ĈAPITRO VI.

Idealista profeto.

Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto

de malriĉuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --

Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900

kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --

Internacia fratiĝo. -- Profeta parolado. -- Preĝo al Forto

mistera. -- Horo neforgesebla.

Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al

la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno,

kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn

filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino

kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon

de l' patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la

plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi

Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun

edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo

familia.

Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en

malriĉa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la

mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre

malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn --

kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja

malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.

En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ

preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis

popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia

atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera

bonfaranto.

Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,

kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda

specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre

malriĉe, for el ĉia lukso.[13] Per penado ĉiutaga la premantaj

zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli

alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas

tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis

plumon.

Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la

noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo

malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la

novaj batalantoj:

... Vi en la urbo, vi en urbeto,

En la malgranda vilaĝo ...

Tre malproksime ĉiuj ni staras

La unuj de la aliaj.

Kie vi estas, kion vi faras,

Ho, karaj fratoj vi miaj?

Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni

povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera

silento pensante al la alia "rondo familia".

Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li

pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis

homarano, sed la sorto de l' malfeliĉa gento priokupis lin.

Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo.

Kontraŭa partio de la "asimilistoj" ankaŭ ne plaĉis al li.

Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj

devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la

Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al

lumo kaj sincero li celis.

Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte

kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus

resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.

En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De

nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.

Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno.

Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ

gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala

fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne

bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta

Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio

estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus

ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala

bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.

Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por

atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis

"Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laŭ la nomo de

Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en

Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata

scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin _laŭ spirito_,

dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin _laŭ litero_.

Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,

pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al

ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo

ne devus apartiĝi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu

devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja

kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.

Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en

Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro

idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por

tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj.

Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al

rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.

El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur

malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj

aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la

potenco de l' antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l'

animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj

homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li

dediĉis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas ...

Ni semas kaj semas konstante.[14]

De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du

landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj

societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado

iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua

kongreso de l' Esperantistoj.

Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,

ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj.

Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li

timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin

ĝenis.

Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al

deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan

paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li

klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.

Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.

Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej

brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin

akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al

li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li

tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam

delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana

kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi

helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis

ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis

tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis,

ne pri si, nur pri mondlingvo.

Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare

li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja

divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank' al

multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,

Sébert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis

ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.

Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj

subakvigi ĉion "internacian" sub ondego ŝovinista. Tial estis

prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.

Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos

fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en "la rondo familia".

Trans ĉiuj stratoj de l' urbeto marborda balanciĝis verdaj

flagoj kun la stelo de l' espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja

jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo,

Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa

vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la

placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis

la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis

muroj inter la popoloj.

Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En

kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis

alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj

en la mano. La teatro de l' urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda

la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al

balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La

plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga

letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per

portreto pendigita ĉe muro de l' sidejo. Ĉiu sciis ja parkere

liajn versojn kuraĝigajn:

Tra densa mallumo briletas la celo

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.

En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris

tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis

aŭdantaro en plena salonego. Varmo vastiĝis sub lamparo.

Ekscita tremo ruliĝis tra l' amaso dum atendo.... Subite

eksonis la muziko de l' himno _La Espero_:

En la mondon venis nova sento,

Tra la mondo iras forta voko ...

Samtempe ĉiuj ni stariĝis ... Jen sur scenejo, kun estraro de

l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,

kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam

griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj,

tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l'

urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la

bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:

"Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la

granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj

kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por

frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda

ideo, kiu ĉiujn nin ligas....

"Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia

kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la

vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos

telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis

regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la

mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj

ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta

domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas

misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la

orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj

de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj

fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:

ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La

fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj

niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos ...

"Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la

alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka

kompreniĝado kaj la nia! ... Tie la membro de unu nacio

humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian

lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas

sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas

sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj

kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu

humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento

neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin

kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la

unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj

popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel

konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia

sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian

pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si

reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al

alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la

tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la

gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun

Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj ...

"Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,

nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la

reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj

membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne

haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la

lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata

estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!"

Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li

sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis

lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj

fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis

aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj

atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj

kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo.

Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Ŝlejer, pli frua

pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de

li kaj de volapükanoj. Li diris nur pri la granda laborado de

sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris

pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'

estonteco de fratiĝo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la

celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,

Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto

memora.

Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon,

Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri

finon? Lia voĉo penis lastan forton:

"Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al

vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro

estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la

deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej

alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same

kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla

homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne

apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur

homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj

nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo,

kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

"Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fontego de l' amo kaj vero ...

Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,

Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas ...

Hodiaŭ ni preĝas.

"Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,

Kun dogmoj de blinda fervoro;

Silentas nun ĉiu disput' religia

Kaj regas nur kredo de koro ...

"Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,

Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,

Redonu la pacon al la infanaro

De l' granda homaro!

"Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,

Por reunuigi l' homaron.

Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,

Sed lasu nin venki la baron ...

"La verdan standardon tre alte ni tenos;

Ĝi signas la bonon kaj belon.

La Forto mistera de l' mondo nin benos,

Kaj nian atingos ni celon.

"Ni inter popoloj la murojn detruos,

Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos

Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero

Ekregos sur tero."

Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj

estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile

rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam

ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.

Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin

detrui.

Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!

Naskiĝo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla

kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de

modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur

niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'

homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! ...

Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj

vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine

krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?

Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!

[13] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof

al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Ĉu

estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"

[14] El poemo "La Vojo".

Vivo de Zamenhof · 第 18 / 24 题