Lingvisto.
Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
"Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
leĝo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolviĝo. --
Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon.
Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno.
Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la
kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la
lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ
alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj
raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la
ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l'
adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio
ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la
vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al
alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
danĝeraj rompoj?
En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la
plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis
pli rapide.
Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de
Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun
indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn.[18]
Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' ĉambrego. Tiu sceno
videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris voĉo de
Bourlet: "Judasa kiso".
Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun
dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia
merito restis granda.
En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la
"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza
logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la
subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi
elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem.[19] La ceteraj sendis
ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu
advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel
prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin
ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj
dankemon.
Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo
de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj,
vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis
kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj
sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte
aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront,
la komitato decidis elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco
de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva
Komitato_.
Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La
ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum
ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li
mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis
ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la
enmikson de sentoj ambaŭflanke.[20]
Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for
la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro
Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis
demokrate.
Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
skribis:
"Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti
_iniciatoro_."[21]
Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed:
"Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj....
Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia
persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
kaj parolantoj.... La lingvo internacia devas vivi, kreski
kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj
ĉiuj vivaj lingvoj."[22]
Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por
ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli
scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera
scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.
Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la
"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aŭ
"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de
Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li
eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj.[23] Li insistis
pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li
presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ fakto ĝis nun neniam
okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!" Rimarkinde,
la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita".
Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia
stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra
komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por
Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du
komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
veron.
Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere
malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia.[24]
Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne
povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia cenzuro.[25]
Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
"Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia
persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj....
Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun
materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de
regula skriba literaturo.... Kiam la lingvo sufiĉe
fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ
tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj
sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto."[26]
La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis
vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de
Courtenay.[27] Plie li studis medicinon. Li komprenis
naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William
James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li
nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis _a priori_.
Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne
sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj.
Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.
Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj
denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj
en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj
plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu
sama.
"Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj.... Iom post
iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas,
aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj
eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia
lingvo laŭ la diversaj landoj.... Nenie rompiĝas aŭ
difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova
Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia
sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa."[28]
En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi
Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti
kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aŭ ĉesigi l'
akordiĝon de l' adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la
tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per
alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan
vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj?
Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ
Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
latina ŝajno?
Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva
Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga.
Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi
montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus
morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube
estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la
_komprenadon_. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj
perdo, sed li konkludis modeste:
"Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi
plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la
natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
senpova kiel ĉiu alia persono.... La Esperantaj radikoj de
la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn
aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.... Ĉiu, kiu volos
kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
fortojn."
[18] Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.
[19] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
oktobro 1907.
[20] Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia _Historio di nia Linguo_
Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me
intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
di lua konduto.... Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
[21] _Dua Libro_, Varsovio 1888.
[22] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.
[23] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette,
1903.
[24] Vidu _L' Espérantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato
de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi
komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri ĉio, kio koncernas
propagandon. Al ĝi, kaj _nur al ĝi sole_, apartenas la devo kaj
la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L.
de Beaufront, prezidanto).
[25] Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.
[26] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri
malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.),
Unua parto, Ĝenevo 1912.
[27] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
[28] Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.