Sed la maljunulo skuis la kapon: „Tre vere, ho princo; sed la rezulto
estis treege malfeliĉa. La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la registaron
de la lando kaj la juristaron. Per financaj ruzoj ili amasigis fablajn
monsumojn. Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun moderaj
profitoj estis por ili ridindaĵo.“
„Vere, tio estas laŭ la naturo!“ mi diris. „Sed en lando kie ĉiuj estis
riĉaj, ĉu sin trovis iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar neniu
volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas plenaj de oro.“
„Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili
fariĝis batalemaj. Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo kaj
ruiniĝo.“
La 20an de Majo.
Glacia vento kun pluvego el la nordoriento. Hieraŭ ni spasme spiris pro la
varmega aero. Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj.
La 21an de Majo.
Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas malvarme. Miaj dentoj tremas
kaj mi estas kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona neniam ĝemis
ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da
Usonanoj kiuj sendube pereis en simila vetero.
La 16an de Junio.
Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi tiun taglibron. Abomenan malsanon
mi havis, kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ similis al febro,
kaj tamen miaj membroj estis malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se mi
volus.
Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun kelke da metalaj platoj kaj
parolis pri ili. Li tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj
Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris sin, sed li estis prava
kiel kutime. Estis jene:
Abdul: Ili multe legis.
Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis literaturon. Ĉu ili multe legis
nenion?
Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage ili publikigis vastajn
paperfoliojn en kiuj ili plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli
terura la krimo, des pli preciza la priskribo. Teruroj estis ilia ĉefa
ĝojo. Skandalojn ili englutis kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn pri
krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope. Preskaŭ ĉiu familio en la
lando legis ilin.
Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon?
Abdul: Jes.
La 20an de Junio.
Ree ni estas sur la maro; malproksime de Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia
decido estis subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis inter tiuj
malbenitaj platoj geografian karton de la lando, kaj sekve de tio li
sentis fortegan deziron viziti unu urbon nomitan „Washington“. Mi
ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras
al Persujo. Kaj tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li diras ke ĝi
estis ilia plej belega urbo, la registara sidejo, la ĉefurbo de la lando.
Ab-i-Garm ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto estas vera.
Hason ankoraŭ manĝas sola.
Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko, dum Testudo kviete naĝis
suden. Tero vidiĝis laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio laŭ
la okcidenta horizonto.
Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la ruinon de giganta turo--eble
lumturo--Abdul subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam li alparolis
Ab-i-Garmon, demandante je kiom da mejloj ni estas malproksime de la
Nu-Joka haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi treege ekscitis la
maljunulon. Mi rimarkis nekutiman brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon de
la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan, kaj ekparolis:
„Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita de feraj ŝipoj--ruinoj de
grandiozaj militŝiparoj--la plej potencaj en la homa historio!“
Tuj ni ĉiuj interesiĝis.
„Kiuj militŝiparoj?“ mi demandis. „Kaj kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?“
Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto de iu Perso; konflikto en kiu
la maro skuiĝis kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj monstroj.
Unu el ili estis sufiĉe potenca por dispecigi en atomojn tutan aron da
Testudoj.
Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile dirita, sed ĝi tute ne estas
kredinda. En Testudo mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari iujn el
viaj infan-fabelaj mirindaĵoj.
Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus
influi vian parolon.
Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis.
Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo, ho Abdul. Mi memoras nun ke mi
iam legis pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la antikva historio
mi forgesas. Kiamaniere ĝi okazis?
Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis avaraj. Kaj ilia avareco, fine,
okazigis tiun ĉi militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la leonan
parton de la komerco de la mondo. Tio haltigis la prosperon de aliaj
nacioj, ĝis fine la plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por
memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco. Ili amasigis mararmeon
plej grandegan. Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko. Kaj tie ĉi,
sur la loko kie ni nun naĝas, ili renkontis la Usonajn ŝipojn.
Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute?
Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn ŝipojn el fero, kaj multajn pli
malgrandajn ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek grandajn ŝipojn,
ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn ŝipojn por diversaj celoj ili havis.
Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis
nacio da komercistoj ili eble malŝatis la militon.
Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas. Laŭ la Usonanoj mem ili estis
potencaj militistoj. Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian ideon.
Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis timuloj, malfortaj en korpo kaj
spirito, sed ofte tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo ĵetas plenan
lumon sur la aferon. Tago simila al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam
la Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo por kapti Nu-Jokon, renkontis
la Usonan admiralon Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la batalo ne longe
daŭris.
Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la Eŭropanoj havis po tri ŝipoj
kontraŭ unu mi donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon similan al
ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la fundo.
Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo, rilate al la daŭro de la
milito. Ĝi daŭris ĝuste someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj kiuj
sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la maro sub niaj piedoj estas
kovrita de feraj korpoj.
Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto, kaj mi ne dubas, la avaruloj ne
estis tute malindaj.
Omar: Kiam tio ĉi okazis?
Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento. Mi ne memoras la daton, sed
ĝin neniam forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar en tiu tago
ili faris mirindaĵojn. Admiralo Bedford foje estis ĉirkaŭata de dekduo da
Germanaj militŝipoj. Kaj jen! li detruis ĉiujn! Kaj el Franca kaj Rusa
ŝiparoj li detruis egalan nombron; ankaŭ kelkajn Britajn kaj Italajn
ŝipojn.
Omar: Diablo! Bonega afero!
Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj en tiu tago. Teksas, ŝipeto
kun pinta antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da grandaj ŝipoj, kaj
la akvo englutis ilin. Ankaŭ alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la
Usonanoj elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi mirinda maŝino naĝis
tien ĉi kaj tien inter la fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da
gloro la komandanto havigis al si.
Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la Usonanoj?
Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ iu Usonano ili ne perdis iun
ŝipon, sed laŭ aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn.
Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas klarigi kiel tia malsupera popolo
povis subite fariĝi heroa?
Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto, ili estis mirige bonŝancaj sur
la akvo. Kaj tiun diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino, kiu opinias
ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis malpia popolo, estis helpataj de la
diablo.
La 2an de Julio.
Ni estas en la rivero kiu kondukas al „Washington“. Ab-i-Garm diras ke ni
vidos ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron.
La 3an de Julio.
Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda kupolo, ankaŭ tre altan kolonon.
Eble ili apartenas al la urbo kiun ni serĉas.
La 4an de Julio.
Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej gaja humoro ni forlasis Testudon
tiun ĉi matenon, sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj atendis nin.
Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris, akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason,
Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la kuiristo, Taki-u-Din, kaj du
maristoj. Nia marŝo ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo konsternis
nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de Abdul, por studi iujn surskribaĵojn
sur ŝtono, kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun surprizita ekkrio.
Ni rapidis al li, kaj tie, en la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj
piedoj!
Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni decidis sekvi la postsignojn, kaj
baldaŭ trovis, ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli rekte ol ni mem
povus iri. Nia eksciteco estis neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis
defendilojn, tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata, sed ĝi
estis klare videbla. Ĝi serpentis inter defalintaj fragmentoj kaj
ruiniĝantaj statuoj, kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj
de vasta grandeco kaj solideco, kiuj multe superis iujn, kiujn ni vidis en
Nu-Jok. Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj.
Dum ni supreniris la monteton al la granda templo kaj vidis ĝin tra la
arboj, kiuj sin levis super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco.
Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn kolonojn. Ĉiu estis hakita
el unu bloko, kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove
faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la malsupraj arkaĵoj de la
konstruaĵo, kaj ni alvenis al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni trovis eĉ
pli belega ol la alian. Ĉe la meza parto sin trovis ŝtuparo de admirinda
vasteco, nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta kreskantajn florojn
kaj herbon.
Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum la aliaj sekvis, mi ekvidis du
homajn piedojn kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado supre. Per
signo mi atentigis Abdul’ pri ili, kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis
de ĝojo. Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon pro la ebla renkonto.
