Jen ĝi estas: „Astor House.“

„La surskribaĵo estas antikva angla lingvo,“ li diris.

„ ‚House‘ signifas domo, sed la vorton ‚Astor‘ mi ne komprenas. Eble ĝi

estis la nomo de iu diaĵo, kaj tie ĉi staris lia templo.“

Tiu ĉi klarigo estis sufiĉe bona, kaj ni ĉirkaŭrigardis pri aliaj signoj.

Niaj paŝoj kondukis nin en alian straton, kaj dum ni promenadis, mi

esprimis mian surprizon pro la mirinda konservo de la ŝtonoj, kiuj ŝajnis

kvazaŭ hakitaj hieraŭ.

„En tia atmosfero ruiniĝo estas malrapida,“ diris Abdul. „Mil jaroj

almenaŭ pasis de post la tempo kiam tiuj ĉi domoj estis okupataj. Rigardu

la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem estas kreskinta dum almenaŭ cent

jaroj, kaj ni scias pro la amaso da falaĵoj sub ĝi ke jarcentoj pasis

antaŭ ĝia naskiĝo.“

Li ĉesis paroli, ekvidinte surskribaĵon super pordo, parte kaŝita per unu

el la branĉoj de la kverko.

Subite sin turnante al mi kun rigardo de triumfo, li ekkriis: „Estas la

nia!“

„Kio estas la nia?“ mi demandis.

„La informo kiun ni serĉis.“ Kaj li almontris al la surskribaĵo: „New York

Stock Exc....“

Li tremis de ĝojo.

„Vi estas aŭdinta pri Nu-Jok, ho mia Princo?“

Mi respondis ke mi legis pri ĝi en la lernejo.

„Vi estas nun en ĝi!“ li diris. „Ni staras sur la Okcidenta Kontinento. Ne

miro ke ni konsideris nian vojaĝon longa!“

„Kaj kio estis Nu-Jok?“ mi demandis. „Mi legis pri ĝi en la kolegio, sed

memoras malmulton. Ĉu ĝi ne estis la ĉefurbo de la antikvaj Usonanoj?“

„Ne la ĉefurbo,“ li respondis; „sed ilia plej granda urbo. Ĝi enhavis kvar

milionojn da loĝantoj.“

„Kvar milionojn!“ mi ekkriis. „Vere, ho Fonto de Saĝo, tio estas granda

nombro por unu urbo!“

„Tia estas la historio, mia Princo! Plie, kiel vi scias, por trairi tiun

ĉi urbon oni devas marŝi multajn tagojn.“

„Jes, ĝi estas senfina.“

Li daŭrigis: „Strange, ke nur unu vorto povas tiel multe klarigi! Tiuj

feraj konstruaĵoj, la granda statuo en la haveno, la temploj kun pinthavaj

turoj, ĉiuj estas skribitaj en la historio.“

Je kio mi rediris ke mi konas malmulton pri la Usonanoj krom tio, kion mi

lernis en la kolegio, senatenta nedaŭra kono, ĉar ili estis popolo kiu

havis por mi ne multe da intereso.

„Ni sidiĝu en la ombro,“ diris Abdul; „kaj mi rakontos al vi pri ili.“ Ni

sidiĝis.

„Jam en la daŭro de dek unu jarcentoj, la urboj de tiu ĉi dormanta

kontinento ruiniĝis en soleco. Eĉ ilian ekzistadon oni forgesis. La homoj

kiuj ilin konstruis jam de longe malaperis, kaj ilia civilizacio estas nur

ombreca tradicio. La historiistoj miregas tial, ke nacio, konsistanta el

cent milionoj da loĝantoj, povis malaperi for de la mondo kiel nebulo, kaj

lasi post si tiel malmulte. Sed por tiuj, kiuj konas iliajn vivmanierojn

kaj karakteron, surprizo estas neebla. Estis nenio, kion ili povis

postlasi. La Usonanoj posedis nek literaturon, nek arton, nek muzikon

proprajn. Ĉio estis prunteprenita. Eĉ la vestoj kiujn ili portis estis

kopiitaj per ridinda precizeco laŭ la modeloj de aliaj nacioj. Ili estis

vigla, movema, sprita, avida raso, dediĉita korpe kaj anime al la

kolektado de riĉaĵoj. Ilia plej ĉefa pasio estis la vendado kaj la

aĉetado. Eĉ virinoj, de alta kaj malalta rango, pasigis multe da tempo ĉe

marĉandoj, puŝante unu la alian, ĉar iliaj vestoj estis malsimplaj kaj

bezonis plejmulton de ilia tempo.“

„Kia malnobleco!“ mi ekkriis.

