Dum la silento-intervalo li ŝteliris antaŭen ĝis kiam la lumo brilegis

plenforte sur liajn okulojn. Ĉe ekstremaĵo de malplenejo, cirkaŭlimigita

de la malhela arbarmuro, elstaris rokego havanta krudan naturan similecon

al altaro aŭ predikejo. Ĝin ĉirkaŭis kvar brilegaj pinarboj kies supraĵoj

bruladis dum iliaj trunkoj restis sendifekte, same kiel kandeloj okaze de

vespera kunveno. La foliaramaso superkreskinta la supron de la roko entute

brulegis, flamegante alte en la nokto kaj lumigante maltrankvile la tutan

kampon. Ĉiu pendanta branĉeto kaj folia festono brulis. Dum la ruĝa lumo

leviĝis kaj falis, multhoma kunvenintaro alterne aperis el la ombro, tiam

malaperis en ĝin, tiam renaskiĝis, por tiel diri, el la malhelo, tuj

ekpopolante la centron de la soleca arbaro.

"Seriozmiena kaj malhelvestaĵa kompanio," citis Bonulo Braŭno.

Tiaj ili estis, verdire. Inter translokiĝante flagramove tien kaj reen,

inter brilo kaj malbrilo, ensceniĝis kelkaj vizaĝoj vidotaj la sekvontan

tagon ĉe la provinca konsilikunveno kaj ceteraj kiuj, el la plej sanktaj

predikejoj de la lando, dimanĉon post dimanĉo, rigardis piapoze

ĉieldirekten kaj benigne spektadis la plenegajn sidbenkojn. Kelkaj asertas

ke la edzino de la provincestro ĉeestis. Almenaŭ ĉeestis altrangulinoj

konataj de ŝi, kaj edzinoj de estimataj edzoj, kaj amasego da vidvinoj,

kaj belaj junulinoj timantaj ke iliaj patrinoj ilin ekvidu. Aŭ blindumis

Bonulon Braŭnon la subitaj eklumoj superflagrantaj la malhelan kampon aŭ

li rekonis du dekojn el la vilaĝ-Salemaj preĝejanoj famaj pro ilia aparta

sankteco. Estimata maljuna Diakono Gukino jam alvenis kaj atendis

ĉekalkane de tiu respektinda sanktulo, sia adorata pastoro. Tamen, apud

tiuj seriozaj bonreputaciaj piuloj, tiuj preĝejaj presbiteroj, tiuj

ĉastvivaj sinjorinoj kaj rosvangaj fraŭlinoj, malpie asociiĝis diboĉemaj

viroj kaj depraviciaj virinoj, gemizeruloj adeptiĝintaj al malboncela kaj

malpura misfarado kaj eĉ suspektataj kiel krimuloj. Strange estis konscii

ke la bonaj ne apartiĝis disde la malbonaj, ke la sanktajn ne timigis la

pekintoj. Ankaŭ disiĝintaj inter siaj palvizaĝaj malamikoj estis la

Indianaj ŝamanoj, aŭ "paŭvaŭoj", kiuj jam ofte timigis sian indiĝenlandan

arbaron per pli da teruraj sorĉkantoj ol iuj ajn konataj en Brita

sorĉarto.

"Tamen kie estas Fidulino?" pensis Bonulo Braŭno kaj, dum espero eniris

lian koron, li tremis.

Cetera himnoverso ekaŭdiĝis, malrapida kaj malĝoja sonaro, tia kia plaĉas

al la piuloj, tamen kunligite al teksto esprimanta ĉion kion nia karaktero

kapablas koncepti pri pekado kaj malhele sugestante eĉ pli.

Malkompreneblaj al nuraj homoj estas la diablaj artoj. Verso post verso

kantiĝis. Tamen inter la versoj elŝvelis sovaĝeja refreno sonanta kiel la

plej profunda tono de granda orgeno. Kaj post la fina noto de tiu terura

himno ekaŭdiĝis sonarego pensiganta ke la hurlanta vento, la hastantaj

riveretoj, la muĝantaj bestoj kaj ĉiu cetera voĉo de la kakofonia sovaĝejo

intermiksiĝis kaj akordiĝis kun la voĉo de la kulpa homaro honoranta la

princon de ĉio. La kvar brulantaj pinarboj suprenĵetis pli altan flamon

kaj malklare siluetigis aĉegajn formojn kaj vizaĝojn sur la fumkronoj

ŝvebantaj super la malpia kunvenintaro. En la sama momento la surroka

fajro lanĉiĝis ruĝe supren, formante brilan arkon super sia bazo kie

figuro nun aperis. Estu dirite respektege ke la figuro multe aspektis, kaj

vestaĵe kaj kondute, kiel iu serioza religiulo de la Nov-Angliaj preĝejoj.

"Elkonduku la konvertitojn!" ekkriis voĉo kiu eĥadis tra la kampo kaj

forruliĝis en la arbaron.

