Tri Noveloj
by Nathaniel Hawthorne
Edition 1, (April 20, 2007)
Unua Eldono: Oktobro 1998
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"DR. HEIDEGGER’S EXPERIMENT"
"THE MINISTER’S BLACK VEIL"
"YOUNG GOODMAN BROWN"
Copyright 1998
Edwin P. Grobe
for the English-to-Esperanto translations
TABLE OF CONTENTS
LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO
LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO
JUNA BONULO BRAŬNO
LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO
Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar
respektindajn geamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili
estis blankbarbaj ĝentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro
Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemanino nomiĝanta Vidvino
Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn
malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ
entombiĝi. S-ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa
komercisto, tamen ĉion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun
vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malŝparis siajn
plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj
plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj
ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S-ro Gaskojno estis ruinigita
politikisto kaj fifamulo; almenaŭ tia li estis ĝis kiam forpasinta tempo
kvazaŭ lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala
generacio, lin igante senfama anstataŭ fifama. Rilate al Vidvino
Vajkerlio, la tradicio raportas ke ŝi estis ege bela virino en sia juneco.
Dum longa lastatempo tamen ŝi vivis en profunda izolado pro kelkaj
skandalaj rakontoj antaŭjuĝigintaj kontraŭ ŝi la altrangularon de la urbo.
Menciinda fakto estas tio ke ĉiu el tiuj estimataj maljunuloj--S-ro
Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro Gaskojno--estis antaŭe amkandidatoj
de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranĉi ŝianome la gorĝon unu de la alia.
Kaj antaŭ ol daŭre rakonti mi nur tion atentigu ke kelkfoje oni juĝis
D-ron Hejdegeron kaj liajn kvar gastojn iom preterbonsencaj: kondiĉo ofte
okazanta ĉe maljunuloj kiam ilin maltrankviligas nunaj ĝenoj aŭ malĝojaj
memoraĵoj.
"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D-ro Hejdegero, indikante pergeste
ke ili sidiĝu. ’Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj eksperimentetoj per
kiuj mi distriĝas ĉi-tie en mia kabineto."
Se ĉiuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D-ro Hejdegero estis ege
stranga ejo. Ĝi estis malhela malnovmoda ĉambro ornamita per araneaĵoj kaj
aspergita de antikva polvo. Ĉirkaŭ la muroj staris pluraj kverkaj
libroŝrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj foliantoj
kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj pergamenkovrilaj
dozavoj. Sur la centra libroŝranko staris bronza busto pri Hipokrato kiun,
laŭ kelkaj aŭtoritatuloj, D-ro Hejdegero kutimis konsulti dum ĉiuj
malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo de la ĉambro staris
alta, mallarĝa, kverka vestoŝranko kies pordo duonapertis kaj en kiu
sendube kaŝiĝis skeleto. Inter du el la libroŝrankoj pendis spegulego,
elmontrante altan kaj polvan surfacon ene de malbriliĝinta ora kadro.
Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj pri tiu spegulo nombriĝis tiu
hipotezanta ke interne de ĝia kadrospaco loĝas la spiritoj de ĉiuj
mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li enrigardas ĝin tiuj lastaj
reciproke fiksrigardas el ĝi lian vizaĝon. La kontraŭan flankon de la
ĉambro ornamis tutkorpa portreto pri juna virino vestita en la paliĝinta
grandiozeco de silko, sateno kaj brokaĵo kaj kies vizaĝo estis tiel
paliĝinta kiel ŝia robo. Antaŭ ĉirkaŭ duonjarcento D-ro Hejdegero estis
edziĝonta kun la juna fraŭlino kiu tamen, ekspertinte ioman malsaniĝeton,
glutis medikamenton preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta
nokto. Restas mencii la plej interesan kuriozaĵon de la kabineto: pezegan
folivolumon, binditan en nigra ledo, kun enormaj arĝentaj agrafoj. Neniaj
literoj aperis sur la dorso kaj neniu certis pri la titolo de la libro.
Tamen ĉiuj supozis ĝin esti libro pri magio. Foje, kiam ĉambristino levis
la libron por forbrosi la polvon, la skeleto ekklakis en la ŝranko, piedo
de la bildigita fraŭlino eliris la portreton kaj surpaŝis la plankon, kaj
pluraj vizaĝaĉoj ekmontriĝis elrigardante la spegulon. Samtempe la latuna
kapo de Hipokrato kuntiris la brovojn kaj diris: "Sindetenu!"
Tia estis la kabineto de D-ro Hejdegero. En la somera posttagmezo de nia
rakonto, ronda ebonnigra tableto staris en la mezo de la ĉambro,
surportante belforman kaj belartan vazon de tajlita vitro. La sunlumo
trairis la fenestron, inter la pezaj festonoj de du paliĝintaj damaskaj
kurtenoj, kaj transfalis senpere tiun vazon. Rezulte, milda pompo
reflektiĝis de ĝi sur la cindrokolorajn vizaĝojn de la kvin maljunaj
ĉirkaŭsidantoj. Staris sur la tablo ankaŭ kvar ĉampanglasoj.
"Miaj karaj longatempaj geamikoj," ripetis D-ro Hejdegero, "ĉu mi rajtas
peti vian helpon por efektivigi ege interesan eksperimenton?"
Nu, D-ro Hejdegero estis ege stranga maljuna sinjoro kies orginaleco jam
estiĝis nukleo de mil fantaziaj rakontoj. Pluraj el tiuj fabeloj, mi
hontiĝu tion konfesante, fontas eble el mia propra verdiremo kaj se iuj
ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto, mi
bonvole konsentu fi-nomiĝi "mensogfabrikanto".
Kiam la kvar gastoj de la doktoro lin aŭdis priparoli sian proponitan
eksperimenton, ili atendis nenion pli mirindan ol musomortigon en
aerpompilo aŭ araneaĵkontrolon per mikroskopo aŭ similan sensencaĵon per
kiu li konstante kaj kutime ĝenetis siajn geamikojn. Sed sen atendi
respondon D-ro Hejdegero lampaŝe transiris la ĉambron kaj revenis portante
la saman pezegan, en nigra ledo binditan folion kiu laŭ ĝenerala onidirado
estis magilibro. Dekroĉinte la arĝentajn agrafojn, li malfermis la volumon
kaj de inter ties nigraliteraj paĝoj eltiris rozon, aŭ ion kiu antaŭe
estis rozo, kvankam la verdaj folioj kaj karmezinaj petaloj nun bruniĝis
kaj la antikva floro ŝajnis preta pulvoriĝi en la doktoraj manoj.
