Homarano.
Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Buĉado
en Kaŭkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
Lingvo kaj Religio. -- Neŭtrala Fundamento. -- Kredo kaj
moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
Pri neŭtrala Templo.
Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda.
Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis
sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis
Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton,
ne nur lingvan, sed moralan:
"Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj
partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al
la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo ..., ke ĝia
facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia
natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de
plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
plej paca kaj sincera frateco."[15]
La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.
Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston,
elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma
regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga
petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj
ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur
neĝo sangante.
En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia.
Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por
repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician:
"_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis,
kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita
"Nigra mano" estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj ĝi
eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj
socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn
stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli
facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de
l' butikoj, rabado kaj buĉado sonis baldaŭ. En Kaŭkazo okazis
same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj
Armenoj.
Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin
defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo,
evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
titolo _Hilelismo_, li decidis igi taŭga ĝenerale.
Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo
de la broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo 1906.[16]
Ĝi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento
kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron.
Antaŭparolo mallonga ĝin klarigis:
"La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de
lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj
kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur
fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
egaleco, kaj justeco."
La antaŭparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne
devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
"Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la
homaranismo."
Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li
volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En
1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj
de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
sian nomon sur la novaj eldonoj de l' broŝuro.
En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de
malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia
religia.
En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe,
sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi
ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel
Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li
kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi
deziras ke aliaj agu kun vi".
Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas
neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo,
tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
nomo "Dio" aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la
mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam
ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili
konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu
homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo
kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia,
komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj
starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la
gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
pli grava.
Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento _mora_, ne nur
idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de
vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto
je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ
Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo.
Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ
sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda
okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum centjaro. Ĝi
tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton.
Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu
germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro.
Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo
rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur
lasta paĝo de l' broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj
aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena,
lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia
demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante
suferantajn samgentanojn.
Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aŭ kun Poloj kontraŭ la
Hebreoj.
Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaŭ
ĉiuj dek du punktoj de l' broŝuro povas celi du efikojn.
Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
por leĝaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de
l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando
apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu
vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun
aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun
homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn
landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso _-io_ al ĉefurbo, kiel
Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la
lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo
homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus:
"... frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj
tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de
filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
vivo-reguliga religio komune-homa.... En la templo homarana
oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu
templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj
malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan
ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p."
Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia
komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj
espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta
komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo,
neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
fluos. Influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen
ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa
popolo de popoloj.
Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
[15] El la broŝureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen
subskribo, Peterburgo 1906.
[16] Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.