kaj nuntempo kaj, intervale, antaŭenpaŝetante, kvazaŭ anticipe, en la
malklarecon de la venonta mondo. Okazis febraj krizoj lin ĵetantaj de
flanko al flanko kaj eroziantaj la malmulton da forto restanta al li. Sed
en siaj plej konvulsiaj baraktoj, kaj en la plej fantaziaj kapricoj de sia
intelekto, kiam nenia alia pensado konservis sian sobran influon, li daŭre
kaj ege priatentis la nigran vualon por ke ĝi ne flankenglitu. Eĉ se lia
mistifikita animo povintus forgesi, apud lia kuseno sidis fidela virino
kiu konsentintus rekovri, kun forturnita rigardo, tiun multaĝan vizaĝon
lastan fojon viditan de ŝi en la beleco de plenvireco. Finfine la
mortofrapita maljunulo kuŝis trankvile en la torporo de mensa kaj korpa
ellaciĝo, kun neperceptebla pulsobatado kaj spirado kiu ade malfortiĝis
escepte kiam longa, profunda kaj malkonstanta enspiro ŝajnis antaŭanonci
la forflugon de lia spirito.
La pastoro de Okcident-Vilaĝo alproksimiĝis la litrandon.
"Estimata Patro Hupero," li diris, "alvenas la momento de via ekliberiĝo.
Ĉu vi pretas por la formeto de la vualo kiu apartigas tempon disde
eterneco?"
Patro Hupero respondis unue nur per febla kapmoviĝo. Tiam, eble timante ke
oni malcertu pri lia voldiraĵo, li penadis paroli.
"Jes ja," li diris en malfortaj akcentoj, "mia laca animo atendas pacience
ke tiu vualo estu forlevita."
"Kaj ĉu decas," reparolis Pastoro Klarko, "ke viro tiel preĝema, tiel
senkulpe ekzempla, sanktaga kaj sanktapensa laŭ la juĝkapablo de ordinaraj
homoj, ĉu decas ke preĝeja patro postlasu sur sia memoro ombron ŝajnantan
nigrigi tiel puran vivon? Mi petegas, kara estimata frato mia, ne permesu
okazi tion. Bonvolu lasi vian triumfan aspekton ĝojigi nin dum vi iras al
via rekompenco. Antaŭ ol suprenleviĝu la eterneco-vualo, lasu min
flankenĵeti de sur via vizaĝo tiun nigran surteran vualon!"
Kaj tiel parolinte, Pastoro Sinjoro Klarko antaŭenkliniĝis por malkaŝi la
misteron de tiom da jaroj. Tamen, aplikante subitan energion mirigantan
ĉiujn spektantojn, Patro Hupero eligis la manojn fulmrapide de sub la
littukoj kaj premis ilin forte sur la nigran vualon, pretega lukti se la
pastoro de Okcidenta-Vilaĝo bonvolus kontraŭstari moranton.
"Neniam!" ekkriis la vualita kleriko. "Surtere, neniam!"
"Malhela maljunulo," responde ekkriis la timigita pastoro, "ŝarĝite per
kiu horora peko via animo nun supreniras al sia finjuĝo?"
La spirado de Patro Hupero ekpulsegis. Ĝi klakadegis en lia gorĝo. Per
titana klopodo tamen, antaŭenŝovante la manojn grandageste, li kaptoprenis
la vivon, retenis ĝin ĝis povi paroli. Li eĉ eksidiĝis rektaspine sur la
lito kaj tie restis en la ĉirkaŭantaj brakoj de la morto, dum la nigra
vualo malsuprenpendis, terura en tiu lasta momento, meze de la kunigitaj
hororoj de lia kompleta vivotempo. Tamen la febla, malĝoja rideto, jam
antaŭe tiel ofte vidite tie, ŝajnis nun ekbrileti el sia malklareco kaj
lanti sur la lipoj de Patro Hupero.
