Kara amiko lia skribis pri liaj unuaj penadoj gliti post kiam li
blindiĝis; “Post kelkaj penoj la sola malfacilaĵo estis, malhelpi lin
ke li ne glitiru pli rapide ol mi. Ĉiu el ni tenis la ekstremaĵon de
bastono, kaj ĉar ni estis sur la Serpentine (_nomo de lago_) kie estis
homamaso, ni havis multe da kolizioj. Tamen, ĉar ni estis paro, kaj unu
el ni estis peza viro, ni ja superis en tiuj renkontoj.” Post kelkaj
jaroj Fawcett glitiris libere kaj bone en sufiĉe da spaco, kaj fidis
nur al la voĉo de sia amiko por gvidi lin.
Okazis iafoje ke li falis tra la glacio, kaj gaje ekkriis al siaj
amikoj, kiuj ne vidas lin kiam li malaperis, “Jen, ĉu neniu el vi
intencas eltiri min?” kaj, tre amuzite je la malfeliĉaĵo, li estas tuj
eltirita. Li pensis ke estas amuze gliti, eĉ kiam, pro la degelado de
la glacio, la akvo en kelkaj lokoj kovris la glacion ĝis liaj maleoloj.
Li faris longajn vojaĝojn sur siaj glitiloj, kaj estis iom pli sana pro
la ekzercado. Li estis tute sentimema, sed vi ne devas timigi viajn
patrinojn imitante lin en lia senzorga sporto.
Li daŭrigis sian fiŝkaptadon kun granda plezuro. Kiam ajn li povas
forlasi siajn devojn en la universitato li rapidis denove al sia amata
Salisbury, kie li tute rememoris la riveretojn, kaj ordinare venigis
fiŝkaptiston por akompani lin. Fawcett kaptis multe da salmoj kaj
trutoj, kaj dum la vintro li kaptis ezokojn de la supraĵo de la glacio.
Plaĉis al li resti ĉe la hejmo de la fiŝkaptisto, kie estis multe da
birdoj, kies kantado ravigis lin.
Unu tagon kiam li fiŝkaptis laŭ la bordo de la rivereto kun amiko, kiu
jam antaŭeniris lin, lin kontentigis terura tirado je la hokfadeno.
“Jen!” li ekkriis ĝoje, “fine mi havas grandegan fiŝon.” Lia amiko
sin turnis por rigardi, kaj ekridegis dum li respondis, “Vi ja havas
grandan kaj mirindan fiŝon! Vi estas hokinta mian hundon je liaj buklaj
longaj haroj, kaj li faras sian eblon por liberigi sin.”
Tiamaniere Fawcett ellaboris siajn planojn por fari sin forta, feliĉa
viro. Nuntempe ni povas trovi nenian pli bonan konsilon por ĉiuj
blinduloj, ol lia, “Faru tion, kion vi povas por agi kvazaŭ vi ne estus
blindaj; estu kuraĝaj, kaj helpu vin mem.”
Lia nevenkebla kuraĝo devigis lin ne nur daŭrigi sian intencon fariĝi
reganto por ke li havu la plej bonan okazon por helpi homojn, sed li
kondutis kontraŭ sia malhelpaĵo kvazaŭ ĝi estus rimedo por helpi lin
pli multe labori kaj iri pli rekte kaj rapide al lia celo.
Li estis malriĉa, nekonata, tute blinda, sed jaron post la akcidento,
li multe progresis laŭ la vojo al sukceso. Lia kuraĝa gajeco devigis
personojn forgesi ke li estas blinda, kaj kvankam li neniam ŝatis ion,
kio donis doloron al aliaj, li plene ĝuis ĉiujn bonaĵojn de vivo. Li
estis tre gaja, kaj ĉiam deziris ke aliaj partoprenu lian gajecon.
Iafoje, kiam li estis malsana, kaj oni priskribis ĉampanon por li,
li tute rifuzis tuŝi ĝin se la tuta familio ne povis ankaŭ ĝui la
regaladon.