo. Profunde
malsupre en la klara akvo.
ALLMERS
(dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin!
RITA
Eble ili ne povis.
ALLMERS
Ili scipovas nagxi -- cxiuj --. Cxu ili diris kiel li kusxas, dum ili
vidis lin?
RITA
Jes. Ili diris, ke li kusxas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj
okuloj.
ALLMERS
Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila?
RITA
Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis
gxin marfluo.
ALLMERS
(kapsignas malrapide) _Tio_ do estis la lasta vido de li.
RITA
(plorsufokite) Jes.
ALLMERS
(kun apatia vocxo) Kaj neniam, -- neniam ni plu vidos lin.
RITA
(lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaux mi tiel, kiel li kusxis
tie sube.
ALLMERS
Kun la grandaj, malfermitaj okuloj.
RITA
(sxokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin!
Mi vidas ilin antaux mi!
ALLMERS
(starigxas malrapide kaj rigardas sxin silente minace) La okuloj,
cxu ili estis malicaj, Rita?
RITA
(paligxas) Malicaj --!
ALLMERS
(tute proksime al sxi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, cxu ili
estis malicaj? De tie profunde?
RITA
(sin retirante) Alfred --!
ALLMERS
(sekvas) Respondu al mi! cxu estis malicaj infanokuloj?
RITA
(krias) Alfred! Alfred --!
ALLMERS
Nun estas por ni, -- kiel vi deziris, Rita.
RITA
_Mi_! Kiel deziris _mi_?
ALLMERS
Ke Eyolf ne estus cxi tie.
RITA
Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du,
-- _tion_ mi deziris.
ALLMERS
Nu ja, -- de nun li ja tion ne faros.
RITA
(malrapide, rigardante antauxen) Eble de nun ankoraux pli. (skuigxas)
Ho, tiu terura vidajxo!
ALLMERS
(kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes.
RITA
(timigita, retirigxas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam
vidis vin antauxe.
ALLMERS
(rigardas sxin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena.
RITA
(timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaux mi sentas.
(_Allmers_ iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. _Rita_
sidigas sin cxe la tablo. Mallonga pauxzo.)
ALLMERS
(turnas la kapon al sxi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin.
Neniam!
RITA
(malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj
komplete.
ALLMERS
Cxar vi ne volis.
RITA
Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Ecx de la
komenco.
ALLMERS
(turnas sin tute) _Mi_, mi staris bare, vi sugestas?
RITA
Nu ne. Ne de la komenco.
ALLMERS
(proksimigxas) Kiu do?
RITA
La onklino.
ALLMERS
Asta.
RITA
Jes. Asta, -- sxi kaptis lin -- tuj post kiam okazis -- la malfelicxa
falo.
ALLMERS
Se sxi lin kaptis, sxi faris el amo.
RITA
(impete) Gxuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo!
Ne en amo.
ALLMERS
Ni du devus dividi lin inter ni en amo.
RITA
(rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, ecx ne
vi.
ALLMERS
(rigardas sxin surprizite) _Mi_ ne, cxu!
RITA
Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro -- pri
la respondeco.
ALLMERS
(forte) Jes, mi estis. Sed gxuste gxin, Rita, -- gxin mi oferis
pro Eyolf.
RITA
Ne pro amo al li.
ALLMERS
Kial do, vi pensas?
RITA
Cxar vi vagis cxi tie kaj mordigxis de malfido al vi mem. Cxar vi
komencis dubi, cxu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en
la mondo.
ALLMERS
(esplorante) Cxu vi observis ion tian sur mi?
RITA
Jes ja, -- iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus
plenigi vin. -- _Mi_, mi versxajne ne plu estis por vi suficxe.
ALLMERS
Estas la legxo de transformo, Rita.
RITA
_Tial_ do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf.
ALLMERS
Tion mi ne volis. Mi volis fari el li felicxan kreajxon. Sole tion mi
volis.
RITA
Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun gxenataj okuloj) Kaj
esploru cxion, kio kusxas sube -- kaj malantauxe.
ALLMERS
(evitas sxiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori.
RITA
Ankaux vi.
ALLMERS
(rigardas sxin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam
posedis nian propran infanon.
