genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri
mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti.
Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis
la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. „Ĉu drako?... Sonĝo, verŝajne estas
nur sonĝo“ -- li murmuris.
-- Ĉu li venas al ni?
-- Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?
-- Strange!... Mi ne scias, Heloa!
*
-- Patro! Rigardu! -- ekkriis Abel -- Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ
sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la
nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj
korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?
-- Mi ne scias, Abel!
-- Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu
havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas
vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La
vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj
okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj
kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo...
kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj
estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?
-- Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas
brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur
la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata
lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian
animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi
devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis
for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?
*
La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La
ŝtontabula viro parolis.
-- Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?
-- Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.
-- Kiu vi estas, konanta mian nomon?
-- Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.
-- La Mesio? Filo de Dio?
-- Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la
popolojn por la perfekta boneco.
-- Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis
kontraŭ Dio kaj Li punis vin?
-- Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li
estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco
nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo
naskiĝis la krista ideo.
-- Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por
mi.
-- Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.
-- Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?
-- Same kiel la viaj.
-- La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis
ilin -- diris la Mesio. -- Ili devenis el la dependa sento de la homoj.
Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en
plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi
ebligis la socian vivon.
Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?
-- Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte
sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio
pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela
regno?
-- Ne!
-- La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino.
Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.
-- Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.
-- Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!
-- Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! -- petegis
ruĝbarba viro.
-- Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi
vin. Kisu min!
Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj
rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio
ĉirkaŭprenis ilin.
-- Jen la patro kaj la patrino.
*
La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.
-- Evo! Denove ni sonĝas.
-- Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.
*
Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraoj, kirasitaj reĝoj,
ordenriĉaj kavaliroj.
-- Ho, cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!
Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron,
sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas,
viro, amare meditanta eĉ nun?
-- Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min
Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de
homoj sur sablaĵo de mia cirko.
-- Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj
gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.
-- Patrino, pardonu vian filon!
-- Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam
venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min,
Konstantin?
-- Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!
*
La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent
figuroj de la historio.
-- Evo! Kial estis la batalo?
-- Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.
*
Paroj proksimiĝis. Amplene, kun delikata rideto ili rigardis unu la
alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu
penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.
-- Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj
ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj, ol tiuj de viaj vangoj, ho mia
Julia.
-- Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.
-- Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.
-- Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo -- mi ne scias.
-- Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj
ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la
birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezentas
al vi milkolorajn florojn. Ho venu!
-- Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso
feliĉon ŝtelas en mian koron. Amo via donas al mi novan vivon.
-- Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj.
Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.
*
Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekiĝis la sento, ke en ĉiuj virinoj
ŝi vidis sin mem.
-- Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?
-- Por venki per ĝi la fortecon de la viro kaj dolĉigi la amaran
postguston de la triumfoj vanaj.
*
Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis
mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan,
la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus
finkalkuli ilin?
-- La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj
esplore kiun serĉas?
-- Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!
-- Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu
mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas
Sokrato!
-- Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du
virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon
kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika
diskuto.
-- Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon. La bastonhava estas
Zaratustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...
-- Ho, Sokrato, amata edzo mia! -- ŝovis sin virino inter la
parolantojn.
-- Jen Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo, nur mi.
-- Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis, kiel hundo de ŝafisto...
-- Kiu tamen kelkfoje ekbojas.
-- Pardonu min!
-- En mia koro ne estas kolero.
*
-- Adamo kaj Evo ridetante rigardis unu la alian.
*
Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj.
Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo;
forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo
regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.
Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi
dankplenan preĝon al la Sinjoro de la universo.
*
Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La
arboj humile klinis la laŭbkronojn, la bestoj ame premis sin unu al
alia kaj la homoj, superŝutitaj de la nekonata sento, ekgenuis sur la
teron.
Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno.
Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.
El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.
-- Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj
alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero,
estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo
regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro
amu unu la alian!
La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta.
La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli-ĝuste, ilia
paso eĉ ne komenciĝis.
