ĈAPITRO V.

Doktoro Esperanto.

Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapük.

-- Nova turmento. -- Fianĉiĝo. -- Helpema bopatro. --

Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaŭ Rubikono. --

"Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edziĝo. --

Dissendado de broŝuroj. -- Respondoj kaj aliĝoj. -- La Dua

Libro. -- Akraĵoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". --

Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. --

Transloĝo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.

Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara

Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe

bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente

rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura

kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.

Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du

sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de

sindono.

Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre

kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du

jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan

vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la

sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia

modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj

malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu

vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna

sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du

tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis

altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis

la kliento?

En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro

ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ

freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj

ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon

okulistan.

Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala

kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie

li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis

sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al

publiko.

Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu

volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l'

financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.

Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin

perfektigis, ekfloris okcidente "Volapük" de l' abato

Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum

longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia

famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la

solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj

homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la

mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.

Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.

Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara

Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo[9] kun D-ro

Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri

lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo!

Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do

utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila

al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?

Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:

"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel

ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo

estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan

taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin."

Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero,

kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.

Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la

cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.

Fine la 14. de julio[10] li allasis la permeson al presisto. La

verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro

estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin

agitis.

"Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi

staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia

broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto

atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu

publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je

'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan

estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;

sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj

sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon."

En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: _Ho, mia

kor'!_ Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta

kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,

El mia brusto nun ne saltu for!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor'!

Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,

Ho, mia kor'!

La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis

eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman

enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo _Patro

nia_, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses

reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis

aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj

da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo

la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo

internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". La tuta

verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: "Doktoro

Esperanto".

La 9. de aŭgusto[11] Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre

modestan ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie

kun edzino li komencis dissendadon de l' broŝuro al gazetoj kaj

personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn,

enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l'

komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon per

tuja semo de komuna idealo.

Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton

kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara

laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en

la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ

ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi

estas, se ŝi gardas la flamon.

Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ

fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova

lingvo. Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj

anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la

soleco Zamenhofa.

Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de

fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la

lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si

mem. Laŭ lia espero "la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno,

kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi

mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi

ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de

ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ

alia persono".

Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la

lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj

li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri

la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro

ĝenerala.[12]

"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis

en antaŭparolo, "la bona genio de l' homaro vekiĝis: de

ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj ...

viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda,

grava kaj utilega konstruo."

Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ

inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj

Puŝkin.

En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj

diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la "lingvo de Esperanto"

baldaŭ nomiĝis "Esperanto" tute simple. Al ĝi konvertiĝis

en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista.

Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Ĝi

anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreiĝis internacia movado.

Samtempe la maldolĉo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis

la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro

li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne

volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.

Jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis

Kovnon en loĝejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove

serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro,

li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en

ĉefurbo pola.

Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_,

laŭ deziro de l' samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj,

kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis

ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li

troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la

patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio

ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino

adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la

lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la

presadon de l' organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso.

"Se la trunko ĉesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "ĉiuj

esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi.... Mia

situacio atingis lastan gradon de neebleco."

Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.

Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el

Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis

la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel

grava por homaro, naĝis kiel nukseto sur la vasta maro.

Malgranda, malforta, nekonata, se ĝin dronigus ondeto, la mondo

eĉ ne scius. Sed se ĝi vivos, kia mirinda kreskaĵo disflorados

iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj

fratigitaj!

Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li

elĉerpos. Kvankam neriĉa, li proponis anonime certan sumon por

daŭrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dediĉis

centmarkan monatpagon. Ĝis 1894 la vivo estis certigita. "Sen

Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en

Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian

dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj

maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi eĉ parton de sia

necesaĵo por helpi geniulon.

Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj

malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino

tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de

knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for.

La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando

materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis

transloĝi al Grodno.

Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin

atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de

Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastiĝis tra la mondo.

Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla

voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post

brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila

idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis

nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis

liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter

si.

Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro

sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur

inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne

venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis

antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik"

interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.

"Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj

artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi

post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,

almenaŭ libere legadi en la lingvo.... Mi vidis multfoje,

kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je

reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo

estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno

de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo."

(_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.)

Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en _La

Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli

malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja _Kredo

kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en

la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn

abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis

nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.

Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove

baraktadis kun akraĵoj de l' vivado.

Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro

saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta

eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis

iam plu.

[9] La 30. de marto 1887.

[10] 1887.

[11] 1887.

[12] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero

n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).

Vivo de Zamenhof · 第 17 / 24 题