„Tia ĝi sendube estis,“ diris Abdul; „sed ili ne estis sen virtoj. Ilia

hejma vivo estis feliĉa. Viro havis nur unu edzinon kaj konsideris ŝin

egala al si mem.“

„Tio estas stranga! Sed laŭ mia memoro ili estis popolo kun elasta

honoro.“

„Tiaj oni konsideris ilin,“ diris Abdul; „ilia komerca honoro estis ŝerco.

Ili estis pli sagacaj ol la Turkoj. La estonteco estis ilia dio, kies

profetoj estis la ruzo kaj la elpensado. Ilian febran aktivecon neniu

Perso povas kompreni. Ilia vasta lando estis plena de bruaj industrioj. La

nervaj Usonanoj veturis treege rapide de unu urbo al alia per sistemo de

movado, pri kiu ni povas nur imagi. Sin trovis vojoj kun feraj reloj, sur

kiuj malgrandaj domoj kun radoj kuris tiel rapidege, ke tutan tagvojaĝon

ili faris en unu horo. Grandegaj ŝipoj sen veloj, antaŭen puŝataj per

mistera povo, portis centojn da homoj samtempe al la plej malproksimaj

punktoj de la mondo.“

„Kaj ĉu tiuj ĉi aferoj estas perditaj?“ mi demandis.

„Ni konas multajn el la povoj,“ diris Abdul; „sed la manieron apliki ilin

ni ne havas. Ŝajnas ke eĉ la elementoj estis iliaj sklavoj. Urbojn ili

lumigis nokte per artefaritaj lunoj, kies brileco superis la lunon supre.

Strangajn elpensaĵojn ili uzis per kiuj ili povis interparoli kvankam

malproksime unu de la alia je vojaĝo da multaj tagoj. Kelkaj el tiuj ĉi

elpensaĵoj ekzistas hodiaŭ en la Persa muzeo. Pro la superstiĉoj de niaj

prapatroj tiuj sekretoj perdiĝis dum tiuj mallumaj jarcentoj el kiuj ni

fine vekiĝas.“

En tiu momento ni aŭdis malproksime la voĉon de Josafa Hason; ili estis

trovintaj rivereton kaj ili nin alvokis.

Tian varmon ni ankoraŭ neniam sentis. Apud la rivero, kie nia ŝipo naĝis,

estis pli komforte, sed eĉ tie ĉi la ŝvito elstaris sur ni en grandaj

gutoj. Niaj vizaĝoj brilis kiel fiŝoj. Estis nia deziro plue esplori sed

la stratoj similis al forno, kaj ni revenis al Testudo....

Dum mi hodiaŭ posttagmeze sidis sur la ferdeko enskribante la okazintaĵojn

de la mateno en tiun ĉi taglibron, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg

alproksimiĝis, kaj petis permeson preni malgrandan boaton por viziti la

grandan statuon. Tiam Abdul informis nin ke tiu ĉi statuo en antikvaj

tempoj tenis alte torĉon, kiu lumigis la tutan havenon, kaj petis

Jafar-el-Beg, ke li penu eltrovi kiel la lumo estis farita.

Ili revenis ĉirkaŭ vespere kun la jena informo, ke la statuo ne estas el

solida bronzo sed kava, ke ili supreniris laŭ fera ŝtuparo en la korpon de

la figuro, kaj el la supro de ĝi rigardis la ŝipon; ke Jafar-el-Beg en la

mallumo sidiĝis por ripozi sur neston da flavaj muŝoj kun nigraj strioj;

ke tiuj ĉi muŝoj enmetis pikilojn en la korpon de Jafar-el-Beg, ĝis li

laŭte ekkriis kaj malsupreniris la ŝtuparon per neatendita lerteco; ke

Josafa Hason kaj aliaj supreniris la levitan brakon kaj fine staris sur la

torĉo mem; kaj ke la urbo kuŝis malsupre kiel geografia karto, kovrante la

landon mejlojn kaj mejlojn laŭ ambaŭ flankoj de la rivero. Pri la lumigado

de la haveno, Josafa Hason diras ke Abdul eraras; ne estas eĉ signo de io,

kio povus doni lumon--nenia ujo por oleo aŭ postsigneto de fajro.

