Produced by Andrew Sly and Roel Haveman. Music prepared
by Linda Cantoni.
UNUA JARO
1922 DECEMBRO
NUMERO 3
LITERATURA
MONDO
RESPONDA REDAKTORO: D-RO TEODORO SCHWARTZ
REDAKTA KOMITATO: JULIO BAGHY, DRO KOLOMANO DE KALOCSAY,
PAŬLO DE LENGYEL, PAŬLO BALKÁNYI, ADALBERTO BAYER
ADMINISTREJA DIREKTORO: ANDREO BÁN
NIA KUNLABORANTARO: LOUISE BRIGGS (ARMLEY), J. GRAU CASAS
(BARCELONA), F.E. HAINE (BRUXELLES), NIKOLAO HOHLOV (ZAGREB),
DRO EMIL PFEFFER (WIEN), IVAN H. KRESTANOFF (DRESDEN), PAUL
MEDEM (KAUNAS), EMMA H. OSMOND (LONDON), M. SOLOVJEV (SKOPLJE),
JULIO WERNER (BUDAPEST), DRO LEONO ZAMENHOF (VARSOVIO)
REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81
PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.
KARAJ GESAMIDEANOJ!
La Kristnasko jam frapis sur la pordo kaj la Nova Jaro staras
antaŭ la sojlo. Ni profitas ĉi tiun okazon por tutkore deziri al vi
agrablajn festotagojn kaj feliĉan novjaron. Ni ne venas kun malplenaj
manoj al vi, ĉar kune kun niaj bondeziroj ni metas sur vian tablon la
plej freŝan numeron de la „Literatura Mondo“. Ĝi estas vera donaco,
kiu postulis de ni oferojn, sed ni faris tion volonte, ĉar per tio, ni
volis esprimi nian dankon por la sincera kaj komprena akcepto, por viaj
gratuloj. Per tiu ĉi numero ni volas doni pruvon al vi pri tio, ke niaj
entuziasmo, persisteco, sindonemo al la grava entrepreno ne malpliiĝis,
eĉ plifortiĝis. Per tio ni volas montri, ke estu konvinkiĝintaj la
dubantoj, ke nia serioza klopodo staras sur firma financa bazo kaj
neelĉerpebla morala fundamento. Per tiu ĉi lasta ni aludas je tiu ĉi
morala fundamento, kion ni trovis en viaj koroj.
Ni ne eraris do, opiniante, ke la Esperantistaro jam estas matura
havi _belegan, grandan kaj ampleksan fakan gazeton por literaturo
kaj arto_, kiu inde povus esti komparata kun la nacilingvaj
revuoj.
„Krom _Esperanto_ de U.E.A. kaj _Esperanto Triumfonta_, nepre
_LITERATURA MONDO_ devas esti abonata de ĉiu serioza Esperantisto“ --
skribis al ni unu el niaj legantoj. Ni konsentas, ĉar nur tiam ni povos
efektivigi tute nian programon kaj doni ampleksan, luksan, rimarkindan,
artan revuon al la tutmonda Esperantistaro, se _ĉiuj kunhelpas
kaj subtenas nian laboron_, donante al ni financan kaj moralan
rimedojn.
Dankon kaj koran bonvenon al ĉiuj!
_LA REDAKTA KOMITATO_
Prezo de unu numero: 1 svisa franko aŭ egalvaloro.
Abonprezo por unu jaro:
2.-- dolaroj
5.-- guldenoj
7.-- sved. kronoj
10.-- svis. frankoj
10.-- danaj kronoj
25.-- fr. frankoj
10.-- norv. kronoj
12.-- pesetoj
10.-- ŝilingoj
40.-- liroj
60.-- ĉ. kronoj
5.-- jenoj
Abonon bonvolu sendi laŭeble en registrita letero _al nia adreso_,
aŭ en la sekvantaj landoj, al niaj abonejoj:
Aŭstrujo: Wien, Esperanto-eldonejo „Nova Tempo“, VI., Mollardgasse 55.
Britujo: The British Esperanto Association, 17 Hartstreet, London, WC. 1.
Bulgarujo: Centra Librejo Esperanto (Gaŝevsky) Sofia.
Belgujo: Franz Schoofs, 45 Kleine Beerstraat. Antwerpen, Poŝtĉekkonto
No 284. 20. -- E. Haine, 23, rue du Marais, Rysbroek, Bruxelles.
Ĉeĥoslovaka: Otto Sklenĉka, Hradec Králové.
Danujo: Martin Blicher, International Boghandel, Hotel d'Angleterre,
Kobenhavn.
Estujo: Helmi Dresden, postkast 6, Tallin.
Francujo: Raymond Schwartz, 4, rue d'Hauteville, Paris.
Finnlando: O/Y. Movado A/B. Helsinki, Kasarminkatu 20.
Hispanujo: Konrado Domenech, Hotelo Flora Banyoles, Ĝirona. -- Ferdinando
Montserrat, Barcelona, Str. Villaroel 107, 20 20.
Italujo: Johano Maindari. Viale Vittoria 1, Milano 21.
Jugoslavujo: D. D. Maruzzi, Zagreb, Jezuitska-ul. 1.
Polujo: Adolfo Oberrotman, Krak. Przedm. 10 Warszawa
(P. K. O. n-o 3125).
Rumanujo: Esperanto Oficejo, Cluj.
LAŬVOLE SENDU ALTAN SUMON KAJ NI LIVEROS TIOM DA NUMEROJ, KIOM
VALORAS LA PAGO!
Vi povas ankaŭ pagi per ia ajn banko al sekvantaj naciaj bankoj,
por la konto de _Hungara Ĝenerala Kreditbanko_ (Banque Générale de
Crédit Hongrois Ungarische Allgemeine Creditbank), _Budapest_, por
„Literatura Mondo“:
NACIAJ BANKOJ:
Amsterdam: Amsterdamsche Bank
Bratislava: Slovenská Všeobecná Úverná Banka
Berlin: Direction der Disconto Gesellschaft
Bruxelles: Banque de Bruxelles
Christiania: Den norske Creditbank
Copenhague: Kobenhaven's Handelsbank
Milano: Banca Commerciale Italiana
London: The National Provincial & Union Bank of England Ltd.
New-York: Guaranty Trust Comp of New-York
Paris: Banque de l'Union Parisienne
Sofia: Banque Balkanique
Stockholm: Skandinaviska Kreditaktiebolaget
Zürich: Schweizerische Bankgesellschaft
[Bildo: BENCZUR: PETŐFI]
ALEKSANDRO PETŐFI
1823-1849
La hungara nacio festas la centjaran datrevenon de la naskiĝo de sia
plej genia lirika poeto Petőfi. La nacio rememoras pri sia filo, kies
meteorsimila apero kaj malapero lasis por ĉiam sian lumon en koro de
ĉiu hungara generacio. Sed ne nur la hungaroj festas, nun rememoras pri
li la literaturaj medioj de aliaj nacioj, ĉar li estas ne nur nacia,
sed ankaŭ internacia poeto, kies genio iris trans la landlimojn.
Lia vivo estis erupcia, senĉese alternanta inter sufero kaj ĝojo
en malespero kaj gloro. La vivo donis al li ĉion, escepte riĉecon kaj
longajn jarojn.
Post forigo el la liceo, pro pasia vizitado de la teatroj, li ĵetis
sin en la ventegon de la vivo kaj sen protektantoj, sen ia ajn subteno
li komencis la lukton por la ekzisto. Neestingeblaj sopiroj flamis en
lia koro kaj lia ekstrema karaktero kvazaŭ pelis lin por serĉi la vojon
al la senmorteco. Netrovante helpon kaj mecenojn li soldatiĝis pro
malespero, sed baldaŭ lia malsano liberigis lin el la militservo kaj li
fariĝis migranta aktoro. Li ekvagis tra la lando, sed konvinkiĝinte,
ke li neniam povas fariĝi fama aktoro, baldaŭ li revenis al Peŝto.
