RIPO VAN-VINKLO

La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko

Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la

Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties

originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen

malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaŭrinde

malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj

precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu

legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn

li bonŝancis renkonti aŭtentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan

en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa platano, li ĝin konsideris

kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin studegis kun la avido de

legemulo.

La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la

rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn

poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la

verko kaj, verdire, ĝi neniel pli bonas ol taŭgas. Ĝia ĉefa valoro estas

rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la

verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmiĝas. Ĉiuj bibliotekoj ĝin

konservas nun en siaj historiaj kolektaĵoj, juĝante ĝin verko de

sendubinda aŭtoritato.

La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio,

konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan

bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante

plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian ŝatokupon

siamaniere, kvankam de tempo al tempo ĝi polvotrompis la okulojn de

najbaroj kaj malĝojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej

aŭtentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj

malsaĝecojn "kun pli da malfeliĉo ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke

neniam li celis vundi nek ofendi.

Kiom ajn malalttakse lin juĝas kritikantoj, altvalorajn memoraĵojn pri li

ankoraŭ retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj

nombriĝas precipe iuj bakistoj kiuj eĉ entreprenis bildigi lian figuron

sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortiĝon,

preskaŭ similan al tiu de homoj kies bildoj stampiĝas sur Vaterlo-medalo

aŭ Reĝin-Anjo-kvaronpenco.

* * * * *

Kiu ajn navigis kontraŭflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn

Montojn. Ili estas distranĉita ero de la granda Apalaĉa familio kaj

vidiĝas forokcidente de la rivero, suprenŝvelante ĝis sinjora alteco,

supermoŝtante la ĉirkaŭantan pejzaĝon. Ĉiu sezona ŝanĝiĝo, ĉiu vetera

aliiĝo, verfakte ĉiu dumtaga novhoriĝo estigas malsamecon en la magiaj

koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ĉiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj

malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas

bona kaj konstanta la montoj vestiĝas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas

siajn aŭdacajn siluetojn sur la klaran vesperan ĉielon. Foje, tamen, kiam

la ĉirkaŭanta pejzaĝo restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn

grizvaporajn kapuĉojn kiuj, en la lastaj radioj de la subiĝanta suno,

brilas kaj lumiĝas glorkrone.

Ĉebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaĝanto ekvidi malpezan

fumon suprenspirali el vilaĝo kies ŝindotegmentoj brilas inter la arboj

tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandiĝas en la freŝan

verdon de la pli proksima pejzaĝo. Eta vilaĝo de granda antikveco ĝi

estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la

provinco, ĉirkaŭkomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto (li

ripozu en paco!), kaj antaŭnelonge ankoraŭ konservante domojn kiujn la

originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de

Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokradaĵoj kaj

gablofasadoj protektataj de ventoflagoj.

En tiu sama vilaĝo kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la

precizan veron, estis bedaŭrinde tempoerodita kaj veterodifektita) loĝis

multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankoraŭ provinco de Britio,

senceremonia bonhumorulo nomiĝanta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de

tiuj Van-Vinkloj eminentiĝintaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de

Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontraŭ

Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de

siaj antaŭirintoj.

Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis

ankaŭ afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta

kvalito ŝuldiĝas eble tiu spirita submetiĝemo gajninta al li tiel

universalan popularecon. Plejmulte emas lakeiĝi kaj bonvoliĝi eksterhejme

viroj jam spertintaj la disciplinon de ĉehejmaj megeroj. Iliaj

temperamentoj fleksebliĝis kaj maleebliĝis sendube en la fajra forno de

ĉehejma malfeliĉo. Ĉehejma prelego egalvaloras ĉiujn ĉepreĝejajn predikojn

kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas

esti konsiderata, laŭ multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras,

Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.