Abdul diras ke Josafa estas idioto; ke li mem iros.

La 13an de Majo.

Timigan eltrovon ni havis hodiaŭ matene.

Veturante iom laŭ la rivero ni esploris parton de la urbo kie la

konstruaĵoj malsimilas tiujn, kiujn ni hieraŭ vidis. Abdul opinias ke ili

estis la domoj de la riĉuloj. Ilia formo similas al briko staranta; ĉiuj

estas tre similaj, neinteresaj kaj tedaj.

Ni rimarkis unu kies fenestraj kovriloj kaj pordoj ankoraŭ staras, sed

kiuj rustiĝas for de la kuriozaj ĉarniroj kiuj subtenas ilin. Per kelkaj

fortaj batoj ni faligis la eksterajn pordojn en amason da polvo, kaj kiam

mi enpaŝis sur la marmoran plankon interne miaj okuloj ekvidis neatenditan

vidaĵon. Mebloj, statuoj, malhelaj pentraĵoj en polviĝantaj kadroj,

figuroj el bronzo kaj arĝento, speguloj, kurtenoj, ĉiuj estis tie, sed en

ĉia stato de ruiniĝo. Ni forbatis la ferajn ŝirmilojn kaj enlasis la lumon

en la jam dum jarcentoj fermitajn ĉambrojn. En la unua ĉambro kuŝis tapiŝo

el Persujo! Kolorperdinta, de tineoj mordita, jam detruita en lokoj, ĝi

kvazaŭ petegis nin per mortantaj okuloj ke ni portu ĝin for. Mia koro

moliĝis pro la antikva tapiŝo, kaj mi rimarkis infanan elrigardon en la

okuloj de Omar.

Kiam mi supreniris la ŝiman ŝtuparon al la etaĝo supre mi esprimis

surprizon tial ke drapo kaj ligno restas preskaŭ perfektaj dum tiom da

jarcentoj, kaj aldonis:

„La Usonanoj ne estis tiel malindaj, kiel ni opinias.“

„Povus esti,“ diris Omar; „sed la Persa tapiŝo estas ja la plej freŝa

objekto, kiun ni jam vidis, kaj ĝi eble estis antikva kiam ili aĉetis

ĝin.“

Sur tiu ĉi etaĝo ni eniris malhelan ĉambron, vastan kaj iam lukse

meblitan. Kiam Omar malfermis la fenestrajn kovrilojn kaj fortiris la

ĉifonajn kurtenojn ni eksaltis de surprizo pro la vidaĵo antaŭ ni. Sur

larĝa lito en la centro de la ĉambro kuŝis homa estaĵo, kun la longaj

haroj ankoraŭ sur la kapo. Ĝi pli similis al mumio ol al skeleto. Ĉirkaŭe,

sur la lito, kuŝis ŝimaj fragmentoj de la iam blankaj tukoj kiuj kovris

ĝin. Sur la fingroj de la maldekstra mano brilis du ringoj, kiuj altiris

nian atenton. Unu tenis diamanton de alta valoro, la alia havis safirojn

kaj diamantojn plej strange aranĝitajn. Ni staris momenton silentaj, kaj

malĝoje rigardis la estaĵon.

„Kompatinda virino,“ mi diris; „kiun ili tie ĉi lasis sola.“

„Estas pli eble,“ diris Abdul; „ke ŝi jam estis senviva, kaj la amikoj,

foririnte eble urĝe, ne havis la tempon bruligi la kadavron.“

„Ĉu ili bruligis la mortintojn?“ mi demandis. „En mia historio estas

skribite, ke ili enterigis ilin kiel terpomojn, kaj lasis ilin putriĝi.“

Kaj Abdul respondis: „Iam estis tiel, sed poste, kiam ili pli civiliziĝis,

ili forlasis la kutimon.“

„Ĉu estas kredeble?“ mi demandis; „ke tiu ĉi virino jam kuŝis tie ĉi

preskaŭ mil jarojn kaj spite tio estas tiel bone konservita?“

„Mi, ankaŭ, estas surprizita,“ diris Abdul. „Mi povas klarigi la aferon

nur pro la granda sekeco de la aero, kiu sorbas la fluidaĵojn de la korpo

kaj tiel malrapidigas putradon.“

Tiam levante karese en la mano iom de ŝiaj flavaj haroj, li diris:

„Ŝi sendube estis juna, ankoraŭ ne dudekjara.“

„Ĉu iliaj virinoj estis belaj?“ mi demandis.

