Nelonge post sia akcidento li revenis al Kembriĝo, kie li okupis
sin je la instruado, kaj verkis libron pri politika ekonomio, kiu
estis tiel grava ke li fariĝis stipendiulo, “Fellow” kio signifas
ke li partoprenis je la administracio de la kolegio, kaj ricevis
pozicion honoran kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon kaj laboradon
nedevigite labori por gajni sian panon kaj buteron aŭ eĉ sian
fruktaĵon. Li konatiĝis kun multaj notindaj personoj, kaj la plej famaj
pensistoj kaj diplomatiistoj de lia tempo fariĝis liaj amikoj, inter
kiuj estis Darwin, Mill, Cobden, Thackeray, kaj Gladstone, kiuj estis
tiel famaj personoj laŭ siaj diversaj fakoj ke estus saĝe ke vi petu
vian instruiston ke li rakontu plu al vi pri ili.
Kvankam, pro tio ke li ne estis tre juna kiam li blindiĝis, li neniam
estis lerta je la farado de multaj malgravaĵoj, li sukcese daŭrigis
siajn atletajn sportojn. Unu el liaj favoraj amuzaĵoj estis remado, kaj
ĉe Kembriĝo li estis “stroke” (estro) de sia ŝipanaro, kiun oni nomis
la “antikvaj maristoj” (laŭ iu angla poemo).
En la jaro 1867ᵃ li edziĝis kun tre lerta kaj aminda virino, kiu tre
helpis lin je lia verkado, kaj kiu mem estis verkistino kaj pensistino.
Ili havis filinon, kiu je la aĝo de nur ok jaroj gvidis sian patron
dum lia glitado. Ŝi multe antaŭen iris, fajfante dum ŝi glitis, kaj
li kuraĝe sekvis. Lia amo al tiu ĉi sporto estis tiel granda ke li
insistis ke ĉiuj en la domo, esceptinte la kuiristinon, kiu estis multe
tro maljuna, iru je liaj longaj ekspedicioj. Li ŝategis rajdi, kaj
galopadis sur la “downs” (kampoj) tiel rapide kaj tiel energie ke oni
diris ke liaj ĉevaloj estas ĉiam pli lacigitaj ol la rajdanto, kaj ke
oni ĉiam devigis al Profesoro Fawcett pagi pli multe ol aliaj por la
dungado de ĉevalo. Li tre forte sentis ke la blinduloj ne devus esti
enmurigitaj. “Hejma kunuleco,” li diris, “estas tiel altvalora por la
blinduloj, kiel por vi,” signifante vidantojn.