Mi volas provi lumigi cxiujn tiujn ricxajn eblecojn, kiuj ap

Produced by Andrew Sly with thanks to Odd Tangerud for his

continuing assistance in preparing his Ibsen translations

for Project Gutenberg

HENRIK IBSEN

ETA EYOLF

(LILLE EYOLF)

(1894)

Dramo en tri aktoj

Tradukis

Odd Tangerud

Eldono 1997

Jec Scandinavia a/s

Postboks 28, N -

3401 Lier

Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82-91707-58-8

ETA EYOLF

ROLOJ:

ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto.

Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino.

EYOLF, ilia infano; naux jarojn agxa.

Frauxlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred.

Ingxeniero BORGHEJM.

RATO-FRAUxLINO.

(La okazajxoj trovas lokon en la bieno de _Allmers_ cxe la fjordo,

kelkajn mejlojn de la urbo.)

UNUA AKTO

(Bela, ricxe ekipita gxardena cxambro. Multaj mebloj, floroj,

plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta

elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaux

flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom

pli malantauxa. Antauxe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj

kovriloj. Segxoj kaj malgranda tablo cxe la sofoangulo. Antauxe

maldekstre estas pli granda tablo kun apogsegxoj cxirkauxe. Sur la

tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.)

(_Sinjorino Rita Allmers_ staras apud la tablo, kun la dorso

dekstren, elprenante el la kofreto. Sxi estas bela, iom granda,

sxvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela

matenrobo.)

(Iom poste _frauxlino Asta Allmers_ envenas tra la pordo dekstre,

vestita en helbruna somerkostumo kun cxapelo, jako kaj sunsxirmilo.

Sub la brako sxi havas suficxe grandan, sxlositan tekon. Sxi estas

svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj.

25 jara.)

ASTA

(enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita.

RITA

(turnas la kapon kaj kapsignas al sxi) Jen, -- cxu estas vi, Asta!

Cxu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni?

ASTA

(metas la vestajxojn sur segxon apud la pordo) Jes, mi havis ecx ne

momentan kvieton. Sxajnis al mi, ke mi nepre _devis_ iri cxi tien kaj

vidi etan Eyolf hodiaux. Kaj ankaux vin. (metas la tekon sur la

tablon cxe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporsxipo.

RITA

(ridetas al sxi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aux alian bonan

amikon? Tiel hazarde, mi pensas.

ASTA

(trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la

kofreton) Sed, Rita, -- kio do tio estas?

RITA

(dauxre elpakas) La valizo de Alfred. Cxu vi ne rekonas gxin?

ASTA

(gxoja, proksimigxas) Cxu! Alfred revenis hejmen?

RITA

Jes, imagu, -- li venis tute neatendite per la nokta trajno.

ASTA

Ho, do estis _tio_, kion mi sentis! Estis _tio_, kio tiris min cxi

tien! -- Kaj li nenion skribis antauxe? Ecx ne posxtkarton?

RITA

Ecx ne unu vorton.

ASTA

Ecx ne telegrafis?

RITA

Jes, horon antaux ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas)

Cxu ne kutimas al li, Asta?

ASTA

Jes ja. Cxion li faras tiel senemocie.

RITA

Sed des pli gxuinde estis, kiam mi havis lin reen.

ASTA

Jes, mi ja komprenas.

RITA

Ecx dek kvar tagojn antaux ol mi atendis lin!

ASTA

Kaj li fartas bone? Ne deprimata?

RITA

(fermas la kofreton kaj ridetas al sxi) Li aspektis kvazaux

transformita, kiam li envenis tra la pordo.

ASTA

Kaj ecx ne laca, cxu?

RITA

Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Suficxe laca, jes. Sed, la

kompatindulo, li ja iris piede preskaux la tutan vojon.

ASTA

Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li.

RITA

Ne, tion mi vere ne opinias. Mi auxdis lin tusi ecx ne unu fojon.

ASTA

Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari

tiun ekskurson.

RITA

Jes, nun, kiam gxi fine estas finita, jen --. Sed komprenu, ke estis

terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja

malofte vizitis min --

ASTA

Jes, eble ne estis juste de mi. Sed --

RITA

Nu, nu, nu, -- vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas)

Kaj nia vojkonstruisto -- li estis ja forvojagxinta, ankaux li.

ASTA

Ho, lasu nun tion, Rita!

RITA

Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. -- Sed kiom mi sopiris por

Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaux

iu estus enterigxinta en la domo --!

ASTA

Nu, bona Dio, -- nur ses aux sep semajnojn --

RITA

Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antauxe estis for de mi. Ecx ne

tagnokton. Neniam en cxiuj tiuj dek jaroj --

ASTA

Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li cxi-jare

iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson cxiun someron. Tion li

estus devinta.

RITA

(duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom --

tiom sagxa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue -- eble. Sed

sxajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaux mi

neniam plu revidus lin. Cxu vi _tion_ ne komprenas?

ASTA

Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi.

RITA

(kun sxercema rideto) Vere neniun -- cxu?

ASTA

Ne laux mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, -- kie estas

Alfred? cxu li ankoraux dormas?

RITA

Ho, ne. Li ellitigxis same frue hodiaux, kiel li kutimas.

ASTA

Nu, kaj do li versxajne ne estis tro laca.

RITA

Jes, cxi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene cxe si pli

ol unu horon.

ASTA

La kompatinda, eta, pala knabo! Cxu li nun denove komencu lernadi kaj

lernadi?

RITA

(levante la sxultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras.

ASTA

Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontrauxstari, Rita.

RITA

(iom senpacienca) Ne, -- kiel do vi pensas, -- en tio mi vere ne

povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol

mi. -- Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas

cxirkauxkuri kaj ludi, li, -- kiel aliaj infanoj.

ASTA

(decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio cxi.

RITA

Jes, kara, tion faru. -- Nu, jen vidu --

(_Alfred Allmers_, en somerkostumo, permane kondukante _Eyolf_,

envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de

36-37 jaroj, kun placxaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia

vizagxo aspektas serioze kaj penseme. -- _Eyolf_ havas vestajxon de

fasono kiel uniformo kun oraj sxnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj

havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li

estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, sagxajn

okulojn.)

ALLMERS

(lasas _Eyolf_; gxoja aliras kaj donas al _Asta_ ambaux

manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi cxi tie en nia forejo! Kaj ke mi

baldauxe vin vidus!

ASTA

Sxajnis al mi ke mi devus --. Bonvenon ree hejmen!

ALLMERS

(agitas sxiajn manojn) Dankon.

RITA

Cxu li ne aspektas admirinde?

ASTA

(fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi

certe multe skribis dumvoje. (gxoje ekkriante) Cxu eble la tuta

libro estas preta, Alfred?

