Tiam estiĝis granda dubo -- dubo kaj diskutado. Mortigi polusan urson

estas faro tre danĝera, sed multoble pli danĝere estas mortigi ursinon

kun idoj. La plenaĝuloj ne povis kredi, ke la knabo, tute sola, povis

fari tian mirindaĵon. Sed la virinoj atestis pri la freŝa viando,

kiun li alportis surdorse, kaj ĉi tiu estis nerefutebla aserto. Fine

do ili foriris, plendante, ke tre kredeble, eĉ se li vere mortigis la

urson, li certe ne distranĉis la kadavron. En la nordlando estas tre

necese, ke tio okazu tuj post mortigo. Alie la karno tiel frostiĝas,

ke, provante tranĉi, oni difektas la plej akran tranĉilon, kaj urson

pezan je tricent funtoj oni ne facile metas sur glitveturilon por ĝin

treni tra la malebena glaciaĵo. Sed veninte al la loko, ili trovis

ne nur la kadavron (pri kiu ili dubis), sed ankaŭ tion, ke Kiŝ estis

distranĉinta la korpon laŭ la maniero de lerta ĉasisto, kaj formetis la

internaĵon. Tiel komenciĝis la mistero pri Kiŝ -- mistero kiu konstante

pliprofundiĝis. Je la dua ĉasiro, li mortigis junan ursan, preskaŭ

plenkreskan, kaj je la tria, grandan virurson kaj ties kunulinon.

Ĝenerale li forestis tri-kvar tagojn, sed kelkfoje li estis for dum

tuta semajno sur la glacikampo. Ĉiuokaze li rifuzis akompanantojn, kaj

la homoj miregis.

-- Kiel li faras tion? -- ili demandis sin. -- Li eĉ ne kunhavas

hundon, kaj hundo certe helpus lin.

-- Kial vi ĉasas nenion krom ursoj? foje demandis lin Kloŝ-Kŭan.

Kaj Kiŝ taŭge respondis:

-- Estas konata afero, ke urso havas la plej grandan kvanton da

viando.

Sed oni parolis en la vilaĝo ankaŭ pri sorĉarto.

-- Per la helpo de malbonaj spiritoj li ĉasas, -- diris kelkaj -- tial

lia ĉasado sukcesas. Kiel ĝi ja sukcesus, se tio ne estus?

Aliaj diris:

-- Eble tiuj spiritoj ne estas malbonaj. Oni scias, ke lia patro

estis lerta ĉasisto. Ĉu ne estas eble, ke tiu helpas lin, por ke li

fariĝu lerta, pacienca kaj vigla? Kiu scias?

Spite de ĉio, li daŭre sukcesis, kaj la malpli lertaj ĉasistoj ofte

estis okupitaj per la alporto de la viando; kaj li disporciis ĝin laŭ

justa maniera, kiel lia patro faris iam, antaŭe, tiel li ordonis, ke

la plej humilaj maljunuloj kaj maljunulinoj ricevu justajn porciojn,

kaj prenis por si mem nur tiom, kiom li bezonis. Kaj pro tiu justaĵo,

kaj ĉar li estis tre lerta ĉasisto, oni rigardis lin kun respekto, eĉ

kun solena timo. Oni ankaŭ proponis, ke li fariĝu ĉefulo post kiam la

maljuna Kloŝ-Kŭan eksiĝos je la ofico. Pro liaj faroj la plenaĝuloj

atendis lin reaperi en la konsilejo, sed li venis neniam plu, kaj ili

hontis demandi pri tio.

-- Mi pensas, ke mi konstruos por mi igluon, -- iun tagon li diris al

Kloŝ-Kŭan kaj kelkaj aliaj ĉasistoj. -- Ĝi estos granda igluo, en kiu

Ikiga kaj mi povos loĝi komforte. Ili kapjesis serioze.

-- Sed al mi mankas la tempo. Mia afero estas la ĉasado, kaj per tiu

laboro mi estas ĉiam okupita. Do estas juste, ke la vilaĝanoj, kiuj

manĝas mian viandon, konstruu mian igluon.