*
En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua
sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia
staris la ĉionneanta spirito de la Malbono: Lucifero.
Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua
atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.
-- Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo
fine realiĝis!
-- Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.
-- Mi ne komprenas vin. Kial do ni estas ekzilitaj?
-- Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo
estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi
donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj
mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li
estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplace puŝetas tien kaj
reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas
plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj
ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Ili ambaŭ donas
la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris
miraklojn kaj donis valoron al la vivo.
-- Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la
Amo.
-- En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la
plorindan aspekton. Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon banante la piedojn
en la rivereto, kiel la plej simpla kamparano; Shakespeare, kiun
admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon
de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona
komplimento, enuiga jugo de la ĉiela graco? De tempo al tempo oni ĵetas
sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la „perfekta amo“, kie
oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur
tiam belega poemo, se la muzikon mi komponas al ĝi. Disharmonio kaj
ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi
vidas ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo -- la dio.
[Bildo: ATTILA SASSY: ADAMO.]
-- Kaj kiu estis mi?
-- Vi?! Sole ilo!
-- Ne! Dio!
-- Mi diras, ke nur ilo.
-- Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu
belo, per kiu nobliĝis la homo.
-- Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!
-- Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis.
Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus
ekzistinta?
-- Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton
neniam donanta.
-- Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas spirito de la
Malbono mem? Via memo, la disharmonio estis fatalo via.
-- Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!
-- Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.
La Morto leviĝis kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero,
sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro. Ankoraŭ ĝi aŭdis la
longesonantan raŭkan ridon de Lucifero kaj poste, kiel eta sensignifa
planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.
*
* *
La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura
timo.
Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.
Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia
potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto
-- al la Marso.
JULIO BAGHY
EL MIAJ REMEMOROJ
(Daŭrigo)
Tial, en unu letero, kiun mi skribis al S-ro Fruictier, mi aldonis
kiel preteriran ekkrion: kiel bone estus, se... k. t. p.
-- Kaj S-ro Fruictier respondis same: jes ja, kiel bone estus, se...
k. t. p.
Dirite, farite.
Kaj tiam nia interkorespondado temadis ĉirkaŭ tiu ideo. Kaj ĝia
rezultato estis, ke ni enpresis en la gazeto alvokon al la tutmonda
esperantistaro por fondi propran eldonejon-presejon, akcian societon,
kies centro estus en Parizo. Kaj la esperantistoj aĉetis akciojn,
tiamaniere, ke baldaŭ kunestis la necesa sumo por fondo de la „Presa
Esperantista Societo“.
Mia transmigro estis decidita. En septembro 1904 mi rapide disvendis
mian presejon, konservante el ĝi nur tiujn ilojn, kiujn mi juĝis utilaj
en Parizo, -- kaj, kun mia familio kaj kun mia preshelpanto mi forlasis
Hungarujon, por fariĝi loĝantoj de Francujo.
Ĉu mi tedu la legantojn per la detala priskribo de mia vojaĝo
Parizon? Ne; tion mi ne volas fari. Sufiĉu diri nur, ke dumvoje mi
vizitis la maljunan samideanon S-ro E. Meier, en München; tio estis
la unua okazo, kiam mi parolis kun esperantisto nekonanta la hungaran
lingvon.
Tamen, pri unu epizodo mi raportas. Kiam ni forlasis la lastan
germanan urbon, Deutsch-Avricourt, kaj nia vagonaro eniĝis en
Francujon, en la unuan francan urbon, Igney-Avricourt, tie mi
malagrable spertis la konsekvencojn de mia nekono de la franca lingvo.