ALLMERS

(sxultrotiras) La libro --? Ho, _gxi_ --

ASTA

Jes, mi imagis, ke por vi pli facile farigxus, kiam vi elvenus.

ALLMERS

Tion ankaux mi opiniis. Sed vidu, -- farigxis tute alie, kara. Mi

vere ecx ne skribis linion en la libro.

ASTA

Vi ne skribis --!

RITA

Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kusxas netusxita

en la valizo.

ASTA

Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupigxis dum tiu longa tempo?

ALLMERS

(ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis.

RITA

(metas sian brakon cxirkaux lian sxultron) Iomete pensis pri tiuj,

kiuj hejme sidis?

ALLMERS

Jes, kompreneble. Ecx multe. Cxiun opan tagon.

RITA

(lasas lin) Nu, do cxio estas ja en bona ordo.

ASTA

Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom

gxoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro

estas peza, mi opinias.

ALLMERS

Jen vi pravas. Cxar mi vere estis stulta antauxe, komprenu. La

pensado, _gxi_ entenas la plej bonan en la homo. Kio skribigxas sur

la paperon, ne multe tauxgas.

ASTA

(ekkriante) Ne multe tauxgas!

RITA

(ridas) Sed cxu vi frenezigxus, Alfred!

EYOLF

(fideme suprenrigardas al li) Ho jes, pacxjo, -- kion _vi_ skribas,

tio tauxgas.

ALLMERS

(ridetas kaj glittusxas liajn harojn) Ja, ja, cxar _vi_ tion diras,

do --. Sed kredu min, -- iu venos poste, kiu ecx pli tauxgos.

EYOLF

Kaj kiu li do estus? Ho, diru!

ALLMERS

Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin.

EYOLF

Kaj kion do vi jen faros?

ALLMERS

(serioze) Tiam mi denove iros en la montaron --

RITA

Fi, hontu, Alfred!

ALLMERS

-- supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn.

EYOLF

Pacxjo, cxu vi ne kredas, ke mi baldaux estos tiom forta, ke mi povos

akompani vin?

ALLMERS

(dolorige tusxata) Ho jes, eble, mia knabeto.

EYOLF

Cxar al mi aspektas tiom grande, ke ankaux mi povus grimpi la

montojn.

ASTA

(deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaux, Eyolf!

EYOLF

Jes, cxu ne, onklino?

ASTA

Jes ja. Cxu estas pro pacxjo, ke vi metis la novajn vestajxojn?

EYOLF

Jes, mi petis panjon pri tio. Cxar mi volis ke pacxjo vidu min tia.

ALLMERS

(mallauxte al _Rita_) Vi ne devus doni al li tian kostumon.

RITA

(mallauxte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis

min en paco.

EYOLF

Kaj auxdu, pacxjo, -- Borghejm acxetis al mi pafarkon. Kaj ankaux

trejnigis min pafi.

ALLMERS

Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf.

EYOLF

Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaux petos lin instrui al mi

nagxi.

ALLMERS

Nagxi! Ho, sed kial vi do tion volas!

EYOLF

Jes, cxar cxiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas nagxi.

Estas nur mi, kiu ne scipovas.

ALLMERS

(kortusxita, metas la brakojn cxirkaux lin) Estas permesite lerni

cxion kion vi volas! Cxion kion vi mem deziras lerni.

EYOLF

Jes, cxu vi scias kion mi pleje deziras, pacxjo?

ALLMERS

Nu? Diru?

EYOLF

Pleje mi deziras lerni farigxi soldato.

ALLMERS

Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol

tiu.

EYOLF

Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion

vi ja scias.

ALLMERS

(premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos --

ASTA

(eksidas cxe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi

rakontos.

EYOLF

(iras al sxi) Kio estas, onklino?

ASTA

Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-frauxlinon.

EYOLF

Cxu! Vi vidis la Rato-frauxlinon! Ho, vi nur sxerctrompas min!

ASTA

Ne, estas vero. Mi vidis sxin hieraux.

EYOLF

Kie vi do vidis sxin?

ASTA

Mi vidis sxin sur la vojo, ekster la urbo.

ALLMERS

Ankaux mi vidis sxin ie en la kamparo.

RITA

(kiu sidas en la sofo) Eble ankaux ni vidos sxin, Eyolf.

EYOLF

Onklino, cxu ne estas strange, ke sxi estas nomita Rato-frauxlino?

ASTA

La homoj nur nomas sxin tiel, cxar sxi iras tra kamparo kaj laux

bordoj forpelante cxiujn ratojn.

ALLMERS

Efektive sxi lauxdire estas nomita frauxlino Lup, mi kredas.

EYOLF

Lup? Tio ja signifas lupo.

ALLMERS

(Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaux _tion_ vi scias, Eyolf!

EYOLF

(pensema) Do eble estas vero, ke sxi estas lup-fantomo dum la nokto.

Cxu vi tion kredas, pacxjo?

ALLMERS

Ho ne, tion mi ne kredas. -- Sed nun vi devus iri eksteren kaj iom

ludi en la gxardeno.

EYOLF

Cxu vi ne opinias, ke estas pli bone ke mi kunportu kelkajn librojn?

ALLMERS

Ne, de nun neniujn librojn. Prefere iru malsupren al la aliaj knaboj

sur la bordo.

EYOLF

(gxenata) Ne, pacxjo, mi ne volas malsupreniri al la knaboj hodiaux.

ALLMERS

Kaj kial ne?

EYOLF

Ne, cxar mi surhavas cxi tiujn vestajxojn.

ALLMERS

(sulkas la frunton) Cxu ili mokridas -- mokridas viajn belajn

vestajxojn!

EYOLF

(eviteme) Ne, tion ili ne kuragxas. Cxar tiam mi batus ilin.

ALLMERS

Nu ja, -- kion do --?

EYOLF

Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi

neniam povos farigxi soldato.

ALLMERS

(kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras?

EYOLF

Eble ili estas enviemaj. Cxar, pacxjo, ili estas ja tiom malricxaj,

ke ili devas iri nudpiede.

ALLMERS

(mallauxte, kun sufokata vocxo) Ho, Rita, -- kiom jeno turmentas

mian koron!

RITA

(trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu!

ALLMERS

(minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie

malsupre sur la bordo!

ASTA

(auxskultante) Iu frapas.

EYOLF

Certe estas Borghejm!

RITA

Envenu!

(La _Rato-frauxlino_ envenas silente kaj trankvile tra la dekstra

pordo. Sxi estas malalta, maldika, kurba estajxo, maljuna, grizhara,

kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo

kun kufo kaj manteleto. Per la mano sxi tenas grandan, rugxan

pluvsxirmilon, kaj sur la brako, en sxnuro, nigran saketon.)

EYOLF

(mallauxte, tenante la robon de _Asta_) Onklino! Eble estas sxi!