„Ili estis tre belaj,“ li respondis; „kun graciaj formoj kaj belaj

vizaĝoj; plezuro al la okulo; ankaŭ ili estis gajaj kaj spritaj kun multe

da viveco.“

Je tio ekkriis Omar:

„Jen estas la unuaj vortoj de vi elparolitaj, ho Abdul, kiuj kaŭzas min

bedaŭri la malaperon de tiu ĉi popolo! Estas ĉiam loko en mia koro por

ruĝiĝanta virgulino!“

„Lasu do vian doloron mallonge vivi,“ respondis Abdul; „ĉar la Usonaj

virgulinoj ne estis el tiu speco. Ruĝiĝo estis arto kiun ili malofte uzis.

La modesteco kiun vi amas en Persa virgulino estis inter ili nekonata.

Niaj timemaj filinoj tute ne similas tiujn produktaĵojn de la Okcidento.

Ili paŝadis laŭ la stratoj kun vagemaj okuloj kaj malruĝiĝantaj vizaĝoj,

libere parolante kun viroj kaj virinoj, maltimaj en parolo kaj liberaj en

maniero, irante kaj venante laŭ plaĉo. Ili multe konis pri la mondo,

direktis siajn proprajn aferojn, kaj aranĝis siajn proprajn edziniĝojn;

ofte ŝanĝante siajn opiniojn ili edziniĝis kun alia ol la fianĉo.“

„Kiel abomene! Kaj ĉu homoj vere povis ami tiujn ĉi aferojn?“ diris Omar

tuŝite de malplezuro.

„Ŝajnas tiel.“

„Sed la Usona novedzino havis ja la freŝecon de sekigita figo.“

„Ŝi havis,“ diris Abdul; „sed tiuj kiuj konas nur la sekigitan frukton ne

sentas la mankon de la freŝa frukto. Sed la virgulinoj mem ne estis

kulpaj. Edukitaj kiel knaboj, kun la samaj studoj kaj intelekta

disvolviĝo, la virineca parto de ilia naturo iom post iom malaperis laŭ la

intelekta kreskado de iliaj cerboj. Intelekta forto estis la celo de la

virina edukiteco.“

Tiam ekkriis Omar malplezure:

„Laŭdu Alaĥon pro lia helpo en la ekstermo de tia popolo!“ kaj li foriris

de la lito, kaj komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Post momento li

revenis al ni, dirante:

„Jen estas plu da juveloj; ankaŭ da mono.“

Abdul avide prenis la monerojn.

„Mono!“ ekkriis li. „Mono donos al ni pli da informo ol paĝoj da

historio.“

Estis arĝentaj moneroj de diversaj grandecoj kaj du malgrandaj moneroj el

kupro. Abdul atente studis ilin.

„La lasta dato estas 1957,“ li diris; „iom malpli ol mil jarojn; sed la

monero eble rondiris kelkajn jarojn antaŭ ol la virino mortis; ankaŭ eble

ili fabrikis ĝin en la sama jaro kiam ŝi mortis. Ĝi portas la kapon de

Dennis, la lasta el la Irlandaj diktatoroj. Laŭ supozo, la raso malaperis

antaŭ la jaro 1990 de ilia epoko.“

Mi tiam diris:

„Vi neniam rakontis al ni, ho Abdul, la kaŭzon de ilia malapero.“

„Estis multe da kaŭzoj,“ li respondis. „La Usonanoj mem estis origine el

Angla deveno, sed popoloj el ĉiuj partoj de Eŭropo venis tien ĉi

grandanombre. Kvankam la unuaj kiuj venis estis fortikaj kaj harditaj, la

rezulto de la klimato sur la posteulojn estis fatala. Ili fariĝis

plat-brustaj kaj malgrasaj, kun malmulte da hararo, rompeblaj dentoj, kaj

malfortaj digestoj. Nervmalsanoj al ni nekonataj mortigis multajn. Infanoj

malfacile naskiĝis. Inter 1945 kaj 1960, kiam okazis la lasta homsumigo

pri kiu ni havas raporton, la loĝantaro malpliiĝis de naŭdek milionoj ĝis

dek du milionoj. Klimataj ŝanĝoj, neniam vidataj en aliaj landoj,

komenciĝis en tiu tempo, kaj finis en la daŭro de malpli ol dek jaroj, la

laboradon jam faritan facila per nervaj malsanoj kaj malmodera vivado. La

temperaturo ofte dum unu tago malleviĝis de brulanta varmo ĝis vintra

malvarmo.“

Multon similan li rakontis al ni, sed mi estas tro dormema por skribi plu.

Ni esploris la reston de la domego, kaj trovis multajn interesajn aferojn.

Laŭ mia deziro ni portis kelkajn objektojn al Testudo.(1)

La 14an de Majo.

Pli varme ol hieraŭ. En la posttagmezo ni estis remataj laŭ la rivero kaj

surteriris por mallonga promenado. Estas danĝere ne timi la sunon.

Ju pli mi lernas pri tiuj ĉi Usonanoj, des malpli interesaj ili fariĝas.

Abdul havas la saman opinion, kiel mi juĝas laŭ la interparolo hodiaŭ, dum

ni kune promenadis.

Estis tiamaniere:

Kan-Li: Kiel similaj estas la domoj! Kiel tedaj!

Abdul: Tiel ankaŭ estis la loĝantoj. Ili simile pensadis, simile

laboradis, manĝadis; sin vestadis kaj interparoladis simile. Ili legis la

samajn librojn; ili modelis siajn vestojn laŭ ordono, sen ia penso pri la

grandeco aŭ formo de la individuo, kaj precize imitis la modojn de

Eŭropanoj.

Kan-Li: Sed la mallarĝaj vestoj de la Eŭropanoj certe estis tre

nekomfortaj en la varmego de Usona somero.

Abdul: Tiel ili eble estis. Rigidaj skatoloj de diversaj formoj ornamis la

kapojn de la viroj. Kuriozaj jakoj kun malvastaj manikoj kunpremis la

korpon. La piedoj pulsobatis kaj brulis en malvastaj kovriloj el rigida

ledo, kaj tolo rigidigita laŭ ia artefarita maniero sidis streĉita ĉirkaŭ

la kolo.

Kan-Li: Alaĥo! Kiaj idiotoj!

Abdul: Tiaj oni konsideris ilin.

Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan suferadon?

Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj. Tio estas natura sento de

vulgara popolo.

La 15an de Majo.

Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento. Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ

la orienta flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul trovas la supran

parton de la urbo pli riĉa pri restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas

dediĉita al komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub unu el la

grandaj monumentoj en la rivero, kaj ni ne povis diveni ĝian signifon.

Multaj feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu el la konstruaĵoj.

Tial ke ili staras laŭ linio, unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili

iam estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni baldaŭ vidis ke ili

staras tro malproksime unu de la alia.

Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime de nia antaŭa ankriĝo.

Supre kaj malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento, kaj

okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite, ŝajne sen fino.

Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren kaj ankoraŭ ne revenis.

Estas nun post noktomezo.

La 16an de Majo.

Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ matene ni frue surteriris kaj

komencis serĉi lin.

Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas la surskribaĵon „... Dorf

Astoria“ sur ĝia antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno

responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte la ruiniĝantan

ŝtuparon ni trovis lin sidantan sur la planko supre. Li havis ŝvelintan

kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn kontuzojn li ankaŭ havis.