"Tiu-ĉi rozo," diris D-ro Hejdegero, suspirante, "tiu sama velkinta kaj
dispeciĝinta planto, floris antaŭ kvindek kvin jaroj. Ĝin donacis al mi
Silvino Vardo, kies portreto pendas jene. Kaj mi intencis ĝin porti
surbruste okaze de nia geedziĝo. Dum kvindek kvin jaroj mi konservis ĝin
trezore inter la folioj de malnova libro. Nu ĉu eblas viaopinie ke tiu
duonjarcenta rozo iam refloru?"
"Sensencaĵo!" diris Vidvino Vajkerlio, kun malbonhumora kapŝancelo. "Pli
bone estus demandi ĉu povas iam reflori la faltiĝinta vizaĝo de
maljunulino?"
"Spektadu!" respondis D-ro Hejdegero.
Li malkovris la vazon kaj ĵetis la rozon en la tie enhavatan akvon. Unue,
la floro ripozis malpeze sur la surfaco de la likvaĵo, ŝajnante ensorbi
nenian humidecon. Baldaŭ tamen komencis videbli malkutima ŝanĝiĝo. La
premrompitaj kaj sekigitaj petaloj ekmoviĝetis, alprenis pli helan
karmezinkoloreton, kvazaŭ la floro reanimiĝis el mortŝajna dormado. La
maldika tigo kaj foliarbranĉetoj verdiĝis. Jen estis la duonjarcenta rozo,
aspektante tiel freŝe kiel tiam kiam Silvino Vardo unue ĝin donacis al sia
amanto. Ĝi estis evidente en la komenca etapo de plenfloriĝo ĉar kelkaj el
ĝiaj delikataj ruĝaj folioj krispiĝis ĉirkaŭ ties malseka flornodo, ene de
kiu briletis du-tri roseroj.
"Tio estas certe belega trompaĵo," diris la amikoj de la doktoro, sed iom
senatente ĉar ili jam spektis pli grandajn miraklojn okaze de magiistaj
prezentadoj. "Ni petu, kiel ĝi efektiviĝis?"
"Ĉu neniam vi aŭdis pri Juneco-Fonto?" demandis D-ro Hejdegero. "Tiu kiun
serĉis Ponco De Leono, la Hispana aventuristo, antaŭ du-tri jarcentoj?"
"Sed ĉu iam Ponco De Leono ĝin malkovris?" demandis Vidvino Vajkerlio.
"Ne," respondis D-ro Hejdegero, "ĉar neniam li ĝin serĉis en la ĝusta
loko. La fama Juneco-Fonto, se mi ne eraras, situas en la suda parto de la
Florida duoninsulo, ne malproksime disde Lago-Makako. Superombras ĝian
fontejon pluraj gigantaj magnolioj kiuj, kvankam jarcentaraĝaj, aspektas
tiel freŝe kiel violoj pro la kvalitoj de tiu mirinda akvo. Konato mia,
prikonsciante mian scivolemon pri tiaj aferoj, sendis al mi tion kion vi
vidas en la vazo."
Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la
doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvaĵo povas estigi en la homa korpo?"
"Vi juĝu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero. "Kaj
vi ĉiuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da tiu
admirinda likvaĵo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon.
Miaflanke, maljuniĝinte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urĝon
rejuniĝi. Kun via permeso tial mi kontentiĝos spektante deflanke la
progreson de la eksperimento."
Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar ĉampanglasojn je
Juneco-Fonto-akvo. Laŭaspekte, ĝi estis impregnita je eferveska gaso ĉar
etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis
ĉesurface en arĝenta ŝprucaĵo. Pro tio ke la likvoro difuzis plaĉan
parfumon, la maljunuloj supozis ĝin enhavi afablajn kaj komfortajn
kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj
ĝin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn momentojn
sian partoprenon en la eksperimento.
"Antaŭ ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke,
bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn
ĝeneralajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la danĝerojn
de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj apartaj
avantaĝoj, ne fariĝi modeloj pri virto kaj saĝeco por ĉiuj junuloj de nia
epoko!"
La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallaŭta kaj
tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel proksime
rimorso postsekvas la paŝojn de eraro, ili povus iam ajn denove devojiĝi.
"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi ĝojas esti tiel bone
elektinta la studobjektojn de mia eksperimento."
Per ŝanceliĝemaj manoj ili levis la glasojn kontraŭlipen. La magian
likvoron, se verfakte ĝi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero
atribuis al ĝi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme ĝin
bezonantaj. Ili aspektis kvazaŭ ili neniam antaŭe prikonsciis kio estas
juneco aŭ plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde
ĉiam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estaĵoj nun sidantaj
velkaŝultre ĉirkaŭ la tablo de la doktoro, sen sufiĉe da vivo en siaj
animoj aŭ korpoj por iam ajn revigliĝi, eĉ responde al la ŝanco denove
rejuniĝi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn.
Efektive okazis preskaŭ tuja pliboniĝo en la aspekto de la kvaropo, ne
malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun subita
brilo de ĝoja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizaĝojn. Saniga sufuzo
aperis sur iliaj vangoj, anstataŭante la cindran palon ilin dotintan per
tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke magia
potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malĝojajn enskribojn
kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn brovojn. Vidvino
Vajkerlio rearanĝis sian ĉapon, sin sentante denove preskaŭ virino.
"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli
junaj sed ni ankoraŭ tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!"
"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la
eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon
maljuniĝante. Certe vi konsentu pasigi almenaŭ duonhoron rejuniĝante.
Tamen la akvo estas je via dispono."
Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufiĉa
kvanto restis ankoraŭ en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj de
la urbo al la aĝo de siaj genepoj. Dum la globetoj ankoraŭ briletis
surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la
tablo kaj englutis seninterrompe la enhavaĵon. Ĉu temis pri iluzio? Eĉ dum
la likvaĵo malsuprenfluis laŭ iliaj gorĝoj ĝi ŝajnis jam esti
efektiviginta tutsistemajn ŝanĝojn. Iliaj okuloj klariĝis kaj heliĝis.
Iliaj arĝentaj hararoj komencis rekoloriĝi. Ili ĉirkaŭsidis la tablon, tri
mezaĝaj viroj kaj virino apenaŭ trapasinta sian plenforman ĉeftempon.
"Mia kara vidvino, vi estas ĉarma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies okuloj
fiksrigardis ŝian vizaĝon dum la tieaj aĝombroj forfuĝis same kiel malhelo
el karmezina tagiĝo.