RATO-FRAUxLINO

(genufleksas cxe la pordo) Mi humile petas permeson, -- cxu la

gesinjoroj havas ion rongxantan en la domo?

ALLMERS

Ni? Ne, mi ne kredas.

RATO-FRAUxLINO

Jes, cxar alie mi volonte sxatus helpi la gesinjorojn senigi sin de

tio.

RITA

Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn.

RATO-FRAUxLINO

Estas vere malfelicxe. Cxar gxuste nun mi faras rondvojagxon. Kaj

neniu scias, kiam mi revenos en tiu cxi regiono. -- Ho, kiom laca mi

estas!

ALLMERS

(montras al segxo) Jes, vi tiel aspektas.

RATO-FRAUxLINO

Oni devus ja neniam farigxi laca bonfarante al la malfelicxaj etuloj,

kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj

elcxerpigxas.

RITA

Eble vi volas sidi kaj iom ripozi?

RATO-FRAUxLINO

Multajn dankojn. (eksidas sur segxon inter la pordo kaj la sofo)

Cxar la tutan nokton mi okupigxis en aferoj.

ALLMERS

Nu tiel?

RATO-FRAUxLINO

Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi.

Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis rongxi

la acidan pomon. (rigardas _Eyolf_ kaj kapsignas) Acidan pomon,

sinjoreto. Acidan pomon.

EYOLF

(senpere, iom timigita) Kial devis ili --?

RATO-FRAUxLINO

Kion?

EYOLF

Rongxi gxin?

RATO-FRAUxLINO

Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj cxiuj iliaj

ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas.

RITA

Hu! La kompatinduloj, cxu ili havas tiom da _ili_?

RATO-FRAUxLINO

Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili

svarmadis kaj cxirkauxkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili

falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis cxiudirekten.

EYOLF

(mallauxte, al _Asta_) Tien mi neniam volas vojagxi, onklino.

RATO-FRAUxLINO

Kaj jen _mi_ venis -- kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin,

cxiujn. La dolcxajn etulojn! Al ili cxiuj ni du metis finon.

EYOLF

(kriante) Pacxjo, -- jen, jen!

RITA

Bona Dio, Eyolf do!

ALLMERS

Kio okazas?

EYOLF

(montras) Estas io baraktanta en la saketo!

RITA

(maldekstren; krias) Hu do! Elpelu sxin, Alfred!

RATO-FRAUxLINO

Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuracxon.

ALLMERS

Sed kio do tio estas?

RATO-FRAUxLINO

Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi

karega amiko mia.

(_Hundeto_ kun largxa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.)

RATO-FRAUxLINO

(kape kaj mane signas al _Eyolf_) Proksimigxu nur fide, vi eta

vundita batalanto! Gxi ne mordas. Alvenu! Alvenu!

EYOLF

(tenas sin al _Asta_) Ne, mi ne kuragxas.

RATO-FRAUxLINO

Cxu ne sxajnas al la juna sinjoro, ke gxi havas mildan kaj sxatindan

aspekton?

EYOLF

(surprizita, montras) Tiu _jena_?

RATO-FRAUxLINO

Jes, gxuste gxi.

EYOLF

(duonlauxte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Sxajnas al mi ke

gxi havas la plej teruran -- aspekton kiun mi iam vidis.

RATO-FRAUxLINO

(fermas la saketon) Ho, sxangxigxos, sxangxigxos.

EYOLF

(senpere proksimigxas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la

saketon.) Delikata, -- delikata gxi tamen estas.

RATO-FRAUxLINO

(kun konsiderema vocxo) Sed nun gxi estas tiom laca kaj elcxerpita,

la kompatindulo. Tiom ege laca gxi estas. (rigardas al _Allmers_)

Cxar estas fortostrecxa, -- tia ludo, sinjoro komprenu.

ALLMERS

Kian ludon vi sugestas?

RATO-FRAUxLINO

La allogado.

ALLMERS

Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn.

RATO-FRAUxLINO

(kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate.

Almenaux _aspekte_. Gxi ekhavas sxnuron ligitan al la kolringo.

Kaj jen mi kondukas gxin tri fojojn cxirkaux la domon. Kaj ludas

busxharmonikon. Kaj kiam _tion_ ili auxdas, tiam ili trudigxas

supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj,

-- cxiuj tiuj benindaj, etaj kreajxoj.

EYOLF

Cxu tiam gxi mortmordas ilin?

RATO-FRAUxLINO

Ho, fore de tio! Ne, ni iras en la boaton, li kaj mi. Kaj ili sekvas

post ni. La grandaj kaj iliaj etuloj.

EYOLF

(strecxita) Kaj jen kio --? Rakontu!

RATO-FRAUxLINO

Jen ni debordigxas. Kaj mi julas kaj ludas busxharmonikon. Kaj

Mopsulo, gxi nagxas malantauxe (kun fajrer-sxutantaj okuloj) Kaj

cxiuj tiuj kiuj svarmadis kaj cxirkauxkuris, ili sekvas, sekvas nin

sur la profundan akvon. Jes, cxar tion ili devas!

EYOLF

Kial ili devas?

RATO-FRAUxLINO

Gxuste cxar ili ne _volas_. Cxar ili tiom timotremas antaux la akvo,

-- tial ili trudigxas en gxin.

EYOLF

Cxu tiam ili dronas?

RATO-FRAUxLINO

Cxiu kreita opulo. (pli mallauxte) Kaj jen cxio estas tiom trankvila

kaj bona kaj malluma por la sxatindaj etuloj, kiom ili nur povas

deziri. Dormas tie malsupre en tia dolcxa kaj longa dormo. Cxiuj tiuj

kiujn la homoj malamas kaj persekutas. (ekstaras) Nu, en pli fruaj

tempoj mi ne bezonis Mopsulon. Tiam mi mem allogis. Mi sola.

EYOLF

Kion vi allogis?

RATO-FRAUxLINO

Homojn. Precipe unu.

EYOLF

(strecxita) Ho, diru al mi, kiu li estis!

RATO-FRAUxLINO

(ridas) Estis mia amato, tiu, vi eta cxarmulo!

EYOLF

Kie li do nun estas?

RATO-FRAUxLINO

(malmole) Malsupre cxe cxiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi

devas denove eliri al la aferoj. Cxiam survoje. (al _Rita_) Cxu la

gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaux? Cxar tial mi povus finfari

samtempe.

RITA

Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata.

RATO-FRAUxLINO

Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias --. Se la gesinjoroj

rimarkus, ke estas io kio rongxadas, -- kaj svarmas kaj

cxirkauxkuras. -- jen sendu por mi kaj Mopsulo. -- Adiaux, adiaux

milfoje. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.)

EYOLF

(mallauxte triumfe al _Asta_) Onklino, jen pensu, ke ankaux

_mi_ vidis la Rato-frauxlinon!