Dum niaj amikoj konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis. La

postsignoj sur la muroj montris al ni ke iam la ĉambro estis bela. Dum mi

ĉirkaŭe vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan pordon de malnova

kamero kaj sur la putriĝantaj bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj

lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason el vitro, mi

alproksimiĝis mian kamaradon, montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj

kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur ĝin, liaj okuloj tute

malfermiĝis de surprizego. Mi ankaŭ rimarkis ektremon en liaj manoj kiam

li etendis la brakon por ĝin tuŝi. Tiam li rakontis al mi pri sia mirinda

aventuro de la hieraŭa nokto, sed diris antaŭ ol li komencis:

„Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas viziojn, kaj mi neniam rakontus la

aferon se vi ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la estintan nokton el

tia, donita al mi per fantoma mano.“

Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza. Kiam mi faris movon por

sidiĝi apud li, li diris:

„Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn, kiuj pendas de la tiea muro.“

Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo mi trovis ilin treege bongustaj,

pli bonaj ol la kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj delikataj,

malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn ni manĝas hejme. Mia surprizego

ŝajne plaĉis al li, kaj kun rido li diris:

„La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas; eĉ pli absurda estas mia

rakonto!“ kaj tiam li rakontis sian aventuron.

Estis jene:

_ Pri tio, kion Omar vidis. _

Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al Testudo, li falis sur kelkajn

ŝtonblokojn, vundante sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne povante

piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon por tie ĉi atendi nian alvenon

la morgaŭan tagon. La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj

ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi rifuĝejon, grimpi la ruinojn de

la ŝtuparo al la etaĝo supre. Kiam li sidiĝis en angulo de la ĉambrego

venis al lia nazo bongusta odoro de la vinberoj ĉirkaŭ lia kapo. Li trovis

ilin treege bongustaj, kaj manĝis kun bona apetito. Li baldaŭ poste falis

en dormon kiu daŭris kelkajn horojn, ĉar kiam li vekiĝis la luno estis

alte en la ĉielo, la voĉoj de la lupoj ne plu aŭdiĝis kaj silenta estis la

urbo.

Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj propraj pensoj, li iom post iom

rimarkis misterajn ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido. Ŝajnis ke

ornamita plafono sin etendis super la ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj

malrapide anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn. Malforta lumo

fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi plenigis la ĉambron per blindiga lumo.

Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo, sur kiu sin trovis floroj kaj

amaso da manĝiloj el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno.

Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la

ĉambro. Ĉiuj estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn

malfermaĵojn sur la brusto por montri la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke

tiuj ĉi homoj estas servistoj.

Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj figuroj duope, kiuj prenis siajn

lokojn ĉirkaŭ la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli malpli, estis

viroj kaj virinoj irantaj brako en brako; la virinoj estis riĉe vestitaj

laŭ nekonata modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La viroj estis

vestitaj simile al la servistoj.

Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis brilan vidaĵon. Omar

stariĝis, kaj movite de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,--ĉar li

estas senzorgulo kaj ne konas la timon,--li lamiris for de la muro.

Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto ŝajnis tre amuzi ilin. Unu

el la gastoj, alta junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj prezentis

delikatan kristalan ujon plenan de briletanta fluidaĵo.

Omar prenis ĝin.

La junulo levis alian for de la tablo kaj signante kvazaŭ salute, li diris

per vortoj, kiujn mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke li ne konis

la lingvon:

„Ni eble renkontos unu la alian je la kvara de la venonta Julio.“

Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la samon.

Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco de la kamarado, ĉiuj escepte la

virinoj, kies kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol pri sprito. La

vino iris al lia cerbo kiam li ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li

ŝajnis danci kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis: tiam, laŭ

ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj,

dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ eldancis el la kapo. La

ĉambro mem, svingante kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj grade

malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis.

Ree estis silento kaj la luno supre rigardis la per hedero kovritajn

murojn.

Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin

vokis.

Tia estis lia rakonto.

Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo, sed tiom da vinberoj en

malplena stomako kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile klarigas la

okazintaĵon.

-------

Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso.

Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto, foriris antaŭ la aliaj kaj

eniris grandan konstruaĵon, ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta al

la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li, urson kiu malrapide

malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li

turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La urso, kiu ŝajnis havi

ludeman naturon, ankaŭ kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance por

nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ manĝi viandon de urso, eble la

urso trankvile estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj de

Kvin-avenua Hotelo.

La 17an de Majo.

Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la pulmojn. Ni ekiris en la mateno

preparitaj resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan parton de la

urbo. La promeno tra la mola herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne

ŝirmitaj kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto. Aliajn konstruaĵojn

ni vidis, eĉ pli grandajn kaj imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni

volis ilin esplori, sed Omar saĝe kontraŭe konsilis nin, dirante ke la

tago fariĝos pli varma je ĉiu horo kaj ke ni povus esplori ilin dum nia

reveno.

