Homo ĉe Morto.
Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Ĉagreno de la Majstro. --
La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso.
-- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo. --
Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro.
-- Grandeco de Zamenhof.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj
plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
ĉiam vigla, senlaca, flegema.
Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun.
Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo
teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj
ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan.
Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio
estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj
heroe falis amasege.
En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante
laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la
germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al
rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj
butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
eĉ Zamenhof, "danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en
printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la
malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
kongreso homarana.
Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis
fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
1914 li skribis al la organizantoj:
"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ
miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi
estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por
la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de
ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda
reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu
el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur
grundo tute neŭtrala.
"Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj
suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
_absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi
alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per
celado nacionalisma."
Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la
milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof
parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro
ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l'
fideleco al supergenta idealo.
Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron
al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta.
Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la
tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin
represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin
turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj
flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la
terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
gento Y?"
Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda
sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi
principo: "_ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
apartenas al ĉiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus
necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ
per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin
kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En
lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa "Serenisima
Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono",
"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn
toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso _-io_.
Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn
sub internacia garantio:
"1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj
naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion,
aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la
aliaj gentoj.
"2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ
dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia
lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian
konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata,
ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al
gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
la malplimulto al la plimulto.
"3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de
tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo
starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.
"4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia
gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per
komuna interkonsento de ĉiuj regnoj."
Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi
principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ
Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj
kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro,
pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la
militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj
je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ
supa disdonejo. Mankis pano.
Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin
devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska
41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte.
Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstataŭis lin kiel okulisto
ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn
malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna
kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l'
kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l' kongresoj,
Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de
l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. "Ĝi estas ja la celo de
mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por ĝi mi
fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
ĉi tie, fortranĉita el mondo!" Li antaŭvidis morton, kaj li
sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ
starigi l' aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra
la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo.
Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La
terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso,
nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj". Sed la milito
longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed
antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
Esperantistaro.
Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la
lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito
daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li
skribis ŝanĝe: "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917". En marto,
la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? Ĉu li vidos iam pacon?
Denova korektaĵo montras krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn
vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".
La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro
fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La
Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan
esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Ĉu ili scios
daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?
Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova
homaro devas organiziĝi.... Sed kiom laciga nedormado! Kiom
turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis
sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! ...
Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia
gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam
ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
ripozo liberiga.
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!
En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont:
Ne venis Polujo kadavron honori
De filo pollanda, de monda saĝul' ...
Ho kiel sangiĝis en mi pola kor' ...
Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko
Ĉar mortis bonkora helpant' okulisto.
Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis
en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri
adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj
priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
kortuŝitaj.
Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis
la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la
homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko
restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti.
Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj
lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa.
Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro
rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.
Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita.
Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus
respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam
ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie
aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino,
fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. "Li
neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian
portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
okuloj de l' servantoj?
Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis
senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
ekkredo. Antaŭproteste li notis:
"Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed
antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj;
malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis."
Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre
malplaĉos:
"Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe
en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
verŝajne nur atakon, ĉar _mia_ kredo estas tute alispeca ol
_ilia_ kredo.... Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
ne povas."
La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ
nelegebla:
"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne
memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis
ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro
kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por
ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja
tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ..."
Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis
noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri
morto, deksepjare li eksentis ion novan:
"Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero ...; ke
ekzistas iaj leĝoj en la naturo ...; ke io min gardas al
alta celo ..."
Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribaĵo. Mortante, Zamenhof
forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto
komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion
en la koro", ke li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado
trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.
Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
"Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed ... kio pli
bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?"
Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista,
mongajnema?
Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
helpi.[44] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l'
homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li
komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.
Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis
kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra
la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de
Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
vidis lian bildon reve.
Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena.
Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
manko. Kiom doloriga.... Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.
Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
Altiga pureco. Nedirebla grandeco.... Jes, granda estis tiu
homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?
Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_
lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia
plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun
de loko flugu ĝi al loko...." Nova mondo devas konstruiĝi.
Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas
absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta ...
Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!
[44] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892.