"Kial vi tremas nur antaŭ mi?" li ekkriis, turnante la vualitan vizaĝon
laŭ la cirklo da palvizaĝaj spektantoj. "Tremu ankaŭ unu antaŭ la alia! Ĉu
viroj evitis min kaj virinoj min malkompatis kaj infanoj kriegis kaj
forfuĝis nur pro mia nigra vualo? Kio, se ne la mistero kiun ĝi malklare
simbolas, tiel hororigis tiun krepopecon? Kiam la amiko malkovros sian
plej internan koron al sia amiko; la amanto al sia plej kara amantino;
kiam la homaro ne vane forkaŭros antaŭ la rigardo de sia Kreinto,
abomeninde hamstriante la sekreton de sia peko; tiam taksu min monstro pro
la simbolo sub kiu mi vivis kaj mortas. Mi ĉirkaŭrigardas kaj jen! sur ĉiu
vizaĝo estas Nigra Vualo!"
Dum liaj aŭskultantoj forkaŭris unu disde la alia pro reciproka timego,
Patro Hupero falis malantaŭen sur sian kusenon, vualita kadavro sur kies
lipoj lantis febla rideto. Ili kuŝigis lin, ankoraŭ vualitan, en lian
ĉerkon kaj lin alportis, vualitan kadavron, al la tombejo. Jam de multaj
jaroj herbo kreskas kaj velkas sur tiu tombo. Musko superkreskas la
tomboŝtonon, la vizaĝo de S-ro Hupero jam de longa tempo estas polvo. Sed
daŭre hororigas la pensado ke ĝi polviĝis sub la Nigra Vualo.
JUNA BONULO BRAŬNO
Juna Bonulo Braŭno eldomiĝis en la straton de vilaĝo Salemo ĉirkaŭ la
krepuska horo. Tamen li paŭzis, post transiri la sojlon, kaj turnis la
kapon malantaŭen por interŝanĝi ĝisrevidan kison kun sia juna edzino. Kaj
Fidulino, kiel tiulasta taŭge nomiĝis, eligis sian belan kapon en la
straton, lasante la venton ludi en la rozkoloraj rubandoj de ŝia ĉapo dum
ŝi alvokis Bonulon Braŭnon.
"Karega karulo," ŝi flustris, mallaŭte kaj iom malĝoje, kiam ŝiaj lipoj
alproksimiĝis lian orelon, "mi petegas ke vi prokrastu vian vojaĝon ĝis la
leviĝo de la suno kaj dormu hodiaŭnokte en via propra lito. Virinon solan
tiel ĝenas sonĝoj kaj pensadoj ke foje ŝi timas eĉ sin. Bonvolu lanti kun
mi ĉi-nokte, kara edzo, el ĉiuj noktoj de la jaro."
"Mia amo kaj mia fido," respondis juna Bonulo Braŭno, "el ĉiuj noktoj de
la jaro ĉi-tiun nokton mi devas lanti for de vi. Mian vojaĝon, kiel vi ĝin
nomas, foriran kaj revenan, mi devas plenumi inter la nuna horo kaj la
sunleviĝo. Ho, mia dolĉa, bela edzino de nur tri monatoj, ĉu vi povas jam
dubi pri mi?"
"Tial Dio benu vin!" diris Fidulino kun la rozkoloraj rubandoj. "Kaj vi
trovu ĉion en bonfarta stato kiam vi revenos!"
"Tiel estu!" ekkriis Bonulo Braŭno. "Recitu viajn preĝojn, kara Fidulino,
kaj enlitiĝu je la krepusko. Tiel nenia ĝeno vin atingos."
Tial ili disapartiĝis kaj la junulo sekvis sian vojon ĝis kiam, preta
ĉirkaŭiri la angulon de la kunvendomo, li rigardis malantaŭen kaj vidis la
kapon de Fidulino, lin daŭre postspektanta kun malĝoja mieno, malgraŭ la
rozkoloraj rubandoj.