Certe estas ke li multe plaĉis al ĉiuj bonaj edzinoj de la vilaĝo kiuj,

laŭ la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ĉiuj familiaj disputoj kaj

neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj

klaĉadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La

infanoj de la vilaĝo, siaflanke, kutimis ekkrii pro ĝojo kiam li

alproksimiĝis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili,

scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili

longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj Indianoj. Kiam li

laŭvagadis la vilaĝon, ili ĉirkaŭis lin trupe, posttirante liajn

vestaĵerojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune priŝercante milmaniere.

Dume tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.

La ĉefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ĉiuj

specoj de profitestiga laboro. Tiaĵo ne povintus rezulti pro manko da

diligento aŭ persisto ĉar li kutimis sidi sur malseka roko kun

fiŝkaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fiŝkapti taglonge

tute senplende kvankam kuraĝigis lin la ekmordo de nepre nenia fiŝo. Li ne

hezitis porti pafilon surŝultre dum sinsekvaj horoj, pezpaŝadante tra

arbaroj kaj marĉoj, laŭmonte kaj laŭvale, cele al mortpafi kelkajn

sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron eĉ

okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ĉiujn

konkursantojn dum maiz-senŝelig- aŭ ŝtonmur-konstru-matĉoj. Krome la

vilaĝaninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi

hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por

ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupiĝi pri ĉies aferoj krom siaj. Pri

siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis

interesiĝi.

Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Ĝi estas

la plej pesta terpeceto de la tuta lando. Ĝia ĉiu enhavaĵo jam malboniĝis

kaj daŭre malboniĝos, malgraŭ lia laboro. Liaj ĉirkaŭbariloj ade

dispeciĝas. Lia bovino devojiĝas aŭ tretas la brasikbedon. Trudherboj

kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ĉiam ekfalas

sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia

hereda bieno ŝrumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam

restis el ĝi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ĝi persistis esti

la plej malbone prizorgata bieno de la regiono.

Aldone liaj gefiloj estis tiel ĉifonvestitaj kaj sovaĝkondutaj kiel orfoj

apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita laŭ la patra modelo,

promesis heredi la kutimojn kaj la vestaĵojn de la patro. Li ofte vidiĝis

postsekvante kvazaŭ ĉevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la

patro forĵetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni

supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian

robtrenaĵon okaze de malbona vetero.

Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj feliĉaj homoj kiuj, havante folan,

facile funkciantan temperamenton, ne maltrankviliĝas pri la mondo, manĝas

blankan aŭ brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge aŭ pli

senĝene akireblas, kaj preferus malsufiĉe manĝi pencopreze ol labori

pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro

perfekta kontentiĝo. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri

plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas

al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte ŝia lango senĉese moviĝis kaj

ĉio tio kion li diris aŭ faris estigis senmanke torenton da ĉehejma

elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por ĉiuj tiuj

prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li

levis la ŝultrojn, ŝancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen

nenion diris. Sed tio ĉiam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon.

Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retiriĝis al

eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.

La ununura ĉehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel

inregata kiel sia mastro ĉar Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel

kunbatalantojn en senokupeco. Ŝi eĉ rigardis Lupon kun malbondeziraj

okuloj, supozante ĝin la kaŭzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere

estas, ke teme pri ĉiuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda

hundo, ĝi estis la plej kuraĝa besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu

kuraĝo kapablas kontraŭstari la senĉesajn kaj ĉiosieĝantajn terurojn de

virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ĝia hupo falis,

ĝia vosto velkis ĝisplanke aŭ bukliĝis interkrure, ĝi ŝteliradis kun mieno

de pendumoto, ĵetante multajn ĝisflankajn rigardetojn al Sinjorino

Van-Vinklo. Kiam ajn ŝi eksvingetis balailon aŭ kuleregon, la hundo

alkuregis haste kaj jelpante la pordon.

