ĈAPITRO X.

Verkisto.

Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --

Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de

Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozaĵoj.

-- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --

Versaĵoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.

Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la

stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto,

aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis

verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia

estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala

lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto

ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam,

kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi

aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la

tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la

lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis

ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo

lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel

ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon".[29]

Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de

l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan

elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan

penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli

grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspeziĝis en

la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ

impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,

senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l' homaro.

Tamen ĝi inspiris milojn.

Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en

la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'

estonteco.

Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj

jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ

pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon

tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.

Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke

homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.

Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub

la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de

Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Molière, _La

Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de

l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia

Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.

Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de

paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:

"Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de

vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de

ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio

foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.

Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi

rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al

nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj

rondoj revenas la vento.... Estas tempo por naski, kaj tempo

por morti.... Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;

estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti.... Estas tempo

por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj

tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.

Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?"[30]

Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la

impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;

tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.

Ho kial ne fandiĝas homa korpo,

Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!

Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'

patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:

Spirito sankta aŭ demon' terura,

Ĉu el ĉielo aŭ el la infero ...

Respondu.... Diru al mi, kial

Sin levis el la tombo viaj ostoj.

Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile

Vin metis, kial ĝi malfermis nun

La pezan sian buŝon de marmoro,

Por vin elĵeti?

Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli

riĉa per uzado de l' interna forto disvolviĝa. Post multjaroj

tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna,

vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra

komenciĝis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola

dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la

germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis

la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi

tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton

ja necesan de komenca fundamento.

De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis

tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis

vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj

kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan

amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:

"Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio

estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur

ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian

klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de

tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion

-- ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas

ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras,

kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn,

baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,

ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,

kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano,

fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras

kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko."[31]

La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj

havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto

sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas,

kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li

ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam

antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ

antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona

batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon

kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de

_Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan

de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: "_Eviti ĉion

agresivan!_"

De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite

diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo

sentema, delikata:

"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia

malfeliĉa patrujo ..."[32]

Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta voĉo:

"Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne

eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos

esti lupoj unuj kontraŭ aliaj.... Kune kaj interkonsente

ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo."[32]

En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al

obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la

ritmo iom unutona, sed impresa:

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,

Traboras la monton granitan.[33]

Antaŭ l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj

sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam

fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta

signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de

la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj

aŭdiĝas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:

Ne al glavo sangon soifanta

Ĝi la homan tiras familion:

Al la mond' eterne militanta

Ĝi promesas sanktan harmonion.

Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto.

Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi

la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento

ĝenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta

aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej

sinceran:

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj

Velkantajn foliojn deŝiras,

Ni dankas la venton, kaj repurigitaj

Ni forton pli freŝan akiras.

Tiun ĉi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaŭ la Bulonja

kongreso. Same _Al la Fratoj_ eĉ pli frue. Melankolie sonas

ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja

malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:

Ne mortos jam nia bravega anaro,

Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro.

Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,

Al cel' unu fojon signita.[34]

Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro

sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la

vortoj "celo" kaj "obstino". Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda

estas miaguste la _Preĝo sub la verda standardo_,[35] kaj eĉ

multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al

ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro

simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca

literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu

komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis

ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora

trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin

laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda.

Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis

unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton

de l' homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli

malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per

orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron

al hela lumo de frateco!

[29] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.

[30] El _La Predikanto_, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj

tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al

kiu Zamenhof kunlaboris tiel.

[31] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).

[32] Parolado en Londona Guildhall, 1907.

[33] El _La Vojo_.

[34] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.

[35] Citita en ĉapitro VI.

Vivo de Zamenhof · 第 22 / 24 题