Do la igluo estis konstruata laŭ grandaj mezuroj -- laŭ pli grandaj

ol la loĝejo de Kloŝ-Kŭan. Kiŝ kaj lia patrino translokiĝis en ĝin. Ĝis

tiu tempo, depost la morto de Bok, Ikiga ĝuis nenian komforton. Kaj ne

nur materian utilon ŝi havis; pro la alta stato, kiun ŝi atingis kaŭze

de la mirindaĵoj de sia filo, oni rigardis ŝin la ĉefa virino en la

tuta vilaĝo. Kaj la virinoj vizitis ŝin por peti ŝian konsilon, kaj

poste citis ŝiajn saĝajn vortojn, kiam okazis disputoj inter ili aŭ kun

la viroj.

Sed la mistero pri la mirinda ĉasado de Kiŝ, precipe okupis la

mensojn de la vilaĝanoj. Kaj iun tagon Ugh-Gluk rekte akuzis lin pri

sorĉarto.

-- Oni asertas, -- diris Ugh-Gluk, laŭ impona maniero -- ke per la

helpo de malbonaj spiritoj vi ĉasadas; per tio vi sukcesas.

-- Ĉu la viando ne estas bona? -- respondis Kiŝ -- ĉu iu vilaĝano

malsaniĝis post manĝo? Kiel vi scias, ke mi uzas la sorĉarton? Aŭ ĉu vi

fariĝis kvazaŭ blinda pro la envio, kiu vin konsumas?

Kaj Ugh-Gluk retiris sin venkita, kaj la virinoj mokis lin. Sed

iun nokton en la konsilejo, post longa diskutado, oni decidis spioni

lin, kiam li foriros ĉasi, por ke oni sciu liajn metodojn. Do, je la

sekvanta ĉasiro, Bim kaj Bon, du el la plej lertaj ĉasistoj, sekrete

sekvis lin. Post kvin tagoj ili revenis kun okuloj alŝvelintaj kaj

langoj tremantaj, kaj rakontis, kion ili vidis. La konsilantaro rapide

kunvenis en la loĝejo de Kloŝ-Kŭan, kaj Bim komencis rakonti:

-- Fratoj, kiel vi ordonis, ni marŝis malantaŭ Kiŝ, marŝis kaŝe por

ke li ne sciu, kaj je la mezo de la unua tago li renkontis grandan

virurson. Estis tre granda urso.

-- Ne estas iu pli granda -- Bon konfirmis kaj daŭrigis. -- Sed la urso

ne montris sin batalema, ĉar ĝi flankenturnis sin kaj iris malrapide

tra la glaciaĵo. Tion ni vidis de la rokoj ĉe la marbordo, kaj la urso

proksimiĝis al ni, kaj malantaŭ ĝi marŝis Kiŝ, tute sentime, kaj li

kriis laŭtvoĉe, kaj svingis la brakojn kaj faris grandan bruon. Tiam

la urso koleriĝis kaj ekstaris rekte sur la malantaŭaj kruroj kaj

murmuregis. Sed Kiŝ marŝis ĝis li venis proksimen al la urso.

-- Jes, -- daŭrigis Bim -- rekte ĝis la urso li marŝis, kaj la urso

minacis lin kaj Kiŝ forkuris. Sed, kurante, li lasis fali etan pilkon

sur la glacion. Kaj la urso haltis kaj flaris, kaj poste englutis ĝin.

Kaj Kiŝ, konstante kuris kaj faligis pilketojn, kaj la urso englutis

ĉiujn.

La aŭskultantoj ekkriis kun dubo, kaj Ugh-Gluk malkaŝe esprimis sian

malkredon.

-- Per niaj propraj okuloj ni vidis tion -- asertis Bim.

Kaj konfirmis Bon:

-- Jes, per niaj propraj okuloj. Kaj tio daŭris, ĝis kiam la urso

rekte ekstaris kaj blekegis pro doloro kaj freneze batadis per

siaj antaŭaj piedoj. Kaj Kiŝ konstante kuris, ĝis kiam li atingis

sendanĝeran lokon. Sed la urso malatentis lin, ĉar ĝin okupis la

turmento kiun kaŭzis al ĝi la pilketoj en ĝia interno.

-- Jes, ĝia interno, -- interrompis Bim, -- ĉar ĝi sin gratis kaj

ĉirkaŭsaltis kiel ludema hundido; sed per ĝiaj krioj oni povus diveni,

ke ĝi ne ludas, sed doloras. Neniam mi vidis tian spektaklon!

-- Ne, neniam oni vidis tian, -- daŭrigis Bon -- kaj krome ĝi estis

tiel granda urso!