Tiutempe jam kelkaj el liaj poemoj estis bone konataj. Oni ekkonis lin
kaj la famo levis lin al piedestalo de la gloro kaj li fariĝis idolo
de la junularo. Li studis fremdajn lingvojn kaj tradukis. Li edziĝis
kontraŭ la volo de la gepatroj de la fianĉino sed lia familia vivo
estis feliĉa. En la batalo por la libereco li fariĝis majoro, adjutanto
de generalo Bem. La ardanta patriota sento igis lin serĉi la plej
grandajn danĝerojn en la bataloj kaj en sia dudeksesa jaro li fariĝis
heroa viktimo en la malgajnita batalo ĉe Ŝegeŝvár. Neniu scias, kie
kaŝas lian cindraron la patrina tero.
Spontana sincereco, vere ideala entuziasmo, flamema senpacienco,
oferemo, vanteco, barojn detruanta energio, katenojn netoleranta
liberamo karakterizis lin kaj liaj poemoj respegulas ĉion ĉi.
Liaj plej famaj poemoj estas: „La apostolo“, en kiu li rakontas la
martirvivon de viro, kiu batalas por la popol-libereco. En tiu ĉi poemo
Petőfi vere donas sin mem kune kun siaj tiranmalamo, komprenemo por
mizeruloj, profeta povo; „Johano la Brava“, en kiu li rakontas pri amo,
malfeliĉo, formigro, aventuroj, heroaj faroj kaj veno en Feolandon de
juna kamparano; sennombraj popolkantoj, en kiuj li pentris la allogan
dolĉecon de la kampara vivo. La naturpentrantaj poemoj montras lian
amon al sia amata ebenaĵo, kie li naskiĝis, kie vivis liaj simplaj
gepatroj.
La mizero de la vagabonda vivo plantis profundajn pensojn en li,
lia penetra observemo igis lin vidi la mondon tia, kia ĝi estas,
kaj li disŝutis la trezorojn de sia koro kun senafekta simpleco kaj
malavareco. La florpolva freŝeco de liaj poeziaj floroj eĉ nun, post
cent jaroj; restis pompanta. La tempo ne povis velkigi ĝin, ĉar la
lingvo kaj esprimriĉeco de lia poezio kaj profunda graveco de liaj
pensoj estas tiel modernaj, tiel aktualaj, kvazaŭ la hodiaŭo estus
naskinta ilin.
Nemirinde, ĉar li anticipis ja epokojn kaj okupas rajtan lokon en la
Parnaso de popoloj.
EL LA POEMOJ DE ALEKSANDRO PETŐFI
TRADUKO DE
KOLOMANO DE KALOCSAY
FINO DE SEPTEMBRO
Floradas ankoraŭ la floroj en valo
Kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe l' pont',
Sed vidu, jam tie la vintra vualo,
La neĝo ekkovris la supron de l' mont'.
En kor' mia juna kun fajra radio
Printempe brilegas ankoraŭ la sun',
Sed griza jam iĝis ĉe mia tempio
La nigra harar' pro la prujn' de aŭtun'.
La floro forfalas, la vivo forpaŝas...
Alflugu, edzin', ho amata kolomb',
La vangojn sur bruston nun mian vi kaŝas,
Ĉu eble ne -- baldaŭ -- sur herbojn de l' tomb'?
Ho diru, se mort' min antaŭe forŝiros,
Ĉu restos mi ĉe vi en plora memor',
Aŭ iam la am' de junul' vin altiros,
Kaj nomon la mian faligos vi for?
Se ĵetos vi for la vidvinan vualon,
Ĉe l' tomb' ĝin pendigu, flirtigu ĝin vent',
Ĝis flagon la nigran, lasinte for valon
De l' mort' mi subportos en nokta silent',
Deviŝi la vangojn malsekajn de ploro
Pro vi, forgesint' kun facila anim'
Kaj vindi la vundon kruelan de l' koro
Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim'.
LA VENTO
Nun, kun mola flustro, milda vent' mi estas,
Mi la verdajn kampojn tra- kaj trapromenas,
Kison spiras mi, la dolĉan, varman kison
Lipoj de l' burĝonoj amdonace prenas.
„Floru, ho filinoj belaj de l' printempo,
Floru, floru!“ -- diras mia dolĉ-susuro.
Ili senvestiĝas kun hontemo ĉarma,
Sur ilia brust' mi svenas pro l' plezuro.
Morgaŭ blov' sovaĝa, sibla bru' mi estos,
Tremas antaŭ mi, ĉar timas min la branĉo,
Scias, ke mi havas en la man' tranĉilon,
Kaj defalos ĝi per ĝia akra tranĉo.
„He, knabinoj stultaj, trokredemaj, velku!“
Siblas mi al palaj floroj ĉeorele.
Ili velke falas brusten de l' aŭtuno
Kaj mi ridas ilin moke kaj kruele.
Nun kun flu' pli mola ol river' trankvila
Tra l' aero naĝas mi silente, pace,
Pri ekzisto mia scias nur abelo,
Se ĝi hejmenvenas de la kampo lace.
Se jam pene flugas la abel' pro ŝarĝo,
Kiun ĝi kunportas por miel-prepari,
La skarabon etan prenas mi sur manon
Por flugadon ĝian pli facila fari.
Morgaŭ uragano kun hurlanta muĝo,
Sur ĉeval' sovaĝa tra la mar' mi bruas.
Kiel instruisto al infan' petola
Mi la verdajn buklojn de la mar' ekskuas
Se mi trovas ŝipon, mi flugilon ĝian,
La flagrantan velon, ŝiras furioze,
Skribas mi per mast' sur ondojn ĝian sorton:
Ke ĝi ne plu kuŝos en haven' ripoze.
KIEL STRANGE SONĜIS MI...
Kiel strange sonĝis mi ĉi-nokte!
Mian koron pikis vi, trezor'.
Tuta sang' elfluis el la kor'... sed
Ĉiu guto iĝis ruĝa flor'...
Kio estas la signif'? Nenio,
Krom ke tia estas ama sent':
Morte ĝi turmentas nian koron,
Tamen estas dolĉa la turment'!
MAJSTRO PAŬL'
Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
Kaj sur okulojn
La ĉapon ŝovis li sovaĝ-fiere:
„He, per diablo!
Por kio ja edzin'! Mi ŝin enuas!
Sen ŝi la vivo pli libere fluas.
Forpelos mi ŝin... tiel ŝajnas sorto...“
Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.
Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
Sed sur okulojn
Ne ŝovis ĉapon nun sovaĝ-fiere:
„He, per diablo!
Forpeli tamen estis ŝin domaĝe,
Ŝi pligrandigis la havaĵon saĝe.
Nun ĝi pereos... tiel ŝajnas sorto...“
Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.
Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
Kaj sur okulojn
Denove ĉapon ŝovis li fiere:
„He, per diablo!
Ja min malĝojo plu ne persekutos,
Eĉ, kio restis, tion mi forŝutos.
Jes, mi forŝutos... tiel ŝajnas sorto...“
Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.
Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
Kaj sur okulojn
La ĉapon ŝovis li malĝoj-kolere:
„He, per diablo!
Ja estas jam je ĉio, ĉio fin' nun,
Do kion fari? Ĉu pendigi min nun?
Jes, mi pendigos... tiel ŝajnas sorto...“
Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.
LA BOSKETON BIRDO RAVAS
La bosketon birdo ravas,
La ĝardeno floron havas,
Kaj la nokto havas stelon,
Kaj la fraŭlo -- koranĝelon.
Floro floras, birdo trilas,
La radi' de l' stelo brilas,
Kaj ŝi -- brilas, trilas, floras,
Ilin ĝoja kvar' adoras.
Ha, ja baldaŭ flor' ekpalas,
Bird' forflugas, stel' defalas.
Sed knabino -- tie restas.
Plej feliĉa -- fraŭlo estas.
KANTO DE LA HUNDOJ
Fajfegas la ventego
Sub peza, nigra nub'
De l' vintro du ĝemeloj:
Frapadas neĝ' kaj pluv'.
Sed kiom nin koncernas!
La bona grand-sinjor'
En kuirej-angulo
Nin lasas kun favor'.
Pri manĝo ni ne zorgas;
Post lia satmanĝad'
La niaj estas ĉiuj
Restaĵoj sur la plad'.
Ja vere, ke kelkfoje
Eksonas vipa plaŭd',
Doloras plaŭdo, sed ja
Saniĝas hunda haŭt'.