La tempoj ade kaj senĉese malpliboniĝis por Ripo Van-Vinklo dume ke la

jaroj de lia geedziĝa ekzisto ade kaj senĉese plinombriĝis. Aĝo ne

malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu

pliakriĝas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post

eldoma forpeliĝo, partoprenante en speco de klubo de saĝuloj, filozofoj

kaj ceteraj vilaĝaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antaŭ

malgranda gastejo ornamita per ruĝvanga portreto pri Lia Reĝa Moŝto Georgo

la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daŭre de longa senzorga somertago,

parolante senentuziasme pri vilaĝaj klaĉaĵoj aŭ rakontante senfinajn

dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus ŝtatistan salajron la

bonŝanco aŭskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova

ĵurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta vojaĝinto.

Kiel solene ili aŭskultis ties enhavaĵon trenparole deklamatan de Deriko

Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute

sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel saĝe ili

kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj antaŭ pluraj monatoj.

La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaĝa patriarko

kaj mastro de la gastejo antaŭ kies pordo li sidis de la mateno ĝis la

nokto, moviĝante nur sufiĉadistance por resti sub la ombro de granda arbo

kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la

taghoron laŭ liaj movoj tiel akurate kiel laŭ sunhorloĝaj indikoj. Vere

estas ke preskaŭ neniam li aŭdiĝis parolante, preferante fumi senĉese sian

pipon. Liaj adeptoj tamen (ĉar ĉiu granda homo havas siajn adeptojn)

komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn.

Kiam malplaĉis al li legata aŭ rakontata temo, laŭoniobserve, li fumis la

pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovaĵojn. Se la temo

tamen plaĉis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ĝin

elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbuŝe,

lasante la bonodoran vaporon kirliĝi ĉirkaŭnaze, li kapjesis solene en

signo de nepra aprobo.

El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite

interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaŭdinte ties anojn. Nek

tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis

al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas

pri la senokupeco de ŝia edzo.

La kompatindan Ripon preskaŭ entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo

eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj

forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidiĝi arbobaze kaj dividi la

enhavaĵon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon

de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian

vivon. Sed ne maltrankviliĝu pri tio, kara kunaĵo. Daŭre de mia vivado

neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis

sopire la mastran vizaĝon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi

opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion.

Okaze de longa, bela, aŭtuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo

surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupiĝis

pri sciurĉasado, sia plej ŝatata sportentrepreno, kaj la silentaj

solecejoj eĥis kaj reeĥis lian pafilbruadon. Anhelante, laciĝinte, li sin

malsuprenĵetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltaĵon, kovritan de

montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermaĵo li

povis superspektadi tutan malsuprekuŝantan pejzaĝon etendiĝantan trans

multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran

Hudsonon, moviĝantan ege, ege malsupre de li laŭ sia silenta sed moŝta

fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo aŭ velon de malhasta

boateto haltinta por dormpaŭzo diversloke sur ĝia vitrobrila surfaco, tiam

malaperantan finfine en la blua altaĵaro.

Aliflanke li enrigardis profundan, sovaĝan, solecan, dikvilan abismon kies

fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenaŭ atingis la reflektitaj

radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kuŝante,

primeditante tiun vidaĵon. Iompostiome la vespero antaŭenvenis. La montoj

komencis ĵeti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte

ke la ĉielo noktiĝos jam longe antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, li

suspiris fortasone, antaŭpensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea

renkontiĝo kun Sinjorino Van-Vinklo.

En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li aŭdis malproksiman

voĉon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li ĉirkaŭrigardis sed

nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin

trompis iu fantazio, li forturniĝis cele denove al malsupreniri kiam li

reaŭdis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo

Van-Vinklo!"

Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graŭlante mallaŭte aliris

kaŭrante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis

ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama

direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore laŭ la rokaro,

antaŭenkliniĝante sub la pezo de iu surdorsa ŝarĝo. Surprizis Ripon vidi

homan estaĵon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke

temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por

apogi tiun.