Estis posttagmeze, kiam ni alvenis en la ĵus nomitan francan limurbon,
kaj tie ni devis atendi pli ol unu horon ĝis la reforiro. Tiun tempon
mi intencis profiti por tagmanĝo; mi mendis do nutraĵojn en la
stacidoma restoracio -- en lingvo germana (tiam mi ne ankoraŭ parolis
france). Sed, ho ve! _neniu komprenis min!_ oni ne alportis
manĝaĵojn... Kun patra doloro mi rigardis miajn malgrandajn infanojn,
kiuj jam komencis plendi pri malsato. Mi denove mendis ion por manĝi
-- denove germane -- parolante pri la infanoj, kiuj jam de longa tempo
ne vidis konvenajn nutraĵojn, -- vane! oni ne komprenis, ne komprenis.
Tiam, kun edza doloro, maldolĉe mi turnis min al mia edzino, nerve
plendante, en lingvo _hungara_:
-- Belaĉa afero, ĝis Parizo ni ne manĝos, je diablo!
Kaj jen, nun sinjorino, el la servopersonaro de la restoracio,
ĝentile demandis min _germane_:
-- Kiun lingvon vi parolas, gesinjoroj?
-- La hungaran; ni estas Hungaroj, kaj ni vojaĝas Parizon.
-- Do vi ne estas Germanoj?
-- Ne, sinjorino, kaj...
-- Ho, tiuj ĉarmaj infanoj, kredeble ili estas lacaj kaj malsataj;
oni tuj servos al vi, gesinjoroj.
Kaj, ho miraklo! tiam kelnero, servisto, kasisto, ĉiuj, ĉiuj
komprenis germane... ĉar ili jam sciis, ke ni ja _ne_ estas
Germanoj...
En Parizo, S-ro Fruictier atendis nin en la stacidomo kaj li
servoprete kondukis nin en nian provizoran, kaj la morgaŭan tagon en
nian definitivan loĝejon.
Tuj la unuan tagon de mia estado en Parizo S-ro Fruictier prezentis
min al S-ro Th. _Cart_. Ne estas necese, -- ĉu ne vere, kara
leganto? -- ke mi pli detale raportu al vi, kiu estas S-ro Cart; vi
ja konas lin, ĉiu konas lin. Lia nomo estos markita per oraj literoj
sur ĉiu paĝo de la historio de Esperanto, kaj mi tute ne troas
dirante, ke sen li eĉ ne estas certe, ĉu Esperanto vivus hodiaŭ.
Por plilarĝigi vian konon pri li, mi aldonos nur, ke mi ne nur
respektas, ne nur admiras tiun modelecan viron, sed mi vere amas
lin, kaj mi estas fiera, sciante, ke tiu amo estas adresita al
plenmerita homo.
Post kelktaga ripozo ni (S-ro Fruictier kaj mi) komencis labori.
Ni priparolis detale la fondotan presejon, faris planon, luis ejon
(33, rue Lacépède) kaj mendis ĉion necesan. Mi parolis ĉiam esperante
(devige!), ĉie, en literfandejo, en maŝinfabriko, en inkaĵfarejo, en
papermagazeno, ĉe konstruistoj, ĉe masonistoj, ĉe lignaĵistoj, ĉe
vitristoj, ĉe ĉifonistoj, ktp. ktp., propagandante tiamaniere nian
lingvon ĉie. Post kelkaj semajnoj la presejo estis funkciopreta, kaj
la oktobra numero 1904 estis jam presita en ĝi. (La antaŭan numeron,
por ne tro malfruigi ĝin, pro la manko de presejo, oni presis en Céret,
sub la gvidado de nia fervora, bedaŭrinde jam mortinta samideano Paul
Berthelot.)
Krom la necesaj litertipoj kaj kompostmaterialoj, kune kun la
specialaj supersignitaj literoj esperantaj, la presejo konsistis
el unu granda presmaŝino, unu malgranda platpresila maŝino, unu
„Linotype“ kompostmaŝino, unu motoro kun la bezonaj transmisioj, kaj
en la papermagazeno unu granda papertranĉmaŝino. Ses ĉambrojn okupis
la Societo, el kiuj unu -- la kompostejo -- sur la strata fronto; en
tiu ĉi ni akceptis la klientojn kaj la samideanojn, el kiuj kelkaj
entuziasmuloj konsideris nian esperantan entreprenejon kvazaŭ ĝi estus
la „oka mirindaĵo de la mondo“.