-- Sorĉarto -- Ugh-Oluk supozis.

-- Mi ne scias, -- Bon respondis -- mi rakontas nur tion, kion mi

vidis. Kaj post mallonga tempo la urso malfortiĝis kaj laciĝis, ĉar ĝi

estis tre peza, kaj estis saltinta tre forte, kaj ĝi iris for tra la

glaciaĵo, balancante la kapon alflanke kaj multfoje sidiĝante por bleki

kaj krii. Kaj Kiŝ postsekvis la urson, kaj ni postsekvis Kiŝ, kaj dum

tiu tago kaj ankoraŭ dum tri tagoj ni sekvis lin. La urso malfortiĝis

kaj senĉese blekis pro doloro.

-- Ĝi estis ensorĉita! -- ekkriis Ugh-Gluk. -- Certe ĝi estis

ensorĉita!

-- Verŝajne.

Kaj Bim transprenis la parolon de Bon:

-- La urso vagadis jen tien, jen ĉi tien, ĉirkaŭirante kaj reirante

sian antaŭan vojon tiel, ke fine ĝi troviĝis tie, kie Kiŝ je la komenco

renkontis ĝin. Nun la urso jam estis tute malsana kaj ne povis iri plu.

Tial alproksimiĝis Kiŝ kaj mortpikis ĝin.

-- Kaj poste? -- demandis Kloŝ-Kŭan.

-- Tiam ni forvenis, dum Kiŝ senhaŭtigis la urson, kaj ni kuris

rapide al vi, por ke vi sciu pri la mortigo.

Kaj tiun tagon, posttagmeze, la virinoj hejmentrenis la viandon,

dum la viroj kunsidis en la konsilejo. Kiam alvenis Kiŝ, ili invitis

lin veni al la konsilejo, sed li respondis dirante, ke li malsatas kaj

estas laca. Li ankaŭ diris, ke lia igluo estas granda kaj komforta

kaj povas enhavi multajn homojn. Kaj tiel forte ili volis scii pri

la okazintaĵoj, ke iris al la igluo de Kiŝ la tuta konsilantaro kun

Kloŝ-Kŭan antaŭe. Kiŝ estis manĝanta, sed akceptis ilin kun respekto

kaj sidigis ilin laŭ ilia rango. Ikiga montriĝis jen fiera, jen

embarasita, sed Kiŝ estis tute trankvila. Kloŝ-Kŭan rerakontis la

sciojn kiujn alportis al li Bim kaj Bon.

-- Do ni deziras klarigon, ho Kiŝ, pri la maniero de via ĉasado. Ĉu

vi uzas la sorĉarton?

Kiŝ levis la vizaĝon kaj ridetis.

-- Ne, ho Kloŝ-Kŭan, ne konvenas, ke mi nura knabo, sciu ion pri

sorĉistinoj, kaj pri tiuj mi nenion scias. Mi nur eltrovis rimedon,

per kiu mi povas facile mortigi la glaciurson, jen ĉio! Tio estas

„cerbarto“, ne „sorĉarto“.

-- Kaj ĉu povas fari tion ĉiu homo?

-- Ĉiu homo.

Estis longa silento. La viroj rigardis la vizaĝojn reciproke, kaj

Kiŝ daŭrigis la manĝadon.

-- Kaj... kaj... ĉu vi sciigos nin, ho Kiŝ? -- fine demandis Kloŝ-Kŭan

per tremanta voĉo.

-- Jes, mi sciigos vin.

Kiŝ, suĉinte oston, leviĝis.

-- Estas tute facile. Jen!

Li prenis maldikan pecon da balenosto kaj montris ĝin al ili. La

pintoj estas tiel akraj kiel la kudriloj. Li zorge faldis la pecon

da osto tiel, ke ĝi kaŝiĝis en lia mano. Tiam, subite, li lasis ĝin

refleksiĝi. Li prenis pecon da graso.

-- Jen! -- li diris. -- Oni prenas peceton da graso kaj faras en ĝi

kavaĵon. Nun en la kavaĵon oni enmetas la balenoston rigide falditan

kaj fiksas ĝin per alia peceto da graso. Poste, oni metas ĝin ekster

la domon, kaj ĝi frostiĝas kiel pilko. La urso englutas la pilketon,

la graso fluidiĝas, kaj la osto kun akraj pintoj streĉiĝas rekta. La

urso malsaniĝas, kaj kiam la urso estas tre malsana, oni mortpikas ĝin.

