-------
Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto estas vortludoj. Ekzemple en la
angla rakonto sin trovas la nomo „Noful“, kiu estas kunmetita el la du
vortoj „no“ kaj „fool“, kaj signifas en Esperanto „ne-malsaĝulo“, alivorte
„saĝulo“. Alia vorto estas „Grip-til-lah“, kunmetita el la vortoj „grip
the tiller“, kaj signifas „tenu la direktilon“. Kompreneble oni ne povas
traduki tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi ilian Persan
aspekton, kaj tial, laŭ plena konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn
Persajn nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la traduko povus do
plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al Persoj.
_Lehman Wendell_
Tacoma, Usono.
Kelkaj vortoj de
Kasim.
Nomita „La Akso de Saĝo“.
Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de „La Ĉiela Venko de
Kalifornio“, kaj de „Norda Ameriko sub la Irlandaj Registoj“.
La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur klarigis multon pri la hejma
vivo de la Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis al tiu dormanta
kontinento, kian grandan servon li faros al la historio, aŭ kian
entuziasmon liaj eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj.
Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn ĉi faktojn.
Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion konas pri tiu
eksterordinara popolo, unue mi konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por
ke vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn, kiel tiun de Abdul,
„Kion ni eltrovis en la Okcidento“, kaj „Historio pri la Usonanoj“, de
Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda historio pri tiu popolo de
post la Respubliko sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam ili
malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi, ke Ala-el-Kalaf lasas la
leganton tre konfuzata pri la periodo inter la buĉado de la Protestantoj
en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj en 1940.
Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj, ke la Usonanoj estis
miksnaskita raso, kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur
imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj ekzistantaj en tiu
tempo. Li konsideras ilin malklera, nerva, malŝparema popolo kaj donas al
ili nur iom da indaj ecoj. Tio ĉi, kompreneble, estas ĝusta; tamen, ili
ĉiam prezentos interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado, ilia
granda nombro, ilia mirinda meĥanika sagaceco kaj ilia subita kaj preskaŭ
neklarigebla malapero.
Pri la riĉeco, lukso kaj laŭgrada degenero de la enlanda loĝantaro; pri la
teruraj klimataj ŝanĝoj, kiuj tratranĉis la landon kiel ilo de falĉisto;
pri la rapida reiĝo de vasta kontinento, plenplena de milionoj da
plezur-amantaj homoj, en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno
laŭvice rigardas centojn da ruiniĝintaj urboj,--ĉion ĉi priskribas
Ala-el-Kalaf kun efiko kaj precizeco.
SUR LA ŜIPO TESTUDO
EN LA JARO 2951.
La 10an de Majo.
Tero antaŭe!
Ab-i-Garm unue ekvidis ĝin, kaj kiam li kriegis la novaĵon, mia koro
rapide batis de ĝojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn malplenajn
stomakojn kaj dancadis ĉirkaŭe sur la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al
ili! Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila maro estas kaŭzo por ia
malsaĝeco. Abdul sola estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo ŝajnas
senviva.
Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion laŭ la okcidenta horizonto. El
la nordokcidento blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni naĝas
antaŭen, ĉar Testudo estas peza ŝipo, kies larĝa antaŭparto kaj grandega
malsupraĵo igas ĝin ne taŭga por rapideco.
La tero, kiam la ŝipo alproksimiĝas, ŝajnas kovrita de arboj, kaj la
blankaj ondoj laŭ la flava marbordo estas bonvena vidaĵo.
La 11an de Majo.
Tiun ĉi posttagmezon ni trovis bonegan havenon kaj nun en ĝi ankriĝas.
Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj unu el la okcidentaj insuloj,
kiun Ali Baba mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas pli norde.
La 12an de Majo.
Kia ŝanĝo en Abdul! Li estas la plej juna homo surŝipe. Ni ĉiuj ĝojas kun
li, ĉar niaj eltrovoj certe estas mirindaj. Ĉi tiun matenon dum mi ankoraŭ
estis en mia lito, li enkuris en la kajuton kaj, forgesinte pri nia
diferenco de rango, li ekkaptis min ĉe la brako kaj penis fortiri min el
la lito. Lia eksciteco estis tiel granda, ke mi tute ne komprenis liajn
vortojn. Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi rimarkis, ke
maljunaj membroj povas tiel rapide transporti maljunulon. Li saltetis laŭ
la mallarĝa ŝtuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna, ne povis tiel
rapide sekvi.