"Kompatinda Fidulineto," li pensis, ĉar lia koro suferis. "Kia mizerulo mi
estas, postlasante ŝin por entrepreni tian taskon! Aldone, ŝi parolas pri
sonĝoj. Ŝajnis al mi, dum ŝi parolis, ke ĝeno elmontriĝis en ŝia vizaĝo,
kvazaŭ sonĝo jam avertis ŝin pri kiuspeca laboro mi devas plenumi
ĉi-nokte. Sed ne, ne. Mortigus ŝin ekpensi pri tio. Nu, ŝi estas benita
surtera anĝelino kaj post tiu-ĉi ununura nokto mi alkroĉiĝos al ŝiaj jupoj
kaj ŝin postsekvos ĝis Paradizo."
Farinte tiun bonegan promeson pri la estonteco, Bonulo Braŭno kredis rajti
pli rapide aliri sian nunan malican celon. Li laŭiris mornan vojeton
malheligatan de la plej malĝojigaj arboj de la arbaro kiuj apenaŭ
apartiĝis por lasi eniri la mallarĝan vojeton kaj tiam tuj poste
refermiĝis. Ĉio estis kiel eble plej soleca. Kaj ĉiam enestas tian solecon
tiu strangeco: ke la vojaĝanto malcertas kiu povas kaŭri en kaŝejo
malantaŭ la sennombraj trunkoj aŭ inter la dikaj superpendantaj branĉoj.
Tial eblas ke, estigante solecajn paŝojn, la vojaĝanto povas tamen trapasi
nevidatan homamason.
"Eble diabla Indiano staras en posteno malantaŭ ĉiu arbo," diris al si
Bonulo Braŭno. Kaj li rigardetis timeme malantaŭen, aldondirante: "Kion mi
faru se la diablo mem starus ĉe mia kubuto?"
Dum lia kapo malantaŭen turniĝis li preterpasis vojokurbiĝon. Kiam li
rigardis denove antaŭen li ekvidis virfiguron, surportantan seriozan kaj
decan vestaĵaron, sidantan ĉebaze de maljuna arbo. La viro stariĝis en la
momento de la alveno de Bonulo Braŭno kaj antaŭenpromenis apud li.
"Vi malfruas, Bonulo Braŭno," li diris. "La horloĝo de malnova Sud-Preĝejo
jam sonoradis dum mi trairis Bostonon kaj tio okazis antaŭ dek kvin plenaj
minutoj."
"Fidulino iom retenis min," respondis la juna viro kun voĉo kiu tremetis
pro la subita, kvankam ne entute neatendita, apero de lia kuniranto.
Krepusko nun regis profunde la arbaron kaj plej profunde tiun parton tra
kiu vojaĝis la du homoj. Laŭ ĉiuj videblaj indicoj la dua vojaĝanto estis
eble kvindekjara, apartenis ŝajne al la sama socia rango kiel Bonulo
Braŭno, eĉ multe similis lin, kvankam eble pli pri mieno ol pri vizaĝa
strukturo. Malgraŭ tio, observanto povintus supozi ilin patro kaj filo.
Tamen, kvankam la pli aĝa vestiĝis tiel simple kiel la pli juna, kaj
kondutis tiel simple, li havis nepriskribeblan aspekton de mondokonanto ne
devanta embarasiĝi ĉe la manĝtablo de la provincestro aŭ la kortego de
Reĝo Vilhelmo, se liaj aferoj lin tien alvenigus. La sola elstaraĵo de lia
persono rajtanta nomiĝi mirinda estis promenadbastono aspektanta kiel
granda nigra serpento tiel strange fabrikita ke ĝi ŝajnis preskaŭ tordiĝi
kaj moviĝeti kiel serpento vivanta. Kompreneble, tiaĵo povintus esti okula
trompaĵo estigita helpe de la malcerta lumo.
"Venu, Bonulo Braŭno," kriis lia kunvojaĝanto. "Tio estas ege malhasta
iradritmo por la komenca etapo de nia ekskurso. Alprenu mian bastonon se
vi tiel baldaŭe laciĝas."
"Amiko," diris la alia, anstataŭante sian malrapidan promenritmon per
nepra halto, "plenuminte mian pakton per nia ĉi-tiea renkontiĝo, mi nun
celas reveni al mia devenpunkto. Mi spertas skrupulojn pri la koncerna
afero."