La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de
Kolonelo Kiligruo ne ĉiam baziĝas sur sobra vero. Tial ŝi stariĝis eksalte
kaj alkuris la spegulon, ankoraŭ timante renkonti en ĝi la malbelan
vizaĝon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en maniero
pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte,
kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturniĝo kaŭzita
de la subita forigo de multjara aĝpremo. La menso de S-ro Gaskojno
preferis laŭŝajne pritrakti politikajn temojn: ĉu pasint-, nun- aŭ
estonttempajn, ne facilis ekscii, ĉar jam dum kvindek jaroj la samaj ideoj
kaj frazoj laŭmodis. Foje li klake elparolis plengorĝajn frazojn pri
patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris
danĝeraĵojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke eĉ lia propra
konscienco apenaŭ sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun
zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazaŭ
imperiestra orelparo aŭskultus liajn bonekvilibritajn frazerojn.
Intertempe Kolonelo Kiligruo ĉantaĉis ĝojan botelkanton, sonigante sian
glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la direkto al
la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la tablo S-ro
Medborno okupiĝis pri matematika kalkulado strange intermiksita kun
propono provizi Indonezion per glacio, jungante balenaron al polusaj
glacimontoj.
Rilate al Vidvino Vajkerlio, ŝi staris ĉe la spegulo, riverencante kaj
falsridetante antaŭ sia imago, ĝin salutante kiel amikinon kiun ŝi amis
pli kare ol la tutan mondon. Ŝi alproksimigis la vizaĝon ŝovpoze apud la
vitron, dezirante ekscii ĉu jam de longe memorata falto aŭ korvopiedaĵo
verfakte malaperis. Ŝi kontrolis ĉu la neĝaĵo tiel nepre forfandiĝis el
sia hararo ke ŝi ekrajtos flankenĵeti la antikvan ĉapon. Finfine,
forturniĝante viglamove, ŝi alvenis iom dancpaŝe la tablon.
"Mia kara multaĝa doktoro," ŝi ekkriis, "bonvolu min provizi per plua
glaso!"
"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro.
"Vidu, mi jam replenigis la glasojn."
Jen efektive staris la kvar glasoj, ĝisrande plenaj je tiu mirinda akvo,
kies delikata ŝprucaĵo, dum ĝi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis
kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskaŭ finsubiĝis pro
kio la ĉambro pli malheliĝis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo
brilegis el la vazo kaj alfiksiĝis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la
respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse ĉizita,
kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taŭgintus al tiu
sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ĉeestantaro iam
kontraŭstaris. Eĉ dum ili trinkegis la trian glasplenon da
Juneco-Fonto-akvo, preskaŭ mirigis ilin la aspekto de lia mistera vizaĝo.
Tamen en la sekvinta momento ĝojiga ekfluego da juna vivo trafluis
kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la feliĉan ĉeftempon de juneco.
Aĝo, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfeliĉoj kaj malsanoj, memoriĝis
nur kiel ĝenega sonĝo el kiu ili ĝoje vekiĝis. La freŝa glaceo de la
animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo
estintus nur galerio da paliĝintaj pentraĵoj, denove ĵetis sian sorĉon sur
iliajn ĉiujn eblecojn.
"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis ĝojege.
Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de
mezaĝo kaj samaspektigis ilin ĉiujn. Ili estiĝis aro da gajaj junuloj,
preskaŭ frenezigitaj per la ĝojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La
plej rimarkinda rezulto de ilia gajeco estis ekemo primoki la feblecon kaj
kadukecon de kiuj ili estis tiel lastatempe viktimoj. Ili ridis laŭte pri
siaj pasintmodaj vestaĵoj: la larĝbaskaj jakoj kaj klaphavaj veŝtoj de la
junaj viroj kaj la antikvaj ĉapo kaj robo de la floriĝanta junulino. Unu
el ili trairis la plankon lampaŝe kiel podagra avo. Alia metis paron da
okulvitroj rajdpoze sur la nazon kaj ŝajnigis studegi la nigraliterajn
paĝojn de la magilibro. Tria sidiĝis sur fotelon kaj penadis imiti la
respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ĉiuj ekkriis ĝojege kaj
ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro. Vidvino Vajkerlio--se oni rajtas nomi vidvino
tiel freŝaspektan fraŭlinon--alvenis saltetpaŝe la seĝon de la kuracisto,
elmontrante kaprican ĝojon sur sia rozkolora vizaĝo.
"Doktoro, kara maljuna animulo," ŝi ekkriis, "stariĝu kaj dancu kun mi!"
Tiam la kvar novjunuloj ekridis eĉ pli laŭte, pensante kiel stranga figuro
fariĝos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte.
"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaŭte. "Mi estas maljuna
kaj reŭmata kaj jam finiĝis antaŭ multaj jaroj mia dancpova epoko. Sed iu
ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj feliĉiĝos ekrajtonte danci kun tiel bela
partnerino."
"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo.
"Ne, ne, estu mi ŝia partnero!" respondis laŭtvoĉe S-ro Gaskojno.
"Ŝi promesis edziniĝi kun mi antaŭ kvindek jaroj!" kontraŭkriegis S-ro
Medborno.
Ĉiuj kuniĝis ĉirkaŭ ŝi. Unu kapteprenis avide ŝiajn du manojn. Alia
ĉirkaŭbrakis unumane ŝian talion. La tria plonĝigis manon en la glaceajn
buklojn amasiĝintajn sub la vidvina ĉapo. Ruĝiĝante, anhelante, luktante,
riproĉetante, ridante, dum ŝia varma spirado ventumis laŭvice ĉiun vizaĝon
ilian, ŝi strebis sin liberigi, tamen restis en ilia triobla ĉirkaŭbrako.
Neniam vidiĝis pli vigla bildo pri junula rivaleco, kun sorĉa beleco kiel
venkopremio. Tiomalgraŭe, pro stranga vidtrompado, kaŭzita per la malhelo
de la ĉambro kaj la malnovtempaj vestaĵoj kiujn ili daŭre surportis,
raportiĝas ke en la spegulo reflektiĝis la figuroj de tri maljunaj,
grizharaj, velkintaj avoj konkurantaj ridindege por la magra malbeleco de
ŝrumpinta avino.
Tamen ili estis junaj. Tion pruvis iliaj avidaj pasioj. Ardigite ĝis
freneziĝo per la koketado de la knabino-vidvino kiu nek cedis nek malcedis
siajn favorojn, la tri rivaloj komencis interŝanĝi minacajn rigardojn. Sen
liberigi la belan premiulinon, ili atakis feroce la kolon unu de la alia.