Kaj se kolero pasis,
Nin vokas la Sinjor',
Piedojn liajn lekas
Ni kun feliĉa kor'.
KANTO DE LA LUPOJ
Fajfegas la ventego
Sub peza, nigra nub'
De l' vintro du ĝemeloj:
Frapadas neĝ' kaj pluv'.
Ni loĝas en la nuda
Dezerto sen defend',
Ne ŝirmas tie nin eĉ
Arbeta branĉotend'.
Ekstere la malvarmo,
Interne la malsat':
Du niaj turmentantoj
Nin pelas sen kompat'.
Kaj tie, jen la tria:
Pafil' kun kugloŝut'.
Ruĝiĝas blanka neĝo
Per nia sangogut'.
Ni frostas kaj malsatas,
Hurlante pro l' mizer',
Kun kuglo en la flank'... sed
Ni vivas en liber'!
KRISTNASKA DONACO
IVAN VAZOV
Restis nur unu tago ĝis Kristnasko. La vintro furiozis. La
englaciiĝinta Vitoŝa-montaro severe rigardis el sub sia blanka mantelo,
trafendita kelkloke de akraj rokoj. Frosta vento, boranta ĝis la ostoj,
blovis de la neĝaj pintoj super Sofian. Era neĝo kaj prujno traflugis
de tempo al tempo en la frostiĝinta aero, pilkevolvis sin kaj kovris la
tegmentojn, kortojn, stratojn. Estis malvarmege. La kamentuboj elĵetis
nigrajn kolonojn de fumo al la senvoĉa griza ĉielo, kaj mirinde, tiu
ĉi fumo estis nun tiel gaja, tiel ĝentila, tiel ĝojigis la animon! Ĝi
memorigis la varmon, la bonfarton, la kontentecon, kiu ĉirkaŭis la
feliĉulojn en tiu ĉi mondo, spite la frostoj, la Vitoŝaj ventegoj, la
glacia mortiga spirado de la vintro...
Nome, tiun vidaĵon ĝuadis de sia fenestro, sidiĝintaj sur la mola
kanapo, gesinjoroj Jordanov, edziĝintaj antaŭ unu kaj duono jaroj.
Canko Jordanov, grava oficisto en iu ministerio, homo klera, monduma
kaj pasie sindona al sia juna edzino, fiksis silente la rigardon ien
al la neĝaj koksoj de Vitoŝa. Evidente, li nek rigardis ion tie, nek
estis okupita de ia difinita penso, ĉar lia vizaĝo havis la esprimon de
tiu trankvila, senzorga distreco, kiu ekposedas nevole la homon, kiam
lia animo estas trankvila, kiam lia vivo fluas facile kaj glate kaj
kiam li, el varma ĉambro, vivigata de la ĉeesto de belega edzino kaj
de l' gaja bruado de l' forno, rigardas ekstere la furioze bruegantajn
blovadojn de l' vintro. Ĉiu estas travivinta tiun feliĉan-egoistan
sonĝsimilan staton.
[Bildo: ARANKA SCHULHOF: Korto de bavara kamparano]
La rigardo de lia edzino ankaŭ kuris eksteren de la ĉambro, sed ne
tiel malproksimen kaj sencele. Ŝi estis ĝin direktinta malsupren al
najbara korto. En la fundo de tiu ĉi korto estis duonruinigita dometo
kun malalta kamentubo, kiu rigardis malĝoje al la ĉielo, sendante al
ĝi varman fumon; el sub la pendanta kaj kurbiĝinta tegmento rigardetis
fenestreto, kies tri rompitaj vitroj estis anstataŭitaj de ĉifonoj, kaj
antaŭ la sojlo de la malalta pordo estis amasiĝinta lavango. Tiu ĉi
mizera dometo, kaŝita inter la grandaj riĉulaj domoj, similis al ĉifona
almozulino, perdiĝinta inter amaso da feliĉaj kaj fieraj majoredzinoj.
La simileco inter la dometo kaj almozulino ankoraŭ pligrandiĝis per la
aspekto, kiun ĝi havis kvazaŭ etendinte manon al la ĉirkaŭaj grandegaj
domoj, kaj dirante: „Kompaton, sendu al mi unu el viaj lignoj kaj
mi pleniĝos je varmo; sendu al mi unu el viaj multekostaj ornamaĵoj
kaj mi pleniĝos je ĝojo, eble ankaŭ je kanto tiun ĉi vesperon... Ĉu
vi vidas?... Malmulton mi bezonas por esti dankema al Dio. Kompatu
min!“
Sed la grandaj domoj silentas, ili estas senanimaj; kaj la feliĉaj
homoj ne aŭdas (ho ve! la feliĉo havas tiun ĉi mankon -- malakrigi la
oreltambureton); la abunda bruado de l' forno ne lasas veni ĝis iliaj
oreloj la akran kanton de la ventego en la truita domo de la malriĉulo.
Verŝajne, S-ino Jordanov aŭdis tiun kanton, ĉar ŝia vizaĝo iom post iom
kovriĝis per nuboj kaj subita kompato larmigis ŝiajn okulojn.
-- Kompatinda Danĉovica, kiu scias, kiel ŝi fartas nun?... Ĉu vi
vidas, Canko, nur ilia kamentubo ne fumas -- diris ŝi meditante al
sia edzo, ne levante la okulojn de la ĉifona fenestreto de l' mizera
loĝejo.
Ŝia edzo mallevis tiam la rigardon de la pintoj de Vitoŝa kaj vigle
ekrigardis la malriĉulan korton.
-- La malriĉa, -- ekparolis li -- kaj krom tio kvin infanoj!... Kaj
ĉiuj loĝas en tiu ĉambreto sen fajro. Se ŝia edzo estus viva, li
subtenus ilin per sia malgranda salajro. Kaj nun, kiel ili fartas, mi
prezentas al mi Vera!
-- Dio, Dio, kial vi kreas malriĉulojn! -- ekkriis nevole Vera, kaj
sur ŝia vizaĝo pasis nova nubo de sincera malĝojo.
-- Kaj diras iuj, ke ne ekzistas ĉe ni granda malriĉeco: kredeble tio
ĉi estas dirita por senkulpigi sin, ke ne ekzistas ankaŭ kompatemo --
rimarkigis Canko.
En tiu ĉi momento la ventego tiel furioze muĝis ekstere, ke la
fenestroj ektremis. Vera neatendite ekkriis montrante la domon de
Danĉovica. La ventego, per sia nevenkebla forto, estis elpuŝinta la
ĉifonojn, kiuj ŝtopis la rompitajn vitrojn de l' fenestro, kaj libere
eniris en la malluman ĉambreton. Tio ĉi kaŭzis teruran tumulton en la
ĉambro. La infanoj ekkriegis pro la ekmordo de la furioza malvarmego
kaj tuj eliris eksteren, kovritaj preskaŭ per ĉifonoj, kaj la
malgranduloj, nur en ĉemizetoj kaj forte plorantaj. Ĉiuj ekkuris tra
la korto kaj kaŝiĝis sub la tegmento de forĝejo ĉe la alia rando de l'
korto, kie la fajrejo mildigis iom la aeron. Nur la patrino restis en
la ĉambro por ŝtopi tie la truojn. Ŝia malsanema kaj malgrasa vizaĝo
videtiĝis tra ili kiel fantomo... Sed la ventego malheligis per neĝaj
nuboj la aeron kaj malhelpis al la geedzoj rigardi la spektaklon.
Tiam ili turniĝis malantaŭen kaj iliaj rigardoj falis en ilian
varmigitan ĉambron, riĉe ornamitan per bildoj en luksaj kadroj, kun
pompaj lampoj metitaj sur juglandlignaj seĝetoj, kun silkaj kanapoj,
multekostaj tapiŝoj, senutilaĵetoj, statuetoj. Tiu ĉi aspekto de ilia
propra feliĉo kaj komforteco por momento konfuzigis iliajn animojn per
sia kontrasto la unua... Sed baldaŭ la malbona humoro malfortiĝis, kaj
ilia interparolo tuŝis alian temon. Kvazaŭ dika kurteno falis inter
la feliĉa paro kaj la mondo de la malfeliĉuloj. Almenaŭ ĉe Vera oni
povis vidi tiun trankviliĝon. Ŝi stariĝis pro io kaj, pasinte preter
la spegulo, ĵetis rapidan kaj feliĉan rigardon al la blanketa, ĉarma,
ridetanta vizaĝeto, kiun ŝi vidis en la granda kristalo.