"Ĉu vi tiel diras?" respondis la serpentbastonulo, ridetante apartaflanke.
"Ni iom antaŭenpromenu tamen, kunrezonante dum la irado. Kaj se mi ne
sukcesos vin konvinki, vi rajtos hejmenreveni. Ni ne ankoraŭ penetris
multan distancon en la arbaron."
"Tro multan! Tro multan!" proklamis la bonulo, senkonscie ekpromenante.
"Mia patro neniam eniris la arbaron por plenumi tian taskon nek lia patro
antaŭ li. Ni estis kaj restas raso de honestaj homoj kaj bonaj Kristanoj
ekde la tagoj de la martiroj. Kaj ĉu mi estu la unua el Familio-Braŭno iam
laŭirinta ĉi-tiun vojon kun...?"
"Kun tia kompanio, ĉu vi volas diri?" diris la pli aĝa, interpretante la
paŭzon de la pli juna. "Bone dirite, Bonulo Braŭno! Mi konis vian familion
tiel bone kiel iun ajn el la Puritanoj, kaj tio ne estas malmulte por
diri. Mi helpis vian avon, la konstablon, kiam li vipbate antaŭenpelis la
Kvakerinon tiel hastapaŝe tra la stratoj de Salemo. Kaj estis mi kiu
havigis al via patro peĉpin-tuberon, ekbruligitan ĉe mia propra fajrejo,
por incendii Indianan vilaĝon okaze de Reĝo-Filipo-Milito. Ambaŭ estis
bonaj amikoj miaj kaj multajn plaĉajn promenadojn ni kunfaris laŭlonge de
ĉi-tiu vojeto kaj hejmenrevenis post noktomezo. Plaĉus al mi amikiĝi kun
vi por honori ilin."
"Se tio okazis konforme al via raportaĵo," respondis Bonulo Braŭno, "mi
miras ke ili neniam priparolis tiujn aferojn. Aŭ tute kontraŭe, mi
malmiras pri tio, konsciante ke la plej minimuma tiutema onidiraĵo ilin
forpelintus el Nov-Anglio. Ni estas preĝema gento kaj, aldone, bonfarema,
kaj toleras nenian tiuspecan fiecon."
"Ĉu fieco, ĉu ne," diris la vojaĝanto kun la tordita promenbastono, "mi
bone konatas tie-ĉi en Nov-Anglio. La diakonoj de multaj preĝejoj trinkis
kun mi la komunian vinon. La altranguloj de diversaj urboj min nomumis sia
estro. La plejmulto el la anoj de Granda kaj Ĝenerala Tribunaloj apogas
solide miajn celojn. La provincestro kaj mi, ankaŭ--sed tiuj estas
registaraj sekretoj."
"Ĉu tiaĵo povas esti?" kriegis Bonulo Braŭno, fiksrigardante kun miro sian
senĝenan kunulon. "Malgraŭ tio, mi ĝuas nenian rilaton kun la provincestro
nek kun la konsilio. Tiuj havas proprajn kondutmanierojn kiuj neniel estas
reguloj por simpla kultivisto kiel mi. Sed se mi daŭre promenus kun vi,
kiel mi povus toleri la rigardon de tiu bona maljunulo, nia pastoro, de
vilaĝo Salemo? Ho, lia voĉo tremegigus min kaj prediktage kaj prelegtage."
Ĝis tiam la pli aĝa vojaganto aŭskultis kun deca seriozo sed nun
eksplodridegis, senbride, tordiĝante tiel perforte ke lia serpentaspekta
bastono ŝajnis tordiĝi kompate.
"Ho, ho, ho!" li kriegis foje kaj refoje. Tiam, sin ekreginte: "Nu, Bonulo
Braŭno, daŭrigu, daŭrigu. Tamen bonvolu ne mortigi min pro ridado."
"Nu, por tuj finfermi la aferon," diris Bonulo Braŭno, iomege urtikite,
"ni konsideru mian edzinon, Fidulinon. Tio rompus ŝian karan koreton kaj
antaŭ kaŭzi tion mi preferus rompi la mian."
