TRIUMFA FINIĜO

Pro lia honesteco kaj justeco, Fawcett estis tre amata de tiuj kun

kiuj li laboris; kaj estis tre granda malĝojo al ĉiuj, kiuj konis

lin, kaj al multaj kiuj neniam konis lin sed kiujn li estis helpinta,

kiam post mallonga malsano, li mortis je la aĝo de kvindek unu jaroj.

Dum lia malsano la reĝino telegrafis dufoje ĉiutage por sciiĝi pri

lia sano, kaj la malriĉuloj sentis grandan korpremecon pri sia amiko.

Post lia morto liaj edzino kaj filino ricevis leterojn kondolencajn

de altranguloj kaj malaltranguloj, de la reĝino kaj de humilaj

brikmetistoj, forĝistoj, kaj aliaj kiujn li antaŭe amike helpis.

Inter la monumentoj al reĝoj, reĝinoj, bravaj batalantoj, verkistoj,

pensistoj kaj aliaj kuraĝaj homoj kiuj jam regadis aŭ servadis sian

landon, Anglujo estas metinta tabuleton ĉe Westminster Abatejo je la

memoro de sia blinda filantropo kaj ĉefpoŝtestro. Sur tiu tabuleto

estas portreto de Fawcett kaj sub ĝi statuoj de Justeco, Amo, kaj aliaj

noblaj karakterizaĵoj. La plej granda kaj forta el ĉiuj estas figuro

de Kuraĝeco, kiu ĉefe karakterizis tiun kuraĝan viron, kaj ĉiuflanke

de la monumento staras statuoj de frateco, ĉar tiu ĉi blindulo vivis

tiel kuraĝe kaj fratece. Ni ĉiuj devus sekvi lian ekzemplon, kaj esti

pli bravaj kaj ami unu la alian pli multe, kaj, ĉu ni estas blindaj aŭ

povas vidi, trovi por aliaj same kiel por ni mem, lumon per laboro.

Ĉe Salisbury, kie li naskiĝis, sur la vendeja placo kie li ludis kiel

infano, oni starigis statuon de li. Estas nur mallonga interspaco de

la katedralo kaj la sono de la orgeno kies sekretojn instruis al li

lia blindeco, -- tial la birdoj kiuj enflugas tra la pordo de la

katedralo, kaj instruas la orgenon kiel kanti, ripozas survoje ĉe la

piedoj de la statuo de la blindulo -- kiu amis ilin, kaj al kiu ili

alportis tiom da gaja komforto. La plej granda, la ĉiama memoraĵo al

Fawcett estas en la koroj de tiuj, kiujn li helpis per sia senĉesa,

malegotista laborado, aŭ kiuj gajnis forton el lia nehezitanta kuraĝeco.

Per sia vivo li pruvis por ĉiam kaj por ĉiuj homoj, vidantoj aŭ

blinduloj, ke spite de la plej pezaj korpremaĵoj ni povas gajigi niajn

vivojn per perfekta kaj sukcesa servado, se, laŭ la vortoj de tiu ĉi

malproksimen vidanta blindulo, malgraŭ ĉia mallumo, “Ni antaŭeniros al

la lumo.”

El la angla tradukis

E. W. WEEMS.

Kun permeso de la Aŭtorino.

Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo · 第 13 / 14 题