RITA
Ne. Ne en profunda amo.
ALLMERS
Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare.
RITA
(amare) Jes, cxu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri
eta, fremda knabo.
ALLMERS
(ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda!
RITA
(peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne
mi. Nek vi.
ALLMERS
(tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue!
RITA
Kaj komplete malkonsolebla -- cxio.
ALLMERS
(subite ekkolerema) Jen _vi_ kulpas!
RITA
(ekstaras) Mi!
ALLMERS
Jes, vi! Estas _via_ kulpo, ke li farigxis, -- tia kia li farigxis!
Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo.
RITA
(deturnante) Alfred, -- ne jxetu la kulpon sur _min_!
ALLMERS
(pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis
la bebon kusxi sur la tablo sen atento.
RITA
Li kusxis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja
promesis varti la infanon.
ALLMERS
Jes, mi promesis. (malaltigas la vocxon) Sed jen vi venis, vi, vi, --
kaj logis min enen al vi.
RITA
(rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon
kaj cxion alian.
ALLMERS
(en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon
-- inter viaj brakoj!
RITA
(ekscitita) Alfred! Alfred, -- estas abomene de vi!
ALLMERS
(mallauxte, pugnigas la manojn kontraux sxi) En tiu momento vi
kondamnis al morto la etan Eyolf.
RITA
(sovagxe) Ankaux vi! Ankaux vi; -- se tiel estas!
ALLMERS
Nu jes, -- postulu ankaux de mi respondecon, -- se vi jen volas.
Ambaux ni krimis. -- Kaj tial tamen vere _estis_ vengxo en la morto
de Eyolf.
RITA
Vengxo?
ALLMERS
(pli sinrega) Jes. Jugxo super vi kaj mi. Nun ni iras cxi tie laux
merito. En kasxita, malkuragxa pento ni lasis nin fortimigi de li,
dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, -- tiun, kiun li devis kuntreni --
RITA
(mallauxte) La lambastonon.
ALLMERS
Jes, gxuste gxin. -- Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj
aflikto, -- tio estas rongxanta konscienco, Rita. Nenio alia.
RITA
(rigardas lin konfuzite) Sxajnas al mi ke tio portos nin en
malesperon, -- rekte en frenezon por ni ambaux. Cxar ni povas ja
neniam, -- neniam ripari.
ALLMERS
(kaptita de silenta animstato) Mi songxis pri Eyolf cxinokte.
Sxajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel
aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta
realo do estas nur songxo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj
benis -- (haltas) hm --
RITA
(rigardas lin) Kiun?
ALLMERS
(eviteme) Kiun --?
RITA
Jes; kiun vi dankis kaj benis?
ALLMERS
(repusxante) Mi kusxis dormante, vi auxdas --
RITA
Iun, je kiu vi mem ne kredas?
ALLMERS
Gxi tamen hantis min. Mi ja dormis --
RITA
(riprocxante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred.
ALLMERS
Cxu estus gxuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj
iluzioj?
RITA
Estus pli bone por mi. Cxar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi
vagas nesciante cxu elen cxu enen.
ALLMERS
(rigardas sxin akre) Se vi nun povus elekti --. Se vi povus sekvi
Eyolf tien, kie li nun estas --?
RITA
Jes. Jen kio?
ALLMERS
Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, -- konus lin, --
komprenus lin --?
RITA
Jes, jes; jen kio?
ALLMERS
Cxu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole
forlasi cxion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Cxu vi tion
volus, Rita?
RITA
(silente) Nun tuj?
ALLMERS
Jes; hodiaux. En cxi horo. Respondu al mi. Cxu vi volus?
RITA
(hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. -- Ne; mi kredas, ke unue mi
volus resti iom da tempo cxi tie cxe vi.
ALLMERS
Pro mi?
RITA
Jes, nur pro vi.
ALLMERS
Sed jen poste? Cxu tiam --? Respondu!
RITA
Ho, kion mi respondu al tiajxo? Mi ja ne _povus_ foriri de vi.
Neniam! Neniam!
ALLMERS
Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie
vi renkontus kaj lin kaj min. Cxu jen vi volus transiri al ni?
RITA
Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed --
ALLMERS
Nu?