Alveninte pli proksime li eĉ pli surpriziĝis pro la malkutima aspekto de

la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon

kaj griziĝintan barbon. Li vestiĝis laŭ la antikva Nederlanda modo,

surportante senmanikan veŝton ĉirkaŭligitan ĉetalie kaj plurajn ĝisgenuajn

pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa) ornamitajn laŭflanke

per butonvicoj kaj ĉegenue per ŝtofpufaĵoj. Li portis surŝultre pezan

bareleton, laŭŝajne plenigitan je alkoholaĵo, kaj pergeste invitis Ripon

alproksimiĝi kaj kunsubteni la ŝarĝon. Kvankam iom timida kaj malfidante

la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke

apogante unu la alian, ili suprengrimpis laŭ mallarĝa ravineto, verŝajne

la seka fluejo de montotorento.

Dum ili suprengrimpis Ripo aŭdis de tempo al tempo longajn ruliĝantajn

sonoradojn, kvazaŭ foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon

aŭ fendegon situantan inter altaj rokoj ĝis kiuj ilia malfacila irvojo

ilin kondukis. Li paŭzis momenton, supozante ĝin la murmurado de unu el

tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam

antaŭeniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton

ĉirkaŭatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn

branĉojn sursupraĵaj arboj, rezulte de kio la vojaĝanto nur malofte

ekvidis eretojn da blua ĉielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo

kaj lia kuniranto penadis silente ĉar, kvankam la helpanto scivolemis

ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholaĵbarelon laŭ la

sovaĝa monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan

manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkoniĝon.

Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigaĵoj. Sur centra

ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestiĝis en

kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn;

aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn tranĉilojn en siaj

zonoj; preskaŭ ĉiuj elmontris ampleksajn ĝisgenuajn pantalonojn, konforme

al la jam anoncita modo de la gvidanto.

Strangaj estis ankaŭ la mienoj. Unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon

kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizaĝo ŝajnis konsisti entute el nazo kaj

kroniĝis per blanka sukerbloksimila ĉapelo ornamita de eta ruĝa kokvosto.

Ĉiuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn.

Unu el tiuj ŝajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita

vizaĝo, li surportis laĉitan jakon, larĝan zonon kun mallonga kurbiĝinta

glavo, altan kronhavan ĉapelon kun plumo, ruĝajn ŝtrumpojn kaj

altkalkanumajn ŝuojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro memorigis

Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentraĵo pendanta en la

salono de Pastoro Van-Ŝajko, la vilaĝa preĝejestro, kunportita el

Nederlando epoke de la koloniado.

La plej stranga aspekto de la afero, laŭ Ripo, estis tio ke, kvankam la

ludantoj verŝajne distriĝis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj

estigis la plej misteran silenton, fariĝante la plej malfeliĉa festantaro

kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazaĵo nenio krom la

bruo de la kugloj kiuj, ruliĝante, eĥis laŭmontare kiel muĝantaj

tondrojkrakoj.

Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj ĉesis ludi kaj

fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmoviĝo kaj tiel

strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo ŝanceliĝis en

lia brusto kaj liaj genuoj intermarteliĝis. Lia kunulo nun malplenigis la

bareleton je ties enhavaĵo, elverŝante tiun en grandajn flakonojn kaj

indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj

tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholaĵon en nepra silento, tiam

reaktivigis sian ludadon.

Iompostiome malpligrandiĝis la miro kaj anksieco de Ripo. Li eĉ kuraĝis,

kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkaĵon kiu, li ekkonsciis, havis

preskaŭ la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Ĝino. Li estis denaska

soifulo kaj baldaŭ ne rezistis al la tento denove trinki. Unu ĉerpo

invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke

tempofine liaj sensoj superfortiĝis, liaj okuloj naĝumis en la kapo kiu

gradon post grado antaŭenkliniĝis ĝis kiam finfine li profunde ekdormis.