-- _A propos_, mi estis forgesinta, sed kion vi faris pri la vesto? --
vigle ŝi demandis sian edzon, kiu restis ĉiam ankoraŭ meditanta.
-- Kiu vesto?
-- Kiel, ĉu vi forgesis? La balmantelo.
-- Ah, la balmantelo! Vere mi forgesis...
-- Bonega afero... Forgesis... Kiel originala vi estas, Canko! --
diris Vera duonkolere, korektante sian tualeton.
Canko stariĝis kaj meditante komencis iradi en la ĉambro.
-- Kaj ĉu vi aŭdas? -- ree turniĝis Vera -- iru en la modan magazenon
de Sinjorino U. Tie mi vidis belegan balmantelon... brokato, mirindaĵo,
belegeco!... Io sensimila!
-- Sed ĝi estas saleta[1], birdeto.
-- Saleta? Centtridek frankoj! Tian mizeraĵon vi nomas saleta! Aŭ vi
volas konfuzi min... Vi scias, ke ni estas invititaj je la balo ĉe X la
trian tagon de Kristnasko, kaj necesa estas al mi la mantelo, kiel la
aero, kiun mi spiras.
-- Bonege, bonege.
-- Ne estas sufiĉe nur, ke vi diru „bonege“, Canĉjo... Sed vi devas
rapidi, por ke iu alia belulino ne aĉetu tiun superbelegan veston...
Prezentu al vi, tio estus terura!
-- Mi prezentas al mi.
„Pli terura ol la sceno, kiun ni vidis antaŭ malmulte da tempo“,
volis ironie fini Canko, sed ne eldiris siajn vortojn.
Senpacience lin rigardis Vera.
-- He?
-- Aŭskultu, kara Vernjo... -- komencis Canko kun serioza mieno.
Ŝi antaŭvidis, ke li faros kontraŭdirojn kaj decide interrompis
lin.
-- Mi ne volas „kara Vernjo“, la demando estas solvita.
-- Vi scias, ke mi nenion rifuzis al vi, nenion, sed...
-- Sen „sed“, Canĉjo! -- ekkriis Vera, karese vangofrapinte sian edzon
kaj ravinte lin per la brilo de ŝia mirinda rideto -- vi estus mem
devinta al mi fari agrablan surprizon... Vi scias fari ilin en plej
delikata maniero... Kaj se ne tiun ĉi veston, vi povas fari alion... Mi
submetas min al via estetika gusto.
La vanta Vera evidente volis ekbrili per ia ekstera ornamo dum
Kristnasko. Sen tiaĵo ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne renkontos la feston
dece.
-- Bone, mi konsentas! -- diris subite kun heligita vizaĝo Canko. --
Mi faros al vi surprizon indan je vi, je via natura bona koro, je via
nekomparebla kaj amanta animo.
-- Donu la manon, _faisons la paix!_ -- diris Vera, preninte la dekstran
manon de Canko kaj ĝin pacige skuinte.
Baldaŭ vesperiĝis. Vera estis en granda eksciteco la tutan tagon pro
la surprizo preparata por ŝi. Ŝia imago jam de nun laboris por malkovri
la sekreton de la surprizo, kaj tiu surprizo estos tre, treege ĝoja
por ŝi: ŝi sciis ke kiam Canko promesas ion, li scipovas ĝin plenumi
nobele. Kaj vere, ĉu tio estos la sensimila, la dia balmantelo, el la
belega brakato, aŭ alia ornamaĵo -- ora, juvela, brilanta? Sed ŝi nevole
preferis la balmantelon. Kiel ravita ŝi estos! Kiel nobla estas tiu
Canko!
Canka malfruis kaj ne revenis hejmen. Tio grandigadis la
dolĉe-turmentan sopiron de Vera.
Tute vesperiĝis. Canko ne venis. La ventego kolerege muĝis ekstere
en la densaj mallumoj. La fenestroj krakis pro ĝia furiozeco. Tiu
malagrabla bruo rememorigis al Vera la malriĉan Danĉovica'n kaj ŝiajn
nudajn infanojn.
-- La Sankta Vespero estas nun... Ili kuŝiĝas sen fajro, ili
renkontas la Kristnaskon malsataj... Dio, Dio, kial vi kreis
malriĉulojn? -- ree murmuretis ŝi, kaj ŝia koro subite kaj dolore
konvulsiis, kvazaŭ ia riproĉo de l' konscienco ŝin atakus...
Tiom da feliĉo apud tiom da malfeliĉo ekŝajnis al ŝi kiel krimo. Al
ŝi fariĝis peze ĉe tiuj pensoj, ŝi sentis, ke ŝi estis kulpa antaŭ iu
pri io, sed ŝi ne kuraĝis doni al si kalkulon pri tio, respondi al si
kial ŝi estas maltrankvila, kaj en ŝi aperis nevola deziro dekliniĝi
de tiuj pensoj, distriĝi per io alia: animo vanta, sed nature bona,
malforta kaj impresebla, kia ŝi estis, ŝi sentis, ke ne estas bone,
ke ŝi estu tiom feliĉa, dum en la mondo estas tiom da suferoj, ke ŝi
devus nepre fari ion por tiuj ĉi suferoj, sed ŝi ne havis kuraĝon,
nek kutimon por sin trempi brave en tiun alian mondon de l' homa
malfeliĉego. Ĉar ne sufiĉas havi deziron kaj eĉ havi eblecon por fari
bonan -- oni devas ankaŭ kuraĝi ĝin fari... Ĉar fari la bonon, kiel
ĉiun luman agon, tio ĉi postulas certan dozon da braveco, preskaŭ
heroecon... Nur la malbono estas farata facile kaj eĉ senkonscie, tial
ankaŭ la regiono de ĝia regado ampleksas tutan mondon. Kaj Vera, sub
la potenco de la pezaj pensoj, kiuj premis ŝian cerbon, kun nevola
ĝojo aŭdis paŝojn, ke ili venas al la pordo. Ekĝojis ŝi pri la okazo,
kiu venis por ŝin distri... Kredeble Canko alpaŝis kun sia brilanta
donaco.
-- Nepre la balmantelo estas! -- ŝi diris al si, kaj ŝia koro ekbatis
pro nova infana ravo. Ŝi saltis ekstare.
La pordo malfermiĝis. Anstataŭ Canko eniris Danĉovica kun siaj kvin
infanoj. Vera ne povis ilin rekoni! Ili estis en novaj vestoj, ĉiuj en
varmaj peltetoj, ĝojaj kaj ridetantaj.
-- Kisu, miaj karuletoj, la maneton de la sinjorino, -- diris
Danĉovica al siaj infanoj, kiuj unu post la alia viciĝis kisante ŝian
manon, sen tio, ke ŝi povus rekonsciiĝi pro konsterniĝo.
-- Kio estas? kio estas? demandis Vera.
-- Dio redonu ĝin al vi centoble kaj vin ĝojigu, kiel vi ĝojigis nin,
sinjorino -- diris Danĉovica larmokule. -- Dankon al vi, ke vi kompatis
nin kaj ne forgesis nin en la antaŭvespero de la Dia festotago... Dio
kaj Sankta Dipatrino vin benu, pro ke vi vestis nin kaj ke vi sendis
al ni veturilon da lignoj kaj manĝaĵon, por ke ni povu renkonti la
Kristnaskon. Nun ni ankaŭ kredas, ke Dio naskiĝas... Kisu, kisu,
karuletoj, la manon de la sinjorino!
Vera malfermis la buŝon pro miro. Ŝi mem estis kortuŝita ĝis larmoj,
sed ŝi ne povis klarigi al si, kion signifas tiuj benoj kaj dankoj de
Danĉovica.
-- Kredeble vi eraras, junedzino Danĉovica... -- ŝi diris vigle.
Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis kaj tie aperis la
ridetanta vizaĝo de ŝia edzo, kiu haltis kaj ĵetis feliĉan rigardon al
la kortuŝa sceno, kiun li mem estis delikate preparinta.
Vera konjektis: ĉi tio estis la surprizo! Ŝi kuris al Canko
larmokule kaj lin kisis surfrunte per sonanta, longa kaj karesa
kiso.
Tiu ĉi kiso estis la plej pura, la plej nobla, la plej feliĉiga per
kiu edzo estis dotata de sia edzino.
El la bulgara, kun speciala permeso de l' aŭtoro:
IVAN H. KRESTANOFF, L. K.
[1] En senco de tre multekosta. _(Rim. de l' trad.)_
PRI KELKAJ FAKTOROJ DE LA NUNTEMPA RUSA ARTO
N. HOHLOV DED. AL J. BAGHY
Kvazaŭ terura paroksismo, la revolucioj haltigis por kelka tempo
la tutan normalan fluon de pensoj, de laboro kaj vivo en Rusujo. La
lando kvazaŭ izoliĝis de la tuta mondo, perdis la lastajn ligilojn kun
ĝi, kaj restinte izolita, sub la influo de la unika politika fermento
en sia organismo, per malrapidaj, propraj paŝoj ĝi ektransiris al
nova, malfacile ankoraŭ konturebla socia kaj mensa vivo. Kvankam la
mondo teruriĝis pro tiu bildo de sanga transformo, kaj ĝi, timante
la malsaniĝon, ĉirkaŭis Rusujon per fera ringo, -- tamen la mondo
ankaŭ ekdeziris pli profunde konatiĝi kun la kialoj de la katastrofo
kaj kun la vizaĝo kaj animo de la malsana giganto. Tiuj, kiuj volis
nur satigi sian sci-avidon, eklegis la priskribojn de la aventuroj,
kun kiuj kuraĝaj eŭropanoj faris siajn vojaĝojn tra nova Rusujo, la
raportojn pri iliaj vizitoj al urboj, vilaĝoj kaj eĉ al la regantoj de
la lando; eklegis ĉion, kion oni diras kaj skribas pri ĉi tiu lando
en gazetoj kaj en la moderna literaturo tutmonda. Sed ekzistas aliaj
homoj, kiuj volas fakte kompreni la animon de la nova Rusujo, ĝian
efektivan ĝeneralan vizaĝon, ĝiajn karakterajn trajtojn kaj celadojn.
Por tiuj homoj restis la sola kaj certa vojo: konatiĝi kun la rusa
literaturo, rusa arto, ekstudi ilin kaj el ili lerni ion. Ekzistas
multaj, kiuj komencas la studon ĉe la malnovaj tempoj, kaj paŝon post
paŝo, per certaj vojoj ili penetras en la rusan koron. Ekzistas aliaj,
-- la plimulto -- kiuj ne havas tempon por fari tian profundan studon,
kaj ili simple prenas la verkojn de Turgenev, Puŝkin, Dostojevskij,
Tolstoj, Ĉeĥov, Gorkij, ili deĉifras por si la muzikon de Glinka,
Rubinŝtejn, Ĉajkovskij, Rimskij-Korsakov, Glazunov, Skrjabin; ili
vizitis la spektaklojn de la Moskva Arta Teatro, la dancojn de la rusa
baleto, la artajn ekspoziciojn de rusaj pentristoj kaj skulptistoj.
Tiu vojo estas ankaŭ bona, kaj se ĝin akompanas sincera deziro ekkoni
Rusujon, ĝi neniam restas sen rezulto. Kurteno post kurteno falas antaŭ
la esplora rigardo, kaj la vivo de la lando fariĝas pli kaj pli klara,
ĝia fizionomio perdas sian fremdecon kaj ĝia animo la strangecon. Sed
ekzistas aparta tendenco inter tiuj studoj. Kelkaj preferas ekkoni la
puran rusan arton. Kiel floro de arbo unika kaj karakteriza, tiu ĉi
floro de popola animo portas en si la kvintesencon de nacia genio,
de nacia spirito. Por tiuj homoj, kiuj studas la puran rusan arton,
ofte restas nekonataj la geografia situo de la lando, ĝia topografio,
ĝiaj komerca kaj industria statistikoj, la datoj de ĝenerala historio,
kaj tamen ili povos fiere diri, ke ili konas la landon, konas ĝian
animon. Tiu krio de l' animo, kreaĵo, kiu kondukas la homan intelekton
pli kaj pli malproksimen de la aktuala mizera monda materialismo kaj
pli proksimen al la koro de la granda Nekonato -- ĝi servu por ni kiel
ŝlosilo por vere malfermi la fremdajn ŝajne pordojn, kiuj poste bonvene
malfermiĝas kaj donas novan ĝuon, novan inspiron.
Celo de tiu ĉi artikolo estas ĝuste montri al la esplorema fremdlanda
artamanto tiujn faktorojn de la nuntempa pura rusa arto, kiuj --
kvankam elektitaj laŭ la personaj plaĉo kaj inklino de la
skribanto -- povas kaj devas servi kiel gvidiloj, ĉar pro siaj
grandaj influo, talento kaj signifo, ili ĉial estas studindaj kaj ili
ĉial restos eternaj monumentoj en la historio de nacia arto. Ne estos
do strange, se mi, komencante paroli pri la nuntempa rusa literaturo,
tuj haltas antaŭ la verkoj de Aleksandro Blok, tiu titano, kies
grandecon ankoraŭ plene ne komprenis lia naskolando mem kaj kiuj oni
amos kaj studos en multaj pluaj dekjaroj kaj jarcentoj. De l' tempo
de Puŝkin, rusa muzo al neniu donis tian belecon, ĉarmon kaj forton
de parolo ol al Blok, neniam post Puŝkin ies vortoj portis tiom da
pura profeteco kaj profeta simbolismo. Mirinda estas la misio de tiuj
du homoj, aperintaj en diversaj tempoperiodoj, en diversaj politikaj
situacioj. Ĉi tiuj misioj havas tiom oftajn paralelojn, ke per ili
kvazaŭ identiĝas la kantoj de ili ambaŭ. La kantoj de Puŝkin, skribitaj
en juna, kreata de la poeto rusa lingvo, kaj la lingvaj puntaĵoj de
Blok -- parolas pri la samo, tiom alta estas ilia nivelo, kiam ili tuŝas
la plej kaŝitajn angulojn de la homa animo, la animon, eternan lingvon
de la naturo. Iliaj serĉadoj ankaŭ estas eternaj kaj ili kondukas al
revelacioj. La elekto de vortoj portas sur si la stampon de ĉiela
muziko, hipnotigas. Feliĉe ni havas en nia Esperanta literaturo multajn
tradukojn el Puŝkin, sed ni preskaŭ tute ne havas tiujn de Blok. Sed
certe tio restos nur demando de tempo, kaj la Esperantistoj ankoraŭ
havos la ĝuon konatiĝi kun la lasta poeto pere de nia gracia lingvo.