Post la oficiala deklaracio pri la fondo de la „Presa Esperantista
Societo“, farita per fondodokumento antaŭ notario, la Societo faris
sian unuan ĝeneralan kunvenon, en kiu oni elektis la estraron:
prezidanto: S-ro Th. Cart; delegito: S-ro Paul Fruictier; sekretario:
S-ro William Mann; teknika direktoro: mi. Poste, oni elektis ankoraŭ
unu delegiton: S-ron Ch. Verax, kaj, post la finiĝo de la deĵorado de
S-ro Mann, F-ino Cécile Royer fariĝis sekretariino.
(Daŭrigota.)
PAŬLO DE LENGYEL.
ĈU ESTAS LAND'?...
Dediĉata al S-ino A. Sergeant.
D-RO LEONO ZAMENHOF
Ĉu estas land',
Kie eternas suno,
Kie ĉiel'
Ne ploras en aŭtuno?
Kie la ter'
En ama sentebrio
Per flora brust'
Ridas al sunradio?
Ĉu estas land',
Kie la ĝoj' ne ĉesas,
Senzorga kant'
Dorlotas kaj karesas,
Kie kontent'
Kaj forta vivadoro,
Ne senesper'
En ĉies regas koro?
Ĉu estas land',
Kie de vivmateno
Ne nutrus nin
De la mensog' veneno?
Kie preĝej'
Glorante amon Dian,
Imitus mem
Ekzemplon grandan Lian?
Ĉu estas land',
Kie la amo tronas,
Kie la kor'
Perfidi vin ne konas?
Kaj kie larm'
Ne estas larm' de ploro
Sed de feliĉ'
De amoplena koro?
Ĉu estas land',
Kie animo laca
Trovus en ĝi
Ripozon vere pacan?
Kaj kie bru'
Kaj krioj de batalo
Ne igus nin
Memori pri realo?
Ĉu estas land',
La lando ideala,
Kie la hom'
Estas al hom' egala?
Kie fratec'
Ne estas vort' de vano,
Sed ideal'
Plej sankta de regnano?
Ne serĉu ĝin
Ĉi landon sur la tero:
Ĝi trovas sin
En kred' nur kaj espero.
En tiu land' --
En land' de propra sento
Troviĝas nur
Korpaco kaj kontento!
LA KANTISTO DE L' MIZERO
JACINTO BENAVENTE
Lia aspekto: fripona, senhonta, strata kantisto. Li estis la
sorĉa poeto de l' popolamaso, de tiu mizera amaso, kiu suferas ĉiajn
dolorojn, sen propra sento pri la sufero.
De la tagiĝo li vagadis en la urbo, trairis la ĉefajn stratojn,
kie nobeloj, potenculoj kaj komercistoj marŝadis en ofenda bruo, kaj
li eĉ unu fojon ne haltis tie por kanti; sed dum lia malrapida irado
li melankolie meditis pri la streĉita, vigla urbovivo, kaj lia animo
ensuĉis indignon kaj malĝojon.
En flankaj stratoj, en mallumaj amasloĝejoj, haladzaj spiradejoj
por la mizeraj loĝantoj, kantis la poeto ĉirkaŭata de homoj malriĉaj,
sensciaj, ĉifonaj, malsataj; kelkfoje li kantis kun la sankta malamo de
l' poeto, alifoje kun malgajo, senkonsolo: homa Kristo al kiu mankis
dieco de Savanto; ofte liaj strofoj estis senenhavaj, sed brilaj pro
harmonio: amaj litanioj, kiuj penetris en la animon kun aromoj de ĉiuj
amoj, kaj subita interna tagiĝo heligis la mienojn kiuj antaŭe esprimis
malgajan nescion, kaj ĉiuj proksimiĝis ĉirkaŭ lin por aŭskulti kaj
posedi liajn vortojn; sanktoleitaj per dia poezio, al ili restis sur la
fruntoj por ĉiam gravuritaj ĉielaj vortoj... justeco, pieco, espero!