Sed kia vidaĵo kiam mi atingis la ferdekon! Hieraŭ ni tion ne vidis, ĉar
kiam ni ĵetis ankron la krepusko jam envolvis la ĉirkaŭaĵon.
Rekte antaŭe, meze de la haveno, altiĝis grandega statuo, multajn fojojn
pli alta ol la mastoj de nia ŝipo. Pli malproksime, transe de la statuo,
fluis la larĝa rivero sur kies akvo ni naĝis, kaj ĝia supraĵo rebrilis pro
la leviĝanta suno. Oriente, kien Abdul almontris per de ekscito tremantaj
fingroj, kuŝis ruinoj de senlima urbo. Tre malproksimen ĝi etendiĝis en la
landon transe, eĉ pli malproksimen ol ni per la okuloj povis vidi. Kaj en
la pli mallarĝa rivero dekstre, du grandaj konstruaĵoj altiĝis en la
aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj, ili kvazaŭ gardis la stratojn
malsupre. Nenia sono venis al ni--nenia flosantaĵo maltrankviligis la
supraĵon de la akvo. Vere, la vidaĵo similis al la dormado de la Morto. Mi
pleniĝis de mirego.
Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila al ardeo, leviĝis kun raŭka
ekkrio de sub la granda figuro kaj flugis al la urbo.
„Kian signifon havas ĉio ĉi?“ mi ekkriis. „Kie ni estas?“
„Jes, kie!“ diris Abdul. „Se mi nur tion konus, ho via princa moŝto, tiam
mi povus doni detalan priskribon. Neniu vojaĝanto iam menciis tiujn ĉi
ruinojn. La Persa historio ne enhavas priskribon pri tia popolo. Alaĥo
ordonis ke ni eltrovu novan mondon.“
Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis nin en antikva strato, kie la
pavimo estis kovrita de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sovaĝa
malordo. Altaj arboj de granda antikveco puŝis siajn branĉojn tra
fenestroj kaj tegmentoj kaj faris funebran vidaĵon. Tamen, ili donis
bonvenan ombron, ĉar ni trovis la aeron sur la tero treege varma kaj
malfacile tolerebla. La kuriozaj konstruaĵoj ambaŭflanke estas mirinde
konservitaj, eĉ platoj de vitro ankoraŭ staras en multaj el la feraj
fenestro-kadroj.
Ni vagis antaŭen tra la densa herbo, Abdul kaj mi, tre ekscititaj de niaj
eltrovoj kaj ĉarmitaj de la stranga vidaĵo. La sunlumo havas blindigan
brilecon, la birdoj ĉie kantadas, kaj la ruinoj estas gajaj per belegaj
floroj. Ni baldaŭ trovis nin en loko kiu iam estis publika parko, sed nun
plejparte nur ombra bosko.
Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis la altajn konstruaĵojn
ĉirkaŭ ni, mi demandis Abdulon, ĉu li ankoraŭ ne scias kie ni estas, kaj
li respondis:
„Ankoraŭ mi ne scias. La arĥitekturo multe similas tiun de antikva Eŭropo,
sed ĝi klarigas al ni nenion.“
Tiam mi diris al li ŝerce: „Ĉi tiu instruu al ni, ho Abdul! la malsaĝecon
de tro multe da saĝo. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia Kolegio en
Ispahan povus pensi ke ilia respektinda instruisto pri la historio kaj
lingvoj povus viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj tiel malmulte
koni pri ĝi!“
„Viaj vortoj estas saĝaj, mia Princo,“ li respondis; „nemultaj infanoj
povus malpli koni.“
Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis ŝtonplaton, kiu ŝajnis havi ian
signifon. Ĝi kuŝis ĉe niaj piedoj, parte kaŝita per la alta herbo, kien ĝi
estis falinta for de la kolonoj kiuj ĝin subtenis. Sur ĝia supraĵo sin
trovis strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj perfektaj kiel
ili estis, kiam faritaj antaŭ dek jarcentoj. Mi montris ĝin al Abdul, kaj
ni kliniĝis super ĝi kun avidaj okuloj.