Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la
malnova kampo de l' batalo, kie ili vivis de bela malgranda
negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj
militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj cxi
bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj -- cxar
ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile -- oni tamen la
partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu
speco de skermado, ke ili jen jxetadis pafon sur tiun cxi
plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta
forto superfaladis sur teran proprajxon starantan sub
sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso
de malgrandaj sxuldantoj, gxuste kiel estis la okazo kaj kiel la
malamiko sin starigis kontraux ili. Por ili, tiel same kiel por
homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta
folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris
sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili
pro la multa fumo, de kiu ili estis cxirkauxataj, nur kun granda
malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi,
kion ili propre faras.
La ekspedejo de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kusxis tre
oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj
malsupren kondukantaj sxtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu
postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti.
Siajn interparolojn ili havadis en posta cxambro sur la unua
etagxo, kun malalta malluma plafono, kvazaux la cxambro mem
kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj
punktoj de legxoj. La meblaro de la cxambro konsistis el kelka
nombro da ledaj segxoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj
najloj de flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aux eble estis
eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster
tio oni povis vidi gravurajxon de unu glora jugxisto, kiu
siatempe per cxiu harligo de sia granda hararo faradis sur la
homojn tian impreson, ke la haroj al ili starigxadis kiel montoj.
Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn sxrankojn,
bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulajxoj
estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj
seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj
klientoj per nevenkebla sorcxo sin sentadis devigataj silabadi de
antauxe kaj de poste, dum ili sxajne auxskultadis la sinjorojn
Snitchey kaj Craggs, ne komprenante ecx unu vorton de tio, kion
tiuj cxi parolis.
Snitchey kaj Craggs ambaux estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs
estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke
efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino
Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj
suspektemaj, kaj tion cxi saman rilate la sinjoron Snitchey
faradis sinjorino Craggs. "Kun via Snitchey", iafoje diradis la
lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, "mi tute ne scias, kion
vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi
diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkigxu
je tio cxi." Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo,
ke se li iam de iu estos kondukita sur malgxustan vojon, gxi
estos per tiu cxi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, gxi
estas Craggs. Malgraux tio cxi ili tamen entute estis tre bonaj
amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis
malvasta ligo defenda kaj ataka kontraux la ekspedejo, kiu en
iliaj okuloj estis cxambro de suspektajxoj kaj komuna malamiko
plena je dangxeraj kaj misteraj mahxinacioj.
Kaj tamen de tiu cxi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian
mielon. Tie cxi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la
fenestro de ilia cxambro de interparoloj, kiu eliradis sur la
malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la
jxurintaj jugxantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin
sentimentalaj) la malsagxecon de la homoj, kiuj ne povis cxiam
vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en
jugxejo. Tie cxi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super
ili, kaj sole ilia jugxa kalendaro, la iom post iom pli
malgrandigxanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj segxoj kaj
la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion cxi.
Tie cxi preskaux tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmangxo
en la gxardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da
papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca
interparolado.
Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de cxirkaux tridek jaroj,
malpene vestita kaj kun iom mallargxa vizagxo, sed entute bone
konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksterajxo. Li sidis sur
la parada segxo, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj
la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan
meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu
kontraux la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita
sur la tablo; unu parto de gxia enhavo kusxis elmetita sur la
tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu
unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, cxiun paperon
aparte cxirkauxrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante
gxin al sinjoro Craggs, kiu gxin ankaux cxirkauxrigardadis kaj
balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis pauxzon,
balancadis ambaux la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn
profundigitan klienton; kaj cxar sur la kesto estis skribita
"nobelo Michael Warden", ni el cxio tio cxi povas konkludi, ke la
nomo kaj la kesto apartenis al tiu cxi kliento kaj ke la aferoj
de nobelo Michael Warden staris ne tre bone.
"Jen estas cxio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan
paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon".
"Cxio perdita, malsxparita, prodonita, pruntita kaj vendita?"
diris la kliento kaj suprenrigardis.
"Cxio", respondis sinjoro Snitchey.
"Nenio restas por fari, Vi diras?"
"Absolute nenio", estis la respondo de la advokato.
La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundigxis en sian
meditadon.
"Kaj ecx mia persona libereco estas en dangxero, Vi pensas?" li
komencis post minuto denove.
"En cxiu parto de la unuigitaj regxolandoj Grand-Britanujo kaj
Irlandujo", respondis sinjoro Snitchey.
"Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne
havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la mangxon?"
dauxrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj
rigardante al la planko.
Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaux dezirante ne alpermesi la
supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta
rilato. Sinjoro Craggs ankaux ektusis, kvazaux volante montri, ke
tio cxi estas la opinio de la domo.
"Ruinigita en la agxo de tridek jaroj", diris la kliento. "Hm!"
"Ne ruinigita, sinjoro Warden", respondis Snitchey. "Tiel malbona
la afero ankoraux ne estas. Vere, ke Vi faris cxion, kion Vi
povis, tion cxi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da
sinlimigado --".
"Al la diablo kun la sinlimigado", diris la kliento.
"Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi
dankas."
Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon,
videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la gxuado, la
vizagxo de la kliento iom post iom glatigxis, kaj ridetante li
diris:
"Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?"
"Kiel longe?" ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la
fingroj kaj sxajnante kalkuli en pensoj; "en bonaj manoj -- ni
parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs -- ses aux sep jarojn".
"Ses aux sep jarojn ne mangxi!" diris la kliento kun cxagrena
rido kaj senpacience movante sin sur la segxo.
"Ses aux sep jarojn ne mangxi, sinjoro Warden, estus efektive io
neordinara", diris Snitchey. "En la dauxro de tiu cxi tempo Vi
povus sole per montrado sin jam perlabori novan terajxon. Sed ni
ne pensas, ke Vi povus gxin fari, kaj tial ni gxin ankaux ne
konsilas al Vi.
"Kion do Vi al mi konsilas?"
"Sinlimigadon", ripetis Snitchey. "Kelkaj jaroj da sinlimigado
sub nia observado denove liberigus Vian proprajxon. Sed en tiu
okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tusxante la
nemangxadon, ni povas al Vi ecx nun jam donadi kelkajn centojn da
funtoj da sterlingoj cxiujare, sinjoro Warden."
"Kelkajn centojn da funtoj?" diris la kliento. "Kaj mi foruzadis
milojn!"
"Tion cxi", respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la
paperojn en la feran keston, "tion cxi oni tute ne povas dubi.
Oni tute ne povas dubi", ripetis li malrapide, dauxrigante medite
sian okupon.
La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas
aferon; en cxia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis
bonan influon sur la cxagrenon de la kliento kaj inklinigis lin
esti malkovrita kaj pli parolema. Aux eble la kliento konis la
karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuragxigajn
proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis
malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn
trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaux farigxis
rido.
"En la vero, mia estimata amiko" -- sinjoro Snitchey montris sur
sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs."
"Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En
la vero, miaj estimataj amikoj", -- li klinigis sin antauxen kaj
mallauxtigis la vocxon -- "ankoraux vi tute ne scias, kiel
malbone estas al mi."
Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite.
Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.
"Mi estas ne sole terure ensxuldigita", diris la kliento, "sed
ankaux terure --".
"Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey.
"Jes!" diris la kliento, rejxetante sin sur la segxon kaj kun la
manoj en la posxoj rigardante la ambaux advokatojn. "Terure
enamita."
"Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey.
"Ne en heredantinon."
"Kaj ankaux ne en ricxan sinjorinon?" dauxrigis demandadi la
advokato.
"Ne ricxa, kiom mi scias -- esceptinte je beleco kaj virto."
"Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun
akcento.
"Kompreneble!"
"Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey,
metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antauxsxovinte sian
vizagxon almenaux je unu ulno.
"Tamen!" respondis la kliento.
"Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey.
"Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden.
"Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al
mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi gxojas, ke mi povas diri al
Vi, sinjoro Warden, ke tio cxi neniom malutilas; sxi estas
promesita, sinjoro, sxi estas fiancxino. Mia kompaniano povas
tion cxi atesti. Ni scias tion cxi bone."
"Ni scias tion cxi bone", ripetis Craggs.
"Mi eble ankaux scias", estis la respondo de la kliento. "Kion
tio cxi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi
neniam auxdis, ke virino sxangxis sian opinion?"
"Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris
sinjoro Snitchey, "kontraux frauxlinoj, kiel ankaux kontraux
vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj --".
"Okazoj!" interrompis lin senpacience la kliento. "Parolu al mi
nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli
ricxa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio cxu Vi
pensas, ke mi vane logxis ses semajnojn en la domo de la
doktoro?"
"Mi pensas, sinjoro", diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin
serioze al sia kompaniano, "mi pensas, ke el cxiuj petolajxoj,
kiujn al sinjoro Warden faris liaj cxevaloj -- kaj ili estis
suficxe multaj kaj suficxe karaj, kiel li kaj ni ambaux la plej
bone scias -- la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin
kun tri rompitaj ripoj, elartikigita sxultro kaj Dio scias kiom
da subsangajxoj antaux la muro de l' gxardeno de la doktoro.