(_Rita_ eliras sur la verandon kaj ventumas sin per posxtuko. Iom

poste _Eyolf_ gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.)

ALLMERS

(prenas la tekon de la tablo cxe la sofo) Cxu estas _via_ teko, tiu

cxi, Asta?

ASTA

Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en gxi.

ALLMERS

Nu, la familiajn leterojn --

ASTA

Cxar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto.

ALLMERS

(frapetas sxian kapon) Kaj jen por _tio_ vi trovis tempon, vi!

ASTA

Ho jes. Mi faris tion parte cxi tie kaj parte en la urbo cxe mi mem.

ALLMERS

Dankon, kara --. Cxu vi trovis ion apartan en ili?

ASTA

(suprajxe aludante) Nu, -- ion aux alian oni ja cxiam trovas en tiaj

malnovaj paperoj, vi scias. (mallauxte, sincere) Tio en la teko, tio

estas la leteroj de patrino.

ALLMERS

Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos.

ASTA

(kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaux vi tralegu ilin, Alfred.

Iam, -- pli malfrue en la vivo. -- Sed hodiaux mi ne kunprenis la

sxlosilon de la teko.

ALLMERS

Ne estas bezonata, kara Asta. Cxar mi tamen neniam legos la leterojn

de via patrino.

ASTA

(fiksrigardas lin) Do mi iam, -- tiel en hejmeca vespera horo,

rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita.

ALLMERS

Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino.

Vi ne havas tro da memorajxoj post sxi.

(Li donas la tekon al _Asta_. Sxi prenas gxin kaj metas gxin sur la

segxon sub la supervestajxojn.)

(_Rita_ reen venas en la cxambron.)

RITA

Hu, sxajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinacxo kvazaux kunportis

kadavran odoron.

ALLMERS

Jes, iom timiginda sxi ja estis.

RITA

Mi preskaux sentis min malsana, dum sxi estis en la cxambro.

ALLMERS

Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu sxi

parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj

altebenajxoj havas ion de la sama.

ASTA

(rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred?

ALLMERS

(ridetas) En mi?

ASTA

Jes, io estas. Kvazaux metamorfozo. Ankaux Rita rimarkis tion.

RITA

Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por

bono, tio, Alfred?

ALLMERS

_Devas_ esti por bono. Kaj estu kaj farigxu por bono.

RITA

(ekkrie) Vi ion spertis dum la vojagxo! Ne neu! Cxar mi vidas laux

via aspekto!

ALLMERS

(skuas la kapon) Ecx nenion -- ekstere. Sed --

RITA

(strecxita) Sed --?

ALLMERS

Interne en mi vere okazis eta metamorfozo.

RITA

Ho Dio --!

ALLMERS

(trankviligante, frapetas sxian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri

tio vi senzorge fidu.

RITA

(eksidas sur la sofon) Tion cxi vi nepre al ni tuj rakontu. Cxion!

ALLMERS

(turnas sin al _Asta_) Jes, ni eksidu, ankaux ni. Jen mi provos

rakonti. Plej eble bone.

(Li eksidas sur la sofon apud _Rita_. _Asta_ antauxentiras segxon kaj

eksidas proksime apud li. Mallonga pauxzo.)

RITA

(rigardas lin kvazaux esperante) Jen do --?

ALLMERS

(rigardas antauxen) Kiam mi pripensas mian antauxan vivon -- kaj

mian sorton -- dum la lastaj dek -- dekunu jaroj, gxi aspektas por mi

kvazaux fabelo aux kvazaux revo. Cxu ne ankaux al vi tiel aspektas,

Asta?

ASTA

Jes, multmaniere ankaux mi tion trovas.

ALLMERS

(dauxrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue,

Asta. Ni du kompatindaj, malricxaj, orfoj --

RITA

(senpacience) Nu do, tio okazis ja antaux longe.

ALLMERS

(sen sxin auxskultante) Kaj nun mi sidas cxi tie en ricxeco kaj

pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, -- cxio

laux propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan

felicxon -- gxin ni sxuldas al vi, kara Rita.

RITA

(duone sxerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi

bonvole cxesu pri tiu babilado.

ALLMERS

Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko --

RITA

Ho, transsaltu do tiun enkondukon!

ALLMERS

Rita, -- ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min

supren en la montaron.

ASTA

Vere ne, Alfred?

RITA

Kio do pelis vin?

ALLMERS

Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon cxe mia labortablo.

RITA

Ne trankvilon! Kara, kiu do gxenis vin!

ALLMERS

(skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi

rekte misuzis -- aux -- neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi

malsxparis la tempon.

ASTA

(grandokule) Dum vi skribis la libron?

ALLMERS

(kapjesas) Cxar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus

fari ankaux ion alian.

RITA

Cxu pri tio vi sidis cerbumante?

ALLMERS

Jes, pleje tio.

RITA

Kaj tial vi laste farigxis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaux pri ni

aliuloj. Jes, cxar tia vi estis, Alfred!

ALLMERS

(rigardas antauxen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj

skribis tagon post tago. Multfoje ankaux duonan nokton. Skribis kaj

skribis sur la granda, dika libro pri "La homa respondeco". Hm!

ASTA

(metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, -- tiu libro estu ja

la verko de via vivo.

RITA

Jes, tion vi ja suficxe ofte diris.

ALLMERS

Tiel mi pensis. Gxuste de la tempo kiam mi komencis farigxi

plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min

kapabla ekkomenci gxin, vi, kara Rita --

RITA

Ho, bla, bla!

ALLMERS

(ridetas al sxi) -- vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj --

RITA

(duone ridante, duone cxagrenita) Se ankorauxfoje vi elbusxigas tiun

stultajxon, mi batos vin.

ASTA

(rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred?

ALLMERS

Gxi kvazaux komencigxis forigxi. Sed pli kaj pli altigxis la penso

pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi.

RITA

(radia, prenas lian manon) Alfred!

ALLMERS

La penso pri Eyolf, kara Rita.

RITA

(seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, -- pri Eyolf!

ALLMERS

Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala

falo de la tablo --. Kaj pleje post kiam ni certigxis, ke estas

nekuraceble --

RITA

(insiste) Sed vi ja zorgas pri li laux cxiuj povoj, Alfred.

ALLMERS

Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio

mi de nun volas esti por Eyolf.

RITA

(rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin.

ALLMERS

Mi celas, ke mi el cxiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan

staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble.

RITA

Ho, sed, vi, -- dank' al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom

profunde.

ASTA

(kortusxita) Ho jes, Rita, li sentas.

ALLMERS

Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde.

RITA

(senpacience) Sed, kara, -- kion pli povas vi do por li fari?

