La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm pensas ke ventego minacas.
Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro kiun ni hieraŭ alportis al la
ŝipo(3). Ĝi estas bone konservita, kun la barbaraj koloroj ankoraŭ freŝaj
sur ĝi. Ili trovis ĝin starantan en malgranda butiko.
Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi idolojn, kaj kial ili staris en
malgrandaj butikoj kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero. Ĝi
portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj dum ni sidis kaj fumis sur la
ferdeko tiun ĉi vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la bildo de iu
Usona nobelo. Je kio li diris ke ili ne havis nobelojn.
„Sed la Usonanoj de altranga sango,“ mi demandis, „ĉu ili ne havis
titolojn?“
„Nek titolojn nek altrangan sangon,“ li respondis. „Kaj tial ke ili ĉiuj
havis la saman devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli bone prosperi
ol hejme, ĉiu el ili estis estimata aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke
ili multe respektis monon, tio estis kontentiga distingilo. La rezulto
estis ke la familioj, kiuj posedis riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ
fariĝis aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe da tempo ĉe
sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la
paradon. Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis malgrandan
influon ekster socialaj aferoj. Ili imitis la manierojn de eksterlandaj
aristokratoj. Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el fremdaj landoj.
Eĉ parencojn de titoluloj ili salutis kun plej varma entuziasmo.“
Tiam mi diris al li: „Sed klarigu al mi, ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda
nacio povis fariĝi tiel potenca.“
„Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne sufiĉe fortaj por porti la
sukceson. En la komenco de la dudeka jarcento--laŭ ilia kalkulo--grandegaj
riĉaĵoj amasiĝis en unu tago, kaj la Usonanoj ebriiĝis de mono.“