Kio estas plej karakteriza por Blok? Estas: lia animo de geniulo,
kiu donas al liaj vortoj superhoman, magian ĉarmon. Kaj li scias sian
forton, siajn kapablojn, li uzas ilin kiel mirindan dian instrumenton,
tiu Blok, flagranta de pasio, luksa, petola, voluptema kaj ĉerpanta
sian forton el nekonata por aliaj fonto. Li konas sin mem kaj sian
destinon. Parolante pri Puŝkin, pri sia amata poeto, en la Domo de la
literaturistoj en Petrogrado, li efektive parolis pri si mem, kiam li
diris: „Puŝkin estas poeto -- la kanto senŝanĝa, eterna. Povas fariĝi
malnovaj, neuzeblaj lia lingvo, lia maniero de parolo, sed la esenco de
liaj verkoj neniam malnoviĝos.“ En kio tamen vidas Blok la eternecon de
Puŝkin? En tio, ke li opinias Puŝkin'on vera poeto. „Kio estas poeto?“
denove demandas Blok. „Ĉu homo kiu nur skribas versojn? Certe ne. Li
nomiĝas poeto ne tial ĉar li skribas versojn, sed ĉar li skribas per
versoj, tio estas: faras harmonion el sonoj kaj vortoj -- ĉar li estas
filo de la harmonio: poeto.“ Iom komplika, tiu formulo fariĝas simpla,
kiam Blok klarigas: „Kio estas la harmonio? Estas la konkordo de la
mondaj elementoj, la ordo de la monda vivo. Tiel aperas la antitezo:
'ordo -- kosmoso, kaj malordo -- ĥaoso'; la lasta estas tute parenca al
la unua, kiu el ĝi formiĝas. La unua tasko de la poeto -- el tri por li
nepre devigaj -- estas liberigi la vortojn el tiu senforma, senkomenca,
senfina elemento (ĥaoso), en kiu ili neŭtrale restadas. La dua tasko
estas ordigi tiujn rabitajn de ĥaoso sonojn kaj fari el ili harmonion,
doni al ili formon. La tria tasko estas enkonduki, porti tiun harmonion
en la eksteran mondon. Forrabitaj de la elemento kaj harmoniigitaj
kaj enportitaj en la mondon, la vortoj komencas per si mem fari sian
aferon. La vortoj de la poeto estas samtempe liaj verkoj. „Kaj ne estas
eble“, diras Blok, „kontraŭstari al la forto de la harmonio, kiun la
poeto ĵetas en la mondon. Tiuj, kiuj ne volas tion kompreni, estas
kondamnitaj per la nigra nomo: popolamaso. Se Puŝkin pereis de la duela
kuglo de Dantes, tio estas okazo ekstera: efektive lin mortigis tiu
'burokrata kaj aristokrata popolamaso', kiu ĉirkaŭis la poeton kaj
formis la regantan, premantan klason en la Rusujo samtempa al Puŝkin,
kun la karakterizaj por tiu klaso intrigoj kaj moraloj, kiujn ne povis
elporti Puŝkin, parolinta en siaj lastaj tagoj:
...Jam venas mia temp'
Kaj koro pacon petas...
En la lastaj versoj, en la antaŭmortaj elspiroj, Puŝkin revis
pri 'paco kaj libero'. „Sed“, diras Blok, „la pacon kaj liberon oni
ankaŭ forprenas, eĉ ne la eksteran pacon, sed la pacon de la kreo. Ne
la infanan liberon, nek la liberon de politika liberalismo, sed la
kreantan liberon, la sekretan liberon de l' animo. Kaj la poeto mortas,
ĉar li ne havas jam aeron por spiri, kaj lia vivo perdas la sencon.“
[Bildo: ATTILA SASSY: SEPVUALA DANCO]
La vortoj -- tiom profunde memprofetaj -- montras, kian tragedion
travivis Blok antaŭ sia devigita morto, en la reĝimo, kiu per sia
bruta, venĝa materialismo kaj pure teraj tendencoj mortigis lin. Li
devis elekti en la dilemo ĉu „Ars longa vita brevis“ aŭ la
evangelio de Karl Marx, kiu traktas nur pri kaj por la dua parto de
la latina proverbo. Li sufokiĝis kaj lia morto staros kiel plej nigra
malbeno al tiuj liaj samtempuloj kiuj povis, sed ne volis subteni la
fajron de eterna lumo, brulanta en tiu granda talentulo.
La leganto do komprenas nun, kiel la paraleloj en la vivo de Puŝkin
kaj Blok kvazaŭ ligas ilin, kaj neniu skizo pri Blok estus klara sen
aludo al Puŝkin, en kies granda fonto sin banis la animo de Blok kaj
kies juvelojn li facetis kun majstra beleco, estante mem grandulo; kaj
nur akcentante per tiu laboro pri sia antaŭulo sian heredan gloran
destinon.
Pri kio skribis Blok? Li skribis pri ĉio, kien penetris lia
rigardo, liaj sentoj, lia penso kaj fantazio. Kaj ili penetris en
la plej profundajn sekretojn de la vivo kaj portis al ni de tie,
kvazaŭ el minejo, ĉiam novajn kaj freŝajn leĝojn, lumon, vokon kaj
revelaciojn.
Do, studi la modernan rusan arton kaj ne konatiĝi kun Blok -- estus
tia eraro, kiel veni al Parizo kaj ne vidi la turon de Eiffel. El tiu
komparo ankaŭ evidentiĝas, ke simila eraro estas preskaŭ neebla.
Al la plej famaj verkoj de Blok apartenas lia „Dekduo“, jam
tradukita en multajn eŭropajn lingvojn, sed certe preskaŭ ĉion perdante
en la traduko.
Dezirinte priskribi la tutan ciklon de la rusa revolucio, Blok
ne elektis la literaturan lingvon, nek ian modernigitan lingvaĵon,
sed prenis la parolan, simplan lingvon de amaso. Oni do povas imagi,
kian miraklon kreis el ĝi Blok! Tiu lingvo, kvazaŭ nefacetita ankoraŭ
diamanto, sub lia facetadilo subite ekbrilis per nekomparebla,
originala, natura beleco. Sola tiu eksperimento faras el Blok kreanton
de epoko. Kaj lia percepto pri la revolucioj estas, en tiu ĉi verko,
tute alia ol la percepto de la plimulto el liaj samtempuloj. En la
bildo de Kristo, akceptanta la ofendojn, batojn, sed ilin neniam
timanta, li vidis tiun kontraŭvenenilon, kiu povus kuraci la animon de
la malsana popolo. Homoj, harditaj sub la batoj, sub la nemerititaj
batoj de l' sorto, kontraŭmetintaj al tiuj batoj sian amon, indulgon
kaj forgeson -- jen estas la eliro, jen la apoteozo. La harmonio, la amo
venkos la ĥaoson, la revolucion. Tiu harmonio, la amo, kiun predikis
Blok, estas ja samtempe ankaŭ la stimulo de nia movado. Li apartenas
ankaŭ al ni, la monda kvanto. Liaj paroloj faras honoron al la tuta
homaro, el ili povus ĉerpi la homoj de blanka, flava, nigra aŭ ruĝa
haŭto, kaj Esperanto, tiu perfekta kunigilo de l' homaro, certe taŭgus
por helpi ĉi tiun celon pli perfekte ol iaj naciaj lingvoj.
*
La alia giganto de la rusa arto, de l' arto pentra estas
M. Vrubel, mirakla estaĵo, veninta sur sian artistan vojon per
kaŝitaj paŝoj de esploranto, lumiginta la ĉielon kiel unuaranga
ĉiela astro kaj foririnta de ĝi en la mistikan mondon de frenezo
kaj blindeco. En la pentrarto de Vrubel estas videbla la stranga,
ŝtoniĝinta penso. Kvazaŭ ĉeestinto de grandaj geologiaj mondaj
kataklismoj, li ĉion vestas, dekoracias per la mantelo de tiamaj
rokoj kaj ŝtonoj. Lia penso kvazaŭ suprenlevas la tavolon de la tera
ŝelo, el post kiu li volas trovi, elfosi ian fikspensan sekreton, kaj
masonas montojn ĉirkaŭ la ĉefa temobjekto de siaj pentraĵoj. Tiun
fortikecon de ŝtonoj li donas ĉiam eĉ al la herooj de siaj bildoj, aŭ
metante grandan rokon kaj ĉizante el ĝi la rusan „bogatiron“ (fortulon,
mezepokan kavaliron), aŭ ebrian de gajeco Pan'on; aŭ prenante delikatan
marmoron por la figuro de doloranta, ploranta Dipatrino en la
Vladimir'a katedralo de Kiev. Liaj pentraĵoj ne estas lingvo homa; en
ili parolas la mineraloj, fajranta, primitiva elemento, malmoliĝinta en
juvelojn.
[Bildo: RÉVÉSZ: Fino de Septembro]
Scienco de magio donas al la juveloj grandan forton. Per sorĉaj
paroloj la magoj scias preni el la animo de juvelo ian mirindan forton,
faras el ĝi amuleton. Kaj la esplora animo de Vrubel sciis tiun magian
lingvon de la juveloj kaj mineraloj, kiujn li alportadis el la alia
mondo, de altaĵoj atingeblaj nur por la flugiloj de kondamnita Anĝelo.
