ĈAPITRO XI.

Etika Pensulo.

En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.

-- Ondo ŝovinista. -- Eksiĝo Krakova 1912. -- Pri

Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --

Neŭtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko

al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --

Ekmilito.

Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon

sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin

kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo.

Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu

fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en

silenton.

Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la

homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur

gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne

ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en

septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la

urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj

fendaĵoj trastrekis la murojn de l' preĝejoj. Du tagojn post la

fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis

for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro

eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn

alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je

danko la malferman paroladon.

Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita

Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.[36]

Tie li revenis al sia temo plej kara:

"Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per

vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis

ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj

akceptis la _internan ideon_.... Oni ĉie komprenas, ke

U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj

interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka

sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,

kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan

interkomunikiĝon."[37]

En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis

rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia

lingvo.

Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj

kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj

Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado

ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj

malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.

Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito

estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en

unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro

koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara

tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja

kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj

generacioj.

Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan

antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj

verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo.[38]

Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.

"La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam

la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion....

Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas

interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj

politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej

terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."

Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne

tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan

kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel

neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.

Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis

ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj

al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la

lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al

najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri

frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en

Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro

proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne

majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia

koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol

morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La

lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala

fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ

fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas

voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco

oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en

Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la

kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:

"La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaŭ_

vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur _inter_

vi."

Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo

Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.

En aŭgusto 1912, l' antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la

cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj

turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de

nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun

preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda.

Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post

la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie,

en Universitato, Kopernik instruadis.

En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans

Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof

adiaŭis la honorojn:

"Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia

koro estas plena ... sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo

oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu

rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial

pardonu min, ke mi pli ne parolas.

"Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia

estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas

tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do

hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda

sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj."

En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur

estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj

kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono

de l' broŝuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis

ĝin.[39]

En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:

Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma"

prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter

homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala

kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian

kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi

la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia "suspektebla solidareco"

kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por

ataki Esperanton.

Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,

tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de

malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,

por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La

estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.

Malgraŭ ĉiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam

disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam

kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi

minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por

instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio

estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu

per l' alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l' homaro.

En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel

ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:

Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la

interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por

ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj

vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.

Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,

insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara.

Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian

lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.

Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia

unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En

multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis

homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu

aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu

kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala

renkontiĝo.

Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l'

_Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof

unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma

eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj

aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj

malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus

elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis

kiel devojn de ĉiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al

malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj

aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al

liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj

savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian

ŝovinismon".

Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en

gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda

devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al

tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne

perfidi siajn samgentanojn.

Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed

ankaŭ tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale

ateista. "Liberpensuloj" ofte fariĝis fanatikaj materialistaj

sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la

ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn

festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue

por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa

estis tiu flanko praktika.[40]

Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto

de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je

l' Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj

ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof

revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj

povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur

liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante

ĉion ofendan al iu konscienco.

Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli

altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la

ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun

homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon

kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun

pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne

kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran.

Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion

farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili

sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio

estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj

parolas nesame.

Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj

forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon

religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.

Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,

kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:

"Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj

reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon.

Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en

la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas

la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la

koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi

vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro,

irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan

regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! ..."[41]

Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto,

kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis

ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre

klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de

ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio

malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon

vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?

En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentraĵoj

flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al

eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ

krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?

Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj

knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj

simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo

kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn

ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan

korsuferon.

El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.

Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?

"Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj

kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne

multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,

ĉar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne

_negativa_. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj

ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en

difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj

senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si

reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al

la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj

la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la

ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu

konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en

maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti

heredata."[42]

Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,

kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma,

bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al

Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie

komunan kuraĝigon al aŭskultado de l' konscienco, komunan

proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.

Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj

povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj

dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataŭ

"religio", ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan

kredon aŭ teologion.

"Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan

kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei

neŭtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj

komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn,

sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ

hipotezoj de ĉiu el ili.

"Ni proponas starigi _neŭtrale-homan etikan regularon_, kiu

povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan

gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la

gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute

senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj,

ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam

fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla

religio."[43]

Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze

de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en

Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la

parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian

kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne

konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron

al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj

nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' aŭtoro mem de la lingvo

iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta,

ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj

kongresanoj.

Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed

je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin

libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al

Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en

neŭtrala lando.

Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum

plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado.

La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo

pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra

minacis aeron....

Tro malfrue. Tro malfrue.... Io rompiĝis en koro Zamenhofa.

[36] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.

[37] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Ĝenevo, 20

septembro 1909.

[38] Prof. Eugène Pittard: _Les races chez les belligérants_,

Genève 1916.

[39] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid

1913. Havebla ĉe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney,

Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).

[40] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.

[41] El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.

[42] El manuskripto pli supre jam citita.

[43] El sama.

Vivo de Zamenhof · 第 23 / 24 题