Aŭdinte tiun alvokon, Bonulo Braŭno antaŭenpaŝis el la arbarombro kaj

alproksimiĝis la kultanaron kun kiu li sentis abomenan fratecon pro la

simpation kiu spertis pri ili ĉiu malicaĵo de lia koro. Preskaŭ li

povintus ĵuri ke invitis lin antaŭenveni la formo de lia mortinta patro

mem, rigardante malsupren ekde fumkrono, dum virino havanta malklarajn

trajtojn de senespero etendis ĵetgeste la brakon por lin averti ne

antaŭenveni. Ĉu estis lia patrino? Sed nepre mankis al li la povo retiriĝi

ununuran paŝon aŭ rezisti, eĉ pensade, kiam la pastoro kaj bona maljuna

diakono Gukino mankaptis liajn brakojn kaj lin kondukis al la flambrila

rokaltaro. Tien alvenis ankaŭ la magra formo de vualita virino, kondukita

inter Gudino Klojso, tiu pia instruistino pri la katekismo, kaj Martino

Karjero, kiu antaŭe ricevis la promeson de la diablo ke ŝi fariĝu Reĝino

de Infero. Nebridita virinaĉo estis ŝi. Kaj jen staris la prozelitoj sub

la fajra baldakeno.

"Bonvenon, miaj infanoj!" diris la malhela figuro, "al la komunio de via

raso. Vi finrekonis, jam tiel junaĝe, vian naturon kaj vian destinon.

Karaj infanoj miaj, rigardu malantaŭ vi!"

Ili turniĝis kaj, kvazaŭ vidate flagrante en tavolo da flamoj, ekmontriĝis

la diablokultanoj, portante survizaĝe malhele brilantajn bonvenridetojn.

"Jen," daŭrigis la zibelkolora formo, "ĉiuj tiuj respektataj de vi ekde

via junaĝo. Vi juĝis ilin pli sanktaj ol vi mem kaj kaŭris antaŭ propra

pekado, ĝin komparante kun iliaj vivoj de bonfarado kaj preĝemaj

ĉieldirektaj aspiradoj. Tamen jen ili staras ĉiuj partoprenante en mia

adoranta asembleo. Ĉi-nokte vi ekrajtos ekscii iliajn sekretajn farojn:

kiel grizbarbaj presbiteroj de la preĝejo flustris diboĉajn vortojn al la

junaj servistinoj de siaj domoj; kiel multaj virinoj, sopirante surporti

vidvinajn lamentovestaĵojn, havigis trinkaĵon al siaj edzoj je la

enlitiĝhoro, tiumaniere ebligante tiujn sperti siajn lastajn dormadojn sur

iliaj senoj; kiel senbarbaj junuloj hastis heredi la riĉecon de siaj

patroj; kaj kiel belaj fraŭlinoj--ne ruĝiĝu, karulinoj miaj--elfosis etajn

tombojn en la ĝardeno kaj invitis min, kiel ununuran gaston, ĉeesti la

enterigon de la bebo. Pere de la kompato kiun viaj homaj koroj sentas pri

pekado, vi spurtrovos ĉiujn ejojn--ĉu preĝejajn, dormĉambrajn, stratajn,

kampajn aŭ arbarajn--kie krimo okazis kaj vi ekĝojos prikonsciante ke la

tuta tero estas ununura pekomakulo, ununura sangejo. Eĉ pli ol tio. Okazos

al vi penetri, en ĉiu sino, la profundan misteron de pekado, la fonton de

ĉiuj malicaj artoj, kaj kiu senelĉerpiĝe provizas homojn per pli da

malbonaj instigoj ol kapablas okazigi en konkreta farado la kunigita

homara povaro, la tuta nepra potenco mia. Kaj nun, miaj infanoj, rigardu

vin unu la alian."

Kiam ili plenumis la peton, laŭ la fajrbrilo de la inferdevenaj torĉoj la

mizerulo ekvidis sian Fidulinon, kaj la edzino sian edzon, tremantajn

ambaŭ antaŭ tiu malsankta altaro.

"Jen, ĉi-tie vi staras, miaj infanoj," diris la figuro en profundaj kaj

solenaj tonoj, preskaŭ malĝojaj pro ilia senespera aĉeco, kvazaŭ lia iama

anĝela naturo povus daŭre prilamenti nian mizeran rason. Dependante unu de

la koro de la alia, vi jam ankoraŭ esperis ke virto estas pli ol nura

revo. Nun vi estas sentrompigitaj. Malico estas la naturo de la homaro.

Necesas ke malico estu via sola feliĉo. Bonvenon denove, miaj infanoj, al

la komunio de via raso."

"Bonvenon!" ripetis la diabloadorantoj en unu kriego de senespero kaj

triumfo.

Kaj jen ili staris, la sola paro, laŭŝajne, ankoraŭ hezitanta sur la rando

de malbonfarado en ĉi-tiu malhela mondo. Natura baseno kuŝis en la roko.