ALLMERS

Mi volas provi lumigi cxiujn tiujn ricxajn eblecojn, kiuj aperas en

lia infana animo. Cxio kion li havas en si de noblaj gxermoj, mi

volas instigi al kresko, -- porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli

arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol _tio_! Mi volas helpi lin

harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kusxas atingebla antaux li.

Cxar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan

vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de felicxo

en lia animo.

(Li pasxas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. _Asta_ kaj

_Rita_ sekvas lin per la okuloj.)

RITA

Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred!

ALLMERS

(haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf dauxrigu

la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aux li povas elekti ion, kio

estas plene lia propra. Plej eble tio. -- Do, cxiuokaze mi lasas mian

resti.

RITA

(ekstaras) Sed, plej kara Alfred, -- cxu vi ne povas labori por vi

ambaux, vi kaj Eyolf?

ALLMERS

Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi

cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros _tion_

la verko de mia vivo fari lin la superulo.

ASTA

(ekstaris kaj iras al li) Tio cxi kostis por vi terure severan

batalon, Alfred.

ALLMERS

Jes, efektive. Cxi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta

min mem al rezigno. Neniam cxi-hejme.

RITA

Tial vi do faris vojagxon cxi-somere?

ALLMERS

(kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan

solecon. Vidis la sunlevigxon lumi sur la pintojn. Sentis min pli

proksima al la steloj. Kvazaux en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj

jen mi kapablis.

ASTA

(malgxoje) Sed neniam plu vi dauxrigos skribi la libron pri

"La respondeco de la homo"?

ALLMERS

Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja

diras. -- Sed mi volas realigi la respondecon de la homo -- en mia

vivo.

RITA

(kun rideto) Cxu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn

intencojn cxi-hejme?

ALLMERS

(prenas sxian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon)

Kaj lige ankaux kun vi, Asta.

RITA

(retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi.

ALLMERS

Sed plej kara Rita --!

(_Rita_ foriras de li kaj haltas cxe la pordo de la gxardeno.)

(Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. _Ingxeniero

Borghejm_ rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj.

Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.)

BORGHEJM

Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas gxoja je la vido de

_Allmers_.) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers?

ALLMERS

(skuas lian manon) Jes, mi revenis cxi-nokte.

RITA

(gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm.

ALLMERS

Ho ne, tio do ne estas vero, Rita --

RITA

(venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finigxis.

BORGHEJM

Nu, vi tenas vian edzon per strecxaj bridoj, sinjorino?

RITA

Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj cxio devas ja havi finon.

BORGHEJM

Ho, ne cxio, -- mi esperas. -- Bonan matenon, frauxlino Allmers!

ASTA

(eviteme) Bonan matenon.

RITA

(rigardas al _Borghejm_) Ne cxio, vi diras?

BORGHEJM

Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaux _io_ en cxi tiu mondo ne

havas finon.

RITA

Nun vi certe pensas pri amo -- aux tiajxo.

BORGHEJM

(varme) Mi pensas pri cxio tio, kio estas inda.

RITA

Kaj kio neniam finigxas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni cxiuj esperu

pri tio.

ALLMERS

(proksimigxas al ili) Nun vi baldaux finfaris la vojlaboron cxi tie?

BORGHEJM

Mi _jam_ finfaris. Finfaris hieraux. Gxi dauxris suficxe longe. Sed,

dank' al Dio, _tio_ do finigxis.

RITA

Kaj pri tio vi estas gxojega?

BORGHEJM

Jes, efektive mi estas!

RITA

Nu, tion mi diru --

BORGHEJM

Kion, sinjorino?

RITA

Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm.

BORGHEJM

Cxu? Kial ne?

RITA

Ne, cxar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn.

BORGHEJM

Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis.

RITA

Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin.

BORGHEJM

Ne, bedauxrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo.

ALLMERS

Cxu? Kial do?

BORGHEJM

Jes, cxar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj

komenci.

ALLMERS

Cxu vere? (premas lian manon) Gxojigas min kore.

RITA

Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm!

BORGHEJM

Tsx, tsx, -- vere mi ne havas permeson paroli lauxte pri tio

ankoraux! Sed mi ne povas reteni min! -- Estas granda vojlaboro --

supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj -- kaj kun la plej

nekredeblaj malfacilajxoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda,

bela mondo, -- kia felicxo tio estas esti vojkonstruisto!

RITA

(ridetas kaj rigardas lin sxerce) Cxu estas nur por tiu vojlaboro, ke

vi venas cxi tien tiel senrega pro gxojo hodiaux?

BORGHEJM

Ne, ne por tio sole. Sed por cxiuj la helaj promesplenaj esperoj,

kiuj malfermas sin por mi.

RITA

(kiel antauxe) Aha, eble estas io pli delikata malantauxe!

BORGHEJM

(ekrigardas al _Asta_) Kiu scias! Kiam la felicxo unue alvenas, gxi

kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al _Asta_) Frauxlino

Allmers, cxu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas?

ASTA

(rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaux.

BORGHEJM

Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por

priparoli kun vi, antaux ol mi forvojagxos.

RITA

Eble estas io pri kio vi ankoraux ne povas paroli lauxte.

BORGHEJM

Hm, nu dependas de --

RITA

Jes, cxar vi povas ja ankaux flustri (duone mallauxte) Asta,

kompreneble vi devas iri kun li.

ASTA

Sed kara Rita --

BORGHEJM

(petante) Frauxlino Asta, -- memoru, ke tio cxi estus adiauxa

promenado -- por longaj, longaj tempoj.

ASTA

(prenas sian cxapelon kaj sunsxirmilon) Nu do, ni iomete cxirkauxiru

malsupre en la gxardeno.

BORGHEJM

Ho dankon, dankon por tio!

ALLMERS

Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf.

BORGHEJM

Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaux? Mi kunportis ion por li.

ALLMERS

Li estas ludanta ie malsupre.

BORGHEJM

Cxu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne

legante.

ALLMERS

Tio havu finon. Vera liberaera knabo li farigxu.

BORGHEJM

_Jen_ gxuste! Elen en la liberan naturon ankaux _li_, la

kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en

cxi tiu benita mondo. Sxajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel

ludo! -- Do venu, frauxlino Asta!

(_Borghejm_ kaj _Asta_ eliras sur la verandon kaj malsupren tra la

gxardeno.)

ALLMERS

(staras postrigardante ilin) Vi, Rita, -- cxu vi kredas, ke estas io

inter la du?

RITA

Mi ne scias kion diri. Antauxe mi tion kredis. Sed Asta farigxis tiel

neklarigebla, -- tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo.

ALLMERS

Nu? Cxu tiel? Dum mi estis for?

RITA

Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas.

ALLMERS

Kaj vi kredas, ke sxi ne plu iome pensas pri li?

RITA

Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas.

(rigardas lin esplore) Cxu al vi estus kontrauxdezire, se sxi

farus?