Dum ili batalis tien kaj reen, la tablo renversiĝis kaj la vazo rompiĝis
en mil pecetojn. La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en brila likvaĵrubando
trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de papilio maljuniĝinta en
la malpliiĝo de somero kaj surteriĝinta tie por morti. La insekto
papiliumis malpeze tra la ĉambro kaj sin komfortigetis sur la neĝkoloran
kapon de D-ro Hejdegero.
"Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris la
kuracisto. "Mi devas kontraŭprotesti tiun tumulton."
Ili staris senmove kaj tremetis, ŝajnante sperti la senton ke Griza Tempo
ilin revokas el ilia sunbrila juneco por ilin rekonduki profundege en la
malvarman kaj malhelan valon de multaĝo. Ili rigardis D-ron Hejdegeron kiu
sidis en sia tajlita fotelo, tenante en la mano la duonjarcentan rozon
kiun li savis de inter la eroj de la rompiĝinta vazo. Responde al lia
mangesto, la kvar tumultintoj residiĝis, kaj ege bonvole ĉar, malgraŭ ilia
juneco, iliaj ĵusaj violentaj penadoj ilin ege lacigis.
"La rozo de mia kompatinda Silvino!" ekkriis D-ro Hejdegero, tenante la
floron sub la lumo de la sunsubiĝaj nuboj. "Ŝajnas ke ĝi velkas denove."
Kaj tiel okazis. Eĉ dum la kunvenintoj ĝin spektadis la rozo daŭre
ŝrumpis, ĝis fariĝi tiel seka kaj rompebla kiel tiam kiam la kuracisto
unue ĝin ĵetis en la vazon. Ĝin skuante, li forfaligis la kelkajn
akvoglobetojn alkroĉiĝintajn al ties petaloj.
"Mi amas ĝin tiel kare en tia kondiĉo kiel en ties rosa freŝeco," li
komentis, premante la velkintan rozon kontraŭ siajn velkintajn lipojn. Dum
li parolis, la papilio falis tremetante de sur la neĝkolora kapo de la
kuracisto ĝis la planko.
Liaj gastoj tremetis denove. Stranga malvarmo--ĉu korpa, ĉu spirita, ili
malcertis--invadis ilin ĉiujn, iom post iom, kvazaŭ rampante. Ili sin
rigardis unu la alian kaj fantaziis ke ĉiu efemera momento forbalaas unu
el iliaj junecaj ĉarmoj, postlasante profundiĝantan falton tie kie antaŭe
estis nenia. Ĉu temis pri iluzio? Ĉu la ŝanĝoj de ilia tuta vivtempo
kunpremiĝis en tiel mallongan tempospacon kaj ĉu ili nun sidis, denove
kvar multaĝuloj, kun sia maljuna amiko, D-ro Hejdegero?
"Ĉu ni tiel baldaŭe denove maljuniĝis?" ili ekkriis morne.
Kaj efektive, tiaĵo okazis. La Juneco-Akvo disponis virton eĉ pli efemeran
ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun ĝi antaŭe estigis. Jes ja,
denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta ŝian virinecon, la
maljunulino kunigis antaŭvizaĝe siajn senkarnajn manojn, dezirante ke la
ĉerkokovrilo fermiĝu super ĝi se maleblas ke ĝi ne plu restu bela.
"Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen! la
Juneco-Akvo elĉerpiĝas surgrunde. Tamen mi ne bedaŭras ĝian forpason. Se
la fonto ŝprucegus antaŭ mia dompordo mem, mi ne kliniĝus por lavi miajn
lipojn en ĝi. Ne, eĉ se ties deliro daŭrus ne momentojn, sed jarojn. Tia
estas la leciono kiun vi lernigis al mi!"
Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al
si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie--matene,
tagmeze kaj nokte--Juneco-Fonto-akvon.
LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO
La sakristiano staris sur la antaŭpordo de Milfordo-kunvendomo, vigle
provtiretante la sonorilŝnuron. La multaĝuloj de la vilaĝo alvenis
kliniĝpoze laŭ la strato. Brilvizaĝaj geknaboj kapriolis ĝoje apud siaj
gepatroj aŭ imitis pli seriozan paŝritmon, prikonsciante la dignon de siaj
dimanĉaj vestaĵoj. Netiĝintaj fraŭloj direktis laŭflankajn rigardojn al la
belaj fraŭlinoj, ekopiniante ke la dimanĉa sunlumo ilin beligas eĉ pli
altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam
atingis la antaŭpordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon,
fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Moŝto Hupero. La unua ekvido pri
la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo ĉesu funkcii.
"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizaĝe?" ekkriis mirege la
sakristiano.
Ĉiuj aŭdintoj tuj returniĝis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero,
alvenantan malrapidpaŝe kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo.
Komunakorde ĉiuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus
anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro
Hupero.
"Ĉu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo
Grejo.
"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis
interŝanĝonta predikejojn kun Pastoro Ŝuto de Vestburgo. Tamen hieraŭ
Pastoro Ŝuto sendis mesaĝon al li pardonpetantan pri lia devo fari
funebran predikon."
Eble ŝajnas malgranda la kaŭzo de tiom da mirego. S-ro Hupero, ĝentlemana
viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam ankoraŭ fraŭlo, estis vestita kun
deca klerika bonordo, kvazaŭ zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj
forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanĉa kompleto. Lia aspekto
elmontris ununuran mirindaĵon. Volvite ĉirkaŭ lia frunto kaj pendante
antaŭ lia vizaĝo tiel malsupre ke lia spirado ĝin tremigis, nigra vualo
kaŝis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, ĝi ŝajnis
konsisti el du krepfaldaĵoj entute kovrantaj lian vizaĝon krom la buŝo kaj
la mentono sed verŝajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur
malheligantaj sendube ĉiujn vivajn kaj senvivajn estaĵojn. Surportante
antaŭvizaĝe tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero daŭre antaŭenpromenis,
malrapid- kaj trankvilpaŝe, iom kliniĝante, rigardante la teron, same kiel
okazas ĉe abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn
preĝejanojn siajn ankoraŭ atendantajn sur la antaŭkunvendoma ŝtuparo. Tiel
forte miregis tiuj lastaj tamen ke apenaŭ ili agnoskis la saluton.
"Mi ne sukcesas kredi ke la vizaĝo de bona S-ro Hupero kaŝiĝas malantaŭ
tiu krepopeco," diris la sakristiano.