Neniam kantis aliajn amojn la poeto: Kantisto de l' Mizero, kiel
ĉiuj lin nomis. Mizero estis lia amatino, kaj li neniam havis pli
fidelan amon.
Sed la filino de l' Reĝo estis tre inklina al poezio; cent kortegaj
poetoj flatis ĉiam ŝian vantemon de belulino kaj princino, ŝi tamen
deziris aŭskulti la popolan poeton de libera spirito, kiu atakis la
kortegajn morojn per sia satiro, kiu minacis la potenculojn per detruo
kaj morto, kiu ne submetiĝis al beleco, nek al forto, nek al riĉeco; ŝi
deziris aŭskulti la Kantiston de l' Mizero.
Kaj ŝi fine aŭdis lin kaj ploris lin aŭdante, kaj ŝi aspektis tre
bela dum ŝi malĝoje ploris pri doloroj neniam de ŝi sentitaj, ĝis la
poeto Kantisto de l' Mizero, unuafoje, ekkantis pri beleco de virino.
La princino certigis, ke neniu alia poeto kortuŝis ŝin tiel dolĉe;
kaj la poeto certigis, ke neniu alia komprenis lin tiel, kiel la
princino.
-- Ne bone mi faris, ke mi aŭskultis tiom da kortegaj poetoj!
Kion ili povis diri al mi krom flataj mensogoj? De nun vi estos mia
preferata poeto.
-- Ne bone mi faris, ke mi kantis miajn kantojn antaŭ mizeruloj. Ĉu
ne pli bone decas kortuŝi pie la potenculojn ol veki per minacoj la
humilulojn? De nun mi kantos nur por vi.
Kaj tiel la poeto restis por servi al la filino de l' Rego. Kun
koloraj brodaĵoj ĉe brusto, sur koro, oni vidis lin rajdanta je la
servo de l' rega ĉaro; la mizeruloj perdis por ĉiam sian poeton, kaj
de tiam se nova trubaduro diris al ili: „Aŭskultu min, mi estas nova
Kantisto de l' Mizero“, ili preteriris malkonfide, malgaje, senkrede
kaj diris:
-- Certe! Kantisto de l' Mizero, ĝis kiam princinoj ekdeziros
aŭskulti vin.
El la hispana: FELIKSO DIEZ
NOVA SENTO
(HIMNO DE E. R. A.)
Poemo de Julio Baghy -- Muziko de Teodoro Pallós
Nova sento, salutas kore vin ni kune
Regu en nia frata rond'.
Nova sento, radioj viaj brilu sune
Portu komprenon por la mond'.
Hardite ni kun ĝojo
Rapidu sen ŝancel'.
Ĉar gvidas ĝi sur vojo
Tra l' nigra nokt' al cel'.
Profetas klare por ni
Mistera kora son':
Por teran pacon formi
Vi homo restu hom'.
Nova sento, magia forto de l' konkordo
Je vi sopiras la fratar'.
Nova sento, kerubo de l' socia ordo
Gardu la pacon de l' homar'.
Ĉar pacon kreus amo,
Homecon gardas ĝi
Ni ĵuras ke ĉi flamon
Ne ĵetos for de ni.
Ni semos se modeste,
Sed sen ripoz' sen lac',
Ke fine venku feste:
Tutmonda homa pac'.