ALLMERS

Ne vere kontrauxdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso --

RITA

Maltrankviliganta?

ALLMERS

Jes, cxar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por sxia felicxo

en la vivo.

RITA

Ho kion -- respondeco! Asta do estas matura? Sxi certe komprenas

elekti mem, mi opinias.

ALLMERS

Jes, tion ni esperu, Rita.

RITA

Mi almenaux ne havas iun malfidon al Borghejm.

ALLMERS

Ne, kara, -- tion ankaux mi ne havas. Kontrauxe. Sed tamen --

RITA

(dauxrige) Kaj mi volonte vidus, ke farigxus paro de li kaj Asta.

ALLMERS

(malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio?

RITA

(en kreskanta animskuo) Jes, cxar tiam sxi devis longe foren vojagxi

kun li! Kaj tiam sxi ne povus veni cxi tien al ni kiel nun!

ALLMERS

(rigardas sxin surprize) Kion! Cxu vi dezirus kvitigxi de Asta!

RITA

Jes, jes, Alfred!

ALLMERS

Sed kial je la mondo --?

RITA

(pasie jxetas la brakojn cxirkaux lian kolon) Jes, cxar tiam mi fine

havus vin sola por mi mem! Tamen -- ecx ne tiam! Ne tute por mi!

(ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, -- mi ne povas malkapti vin.

ALLMERS

(milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, -- estu do prudenta!

RITA

Ne, mi tute ne sxatas esti prudenta! Mi nur sxatas vin! Nur sole vin

en la tuta mondo! (denove cxirkauxbrakas lian kolon) Vin, vin, vin!

ALLMERS

Lasu, lasu, -- vi sufokas min --!

RITA

(malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi

scius, kiom mi estas vin malaminta --!

ALLMERS

Malaminta --!

RITA

Jes, -- kiam vi sidis tie ene cxe vi mem. Kovante sur via laboro.

Gxis longe -- longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, -- tiel

malfrue, Alfred. -- Ho, kiel mi malamis vian laboron!

ALLMERS

Sed nun estas ja finite pri tio.

RITA

(ridas trancxe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio

estas pli malinda.

ALLMERS

(ekscite) Pli malinda! Cxu vi nomas la infanon tio, kio estas pli

malinda?

RITA

(impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi gxin tiel nomas.

Cxar la infano, -- la infano, gxi aldone estas viva homo, gxi.

(en kreskanta ekscitigxo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne

toleras, -- mi jenon diras al vi!

ALLMERS

(rigardas sxin fikse kaj diras mallauxtete) Multajn fojojn mi

preskaux timas vin, Rita.

RITA

(sombre) Mi foje ankaux timas min mem. Kaj gxuste tial vi ne devas

veki la malicon en mi.

ALLMERS

Jes, sed je la nomo de Dio, -- cxu tion mi faras?

RITA

Jes, vi faras, -- kiam vi pecen sxiras la plej sanktan inter ni du.

ALLMERS

(emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, -- nia

sola infano pri kiu temas.

RITA

La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed _vi_

estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi!

ALLMERS

(ektiras la sxultrojn) Ho kara Rita, -- ne utilas ion postuli. Cxio

devas esti donata libervole.

RITA

(rigardas lin strecxe) Kaj tion vi de nun eble ne povas?

ALLMERS

Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi.

RITA

Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze?

ALLMERS

(cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami.

RITA

(malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin

naskinta.

ALLMERS

(eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras!

RITA

(skuigxas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla

turmento. Sed mi portis cxion kun gxojego pro vi.

ALLMERS

(varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias.

RITA

(decide) Sed per tio gxi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun

vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf.

Nur tio. Nenio pli. Mi ne _volas_, mi diras! Mi _ne povas_! _Mi_

volas esti _cxio_ por vi! Por vi, Alfred!

ALLMERS

Sed tio vi ja _estas_, Rita. Tra nia infano --

RITA

Ho, nauxzigaj, tepidaj parolturnigxoj --. Nenio alia. Ne do, tiajxo

ne estas por _mi_. Mi estis tauxga por _farigxi_ patrino al la

infano, sed ne por _esti_ patrino de gxi. Vi devas preni min kiel mi

estas, Alfred.

ALLMERS

Vi tamen kore sxatis Eyolf antauxe.

RITA

Mi kompatis lin. Cxar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele

lerni. Preskaux neniam vidis lin.

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi

alveninta --

RITA

(rigardas lin) Sed _nun_ gxi do estas veninta?

ALLMERS

Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari

en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf.

RITA

Kaj por _mi_? Kion vi volas esti por _mi_?

ALLMERS

(milde) Vin mi dauxrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti

sxiajn manojn.)

RITA

(evitas lin) Mi ne sxatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin

tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj,

sxvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas

min regali per restajxoj kaj postlasajxoj, Alfred!

ALLMERS

(kvietanima) Sxajnas al mi, ke povus esti suficxe ricxe da felicxo

cxi tie por cxiuj tri, Rita.

RITA

(moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas cxe la tablo

maldekstre) Auxskultu nun jenon.

ALLMERS

(alproksimigxas) Nu? Kio estas?

RITA

(rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian

telegramon hieraux vespere --

ALLMERS

Jes? Kaj kion?

RITA

-- mi vestis min blanke --

ALLMERS

Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis.

RITA

Libere faligis la harojn --

ALLMERS

Vian ricxe odorantan hararon --

RITA

-- tiel ke gxi ondis malsupren laux la nuko kaj la dorso --

ALLMERS

Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita.

RITA

Estis rozkoloraj sxirmiloj super ambaux lampoj. Kaj ni estis solaj,

ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis cxampana vino

sur la tablo.

ALLMERS

El gxi mi nenion trinkis.

RITA

(rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre)

"_Vi havis cxampanon, ecx ne tusxis gxin_", -- kiel estas skribite.

(Sxi ekstaras de la apogsegxo kaj iras kvazaux laca al la sofo, kaj

eksidas duone kusxanta.)

ALLMERS

(iras trans la planko kaj haltas antaux sxi) Mi estis tiel plena de

sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta

vivo, Rita. Kaj unue kaj cxefe pri Eyolf.

RITA

(ridetas) Tion vi ja ankaux faris, kara --

ALLMERS

Ne, mi ne atingis. Cxar vi komencis malvesti vin.

RITA

Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Cxu vi ne memoras tion? Vi

demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf.

ALLMERS

(rigardas sxin riprocxe) Rita --?

RITA

Kaj vi kusxigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone.

ALLMERS

(skuas la kapon) Rita, -- Rita!

RITA

(kusxigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred?

ALLMERS

Jes?

RITA

"_Vi havis cxampanon, ecx ne tusxis gxin_".