Ĉu ĝi enhavis akvon ruĝigitan per la nebularda luno? Ĉu temis pri sango?

Ĉu pri likvaĵa flamo? Ĉi-ene la formo de la malico mergis la manon kaj sin

pretigis kuŝigi la baptosignon sur iliajn fruntojn por ke ili partoprenu

en la mistero de la pekado, pli konsciante pri la sekreta pekado de aliaj,

kaj fara kaj pensa, ol ili povus nun prikonscii propran pekadon. La edzo

direktis solan rigardon al sia palvizaĝa edzino kaj Fidulino al li. Kiujn

malpurajn mizerulojn la sekvonta rigardo elmontrus unu al la alia dum ili

tremaĉas samtempe pri tio kion ili vidas kaj tio kion ili vidigas?

"Fidulino! Fidulino!" ekkriis la edzo. "Suprenrigardu, ĉieldirekten, kaj

kontraŭstaru la maliculon!"

Ĉu Fidulino obeis li ne sciis. Apenaŭ finparolinte, li konsciis troviĝi

meze de trankvila nokto kaj soleco, aŭskultante ventomuĝadon forkvietiĝi

pezmove tra la arbaro. Li ŝanceliĝis kontraŭ la rokon, sentis ties

malvarmon kaj malsekon. Dume, pendanta arbobranĉeto, antaŭe entute

flamanta, aspergis lian vangon per ege malvarma roso.

La sekvintan matenon juna Bonulo Braŭno eniris malrapide la straton de

vilaĝo Salemo, ĉirkaŭrigardante fikse kiel mistifikito. La bona maljuna

pastoro, piedpromenante laŭlonge de la tombejo por naskigi matenmanĝan

apetiton kaj primediti sian predikon, aljuĝis benon al Bonulo Braŭno,

preterpasante. La junulo fortiriĝis disde la respektata sanktulo kvazaŭ

dezirante eviti anatemon. Maljuna Diakono Gukino preĝis ĉehejme kaj la

sanktaj vortoj de lia preĝo aŭdiĝis tra la malfermata fenestro. "Al kiu

Dio la sorĉisto povas preĝi?" diris Bonulo Braŭno. Gudino Klojso, tiu

bonega altaĝa Kristanino, staris en la fruhora sunlumo de sia

fenestrolataĵo, katekizante knabineton alportintan al ŝi pindon da

novmatena lakto. Bonulo Braŭno forkaptis la infanon kvazaŭ el la alpreno

de la diablo mem. Ĉirkaŭirante la stratangulon apud la kunvendomo, li

ekvidis la kapon de Fidulino kun ties rozkoloraj rubandoj, kiu elspektadis

anksie, kaj kiu tiel ĝojiĝis ekvidinte lin ke ŝi kuris saltpaŝe laŭ la

strato kaj preskaŭ kisis la edzon antaŭ la tuta vilaĝo. Tamen Bonulo

Braŭno enrigardis severe kaj malfeliĉe ŝian vizaĝon kaj preterpasis

sensalute.

Ĉu Bonulo Braŭno ekdormis en la arbaro kaj nur prisonĝis sovaĝan

sorĉistinkunvenon?

Tiel estu, se vi deziras. Tamen estis sonĝo, ho, ve!, enhavanta malican

aŭguron por Bonulo Braŭno. Severa, malĝoja, malhelmiene meditema,

malfidema, eĉ senespera viro li fariĝis ekde la nokto de tiu timiga sonĝo.

En dimanĉo, kiam la preĝejanaro kantis sanktan psalmon, li ne povis

aŭskulti ĉar konkuranta himno pri pekado atingis en laŭta hasto liajn

orelojn, superbruante la karan melodion. Kiam la pastoro parolis el la

predikejo kun forto kaj arda elokvenco, kun lia mano sur la malfermita

Biblio, pri la sanktaj veroj de nia religio, kaj pri sanktulecaj vivoj kaj

triumfaj mortoj kaj pri estonta feliĉego aŭ nedirebla mizero, tiam Bonulo

Braŭno paliĝis, timante ke la tegmento falu tondrobrue sur la grizan

blasfemanton kaj la aŭskultantojn. Ofte, vekiĝinte subite je noktomezo, li

fortiriĝis disde la sino de Fidulino. Matene kaj vespere, kiam la familio

surgenuiĝis por preĝi, li kuntiris la brovojn grimacamiene kaj rigardis

severe sian edzinon kaj forturniĝis. Kaj kiam li finvivis post longa tempo

kaj transportiĝis al sia tombo kiel aĝogriza kadavro, akompanate de

Fidulino, nun maljunulino, kaj gefiloj kaj genepoj, en bona procesio, kaj

ne malmultaj najbaroj, nenian esperplenan verson oni ĉizis sur lian

tomboŝtonon ĉar lia mortohoro estis Malĝojo.

Tri Noveloj(#21194) · 第 3 / 3 段