RITA
(gxemas mallauxte) Mi ne povus, -- mi sentas. Ne, ne; mi tute ne
povus! Ne por cxiuj gloroj de la cxielo!
ALLMERS
Ecx mi ne.
RITA
Ne, cxu ne vere, Alfred! Ecx vi ne povus!
ALLMERS
Ne, cxar cxi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon.
RITA
Jes, cxi tie estas tia felicxo, kian ni komprenas.
ALLMERS
(sombre) Ho, la felicxo, -- la felicxo, Rita --
RITA
Vi do sugestas, ke la felicxo -- gxin ni neniam plu retrovos.
(rigardas lin demande) Sed okaze --? (impete) Ne, ne; mi ne
kuragxas tion diri! Ecx ne pensi.
ALLMERS
Jen diru. Diru do, Rita.
RITA
(hezitante) Cxu ni provu --? Cxu eblus lin forgesi?
ALLMERS
Forgesi Eyolf.
RITA
Forgesi la penton kaj la riprocxon, mi sugestas.
ALLMERS
Cxu tion vi dezirus?
RITA
Jes. Se estus eble. (ekkrie) Cxar cxi tiun staton, -- mi gxin ne
longe eltenos! Ho, cxu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso?
ALLMERS
(skuas la kapon) Kio tio do estus?
RITA
Cxu eblus provi vojagxante tre foren?
ALLMERS
De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie cxi.
RITA
Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Jxeti nin en ion,
kio mildigus kaj kvietigus.
ALLMERS
Tia vivo ne konvenas al mi. -- Ne, -- mi prefere provus rekomenci
mian laboron.
RITA
(akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni?
ALLMERS
(malrapide, rigardas sxin fikse) De nun cxiam estu vando kaj muro
inter ni du.
RITA
Kial estu --?
ALLMERS
Kiu scias cxu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte
kaj tage.
RITA
(silente; timotremanta) Alfred, -- estas terure tion imagi!
ALLMERS
Nia amo estis kiel konsumanta fajro. _Nun_ gxi estu estingita --
RITA
(kontraux lin) Estingita!
ALLMERS
(malmole) Gxi jam _estas_ estingita, -- en unu el ni.
RITA
(kiel sxtonigita) Kaj _tion_ vi kuragxas diri al mi!
ALLMERS
(pli milde) Gxi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna
kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, -- en tio mi kvazaux videtas
relevigxon --
RITA
(impete) Ho, mi ne interesigxas pri iu relevigxo!
ALLMERS
Rita!
RITA
Mi estas varmkora homo, mi! Ne cxirkauxvagas dormetante, -- kun
fisxsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita
tutvive -- en pento kaj riprocxo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas
mia, mia, mia!
ALLMERS
_Tiel_ devis ja foje finigxi, Rita.
RITA
Cxu _tiel_ devus finigxi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune
akceptanta amo!
ALLMERS
Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco.
RITA
Kion vi do sentis por mi unue?
ALLMERS
Timo.
RITA
Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin?
ALLMERS
(mallauxte) Vi estis tiom rave delikata, Rita.
RITA
(rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio?
ALLMERS
(sindevige) Ne; flanke estis ankaux io alia.
RITA
(ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis "oro kaj verdaj arbaroj",
kiel vi diradas. Jen, cxu estis, Alfred?
ALLMERS
Jes.
RITA
(rigardas lin profunde riprocxe) Kiel vi povis -- kiel vi tion povis!
ALLMERS
Mi devis pensi pri Asta.
RITA
Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du.
ALLMERS
Sxi nenion sciis. Ecx ne hodiaux sxi suspektas.
RITA
(repusxante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okuljxeto
flanken) Aux ne, -- estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi!
ALLMERS
Eyolf --?
RITA
Jes, cxu vi ne nomis sxin Eyolf antauxe? Sxajnas al mi, ke vi iam
tion diris, en intima momento. (proksimigxas) Cxu vi memoras gxin
-- la tentantan, ravan momenton, Alfred?
ALLMERS
(retiras sin kvazaux en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion
memori!
RITA
(sekvas lin) Estis en la momento, -- kiam via alia Eyolf farigxis
kriplulo!