Kiom de ili estis tie? kaj kiamaniere ili akceptos nin?
Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj estas tie, mi kuraĝe supreniris la
aliajn ŝtupojn kaj staris antaŭ li.
Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto, kaj tenis siajn piedojn sur la
balustrado, nivele kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata ŝtofo li
multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile rigardis min, kvazaŭ Persa
nobelo estus ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi, precipe ĉar li
restis sidanta, kaj eĉ ne demetis la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon
kelkajn fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto.
Por konservi mian propran indecon antaŭ miaj kamaradoj mi ne povis permesi
ke la barbaro sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu. Li respondis
neĝentile kraĉante el la buŝo brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ
li. Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed samtempe serioza vizaĝo,
li diris ion per nemuzika voĉo, kion mi ne komprenis.
Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du vortojn rapide alproksimiĝis kaj
alparolis lin en lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile komprenis,
precipe pro la elparolo de Abdul. Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de
la viro nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj, kiel ili ĝin skribis
antaŭ dek unu jarcentoj.
Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul, mi povis pli bone observi lin.
Li estis alta kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis ĉe la unua
rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni decidis poste ke li havis malpli ol
tridek jarojn. Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin aspekti multe
pli maljuna ol li estis. Lia mieno ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis
profundan malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de gajeco, kaj lia
buŝo senĉese esprimis mokadon. Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis
impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin kvazaŭ estus negrave ĉu ni
lin komprenas aŭ ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris tre multe
da demandoj pri ni.
Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun lia edzino kaj unu maljuna viro
estis la solaj, kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun ĉi
someron. En antikvaj tempoj la lando enhavis multajn milionojn de liaj
samlandanoj. Ili estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne povis
legi. Li havis du nomojn, unu estis „Jon“, la alian li jam forgesis. Ili
loĝis en ĉi tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la templo estis
konstruita, kaj por kia celo, li ne povis diri. Li almontris al la
Okcidento, kaj diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj urboj.
Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj, kaj donacis al li belegan
ĉasist-tranĉilon, li etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis ĝin.
Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel faris ĉiuj, tiam kun subita
inteligenteco li ekkaptis la etenditan manon en sian propran, kaj movis
ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis interesa, ĉar Abdul informas nin,
ke tiamaniere la Usonanoj salutis unu la alian.
Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan rondan salonon sub la kupolo. Tiu
ĉi salono estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de antaŭa belegeco. Laŭ
la muroj sin trovis marmoraj statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili
rigardis nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni ankaŭ renkontis maldikan
maljunulon, kies senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis min ridi.
Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis nin en kelkajn el la pli malgrandaj
ĉambroj por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj, kaj estas neeble
imagi pli patosan miksaĵon de gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco,
de civilizacio kaj barbareco. Malnovaj mebloj, pladoj el arĝento, bronzaj
figuroj, eĉ altvaloraj pentraĵoj estis disĵetitaj en la ĉambroj, flanke de
la plej primitivaj iloj. Estis klare, ke la antikvaj artoj jam de longe
estis forgesitaj.
Kiam ni revenis al la ronda salono nia mastro momente malaperis en
ĉambron, kiun li ne estis montrinta al ni. Li revenis portante ŝtonan
vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis knabino, kiu portis pokalojn el
kupro kaj stano. Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la kupolo,
kiun ili uzis kiel tablon.
La knabino estis interesa. Ŝi havis belan kapon, delikatajn trajtojn,
flavan hararon, bluajn okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu tuŝis
mian koron. Se ŝi estus estinta malbela, la tago estus havinta tute alian
finon.
Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris kelkajn vortojn, kiujn ni prenis
kiel prezentajn vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona vazo, kaj
tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis, li etendis sian pokalon kun
stranga moveto kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion faris Omar
ekkaptegis mian brakon kaj diris:
„La ĝusta gesto de la fantomo!“