ĈAPITRO II.

Infano en Bjalistok.

La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --

Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj

sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj

antaŭjuĝoj.

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la

impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa

genio.

Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de

hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo

inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara

junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj

edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,

naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la

paro.

La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo.

Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo

peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj

ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj

lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio,

kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto

kaj Reala Gimnazio.

Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo

devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne

tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis

novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj:

akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo

malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan

krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian

plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de

fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia

naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre

praktikajn lernolibrojn.

Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj

infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri

fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed

obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome

la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.

Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj

ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia

mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi

tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.

Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li

preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon

pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian

kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli

efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de

Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo

laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion

pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'

familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta

fojo".[5]

Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj

aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,

kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam

laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe

klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por

verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro

lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne

superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala

kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema

knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj.

Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj

aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj

malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema

konsilanto.

De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li

adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis

kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li

antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis

frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon,

kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona.

Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj

senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis

morto ... kaj poste ĝi helpas ankoraŭ.

Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas

ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon

sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin

idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi

gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla

virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas

fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.

Saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja

vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj:

Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato

Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj ... Al

vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo.

Sangas vango. Plendas maljunulo ... "Ne bleku, judaĉoj!

hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for,

mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion

ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: "Formarŝu de l' trotuaro,

vi, raso de ŝtelistoj! ..." kaj kraĉas oficiro pro malŝato.

Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj

en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj

ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj

de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj

oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj

ornamaĵoj ... Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo.

Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen

plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.

"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi

tie estas rusa lando! ..." Protestas Polo el amaso ... Kie?

... Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas

ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas,

arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la

martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. "Jam

li ĉesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en

okuloj polaj, mokemo en la rusaj.

Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaŭ ili havas

koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj

infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj,

Poloj, Germanoj ... ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu

akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeliĝas

el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri

Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilaĝanoj!" Ilia poezio kaj

nacia revekiĝo? Laŭ Poloj "intrigo rusa", laŭ Rusoj "germana

pagitaĵo". Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri

Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado

inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda

Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub

skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon?

Terure ĝi aspektas ... Ankaŭ strange ŝajnis la rigardoj de

l' amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne

mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝita rito? Por ili la

panisto kuiras kukojn ja misterajn ..." Tiel kuras murmurado.

Poste bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en

spiritoj.

Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.

Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj

incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.

[5] El privata letero de Feliks Zamenhof.

Vivo de Zamenhof · 第 13 / 24 题