"Ne plaĉas al mi la afero," murmuris maljunulino dum ŝi eniris lampaŝe la
kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kaŝinte la vizaĝon, en hororaĵon."
"Nia pastoro freneziĝis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la
sojlon.
Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antaŭiris S-ron Huperon en la
kunvendomon kaj estigis grandan moviĝadon inter la preĝejanoj. Nur
malmultaj sukcesis daŭre antaŭenrigardi dum la pleĵmulto preferis turni la
kapon pordodirekten. Multaj ekstariĝis kaj returniĝis duoncirkle. Pluraj
knabetoj surgrimpis la seĝojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego.
Estiĝis ĝenerala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subseĝa movado
de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani
la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero ŝajnis ne rimarki la perturbiĝon
de siaj samreligianoj. Li eniris kun preskaŭ sensona paŝo, klinetis la
kapon al la ambaŭflankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej
aĝan preĝejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo.
Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri
malkutimaĵo en la aspekto de sia pastoro. Li ŝajnis ne partopreni
plenkonscie la ĝeneralan miregon ĝis kiam S-ro Hupero laŭgrimpis la
ŝtuparon kaj sin elmontris en la predikejo vizaĝ--al--vizaĝe, krom pri la
nigra vualo, kun sia preĝejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam
fortiris. Ĝi ŝanceliĝis kun lia konstantritma spirado dum li laŭtlegis la
psalmon. Ĝi pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta paĝo dum li
deklamis la elektitajn Bibliajn eltiraĵojn. Dum li preĝis la vualo kuŝis
peze sur lia suprenlevita vizaĝo. Ĉu li celis tiun kaŝi antaŭ la timiga
Estaĵo kiun li alparolis?
Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu
malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la
palvizaĝaj kultanoj estis preskaŭ tiel timiga vidaĵo al la pastoro kiel la
nigra vualo al ili.
S-ro Hupero konatiĝis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li
entreprenis survojigi siajn preĝejanojn Ĉiel-direkten pere de mildaj
konvinkaj influoj anstataŭ ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj
tondraĵoj. La prediko kiun li nun deklamis distingiĝis pro la samaj stilaj
kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado.
Tamen estis io, ĉu en la sentemeco de la diskurso mem, ĉu en la imago de
la aŭskultantoj, kiu faris ĝin la plej potenca parolado kiun ili iam aŭdis
eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis ĝin, iom pli malhele ol kutime, la
milda malĝojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis
sekretan pekadon kaj tiujn malfeliĉajn misterojn kiujn ni kaŝas al niaj
plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn plaĉas al ni kaŝi al
nia propra konscio, eĉ forgesante ke la Ĉioscianto scipovas ilin malkovri.
Li kvazaŭ spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. Ĉiu aŭskultanto,
la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la
predikanto alvenis ilin ŝtelpaŝe, malantaŭ sia terura vualo, kaj malkovris
ilian hamstritan provizon da korpa aŭ mensa pekado. Multaj etendis
surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis
nenion teruran. Almenaŭ, enestis ĝin nenia perforto. Tamen, reage al ĉiu
vibrosono de lia malĝoja voĉo, la aŭskultantoj ektremetis. Ilian miron
akompanis senpeta patoso. Tiel forte la aŭskultantoj sentis malkutiman
econ ekaktiviĝi en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta
flankenblovi la vualon, preskaŭ kredante ke ĉi-malantaŭe malkovriĝos
nekonata vizaĝo, kvankam formo, gesto kaj voĉo apartenas al S-ro Hupero.
Je la fino de la Di-servo la preĝejanoj eliris haste kaj kun maldeca
senordo, avide dezirante transsciigi sian ĝis tiam briditan miron,
sentante malpeziĝi siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu
vidis la nigran vualon. Iuj kuniĝis en malgrandaj cirkloj, sin premante
unu kontraŭ la alian, samtempe ke kunkapiĝe iliaj buŝoj vigle flustradis.
Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj
parolis laŭte, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj
ŝancelis siajn saĝemajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la
misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la
okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj ŝirmilon pro malbona vidkapablo
okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis ankaŭ
bona S-ro Hupero, malantaŭ sia preĝejanaro. Turnante sian vualitan vizaĝon
de unu grupo al alia, li elmontris taŭgan respekton al la grizharuloj,
salutis la mezaĝulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto,
agnoskis la junulojn kun miksaĵo da aŭtoritato kaj amo, kuŝigis la manojn
sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ĉiam en la
Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian
ĝentilecon. Neniu, kontraŭe al pasintokaze, deziris sin honorigi
kunpromenante ĉeflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Saŭndero, sendube
pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie
antaŭe la estimata kleriko kutimis beni la manĝon preskaŭ ĉiun dimanĉon
ekde sia postenigo ĉe la preĝejo. Li revenis tial al la pastordomo kie,
malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la preĝejanoj,
kiuj ĉiuj lin fiksrigardis. Malĝoja rideto briletis malklare de malantaŭ
la vualo, flagretis ĉirkaŭ lia buŝo, glimetis dum li malaperis.
"Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina
ĉapelvualo, povus sur la vizaĝo de S-ro Hupero fariĝi tia teruraĵo!"
"Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis ŝia edzo, la
vilaĝa kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto
kiun estigas tiu kaprico eĉ ĉe seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo,
kvankam ĝi kovras nur la pastoran vizaĝon, trudas sian influon al lia tuta
persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. Ĉu vi ne spertas la
saman senton?"
"Verfakte, jes!" respondis la virino. "Kaj mi ja ne konsentus soliĝi kun
li interŝanĝe de la tuta mondo. Mi scivolas ĉu li ne timas soliĝi kun si
mem?"
"Viroj foje tielas," diris ŝia edzo.