ALLMERS
(obtuze, apogas sin al la tablo) La vengxo.
RITA
(minacante) Jes, la vengxo!
(_Asta_ kaj _Borghejm_ revenas cxe la boatejo. Sxi portas kelkajn
nimfeojn en la mano.)
RITA
(sinrege) Nu, Asta, -- jen, cxu vi kaj sinjoro Borgstrom ekhavis okazon
funde kunparoli?
ASTA
Nu jes, -- certagrade.
(Sxi formetas la pluvsxirmilon kaj metas la florojn sur segxon.)
BORGHEJM
Frauxlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado.
RITA
Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke suficxas --
ASTA
(rigardas ambaux strecxite) Kio estas --?
RITA
-- ke suficxas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante)
Sed jen venu, kaj ni iru supren, cxiuj kvar. De nun ni devas havi
homojn cxirkaux ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj.
ALLMERS
Jes, nur iru antauxe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue
intersxangxi kelkajn vortojn, Asta.
RITA
(rigardas lin) Nu? -- Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm.
(_Rita_ kaj _Borghejm_ iras supren laux
la arbara vojeto.)
ASTA
(timeme) Alfred, kio okazis!
ALLMERS
(sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas cxi tie.
ASTA
Cxi tie! Kune kun Rita, vi sugestas?
ALLMERS
Jes. Rita kaj mi ne povas dauxrigi la kunan vivon.
ASTA
(agitas lian brakon) Sed, Alfred, -- ne diru do ion tiel teruran!
ALLMERS
Estas vero, kion mi diras. Ni iradas cxi tie kaj igas unu la alian
malicaj kaj fiaj.
ASTA
(vunde tusxita) Ho, neniam, -- neniam mi suspektus ion tian!
ALLMERS
Ecx mi ne tion vidis antaux hodiaux.
ASTA
Kaj nun vi volas --! Jen, kion vi vere volas, Alfred?
ALLMERS
Mi volas forvojagxi de cxio jena. Forege de cxio.
ASTA
Kaj jen stari tute sola en la mondo?
ALLMERS
(kapsignas) Kiel iam antauxe, jes.
ASTA
Sed vi ne tauxgas por stari sola!
ALLMERS
Ho jes. Antauxe mi almenaux tauxgis.
ASTA
Jes, antauxe, jes. Tiam vi ja havis min cxe vi.
ALLMERS
(volas preni sxian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi
nun rifugxas.
ASTA
(evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas.
ALLMERS
(rigardas sxin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo?
ASTA
(fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas.
ALLMERS
Bone. Do mi venos al vi, -- vi kara, kara fratino. Mi _devas_ reveni
al vi. Hejmen al vi por purigxi kaj nobligxi de la kunvivo kun --
ASTA
(ekscitita) Alfred, -- vi pekas kontraux Rita!
ALLMERS
Mi _estas_ pekinta kontraux sxi. Sed ne en tio cxi. Ho, pripensu do,
Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Cxu ne estis kiel
nura alta, sankta tago de komenco gxis fino?
ASTA
Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla.
ALLMERS
(amare) Cxu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min?
ASTA
(trankvile) Ne, tion mi ne opinias.
ALLMERS
Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon.
ASTA
(decide) Ni ne _povas_, Alfred.
ALLMERS
Jes, ni povas. Cxar amo de frato kaj fratino --
ASTA
(strecxita) Kio pri _gxi_?
ALLMERS
Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la legxo de transformo.
ASTA
(malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne --
ALLMERS
Ne --?
ASTA
-- ne estas _nia_ rilato?
ALLMERS
(rigardas sxin fikse kaj surprizita) Ne _nia_? Kara, kion vi per tio
sugestas?
ASTA
Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred.
ALLMERS
Jes, jes, jen diru!
ASTA
La leteroj de patrino --. Tiuj kiuj kusxas en la teko --.
ALLMERS
Nu jes?
ASTA
Tiujn vi legu -- kiam mi estos forvojagxinta.
ALLMERS
Kial mi faru?
ASTA
(batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke --
ALLMERS
Nu!
ASTA
-- ke mi ne rajtas porti -- la nomon de via patro.
ALLMERS