Gimnaziano en Varsovio.
Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina
lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
serĉado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
-- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
"En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj
homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj
bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis
nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la
kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...
"Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la
plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
rompu la murojn inter la popoloj! ..."
Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ
la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando.
Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
formiĝis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos
"grandaĝulo", li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu
ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
homa lingvo. "Se nur la homoj povus kompreniĝi!" li sopiris, kaj
infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo.
Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam
ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ
incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj
gentoj.
Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun
gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por
klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj
politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj
zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de
l' momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj,
parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.
Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj
eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l'
virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron --
ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion.
Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj.
Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La
ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil
nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
Mirinda la sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam
finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn
pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas
"kompensaĵon". Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj
ĉio same rekomencu! ... k.t.p.
En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo
frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin
profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj
malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
malaperos.
Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la
tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per
latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum
centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino
kaj Erasmo por dudek popoloj?
Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga
por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj
lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon,
gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof,
antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo.
Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l' incitoj intergentaj.
En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango
sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco
kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza,
ilia penso serĉas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi
frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. "Laboristoj
ĉiulandaj unuiĝu!" baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l'
amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj.
Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo
helpa de l' homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko
devas regi ĝian fundamenton.
De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.
Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko?
demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial
ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_,
_be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre
fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
forton.
Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem.
Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro
latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ
Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj
kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja
samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ
voĉdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?
Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu
fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi
okaze turnis la atenton al la surskribo _ŝvejcarskaja_
(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
elpendaĵo _konditorskaja_ (sukeraĵejo). Ĉi tiu _-skaja_
ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj."[6]
De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa
vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-aĵo_,
_-isto_, _-ema_, _-igi_, _-iĝi_ centobligus ĝin. Dek mil vortoj
memformiĝus sen aparta lerno.
Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj
malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam
samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel _o_,
_a_, _e_, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj,
el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre
turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj
maldolĉa, montras la malĝojon de l' gimnaziano.
Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de
l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
fervore li revenis al verkado.[7] Posta portreto montras la
ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.
En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute
simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia
longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion
tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses
aŭ sep ellernis la sistemon.
En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis
propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro
lia ĉe l' amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa
refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l' patrino ame
kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili
kantis himnon de l' frateco:
Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.
(Malamikeco de la nacioj
Falu, falu, jam temp' estas!
La tuta homaro en familio
Kununuigi sin devas.)
En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris.
La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson,
ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la
nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue,
"renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis
malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas
preskaŭ senescepte ĉe la grandaj inspiritoj tra tuta homara
historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis
tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar
la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
kriza vento.
Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula
minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi
en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!" Tiel
babilis konsilantoj bonintencaj.
Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li
faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan,
nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj
permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne
revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ
promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ
provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro,
gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj
manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu
fordoni tuton? La patro ĝin postulis. En lian ŝrankon malaperis
ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.
[6] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896,
n-ro 6-7; _Esperantaj Prozaĵoj_, p. 239).
[7] Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.