ALLMERS

(preskaux malmole) Ne, mi ne tusxis gxin.

(Li foriras de sxi kaj starigas sin cxe la gxardena pordo. _Rita_ dum

tempeto kusxas senmova kun fermitaj okuloj.)

RITA

(subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred.

ALLMERS

(turnas sin cxe la pordo) Nu?

RITA

Vi ne sentus vin tiel sekura, vi!

ALLMERS

Ne sekura?

RITA

Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi _havas_

min!

ALLMERS

(proksimigxas) Kion vi aludas per _tio_?

RITA

(kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi,

Alfred! Neniam momenton.

ALLMERS

Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone.

RITA

(kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min --!

ALLMERS

Rifuzas --! Mi ne komprenas kien vi celas!

RITA

Ho, vi ne scikonas cxion tion, kio elmergus en mi, se --

ALLMERS

Se --?

RITA

Se mi iam observis, ke vi ne plu sxatus min. Ne plu sxatus min kiel

antauxe.

ALLMERS

Sed, vi mia karega Rita, -- la homa sxangxigxo tra la jaroj, -- gxi

devas ja iam okazi ankaux en _nia_ kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj.

RITA

Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun sxangxon ecx en vi. Mi tion ne

eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola.

ALLMERS

(rigardas sxin zorgoplene) Vi havas terure jxaluzan animon --

RITA

Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin

inter mi kaj iu alia --

ALLMERS

Kio jen --?

RITA

Tiam mi vengxas min kontraux vi, Alfred!

ALLMERS

Per kio vi vengxus vin?

RITA

Mi ne scias. -- Ho jes, mi tamen scias!

ALLMERS

Nu?

RITA

Mi iros forjxeti min --

ALLMERS

Vi iros forjxeti vin, vi diras!

RITA

Jes, mi tiel faros. Mi jxetos min rekte inter la brakojn de -- de la

unua venanta!

ALLMERS

(rigardas sxin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, -- vi

mia sincera, fiera, fidela Rita.

RITA

(metas la brakojn cxirkaux lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus

farigxi, se vi, -- se vi ne plu sxatus min.

ALLMERS

Ne plu sxatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiajxon!

RITA

(duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja eljxeti miajn retojn por

li, -- tiu vojkonstruisto, kiu vagas cxi tie.

ALLMERS

(malpezigita) Ah, dank' al Dio, -- vi do sxercas.

RITA

Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia?

ALLMERS

Ne, cxar li jam estas suficxe ligita!

RITA

Des pli bone! Cxar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la

sama kion Eyolf faris kontraux mi.

ALLMERS

Cxu vi diras, ke nia eta Eyolf _tion_ faris?

RITA

(kun la montrofingro strecxita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam

vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi farigxas mola, kaj vibras la

vocxon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaux tentigxus

deziri ke -- nu!

ALLMERS

(rigardas sxin time) Kion vi dezirus, Rita --

RITA

(impete foriras de li) Ne, ne, ne, -- tion mi ne diras al vi! Neniam!

ALLMERS

(proksimigxas al sxi) Rita, mi petegas al vi, -- pro vi kaj pro mi,

ne lasu vin tenti al io malbona.

(_Borghejm_ kaj _Asta_ venas de la gxardeno. Ambaux estas en regata

animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, _Asta_ restas staranta

ekstere sur la verando. _Borghejm_ eniras la cxambron.)

BORGHEJM

Jen vidu. Nun frauxlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon

kune.

RITA

(ekmire) Ah! -- Kaj ne sekvas iu pli longa vojagxo post la promenado?

BORGHEJM

Jes, por mi.

RITA

Por vi sola?

BORGHEJM

Jes, por mi sola.

RITA

(ekrigardas sombre al _Allmers_) Cxu vi auxdas tion, Alfred?

(turnas sin al _Borghejm_) Mi kuragxas veti, ke estas malicaj okuloj,

kiuj ludis ruze pri vi.

BORGHEJM

(rigardas sxin) Malicaj okuloj?

RITA

(kapsignas) Malicaj okuloj, jes.

BORGHEJM

Cxu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers?

RITA

Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj

infanokuloj.

ALLMERS

(agitigita, flustras) Rita, -- kiel povas vi, --!

RITA

(duonlauxte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred.

(Fora, eturdita kriado auxdigxas de malsupre cxe la maro.)

BORGHEJM

(iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio --?

ASTA

(cxe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo!

ALLMERS

Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj,

kiuj petolas.

BORGHEJM

(vokas elen trans la barilon) Auxdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas?

(Pluraj auxdigxas respondi malklare samtempe.)

RITA

Kion ili diras?

BORGHEJM

Ili diras ke estas infano, kiu dronis.

ALLMERS

Infano dronis?

ASTA

Eta knabo, ili diras.

ALLMERS

Ho, ili povas ja cxiuj nagxi.

RITA

(krias en timo) Kie estas Eyolf!

ALLMERS

Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la gxardeno.

ASTA

Ne, en la gxardeno li ne estas --

RITA

(kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas _li_!

BORGHEJM

(auxskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras?

(Malklaraj vocxoj auxdigxas. _Borghejm_ kaj _Asta_ eligas sufokitan

krion, kaj ekkuras malsupren tra la gxardeno.)

ALLMERS

(en anima timo) _Ne estas_ Eyolf! _Ne estas_ Eyolf, Rita!

RITA

(sur la verando, auxskultante) Tsx; silentu! Lasu min auxdi kion ili

diras! (Rita fugxas kun trancxanta krio enen en la cxambron.)

ALLMERS

(post sxin) Kion ili diris?

RITA

(glitfalas apud la apogsegxo) Ili diris: La lambastono flosas!

ALLMERS

(preskaux lamigita) Ne! Ne! Ne!

RITA

(rauxke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili _devas_ savi lin!

ALLMERS

(duone freneza) Aliajxo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo!

(Li kuregas malsupren tra la gxardeno.)

DUA AKTO

(Malgranda, malvasta valo en la arbaro de _Allmers_ malsupre cxe

la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la

loko. Malsupren laux la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu

malaperas inter la sxtonoj cxe la rando de la arbaro. Vojeto

serpentumas apude laux la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj

arboj, inter kiuj videtigxas la fjordo. Antauxe vidigxas la angulo de

boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre

staras tablo kun benko kaj kelkaj segxoj, cxio farita el maldikaj

betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.)

(_Alfred Allmers_, vestita kiel antauxe, sidas sur la benko

apogante la brakojn sur la tablo. Lia cxapelo kusxas antaux li.

Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antauxen

super la akvon.)

(Iom poste venas _Asta Allmers_ malsupren laux la arbara vojeto. Sxi

portas malfalditan pluvsxirmilon.)

ASTA

(proksimigxas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi cxi tie

malsupre en la nuba vetero, Alfred.