Vrubel sentis tro mallarĝa la tolon por pentri sur ĝi. Li bezonis
surpentri, dekoracii templojn, grandajn monumentojn. Lia animo ĉiam
estis serĉanta, deziranta atingi la perfektan belecon, kvazaŭ tra
ponto, pere de la akcepto de Demona beleco. En liaj serĉadoj kvazaŭ
gravuriĝis la fama sentenco de Dostojevskij: „Terure estas, ke la
beleco estas ne nur afero timiga, sed ankaŭ mistika; en ĝi Diablo
batalas kontraŭ Dio kaj la areno de batalo estas homaj koroj.“ Tiu
senalterna penso: atingi la belecon, akceptinte en la animon la
tutan abismon de Demona spirito, fariĝis lia dumviva deliro kaj fine
alkondukis lin al la anima malsano. Tiu imago de Demona figuro faris
ĉe la pentristo ankaŭ sian evolucion. Lia unua „Sidanta Demono“ de
1890-a kaj la Demono de la lastaj tagoj (1907) havas diferencon
grandan. Dum la unua aperigas la tutan forton de malluma potenco,
junan, fortmuskolan, arogantan, la dua montras jam la korupcion,
krimecon de la animo de falinta Spirito, sur kies lipoj, kiel venena
floro, krustiĝas la postsignoj de voluptaj, nehomaj kisoj, la stampo de
senmezura orgio.
Notinde estas, ke Vrubel eĉ ne finis la akademion kaj lasis
ĝin post kvarjara studado for. En la akademio li estis kiel
specialisto-desegnisto, arto al kiu Vrubel preskaŭ neniam revenis
poste. Li ne estas hodiaŭ-data artisto. (Lia lasta pentraĵo estas
datita en 1910, post kio li freneziĝis.) Sed kompreni, profunde
kompreni lin oni komencis nur nun, en niaj tagoj. Li instruis dekoracii
laŭ sia propra metodo, kiun multaj komparas al kubismo, sed kun kiu ĝi
laŭsence havas nenion komunan, kaj lia leciono portis en si grandan,
propran originalecon. Mirindaj, preskaŭ timigaj estas la okuloj sur
ĉiuj laboroj de Vrubel. Tiajn okulojn, unikajn, oni renkontas malofte
sur la tolo. Kaj ŝajnas, ke el ĉiu tia okulo ŝprucas al ni la mistero,
sekreto, kiun la pentristo forportis kun si kun la penso nek eldirita,
nek des pli elpentrita.
El la verkoj de Vrubel estas plej konataj: „Bogatiro“, „Supertomba
ploro“, „La juĝo de Pariso“, „Carino-cigno“, „Princino-Revo“, „Mikula
Seljaninoviĉ“ kaj tri „Demonoj“; krom tio al lia peniko apartenas la
laboroj en kelkaj katedraloj kaj preĝejoj, precipe en tiu de la cirila
monaĥejo apud Kiev.
*
Se ni nun transiros al la muziko, ni trovos la kampon, kie oni pli
ol ie ajn aliloke povus esti internacie komprenata; laŭ la senco
mem de tiu arto. Nota lingvo de muziko -- kvazaŭ la prototipo de
nia Esperanto -- permesas eĉ al verkoj kreitaj en pure naciaj kondiĉoj
fariĝi kompreneblaj por la alinaciuloj, certe pli ol malpli profunde ol
la aŭtoro tion dezirus.
Du rusaj nomoj estas plej ofte ripetataj nun alilande, kiel la plej
brilaj reprezentantoj de la rusa muziko. Tiuj nomoj estas: Skrjabin kaj
Stravinskij. Malfacile estas trovi talentojn tiom malsamajn, verkojn
pli kontraŭajn, ol la verkoj de tiuj du komponistoj.
Muziko, vice kun danco, ŝajnas esti la memsufiĉa, „sencela arto“.
Ilin ambaŭ kuniganta esenco -- la ritmo -- prezentiĝas kiel perfekte
neŭtrala, abstrakta aĵo, sendependa de la konscio de l' kreanto.
Ritmigita movo, transporto de ritmo en la spacon estas la embrio de
danco, ritmigita sono estas la embrio de la muziko. Sonanta materialigo
de ritmo estas la muziko, kiu atingis en niaj tagoj plej subtilan
delikatecon, aperigas eksterordinaran, ekstazigan potencon, entenatan
de du ĝiaj elementoj -- sono kaj ritmo.
Tiu ĉi hipnotiga, mistika forto, enmetita en la sonritman esencon
de la muziko, konsistigas la spiriton de la kreo de Skrjabin. Skrjabin
kiel muzikisto ne estas apartigebla de Skrjabin la homo. Se oni iam
aplikos la sentencon de Schopenhauer, kiu difinas la muzikon kiel
senperan esprimon de volo, ĝuste tiun difinon oni devas apliki al la
verkoj de Skrjabin. Tuta Skrjabin dronis en mistika, religia, streĉa
celado. Tuta lia vivo estis kvazaŭ serĉo de eliro en la aliajn mondojn.
La muziko neniel estis, nek povis esti por Skrjabin la celo mem, ĝi
estis nur rimedo plej potenca por atingi aliajn celojn, por kiuj li ne
trovis la vortojn en lingvo. Muzika penso anstataŭis por li la penson
diskutan, la sonoj -- vortojn kaj frazojn. La muziko de Skrjabin estas
ĉiam nur lirika. Muzika eposo, „pentro“ estas por li nekonataj, same
mankas al li la „objekteco“. Skrjabin en la muziko ludas rolon iom
komunan kun la rolo de Dostojevskij en la literaturo, pro lia streĉa
direktiĝo al celoj, kiuj solaj havas por li la absolutan valoron.
Tute kontraŭa al li estas Stravinskij. La personecon de Stravinskij
malfacile estas trovi en liaj verkoj. Muziko prezentiĝas al li kiel
sia propra mondo, en kiu la objektoj havas ĉiu sian apartan koloron.
Stravinskij estas subiĝinta al la muzika elemento, sed majstre
posedante ĝiajn leĝojn, li restas majstro de la elemento pli granda ol
li mem. Skrjabin konkeris la muzikon kaj per titana volstreĉo devigis
la elementon servi al li, ne li eniĝis en la spacon de la muziko, sed
ĝin li enkondukis en sian propran mondon. Majstreco de Stravinskij
estas plej mirinda, sed _lia volo_, _li mem_ en lia muziko ne estas
videblaj.
Ankoraŭ kelkajn interesajn trajtojn de ili ambaŭ. Ŝajnas esti ke
Stravinskij entute estas plenigita de rusa nacia spirito: li prenas
la motivojn kaj kolorojn el nacia rusa fonto. Skrjabin neniam prenis
la ultranaciajn rusajn temojn, sed lia streĉa celado faras lin rusa
laŭsence, dum Stravinskij estas plimulte eŭropano. Tial la lasta,
kvankam ne tiel multe konata kiel Skrjabin fariĝas en Eŭropo pli
bonvena, dank' al lia komprenebleco, dum la gigantaj verkoj de Skrjabin
malofte trovas ĝustajn kaj bone lin kompreni kapablajn aŭditorojn.
*
Kvar nomoj el la centoj da ili -- kaj jam ili brilas kiel kronaj
juveloj sufiĉaj por glorigi unu apartan nacion. Ni ne tuŝis ankoraŭ
rusajn teatron, baleton, popolan arton. Pristudi ĉion estas granda
laboro, la homa vivo por tio ne sufiĉas. Kaj tamen ne estas eble ne
studi tiun senfinan trezorejon de homa spirito -- la rusan arton, -- ĉar
la studado mem fariĝas ĝuo kaj aparta, delikata feliĉo.
RAKONTO PRI KIŜ[2]
JACK LONDON
Kiŝ vivadis antaŭ longe apud la bordo de l' polusa maro. Li estis
ĉefulo en sia vilaĝo, kaj mortinte, li estis honorata, kaj lia nomo
restis sur la lipoj de la homoj. Li vivis en tiel malproksima tempo,
ke nur la maljunuloj memoris lian nomon kaj la rakonton, kiujn la
prapatroj postlasis al ili. Ankaŭ la venontaj maljunuloj, siavice,
same faros al siaj idoj ĝis la tempfino. Kaj estis dum la vintra
mallumo, kiam la nordvento blovegas tra la glaciebenaĵo kaj la aero
pleniĝas per fluganta blankaĵo tiel, ke neniu kuraĝas eliri, kiam oni
rakontis, kiamaniere Kiŝ sukcesis sin levi el la plej humila „igluo“[3]
de la vilaĝo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo super ĉiuj.