Estas tute simple.

Kaj Ugh-Gluk diris: „Oh!“ Kaj Kloŝ-Kŭan diris: „Ah!“ Kaj ĉiu diris

ion laŭ sia propra maniero, kaj ĉiu komprenis.

* * * * *

Kaj tio estas la rakonto pri Kiŝ, kiu vivadis antaŭ longe sur la

bordo de l' polusa maro. Ĉar li uzis „cerbarton“ kaj ne sorĉarton, li

levis sin el la plej humila igluo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo de la

vilaĝanoj, kaj, dum sia tuta vivo -- oni diras -- la gento prosperis,

kaj nek vidvino, nek malfortulo laŭtploris dum la nokto pro manko de

viando.

El la angla: E. H. COLLISON.

[2] Rekomendita de E. L. A.

[3] Loĝejo.

SONĜO DE LA MORTO

Dediĉata al S-ro Zanoni

Teruro furiozis sur la tero. Preminte sian plugilon en la animojn de

la homoj, ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj. Ĝi kuŝis sur la

brusto de la naturo kaj diboĉante en sia veanta doloro, lasis post si

mortvokan ĉagrenon.

[Bildo: Liniogravuraĵo de M. Kun]

Ĝia neniiga torento frakasis ĉion. Al abismoj ĝi portis la kredon

de la homoj, la revojn de la idealistoj. Per sia neimagebla pezo ĝi

subpremis kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo, kaj

poste ridegis kun mondoskuanta plorego.

*

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun

transtera, rikana ironio ĝi rigardis per siaj okulkavoj al la

finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.

Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente ĝi kuŝiĝis por

ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon

vekante en la regno de la eterna muteco.

Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, ĝi esplore rigardis

ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus

ekĝermi? Ne! Ĉio mutas. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne

ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas

krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifas juĝofaron, kaj

ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj

ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna

vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur ĝi: la

Morto.

*

Ĝi laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco

subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro ĝi

eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane

ridegis... ridegis...

*

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, ĝi sentis

kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materio sur la

firmamento senlima.

Ĝi rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo

flugis antaŭ la okulkavojn. Ĝi ne povis diveni, kio estas tiu

misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la

vidon. Ĝi penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto

prenis for tiu ĉi nova forto ĝian tutan energion?

*

Ĝi vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ ĝi mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ ĝi

faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis

ĝin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.

*

* *

Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la

etero.

-- Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo.

Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas

nur ĝia infano.

La Morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.

-- Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion

valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.

-- La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.

-- Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas

fari la volo per la senfina Nenio?

-- Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed

la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via

potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas

ordoni al la kureganta vento.

-- Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la

senmova mondo, kiu mankumas la konscion?

-- Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj

de la Tero, kaj se la penso donos flugilojn al la elementoj, tiam via

potenco rompiĝos.

-- Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon

ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.

-- Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita

via senmorteco, vi neniiĝos.

La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ

si.

La misteraj sonoj respondis per rido.

*

-- Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca

forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta

terglobo?

[Bildo: ATTILA SASSY: LA KULPO.]

-- Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.

-- Kio do?

-- La amo.

-- Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povas ekĝermi?

Kun ironia triumfo ridegis la Morto.

-- Jes!... La koro de la tero.

-- La koro de la tero?!

Kun terura furoro ĝi trapikis la terglobon per la falĉilo.

-- Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do

antaŭe vivon al la mortinta homaro!

-- Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi

estos ĉesinta. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la

profetita eterna vivo: la transtomba edeno.

-- Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi,

kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo havis la ĉefrolon?

Neeble! Neeble!

-- Mensogo!

Tondris voĉo, pro kiu la tero ektremis kaj la Morto terurite falis

teren.

-- Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis

sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur

sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi

disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion

neanta spirito de la Malbono.

*

-- Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas

timon en mi?

-- Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.

-- Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis

vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi

estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?

-- Vere mi estas tiu!

-- Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda

ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun

vi mem kreis erarema kaj malforta!

-- Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima. Vi

estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko

estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.

La Morto, kun senespera veado, baraktis.

*

-- Estu lumo!

Sonis la potenca voĉo kaj la Tero sopire ektremis. Ĝian nigran

korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis.

La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la

Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura

detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte

novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la

Tero.

Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo.

Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta lumo, tie sekvis

ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis

la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron,

kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi

cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca

akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi

mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan

pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo,

kiu kuregis en la spaco senfina.

Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo:

la lumo de la konscio.

La Morto ironie ekridegis.

-- Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen

mi ekzistas!

*

La misterplena voĉo denove eksonis.

-- Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La

semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio la nova firmamento!

Estu!

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris

en korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero

enamiĝis la senliman spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el

ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.

La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La

Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj

fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis -- la

nova firmamento.

-- Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.

*

-- Evoluu la semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe!

Estu! Tuj, kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo

okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage

ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj

kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la

vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.

-- Potenca, ĉionreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen

mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?

-- Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion

valoras la intenco, se vi estas sen armilo?

-- Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed ĝia

ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento ĝi ektremis, sed poste skuis

ĝian tutan estaĵon raŭka, freneziga ridego. Minace ĝi levis la

pugnojn.

-- Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo

sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne

estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras granda Sinjoro,

ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!

-- Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam plimalgrandiĝas

kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi

ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras,

portante vin, en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via

porĉiama puno estas: vagadi sen potenco, vidante la eternan vivon sur

miliardoj da Teroj.

La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj

pli malgrandiĝantan.

*

-- Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en

la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradioj

dum sekeco! Estu!

La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo

kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia per printempa kiso.

Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.

Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Laŭbriĉaj arbaroj ornamis la

dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.

Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda

vinko.

*

-- Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj

flugadu gaje kantante! Estu!

Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj

mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda

muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis

inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon

eĥis la prasilento.

En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro: la drako

de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post

arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao.

Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo

anstataŭ lukto por la ekzisto.

*

-- Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan

post perdo de la paradizo! Estu!

Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono

de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj

bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al

la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.

Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la

unua homparo: Adamo kaj Evo.

*

Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed

mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis

al ili la frukton de la scio.

Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la

lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna

vivo.

Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere

kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole,

sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.

*

Adamo vekiĝis. Per siaj brile nigraj okuloj, kvazaŭ li volus

finesplori sian animon, li rigardis la ĉarman, sindonan belecon.

Ekvidinte la serpenton, milde sibletantan al ili, li kaptis arbeton

por elŝiri kaj mortbati ĝin. Li prenis la arbeton, sed lia forta premo

ŝajnis esti nur ama kareso kaj li ne povis eĉ ekmovi ĝin. La brako

senforte falis kaj li surprize vidis, ke la bestoj humile, kun kapoj al

tero klinitaj, proksimiĝis al ili.

-- Evo! Diru, kio estas? Ĉu vizio aŭ realo? Ĉu ankaŭ vin regas tiu ĉi

sorĉo?

-- Ni sonĝis, Adamo.

-- Ĉu vere ni sonĝis? Ĉu ni sonĝis la suferojn de miljaroj, kiujn

kompreni nun mi ne povas? Ĉu mi sonĝis min forta, potenca, kiu nun

eĉ junan arbeton ne povas ekmovi? Ĉu mi estus sonĝinta, ke mi manĝis

el frukto de tiu ĉi arbo kaj per tio naskiĝis la unua kulpo? Kaj la

fratmortigo de Kain estas ankaŭ sonĝo?

-- Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu

la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.

-- Kaj la signo sur la frunto de Kain? Rigardu!

-- Estis nur sonĝo, turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi

estas pura, kiel la sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili

venas al ni.

-- Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon

post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum la batalo

por la vivo?

-- Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.

-- Kaj kion vi sentas nun?

-- Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.

-- Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ

estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj

tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?...

Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis

plu vivanta... Hieraŭ... Kiel strange! Mi ne komprenas... mi ne

komprenas...

*

Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ

tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de

Evo.

-- Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis

tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?

Ho, patrino! -- komencis Kain. -- Ni estis ne malproksime de vi por

bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ

ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

-- La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

-- Kion ĝi fabelis? -- demandis Adamo.

-- Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre...

tre.

-- Kaj vi?!

-- Abel kaj mi: ni estas unu.

-- Kie estas Heloa? -- urĝis Evo.

-- Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte

min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus

vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da

kisoj... „Nur sonĝo estis, nur sonĝo!“ ripetis ŝi senĉese. Mi ne

komprenas, patro!

*

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado

estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis

papilion antaŭ si.

[Bildo: IMRE PÉRELY: GOLGOTO.]

-- Patrino!

-- Heloa!

-- Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan,

longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis

lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.

-- Pli ol 900 jara?

Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro · 第 2 / 4 段