"Nu, se tio estu la kazo," respondis la alia, "jes ja, eksekvu ĉiarimede
propran irvojon, Bonulo Braŭno. Eĉ interŝanĝe kontraŭ dudek maljunulinoj
kiel tiu lampaŝanta antaŭ ni, mi ne konsentus ke Fidulino spertu iun ajn
ĝenon."
Dum li parolis, perbastone li indikis sur la vojeto inan figuron kiun
Bonulo Braŭno rekonis kiel ege pian kaj modelan sinjorinon lernigintan al
li dum lia knabeco lian katekismon kaj restantan ankoraŭ lia morala kaj
spirita konsilanto kune kun la pastoro kaj Diakono Gukino.
"Vere mirindege estas ke Gudino Klojso iradas tiel foren en la sovaĝejon
dumnokte," li diris. "Sed kun via permeso, amiko, mi sekvu ĉirkaŭirantan
flankvojeton tra la arbaro ĝis preteriri tiun Kristanan virinon. Ne
konante vin, ŝi povus eble demandi al mi kun kiu mi vojaĝas kaj kien mi
iras."
"Tiel estu," konsentis lia kunvojaĝanto. "Vi ĉirkaŭiru traarbare dum mi
restu survojete."
Respondkondute, la junulo flankenturniĝis sen ĉesi rigardi tamen sian
kunulon kiu antaŭeniris mallaŭtpaŝe laŭ la vojeto ĝis ekesti nur
bastonlongan distancon for de la maljunulino. Ŝi, intertempe, laŭiris sian
vojon kiel eble plej bone kun malkutima rapideco por tiel altaĝa virino,
murmurante malklarajn vortojn--preĝon, eble--dum la irado. La vojaĝanto
etendis sian bastonon kaj tuŝis ŝian velkintan kolon per la serpentaspekta
ekstremaĵo de la promenhelpilo.
"La diablo!" ekkriegis la pia maljunulino.
"Tial Gudino Klojso rekonas sian malnovan amikon, ĉu?" observis la
vojaĝanto, ŝin alfrontante kaj sin apogante sur sian tordiĝantan bastonon.
"Ho, laŭ la suma vero! Ĉu povas esta via Moŝto?" kriis la bonvirino. "Jes
ja, verfakte estas vi, kaj la preciza imago de mia antaŭa amiko, Bonulo
Braŭno, avo de la stulta hodiaŭa samnomulo. Sed ĉu via Moŝto bonvolas tion
kredi? Mia balailbastono strange malaperis, ŝtelprenite, laŭ mia suspekto,
far tiu penduminda sorĉistino, Gudino Korjo. Kaj, aldone, la afero okazis
kiam mi jam estis sanktoleita per apisuko, kvinfoliaĵo kaj akonito."
"Intermiksitaj kun bonega tritiko kaj graso de novnaskiĝinta bebo," diris
la estaĵo havanta la formon de avo Bonulo Braŭno.
"Ho, via Moŝto konas la recepton," kriis la maljunulino, gakante laŭte.
"Tial, kiel mi diris, estante preta por la kunveno kaj havante nenian
ĉevalon por rajdi, mi decidiĝis piediri ĉar, laŭraporte, hodiaŭnokte ni
akceptos en la komunumon bonan junulon. Sed nun via Moŝto bonvolu
disponigi min pri via brako kaj ni ambaŭ alvenos tien fulmrapide."
"Tiaĵo ne povas okazi," respondis ŝia amiko. "Mi ne rajtas disponi vin pri
mia brako. Sed jen alprenu mian bastonon, se vi deziras."
Tiel parolinte, li malsuprenĵetis ĝin antaŭ ŝiaj piedoj kie, povas esti,
ĝi ekanimiĝis, estante unu el la bastonoj kiujn ties posedanto antaŭe
pruntedonis al la Egiptaj magoj. Pri tiu fakto tamen Bonulo Braŭno neniel
konsciis. Post kiam li tuj ĉielenrigardis pro mirego kaj tiam denove
terenrigardis, li vidis nek Gudinon Klojson nek la serpentobastonon,
anstataŭe tiun ununuran kunvojaĝanton kiu lin atendis tre trankvile,
kvazaŭ okazintus nenio.