La posttagmeza Di-servo okazis en similaj cirkonstancoj. Je ties fino
sonorilo anoncis la funebran ceremonion de juna virino. La parencoj kaj
amikoj jam kuniĝis en la domo kaj la malpli intimaj konatoj staris disloke
antaŭ la pordo, priparolante la bonajn kvalitojn de la mortinto, kiam
interrompis ilian paroladon la apero de S-ro Hupero, daŭre kovrata de sia
nigra vualo, kiu tamen estis nun konvena emblemo. La kleriko enpaŝis la
ĉambron kie elmontriĝis la kadavro kaj antaŭenkliniĝis super la ĉerko,
dironte lastan adiaŭon al sia forpasinta preĝejano. Dum li kliniĝis, la
vualo pendis vertikallinie ekde lia frunto, rezulte de kio, se ŝiaj
palpebroj ne jam ĝisĉiameterne fermiĝis, eble la morta fraŭlino povintus
vidi lian vizaĝon. Ĉu S-ro Hupero antaŭtimis ŝian rigardon kaj pro tio
ekretenis hastamane la nigran vualon? Preĝejanino spektinta la intervjuon
inter mortinto kaj vivanto ne hezitis aserti ke, en la momento kiam la
klerikaj trajtoj malkovriĝis, la kadavro iom tremetis, susurigante la
mortotukon kaj muslinan ĉapon, kvankam la vizaĝo konservis la trankvilon
de la morto. Superŝtica maljunulino estis la sola persono vidinta tiun
fenomenon. Post la ĉerkovizito S-ro Hupero enpaŝis la ĉambron de la
lamentantoj, kaj de tie aliris la ŝtuparsupron por tie eldiri la funebran
preĝon. Tenervorta kaj korafekcia preĝo ĝi estis, plena je malĝojo, tamen
tiel saturite de ĉielaj esperoj ke muziko de paradiza harpo, tanĝita far
fingroj de mortintoj, ŝajnis aŭdiĝeti inter la plej malfeliĉaj eldirtonoj
de la pastoro. La aŭskultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur
malklare kiam li preĝis ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj,
same kiel li certis ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga
horo iun tagon forkaptonta la vualon de antaŭ iliaj vizaĝoj. La
ĉerkoportantoj eliris pezpaŝe kaj la lamentantoj postsekvis, malĝojigante
la tutan straton, mezvoje inter la antaŭenirinta mortinto kaj S-ro Hupero,
postveninta kun lia nigra vualo.
"Kial vi malantaŭenrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto.
"Mi fantaziis," ŝi respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fraŭlino
kuniras man-en-mane."
"Ankaŭ mi, kaj en la sama momento," diris la alia.
Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vilaĝo Milfordo estis
geedziĝonta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis por
tiaj okazoj serenan feliĉon ofte instigantan simpatian rideton ĉe la
kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan ĝojegon liaflankan. Nenia
kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro atendis
malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipiĝis la stranga miro
amasigita ĉirkaŭ li dum la tago. Ne rezultis tiaĵo tamen. Kiam S-ro Hupero
alvenis la unua vidaĵo kiun ilia rigardo surfalis estis la sama, horora,
nigra vualo jam antaŭe des pli malĝojiginta la funebran ceremonion kaj nun
aŭguranta por la geedziĝo nur malbonfarton. Tia estis ĝia tuja efekto sur
la gastojn ke ŝajnis malheligi la lumon de la kandeloj nubo elruliĝinta
krepuskamaniere de malantaŭ la nigra krepo. La geedziĝparo ekstariĝis
antaŭ la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de la novedzino tremetis en la
tremanta mano de la novedzo. Pro ŝia mortaspekta palo la gastoj
ĉirkaŭflustre hipotezis ke eliris sian tombon por edziniĝi la fraŭlino
entombigita antaŭ kelkaj horoj. Se iam alia geedziĝrito tiel mornis, estis
devige tiu fama ceremonio kies festosonorilo ŝanĝiĝis en mortoanoncilon.
Post finevoluigi la ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj
voĉe deziris feliĉon al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj
eldiraĵoj devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvazaŭ per gajeta
fajreja lumeto. En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la
pastoro sentis en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam
superverŝis ĉiujn aliajn gastojn. Lia korpo tremetaĉis, liaj lipoj
blankiĝis, li terendisverŝis la ankoraŭ ne gustumitan vinon kaj forkuris
en la malhelon. Ankaŭ Tero surportis propran Nigran Vualon.
La sekvintan tagon la tuta vilaĝo Milfordo priparolis preskaŭ nenion krom
la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero kaŝata malantaŭ ĝi,
disponigis diskutadtemon al konatoj renkontiĝantaj sur la strato kaj al
dommastrinoj interklaĉantaj tra siaj malfermitaj fenestroj. Ĝi estis la
unua novaĵo kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La geknaboj
pribabiladis ĝin survoje al la lernejo. Iu imitema impertinentuleto kovris
la vizaĝon per malnova nigra naztuko kaj tiel timigis siajn kunludantojn
ke li timigis ankaŭ sin ĝis preskaŭa freneziĝo fontinta el lia ŝercemeco.
Mirinde estis ke el ĉiuj klaĉemuloj kaj malrespektemuloj de la paroĥo
neniu kuraĝis starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel
agas? Antaŭe, kiam ajn estiĝis inter la preĝejanoj la plej eta okazo
starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li
malkonsentis konduti laŭ iliaj juĝoj. Se iam li eraretis, tio okazis pro
tiel doloriga grado da malmemfido ke eĉ la plej mildavorta malaprobo lin
igis konsideri la koncernan sengravaĵon kiel krimon. Tamen, kvankam bone
konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta paroĥano elektis pritrakti
la nigran vualon kiel temon por amika protestado. Estis sento de timego,
nek malkaŝe agnoskita nek zorge kaŝita, kiu instigis ĉiun respondecigi
ĉiun alian ĝis tiam kiam finfine necesis sendi al S-ro Hupero preĝejan
delegacion devigitan pridiskuti la misteron kun li antaŭ ol ĝi
ekskandaliĝu. Neniam ambasadularo tiel malbone plenumis siajn devojn. La
pastoro ilin akceptis kun amika ĝentileco, sed silentiĝis post kiam ili
sidiĝis, lasante entute al siaj vizitantoj la ŝarĝon anonci sian gravan
celon. La temo, ni rajtas supozi, sufiĉe evidentis. Jen estis la nigra
vualo ĉirkaŭiranta la frunton de S-ro Hupero kaj kaŝanta ĉiun vizaĝtrajton
super lia trankvila buŝo sur kiu fojfoje ili sukcesis percepti la brileton
de malĝoja rideto. Tamen la krepopeco, laŭ ilia imago, ŝajnis antaŭpendi
lian koron, simbolo pri timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo
flankenĵetiĝus, eble ili ĝin priparolus libere, sed ne antaŭ tio. Tial ili
sidis dum longa tempo, sen paroli, konfuzite, kaj forturniĝante
maltrankvile el la perceptokampo de S-ro Hupero, kies okuloj ŝajnis, laŭ
ilia supozo, fiksiĝi sur ili kun nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj
revenis embarasite ĉe siaj elektintoj, juĝante la aferon tro grava por ke
ĝin pritraktu reprezentantaro malpli altranga ol ĉiupreĝeja konsilio, aŭ
eĉ eble, laŭbezone, ĝenerala sinodo.
