Kongresaj Paroladoj.
La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
deklaro. -- Ĝeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
Celo de l' Kongresoj. -- Kembriĝo 1907. -- Ĝojiga impreso.
-- Modesta kaj libera. -- Kontraŭ vorto "Majstro". -- Pri
taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
loĝantaro. Ĝi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de
intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
esperantisman movadon".[17] Estis do plej nature, ke tie preskaŭ
ĉiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa,
eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman aliĝilon. Fakte nur
malmultaj tion faris.
Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La
krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
_Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna
ideo" de l' movado. Tamen iom ĝenerale, senprecize. Sed kelkajn
interesis vere nur la lingva flanko laŭ gusto gramatika. Inter
ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
Francujo.
Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la "internan ideon". Kontraŭ
tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
_L'Espérantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' broŝuro
pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue. Poste li montris ĝin
kiel gravan danĝeron por la sukceso de Esperanto.
Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis
tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon
oficiale kiel:
"Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn
naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
komunikiĝadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj
popoloj.
"Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto
ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
kiu la Esperantismo ne respondas."
Tiu ĉi frazo devus sufiĉi. Sed la vorton "privata" kelkaj
personoj volus anstataŭi per "malpermesata". Sub influo de De
Beaufront aŭ alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili
diris; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia
_ideo_, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj
ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas ĝin!
"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado ĉe
la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo je 1906:
"... El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj,
kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon.
Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj
bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos
malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
volas havi nenion komunan!"
Pale staris Zamenhof en Ĝeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
frazon per laŭta kaj decida voĉo. Tremiga aplaŭdego montris al
li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
li povis diri, ke ĝis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aŭ
praktika utileco. Ilia celo kaj agiga ĉefideo estis ja frateco
kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daŭri kun
certeco, ke li esprimos la internan senton de ĉiuj koroj:
"Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia
naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de
Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ
dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj:
'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; ĉiuj
verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
ni kaŝis nian ideon; neniam povis esti eĉ la plej malgranda
dubo pri ĝi, ĉar ĉio parolis pri ĝi.
"Kial do aliĝis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili
ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj
sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
revas, kvankam, pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj,
ili penas tion ĉi nei? ...
"Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto
-- ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se
ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi,
ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo --
ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi
alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi
alproksimigas iliajn korojn."
Laŭ la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
agi plej saĝe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Ĝi gajnis la
korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
homarana. Nun pro necesa precizo de programo ĝi timigus multajn.
Ĝi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
pli urĝis kulturi la komunan senton, celante taskojn
ĝeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
pli. Ili daŭru kiel festoj de l' "interna ideo".
"Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en
Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por
vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi
estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj."
Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la
sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je
1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko
vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el
popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la
Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
ideon de intergenta justeco kaj frateco.... "La Kembriĝanoj
akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
komprenas kaj ŝatas".
Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj
eminentuloj ĉe l' antikva universitato. "Ni vidas novan
Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian
dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
herbokortoj, sur ŝipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
skulptoriĉaj.
La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
multeco de l' venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la
granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon _La
Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina
profetaĵo:
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera
popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno
internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni
kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam
profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l' okulista
laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga
tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu
tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
lipoj de la Majstro.
Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ
preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato
kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro
libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la
ĉenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio
plaĉis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
de la _Lingva Komitato_. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de
vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto
Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
gusto.
Lia vivcelo estis la "interna ideo". Ĉar la Bulonja deklaro nur
aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la
devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li
plenumis tion:
"Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne
altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.... Por
formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom,
per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado.... Ĉiam pli kaj pli,
komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj ĉion ĉi
tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam
devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la
fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj
muroj inter la popoloj -- se ĝi nur ne enmiksas sin en la
internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
standardo....
"En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan
standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla
signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj
kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj
de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraŭ sia propra
volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj
de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la
estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la
plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."
Post la Kembriĝa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaŭ
katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de
respubliko. Sub altaj arkaĵoj de l' antikva festejo nun sonis
unuafoje la voĉo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie.
"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo ŝovinista en
ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis
el tutkoro.
Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter
la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas
homon kontraŭ homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis
indigne:
"Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio,
kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
'amo', ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!"
Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l' knabaj
promenadoj, kiam suno je l' vespero ruĝigas la montetojn kaj
nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
Ruĝ-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilaĝo. Ili amis,
ili sentis ĉion sia.... En urboj, kvar gentoj sin malamis:
"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos
anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore,
kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri
frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj
deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj
estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!"
[17] Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en
Krakovo, 1912.