"Tiu maljunulino lernigis al mi mian katekismon," diris la junulo kaj lia
simpla eldiraĵo entenis mondon da signifo.
Ili daŭre antaŭeniris dum la pli aĝa vojaĝanto urĝis sian kuniranton
paŝadi hastaritme kaj persiste sekvi la vojon, diskursante tiel taŭge ke
liaj argumentoj ŝajnis ekfonti el la sino de la aŭskultanto anstataŭ el la
buŝo de la diskursanto. Dum ili promenis, li plukis acerbranĉon, celante
ĝin utiligi kiel apogbastonon, kaj komencis ĝin senigi je ties subbranĉoj
kiuj estis malsekaj pro vespera roso. En la momento mem kiam liaj fingroj
ilin tuŝis, ili velkis strange kaj sekiĝis kvazaŭ post semajndaŭra
sunbrilado. Tial la paro antaŭeniris je bona libera paŝritmo kiam subite,
en morna vojokavaĵo, Bonulo Braŭno sidiĝis sur arbostumpon kaj
malkonsentis daŭre progresi.
"Amiko," li diris obstine, "mi jam decidiĝis. Pluan paŝon mi ne iros nome
de tiu tasko. Ĉu gravu al mi ke mizera maljunulino elektu iri ĉe la diablo
kiam mi antaŭe supozis ke ŝi preferos ĉieleniri? Ĉu tio rajtigas min
forlasi mian karan Fidulinon kaj postsekvi la maljunulinon?"
"Vi juĝos la aferon pli klare poste," diris trankvile lia konato. "Sidu
tie-ĉi kaj vin iom mallacigu dum kelkaj momentoj. Kiam vi ekvolos denove
promenadi, jen mia bastono por faciligi vian iradon."
Sen pluaj vortoj li transĵetis al sia kuniranto la aceran bastonon kaj tuj
malaperis kvazaŭ fantomiĝinte en la pliprofundiĝanta malhelo. La juna viro
sidis kelkajn momentojn apud la vojo, sin multe aplaŭdante, antaŭpensante
pri la nuna eblo renkonti la pastoron purkonscience okaze de sia matena
promenado kaj ne devi timi la rigardon de estimata maljuna Diakono Gukino.
Kaj pri la trankvila dormado kiun li nun spertus en tiu sama nokto kiun
ĵus antaŭe li celintis pasigi tial malvirte, sed kiun li nun pasigus tiel
pure kaj dolĉe en la brakoj de Fidulino! Inter tiuj plaĉaj kaj laŭdindaj
meditadoj Bonulo Braŭno aŭdis la hufbatojn de ĉevaloj venantaj laŭ la vojo
kaj juĝis ke dece estos sin kaŝi en la arbarorando, prikonsciante la
kulpan celon lin tien alvenigintan, kvankam li nun tiel feliĉe forturniĝis
de ĝi.
Daŭre antaŭenvenis la hufpaŝoj kaj la voĉoj de la rajdantoj, du seriozaj
maljunaj voĉoj interparolantaj sobre dum la alproksimiĝo. Tiuj
intermiksitaj sonoj ŝajnis laŭpaŝi la vojon nur kelkajn jardojn for de la
kaŝejo de la juna viro. Tamen, sendube pro la profundo de la malhelo en
tiu aparta loko, videblis nek la rajdantoj nek la rajdbestoj. Kvankam
iliaj korpoj tanĝis la etajn laŭvojajn branĉojn, laŭvide ili ne
interrompis, eĉ, momenteton, la malklaran lumradion fontantan el la brila
ĉielstrio kiun laŭnecese ili trapasis. Bonulo Braŭno laŭvice kaŭris kaj
staris piedpinte, apartigante la branĉojn kaj eligante la kapon tiel foren
kiel li kuraĝis sen ekvidi eĉ ununuran ombron. Des pli ĝenis lin la
okazantaĵo ĉar li bonvolintus ĵuri esti rekoninta, se tiaĵo eblas, la
voĉojn de la pastoro kaj Diakono Gukino, trotetantaj mallaŭte antaŭen,
kiel ili kutimis fari kiam ili aliris ordinacion aŭ eklezian konsilion.
