Studentaj jaroj.
Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
-- Poemo al Hebreoj. -- Malŝato je ŝovinismo. -- Reveno
hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
sonĝo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.
Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li
verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomoŝti_. Hejme la
gepatroj time zorgis. "Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en
monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
nutris!
Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis siavice
super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li
malkovris la internan meĥanismon de la homa formo. Eĉ tie lin
sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj
organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo?
Ĉu lingvaj aŭ koloraj diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter
gentoj devus ĉesi.
Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu
kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis
materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legaĵo
en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis.
Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata.
Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ
ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l'
Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur
justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:
Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.
Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,
Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
Vekiĝu, popolo kutima je batoj!
En tia tempo dormo estus honta.
Per ondo forta de l' amaso
Ni svingu flagon al la vivo!
Se riĉuloj pro la oro
Kisas sklave manojn potenculajn,
Ni, malriĉaj, per moneroj de l' laboro
Disbatos la katenojn.
Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu ...
Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam eĉ
gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l' merito de l'
Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super
ĉiuj" vundis lian senton, kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj.
Akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al
li. Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne
malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej malgranda
vorto ŝovinista lin repelis.
Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili
ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
ili sciu historion de l' aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis,
ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas
malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton
kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu
kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
sia revo.
Eĉ la "dek naŭ rubloj" ne troviĝis tro facile ĉe l' komenco
de l' monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne ŝatis trudi
elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li
revenis hejmen.
En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l' Universitato.
Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al
patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiĝi. Kie
kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En
libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia blanka mano
dolĉe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li
estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon ŝia edzo ja bruligis
liajn manuskriptojn. Saĝa kaj severa, nur pro amo patra li ĝin
faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte ŝi jam
ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis.
Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco.
Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos
universitaton.
Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l' skribaĵoj. Efektive
li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama lingvo kiel
en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En
sonĝo" estis jene tradukita el germana:
Mo bella princino il sonto vidá
Ko żuoj malseŝaj e palaj,
Sul dillo, sul verda no koe sidá
Il armoj amizaj e kalaj.
"La kron' de ta padro fio pu mo esté,
La ora, la redża ra sello!
La skepro diantiza, rol mo ne volé,
Tol mem koj volé mo, ma bella."
"To et ne estebla", ŝo palla a mo,
"Kor et si la tombo kuŝé mo
E koj i la nokto vioné mo a to,
Kor tol fe prekale amé mo!"
Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante
sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj diverslandaj. Li
skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis al si la skribitajn
paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed praktiko montris
ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj ĉi tio malbelsona.
"Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike
transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis
kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj
en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj
objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta
verbo _meti_, la neŭtrala, sed difinita finiĝo _aŭ_, k.t.p.,
kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko
senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn
nebezonajn sufiksojn."[8]
Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj
latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj
anstataŭiĝis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis
sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis
vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en
kunmetitaj vortoj kiel _ĉiudiurne_ aŭ _diurnmeze_, kaj ankaŭ
estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel
_diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaŭ
tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte
multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo
anstataŭis _e_ latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi
frazojn sen konfuzo.
Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte
nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la
vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ
Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado
vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin
forigi per plibona.
Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion
montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj
jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.
Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi
lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre
suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe
"fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el
tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis.
Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon,
sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for
la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel
helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus,
eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke.
Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa
pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si
ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis.
Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito
kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li
esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
lingvo.
Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian
stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri
homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.
Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis
eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo: