Antaux longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo
-- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam
la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la
mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis
en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj
mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan
koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove
kolorigxis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro
nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de
siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis rugxan
akvon. El la tero disbatita per la piedoj farigxis marcxo, kie en
malpuraj malsekajxoj, kiuj sin kolektis en la enbatajxoj de
piedoj de homoj kaj hufoj de cxevaloj, la cxie superreganta
koloro malagrable brilis en la suno.
La cxielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu
cxi loko, kiam gxi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj
sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenajxon, semitan
de suprenturnitaj vizagxoj, kiuj antaux nelonge sur brusto
patrina ridetis al la okuloj de patrino aux trankvile dormetis.
La cxielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro
de mortintajxo super la ebenajxo murmuretis pri la laboroj de tiu
cxi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu cxi nokto. Ofte
ankoraux la silenta luno briladis super tiu cxi kampo de l'
batalo, ofte la steloj malgaje gxin observadis, ofte la ventoj de
cxiu flanko de l' mondo preterblovadis super gxi, antaux ol la
postesignoj de tiu batalo malaperis.
La signoj restis ankoraux longan tempon, sed nur en bagateloj,
cxar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la
homo, baldaux ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la
kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antauxe, kiam la kampo
estis ankoraux senkulpa. La alauxdoj kantadis alte super gxi, la
ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj
kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de
arboj, rapidante al la brilanta malproksimajxo, kie la tero kaj
cxielo kunigxas kaj la vespera cxielrugxo estingigxas. Greno
estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto,
kiu antauxe estis rugxe kolorigita, turnadis radon de muelejo;
viroj fajfadis post la plugilo; sxafoj kaj bovoj pasxtigxadis sur
la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la
birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj
gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj
kreitajxoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro
floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie
multaj miloj da homoj antauxe falis en la granda batalo.
Sed en la komenco oni vidadis en la semitajxo pli mallumajn
lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post
jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj cxi fruktaj lokoj
homoj kaj cxevaloj kusxis enterigitaj en senorda amaso kaj
bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la
grandajn vermojn, kiuj logxis tie cxi en la tero; kaj la garboj,
kiujn oni tie rikoltis, en la dauxro de multaj jaroj estis
nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo
batala cxe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon.
Tra longa tempo kun cxiu farita sulko estis trovata postesigno de
la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la
kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie
estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per
piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon cxiu
knabino timis ornami al si la harojn aux la bruston per la plej
bela floro de tiu cxi kampo de l' mortintoj; -- kaj longan tempon
oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano,
kiu ilin desxiras, neforigeblan makulon.
Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de
somero, per sia irado malaperigadis ecx tiujn cxi postesignojn de
la malnova batalo kaj elvisxis la legendajn rememorojn de gxi el
la kapo de la homoj, gxis ili akceptis la formon de fabeloj de
maljunaj virinoj kaj kun cxiu jaro estis pli forgesataj. Kie la
sovagxaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne desxirataj, tie
nun staris gxardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur
la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La
mallume verdaj lokoj estis ne pli fresxaj, ol la memoro pri tiuj,
kiuj kusxis enterigitaj sub ili. Cxiam ankoraux la plugilo
alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis
malfacile rekoni, por kio gxi servis, kaj la trovantoj meditadis
kaj disputadis pri tio cxi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel
longe pendis en la pregxejo, ke tiu sama malforta duone blinda
maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka
arkajxo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la
militistaro mortigita sur la kampo de l' batalo povus por unu
momento sin levi en la formo, kiel cxiu falis, kaj sur la loko,
kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj
enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus
cxirkaux la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus
sin inter la infano en la lulilo kaj gxia flegantino kaj digus la
rivereton, volvus sin cxirkaux la rado de l' muelejo, plenigus la
gxardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus
per mortantoj. Tiel sxangxita estis la loko, kie multaj miloj da
homoj falis en la granda batalo.
Eble nenie en la cxirkaux cent jaroj la loko estis pli sxangxita,
ol en unu malgranda frukta gxardeno post malnova sxtona domo kun
longa lauxbo antaux la pordo. Tie en unu bela mateno de auxtuno
estis auxdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje
dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilagxaj virinoj staris sur
sxtuparoj kaj desxiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al
tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Gxi
estis cxarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du
knabinoj dancadis kun kora gxojo tute gaje kaj sengxene.
Se en la mondo neniu volus brili -- tio cxi estas mia opinio, kaj
mi pensas, Vi konsentos kun mi -- ni multe pli bone vivus kaj
multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel
la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la
pomsxirantaj virinoj sur la sxtuparoj. Estis al ili tre agrable
placxi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro
(almenaux tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin
de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado.
Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj
ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel!
Gxi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj ecx ne simpla anglezo. Gxi
estis nek laux la malnova stilo, nek laux la nova, nek laux la
franca, nek laux la angla stilo; pli gxuste okaze iom en la stilo
hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de
la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava
improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis
en la gxardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en
rondo, la influo de ilia aera movigxado sxajne disvastigadis sin
plue en la suna gaja cxirkauxajxo, kiel cxiam pli grandigxanta
rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta
herbo sub iliaj piedoj, la brancxoj, kiuj sin balancadis en la
vento de l' mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj
ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis
kaj gxoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn -- cxio
inter la ambaux knabinoj kaj sur la malproksima altajxo pluganta
kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaux li starus en
la fino de l' mondo -- sxajne ankaux dancadis.
Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin jxetis malfacile
spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin
apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per
plena akordo, kvazaux fanfaronante per sia vigleco, kvankam la
muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la
dancado, ke gxi ecx unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj,
kiuj desxiradis pomojn sur la sxtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj
denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.
Eble tial ilia fervoro ankoraux pligrandigxis, cxar nejuna
sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono -- Vi devas scii, ke
gxi estis la domo kaj gxardeno de doktoro Jeddler kaj la du
knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler -- elvenis, por
vidi, kio farigxas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero
faras muzikon antaux la mangxo de l' mateno. Cxar la doktoro
Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.
"Muziko kaj dancado hodiaux!" diris la doktoro al si mem kaj
mirante haltis. "Mi pensis, ke ili timas la hodiauxan tagon. Sed
gxi estas mondo plena je malajxoj. Sed Grace, sed Marion!" li
aldonis pli lauxte, "cxu la mondo hodiaux matene estas pli
freneza ol ordinare?"
"Se gxi tiel estus, estu tiun cxi fojon iom malsevera", respondis
al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al
li en la vizagxon, "cxar hodiaux estas ies tago de naskigxo".
"Ies tago de naskigxo, mia kateto?" diris la doktoro. "Cxu vi ne
scias, ke cxiun tagon estas ies tago de naskigxo? Cxu vi ne
scias, kiom multe da novuloj cxiun minuton komencas la strangan
kaj ridindan aferon -- ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri
gxi serioze -- kiun oni nomas la vivo?"
"Ne, patro!"
"Kompreneble vi ne; vi estas virino -- preskaux", diris la
doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizagxon,
kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke gxi estas via tago de
naskigxo".
"Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al
li la lipojn por kiso.
"Jen havu! kaj ankaux mian amon", diris la doktoro kaj kisis
sxin; "kaj tiu cxi tago ofte, tre ofte revenadu -- kia penso! La
penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por
si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!"
La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda
filozofo; kaj la cxefa tezo de lia filozofio estis rigardi la
tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke
prudenta homo povu serioze pensi pri gxi. Tiu cxi dogmo estis en
sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li
logxis, kiel Vi baldaux sciigxos.
"Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro.
"Kompreneble gxi estas sxtelistoj de kokoj. De kie venis la
muzikantoj?"
"Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree
alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj sxi antauxe
ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado
malfortikigis.
"Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro.
"Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj
cxi homoj migras per piedo kaj tiun cxi nokton ripozis en la
urbo; kaj cxar hodiaux estas la tago de naskigxo de Marion kaj li
pensis, ke li faros al sxi plezuron, li alsendis ilin tien cxi
kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi gxin aprobas, ili
alportu al sxi serenadon."
"Jes, jes" diris la doktoro, "li cxiam demandas vian opinion".
"Kaj cxar mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj
haltis por momento, por admiri la cxarman kapon, kiun sxi
ornamis; "kaj cxar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni
fine dancis ambaux sub la muziko de Alfred, gxis ni perdis la
spiradon. Kaj la muziko placxis al ni tiom pli, ke Alfred gxin
sendis. Ne vere, kara Marion"?
"Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!"
"Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris sxia
fratino.
"Tion cxi mi scias, ke estas por mi suficxe indiferente, cxu oni
parolas pri li aux ne", diris la malgranda koketulino,
dissxirante kelkajn florojn, kiujn sxi havis en la mano kaj
disjxetante la foliojn sur la tero. "Preskaux jam tedis al mi
auxdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto --"
"Silentu! Ne parolu tiel malsxate pri fidela koro, kiu tute
apartenas al vi, Marion", ekkriis sxia fratino -- "ecx ne se vi
sxercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!"
"Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno
de pasanta meditado -- "eble ne. Sed mi ne scias, cxu tio cxi
estas granda merito. Mi -- mi propre tute ne volus, ke li estu
tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio cxi. Se li pensas, ke
mi -- Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli gxuste pri li?"
Estis io tre agrabla vidi la du cxarmajn figurojn de la florantaj
fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj
kaj paroladis inter si, seriozeco kontraux la facila gajeco, sed
amo kore respondante al amo. Kaj estis suficxe strange, ke en la
okuloj de la pli juna fratino nagxis larmo kaj io profunde kaj
kore sentata briletis tra la petolajxo de sxiaj vortoj kaj pene
kun gxi batalis.
La diferenco en la agxo de la ambaux knabinoj povis esti ne pli
ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas
patrino, zorganta pri la ambaux (la edzino de la doktoro mortis),
en la zorganta amo al sxia pli juna fratino sxajnis pli maljuna,
ol sxi estis; kaj laux la naturo de cxia partoprenado sxi sxajnis
-- ekster kunsentanta amo -- al sxia petola humoro pli
malproksima, ol oni povus pensi jugxante laux sxiaj jaroj. Alta
patrina alvokigxo, kiu ecx en tiu cxi sia refigurajxo purigas la
koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al angxeloj!
La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj auxskultadis ilin,
sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la
malsagxeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu
junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke
estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, gxis ili fine
vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaux cxiam.
Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino,
sxia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da
konstanteco kaj fresxeco, cxiam, en kontrasto inter la trankvila
kvieta figuro de tiu cxi kaj la brilanta beleco de lia pli juna
filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro sxi li bedauxris,
ke la vivo estas tiel ridinda afero.
Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, cxu liaj infanoj
iel penas fari el gxi aferon seriozan. Sed por tio cxi li estis
filozofo. Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per
okazo venis al tiu ordinara sxtono de la sagxuloj (multe pli
facile trovebla ol tiu, kiun sercxas la alhxemiistoj), kiu ofte
farigxas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ,
ke gxi turnas oron en malpuran fandajxon kaj cxiun multekostan
objekton en ion tute senutilan.
"Britain!" ekkriis la doktoro. "Britain! Kie vi estas?"
Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta
vizagxo elvenis el la domo kaj respondis tiun cxi vokon iom
sengxene per la vortoj: "nu, kio do estas?"
"Kie estas la tablo matenmangxa?" demandis la doktoro.
"En la domo", respondis Britain.
"Cxu vi kovros gxin tie cxi sub malkovrita cxielo, kiel mi
ordonis al vi hieraux vespere?" diris la doktoro. "Cxu vi ne
scias, ke venos gastoj? Ke, antaux ol venos la vojagxa kalesxo,
tie cxi ankoraux negocoj devas esti finitaj? Ke hodiaux estas
precipe solena tago?"
"Cxu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antaux ol la virinoj
desxiris la pomojn, he?" diris Britain kaj levadis iom post iom
sian vocxon, tiel ke li fine forme kriis.
"Nu, cxu ili nun jam finis?" diris la doktoro kaj rigardis la
horlogxon. "Antauxen! faru rapide! kie estas Clemency?"
"Jen mi estas, sinjoro", eksonis la voko, venante de unu el la
sxtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis
malsupren. "Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da
minuto cxio estos en ordo, sinjoro!"
Kun tiuj cxi vortoj sxi komencis vive labori kaj montris sin cxe
tio cxi en tia stranga formo, ke sxi meritas esti priskribita per
kelkaj vortoj.
Sxi havis la agxon de cxirkaux tridek jaroj kaj havis suficxe
dikvangan kaj afablan vizagxon, kvankam gxi penis havi esprimon
de seriozeco, kiu donis al gxi vidon tre ridindan. Sed la impreso
de tio cxi ankoraux tute malaperadis antaux la impreso de sxia
eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke sxi havis du
maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu
alia, kaj ke tiuj cxi kvar membroj sxajnis elartikigitaj kaj tute
ne realmetitaj al sia gxusta loko, tiam ni prezentos nur la veran
staton en gxia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu cxi
stato cxi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn
tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj
kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri sxia
trankvilanimeco. Sxia kostumo konsistis el paro da grandegaj
kapricaj sxuoj, kiuj cxiam direktadis sin alie ol sxiaj piedoj,
el bluaj sxtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej
malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka
antauxtuko. Sxi portis cxiam mallongajn manikojn kaj havis cxiam
kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke sxi cxiam
penadis en cxia situacio, ecx kie estis absolute neeble, ilin
turnadi kaj cxirkauxrigardadi. Ordinare malgranda cxapeto sidis
ie sur sxia kapo, kvankam oni gxin nur malofte povis vidi sur tiu
loko, kiun tiu cxi vestajxo pleje okupas cxe aliaj homoj; sed de
la kapo gxis la piedoj gxi estis modele pura kaj prezentis ian
specon de mallerta puremeco.
Tia estis la eksterajxo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni
suspektadis, ke sxi senkulpe falsigis sian propran nomon
Klementino (sed neniu sciis gxin certe, cxar sxia surda maljuna
patrino, vera mirindajxo pro la alta agxo, kiun sxi atingis, kaj
kiun sxi subtenadis preskaux de sia plej frua infaneco, estis
mortinta, kaj aliajn parencojn sxi ne havis). Sxi estis nun
okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo sxi
haltadis, metante la rugxajn brakojn unu sur la duan, frotante la
kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile
rigardante la ambaux brakojn, gxis sxi subite ekmemoris ion, kio
ankoraux mankis, kaj tiam sxi forkuris por gxin alporti.
"Jen venas la du advokatoj, sinjoro!" diris Clemency en tono ne
tre favora.
"Aha!" ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. "Bonan
matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro
Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?"
"Li kredeble baldaux venos, patro", diris Grace. "Li havis tiun
cxi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke
li jam tuj post la levigxo de l' suno sin levis kaj eliris. Bonan
tagon, miaj sinjoroj!"
"Bonan matenon, niaj sinjorinoj", diris sinjoro Snitchey, "por mi
kaj Craggs --" tiu cxi salutis -- "bonan matenon, frauxlino", li
diris al Marion -- "mi kisas al Vi la manon" -- kaj tion cxi li
efektive faris. "Kaj mi deziras" -- vere vidi gxin sur li oni ne
povis, cxar je l' unua rigardo oni ne povis supozi en li tre
multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj -- "ke tiu cxi felicxa
tago cent fojojn revenu".
"Ha, ha, ha!" ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la
posxoj: "La granda farso en cent aktoj"!
"Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro
Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo,
"ke la granda farso por tiu cxi aktorino estu mallongigita?"
"Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio cxi! Sxi
vivu kaj ridadu pri tio cxi kiel longe sxi povas ridi, kaj poste
sxi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la
kurtenon.'"
"La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan
paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio
estas ankaux tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion cxi
jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozajxo en la
vivo! Kiel Vi nomas proceson?"
"Sxerco", respondis la doktoro.
"Cxu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la
rigardon de la blua paperujo.
"Neniam", respondis la doktoro.
"Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble
lernos alie pensi".
Craggs, kiu sxajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian
apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte aux tute ne
konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Gxi rilatis je la sola
penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio
kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj gxin dividadis kun li.
"La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris
Craggs.
"La procesoj?" demandis la doktoro.
"Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankaux cxio alia. Cxio en la
mondo hodiaux ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio cxi
estas la malfortajxo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi
ne estas preta tion cxi nei), gxi devus esti farso tre malfacila.
La vivo devus esti kiel eble pli strecxa batalo, sinjoro. Tio cxi
estas gxia celo. Sed nun gxi estas farata tro facila. Ni oleas la
hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaux
ili kutimos sin malfermadi tute mallauxte. Kaj tamen ili devus
krakadi en la hokoj, sinjoro".
Sinjoro Craggs sxajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li
prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksterajxo multe
plifortigis, cxar li estis malvarma, seka, severa homo, en
grizajxo kaj blankajxo kiel siliko, kaj havis malgrandajn
fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Cxiuj
tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj cxi
tri viroj; cxar Snitchey estis simila je pigo aux korvo (nur li
ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan
vizagxon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu cxi en kelkaj lokoj
kavetojn, kie kvazaux la birdoj estis bekintaj, kaj poste
malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon.
Kiam en la pordo de l' gxardeno aperis la sana figuro de bela
junulo en kostumo de vojagxo kaj akompanata de homo, kiu portis
lian pakajxon, per rapidaj pasxoj kaj kun vizagxo plena je gajeco
kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al
li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aux kiel la tre
efekte maskitaj Gracioj, aux kiel la grizaj profetoj sur la
dezertajxo, kaj cxiuj tri lin salutis.
"Ankoraux multajn felicxajn tagojn Alf", diris la doktoro.
"Tiu cxi felicxa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield",
diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.
"Gxi multajn fojojn revenadu!" ripetis Craggs per profunda
saluto.
"Kia pafaro!" ekkriis Alfred kaj haltis, "kaj unu -- du -- tri --
sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l' vivo. Mi
gxojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaux matene:
mi prenus gxin por malbona antauxsigno. Sed Grace estis la unua
-- mia kara, bona Grace -- tial mi eltenos kontraux Vi cxiuj!"
"Permesu, sinjoro, mi estis la unua", diris Clemency Newcome. "Vi
scias, sxi promenadis tie cxi en la gxardeno de la komenco de l'
mateno. Mi estis interne en la domo."
"Estas vere! Clemency estis la unua", diris Alfred. "Tiel mi
kontrauxmetos al Vi Clemency'on."
"Ha, ha, ha! -- por ni kaj Craggs", diris Snitchey. "Kia
kontrauxmeto!"
"Sxi eble ne estas tiel malbona, kiel gxi elrigardas", diris
Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaux al
Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis cxirkauxen. "Kie estas la --
mia Dio!"
Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan'on Snitchey kaj
Thomas'on Craggs en pli proksiman kuntusxigxon, ol kiel ili
decidis en sia negoca kontrakto, li jxetis sin tien, kie staris
la ambaux fratinoj, kaj -- sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li
salutis antauxe Marion'on kaj poste Grace'on, kaj mi faras nur la
rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras gxin al si
tro facila.
Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la
tablo de matenmangxo, kaj cxiuj sidigxis al la mangxado. Grace
prenis la rolon de prezidanto, sed sxi sciis sin tiel loki, ke
sxi apartigis sian fratinon kaj Alfred'on de la resto de la
societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraux la dua, havante
inter si la bluan paperujon pro sendangxereco; sed la doktoro
havis sian ordinaran lokon kontraux Grace. Clemency saltadis
cxirkaux la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain
plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de
distrancxisto.
"Viandon?" diris Britain, proksimigxante al sinjoro Snitchey kun
distrancxilo kaj forko en la mano kaj jxetante al li la demandon
kiel sxtonon sur la kapon.
"Jes", respondis la advokato.
"Kaj Vi volas viandon?" diris Britain al Craggs.
"Malgrasan kaj brunan", respondis tiuj cxi. Kontentiginte la
dezirojn de tiu cxi ambaux kaj modere provizinte la doktoron (li
sxajne sciis, ke la ceteraj ne deziras mangxon), li restis apud
la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj
observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla
vizagxo iom glatigxis, tio cxi estis kiam sinjoro Craggs, kies
dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis
atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam
ekkriis: "mi pensis, ke li sufokigxos"!
"Nun, Alfred", diris la doktoro, "kelkajn vortojn pri aferoj
negocaj, dum ni estas ankoraux cxe la matenmangxo".
"Dum ni estas ankoraux cxe la matenmangxo", diris Snitchey kaj
Craggs, kiuj sxajne tute ne pensis ankoraux pri cxesado.