Estis en la vilaĝo tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al
ĉiuj aliaj far la nigra vualo. Kiam la deputitoj revenis sen klarigo aŭ eĉ
sen esti kuraĝinta peti klarigon, ŝi, kun la trankvila energio de sia
karaktero, decidiĝis forpeli la strangan nubon ŝajnantan amasiĝi ĉirkaŭ
S-ro Hupero en ĉiu momento pli malhele ol antaŭe. Kiel lia promesita
edzino ŝi rajtis ekscii kion kaŝas la nigra vualo. Okaze de la unua vizito
de la pastoro tial ŝi malfermis la temon kun senpera simpleco kiu
plifaciligis la taskon kaj por li kaj por ŝi. Post kiam li sidiĝis, ŝi
fiksis sian rigardon konstante sur la vualon sed neniel perceptis en ĝi la
timigan malĝojon tiom miregigintan la preĝejanaron. Ĝi estis ordinara
duobla krepfaldaĵo pendanta ekde lia frunto ĝis la buŝo kaj iom moviĝanta
laŭ lia spiradritmo.
"Ne," ŝi diris plenvoĉe kaj ridetante, "enestas tiun krepopecon nenio
terura, krom tio ke ĝi kaŝas vizaĝon kiun ĉiam plaĉas al mi rigardi. Venu,
bonsinjoro, permesu ke la suno ekbrilu de malantaŭ la nubo. Unue, formetu
vian nigran vualon. Tiam diru al mi kial vi ĝin surmetis."
La rideto de S-ro Hupero briletis malklare.
"Alvenos la horo," li diris, "kiam ĉiuj ni forĵetos niajn vualojn. Bonvolu
ne malaprobu, tre kara amikino, ke ĝis tiam mi daŭre surportu tiun-ĉi
krepopecon."
"Ankaŭ viaj vortoj konsistigas misteron" respondis la juna fraŭlino.
"Almenaŭ formetu la vualon de antaŭ ili."
"Elizabeto, tion mi faros," li diris, "ĝis la limo rajtigita de mia ĵuro.
Eksciu, tial, ke ĉi-tiu vualo estas signo kaj simbolo, kaj estas mia devo
ĝin surporti ĉiam, kaj en helo kaj en malhelo, kaj en soleco kaj antaŭ la
rigardo de homamasoj, kaj kun fremduloj kaj kun konataj geamikoj. Nenia
vivanta okulo vidos ĝin fortiriĝi. Necesas ke tiu-ĉi morna ŝirmilo
apartigu min disde la mondo. Eĉ vi, Elizabeto, neniam rajtos eniri
malantaŭ ĝi."
"Kiu malfeliĉiga aflikto surfalis vin," ŝi petis serioze, "por ke vi tial
ĝis ĉiam malheligu viajn okulojn?"
"Se ĝi estas simbolo pri lamentado," respondis S-ro Hupero, "mi havas,
sendube same kiel la plejmulto el homoj, malĝojojn sufiĉe malhelajn por
rajtigi ke nigra vualo reprezentu ilin."
"Sed kio okazos se la mondo ne konsentos kredi ke viaj malĝojoj devenas el
senkulpa fonto?" insistis Elizabeto. "Kvankam vi estas amata kaj
respektata, povus estiĝi oniflustraĵoj proponantaj ke vi kaŝas vian
vizaĝon pro konscio pri sekreta pekado. Honore al via sankta posteno,
forigu tian skandalaĵon!"
Siaj vangoj ruĝiĝis dum ŝi aludis la naturon de la onidiraĵoj jam
ĉirkaŭirantaj en la vilaĝo. Sed la mildeco de S-ro Hupero ne lin forlasis.
Li eĉ ridetis denoveĝi estis tiu sama malfeliĉa rideto havanta ĉiam la
aspekton de malklara lumbrileto elvenanta la malantaŭvualan malhelon.
"Se mi kaŝas la vizaĝon pro malĝojo, estas sufiĉa kaŭzo," li respondis
simplamaniere. "Kaj se mi ĝin kaŝas pro sekreta peko, kiu homo ne povus
agi same?"
Kaj per tiu milda sed nesuperebla obstino li rezistis al ĉiuj petegoj
ŝiaj. Longan tempon Elizabeto sidis senparole. Dum kelkaj momentoj ŝi
ŝajnis perdiĝi en meditado, konsiderante verŝajne kiujn novajn rimedojn
necesas utiligi por eltiri sian fianĉon el tiel malhela fantazio kiu, se
ĝi ne havis alian signifon, estis eble simptomo pri mensa malsano. Kvankam
ŝi disponis pri pli stabila karaktero ol li, larmoj malsuprenruliĝis laŭ
ŝiaj vangoj. Sed subite, preskaŭ tujege, nova sento anstataŭis ŝian
malĝojon. Dum ŝiaj okuloj fiksrigardis senpercepte la nigran vualon, eke,
kiel krepusko pleniginta sen antaŭanonco la aeron, ĝiaj teruroj
ĉirkaŭfalis ŝin. Ŝi stariĝis kaj sin postenigis, tremante, antaŭ li.
"Kaj tial ĉu finfine vi sentas tion?" li diris funebre.
Ŝi respondis nenion sed kovris la okulojn permane kaj forturniĝis por
eliri la ĉambron. Li antaŭenhastis kaj mankaptis ŝian brakon.
"Pacienciĝu pri mi, Elizabeto!" li ekkriis arde. "Ne forlasu min, kvankam
laŭnecese ĉi-tiu vualo nin apartigu tie-ĉi surtere. Estu mia kaj de nun
antaŭen estos nenia vualo sur mia vizaĝo, nenia malhelo inter niaj animoj!
Ĝi estas nur dumviva, ne dumeterneca vualo! Ho! vi neniel scias kiel
soleca mi estas, kaj kiel timema, estante sola malantaŭ mia nigra vualo.
Ne forlasu min por ĉiam en ĉi-tiu mizera malhelo!"
"Levu nur unu fojon la vualon kaj enrigardu mian vizaĝon," diris ŝi.
"Neniam! Tio ne povas okazi!" respondis S-ro Hupero.
"Tial adiaŭ!" diris Elizabeto.
