LA BLINDA ĈEFPOŜTESTRO

La plej granda honoro en lia vivo venis al li kiam Sinjoro Gladstone,

la Ĉefministro de Anglujo, nomis lin kiel Ĉefpoŝtestron de Anglujo,

tio signifas la Poŝtestron kiu kontrolas ĉiujn aliajn poŝtestrojn, tre

gravan oficon. Tio faris lin tre eminenta persono.

Je tiu tempo li estis kvardekses-jara. La diversaj manieroj laŭ kiuj li

batalis por la malprosperintoj kaj la subpremigatoj estas tro multaj

por permesi ke mi rakontu ilin al vi nun.

Li laboregis precipe por ke ili estu instruitaj kaj havu decajn

loĝejojn, kaj penis plibonigi aferojn por la malfeliĉaj irlandanoj.

Parolante pri iliaj malfeliĉaĵoj li diris: “Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj

ni devas antaŭenpuŝi nin al la lumo.”

Kiel Ĉefpoŝtestro, li havis povon super militaro je pli multe ol naŭdek

mil homoj. Li faris tre multajn plibonigaĵojn en la poŝtoficejo. Li

perfektigis la paketpoŝton kiu ebligas ke en Anglujo oni povas sendi

preskaŭ ĉion, eĉ katojn, hundidojn kaj kobajojn, per la poŝto, kaj

ankaŭ fondis ŝparkasojn kaj aranĝaĵon per kiu la poŝtoficejo povas

zorgi pri asekuraj aferoj, kaj kontroli la telegrafon. Li komencis

la penadojn nur nuntempe plenigatajn en Anglujo por tia registara

regulado de telefonoj ke ili nun estas je ĉies servo je la plej malkara

kosto. Li ankaŭ interesiĝis je permesado ke la virinoj laboru en la

poŝtoficejo, kaj estis la unua kiu donis al ili okupon tie.

Nuntempe, se via patrino forestas de vi kaj vi deziras sendi al ŝi

dudekkvin cendojn kiel kristnaskan donacon, vi povas sendi ĝin per

la poŝto kaj ŝi certe ricevos ĝin. Kiam ajn vi faros tion por ŝi aŭ

por amiko, aŭ metos monon en la poŝtŝparkason, rememoru ke tiu ĉi

konvenaĵo estas aranĝita por vi per la intereso de blindulo; kaj kiam

ajn vi iros al la parkoj aŭ ludejo por pasigi libertempon, rememoru ke

estis pli facile por la urba administracio teni tiun ludspacon por vi

ĉar Fawcett batalis tre forte por la rajto rezervi la anglajn parkojn,

florojn kaj arbojn por la popolamaso.

Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo · 第 12 / 14 题