Oni diras, ke li estis inteligenta knabo, sana kaj forta, kaj estis
vidinta dektri sunojn. Tiamaniere oni mezuris la tempon tiutempe, ĉar
dum ĉiu vintro la suno forlasas la landon, kaj en la venonta jaro
aperas nova suno por ke la homoj povu ree varmiĝi kaj rigardi reciproke
la vizaĝojn. La patro de Kiŝ estis tre kuraĝa viro, sed li mortis dum
tempo de malsatego, kiam li penis subteni la vivon de siaj kunuloj per
mortigo de granda polusa urso. Pro tiu forta deziro li ekluktis kontraŭ
ĝi, kaj liaj ostoj frakasiĝis. Sed la urso havis multe da karno, kaj la
homoj estis savitaj. Kiŝ estis lia sola filo, kaj post la morto de l'
patro, Kiŝ kaj la patrino loĝis kune. Sed la homoj estis forgesemaj kaj
forgesis la heroaĵojn de l' patro; kaj ĉar Kiŝ estis nur knabo kaj la
patrino estis nur vidvino, ili ankaŭ estis forgesitaj, kaj baldaŭ loĝis
en la plej humila el la „igluoj“.
Iun nokton, kiam la konsilantaro kunsidis en la granda „igluo“ de
la ĉefulo Kloŝ-Kŭan, Kiŝ montris, kia sango trafluis siajn vejnojn
kaj kiajn virajn kvalitojn li posedas. Kun kvazaŭ plenaĝula digno li
leviĝis kaj atendis la ĉeson de la babilado.
-- Estas vere, ke la viando estas porciita al mi kaj mia patrino, --
li diris -- sed ofte ĝi estas maljuna kaj malmola, kaj krome ĝi enhavas
ekstreman kvanton da ostoj.
Ĉiuj ĉasistoj, grizharaj same kiel junaj, konsterniĝis. Neniam
antaŭe aŭdiĝis io simila: knabo, kiu parolas kvazaŭ plenaĝulo kaj
eldiras severaĵojn rekte al ili. Sed firme kaj serioze daŭrigis Kiŝ:
-- Ĉar mi scias, ke mia patro Bok estis eminenta ĉasisto, tial mi
parolas tiel. Oni diras, ke Bok havigis pli da viando ol du plej
bonaj ĉasistoj; ke per siaj propraj manoj li disporciis ĝin; ke per
siaj propraj okuloj li atentis, ke eĉ la plej humila maljunulo kaj
maljunulino ricevu justan porcion.
-- Na, na! -- ekkriis la viroj -- for la infanon! Enlitigu lin! Li ne
estas viro, kiu rajtas paroli al viroj kaj grizbarbuloj!
Trankvile li atendis la ĉeson de la bruego.
-- Vi havas edzinon, Ugh-Gluk, -- li diris -- kaj pro ŝi vi parolas.
Kaj vi, Massuk, havas edzinon kaj patrinon, kaj pro ili vi parolas. Mia
patrino havas neniun krom mi; pro tio mi parolas. Kiel mi antaŭe diris,
kvankam mortis Bok, pro tio ke li ĉasis tro bone, tamen estas juste, ke
mi, lia filo, kaj Ikiga, lia vidvino kaj mia patrino, havu sufiĉe da
viando, kondiĉe, ke la gento havas abundan provizon... Mi, Kiŝ, filo de
Bok, estas parolinta!
Li sidiĝis kaj aŭskultis vigle la fluegon de protesto kaj indigno,
kiujn vekis liaj vortoj.
-- Knabo parolas en konsilejo! -- konsterne murmuris la maljuna
Ugh-Gluk.
-- Ĉu la infanetoj diras al ni, plenaĝuloj, kion ni devas fari?
-- demandis Massuk laŭtvoĉe. -- Ĉu mi, plenaĝulo, estu mokata de ĉiu
infano, kiu petaĉas viandon?
La kolero bolis treege. Ili ordonis, ke li enlitiĝu, minacis, ke li
havos nenian viandon, ke li estos batata pro lia aroganteco. La okuloj
de Kiŝ ekbrilis kaj la sango ekpulsis sub lia haŭto. Dum ili riproĉis
kaj mallaŭdis lin, li ekleviĝis.
-- Aŭskultu min, vi, viroj -- li kriis. -- Mi ne parolos plu en tiu
ĉi konsilejo, ĝis kiam la plenaĝuloj venos al mi kaj diros: „Estas
ĝuste, Kiŝ, ke vi parolu; estas ĝuste, kaj ni tion volas,“ Jen al vi,
plenaĝuloj, mia lasta vorto. Bok, mia patro, estis eminenta ĉasisto.
Ankaŭ mi, lia filo, iros kaj ĉasos la viandon, kiun mi manĝos. Kaj
sciu, ke tio, kion mi kaptos estos juste disporciita, kaj nek vidvino,
nek malfortulo ploros nokte pro tio, ke mankas manĝaĵo, dum la fortuloj
ĝemas dolore pro la trosateco. Kaj en la venontaj tagoj hontos la
fortuloj, kiuj estas tro multe manĝintaj. Mi, Kiŝ diris ĉi tion.
Mokoj kaj ridaĉoj sekvis lin, sed kun neŝancelebla volo li foriris,
sin turnante nek dekstren, nek maldekstren.
La sekvintan tagon li iris laŭlonge de la bordo, kie renkontiĝas la
tero kaj la glacio. Tiuj, kiuj rigardis lin dum lia foriro, vidis, ke
li kunportas sian pafarkon kaj sufiĉe grandan provizon de ostpintaj
sagoj. Ili ankaŭ vidis, ke surŝultre li portas la longan ĉaslancon de
sia patro. Estis ridado kaj multe da babilado pri la neniam antaŭe
vidita okazo. Neniam knaboj tiel junaj foriris por ĉasi; kaj ĉi tiu
iris sola! Kaj ili kapbalancis kaj murmuris kvazaŭ profete, kaj la
virinoj kompate rigardis Ikiga'n, kaj la vizaĝo de Ikiga estis serioza
kaj malĝoja.
-- Li revenos post nelonga tempo -- ili diris kuraĝige.
-- Li iru; per tio li havos bonan lecionon, -- diris la ĉasistoj -- kaj
li revenos baldaŭ kaj li fariĝos humila kaj malfanfarona por ĉiam.
Sed pasis tago; pasis du tagoj. Kaj je la tria blovis ventego,
kaj Kiŝ ankoraŭ forestis. Ikiga ŝiris al si la harojn kaj sur la
vizaĝon ŝi ŝmiris fulgon de fokoleo por montri sian ĉagrenon. Kaj la
virinoj riproĉis la virojn per maldolĉaj vortoj pro tio, ke ili estis
malbontraktintaj la knabon kaj kaŭzis per tio lian morton. Kaj la viroj
nenion respondis, sed intencis serĉi la kadavron, post kiam la ventego
trankviliĝos.
Tamen, la sekvintan tagon, frumatene, marŝis Kiŝ en la vilaĝon. Sed
ne honteme li venis. Surŝultre li portis ŝarĝon da viando ĵus akirita.
Kaj fiere li marŝis, kaj arogante li parolis.
-- Iru vi, plenaĝuloj, kun hundoj kaj glitveturiloj, kaj laŭiru la
vojon, kiun mi tramarŝis dum preskaŭ unu tago -- li diris. -- Estas sur
la glacio multe da viando, ursino kaj du duonkreskintaj ursidoj.
Ikiga treege ĝojis, sed per virsimila mieno li akceptis ŝiajn
karesojn, dirante:
-- Venu, Ikiga, ni manĝu. Kaj poste mi dormos, ĉar mi laciĝis.
Tion dirante, li eniris la „igluon“ kaj manĝis ĝis sato, kaj dormis
dudek horojn.