EN PARLAMENTO

La tutan tempon Fawcett parolis kaj paroladis je multaj societoj kaj

kunvenoj. Lia plej granda deziro estis helpi ke ĉiuj ricevu justan

ŝancon. Li ne trovis sufiĉe da libereco en la universitato, ĉar oni ne

permesis ke homoj kun iuj religiaj kredoj ricevu honoraĵojn. Li pensis

ke la hebreoj, kristanoj, mahometanoj kaj aliaj devus havi egalajn

rajtojn kaj privilegiojn se ili povus fari la saman laboron. Li ankaŭ

pensis ke ne estas juste ke la riĉuloj kaj la reĝino posedas ĉiom de la

bela tero, kaj ne lasu iom da arboj, aŭ kampoj en kiuj la malriĉuloj

povus ludi. Li tre penis esti elektita al la Parlamento, por ke li

helpu senpere en la regado kiu faris la leĝojn por la malriĉuloj same

kiel por la riĉuloj; sed la publiko opiniis ke blindulo ne sukcese

povas esti estro. Li tre ŝatis citi famajn verkistojn, kaj ofte citis

el teatraĵo de Shakespeare, “Estas iom da animboneco en malbonaĵoj se

oni observe distilus ĝin.” Via instruisto klarigos al vi tion, kaj

kiel vera ĝi estas, kaj mi esperas ke vi ĝin rememoros ĝis kiam vi

estos grizharaj viroj kaj virinoj. Li verkis pamfletojn pri la tiamaj

demandoj kaj vane penis atingi kelkajn liberajn lokojn en Parlamento.

Liaj kontraŭstarantoj demandis kiel blindulo povas trovi la vojon

al la parlamentejo aŭ kiel li povas kompreni la planojn por urbaj

plibonigado kaj la aranĝado de la stratoj. Fawcett diris al ili ke li

povas venki tiajn malfacilaĵojn metante pinglojn en karton. Li povis

studi tiajn problemojn pri la aranĝado de urboj aŭ fervojoj same kiel

niaj blindaj infanoj studas la geografion nuntempe per siaj dek

okuloj.

Kiam Fawcett estis tridekdu-jara li atingis sian celon, kaj fariĝis

parlamentano, kie li estis sendita kiel ano de Brighton (Brajt’n).

Li skribis al sia patro post kiam li revenis je la fino de la unua

tago kiel parlamentano, “Mi ĵus revenis post mia unua sperto en la

parlamentejo.... Mi baldaŭ eksciis ke mi facile povos trovi mian

vojon ĉien.... Ĉiuj estis plej servemaj. Mi estis tute premigita je

gratuloj.... Mi povas piediri ĝis la parlamentejo en precize kvarono da

horo.” Vi vidas, ke li estis daŭriganta sian bonan kutimon doni al sia

korpo ĝian porcion de ekzerco. Tiu ĉi estis kredeble unu el la kialoj

de lia bonsano, kiu helpis tiel multe al lia sukceso.

Li estis tre fiera pri sia ĝardeno, kaj pri la legomoj kaj floroj

kiujn li kreskigis en Londono, je dekkvin minutoj malproksime de la

parlamentejo. Li senhezite konis palpe ĉiun floron kaj legomon, kaj

ĝoje montris ilin al siaj vizitantoj.

Kiam li faris sian unuan gravan paroladon en la parlamentejo li

parolis pri la manko de instruado inter la malriĉuloj. Li diris ke

oni haltas la radojn de la administracio por fari leĝojn por reguligi

la brutinfektaĵon sed ke la malriĉuloj estis tute malzorgitaj kaj

neinstruitaj; ke en multaj lokoj ne estas eĉ unu junulo kiu povas legi

la tagĵurnalon. Li faris multe por plibonigi la instruadon de la homoj

kaj por atingi pli bonan justecon por la hindoj, la granda popolo en

Azio kiun regas la angloj. Li zorgis pri la financaj interesoj de

tiuj hindoj tiel bone ke ili estis tre dankemaj al li, kaj opiniis

tiun ĉi blindulon, kiu neniam vizitis ilian landon (kiun li konis

nur per siaj kartoj kun pingloj, sia legado kaj studado) unu el siaj

plej komprenantaj kaj simpatiaj amikoj. Dankeme pro liaj servoj ili

sendis belajn donacojn al lia edzino kaj al li mem, kaj volis havi lin

kiel sian reprezentanton en la registraro, sed li rifuzis fari tion,

preferante ankoraŭ fari sian eblon por ili senrekompence, kiel ilia

amiko.

Kiel parlamentano li povis potence helpi la malriĉulojn. Per lia

influo, ludkampoj kaj parkoj estis rezervataj por ili; kaj per senĉesaj

industrio kaj intereso li malhelpis ke oni dehaku kaj forprenu la Novan

Arbaron, unu el la plej belaj arbaroj en Anglujo, de la homoj por kiuj

ĝi estas nun laŭleĝe protektata kiel konstanta benado kaj monumento al

ilia blinda amiko.

Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo · 第 11 / 14 题