ĈAPITRO I.

La Gentoj en Litva lando.

Litva lando. -- El Mickieviĉ. -- Historio. -- Litovoj. --

Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --

Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --

Profetaĵo Mickieviĉa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetaĵo

Jesaja. -- Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.

Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de

Mickieviĉ en _Sinjoro Tadeo_:

Litvo! Patrujo mia! simila al sano,

Vian grandan valoron ekkonas litvano,

Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,

Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras ...

Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,

Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj ...[1]

Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj

gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ

antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj

popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo

pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo

netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkaŝita

per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj

urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l' naturo sub

gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En

Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj

ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume

alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi

manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre

maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ

plenigis ilin.

Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian

lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn

vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj

batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:

Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron,

Popolo, havanta mian instruon en koro:

Ne timu ofendon de homoj,

Ne tremu antaŭ insultoj.

Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,

Ho brako de l' Eternulo;

Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,

Ĉu ne vi dishakis Fierulon?

Ĉu ne vi sekigis la maron?[2]

Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro

dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la

prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan

lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en

la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la

Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj

havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'

komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis

ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj

urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj

ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo

brilis oraj turoj de rusa preĝejo.

Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per

armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de

l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli

peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam

trudiĝis devige en lernejoj.

Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus

finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn

sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa

registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. "_Divide

ut imperes_" fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom

pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.

Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn

diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al

termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili

devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun

la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj

aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam

venenis la disputo.

Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies

literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion

baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj

ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.

Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per

ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn

kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj

malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse,

fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,

baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj

de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ

Rusoj.

Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan

sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto

Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra

Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn

gentojn de l' mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun

mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.

Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita

punpagis la pekojn de l' ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi

sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur

tero:

Kiel Kristo ja venkis la tombon,

tiel ankaŭ Polujo revivos,

por savi popolojn kaj Ligon

ilian sigeli por daŭra justeco.[3]

Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero

tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado

mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton

kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al

si kreas propran vivadon internan.

Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,

sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l' Mosea

familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido

senŝancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita

kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis

jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas

esperi:

Ĝoju kun Jerusalem,

Kaj estu gajaj pri ĝi ...

Jen Mi fluigos sur ĝin

Pacon kiel riveron,

Kaj la riĉaĵon de l' popoloj ...

Venis la tempo

Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,

Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.[4]

En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj

ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado

genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj

en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'

inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.

Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.

Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis

Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj

prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.

En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala

liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj

subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj

tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango

subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj

akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja

limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.

Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj

kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato

al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga,

venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis

Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido

pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj

egoismoj al pure homa mondrigardo?

[1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter

Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola

Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.

Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.

[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.

[3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickieviĉ,

nacia poeto, mortinta en 1855.

[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.

Vivo de Zamenhof · 第 12 / 24 题