Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo estis forta kaj la odoro de
la ora fluidaĵo estis plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol la
fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca kaj tre gajigis la
sentojn. Ni tuj fariĝis feliĉaj.
Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan agon. Estante proksime de la
knabino kaj tre impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel
_Hura-al-missan_(4), kion, kompreneble, ŝi ne komprenis. Sed tio ne
sufiĉis al li; li poste metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kun la
intenco kisi ŝin. Tre timigita, ŝi penis liberigi sin. Sed Hason, tenante
ŝian belan mentonon per la alia mano, estis preskaŭ metinta siajn lipojn
al ŝiaj, kiam la maljuna viro levis sian pezan bastonon kaj faligis ĝin
kun kruela rapideco sur la kapon de nia kamarado. La frapo de la bastono
sur la fortan kranion sonadis en la kupolo kaj eĥis tra la malplenaj
koridoroj.
Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis.
Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis sur la maljunulon.
Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li rapide alproksimiĝis, forte fermis
sian ostecan manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen, tiel rekte
ke ĝi renkontis la vizaĝon de Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj
neĝentile sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango elkuregis el la
nazo. Li estis kompatinda vidaĵo.
Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni nekonata, ni estis tre
konsternitaj, kaj opiniis ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega
luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis sur la Usonanon por kiu mi
tremis. Sed la brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ sidiĝis.
Malĝoja spektaklo ĝi estis, kaj la koro de ĉiu Perso forte ekbatis.
Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura de kolero. Kun levita glavo li
kuregis sur nian mastron. La maljuna viro metis sin inter ilin. Hason kun
senpripensa krueleco, frapegis la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon.
Momenton la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante la bastonon de la
maljunulo--peza bastono kun fera pinto--li saltegis antaŭen, kaj, pli
rapide ol vortoj povas diri, donis teruran frapon sur la kapon de Hason,
kiu falegis al la planko kun rompita kranio.
Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj
eltiris siajn defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano. La knabino kuris
antaŭen aŭ de teruro aŭ por protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago
el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron.
Tio donis al la Usonano la energion de dekdu homoj.
Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo, kiu mortigus bovon. Pri tia
furiozeco mi ne havis koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel
fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la Persoj, tamen li ĉiam
alproksimiĝis la pordon por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar el
nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason al la planko. Mulai,
Jafar-el-Beg, Taki-u-Din, kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la
pavimo, ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj.
Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi
kuregis antaŭen por haltigi la batalon, sed li malkomprenis mian celon,
kaj per potenca frapo faligis mian glavon el mia mano, kaj estis ĵus
levinta la bastonon por doni al mi la duan frapon, kiam brava Omar enpaŝis
por savi min, kaj subite puŝegis sian glavon al la viro. Sed ho ve! la
Usonano defendis sin per frapo eĉ pli rapida, kaj malaltigis sian bastonon
tiel rapidege sur la kapon de mia kamarado ke ĝi kuŝigis lin kun la aliaj.
Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano havis multajn vundojn, ĉar miaj
kamaradoj faris multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam li movis sin
al la pordo, kaj li apogis sin al la muro momenton, dum la okuloj
renkontis la niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo, kiun mi
volonte forgesus. Tiam la bastono falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al
la granda portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul kuris al li, sed li
estis senviva.
Kiam li falis, mirinda afero okazis--neebla afero, kiam mi pensas pri ĝi,
sed Abdul kaj mi vidis ĝin klare.
Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ tiu ĉi pordo estas granda
statuo de Georgo Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis sur la
portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la Morto en la koro, tiam ĉi tiu
statuo malrapide mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa batalo.
Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa fino.
La 7an de Julio.
Ree sur la maro.
Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn kaj la cindrojn de la
mortintoj; la cindroj de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo. La
kranion de la lasta Usonano mi donacos al la muzeo de Teheran.
Fino.