LA OVO
ALBERT KIVIKAS
Trans la marĉon kondukis piedsigna vojeto, dronanta en marĉeto,
leviĝanta sur altaĵeton, trairanta arbetaĵojn kaj ebenaĵon,
serpentumanta kvazaŭ stria kolubro ĉirkaŭ dika arbo, finkondukanta
tamen al sablejo, al mizera kabano.
Laŭ tiu piedsigna vojeto hejmenpaŝis laboristo, havante lacecon
kvazaŭ ŝarĝon de sablo en karno kaj sango, kaj en la stomako kvazaŭ
malsatajn hundojn kolere bojantajn. Pro malforteco liaj piedoj
fleksiĝis kaj devigis lin sidiĝi sur altaĵeto por ripozo.
Sidas la viro, laciĝinta, luktanta kun la dormo; preskaŭ perforte la
okuloj fermiĝas.
Dormas la viro kaj subite ekaŭdas, kiel iu plaŭdante venas laŭ la
akvoplena vojeto kaj murmuras.
-- Verŝajne hundo, -- pensas la viro, kaj ne malfermas la okulojn -- ĝi
vagadu!
Sed la murmurado kaj plaŭdado jam estas tute proksimaj.
Nun la viro volas malfermi la okulojn, sed la palpebroj estas
strange pezaj; li provas per la dika fingro suprenŝiri ilin, per la
manplato li viŝas la vizaĝon -- nenio helpas, li ne povas malfermi la
okulojn.
Sed la murmurado proksimiĝas pli kaj pli.
Subite rimarkas la viro, ke li vidas ne malferminte la palpebrojn,
tute klare li vidas per siaj okuloj tra la fermitaj palpebroj.
Jen: granda lupo venas laŭ la vojo, la vosto treniĝas en nura akvo,
la kolsupro suprenstaras kvazaŭ la haregoj de virporko, sed la okuloj
estas fermitaj -- kaj ĝi murmuras. Rigardas kaj rigardas la viro tra la
fermitaj palpebroj kaj miras:
[Bildo: RÉVÉSZ: PETŐFI EN LA DRINKEJO.]
-- La okuloj de la lupo estas fermitaj, sed ĝi sen deflankiĝo rekte
iras la vojeton! Miraklo de mirakloj, ĝi iras sen deflankiĝo la vojeton
kaj murmuras!
Sed la lupo, plaŭdante, pli kaj pli alproksimiĝas.
Ho! Ĝi kvazaŭ havas ion en la buŝo?
Rigardas kaj rigardas la viro, kaj vidas: la lupo havas kokinan ovon
en la buŝo. Rigardas la viro ankoraŭ pli fikse: jes, la lupo efektive
havas kokinan ovon en la buŝo!
Pensas la viro, kion do faru la lupo kun la kokina ovo: neniam dum
sia vivo li aŭdis, ke la lupo manĝas ovojn.
Ŝtelrigardas kaj ŝtelrigardas la viro la ovon en la buŝego de la
lupo, kaj subite eksentas kolektiĝi la salivon en la buŝo pro apetito --
li estas tre malsata, kaj eble la ovo estas kuirita kaj manĝebla.
Sed la lupo, ne malfermante la okulojn, pli kaj pli proksimiĝas
laŭ la vojeto, inter la dentegoj ĝi portas la ovon, la tutan tempon
murmurante.
Ĝi jam preskaŭ estas atinginta la viron, kiam ĉi tiu subite ekkrias:
-- He!
La lupo pro timo ekbojas, faligas la ovon el la buŝo, malfermas
la okulojn, ekvidas la viron kaj forkuras arbaron. Sed la ovo restas
ruliĝanta sur la vojeto.
-- Ovo, -- pensis la viro -- ovo kiel ovo!
Sed mirinde granda estas ĉi tiu ovo, pli granda ol tiu de anaso aŭ
de ansero.
La ovo eble estas kuirita -- pensas la viro denove, kaj ekprenas ĝin
en la manon.