Dum ili ankoraŭ enestis la aŭdkampon de la junulo, unu el la rajdantoj
haltis por pluki vergon.
"El la du, via pastora Moŝto," diris la voĉo, "mi preferus malĉeesti
ordinacian bankedon ol la ĉi-noktan kunvenon. Oni diris al mi ke kelkaj
komunumanoj niaj alvenos de Falmaŭto kaj de eĉ pli fora distanco, kaj
ceteraj de Konektikuto kaj Rod-Insulo, kaj aldone kelkaj el la Indianaj
ŝamanoj kiuj, laŭ sia maniero, scipovas estigi preskaŭ tiom da diablaĵoj
kiel la plej talentaj el ni. Cetere, aniĝos al nia komunumo bona
junulino."
"Bonege, Diakono Gukino!" respondis la seriozaj maljunaj tonoj de la
pastoro. "Ekspronu, alie ni malfruos. Nenio povos okazi, vi scias, ĝis
kiam mi atingos la kunvenejon."
La hufoj denove sonadis kaj la voĉoj, parolante tiel strange en la
malplena aero, ade trapasis la arbaron, kie neniam ekzistis preĝejo nek
iam preĝis eĉ ununura Kristano. Kien tial tiuj sanktaj viroj povus
alvojaĝadi tiel profunde en la pagana sovaĝejo? Juna Bonulo Braŭno
alkroĉiĝis al arbo por sin apogi, preta grundensinki, malforta, surŝarĝite
je la peza malsano de sia koro. Li rigardis la ĉielon, dubante ĉu vera
Paradizo povas ekzisti super li. Tamen jen estis la blua volbo kaj la
steloj pribriliĝantaj en ĝi.
"Helpe de Ĉielo supre kaj Fidulino malsupre, mi ade kontraŭstaru la
diablon!" kriis Bonulo Braŭno.
Dum li daŭre rigardis supren en la profundan firmamentan arkon kaj levis
la manojn por preĝi, nubo, kvankam moviĝetis nenia vento, transhastis la
zeniton kaj kaŝis la pliheliĝantajn stelojn. La blua ĉielo ankoraŭ
videblis krom rekte superkape, kie tiu nigra nubamaso hastis balailritme
norden. Supre en la aero, kvazaŭ el la profundaĵoj de la nubo, alvenis
konfuzita kaj dubinda voĉarsonado. Foje la aŭskultanto imagis povi
distingi la parolmanierojn de samvilaĝanoj siaj, de viroj kaj virinoj, kaj
piaj kaj malpiaj, multajn el kiuj li jam renkontis ĉe la komunitablo dum
ceterajn li antaŭe vidis deboĉadi ĉe la drinkejo. En la sekvinta momento,
tiel malprecizaj estis la sonoj ke li scivolemis ĉu esti aŭdinta nur la
murmuron de la malnova arbaro, flustranta senvente. Tiam alvenis pli forta
ŝveliĝo de tiuj konataj tonoj jam aŭdataj ĉiutage ĉe vilaĝo Salemo sed
neniam antaŭe fontantaj el nokta nubo. Estis unu voĉo, voĉo de junulino,
kiu lamentadis, tamen kun malcerta malĝojo, kaj petadis komplezon kies
plenumo tamen eble ŝin dolorigus. Kaj la tuta nevidebla homamaso, kaj
sanktuloj kaj pekintoj, ŝajnis ŝin kuraĝigi daŭre antaŭeniri.
"Fidulino! kriis Bonulo Braŭno, kun voĉo de angoro kaj senespero. Kaj la
eĥooj de la arbaro lin primokis, kriante "Fidulino! Fidulino!", kvazaŭ
mistifikitaj mizeruloj ŝin serĉus tra la tuta sovaĝejo.