En la norda parto de la urbo sin trovas multaj religiaj temploj, kies

altaj turoj simile al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas kuriozaj

aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno de tiuj ĉi temploj estas

neinteresa. Abdul diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj ne havis

distingajn ecojn. Estis multe da religiaj kredoj, ĉiuj komplikaj kun

sensignifaj diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran templon kaj

rifuzis kredi kiel la aliaj. Al Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al

ili ĝi estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno ili kunvenis; la

pastroj legis longajn moralajn skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam

sekvis muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo ili disiĝis, kaj ne

pensis pri la templo aŭ la pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras ke

ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras ke en la temploj sin trovis

pleje virinoj.

Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon, kiu nun estas sovaĝa arbaro,

sed kun signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj kaj veturejoj(2).

Restas avenuo kun bronzaj statuoj, el kiuj multaj ankoraŭ staras en bona

stato, sed ili estas tre ridindaj. Omar kaj mi ankoraŭ rigardas ilin kiel

karikaturojn, sed Abdul estas certa ke ili estas seriozaj klopodoj, kaj

diras ke la Usonanoj facile kontentiĝis pri artaj aferoj.

Ni perdis la vojon en la parko, ne havante gvidilon kiel en la stratoj de

la urbo. Tio ĉi estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris mirigan

eltrovon.

Okazis laŭ tia maniero:

Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur monteto por ripozi. Dum ni kuŝis

sub la arbo mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega bloko al kiu

Omar apogis sian dorson. Ili tute malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis,

kaj tamen ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj senzorge rigardis

ilin subite venis al mi en la kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis

studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el Egipta granito,

kovrita per hieroglifoj pli antikvaj je miljaro ol la plej antikvaj

monumentoj de la lando.

Vere, ni estis konfuzataj!

„Kiam la Egiptoj invadis Usonon?“ demandis Josafa Hason, kun solena

elrigardo, kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato.

„Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,“ diris Abdul. „Tiu ĉi obelisko finiĝis

dudek jarcentojn antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube ili alportis

ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon, same kiel ni alportos al Persujo la bronzan

kapon de Georgo Vaŝington.“

Ni longe studis la monumenton, kaj mi pensis ke Abdul malkontentiĝis tial

ke li ne povis porti ĝin for.

Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni venis al alta turo, sole staranta,

kaj grimpis al la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon.

La grandeco de la urbo estis miriga.

Mejlojn malproksime en la rivero naĝis Testudo, blanka ero sur la akvo.

Ĉie ĉirkaŭe ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj, kaj ruinoj.

Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis. La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la

bonodora aero kun la belaj floroj kaj kantantaj birdoj nur igis ĝin pli

malĝoja. Ili ŝajnis mokaĵo.

Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj mi ne plu povas skribi.

Nekalkulebla amaso da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun

malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia tolero. Ili estas pesto

trifoje malbenita.

Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo de la Usonanoj estas

fabelo por tiuj, kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda haŭto povas

travivi duan nokton.

La 18an de Majo.

Kompatinda Hason estas pli ol malsana. Li renkontis en la estinta nokto

nekonatan beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La besto, beleta

estaĵo, tre simila al katido, sin trovis proksime, kaj Hason, kun malofta

kuraĝo, lerte ĵetis sin sur ĝin.

Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas precize diri. Kaj Hason! Mankas

vortoj. Li portas kun si odoron sufiĉe fortan por dezertigi tutan

provincon. Ni devis lasi lin surtere kaj sendi al li novajn vestojn.

Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj.

Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras pro la mordantaj insektoj, kaj

ŝajnas ke la parfumo de la odora katido neniam forlasos nin.

Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn da metalaj blokoj, el kiuj la plej

malbona laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili estis trovitaj de

Taki-u-Din en la subetaĝo de alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur

ferajn bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la moroj kaj kutimoj

de ĉi tiu ridinda popolo igas ilin plej altvaloraj al historiistoj.

Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur la malvarmeta ferdeko de Testudo

kaj rigardi Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur la ruinoj de

malproksima kajo.

La lasta Usonano · 第 4 / 9 题