ALLMERS

(kapsignas malrapide sen respondo)

ASTA

(kunfaldas la pluvsxirmilon) Mi iris longe por sercxi vin.

ALLMERS

(senesprime) Dankon.

ASTA

(translokigas segxon kaj sidigas sin apud li) Cxu vi longe sidis cxi

tie? La tutan tempon?

ALLMERS

(ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi.

Sxajnas al mi, ke estas tute neebla, -- tio cxi.

ASTA

(konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfelicxa Alfred.

ALLMERS

(fiksrigardas sxin) Estas do vero, cxu, Asta? Aux cxu mi farigxis

freneza? Aux mi nur songxas? Ho, se estus nur songxo! Imagu kiom

felicxege, se mi nun vekigxus!

ASTA

Ho, se mi vere povus vin veki.

ALLMERS

(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaux.

Kusxas peza kaj dormema. Plumbogriza, -- kun flavaj ekflagroj, kaj

spegulas la pluvnubojn.

ASTA

(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!

ALLMERS

(sen sxin auxskultante) La suprajxon, jes. Sed en la profundo, --

tie fluas la forta subfluo --

ASTA

(timeme) Ho, pro Dio en la cxielo, -- ne pensu pri la profundo!

ALLMERS

(rigardas sxin milde) Vi certe kredas, ke li kusxas tie gxuste

eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru,

kiel cxi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.

ASTA

(jxetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaux la vizagxo)

Ho, Dio, -- ho Dio!

ALLMERS

(peze) Tial nun eta Eyolf forigxis tiom longe -- longe for de ni,

la liaj.

ASTA

(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiajxon!

ALLMERS

Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta --. En dudek ok

-- dudek naux -- horoj. Konsideru --! Konsideru --!

ASTA

(krias kaj kovras la orelojn) Alfred --!

ALLMERS

(premegas la manon forte kontraux la tablon) Sed cxu vi komprenas la

sencon en io tia?

ASTA

(rigardas lin) En kio?

ALLMERS

En tio cxi, farita kontraux mi kaj Rita.

ASTA

La sencon en tio?

ALLMERS

(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Cxar senco devas ja

trovigxi en gxi. La vivo, la ekzistado, -- la sorto estu do ne

tiel tute sensenca.

ASTA

Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?

ALLMERS

(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble cxio iras

tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita sxipo sen

stirilo. Vere povas esti tiel. -- Almenaux tiel aspektas.

ASTA

(pensema) Se nur aspektis --?

ALLMERS

(impete) Nu? Cxu vi povas klarigi por mi? Cxar _mi_ ne povas.

(pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas

en si senfinajn eblecojn. Ricxajn eblecojn, eble. Plenumus mian

ekzistadon kun gxojo kaj fiero. Kaj jen bezonigxas nur freneza,

maljuna virinacxo venanta -- montranta hundon en saketo --

ASTA

Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis.

ALLMERS

Jes, ni scias. La knaboj vidis sxin remanta foren sur la fjordo.

Ili vidis Eyolf staranta sola sur la egxo de la kajo. Vidis lin

fiksrigardi post sxin -- kaj kvazaux sveni. (tremetanta) Kaj jen li

ekfalis malsupren, -- kaj malaperis.

ASTA

Jes, jes. Sed tamen --

ALLMERS

Sxi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta.

ASTA

Sed, kara, kial sxi tion farus?

ALLMERS

Jes, -- _jen_ estas la afero! Kial sxi faris? Estas neniu vengxo

kasxita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al sxi

malbonon. Neniam fikriis post sxin. Neniam jxetis sxtonon al sxia

hundo. Li ecx ne vidis sxin aux sxia hundo antaux siaj okuloj antaux

hieraux. Neniu vengxo do. Tiel senkauxza cxio. Tiel tute sensenca,

Asta. -- Kaj tamen la monda ordo tion bezonas.

ASTA

Cxu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj?

ALLMERS

(skuas la kapon) Sxajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun

_vi_ pri tiajxoj. (spiras pene) Kaj ankaux pri cxio alia.

(_Asta_ prenas kudrajxojn kaj paketon en papero el la posxo.

_Allmers_ sidas spiritforesta kaj rigardas sxin.)

ALLMERS

Kion jen vi havas, Asta?

ASTA

(prenas lian cxapelon) Pecon da nigra krepo.

ALLMERS

Ho, pro kio tiajxo?

ASTA

Rita petis min. Permesu?

ALLMERS

Ho jes; volonte por mi. (Sxi kudras la krepon sur la cxapelon.)

ALLMERS

(sidas sxin rigardante) Kie estas Rita?

ASTA

Sxi iom promenadas supre en la gxardeno, mi kredas. Borghejm estas

kun sxi.

ALLMERS

(iom surprizita) Cxu? Borghejm estas cxi tie ankaux hodiaux?

ASTA

Jes. Li venis per la meztaga trajno.

ALLMERS

Tion mi ne atendis.

ASTA

(kudras) Li tiom kore sxatis Eyolf.

ALLMERS

Borghejm estas fidela ulo, Asta.

ASTA

(kun silenta varmo) Jes, fidela _li_ vere estas. _Tio_ certas.

ALLMERS

(fiksas la rigardon sur sxin) Funde vi vere sxatas lin.

ASTA

Jes, mi sxatas.

ALLMERS

Sed tamen vi ne povas decidigi vin --?

ASTA

(interrompante) Ho, kara Alfred, ne parolu pri _tio_!

ALLMERS

Jes, jes, -- diru al mi nur kial vi ne povas --?

ASTA

Ho ne, ne! Mi petas vin sincere. Ne demandu min. Cxar estas

malagrable por mi. -- Jen. Nun la cxapelo estas preta.

ALLMERS

Dankon.

ASTA

Kaj jen estas la maldekstra brako.

ALLMERS

Cxu ankaux tiu havu krepon?

ASTA

Jes, tio estas konveneco.

ALLMERS

Nu, -- do faru kion vi volas.

(Sxi proksimigxas kaj komencas kudri.)

ASTA

Tenu la brakon trankvila. Por ke mi ne piku vin.

ALLMERS

(kun duona rideto) Tio estas kiel frue en antauxaj tagoj.

ASTA

Jes, sxajnas al vi, cxu?

ALLMERS

Kiam vi estis malgranda knabino, vi ankaux sidis tiel pretigante

miajn vestajxojn.

ASTA

Kiom eble bone, jes.

ALLMERS

La unua ajxo, kiun vi kudris por mi, -- ankaux gxi estis nigra krepo.

ASTA

Cxu?

ALLMERS

Cxirkaux la studentan cxapon. Kiam patro formortis de ni.

ASTA

Cxu mi tiam kudris? Imagu, tion mi ne memoras.

ALLMERS

Eta Eyolf · 第 1 / 4 段