Tiam, vidante lin resanigxanta sub la flego kaj tegmento de la
doktoro, ni ne antauxvidis tian malbonajxon; sed estas tre
malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler
-- nia kliento, sinjoro Craggs."
"Kaj sinjoro Alfred Heathfield -- ankaux speco de kliento,
sinjoro Snitchey", diris sinjoro Craggs.
"Kaj sinjoro Michael Warden, ankaux speco de kliento", trankvile
aldonis la gasto, "kaj ne malbona, cxar li dek aux dekdu jarojn
vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon;
tie en la kesto kusxas la fruktoj kaj ankaux rimedoj por penti
kaj farigxi pli prudenta. Kaj por tion cxi pruvi, sinjoro Warden
volas, se li povas, edzigxi je Marion, la aminda filino de la
doktoro, kaj preni sxin kun si."
"Efektive, sinjoro Craggs?" komencis Snitchey.
"Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs" interrompis ilin
la kliento. "Vi konas Viajn sxuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi
scias ankaux certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en
simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas
forkonduki la junan sinjorinon sen sxia konsento. En la afero
estas nenio kontrauxlegxa. Mi neniam estis intima amiko de
sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraux li mi faras min
kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni
tion, kion li volis gajni".
"Li ne povos, sinjoro Craggs", diris Snitchey, videble tre
maltrankvile. "Gxi ne povas al li prosperi, sinjoro. Sxi estas
tre alligita al sinjoro Alfred".
"Efektive?" diris la kliento.
"Sinjoro Craggs, sxi estas tre alligita al li", certigis
Snitchey.
"Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj
baldaux mi komencis tion cxi dubi", diris sinjoro Warden. "Sxi
amus lin, se cxio irus laux la volo de sxia fratino, sed mi sxin
observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj cxe la
plej malgranda aludo je li sxi videble suferadis".
"Kial sxi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio sxin igus,
sinjoro"? demandis Snitchey.
"Kial -- mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj
povas gxin komprenigi", diris la kliento kun rideto pro la
strecxo kaj konfuzo, kiuj esprimigxis en la vizagxo de Snitchey,
kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj
penis sciigxi pli multe; "sed mi scias, ke tiel estas. Sxi estis
tre juna, kiam sxi fiancxigxis -- se oni entute tiel provas tion
cxi nomi -- kaj eble sxi gxin pentis. Eble -- gxi sonas
fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco -- eble
sxi enamigxis en min, kiel mi enamigxis en sxin".
"He, he! sinjoro Alfred, sxia malnova kolego de ludoj, sinjoro
Craggs", diris Snitchey kun embarasa rido, "jam konis sxin ja
kiel tre malgranda infano"!
"Tiom pli kredeble estas, ke tedis al sxi pensi pri li",
trankvile dauxrigis la kliento, "kaj ke sxi ne malvolonte
sxangxus lin je nova amanto, kiu venas al sxiaj okuloj sub
romanaj cirkonstancoj -- aux estas alporta antaux sxiajn okulojn
de sia cxevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino
provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj dibocxe kaj al neniu
faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksterajxo -- gxi denove
sonos fanfarone, sed, pro l' honoro, mi tiel ne pensas -- povos
ankoraux elteni la konkuron kun sinjoro Alfred".
La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey,
rigardante sian klienton, ankaux tiel pensis. Gxuste lia malsxata
sintenado donadis al li certan naturan cxarmon kaj elvokadis
intereson. Tiu cxi malsxateco sxajnis esprimadi, ke lia bela
vizagxo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj
se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj farigxos serioza
(sed gxis nun li ankoraux neniam en sia vivo estis serioza), li
povus esti plena je fajra energio. "Tio cxi estas dangxera
dibocxisto", diris al si la homokonanta advokato, "kiu la vivigan
fajron, mankantan al li, sxajnas ricevadi el la okuloj de
knabino".
"Sekve auxskultu, Snitchey", li dauxrigis, sin levante kaj
prenante lin per unu butono, "kaj Vi, Craggs --" li prenis lin
ankaux per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan
maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li -- "mi ne
demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de
tiu cxi afero senkondicxe tute malproksime, cxar gxi ne estas de
tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en gxin.
Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj
miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn
aferojn monajn cxion plej bone kion Vi nur povas, cxar Vi
komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro
(kaj mi esperas tion cxi fari kaj farigxi per sxia amo alia
homo), tio cxi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi
sola forkurus.