Kvankam Alfred ne matenmangxis kaj videble havis multe por fari,
li tamen respekte respondis:
"Kiel Vi ordonos, sinjoro!"
"Se povus esti io serioza", komencis la doktoro, "en tiu cxi --"
"Farso, sinjoro", plenigis Alfred.
"En tiu cxi farso", dauxrigis la doktoro, "gxi estus tiu cxi
kuntrafigxo de la tago de l' adiauxdiro kun duobla tago de
naskigxo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj
rememoroj kaj kiu cxiam revokados al ni en la memoron nian longan
kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien cxi."
"Ho jes, doktoro Jeddler", diris la junulo. "Gxi bone apartenas
tien cxi, tion diras al mi mia koro tiun cxi matenon, kaj ankaux
la Via tion al Vi dirus, se Vi volus gxin auxskulti. Mi forlasas
hodiaux Vian domon; mi cxesas hodiaux esti Via zorgato; ni
disigxas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum
aliaj jam ridetas al ni en la estonteco", -- li rigardis cxe tiuj
cxi vortoj Marion'on, kiu sidis apud li -- "ligiloj tiel ricxaj
je esperoj, ke vortoj ne povas tion cxi esprimi. Vi vidas", li
aldonis gaje, "Vi vidas, doktoro, estas ankoraux greno da
seriozajxo en tiu cxi granda malsagxa amaso da polvo. Hodiaux
almenaux ni konfesu, ke ekzistas ankoraux greneto da seriozajxo".
"Hodiaux!" ekkriis la doktoro. "Auxskultu, auxskultu! ha, ha, ha!
Hodiaux pli ol en cxiuj tagoj en la malsagxa jaro. Hodiaux, kiam
tie cxi havis lokon la granda batalo? Sur tiu cxi loko, kie ni
nun sidas, kie mi hodiaux matene vidis danci miajn knabinojn, kie
la fruktoj por nia matenmangxo jxus estas desxiritaj de tiuj cxi
arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie
cxi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraux en mia juneco, post
multaj generacioj, tie cxi estis elfosita tuta mortintaro da
ostajxoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen ecx cent
homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; ecx
cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion
cxi faris! Ecx kvindek homoj ne farigxis pli felicxaj per la
gajno kaj perdo. Ecx ses homoj ne havas hodiaux konsentan opinion
pri la kauxzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la
plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio cxi.
Seriozajxo!" diris la doktoro ridante. "Tia mondo!"
"Sed al mi cxio tio cxi sxajnas tre serioza", diris Alfred.
"Serioza!" ekkriis la doktoro. "Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel
seriozaj, Vi devas frenezigxi, aux iri sur altan monton kaj
farigxi ermito."
"Kaj al tio cxi estas jam tiel longe de tiu tempo", diris Alfred.
"Longe!" rediris la doktoro. "Cxu Vi scias, kion la mondo faradis
de tiu tempo gxis hodiaux? Mi gxin ne scias!"
"Gxi iom procesadis", rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian
teon.
"Kvankam oni gxin faradis al la homoj cxiam tro facila", diris
lia kompaniano.
"Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro", dauxrigis sinjoro
Snitchey, "kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en
la mondo, se gxi procesas, kaj entute en la sistemo de gxia
jugxofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio
havas sian intencon kaj sian celon --"
Clemency Newcome pusxigxis nun je la tablo, ke cxiuj teleroj kaj
tasoj ekkrakis.
"Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro.
"La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu cxiam venas inter
la piedoj!"
"Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis
denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas
farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la jugxofarado?"
La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on.
"Ni supozu, ke la milito estas malsagxajxo", diris Snitchey. "En
tio cxi ni konsentas. Ekzemple tie cxi ni vidas cxarmegan lokon
--" li montris per la forko en la cxirkauxajxon -- "kiu antaux
longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj -- cxiu aparte
kulpa je rompo de la paco de l' lando -- kaj dezertigita per
fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole
elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio cxi estas malsagxe,
tute ridinde! oni devas levi la sxultrojn pro la homoj, kiam oni
pensas pri tio cxi! Sed ni prenu tiun cxi cxarman lokon kiel gxi
estas nun. Ni prezentu al ni la legxajn rilatojn, kiuj naskigxas
de la tera proprajxo; la heredigadon kaj donacadon de la tera
proprajxo, la prodonadon kaj reelacxetadon de la proprajxo;
farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu
al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li sxmacis
per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn legxojn, kiuj
rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu cxi rajto,
kun cxiuj reciproke kontrauxparolaj precedencoj kaj aktoj
parlamentaj apartenantaj al tio cxi; la nekalkuleblan multon da
komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj jugxaj procesoj, al kiuj tiu
cxi bela loko donas la kauxzon: -- kaj konfesu, doktoro Jeddler,
ke tio cxi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro
Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la
nomo de la firmo, sinjoro Craggs?"
Cxar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la
parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraux
unu pecon da viando kaj tason da teo.
"Mi ne volas defendi la vivon entute", li aldonis kaj frotis al
si interne ridante la manojn; "gxi estas plena je malsagxajxoj,
plena je ankoraux pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de
konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian
indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi
partion, tre malfacilan partion! Cxiuj homoj ludas kontraux Vi,
kaj Vi ludas kontraux cxiuj homoj. Ho, gxi estas tre interesa
afero. Gxi estas tre rafinitaj iroj sur la sxaka tabulo. Ridi Vi
devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankaux tiam
ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe", ripetis Snitchey,
balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus
aldoni: "sed tion cxi Vi povas fari!"
"Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio cxi?"
"Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo,
kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaux al Vi mem, estus,
se Vi iam provus meti en forgeson tiun cxi kampon de l' batalo
kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l' batalo de l'
vivo, sur kiun la suno lumas cxiun tagon."
"Nu, mi timas, ke tio cxi ne farus lin pli kvieta, sinjoro
Alfred", diris Snitchey. "La batalantoj en tiu cxi batalo de l'
vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraux la alia. Tre
malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de
post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto gxi
estas propre malbona historio."
"Mi pensas, sinjoro Snitchey", diris Alfred, "ke en tiu cxi
batalo estas renkontataj mallauxtaj venkoj kaj bataloj, granda
memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco -- ecx en gxiaj
sxajnaj bagateloj kaj kontrauxparoloj -- faroj, kiuj tute ne
estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj
en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj,
kiuj cxiutage havas lokon en kasxitaj anguloj, en malricxaj
dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, -- faroj, el kiuj unu
sola povus la plej severan mallauxdanton pacigi kun tiu cxi mondo
kaj instrui lin konfidi al gxi kaj esperi, se ecx duono de gxiaj
logxantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio
cxi jam multe signifas."
La ambaux fratinoj auxskultis kun strecxita atento.
"Bone, bone!" diris la doktoro, "mi estas tro maljuna por esti
ankoraux konvertita, ecx de mia amiko Snitchey tie cxi, aux de
mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaux havis siajn spertojn,
kiel sxi diras, kaj de tiu tempo farigxis bonfarema kaj malsevera
kontraux cxiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je
sia opinio (nur kiel virino sxi estas malpli prudenta kaj pli
obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas.
Mi estas naskita sur tiu cxi kampo de l' batalo. Sesdek jaroj
pasis super mia kapo, kaj mi cxiam vidadis, ke la tuta
kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj suficxe
bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la sagxon, kiam estis
parolo pri kampo de batalo. Tiujn cxi samajn reciprokajn
kontrauxparolojn ni trovas cxie. Oni devas aux ridi aux plori je
tiuj cxi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio
cxi".
Britain, kiu cxiun apartan parolanton auxskultis kun plej granda
atento, sxajnis subite veni al tiu cxi sama opinio, se plej
profunda cxerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por
rido. Sed lia vizagxo restis cxe tio cxi tiel senmova, ke,
kvankam kelkaj el la gastoj matenmangxaj sin turnis, ektimigite
de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu,
esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj
plej amataj membroj, la kubuto, donis al li pusxon kaj kun
riprocxa murmureto demandis, je kio li ridas.
"Ne je Vi!" diris Britain.
"Je kiu do?"
"Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzajxo."
"En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj cxi advokatoj li farigxas
kun cxiu tago pli malsagxa!" ekkriis Clemency kaj donis al li
pusxon per la dua kubuto. "Cxu Vi scias, kie Vi estas? Cxu Vi
volas esti forpelita?"
"Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj
senmova vizagxo. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi
postulas nenion."
Se tiu cxi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio
estis ecx iom trograndigita, tamen Benjameno Britain -- nomata
iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great
Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare
esprimi la Maljunan Anglujon -- prezentis sian efektivan staton
de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Cxar auxskultante cxiun
tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al
diversaj homoj kaj kiuj cxiuj devis pruvi, ke ecx lia ekzistado
en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencajxo, la
malfelicxa Britain iom post iom venis en tian senfundajxon de
konfuzitaj kaj kontrauxparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere
kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun
Britain en la profundo de lia spirita mallumigxo sxajnis stari
sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la
nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en
tiujn cxi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj
por la doktoro gxi sxajnis cxiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial
li rigardis la du advokatojn kiel kunkauxzantoj de lia stato de
l' animo kaj forte ilin malestimis.
"Sed kun tio cxi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la
doktoro. "Cxesante hodiaux esti mia zorgato kaj forlasante nin,
provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie
cxi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilagxa
doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de
Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas
finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon
en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaux finigxos Via
trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi
nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!"
"Se mi gxin faros -- sed Vi scias gxin pli bone; kial mi bezonas
disputi kun Vi?" diris Alfred ridante.
"Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi
pensas pri tio cxi, Marion?"
Marion, ludante kun sia taso, sxajnis diri -- sed sxi gxin ne
diris -- ke sxi nenion havas kontraux tio ke li sxin forgesu, se
li nur povas. Grace alpremis la florantan vizagxon al sxiaj
vangoj kaj ridetis.
"Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo
konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en cxiu okazo mi
devas hodiaux forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico;
kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako
plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi
devas transdoni al Vi (mi volus, ke gxi estu pli granda, Alfred,
sed Vi devas farigxi granda homo kaj pligrandigi gxin), kaj je
alia malsagxajxo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli
kaj transdoni."
"Kaj legxe atesti, kiel la legxo ordonas", diris Snitchey,
forsxovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia
kolego eletendis sur la tablo; "kaj cxar mi kaj Craggs kune kun
Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj
servos al ni kiel atestantoj. Cxu Vi scias legi, sinjorino
Newcome?"