La kriego de malĝojo, kolerego kaj teruro daŭre trapenetris la nokton kiam
la malfeliĉa edzo retenis la spiradon por atendi respondon. Aŭdiĝis
ŝirkrio, tuj superbruite per pli laŭta voĉarmurmurado kiu fadis en foran
ridadon, dum la nigra nubo forbalaiĝis, postlasante super Bonulo Braŭno
klaran silentan ĉielon. Sed io falis papiliumante tra la aero kaj kroĉiĝis
al arbobranĉo. La junulo mankaptis ĝin kaj ekvidis rozkoloran rubandon.
"Mia Fidulino foriris!" li ekkriis, post momento da stuporiĝo. "Surestas
la teron nenia bono. Peko estas nura vorto. Venu, diablo. Al vi la mondo
estas transdonita."
Kaj frenezigite pro senespero, rezulte de kio li ridadis longe kaj laŭte,
Bonulo Braŭno alprenis sian bastonon kaj ree survojiĝis, antaŭenirante
tiel rapidritme ke li ŝajnis flugi anstataŭ marŝi aŭ kuri laŭ la arbara
vojeto. Pli kaj pli la irejo malmildiĝis kaj morniĝis kaj malklare
videbliĝis ĝis finfine entute malaperi, postlasante la junulon en la mezo
de la malhela sovaĝejo, ade antaŭenhastantan kun tiu instinkto kiu
kondukas mortalajn homojn al malico. La tuta arbaro plenplenis je timigaj
sonoj--grincado de arboj, hurlado de sovaĝaj bestoj, kriegoj de Indianoj.
Dume la vento foje sonoradis kiel fora preĝeja sonorilo, foje rondmuĝis
ĉirkaŭ la vojaĝanto kvazaŭ lin primokus la tuta Naturo. Sed li mem estis
la ĉefa hororaĵo de la sceno kaj nepre ne kaŭris antaŭ ties ceteraj
hororaĵoj.
"Ho! ho! ho!" muĝis Bonulo Braŭno kiam lin primokis la vento. "Ni aŭdu kiu
el ni ridos la plej laŭte. Ne entreprenu min timigi per viaj diablaĵoj.
Venu sorĉistino, venu sorĉisto, venu Indiana ŝamano, venu Satano mem, ĉar
jen alvenas Bonulo Braŭno. Pli bone estu ke vi timu lin ol ke li timu
vin."
Verdire, tra la tuta hantita arbaro vidiĝis nenio pli timiga ol la figuro
de Bonulo Braŭno. Adade li flughastis inter la nigraj pinarboj, svingante
sian bastonon kun deliraj gestoj, foje sin instigante elverŝi aĉajn
blasfemaĵojn, alifoje ekkriante tiel ridege ke la tuta arbara sonprovizo
komencis eĥadi lian ridadon kiel ĉirkaŭanta demonaro. La diablo aperanta
en propra formo estas malpli aĉaspekta ol tiam kiam li furiozas en homa
brusto. Tial antaŭenkuregis laŭvoje la diabla disĉiplo ĝis ekvidi antaŭ
si, tremetantan interarbe, ruĝan lumon, same kiel kiam faligitaj trunkoj
kaj branĉoj de maldensejo brulegas kaj suprenĵetas kontraŭĉielen, je
noktomeza horo, brilegan fajron. Li paŭzis, dum ripozintervalo de la
spirita tempesto ĝis tiam lin antaŭenpelinta, kaj aŭdis la ŝveladon de
verŝajna himno, ruliĝanta solene ekde fora distanco kvazaŭ sub la pezo de
multaj voĉoj. Li rekonis la melodion. Ĝi estis konata melodio de la ĥoro
de la vilaĝa kunvendomo. La verso finsonoradis peze, sin plilongigante per
refreno, tamen ne de homaj voĉoj, anstataŭe de ĉiuj sonoj de la
senlumigita sovaĝejo kunsonantaj en aĉega harmonio. Bonulo Braŭno ekkriis
sed la kriado malsonis en liaj oreloj pro sia unisono kun la kriaro de la
sovaĝejo.