Estiĝis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona
voĉo. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antaŭ dek ok jaroj!
Antaŭe en la preĝeja tombo vidiĝis ligna tombosignaĵo informanta pri li
sed poste ankaŭ tiu putris kaj foriris."
"Kie estas Bromo Duĉero?"
"Ho, li soldatiĝis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de
la atako ĉe Ŝtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiĝinta
ĉebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."
"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"
"Ankaŭ li soldatiĝis, generaliĝis grandhonore, kaj nun postenulas en
Kongreso."
La koro de Ripo mortumis kiam li priaŭdis la malfeliĉigajn ŝanĝojn
okazintajn en lia hejmvilaĝo kaj ĉe liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en
la mondo. Ankaŭ lin mistifikis ĉiu respondo ĉar temis pri grandegaj
tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Ŝtona Kabo.
Mankis al li sufiĉe da kuraĝo por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj
malespere li kriegis: "Ĉu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"
"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo
Van-Vinklo tie for, sin apogante kontraŭarben."
Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblaĵon de si en la epoko kiam li
surgrimpis la monton: verŝajne tiel pigran kaj certe tiel malbone
vestitan. Nun la kompatindulo entute konsterniĝis. Li pridubis sian
propran identecon: ĉu li estas si mem, ĉu li estas aliulo? Meze de tiu
konsterniĝo la deklivangul-ĉapelulo demandis kiu li estas kaj kio estas
lia nomo?
"Dio scias!" li ekkriis, sen daŭra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas
iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en
miaj ŝuoj. Hieraŭvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni
ŝanĝis mian pafilon kaj ĉio ŝanĝiĝis kaj mi ŝanĝiĝis kaj nun mi ne plu
scias kiel mi nomiĝu nek kiu mi estu!
La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi,
palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraŭfrunten. Oni proponis
flustravoĉe sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin
malbonfartigi. Aŭdinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la
sensimetrian ĉapelon iom haste retiriĝis.
En tiu grava momento freŝvizaĝa belforma virino sin antaŭenŝovumis tra la
homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Ŝi portis en la brakoj
diketan infanon kiu, ektiminte pro la aĉa aspekto de la grizbarbulo,
ekploregis. "Silentu, Ripo!" ŝi kriordonis. "Silenton, mi petas,
stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la
maniero de ties patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉio aktivigis en lia menso
sinsekvon da memoraĵoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li
petis.
"Ĝudito Gardenjero."
"Kaj la nomo de via patro, kio ĝi estis?"
"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomiĝis sed jam forpasis dudek
jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste
reaŭdigis novaĵojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Ĉu li sin
mortpafis, ĉu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam
nur knabineto."
Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ĝin kun
hezita voĉo.
"Kie estas via patrino?"
"Ho, ŝi mortis antaŭ nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de
kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."
Almenaŭ tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne
plu kapablis sin reteni. Li ĉirkaŭbrakis kaptomode sian filinon kaj ŝian
infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaŭe Ripo Van-Vinklo la
juna! Hodiaŭ Ripo Van-Vinklo la maljuna! Ĉu neniu rekonas la kompatindan
Ripon Van-Vinklon?"
Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la
amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la
vizaĝon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem!
Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek
longajn jarojn?"
Sian aventuron Ripo rapide rakontis ĉar la dudek jarojn li pasigis same
kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, aŭskultante la rakonton. Iuj
palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto
kun la deklivangula ĉapelo, alreveninte la scenejon nur fine de ĉiu
danĝero, malgajigis la buŝon kaj ŝancelis la kapon, responde al kio okazis
ĝenerala kapŝanceliĝo tra la tuta kunvenintaro.
Tiuj kunkonsentis tamen agi laŭ la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili
vidis ĵus tiam antaŭenveni malrapide laŭ la vojo. Li estis posteulo de la
samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la
provinco. Petro, la plej aĝa loĝanto de la vilaĝo, estis bone informita
pri ĉiuj mirindaj okazintaĵoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris
Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li
certigis al la vilaĝanoj tion ke, laŭ informo transdonita al li fare de
lia historiista antaŭulo, ekde ĉiam strangaj estaĵoj hantis Katskilajn
Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la
rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ĉiujn dudek jarojn kun la
ŝipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaŭa
entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon.
Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn laŭ antikva
Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro aŭdis
proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn
kuglopilkojn.
Por mallongigi longan historion, la kuniĝintaro diskuniĝis, preferante
okupiĝi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo
lin hejmenkondukis ĉe si. Ŝi pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj
dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj
antaŭe surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de
Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidiĝis antaŭe sin
apogante kontraŭarben, tiu dungiĝis kiel laboristo sur la familia bieno.
Li elmontris tamen heredan preferon okupiĝi pri ĉio ajn krom siaj
proprabienaj devoj.
Ripo nun reaktivigis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn. Baldaŭ li
rerenkontis multajn antaŭajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro
uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikiĝi kun la
noveminentiĝanta generacio ĉe kiu li baldaŭ sin ege estimigis.
Havante nenion farotan ĉehejme, atinginte tiun feliĉan aĝon kiam viro
rajtas senokupiĝi senriproĉe, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon
ĉe la gasteja pordo kaj eminentiĝis kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo
kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaŭmilitaj" jaroj. Necesis al li iom
da tempo antaŭ ol povi sin ĝisdatigi pri aktualaj klaĉaĵoj aŭ ekkompreni
la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis
sendependeca milito; ke la lando maljungiĝis disde malnova Anglio; ke,
anstataŭ esti servanto de Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria li nun estis
libera civitano de Unuiĝintaj Ŝtatoj.
Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Ŝtataj kaj imperiaj ŝanĝoj neniel
lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe
suferis: virinjupa regado. Feliĉe, tio nun finiĝis. Li forigis la kolon el
la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon laŭvole
sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis
ŝian nomon, li ŝancelis la kapon, levis la ŝultrojn, rigardis
ĉieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel aŭ rezignacio pri lia sorto
aŭ ĝojo pri lia savo.
Li kutimis rakonti sian historion al ĉiu fremdulo alveninta la gastejon de
S-ro Dolitlo. Komencaetape, laŭ onia observo, li iom ŝanĝis diversajn
detalojn okaze de ĉiu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre
lastatempe vekiĝis. Finfine tamen la evento konkretiĝis en la rakonton
kiun mi ĵus raportis kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ĝin
parkerigis. Iuj ĉiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo
freneziĝis kaj ke raportante pri la afero li ĉiam malkonstantas. La
maljunaj Nederlandaj loĝantoj tamen, preskaŭ senescepte, bonvolis ĝin
kredi. Eĉ hodiaŭ, kiam ajn ili aŭdas somerposttagmezan fulmotondron en
Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia ŝipanaro
ludkuglas. Komuna deziro de ĉiuj virinregataj edzoj de la regiono estas,
kiam la vivo tro monotoniĝas, ekpovi trinki trankviligan ĉerpon el la
flakono de Ripo Van-Vinklo.