Vekiĝinte, li konsciis situi sur la sama verda altaĵo de kie li unuafoje

ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn:

matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre,

alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis ĉi-tie

la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaŭdormajn okazintaĵojn: la strangulon

kun la alkoholaĵbareleto; la montoravinon; la sovaĝan retiriĝejon inter la

rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu

abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigaĵon mi rakontu al Sinjorino

Van-Vinklo?"

Li ĉirkaŭrigardis, serĉante sian pafilon, sed anstataŭ pura, bonoleita

birdofusilo li trovis malnovan musketaĉon lin apudkuŝantan: rustotavolo

kovris ĝian paftubon, ĝia seruro forfalis, ĝian fuston vermoj elmanĝis. Li

nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin priŝercis

kaj, dozinte al li fortan alkoholaĵon, forŝtelis lian pafilon. Aldone,

Lupo malaperis sed eblas ke ĝi forvagis ĉasante sciuron aŭ perdrikon. Li

fajfvokis la hundon kaj kriegis ĝian nomon, sed la entrepreno entute

senrezultiĝis. La eĥooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis

nenia hundo.

Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj

renkontonte tie restintan distriĝinton, informiĝi ĉe tiu pri siaj pafilo

kaj hundo. Ekstariĝinte por survojiĝi, li sentis rigidon en la artikoj kaj

malfacilecon en sia irkapablo. "Ĉi-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi,"

pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reŭmatismon,

Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."

Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon laŭ kiu li kaj

lia kunulo suprengrimpis la antaŭan vesperon. Surprizege, monta rojo nun

fluis ŝaŭme malsupren laŭ la ravino, saltante de roko al roko, plenigante

la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpaĉi laŭ

ties bordoj, antaŭenpenigante tra densaĵoj de betulo, sasafraso kaj

hamamelido, foje stumblante aŭ implikiĝante en la sovaĝaj vitoj

spiraligintaj siajn buklojn aŭ ĉirojn de arbo al arbo kaj etendintaj

kvazaŭan kaptoreton laŭ lia irvojo.

Tempofine li atingis la lokon kie antaŭe la ravino eniris la klifojn en la

direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indikaĵoj pri tia

malfermaĵo. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la

kaskado alvenis falante en tavolo da pluma ŝaŭmo, trafante malsupre larĝan

profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la ĉirkaŭanta arbaro. Ĉi-tie

tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voĉe kaj fajfe sian hundon.

Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distriĝante

alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj,

sekuraj en sia altejo, ŝajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de

la malbonŝanca viro.

Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis ĉar mankis al li iu

ajn matenmanĝo. Li malĝojiĝis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis

renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li

skuis la kapon, surŝultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro ĝeno

kaj anksieco, ekhejmeniris.

Dum li alproksimiĝis la vilaĝon li renkontis plurajn homojn sed rekonis

neniajn. Tio lin surprizis ĉar li opiniis koni ĉiujn tiuregionanojn.

Cetere, ili vestiĝis malsammode kiel lia kutimo. Ĉiuj lin fiksrigardis

reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La

konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ĝin imiti, post

kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongiĝis je unu

piedo.

Nun li jam eniris la antaŭkvartalojn de la vilaĝo. Aro da strangaj

geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian

grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel antaŭan

konataĵon, postbojis lin dum li preterpasis. La vilaĝo mem ŝanĝiĝintis. Ĝi

estis pli granda kaj pli dense enloĝata. Aperis loĝdomvicoj kiujn li

neniam antaŭe vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaŭe li frekventis.

Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Ĉe la fenestroj

elmontriĝis strangaj vizaĝoj. Ĉio strangis.

Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ĉu li kaj la ĉirkaŭanta

mondo ne estas sorĉitaj. Certe tiu-ĉi estas lia denaska vilaĝo kiun li

forlasis nur hieraŭ. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance

preterfluas la arĝenta Hudsono. Jen situas ĉiu monteto, ĉiu valeto precize

same kiel ĉiam antaŭe. Ripo ege perpleksiĝis. "Tiu hieraŭvespera flakono,"

li pensis, "malfeliĉe konfuzis mian kompatindan kapon!"

Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li

alproksimiĝis kun silenta miro, atendante ĉiun momenton aŭdi la stridan

voĉon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponiĝis:

la tegmento enfalis; la fenestroj disiĝis; la pordoj disĉarniriĝis.

Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kaŭraĉis proksime

al ĝi. Ripo alvokis la beston laŭnome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn

kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Eĉ mia hundo,"

suspiris la malbonŝanca Ripo, "min forgesis!"

Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ĉiam antaŭe

enbonordigis. Ĝi estis malplena, mizera, verŝajne forlasita. Tiu dezerteco

venkis ĉiujn geedzajn timojn liajn. Laŭte li alvokis siajn edzinon kaj

infanojn. Dummomente lia voĉo sonigis la solecajn ĉambrojn. Tiam denove

ĉio silentis.

Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojiĝis en la direkto al sia

antaŭa distriĝejo, la vilaĝa gastejo. Ankaŭ tiu malestis. Anstataŭis ĝin

disfalema ligna konstruaĵego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis

rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj. Super la pordo

estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstataŭ la

arbego antaŭe ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun

elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ruĝan dormĉapon

kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita

malkutima kunigaĵo da steloj kaj strioj. Tio ĉio strangis kaj

malkompreneblis.

Sur la signo tamen li rekonis la rubenruĝan vizaĝon de Reĝo Georgo sub kiu

li tiel ofte antaŭe fumis trankviligan pipon. Sed eĉ tiu-ĉi kurioze

metamorfoziĝintis. La ruĝan mantelon anstataŭis blu- kaj ĉamkoloraĵo. Ne

sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan ĉapelon portis la kapo.

Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VAŜINGTONO.

Laŭkutime ĉirkaŭ la pordo homamaso kunpremiĝis sed Ripo rekonis nenian

vizaĝon. Ŝajne la karaktero mem de la homoj ŝanĝiĝis. Ĝi havis aktivan,

okupatan, disputeman kvaliton anstataŭ la kutimaj flegmo kaj dormema

trankvilo. Vane li serĉis la saĝan Nikolaon Vederon, kun lia larĝa vizaĝo,

duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed

tabakajn fumnubojn. Vane li serĉis Van-Bumelon, la lernejestron, dise

informantan pri la enhavaĵo de malnovega ĵurnalo. Anstataŭe maldika

galulo, kun poŝoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri

civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de

sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro

Van-Vinklo nepre Babelan ĵargonon.

La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia

kruda vestaĵaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj

ĉekalkane baldaŭ atentigis la tavernajn politikistojn. Ili ĉirkaŭamasiĝis

lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro

alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio

li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed

aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviĝinte piedpinten, demandis

apudorele "ĉu li estas Federalisto aŭ Demokrato?" Same kiel antaŭe Ripo ne

sukcesis kompreni la demandon. Sciŝajna sinadmira maljunulo, surportante

deklivangulan ĉapelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado

perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin

ekstariginte antaŭ Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian

sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula

ĉapelo kvazaŭ penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone

"kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surŝultre kaj

postsekvatan de kanajlaro kaj ĉu li celas estigi tumulton en la urbo?"

"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla

pacema viro, denaska ĉi-lokano, lojala servanto de la reĝo, Dio benu lin!"

La ĉirkaŭantoj eligis ĝeneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono!

Rifuĝinto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto

surportanta la oblikvangulan ĉapelon repacigis la spektantaron kaj,

dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto

kial li tien alvenis kaj kiun li serĉas? La kompatindulo deklaris humile

ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serĉe de kelkaj

najbaroj antaŭe frekventintaj la tavernon.

"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."

Tri Noveloj(#21195) · 第 4 / 7 题