"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency.
"Ho, mi petas pardonon. Mi gxin kredas", diris Snitchey
ridetante, jxetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias
legi?"
"Iom", respondis Clemency.
"La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la
advokato sxercante.
"Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la
fingringon."
"La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion gxi signifas?"
Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de
muskato".
"Sxi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey
kaj atente sxin rigardis.
"Se sxi havas ian proprajxon", aldonis Craggs.
Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la
ambaux parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke
ili tiel prezentas la posxan bibliotekon de Clemency, kiu kun
libroj ne multe sin okupas.
"Ha, tiel, frauxlino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha,
ha! mi pensis, ke tiu cxi bona knabino estas freneza. Sxi tute
tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj
kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?"
"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency.
"Aux Newcome. Cxu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin
trovas sur la fingringo, Newcome?"
Kiel Clemency, antaux ol sxi respondis tiun cxi demandon,
dissxovis unu posxon kaj rigardis en gxian senfundan profundon,
sercxante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel sxi tion cxi
saman faris kun la dua posxo kaj sxajnis trovi la fingringon
profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel sxi tiam
forigis cxiujn interkusxantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko
de nazo, peceto da vaksa kandelo, rugxvanga pomo, orangxo,
monereto de felicxo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj
perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de
krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj cxiun el tiuj cxi
objektoj aparte donis teni al Britain -- tio cxi nin malmulte
interesas. Ankaux ne interesas nin, kiel sxi, penante kapti kaj
reteni la posxon (cxar tiu cxi havis strangan inklinon saltadi
kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis
en gxi, kvankam gxi videble estis en plena kontrauxeco kun la
homa anatomio kaj kun la legxoj de la egalpezo. Estos suficxe, se
ni diros, ke sxi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron
kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke
la literaturo de tiuj cxi ambaux uzajxoj sekve de tro multa
frotado estis proksima al forvisxigxo.
"Tio cxi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante
iom sxerci je sxia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?"
"Gxi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la
surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu".
Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio cxi estas bela!" diris
Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de
homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris
Craggs.
"Kaj la kribrilo?" dauxrigis demandi Snitchey.
"La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la-
ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-cxi-fa-ru-an-kaux-al-i-li".
"Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble
pensas?" diris sinjoro Snitchey.
"Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi
ne estas advokato."
"Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey,
rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antauxe fari ion
kontraux la impreso, kiun tiu cxi respondo eble povus elvoki, "Vi
trovus, ke tio cxi estas la regulo de vivado de la plej multaj de
Viaj klientoj. En tio cxi ili estas tre seriozaj -- kiel ajn
malsagxa tiu cxi mondo entute estas -- kaj metas poste la kulpon
sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj,
sinjoro Alfred; sed pleje konsiligxas kun ni koleremaj kaj
malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre
maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn
vizagxojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe
esprimas ankaux la opinion de nia sinjoro Craggs."
"Sendube", diris Craggs.
"Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko",
diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon,
"ni kiel eble pli baldaux subskribu, sigelu kaj transdonu, cxar
alie venos la vojagxa kalesxo antaux ol ni scios, kie ni estas".
Jugxante laux la eksterajxo, estis tre kredeble, ke la kalesxo
preterveturos antaux ol sinjoro Britain scios, kie li estas; cxar
li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en
la kapo la argumentojn de la doktoro kontraux la argumentoj de la
advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraux la
argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj
kontraux la argumentoj de la ambaux kaj faris malfortajn provojn
meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova
por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li
rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj
kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio -- kvankam
li havis nur tre malafablan opinion pri sxia prudento, cxar sxi
nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj cxiam estis
preta fari la gxustajxon en gxusta tempo -- dume venis kun la
inko kaj ankoraux plu faris al li utilan servon per tio, ke sxi
per pusxo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin
maldormigis.
Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata
cxe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon -- la timo,
ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de
li mem, sen elmeti sin al ia ankoraux ne konata dangxero aux
devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne
rakontos, kiel li alproksimigxis al la dokumentoj nur kun
protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin
antauxe trarigardi antaux ol li subskribis (la artifika karaktero
de la skribajxo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis
por li kiel io hxina) kaj turni la folion, por vidi, cxu sur la
dua pagxo ne estas skribita io dangxera; kaj kiel post la
subskribo de sia nomo li farigxis tute malfelicxa, kiel iu kiu
fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaux rakonti
detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon,
havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis
gxin forlasi. Mi ne rakontos ankaux, kiel Clemency Newcome, tute
ekster si de rido cxe la penso, ke sxi estas persono grava, metis
sin per siaj ambaux kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la
kapon sur la maldekstra brako, antaux ol sxi komencis fari siajn
kabalajn signojn, por kiuj sxi bezonis tre multe da inko kaj
kiujn sxi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam sxi
unu fojon gustumis inkon, sxi farigxis soifa je gxi, kiel la
tigro, kiu eklekis sangon, kaj sxi volis subskribi cxion eblan
kaj meti sian nomon en cxiuj anguloj. Por mallonge diri, la
doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj
Alfred prenis gxin mem sur sin kaj komencis sian vojagxon de l'
vivo.
"Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' gxardeno kaj
rigardu, cxu la kalesxo venas. La tempo forflugas, Alfred."
"Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu
sekundon! Marion -- tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata,
al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo -- ne forgesu tion
cxi! Mi metas Marion'on en viajn manojn."
"Sxi estis por mi cxiam kara gardatajxo, Alfred. Nun sxi estas
por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris
Grace.
"Mi kredas gxin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias gxin. Kiu
povus rigardi en vian okulon kaj auxdi vian sinceran vocxon kaj
tion cxi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton,
vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaux tiun
cxi lokon!"
"Tiel vi pensas?" rediris sxi kun trankvila rideto.
"Kaj tamen, Grace -- fratino mi preskaux dirus."
"Diru gxin!" sxi lin vive interrompis. "Mi auxdas gxin kun
plezuro, neniam nomu min alie."
"Tiel fratino", diris Alfred, -- "kaj tamen estas pli bone por
Marion kaj por mi, se via sensxanceligxa kaj fidela animo nin tie
cxi subtenas kaj faras nin pli felicxaj kaj pli bonaj. Ecx se mi
povus, mi sxin ne pro mi forprenus."
"La kalesxo estas sur la altajxo!" ekkriis Britain.
"La tempo pasas, Alfred", admonis la doktoro.
Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame
alkondukis sxin al la fratino kaj metis sxin al sxia brusto.
"Mi diris al Grace, kara Marion", li diris, "ke mi donas vin sub
sxian gardon, ke mi forirante konfidas al sxi vin kiel mian plej
karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej
amata, kaj antaux ni staros la bela estonteco de nia edza vivo,
tiam gxi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni
povas fari Grace'on felicxa, antauxplenumadi sxiajn dezirojn,
montri al sxi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al sxi de la
sxuldo, kiun sxi metis sur nin."
La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua sxi
tenis cxirkauxprenite sian fratinon. Sxi rigardadis en la
trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis
miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaux adoro. Sxi rigardadis
la vizagxon de la fratino, kiel se gxi estus la vizagxo de cxiela
angxelo. Kaj kun gaja, felicxa trankvileco tiu cxi vizagxo
rigardadis sxin kaj sxian amanton.
"Kaj kiam la tempo venos, se gxi iam devas veni", diris Alfred --
"mi miras, ke gxi ankoraux ne venis, sed Grace scias tion cxi la
plej bone, kaj Grace estas cxiam prava -- la tempo, kiam sxi
bezonos koron de amiko, al kiu sxi povus sin konfidi, kiel
fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni gxojos, ke nia bona
fratino amas kaj estas amata, kiel sxi meritas!"
Cxiam ankoraux la pli juna fratino rigardadis al sxi en la
okulojn kaj ne deturnadis sin ecx al li. Kaj cxiam ankoraux
ripozadis tiuj cxi fidelaj okuloj kun gaja felicxa trankvileco
sur sxi kaj sxia amanto.
"Kaj kiam cxio tio cxi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj
vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj
tempoj", diris Alfred, "tiam tio cxi antaux cxio devas esti nia
tempo plej amata -- precipe tiu cxi tago; kaj tiam ni rakontados
al ni, kion cxe la disigxo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj
timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaux."
"La kalesxo veturas tra l' arbajxo", ekkriis Britain.
"Jes! Mi estas preta -- kaj kiel ni malgraux cxio felicxe nin
revidis; tiun cxi tagon ni faros la plej felicxa en la tuta jaro
kaj ni gxin festados kiel triobla tago de naskigxo. Ne vere, mia
kara?
"Jes!" diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta
rideto. "Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al
Marion adiaux. Kaj Dio vin gardu!"
Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li sxin ree
ellasis, sxi denove alvolvigxis al Grace kaj denove ekrigardis al
sxi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je
miksitaj sentoj.
"Adiaux, Alfred!" diris la doktoro. "Paroli pri serioza
korespondado aux serioza aldoniteco kaj sxuldigeco kaj tiel plu
en tiu cxi -- ha, ha, ha! -- Vi scias, kion mi volas diri -- pri
tio cxi paroli estus kompreneble malsagxeco. Mi povas nur diri,
ke se vi kaj Marion restos cxe tiu cxi sama malsagxa stato de l'
animo, mi kontraux Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion
kontrauxparolos."
"Sur la ponto!" ekkriis Britain.
"Gxi venu!" diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro.
"Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel
serioze, kiel Vi nur povos! Adiaux, sinjoro Snitchey! Adiaux,
sinjoro Craggs!"
"Gxi venas jam!" ekkriis Britain.
"Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco -- vian
manon, Britain -- Marion, mia plej kara koro, adiaux! Fratino
Grace, ne forgesu!"
La patrina figuro kaj la vizagxo tiel bela en sia gaja
trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis
sin deturni de sxia fratino.
La kalesxo estis antaux la pordo. La pakajxo estis surmetita. La
kalesxo ekruligxis for. Marion sin ne movis.
"Li faras al vi signon per la cxapelo, mia kara", diris Grace.
"Via fiancxo, mia koro. Rigardu!"
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la
kapon. Sed kiam sxi post tio cxi renkontis la plenan rigardon de
tiuj cxi trankvilaj okuloj, sxi plorante falis al la kolo al la
pli maljuna fratino.
"Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas gxin rigardi, Grace!
Gxi rompas al mi la koron."