REGAJNADO

De tiu tago, kun senlima pacienco kaj kuraĝo li batalis sian vojon. Li

faris el tio, kion aliaj pensis lia granda malŝanco kaj faletigaĵo,

la ŝtupon per kiu li supreniris ĝis kiam li estis unu el la ĉefaj

viroj en Anglujo. Post la akcidento li tuj komencis serĉi novajn

interesojn kaj amuzaĵojn. Li tute ne intencis esti mizera kaj plena je

sinkompateco.

Vi rememoras ke kiam li estis malgranda knabo kaj aŭdis la grandan

orgenon, li ne lernis tiam ĝiajn sekretojn, aŭ tre atentis ĝian

muzikon, sed nun li komencis aŭskulti, kaj la ĝojegon kiun la muziko

povas doni fariĝis unu el liaj novaj ĝojegoj, eĉ kvankam li neniam

estis muzikisto.

Tuj post kiam li blindiĝis li plenintence lernis fumi. Li ankaŭ

piediris sentime; kaj estis ŝerco inter liaj kunuloj ĉe Kembriĝo, ke

malmultaj el la vidantoj povas marŝi laŭ la paŝegoj de la longkrura

blindulo, kiu dum siaj ĉiutagaj promenoj tute lacigis ilin. Li amis

vagadi sur la nekulturitaj kampoj; kaj plene ĝuis la herbokovraĵon sub

siaj piedoj, -- la filikojn, florojn kaj arbojn. Li estis tiel bona

kamarado ke li ĉiam havis multe da kunuloj kiuj volis partopreni en lia

vagado malgraŭ la aldonita laboro de la marŝado laŭ liaj paŝegoj.

Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo · 第 8 / 14 题