Ŝi eligis sian brakon de sub lia alpreno kaj malrapide foriris, paŭzante
ĉe la pordo por estigi ununuran, longan, tremantan rigardon ŝajnantan
preskaŭ penetri la misteron de la nigra vualo. Sed, malgraŭ sia malĝojo,
S-ro Hupero ridetis, pensante ke, eĉ se la hororoj tiel ombre reflektataj
de la vualo ne povis ne kontraŭstarigi en profunda malhelo du el la plej
karemaj geamantoj, apartigis lin disde nepra feliĉo nur materiala emblemo.
Ekde tiu momento neniu entreprenis forigi la nigran vualon de S-ro Hupero
nek ekscii, per senpera peto, la sekreton laŭsupoze kaŝatan de ĝi. Homoj
pretendantaj superi popolajn antaŭjuĝojn ĝin konsideris kiel nur unu el
tiuj malkomunaj emoj ofte miksiĝintaj inter la seriozaj agoj de viroj alie
bonsencaj kaj ilin tinkturetintaj ĉiujn per sia aparta speco de frenezio.
La popolamaso tamen juĝis S-ron Huperon preterripara ĝenanto. Li ne
sukcesis promenadi laŭstrate kun iu ajn mensa trankvilo tiom li konsciis
ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturniĝos por lin eviti dum alihumoraj
homoj sin devigos sin ĵeti obstaklocele sur lian vojon. La malafableco de
tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia kutima krepuskohora piedirado
al la tombejo, ĉar kiam li sin apogis penseme sur la enirpordegon, ĉiam de
malantaŭ la tomboŝtonoj vizaĝoj spione rigardetis lian nigran vualon.
Ĉirkaŭiris onidiraĵa fablaĵo laŭ kiu alpelis lin tien la fiksrigardoj de
la mortintoj. Malĝojigis lin ĝisfunde de lia bonvola koro observi kiel la
infanoj forfuĝis antaŭ lia alveno, interrompante siajn plej gajajn ludojn
eĉ kiam lia melankolia figuro ekvidiĝis ankoraŭ fordistance. Ilia
instinkta timego sentigis al li pli forte ol iu ajn alia kialo tion ke
prelernatura hororo interteksiĝis kun la fadenoj de la nigra krepo.
Verdire, laŭ ĝenerala publika raportado, lia propra antipatio pri la vualo
estis tiel granda ke li neniam volonte pasis antaŭ spegulo nek kliniĝis
por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en ties paca sino li ne sin
ektimigu. Tia konduto kredindigis la flustradiraĵojn laŭ kiuj la
konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu granda krimo tro horora por
ke li entute kaŝu ĝin aŭ ĝin aludu alie ol malklare. Tial, de malantaŭ la
nigra vualo, nubo ruliĝis en la helan sunbrilon, dubasencaĵo pri peko aŭ
malĝojo kiu ĉirkaŭvolvis la kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo aŭ
kompato iam lin atingu. Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li
tie. Kun internaj tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis
seninterrompe en ĝia ombro, palpserĉante malhele en sia animo aŭ spektante
ekster si tra tiu perilo kiu malĝojigis la tutan mondon. Eĉ la senleĝa
vento, laŭ onikredado, respektis lian timigan sekreton kaj neniam
flankenblovetis la vualon. Tamen bonhomo S-ro Hupero daŭre ridetis
malfeliĉe al la palaj vizaĝoj de la mondeca homamaso dum li preterpasis.
Inter ĉiuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan
rezulton: ĝi faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera
emblemo--ĉar ne estis alia ŝajna kaŭzo--li fariĝis ege potenca viro super
animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ĉiam lin estimis kun aparta
timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, antaŭ ol li kondukis ilin
al ĉiela lumo ili eniris ĉe li malantaŭ la nigra vualo. Efektive, ĝia
malhelo scipovigis lin kompati ĉiujn senlumajn tendencojn. Morantaj
pekintoj alvokis laŭtvoĉe S-ron Huperon kaj malkonsentis finspiradi ĝis
kiam li alvenis, malgraŭ tio ke kiam li antaŭenkliniĝis por flustri
konsolaĵojn, ili ektremegis pro la vualita vizaĝo tiel intime
alproksimiĝinta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra vualo eĉ kiam la
morto nudigis lian vizaĝon. Havante nur la malutilan celon rigardi lian
figuron, ĉar estis malpermisite ekvidi lian vizaĝon, fremduloj vojaĝis
longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de la preĝejo. Sed
multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen antaŭe ektremegi! Foje, dum
la estrado de Guberniestro Belĉero, la instancoj invitis S-ron Huperon
deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra vualo, li staris antaŭ la
ĉefadministristo, la konsilio, kaj la reprezentantoj kaj estigis tiel
profundan efekton ke poste la leĝproponojn de tiu jaro karakterizis la
tuta malĝojo kaj la plena pieco de nia plej frua prapatra rego.
Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproĉa pri siaj eksteraj
agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne
amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam
tiuj estas bonsanaj kaj feliĉaj, sed ĉiam alvokata por tiujn helpi en
horoj de morta angoro. Dum la jaroj daŭre forpasis, fatigante siajn neĝojn
sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ĉiuj Nov-Angliaj
preĝejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preskaŭ ĉiuj
komencepokaj preĝejanoj liaj, estante jam mezaĝaj kiam li alvenis, nun
delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan
preĝejanaron li havis en la preĝejo, duan pli homabundan en la preĝeja
tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo,
kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun
ekrajtis mallaciĝi.
Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortoĉambro de la
maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ĉeestis la
eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur
mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankaŭ
spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la
preĝejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Moŝto Klarko, de
Okcident-Vilaĝo, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por
preĝi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero ankaŭ
la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed virino kies
trankvila kareco jam de longe daŭris en sekreteco, en soleco, meze de la
malvarmo de multaĝo, kaj ne pereus eĉ en la mortohoro. Kiu ajn alia?
Elizabeto! Kaj tie kuŝis sur la mortokuseno la jararblanka kapo de bona
Patro Hupero, kun la nigra vualo ankoraŭ volvita ĉirkaŭ lia frunto kaj
etendiĝanta malsupren sur lia vizaĝo, kie ĝin movetis ĉiu laŭvice pli
malfacila anhelo de lia febla spirado. Dum lia tuta vivo tiu krepopeco
pendis inter li kaj la mondo. Ĝi lin apartigis disde feliĉiga frateco kaj
virina amo kaj lin retenis en tiu plej malĝoja el ĉiuj malliberejoj, lia
propra koro. Kaj ankoraŭ ĝi kuŝis sur lia vizaĝo, kvazaŭ por pliprofundigi
la malhelon de lia senluma ĉambro kaj lin ombradi kontraŭ la sunbrilo de
eterneco.